La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO DE DOKTORO MOREAUAŭtoro: Herbert George Wells |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ni forlasis la kajuton kaj renkontis viron kiu baris nian vojon. Li staris sur la ŝtupetaro kun la dorso al ni kaj rigardis la lukon. Li estis, mi povis vidi, viro misformita, mallonga, larĝa kaj malgracia, kun dorso kurba, kolo harkovrita kaj kapo profunde inter la ŝultroj. Li estis vestita en malhelblua ŝevioto, kaj li havis aparte dikan, krudan, nigran hararon. Mi aŭdis la neviditajn hundojn bleki furioze kaj tuj li klinis sin – kaj tuŝis la manon, kiun mi metis tien por forigi lin de mi mem. Li turnis sin bestrapide.
En iu neklara maniero, lia nigra kapo, kiun mi subite vidis, ŝokis min profunde, Ĝi estis eksterordinare misformita. La vizaĝa parto elstaris kaj iom similis al muzelo, kaj la granda, duone malfermita buŝo montris al ni pli grandajn, blankajn dentojn ol mi iam vidis en homa buŝo. La randoj de liaj okuloj estis sange ruĝaj, kun nur iomete da blanko ĉirkaŭ la avelpupiloj. En lia vizaĝo estis stranga ardo.
"Diable!" diris Montgomery. "Kial vi ne ĉesas bari min?"
La nigravizaĝa viro senvorte iris flanken. Mi supreniris la kajutŝtuparon, dum mi instinkte rigardis lin. Montgomery dum momento restis ĉe ĝia bazo.
"Vi ne havas ion por fari ĉi tie," li diris decideme. "Via loko estas antaŭe."
La nigravizaĝulo kaŭriĝis.
"Ili... ne volas havi min antaŭe."
Li parolis malrapide, kun stranga, raŭka voĉo.
"Ne volas?" diris Montgomery, kun voĉo minacanta. "Sed mi diras ke vi iru!"
Li preskaŭ diris ion plian, poste subite rigardis min kaj sekvis min laŭ la ŝtupetaro.
Mi estis paŭzinta duonvoje, kaj rigardis malantaŭen, ankoraŭ treege surprizita pro la groteska malbelo de tiu nigravizaĝa estaĵo. Mi neniam antaŭe vidis vizaĝon tiel eksterordinare naŭza, kaj tamen – se tia kontraŭdiro estas kredebla – mi samtempe spertis strangan senton ke iamaniere mi jam ja renkontis ĝuste la trajtojn kaj gestojn, kiuj nun mirigis min. Poste mi ekpensis ke verŝajne mi vidis lin kiam oni levis min enŝipen, sed tamen tio apenaŭ kontentigis mian suspekton pri antaŭa konatiĝo. Sed kiel iu povus ekrigardi vizaĝon tiel unikan, sed forgesi ekzakte kiam – tion mi ne povis imagi.
La movo de Montgomery por sekvi min liberigis mian atenton, kaj mi turnis min kaj rigardis ĉirkaŭe al la ferdeko de la eta skuno. Mi jam estis duone preparita per la sonoj kiujn mi aŭdis al tio kion mi vidis. Certe, mi neniam vidis ferdekon tiel malpuran. Ĝi estis kovrita de pecetoj de karotoj kaj legomoj, kaj de nepriskribebla koto. Fiksitaj per ĉenoj al la ĉefa masto estis kelkaj timigaj cervohundoj, kiuj nun komencis salti kaj boji al mi, kaj ĉe la postmasto, grandega pumo estis ŝlosita en malgranda fera kaĝo, tiel eta ke ĝi eĉ ne povis turni sin. Pli fore, sub la triborda relo, estis kelkaj grandaj kaĝoj kun kunikloj, kaj antaŭe simpla kaĝo kun soleca lamo. La hundoj havis muzelingojn fiksitajn per ledaj rimenoj. La sola homo sur la ferdeko estis maldika kaj silenta maristo ĉe la stirrado.
