La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Piednotoj

[1] La burgografo Alexandre de Beauharnais (1760-1794) edziĝis al Joséphine. Li estis generalo en la Rejnarmeo kaj mortis sur la eŝafodo.

[2] Laǔ la Franca kutimo la titoloj de la virinoj signifas ‘edzino de’. Tiel ili uzas ‘generalino’ k.t.p.

[3] La soldatoj de lia maljuna gvardio.

[4] Martiniko, grupo da insuloj en Okcidenta Hindio, apartenanta al la Antiloj.

[5] La nobeloj kaj riĉuloj en Francio nomis sian domegon en urbo ‘hotelo’.

[6] La Konvencio gvidis la revolucion kaj kondamnis reĝon Ludovikon XVI al la gilotino.

[7] Arbaro situanta okcidente de Parizo, kie ofte promenas la riĉuloj.

[8] La heroo de la Pola epopeo «Pan Tadeusz», verkita de Adam Miskiewicz kaj esperantigita de Antoni Grabowski sub la titotlo «Sinjoro Tadeo»..

[9] La Burbonoj, al kiu apartenis Ludoviko XVI, kiu estis senkapigita en 1793 kaj kiu havis tri pli junajn fratojn, kiuj poste dum mallonga tempo okupis la Francan tronon antaǔ ol esti detronigitaj.

[10] Grupo de tre fervoraj revoluciuloj, kiuj kunvenis en la abatejo Sankta Jakobo, de kie ilia nomo.

[11] Unu el la ribeluloj en orienta Francio dum la Revolucio nomitaj laǔ ilia ĉefo Jean Chouan.

[12] Antikva Itala diino de la floroj kaj ĝardenoj. Je ŝia honoro oni festis la floraliojn.

[13] Legenda Skota bardo el la III-a jarcento. Sub ties nomo Macpherson publikigis en 1760 kolekton da sombre melankoliaj kaj bombastaj poemoj. Temas pri tre libera imitaĵo de la origina teksto.

[14] Nomo de la Aǔstraj imperiestroj.

[15] En 1785 Napoleono estis ĵurigita kiel dua leǔtenanto de la artilerio kaj enkazernigita en Valence.

[16] Ĉefurbo de Korsiko, insulo en Mediteraneo, kie li naskiĝis en 1769. En 1768 Francio aĉetis la insulon.

[17] En 1779 li ricevis stipendion por la gimnazio de Autun.

[18] La 18-an de Brumaire de la jaro X-a de la Revolucia kalendaro (la 9-an de novembro 1799) Bonaparte plenumis ŝtatrenverson, per kio li fariĝis unua konsulo kaj poste imperiestro.

[19] Roma diino de la hazardo.

[20] La 5-a de oktobro 1795 li subpremis, laǔ peto de Barras, rojalistan ribelon en Parizo.

[21] Ĉefo de la direktorio (nomo de la registaro).

[22] Kiel 24-jara artileriisto Bonaparte esence kontribuis al la liberigo de Tulono de la Angla okupacio.

[23] Ceremonio de la unktado de Napoleono kiel imperiestro far papo Pio VII en Parizo.

[24] Jagelo, reĝo de Pollando kaj grandprinco de Litvo (1348-1434), prapatro de la dinastio de la Jagelonoj, kiu regis ĝis 1572.

[25] Dum la unua interna milito en Romo ĝiaj protagonistoj Sylla kaj Marius, onklo de Caesar, luktis inter si pro la potenco. Cinna, la bopatro de Caesar, estis amiko de Marius. Post la morto de Marius Sylla fariĝis diktatoro de Romo.

[26] Familia nomo de la Romia diktatoro Gajo Julio Cesaro, Latine Gajus Julius Caesar (pron. Kajsar), kiun transprenis ĉiuj imperiestroj de Romia, tiel ke poste ĝi signifis imperiestron. La Germana Kaiser, la Nederlanda keizer kaj la Rusa carj devenas de ĝi.

[27] Preĝo kiun antaǔe preĝis matene, tagmeze kaj vespere la Romkatolikaj kredantoj.

[28] Insulo antaǔ la Nederlanda marbordo.

[29] Reĝo Ludoviko XVI malpermesis al la armeo elpaŝi kontraǔ la revoluciuloj. Li estis senkapigita en 1793, kio estis la komenco de la Teroro.

[30] Kondamnante Ludovikon XVI al la gilotino Fouché helpis liberigi la tronon por Napoleono.

[31] Antaǔa katolika pastro apartenanta la kongregacio de la oratorianoj kaj instruisto de matematiko, li defrokiĝis en 1792 kaj fariĝis jakobeno.

[32] Li tamen havis nur 1,67 m.

[33] Fama tiutempa aktorino.

[34] Lokoj en Norda Italio, kie Napoleono batalis.

[35] Dum la Teroro Fouché estis sendita al Liono por subpremi tie la reziston kontraǔ la Revolucio, kion li faris senkompate.

[36] Speco de kaptuko.

[37] Speco de tre regula horloĝo (neol.).

[38] Svedo, kies kompanion ŝi multe ŝatis.

[39] Speco de granda, peza veturilo.

[40] Generalo de Napoleono, kies alveno en Marengo decide konstribuis al ties venko. Badaǔrinde li estis mortigita fine de la batalo.

[41] Korpuso de elektitaj junuloj, fondita de Napoleono en sia gvardio por formi estontajn gradigitojn.

[42] Speco de kaptuko.

[43] La reveno de la malnova reĝimo.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.