La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE DOKTORO MOREAU

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

15 Pri la besto-popolo

Mi vekiĝis frue. La klarigo de Moreau estis antaŭ mi, klara kaj fina, ekde la momento kiam mi vekiĝis. Mi iris el la hamako kaj al la pordo, por certigi ke la ŝlosilo estis turnigita. Poste mi provis la fenestro-stangon, kaj trovis ĝin firme fiksita. Ke tiuj hom-similaj estaĵoj estis fakte nur bestecaj monstroj, nur groteskaj travestioj de homoj, plenigis min per malklara necerteco pri iliaj ebloj, multe pli aĉa ol iu difinita timo.

Frapoj aŭdiĝis ĉe la pordo, kaj mi aŭdis la molan elparolon de M'ling. Mi metis unu el la revolveroj en la poŝon (kun unu mano sur ĝi) kaj malfermis por li.

"Bonan matenon, sinjoro," li diris kaj donis, aldone al la kutima herbo-matenmango, malbone kuiritan kuniklon. Montgomery sekvis lin. Lia vaganta rigardo kaptis la pozicion de mia brako, kaj li ridetis oblikve.

La pumo ripozis por saniĝi dum tiu tago, sed Moreau, kiu havis aparte solecajn kutimojn, ne venis al ni. Mi parolis kun Montgomery por havi klarajn ideojn pri la vivmaniero de la besto-popolo. Mi precipe volis scii kiel tiuj nehomaj estaĵoj povis esti malhelpataj ataki Moreau kaj Montgomery, kaj detrui unu la alian. Li klarigis al mi ke la relativa sekureco de Moreau kaj li mem estis dependa de la limigita penskapablo de tiuj monstroj. Malgraŭ ilia kreskanta inteligento, kaj la emo de iliaj bestaj instinktoj revekiĝi, ili havis certajn fiksajn ideojn kiujn Moreau semis en iliajn mensojn, kaj kiuj absolute ligis iliajn imagojn. Ili estis vere hipnotizitaj; oni diris al ili ke certaj aferoj estas neeblaj, kaj ke certaj aferoj estas nefarendaj, kaj tiuj malpermesoj estis teksitaj en iliajn mensojn ĝis ne eblis malobei aŭ pridemandi.

Certaj aferoj, tamen, kie malnova instinkto militis kontraŭ la volo de Moreau, estis malpli stabilaj. Vico de tezoj nomita la Leĝo (mi jam aŭdis ilin recitataj) luktis en iliaj mensoj kontraŭ la profundaj, ĉiam ribelantaj deziroj de iliaj bestaj naturoj. Tiun Leĝon ili ĉiam ripetis, mi trovis, kaj ĉiam rompis. Kaj Montgomery kaj Moreau precipe volis teni ilin nesciantaj pri la gusto de sango, ili timis la neeviteblajn sugestojn de tiu gusto. Montgomery diris al mi ke la Leĝo, precipe inter la katdevena besto-popolo, strange malfortiĝis dum la vesperkrepusko; ke tiam la besto estis plej forta, ke aventuremo vekiĝis en ili kiam la suno subeniris, ke tiam ili kuraĝis fari aferojn pri kiuj ŝajnis ke ili neniam eĉ sonĝis dumtage. Tial la leopardo-homoj sekvis min dum la nokto kiam mi venis. Sed dum tiuj fruaj tagoj de mia vivo tie ili malobeis la leĝon nur sekrete kaj post mallumo; tage estis ĝenerala etoso de respekto al ĝiaj multformaj malpermesoj.

Kaj ĉi tie eble mi povas doni kelkajn ĝeneralajn faktojn pri la insulo kaj la besto-popolo. La insulo, kiu havis neregulan formon kaj kuŝis malalte apud la granda maro, kovris, mi supozas, sep aŭ ok kvadratajn mejlojn. (Tiu priskribo tute korespondas al Noble's Isle – C. E. P.) Ĝi havis vulkanan originon, kaj nun havis ĉe tri flankoj koralrifojn; kelkajn fumaroloj norde, kaj varma fonto, estis la nuraj restaĵoj de la fortoj kiuj antaŭlonge naskis ĝin. Fojfoje malforta tertremeto estis sentebla, kaj foje leviĝanta fumo estis perturbata de vaporo; sed jen ĉio. Sur la insulo nun vivis, laŭ Montgomery, iom pli ol sesdek el tiuj strangaj estaĵoj formitaj de Moreau, plus la pli etaj monstraĵoj kiuj ĉiuj vivis en la subvegataĵoj kaj ne havis homan formon. Entute li faris preskaŭ cent dudek, sed multaj mortis, kaj aliaj – ekzemple la serpentumanta senpieda estaĵo pri kiu li rakontis al mi – finiĝis perforte. Al mia demando Montgomery respondis ke ili fakte naskis idojn, sed ke tiuj ĝenerale mortis. Kiam ili vivis, Moreau prenis ilin kaj trudis al ili la homan formon. Nenio indikis ke ili heredis la akiritajn homajn ecojn. La inoj estis malpli multaj ol la viroj, kaj riskis kaŝitan persekutadon, malgraŭ la monogamio kiun la Leĝo preskribis.

