La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MARIE WALEWSKAAŭtoro: Octave Aubry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ĵaŭdon, la 26-an de oktobro je la kvina matene Napoleono alvenis en Fontainebleau. Neniu estis avertita de tio. La palaco estis dezerta. Elĉerpita la imperiestro longe banis sin, tiam enlitiĝis kaj dormis tri horojn.
Ĉe lia vekiĝo Constant anoncis lin, ke la duko de Otranto troviĝis en la servosalono, atendante la ordonojn de la imperiestro.
«Ĉu Fouche? Kion li volas? Mi ne venigis lin. Li foriru. Mi ne volas vidi lin.»
Lia humoro estis malbonega. Lia rapidega reveno de Vieno estis iritinta liajn nervojn. La penso, ke li devas revidi Josephine, kaj ke li devas informi ŝin pri sia decido divorci ŝin, plenigis lin per amareco. La alveno de Fouche, kiu estis por li, kiel por ĉiuj, la viva simbolo de la politiko kies celo estis lia divorco, malesperigis lin.
Por trompi sian malpaciencon, dum li atendis Cambaceres, kiun li igis voki, li komencis disspecigi siajn poŝtaĵojn kun Méneval.
Kiam la ĉambristo informis la ministron de la polico Fouche, ke la imperiestro ne povis akcepti lin, Fouche sidiĝis sur benketon kaj diris kun flegmo:
«Mi havas sufiĉe da tempo.»
Ĉe la tagmezo la ĉefkanceliero aperis. Dika, impona, sed havanta akran okulon, li respondis per protektema saluto la gentilaĵojn de la duko de Otranto kaj penetris en la kabineton de Napoleono.
Iom post iom la servosalono pleniĝis per viroj en uniformoj aŭ en kortegaj kostumoj, kiuj venis de Parizo, ĉambelanoj, adjutantoj, ministroj, Clarke, Savary, Beausset, Ségur, Remusat, Corvisart, Ornano, Decres, Mollien, Gaudin, Fontanes kaj multaj aliaj, kiuj flustris inter si de buŝo al orelo, ĉiam rigardante la pordon de la imperiestra kabineto. Ĉiuj evitis Fouche, kiu, apogante sin kontaŭ la aperturon de fenestro, ŝajnis absorbita per la kontemplado de la parko, de la lageto kaj de la ruĝiĝantaj kaj senfoliiĝantaj aŭtunaj arbopintoj. Post la ofendo, kiun la imperiestro igis suferi al li, rifuzante akcepti lin, lia malfavoro ŝajnis probabla. Kiel ankaŭ tiu de lia deklarita malamikino, la imperiestrino, kiun unuafoje en sia vivo Napoleono ne informis pri sia alveno, kaj kiun lia ordono fermi la komunikan pordon inter iliaj apartamentoj, ŝajnis kondamni por ĉiam.
Tiuj du gravaj eventoj okupis ĉiujn mensojn, sed precipe la tuja falo de la malamata ministro. En tiu ĉi momento Napoleono kaj la ĉefkanceliero sendube estis elektantaj lian anstataŭonton. La trejnitaj oreloj de Fouche pretere surprizis kelkajn malmildajn vortojn, kiujn li tuj loĝigis en sia memoro. Li tamen gardis sian bonan mienon kaj palan rideton, sed fojfoje forte kunpremis siajn magrajn manojn. Tio estis lia sola gesto de timo. Ekde kelkaj semajnoj li sentis, ke lia pozicio ĉe la imperiestro estas en danĝero. La forpreno de la ministrejo de internaj aferoj montris al li, ke la imperiestro volas limigi lian povon kaj bridi lin Lia rolo en la registaro estis kritikata. Li devis defendi sin. Ĉu tio estus malfacila afero? Ba, li jam subtenis kaj gajnis aliajn aferojn, kie lia kapo estas riskata. Eksplikado kun la imperiestro ne timigis lin. Li timis nur lian silenton.
Subite la pordo de la kabineto de Napoleono malfermiĝis, kaj, multobligante siajn ceremoniajn salutojn, Cambaceres eliris. Malantaŭ li la imperiestro antaŭeniĝis sur la sojlo kaj rapide rigardis la ĉeestantaron. Li estis surprizita ankoraŭ vidi tie la ministron de la polico.
«Ĉu vi estas ankoraŭ ĉi tie, Sinjoro Duko de Otranto? Kion vi atendas de mi?» li severe demandis.
Fouche faris kelkajn paŝojn al Napoleono.
«Siro, mi pretigis min reiri al Parizo, vidante, ke Via Imperiestra Moŝto ne plu bezonas min.»
«Mi certe ne plu bezonas vin nun. Kion do vi ankoraŭ volas? Tio estas enuiga. Kiam mi bezonas vin, mi venigos vin.»
Tiam, cedante al subita impulso, li aldonis tre malafable:
«Ĉar vi estas ĉi tie, vi povas enveni. Tiel ni ŝparas tempon.»
La duko de Otranto glitis preter la imperiestron, kiu mem violente refermis la pordon. Tiu gesto sendube parte trankviligis lian nervozecon, ĉar en preskaŭ trankvila tono li diris al Fouche:
«Vi ŝajnas esti malpacienca por ricevi miajn riproĉojn. Vi scias, ke mi estas malkontenta pri vi, ĉu ne.»
«Mi vidas, ke Via Imperiestra Moŝto estas iritita kontraŭ mi. Sed kiam Li estos dirinta al mi pri kio temas, mi ne kredas neebla, pravigi min en Liaj okuloj.»
