La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO DE DOKTORO MOREAU

Aŭtoro: Herbert George Wells

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11 La ĉaso al la homo

Kontraŭ ĉiu racio venis al mi fuĝespero, ĉar la ekstera pordo de mia ĉambro ankoraŭ estis malfermita. Mi nun estis konvinkita, tute certa, ke Moreau vivisekciis homon. Dum la tuta tempo, ekde kiam mi la unuan fojon aŭdis lian nomon, mi provis en mia kapo kunligi la groteskan bestecon de la insulanoj kaj liajn abomenaĵojn; kaj nun mi kredis ke mi vidas ĉion. Mi denove memoris lian laboron pri sangotransigo. Tiuj estaĵoj, kiujn mi vidis, estis la viktimoj de iu monstra eksperimento. Tiuj abomenaj friponoj nur intencis teni min for, trompi min per sia montrado de fido, kaj fine ĵeti min al sorto pli horora ol la morto – kun torturo, kaj post torturo la plej monstra humiligo elpensebla – por forsendi min kiel perditan animon, beston, al la resto de ilia aro.

Mi ĉirkaŭrigardis, serĉante iun armilon. Poste, inspirite, mi turnis la ferdekan seĝon, metis mian piedon al ĝia flanko kaj fortiris la flankan apogilon. Hazarde, iu najlo fortiriĝis kun la ligno, kaj donis al la alimaniere modesta armilo iom danĝeran aspekton. Mi aŭdis paŝon ekstere, senhezite ĵetmalfermis la pordon kaj trovis Montgomery malpli ol unu jardon for de ĝi. Li intencis ŝlosi la eksteran pordon! Mi levis mian najlbastonon kaj atakis lian vizaĝon, sed li saltis malantaŭen. Mi hezitis dum momento, poste turnis min kaj fuĝis, ĉirkaŭ la angulo de la domo.

"Prendick, diable!" mi aŭdis lian surprizitan krion. "Ne estu tiel stulta!

Unu minuton pli, mi pensis, kaj li enŝlosos min, kaj mia sorto estos same certa kiel tiu de malsanuleja kuniklo. Li aperis malantaŭ la angulo, ĉar mi aŭdis lin krii:

"Prendick!"

Poste li komencis kuri post mi, dum li kriis. Ĉifoje mi kuris blinde, nordorienten, en direkto rektangula al mia antaŭa ekskurso. Unu fojon, dum mi kuris rekte supren laŭ la plaĝo, mi ĵetis rigardon super mia ŝultro kaj vidis lian akompananton kun li. Mi kuris furioze supren laŭ la deklivo, super ĝi, turnis min orienten kaj laŭ roka valo kun ĝangalo ambaŭflanke. Mi kuris eble unu mejlon, kun streĉa brusto kaj la koro batanta en miaj oreloj; kaj poste, kiam mi aŭdis nenion de Montgomery kaj lia servanto, kaj preskaŭ ne plu povis spiri, mi turnis min abrupte kaj kuris reen al la plaĝo, laŭ mia juĝo, kaj mi ekkuŝis protektata de vepro. Tie mi restis longe, tro timplena por moviĝi, kaj fakte tro timplena eĉ por plani iun agadon. La sovaĝa pejzaĝo ĉirkaŭ mi dormis sub la suno, kaj la sola sono proksima al mi estis la malforta zumado de kelkaj etaj kuloj kiuj trovis min. Iom post iom mi konsciiĝis pri dormema spirsono, la lamentado de la maro al la plaĝo.

Post ĉirkaŭ duona horo, mi aŭdis Montgomery krii mian nomon, el fore en la nordo. Tio igis min ekpensi pri agadplano. Kiel mi tiam interpretis la situacion, tiu insulo estis loĝata nur de tiuj du vivisekciistoj kaj iliaj bestigitaj viktimoj. Kelkajn el tiuj ili sendube povus devigi agi kontraŭ mi, se tio necesos. Mi sciis ke kaj Moreau kaj Montgomery portis revolverojn, kaj krom malforta bastono kun eta najlo, nur karikaturo de madzo, mi estis senarmila.