La flikitaj kaj malpuraj gafoveloj estis streĉitaj antaŭ la vento, kaj pli supre ŝajnis ke la eta ŝipo portis ĉiujn velojn kiujn ŝi havis. La ĉielo estis klara, kaj la suno irinta duone suben laŭ la okcidenta ĉielo; longaj ondoj, kun ŝaŭmo doninta de la vento, kuris kun ni. Ni pasis la stiranton kaj iris al la poŭporelo, kaj vidis la akvon ŝaumantan sub la poŭpo kaj la bobelojn dancantajn kaj malaperantajn post ĝi. Mi turnis min kaj rigardis la tutan longon de la malbela ŝipo.
"Ĉu ĉi tio estas mara menaĝerio?" mi demandis.
"Aspektas tiel," Montgomery diris.
"Por kio estas tiuj bestoj? Por komercado? Kuriozaĵoj? Ĉu la kapitano kredas ke li vendos ilin ie en la suda maro?"
"Ŝajnas tiel, ĉu ne?" Montgomery diris, kaj denove turnis sin al la akvo.
Subite ni aŭdis bojeton, kaj longan vicon da koleraj blasfemoj el la kajuta ŝtupetaro, kaj la misformita viro kun la nigra vizaĝo rapide venis supren. Tuj post li venis peza, ruĝ-harara viro kun blanka ĉapo. Vidante la unuan, la cervohundoj, kiuj ĉiuj nun laciĝis pri sia bojado al mi, iĝis terure ekscititaj, blekis kaj ĵetis sin kontraŭ siaj ĉenoj. La nigrulo hezitis antaŭ ili, kaj tio donis al la ruĝharulo tempon atingi lin kaj fortege bati lin inter la skapoloj. La kompatindulo falis kiel buĉita bovo, kaj rulis en la malpuraĵo inter la furioze bojantaj hundoj. Estis feliĉe por li ke ili havis muzelingojn. La ruĝharulo ekblekis entuziasme kaj ŝanceliĝis, kaj al mi ŝajnis ke estis granda danĝero ke li falu aŭ malantaŭen laŭ la ŝtupetaro aŭ antaŭen al sia viktimo.
Tuj kiam la dua viro aperis, Montgomery komencis moviĝi antaŭen.
"Ĉesu tion!" li kriis riproĉe.
Kelkaj maristoj aperis sur la prua ferdeko.
La nigravizaĝulo blekis kun nekutima voĉo kaj ruliĝis sub la piedoj de la hundoj. Neniu provis helpi lin. La bestoj faris sian eblon por suferigi lin kaj puŝis siajn muzelojn al li. Iliaj facilmovaj korpoj rapide dancis sur lia mallerta, kuŝanta formo. La maristoj en la antaŭo kriis, kvazaŭ temus pri mirinda sporto. Montgomery kolere vokis, kaj grandapaŝe iris sur la ferdeko, kaj mi sekvis lin. La nigravizaĝulo ŝanceliĝante ekstaris kaj venis proksimen, irante kaj kliniĝante super la relo ĉe la ĉefa velo, kie li restis, anhelis kaj rigardis super sia ŝultro al la hundoj. La ruĝharulo ridis kaj ŝajnis kontenta.
"Nun vidu, kapitano," Montgomery diris, kun sia stranga elparolo iom emfazita, kaj prenis la kubutojn de la ruĝharulo, "ĉi tio ne taŭgas!"
Mi staris malantaŭ li. La kapitano duone turnis sin kaj rigardis lin per la malviglaj kaj solenaj okuloj de ebriulo.
"Ki' ne taŭgas?" li diris, kaj aldonis, dormeme rigardante la vizaĝon de Montgomery dum minuto: "Diabla ostoseganto!"
Per subita movo li liberigis siajn brakojn, kaj post du sensukcesaj provoj, li metis siajn lentugitajn pugnojn en la flankajn poŝojn.
"Tiu viro estas pasaĝero," Montgomery diris. "Mi konsilas vin ne tuŝi lin."
"Iru al la infero!" diris la kapitano, laŭte.
Subite, li turnis sin kaj lame iris flanken.
"Faras kion mi volas sur mia propra ŝipo," li diris.
Mi kredas ke Montgomery povus lasi lin tiam, vidante ke li estas ebria; sed li nur iĝis iom pli pala, kaj sekvis la kapitanon al la relo.
