La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MARIE WALEWSKAAŭtoro: Octave Aubry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
En Schonbrunn, proksime de Vieno, Marie loĝas en malgranda domo je distanco de fusilpafo de la imperiestra palaco. Enpensigita Napoleono promenas tien kaj reen tra la modesta salono. Iam kaj iam li haltas kaj rigardas Marie, kiu sidas ĉe la fajrejo, en kiu septembro finiĝas jam flamas hela fajro.
Ŝi ridetas al li. Speco de fizika ekfloro transformis ŝin. Ŝiaj gestaj estas pli certaj. Sed ŝi gardas siajn naivajn okulojn, speguloj de sia entuziasma kaj juna animo, kiujn la vivo ne povas malbriligi.
Kun nekutima dolĉa voĉo kaj kiel eĥo de ia emocio, Napoleono diras:
«Ne restadu tro longe en Schonbrunn. Vi devas esti ĉe vi, ĉirkaŭita de bonaj zorgoj laŭ konvena reĝimo. Ĉi tie ĉio maltrakviligas min. Ni ankoraŭ ĉiam militiras. Akcidento povus facile okazi...»
Marie rearanĝas ĉirkaŭ ŝi la travideblajn faldojn de sia tula ŝalo.
«Ne, mia kara Siro, lasu min resti ĉi tie ĉe vi. Kion mi farus en Parizo sen vi?»
«Marie, mia infano, vi ne plu rajtas konsulti viajn dezirojn nek la miajn, sed la intereson de via sano, tiun de la nova vivo, kiun vi portas en vi. Mi volas, ke mia filo ĉar mi estas certa, ke ĝi estos filo, Marie estu bela kaj forta. Vi foriros per malgrandaj etapoj. Ni aranĝos tion, Duroc kaj mi. Post du aŭ tri semajnoj, ĉio estos aranĝita ĉi tie, kaj tiam mi alliĝos al vi, lasante liberan kuron al miaj ĉevaloj, antaŭ ol vi alvenos en Parizo.»
Marie estas graveda. Ŝi informis Napoleonon pri tio la antaŭan tagon. Jam de kelka tempo ŝi malsanetis. Vertiĝoj kaj vomemo subite klarigis ĉion.
Komence ŝi estis senfine konfuza. Ŝia neregula stato turmentis ŝin. La infano kiu estis naskiĝonta, estis havonta la nomon Walewski. Kion ŝia edzo, la grafo, estis dironta pri tio? Sed ŝia amo por Napoleono, kiu iom post iom absorbis ĉiujn ŝiajn aliajn sentojn, forgesigis ĉion al ŝi ĉe la penso, ke tiel forta nova ligo baldaŭ unuigos ilin.
Tremetante kaj ruĝiĝante ŝi konfesis sian sekreton al Napoleono post ties reveno de Moravio. Napoleono freneziĝis pro ĝojo kaj orgojlo. Li kunfrapis la manojn, ĉirkaŭbrakis Marie, kiu preskaŭ sufokiĝis, kaj tiam, kio ne plu okazis al li ekde la Konsuleco, li faris kelkajn dancpaŝojn. Li ne forlasis Marie la tutan tagon nek la nokton, kaj kiam Duroc venis ricevi liajn ordonojn la postan tagon, li komunikis al li la novaĵon ridante kaj tirante je liaj haroj, tiel ke li kriis. Méneval, kiu aperis poste, ne ricevis konfidencon, sed surprizon: tridek mil frankojn da apanaĝo kaj la titolon baronon.
Napoleono jubilas. Josephine do eraris, kiam ŝi atribuis al li la kulpon pro ilia sterila geedzeco. Li povas doni vivon, ĉar li donis ĝin sen ia dubo. Ne estas facila kaj avida knabino kiu deklaras esti gravedigita de li. Estas Marie, la plej sincera, la plej kara el ĉiuj virinoj kiun li konas. En la profundeco de sia animo li sentas mirigan kaj fortan emocion.
«Por mi tio estas imense grava evento. Mia ekzisto estos transformita de ĝi. Ĉiuj miaj projektoj estos prokrastitaj. Mi pensas pri aferoj, kiujn mi ne povas nomi. Mi bezonas tempon por pripensi. Ĝiaj sekvoj estos tiel gravaj! Sed vi estos kontenta pri mi!»
En sia kvazaŭa ebrieco li aldiras:
«Mi ŝuldas al vi eble la plej grandan ĝojon en mia vivo. Ĝis hieraŭ mi kredis, ke la feliĉeco de la patreco, kiun spertas ĉiuj viroj, estas rifuzita al mi kiel speco de venĝo de la sorto, kiu cetere superŝutis min per tiom da donacoj. Mi amas infanojn, vi scias tion. Sed tiu ĉi estas mia propra infano. Estas graco pri kiu mi ne plu kuraĝis pensi, kaj ekde hieraŭ mi pensas pri nenio alia. Miaj dosieroj, miaj libretoj, miaj etatoj restis sur mia skribtablo. Maret vane persekutas min por subskriboj. Ĉio estas indiferenta al mi krom tio ĉi. Kiom mi amos lin. Kaj kiom mi amas vin!»