Estus neeble por mi priskribi tiun besto-popolon detale; miaj okuloj ne ekzercis sin pri detaloj, kaj bedaŭrinde mi ne povas skizi. Plej klara, eble, en ilia ĝenerala aspekto estis la misproporcioj inter la kruroj de tiuj estaĵoj kaj la longeco de iliaj korpoj; kaj tamen – tiel relativa estas nia ideo pri gracieco – mia okulo alkutimiĝis al iliaj formoj, kaj fine mi eĉ akceptis ilian konvinkon ke miaj propraj longaj femuroj estas malgraciaj. Alia afero estis la antaŭenpuŝita pozicio de la kapo kaj la malgracia kurbo de la spino. Eĉ la simi-homo malhavis tiun konkavan kurbon de la dorso, kiu faras la homan formon tiel gracia. La plej multaj portis la ŝultrojn kaŭre, kaj iliaj mallongaj antaŭbrakoj pendis malforte ĉe iliaj flankoj. Malmultaj el ili estis videble multharaj, almenaŭ ĝis la fino de mia tempo sur la insulo.

Alia evidenta misformo estis en iliaj vizaĝoj, preskaŭ ĉiuj antaŭenpuŝitaj, misformitaj ĉirkaŭ la oreloj, kun grandaj kaj antaŭenpuŝitaj nazoj, tre vilaj aŭ hirtaj haroj, kaj ofte okuloj kun strangaj koloroj aŭ strange lokitaj. Neniu povis ridi, krom la subridado de la simi-homo. Krom tiuj ĝeneralaj ecoj, iliaj kapoj ne havis multe komune; ĉiu konservis la ecojn de sia propra specio; la homa karaktero tordis sed ne kaŝis la leopardon, la bovon aŭ la porkinon, aŭ aliajn bestojn, ĉe kiuj la estaĵoj havis sian originon. Ankaŭ la voĉoj estis tre variaj. La manoj ĉiam estis misformitaj, kaj kvankam kelkaj surprizis min per sia neatendite homa aspekto, preskaŭ ĉiuj havis maltro da fingroj, malelegantajn ungojn aŭ neniun sentosenson.

La du plej imponaj besto-homoj estis mia leopardo-homo kaj estaĵo farita el hieno kaj porko. Pli grandaj ol ili estis la tri taŭro-estaĵoj kiuj tiris la boaton al la tero. Poste venis la arĝent-harara viro, kiu estis ankaŭ leĝdiranto, M'ling, kaj satirusosimila estaĵo el simio kaj kapro. Estis tri porko-viroj kaj unu porko-virino, estaĵo el ĉevalino kaj rinocero, kaj pluraj aliaj inoj, pri kies origino mi ne estis certa. Estis pluraj lupo-estaĵoj, unu urso-taŭro kaj unu sanktbernarda homo. Cetere estis virino aparte malamema (kaj fiodora), farita el vulpino kaj urso, kiun mi malamis ekde la komenco. Ŝi estis, laŭdire, pasia servanto de la Leĝo. Pli etaj estaĵoj estis kelkaj grizaj junuloj kaj mia eta bradip-estaĵo. Sed sufiĉe pri ĉi tiu katalogo.