"Vidu, kapitano," li diris, "tiu mia viro ne estu mistraktata. Li estis tiranita ekde sia unua paŝo surŝipe."
Dum minuto, alkoholaj fumoj silentigis la kapitanon. Pliajn vortojn ol "diabla ostoseganto!" li ne opiniis necesaj.
Mi povis vidi ke Montgomery havas tian malrapidan, obstinan temperamenton kiu varmiĝas tagon post tago ĝis blanka brulo, kaj neniam plu iĝas sufiĉe malvarma por pardoni; kaj mi ankaŭ vidis ke ĉi tiu kverelo jam kreskis dum certa tempo.
"La ulo estas ebria," mi diris, eble tro pompe. "Vi ne helpas."
Montgomery malbele tiris sian suban lipon.
"Li ĉiam estas ebria. Ĉu vi opinias ke pro tio li rajtas ataki siajn pasagerojn?"
"Mia ŝipo," la kapitano komencis, malforte svingante la manon al la kaĝoj, "estis pura ŝipo. Vidu ĝin nun!"
Ĝi certe ne estis pura.
"Ŝipanaro," la kapitano daŭriĝis, "pura, respektinda ŝipanaro."
"Vi akceptis preni la bestojn."
"Mi deziras ke mi neniam ekvidis vian inferan insulon. Kio diable – deziri bestojn por tia insulo? Kaj tiu via viro – kredis ke li estas homo. Li estas frenezulo, kaj li ne havis ion por fari malantaŭe. Ĉu vi kredas ke la tuta diabla ŝipo apartenas al vi?"
"Viaj maristoj komencis tirani la kompatindan diablon tuj kiam li venis enŝipen."
"Ĝuste tio li estas – diablo! Malbela diablo! Miaj viroj ne eltenas lin. Mi ne povas elteni lin. Neniu el ni povas elteni lin. Eĉ ne vi!"
Montgomery forturnis sin.
"Vi lasu tiun viron trankvile, ĉiuokaze," li diris, kapjesante.
Sed la kapitano nun volis kvereli. Li parolis pli laŭte.
"Se li denove venos al ĉi tiu parto de la ŝipo, mi eltranĉos liajn internajn korpopartojn, tion mi diras. Eltranĉos liajn diablajn internaĵojn! Kiu vi estas, por diri al mi kion mi faru? Mi diras al vi ke mi estas kapitano de ĉi tiu ŝipo – kapitano kaj posedanto. Mi estas la leĝo tie, mi diras – la leĝo kaj la profetoj. Mi akceptis preni viron kaj lian akompananton al kaj el Ariko, kaj revenigi kelkajn bestojn. Mi neniam akceptis preni frenezan diablon kaj stultan ostoseganton.."
Nu, ne gravas kiun nomon li donis al Montgomery. Mi vidis lin fari paŝon antaŭen, kaj mi baris lian vojon.
"Li estas ebria," mi diris.
La kapitano komencis iun insultadon eĉ pli krudan ol la antaŭa.
"Silentu!" mi diris, kaj rapide turnis min al li, ĉar mi vidis danĝeron en la blanka vizaĝo de Montgomery.
Per tio mi venigis la uraganon al mi mem.
Tamen mi ĝojis ke mi povis deturni ion malagrable proksiman al batalo, eĉ je la prezo de la ebria malbonvolo de la kapitano. Mi ne kredas ke mi iam antaŭe aŭdis tiom da malbela lingvaĵo en seninterrompa torento el la lipoj de iu homo, kvankam mi ofte troviĝis inter ekscentraj homoj. Mi trovis kelkajn el liaj vortoj malfacile elteneblaj, kvankam mi havas mildan temperamenton; sed, certe, kiam mi diris al la kapitano "silentu!", mi forgesis ke mi estis nur homa vrakero, fortranĉita de miaj havaĵoj kaj kun mia bileto nepagita, hazarde dependa de la mono, aŭ esperata pago, de la ŝipo. Li memorigis min pri tio tre emfaze, sed ĉiuokaze, mi antaŭmalhelpis interbatalon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.