«Tiam, mia kara Siro, » ŝi diras ruze petante lin, “ni ne separu nin»
Por eskapi al tiu peto, kiu tuŝas lin, sed kiun li tamen ne volas aŭskulti, li ŝercas:
«Ĉu vi ne ŝatus revojaĝi al Parizo, Sinjorino, kie troviĝas ĉiuj bagatelaĵoj kiujn ŝatas tiom da virinoj, ekzemple via amikino Pauline. Ha! Kiam mi estos reveninta tie, mi ne plu lasos vin esti ŝparema. Vi scios, kiom mi kapablas vesti kaj ornami la virinon kiun mi amas. Mi volas, ke via vestoŝranko kaj via juvelujo enviigu ĉiujn reĝinojn.»
Ŝi faras nean signon per la kapo.
«Al kio tio utilus. Nenio el tio plaĉas al mi. Elspezi monon ĝenas min. Mi volas esti bela nur por vi. Resti ĉe vi sufiĉas al mi. Kaj tiel longe ke vi permesas al mi ĝui tiun plezuron, mi estos kontenta.”
“Nu, Marie,” li diras, “vi devas esti prudenta. «Vi devas reiri al Francio, ne morgaŭ, sed post kelkaj tagoj. Mi bezonas mian tutan kapon, kaj mi ne povus havi ĝin tuta alie.»
Ŝi suspiras, kaj ŝia vizaĝo sombriĝas pro leĝera paŭtado.
«Mi tiom deziris restadi ankoraŭ iom da tempo en tiu ĉi malgranda domo, » ŝi murmuras. «Ni estis tiel feliĉaj ĉi tie. Ĉu vi scias, Napoleono, ĉi tie mi pleje amas vin. Ĉar ĉiam estas gradoj en amo. En Parizo vi estas pli absorbita. La regado tute okupas vin. Ĉi tie, kvankam vi havas la zorgojn de militiro, vi ridetas pli ofte.”
Revante kaj premante inter siaj manoj la manojn de la imperiestro, kiu kliniĝas al ŝi, Marie laŭtvoĉe daŭrigas sian pensadon:
«Estas en vi kaj eble vi ne scias tion ia ĉarmo, la talento altiri la aliajn kiu ne tuj frapas onin, sed kies potencon oni sentas, tuj kiam vi parolas. Vi havas la plej belan, la plej kapteman rideton en la mondo. Mi volus, ke vi ĉiam ridetu.»
«Mi ankaŭ volus tion, mia dolĉa Marie, sed mia metio ne permesas tion. Ne estas ĉiam facile esti imperiestro..»
La milito kontraŭ Aŭstrio finiĝas. Tuj kiam Vieno estas kaptita kaj li estas instalita en la palaco Schonbrunn, la imperiestro revokas Marie al si. Li ne povas vivi sen ŝi pli longe. Dum tiu malfacila militiro la penso pri Marie malofte forlasis lin. Dufoje Duroc iris al Parizo por ekscii kiel ŝi vivas, ĉu ŝi estas feliĉa, ĉu ŝi ankoraŭ ĉiam amas lin, ĉar ĵaluzeco mordis lian menson. Marie, kiu kun timo en la koro sekvis la eventojn de tiu milito, dum kiu la sorto de Napoleono dum momento ŝajnis ŝanceliĝi, Marie kun ĝojo vojaĝis al li. Antaŭ ĉio ŝi volis revidi lin kaj tiam memorigi sian imperiestran amikon pri lia promeso... Napoleono ofte ripetis al ŝi, ke tiu milito dependas la sorto de Pollando!
La imperiestro volas kontentigi Marie. Ekde la unuaj intertraktadoj li petas la registaron de Vieno forlasi siajn Polajn provincojn. Radiante, Marie jam vidas sian patrion restaŭrigita sub nacia reĝo, kiel ekzemple princo Poniatowski. Sed la opozicio de Rusio estas tiel forta ĉi-foje, ke Napoleono, obsidita de la danĝero kiun konsistigas Anglio, ŝanĝas sian planon malgraŭ la malaproba konsilo de Maret kaj Duroc.
Por ne malpaciĝi sen riparo kun la caro, li decidas post semanjo de hezitado ankoraŭ prokrasti la kompletan restaŭradon de Pollando. Li klarigas al sia amikino la necesecojn de situacio, kiun ankoraŭ pli komplikas la katastrofaj eventoj en Hispanio. Marie ploras, petegas kaj tiam silentas. Plena je fido en la viro, kiu jam plenumis tiom da mirakloj sur la plene ŝanĝita surfaco de Eŭropo, kaj malfortigita de sia amo, fine rezignacias. Napoleono, sentema al tiu nova ofero, ĵuras al si baldaŭ pagi al ŝi mem belegan prezon.
