La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE DOKTORO MOREAU

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

18 Moreau trovata

Kiam mi vidis Montgomery gluti trian dozon da brando, mi decidis interveni. Li jam estis pli ol duone ebria. Mi diris al li ke certe nun io serioza okazis al Moreau, se ne li jam revenus, kaj estis nia tasko certigi kio estis tiu katastrofo. Montgomery malforte protestis, kaj fine interkonsentis. Ni iom manĝis, kaj poste ni ĉiuj tri ekiris.

Eble estas ĉar mia menso estis tiel streĉata, sed eĉ nun, tiu ekiro en la varma trankvilo de la tropika posttagmezo estas aparte forta impreso. M'ling iris unue, lia ŝultro kurbigita, lia stranga, nigra kapo rapide moviĝanta kiam li gvatis unue al ĉi tiu flanko de la vojo kaj poste al la alia. Li estis nearmita; sian hakilon li perdis kiam ni renkontis la porko-homon. Dentoj estis liaj armiloj, kiam temis pri interbatalado. Montgomery sekvis stumblante, la manoj en la poŝoj, la vizaĝo malsupren; li estis iom malamika al mi pro la brando. Mia maldekstra brako estis en bendo (feliĉe estis mia maldekstra), kaj mi portis mian revolveron en la dekstra mano. Baldaŭ, ni sekvis mallarĝan padon tra la sovaĝa abundo de la insulo, irante nordokcidenten, kaj fine M'ling haltis, kaj rigidiĝis pro atento. Montgomery preskaŭ koliziis kun li, kaj poste haltis ankakŭ li. Poste, atente aŭskultante, ni aŭdis venante inter la arboj la sonon de voĉoj kaj paŝoj, kiuj proksimiĝis al ni.

"Li estas morta," diris profunda, vibranta voĉo.

"Li ne estas morta; li ne estas morta," babilis alia.

"Ni vidis, ni vidis," diris pluraj voĉoj.

"Ha lo!" subite kriis Montgomery. "Ha lo tie!"

"La diablo prenu vin!" mi diris kaj prenis mian pistolon.

Estis silento, poste krako en la vepra vegetaĵo, unue ĉi tie, poste tie, kaj poste aperis ses vizaĝoj – strangaj vizaĝoj, lumigitaj de stranga lumo. M'ling faris gruntan sonon en la gorĝo. Mi rekonis la simi-homon. Fakte mi jam identigis lian voĉon, kaj du el la blanke vinditajn, brunhaŭtajn estaĵojn kiujn mi vidis en la boato de Montgomery. Kun ili venis la du makulitaj brutoj kaj tiu griza, terure kurbigita estaĵo kiu diris la leĝon, kun grizaj haroj fluantaj laŭ la vangoj, pezaj, grizaj brovoj kaj grizaj bukloj venantaj el centra divido sur ĝia klinita frunto – peza, senvizaĝa estaĵo, kun strangaj, ruĝaj okuloj, kiu scivoleme rigardis nin el inter la verdaĵo.

Dum certa tempo, neniu parolis. Poste, Montgomery singultis.

"Kiu... diris ke li estas morta?"

La simi-homo kulposente rigardis la grizhararan estaĵon.

"Li estas morta," tiu monstro diris. "Ili vidis."

Ne estis io minacanta pri tiu senpartieco, ĉiuokaze. Ili ŝajnis imponataj kaj konfuzaj.

"Kie li estas?" demandis Montgomery.

"Transe," kaj la griza estaĵo fingromontris.

"Ĉu estas nun iu Leĝo?" demandis la simi-homo. "Ĉu ankoraŭ estu tiu kaj ĉi tiu? Ĉu li fakte estas morta?"

"Ĉu estas iu Leĝo?" ripetis la viro blankvestita. "Ĉu estas leĝo, vi alia kun la vipo?"

"Li estas morta," diris la grizhara estaĵo.

Kaj ili ĉiuj staris, rigardante nin.

"Prendick," Montgomery diris kaj turnis siajn malklarajn okulojn al mi. "Li estas morta, evidente."

Mi staris malantaŭ li dum tiu interparolo. Mi komencis vidi kiel nun estis por ili. Mi subite paŝis antaŭ Montgomery kaj levis mian voĉon:

"Infanoj de la Leĝo," mi diris, "li _ne_ estas morta!"

M'ling turnis siajn akrajn okulojn al mi.

"Li ŝanĝis sian formon; li ŝanĝis sian korpon," mi kontinuis. "Dum certa tempo, vi ne vidos lin. Li estas – tie," mi fingromontris supren, "kie li povas observi vin. Vi ne povas vidi lin, sed li povas vidi vin. Timu la Leĝon!"