Do mi restis kuŝanta, ĝis mi komencis pensi pri manĝo kaj trinko, kaj pensante pri tio, mi ekkomprenis la veran senesperon de mia pozicio. Mi ne sciis kiel ekhavi ion por manĝi. Mi sciis maltro pri botaniko por trovi iujn manĝeblajn radikojn aŭ fruktojn proksime; mi ne havis eblecon kapti la malmultajn kuniklojn sur la insulo. Ju pli mi pensis pri la afero, des malpli troveblis en mia kapo. Finfine, en mia senespera pozicio, mi ekpensis pri la bestohomoj kiujn mi renkontis. Mi provis trovi iun esperon en miaj memoroj pri ili. Unu post unu mi memorigis al mi ĉiun kiun mi vidis, kaj mi provis en mia memoro trovi iun spuron de helpemo.

Poste mi subite aŭdis cervohundon boji, kaj mi komprenis novan danĝeron. Mi pensis rapide, se ne ili kaptus min tiam, sed mi prenis mian najlbastonon kaj kuris senbride al mia kaŝejo al la sono de la maro. Mi memoras arbuston kun akraj spinoj, kiuj pikis min kiel tranĉiloj. Mi eliris sanganta kaj kun tranĉitaj vestaĵoj sur la bordo de longa rivereto malfermanta sin norden. Mi iris rekte en la akvon sen heziti eĉ unu minuton, vadis supren kaj baldaŭ havis akvon ĝis la genuoj. Finfine mi ŝanceliĝis al la okcidenta bordo, kaj dum mia koro batis laŭte en miaj oreloj, mi rampis en densaĵon de filikoj por atendi kio okazos. Mi aŭdis la hundon (estis nur unu) veni pli proksimen, kaj bojeti kiam ĝi venis al la dornoj. Poste mi ne aŭdis pli, kaj baldaŭ mi komencis kredi ke mi fuĝis.

La minutoj pasis, la silento plilongiĝis, kaj fine, post horo da sekureco, mia kuraĝo komencis reveni al mi. Nun mi ne plu estis tre timigita aŭ mizera. Mi, por tiel diri, pasis la limon de timo kaj senespero. Nun mi sentis ke mia vivo estas praktike perdita, kaj tiu konvinko igis min kapabla kuraĝi ion ajn. Mi eĉ havis certan deziron renkonti Moreau vizaĝon al vizaĝo; kaj dum mi vadis en la akvon, mi memoris ke se mi estos tro premita, almenaŭ unu vojo por eskapi el la turmentado restis malfermita al mi – ili ja ne povis malhelpi ke mi dronigos min. Mi tiam duone deziris dronigi min, sed stranga volo vidi la finon de la tuta aventuro, aparta, nepersona, spektakla intereso pri mi mem, bridis min. Mi streĉis miajn membrojn, dolorantajn pro la pikoj de la dornhavaj plantoj, kaj rigardadis ĉirkaŭen al la arboj; kaj, tiel subite ke ĝi ŝajnis salti el la verdaĵoj ĉirkaŭ mi, miaj okuloj renkontis nigran vizaĝon kiu rigardis min. Mi vidis ke estis la simieca estaĵo, kiu renkontis la ŝalupon sur la plaĝo. Li kroĉtenis sin al la oblikva trunko de palmo. Mi prenis mian bastonon kaj ekstaris vidalvide kun li.

"Vi, vi, vi," estis ĉio kion mi komence povis distingi.

Subite li falis el la arbo, kaj post plia momento, li disigis la foliojn kaj rigardis min scivoleme.

Mi ne sentis la saman malinklinon al ĉi tiu estaĵo, kiel mi spertis kiam mi renkontis la aliajn bestohomojn.

"Vi," li diris, "en la boato."

Li do estis homa – almenaŭ same homa kiel la helpanto de Montgomery – ĉar li povis paroli.

"Jes," mi diris. "Mi venis en la boato. El la ŝipo."

"Ho!" li diris, kaj liaj klaraj, senripozaj rigardoj iris sur mi, al miaj manoj, al miaj piedoj, al la ĉifonitaj partoj de miaj vestaĵoj, al la vundoj kiujn donis al mi la dornoj. Liaj rigardoj revenis al miaj manoj. Li etendis sian propran manon, kaj malrapide kalkulis siajn fingrojn:

"Unu, du, tri, kvar, kvin – nu?"