Komence mi sentis tremantan timon al la brutoj, sentis nur tro klare ke ili ankoraŭ estas brutoj; sed nerimarkite, mi iom alkutimiĝis al la ideo pri ili, kaj cetere, min influis la sinteno de Montgomery al ili. Li estis kun ili tiel longe, ke li ekrigardis ilin kiel preskaŭ normalajn homojn. Liaj Londonaj tagoj ŝajnis al li glora, neebla pasinteco. Nur unufoje jare li iris al Ariko por negoci kun la reprezentanto de Moreau, vendanto de bestoj tie. Li apenaŭ renkontis la plej bonan specon de homoj en tiu marista vilaĝo de hispanaj mestizoj. La homoj surŝipe, li diris al mi, unue ŝajnis al li preskaŭ same strangaj kiel la besto-homoj ŝajnis al mi – nenature longkruraj, platvizaĝaj, kun antaŭenpuŝitaj fruntoj, suspektindaj, danĝeraj kaj malvarmkoraj. Fakte, li ne ŝatis homojn; lia koro varmiĝis al mi, li pensis, ĉar li savis mian vivon. Mi imagis jam tiam ke li sentis silentan amikecon al kelkaj el tiuj metamorfozitaj brutoj; perfidan simpation al kelkaj el iliaj manieroj, sed ke li komence provis kaŝi tion al mi.

M'ling, la viro kun la nigra vizaĝo, la atendanto de Montgomey, la unua el la besto-popolo kiun mi rekontis, ne vivis kune kun la aliaj sur la tuta insulo, sed en malgranda kabano malantau la fermitejo. La estaĵo estis apenaŭ same inteligenta kiel la simi-homo, sed multe pli cedema, kaj la plej hom-aspektanta el ĉiuj best-popolanoj, kaj Montgomery instruis ĝin kuiri, kaj fakte plenumi ĉiujn bezonatajn hejmtaskojn. Tio estis kompleksa trofeo de la terura lerteco de Moreau – urso, iom miksita kun hundo kaj bovo, kaj unu el la plej komplike faritaj el ĉiuj liaj kreitaĵoj. Ĝi zorgis pri Montgomery kun stranga tenereco kaj sindonemo. Foje li rimarkis ĝin, karese frapetis ĝin kaj donis al ĝi duone mokajn, duone ŝercajn nomojn, kaj tiel igis ĝin salti pro pura ĝojo; foje li mistraktis ĝin kaj, precipe drinkinte viskion, piedfrapis ĝin, manfrapis ĝin, ĵetis al ĝi ŝtonojn aŭ brulantajn meĉaĵojn. Sed senkonsidere ĉu li traktis ĝin bone aŭ malbone, ĝi amis nenion pli ol esti proksima al li.

Mi diras ke mi kutimiĝis al la besto-popolo, ke mil aferoj, kiuj unue ŝajnis al mi nenaturaj kaj malallogaj, rapide iĝis por mi naturaj kaj ordinaraj. Mi supozas ke ĉio ekzistanta prenas sian koloron el la meza nuanco de niaj ĉirkaŭaĵoj. Montgomery kaj Moreau estis tro apartaj kaj individuaj por bone difini miajn ĝeneralajn impresojn de homeco. Mi povis vidi unu el la malgraciaj bovin-estaĵoj, kiuj laboris en la ŝalupo, iradi peze tra la subvegetaĵo, kaj trovi ke mi demandis min, penegis por memori kiel li malsimilis al iu vere homa ulo iranta hejmen el siaj meĥanikaj laboroj, aŭ mi povis renkonti la vulpinan, ŝanĝiĝantan vizaĝon de la vulpo-urso-virino, strange homa en sia spekulativa ruzeco, kaj eĉ imagi ke mi renkontis ĝin antaŭe en iu urba strateto.

Sed fojfoje, la besto aperis al mi kaj ne ebligis iun dubon aŭ neon. Malbela viro, aspektanta kiel ĝiba kaj sovaĝa homo, kaŭranta en la eniro al unu el la kavoj, streĉas siajn brakojn kaj oscedas, kaj subite montras tondile akrajn tranĉodentojn kaj sabrosimilajn kojnodentojn, akraj kaj blankaj kiel tranĉiloj. Aŭ en iu mallarĝa pado, ĵetante mallongan, kuraĝan rigardon en la okulojn de iu fleksebla, blanke vindita ina formo, mi subite vidis (kun spasma malŝato) ke ŝi havis fendosimilajn pupilojn, aŭ ekvidante suben mi rimarkis la kurban ungon, per kiu ŝi tenis sian senforman vindon ĉirkaŭ si. Estas stranga afero, fakte, kiun mi tute ne povas klarigi, ke tiuj strangaj estaĵoj – la inoj, mi volas diri – havis, dum la fruaj tagoj de mia restado tie, instinktan senton pri sia propra forpuŝanta malgracieco, kaj tial pli ol ordinare home zorgis pri dece kovrantaj vestaĵoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.