La fido de Marie en li igas lin duobligi la afablaĵojn al sia amantino, al kiu liaj fortaj sentoj kaj lia digneco donas en liaj okuloj kaj en tiuj de liaj familianoj la rangon de edzino. Surda al la flatado kaj plendoj de Josephine, kiu petas lin en ĉiu letero reveni al ŝi, li ne plu respondas al ŝiaj leteroj, sed skribas al Cambaceres, ke tiu ĉi devas kontroli la elspezojn de la imperiestrino, ĉar li «ne akceptas, ke lia foresto delogu ŝin alfolaĵoj...»
Vesperiĝas. La imperiestro agitas sonorileton. Constant aperas, portante du lampojn. Li fermas la kurtenojn kaj foriras per sensonaj paŝoj. Sidante apud Marie, Napoleono meditas. La sonorado de l’anĝeluso[27] en la apuda kapelo de la kastelo tiras lin el lia silento.
«Mi ŝatas la sonon de la sonorilo, » li diras mallaŭte. «Eble ĝi plej forte emocias min. Mi memoras miajn unuajn jarojn en Brienne. Tiam mi estis feliĉa, sed ne tiel feliĉa kiel hodiaŭ.»
Tenera emocio ankoraŭ plidolĉigas la dolĉan vizaĝon de Marie. Ŝia tuta sento de forlasiteco malaperas ĉe tiuj vortoj...
«Jes, ni estas feliĉaj ĉi tie. Ni estas liberaj, malproksime de tiuj kiuj envias nin aŭ malamas min... Fojfoje mi bedaŭras, ke mi atingis tian altan staton. Kun vi, Marie, kaj la soldo de kapitano, mi vivus kontenta.»
Li diras la veron. Li gardis siajn simplajn gustojn. La lukso, kiun li imponas al sia kortego, la multekostaj tualetoj, la juveloj, kiuj brilas sur la nudaj ŝultroj de la gekorteganoj, estas por li nur akcesoraĵoj devigitaj de la grandeco de lia stato. Al la vivo en la palaco Tuilerioj li preferas la simplan militistan vivon. Malgraŭ lia orgojlo kaj granda gloro, kiuj estas la sekvoj de lia multjara potenco kaj sukcesoj, kaj ŝveligis lian koron, li eltenas la neeviteblan kortegan vivon, kiel soldato pezan kirason. La flatado kaj fihumila obeado de liaj konsilistoj kaj ministroj kaj iliaj edzinoj forpuŝas lin, igas lin bedaŭri la eksterordinarajn aventurojn en Italio kaj Egipto, kie li estis nur generalo sen alia ornamo ol la plifortiĝanta radiado de sia gloro.
Li ekstaras.
«Nun mi devas reiri al la palaco por akcepti Champagny, kiu revenis de princo Altenburg. Li devas diri al mi, kiel statas la afero de la paco kun Vieno.»
«Aĥ! Ĝi baldaŭ fariĝu, se tio eblas! Mi ŝatus, ke tiu milito baldaŭ finiĝu.»
«Kial do, mia infano?»
Milito estas la neantaŭvidata, la risko.”
«Ne, Marie, milito signifas ludadon, kalkuladon, venkon. Ĉar vi ne estas por mi rivalulino pri la militista arto, mi ne povas doni al vi ĝian recepton. Ĝi estas tre simpla: tio estas risko, sed risko kiun oni bone pezas, kiun oni bone pripensis. Mi amasigas grandan amason da trupoj sur lokon, kie la malamiko ne atendas ilin kaj kiun mi konsideras kiel la decidan punkton. Tiam mi iras antaŭen sen halti... Kaj sekvas la venko.»
La venko! Magia vorto kiu tremetigas liajn lipojn kaj ĵetas lin momenton en specon de ekstazo. Aĥ, bona, terura ludisto!
Sed li revenas de sia teoriado kaj reprenas:
«Ne timu pro mi: Fortuna protektas min. Mi revidos vin ĉi-vespere. Mi tamen petas vin pensi pri tio kion mi diris al vi: preparu vian foriron. Mi bedaŭras devi separi min de vi. Sed ni ambaŭ devas esti saĝaj. Post ok aŭ dek tagoj vi facile alvenos en Parizo. Vi tuj devas vidi Corvisart. El ĉiuj kuracistoj mi plej fidas lin, kvankam... Mi mem skribos letereton por li. Ne akompanu min. Nur kisu min. Mi revenos vespermanĝi kun vi, Marie. Faru vin bela.»
Ŝi kisas lian dekstran manon, tiam la dekstran vangon kaj fine la frunton laŭ la Pola kutimo kaj faras sur ĝi krucosignon.
Sur la sojlo de la pordo, li returnas sin. Nun la muziko de fanfaro de akraj trumpetoj supreniras al ili: oni anstataŭigas la gardon. En la pordokadro Napoleono ŝajnas pli granda. Kaj Marie sentas en la aero ĉirkaŭ li kvazaŭ svarmon da nevideblaj agloj kaj flirtadon de flagoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.