Mi rigardis rekte al ili. Ili retiris sin.

"Li estas granda, li estas bona," diris la simi-homo, kaj rigardis timplene supren inter la densaj arboj.

"Kaj la alia estaĵo?" mi demandis.

"La estaĵo kiu sangis, kaj kuris kriante kaj plorante – ankaŭ ĝi estas morta," diris la griza estaĵo, ankoraŭ rigardanta min.

"Tio estas bone," gruntis Montgomery.

"La alia kun la vipo..." komencis la griza estaĵo.

"Nu?" mi diris.

"Diris ke li estas morta."

Sed Montgomery ankoraŭ estis sufiĉe malebria por kompreni kial mi neis la morton de Moreau.

"Li ne estas morta," li diris malrapide, "tute ne morta. Ne pli morta ol mi."

"Kelkaj," mi diris, "rompis la leĝon. Ili mortos. Kelkaj mortis. Nun montru al ni kie kuŝas lia malnova korpo – la korpo forĵetita, ĉar li ne plu bezonas ĝin."

"Ĉi tiun vojon, Viro kiu iris en la maron," diris la griza estaĵo.

Kaj kun tiuj ses estaĵoj kiel gvidantoj, ni iris tra ha ĥaoso de filikoj kaj rampoplantoj kaj arbotrunkoj al nordokcidento. Poste venis krio, krako inter la branĉoj, kaj malgranda, rozkolora homunkulo kuris preter ni, laŭte blekante. Tuj post li venis monstro kuranta, sangmakulita, kiu estis inter ni preskaŭ jam antaŭ li povis ĉesigi sian kuradon. La griza estaĵo saltis flanken. M'ling, gruntante, saltis al ĝi kaj estis ĵetita flanken. Montgomery pafis kaj maltrafis, klinis sian kapon, ĵetis sian brakon supren, turnis sin kaj kuris. Mi pafis, kaj la estaĵo ankoraŭ venis; pafis denove, rekte al ĝia malbela vizaĝo. Mi vidis ĝiajn trajtojn malaperi fulmrapide; ĝia vizaĝo estis frakasita. Tamen ĝi pasis min, prenis Montgomery kaj tenis lin, falis rekte apud li kaj tiris lin sur si en sia agonio.

Mi trovis min sola kun M'ling, la morta bruto kaj la kuŝanta homo. Montgomery stariĝis malrapide kaj fiksrigardis konfuzite al la frakasita besto-homo apud li. Li stumble ekstaris. Tiam mi vidis la grizan estaĵon singarde reveni inter la arboj.

"Vidu," mi diris kaj fingromontris la mortan bruton, "ĉu la Leĝo ne estas viva? Jen la rezulto por kiu rompas la Leĝon."

Li rigardis la korpon.

"Li sendas la Fajron, kiu mortigas," li diris, per sia profunda voĉo ripetante parton de la Ritaro.

La aliaj kolektiĝis ĉirkaŭe kaj fiksrigardadis.

Finfine ni proksimiĝis al la okcidenta pinto de la insulo. Ni vidis la ronĝitan kaj hakitan korpon de la pumo, ĝia ŝultro-osto frakasita de kuglo, kaj post eble dudek pliaj jardoj, ni finfine trovis tion, kiun ni serĉis. Moreau kuŝis kun la vizaĝo suben en tretita aero en kanaro. Unu mano estis preskaŭ tratranĉita ĉe la manartiko, kaj liaj arĝentaj haroj estis makulitaj de sango. Lia kapo estis frakasita de la katenoj de la pumo. La rompitaj kanoj sub li estis ŝmiritaj de sango. Lian revolveron ni ne povis trovi. Montgomery turnis lin. Ripozante fojfoje, kaj kun la helpo de la sep besto-homoj (ĉar li estis tre peza), ni portis Moreau reen al la fermitejo. La nokto mallumiĝis. Dufoje, ni aŭdis neviditajn estaĵojn krii kaj bleki preter nia eta grupo, kaj unufoje la eta, rozkolora bradipo-estaĵo aperis kaj rigardis nin, kaj denove malaperis. Sed ni ne denove estis atakataj. Ĉe la pordoj de la fermitejo, nia grupo de besto-homoj forlasis nin, kaj M'ling iris kun la aliaj. Ni enŝlosis nin, kaj poste ni portis la frakasitan korpon de Moreau en la korton kaj metis ĝin sur stako de branĉoj. Poste ni iris en la laboratorion kaj finigis ĉion vivantan, kiun ni trovis tie.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.