Mi tiam ne komprenis kion li volis diri; poste mi trovis, ke multaj el tiuj bestohomoj havis manojn misformitajn, kaj ke foje mankis eĉ tri fingroj. Sed diveni tion iel estis saluto. Mi faris same por respondi. Li ridetis, tre kontente. Poste, lia rapida rigardo denove rondiris; li faris rapidan movon – kaj malaperis. La filikaj folioj, inter kiuj li staris, susure kuniĝis.

Mi premis min el la vepro post li, kaj surprizite trovis lin gaje svingante per unu rekta brako el ŝnuro de grimpoplanto kiu venis el la foliaro supre. Lia turnis sian dorson al mi.

"Ha lo!" mi diris.

Li surteriĝis per rotacia salto, kaj staris rigardante min.

"Diru," mi demandis, "kie mi povas havi ion por manĝi?"

"Manĝi!" li diris. "Manĝi manĝon de homo, nun."

Kaj lia rigardo revenis al la svingantaj ŝnuroj.

"En la kabanoj."

"Sed kie estas la kabanoj?"

"Ho!"

"Mi estas nova, vi scias."

Tiam li turnis sin, kaj komencis promeni rapide. Ĉiuj liaj movoj estis strange rapidaj.

"Venu!" li diris.

Mi iris kun li por vidi la finon de la aventuro. Mi supozis ke la kabanoj estis iuj primitivaj domoj, kie li kaj kelkaj pliaj bestohomoj loĝis. Eble mi trovos ilin afablaj, trovos ion preneblan en iliaj mensoj. Mi ne sciis kiom ili jam forgesis sian homan heredaĵon.

Mia simi-simila akompananto iris ĉe mia flanko, kun la manoj pendantaj kaj la buŝo puŝita antaŭen. Mi scivolis kiun memoron li povus havi en si.

"Kiom longe vi estis sur ĉi tiu insulo?" mi diris.

"Kiom longe?" li demandis, kaj post ripeto de la demando, li levis tri fingrojn.

Ĉi tiu estaĵo ne estis multe pli ol idioto. Mi provis kompreni kion li volas diri per tio, kaj ŝajnis ke mi enuigis lin. Post unu aŭ du pliaj demandoj, li subite forlasis mian flankon kaj saltis al iu frukto kiu pendis el arbo. Li subentiris manplenon de pikilhavaj ŝeloj, kaj ekmanĝis ilian enhavon. Mi vidis tion kontente, ĉar jen almenaŭ spuro de io manĝebla. Mi provis fari al li kelkajn aliajn demandojn, sed liaj rapidaj, tujaj respondoj plej ofte ne havis ion por fari kun mia demando. Kelkaj ja havis, sed aliaj estit tute papagaj.

Mi tiom atentis tiujn detalojn, ke mi apenaŭ rimarkis la padon kiun ni sekvis. Baldaŭ ni venis al arboj, ĉiuj bruligitaj kaj brunaj, kaj poste al nuda loko, kovrita de flav-blanka krusto, trans kiu drivis fumo, kiu iritis nazon kaj okulojn.

Rekte, trans dorso de nuda ŝtono, mi vidis la ebenan kaj bluan maron. La pado abrupte serpentumis suben en mallarĝan ravinon inter du falintaj kaj noditaj amasoj de nigreca cindro. En ĝin ni plonĝis.

Estis ekstreme malluma, tiu pasejo, post la blindiga sunlumo, reflektita de la sulfureca tero. Ĝiaj muroj iĝis krutaj, kaj proksimiĝis unu al la alia. Mia kondukanto subite haltis.

"Hejme!" li diris, kaj mi staris sub la bazo de abismo kiu komence estis al mi tute malluma. Mi aŭdis kelkajn strangajn sonojn, kaj puŝis la fingrajn artikojn de mia maldekstra mano en miajn okulojn. Mi konsciiĝis pri malagrabla odoro, kiel tiu de malbone purigita kaĝo de simio. Trans tio, la roko denove malfermiĝis al poioma deklivo de sunlumigita verdaĵo, kaj ambaŭflanke la lumo penetris suben tra mallarĝaj truoj al la centra obskuro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.