«i jam menciis tion al vi: en tiu afero koncerne la naciajn gvardiistojn vi agis kun frivoleco, kiu ŝajnis suspekta al mi. Kial vi agis tiel sen ordono? Ĉu estas vi aŭ mi kiu regas Francion? Ĉu vi kredis vin reirinta al 1793? Mi avertas vin: mi ne estas Ludoviko XVI[29].»
La ministro leĝere moviĝis.
«Ha, vi ne ŝatas, » daŭrigis la imperiestro , «ke oni parolas al vi pri Ludoviko XVI! Diable! Tio estas malagrabla memoraĵo por vi, ĉu ne? Cetere tute ne necesis sendi lin al la gilotino, mia kara!.»
La riproĉo estis dura, sed Fouche jam estis kutimiĝinta je la akraj riproĉoj de Napoleono, kiu, malpeziginte sian menson, fariĝis tiam pli facila. La batalo, tiel violente komenciĝinta, tiam fariĝis malpli danĝera. Tial li kuraĝis respondi:
«Ne decas al vi riproĉi tion al mi[30].»
«Kaj kial vi rifuzas al mi tiun rajton, Sinjoro? Mi volus ekscii tion.»
«Ŝajnas al mi, Siro, ke tio estis la unua servo kiun mi havis la feliĉecon fari por Vi.»
Tiu cinika spritaĵo ne malstreĉis la tenditan maskon de la imperiestron.
«Al vi certe ne mankas aŭdaco. Sed ni lasu tiun temon de la naciaj gvardianoj, ĉar mi sciis ripari viajn folaĵojn. Prefere ekspliku al mi, kial vi, dum mi estis kun la armeo en la eksterlando, subite sentis la bezonon renkonti Talleyrand, kiu perdis mian favoron kaj sian oficon, kaj kiu neniam estis, tiom mi scias, amiko via. Pri kio vi parolis ĉe la princino de Vaudemenot, kie sinjorino de Remusat unuigis vin? Vi prenis viajn antaŭzorgojn, ĉu ne? Kaj ĉar vi kredis min en danĝero, vi pensis pri Murat por sucedi min. Ha, ha! Murat! Tiu povra kapo kun plumaĵoj!. Mi ne faras al mi iluziojn pri viaj sentoj. Post mi, iu alia... Sed ĉu Murat? Tio certe ne honorigas vian juĝon.»
Li malestime levis la ŝultrojn.
«Mi frapis Talleyrand. Mi ne scias, kio retenas min frapi ankaŭ vin. Kian fidon mi ankoraŭ povos havi en vi? Vi estas tro agema, vi faraĉas tro da aferojn malantaŭ mia dorso. Vi kredas povi trompi min kaj ĉiam, ĉiam denove. Ĉu vi aŭdas? Mi travidas vin. Viaj kutimoj de policano malheligas en vi ne nur la dececon, sed ankaŭ la politikan klarvidecon. Vi pli valoris sub la Konsuleco. Donante al vi bienojn kaj titolojn, mi esperis fari vin pli trankvilan, pli certan, sed via agemo ne malpliiĝis. Necesas, ke tio ŝanĝiĝu, se ne, ni separos nin, duko de Otranto!»
«Siro, » komencis Fouche.
«Kion vi ankoraŭ trovas? Ĉu denove mensogojn? Atentu: sufiĉas al mi.»
«Mi tute ne intencas diri al la imperiestro ion alian ol la veron: ĝi estas mia plej bona defendo. Iam vi diris al mi: ‘La homoj ne estas tiaj, kiaj oni volas, ke ili estu.’ Tio estas ebla por certaj karakteroj, kies argilo estas mola kaj kiuj obeas al la fingroj de la potfaristo. Sed estas aliaj kiuj, malgraŭ sia bona volo, ne povas ŝanĝi sian aspekton kaj rimedojn. Ili tamen ne servas malpli bone. Mi estas unu el ili. Mi faras ĉion por vi, Siro, sed per miaj kvalitoj kaj mankoj, kiujn la naturo donis al mi. Via Imperiestra Moŝto riproĉas al mi tro moviĝi. Estas, ke moviĝante, oni lernas, metante al si demandojn, surprenante sintenojn kaj rigardojn kaj serĉante respondojn. Via Real asertis gvidi la policon de sia kabineto. Sed kion do li atingis?»
La kuraĝa lingvaĵo de Fouche estus miriginta personojn kiuj ne vivis en la ĉirkaŭaĵo de Napoleono. Sed Fouche konis lin sufiĉe bone kaj tro longe por ne pridubi, ke en tiu por li tre delikata momento la plej profunda politiko devas esti tiu de preskaŭ agresiva sincereco. Napoleono ĉiam montris sin suspektema. Lia geometria menso inklinis al konstanta analizo de la aliaj kaj si mem. Li kredis, ke ĉiu homa ago havas celon, kaj malbone eksplikis al si la spontaneajn moviĝojn de la aliaj. Iom da brutaleco trankviligis lin kaj refaris lin konfidema. Jam ofte Fouche faris tiun sperton: ĝi estis unu el la risortoj per kiuj li tiel longe sukcesis gardi sian mirigan influon sur la imperiestro.
Cetere, post kiam li klarigis sian vidpunkton, la duko de Otranto faris unu paŝon malantaŭen:
«Estas eble ke mi, dum via foresto, tro rapide armis la naciajn gvardiistojn, kiam la Angla danĝero ŝajnis al mi manifesta. Mi mem pensas tion nun. Sed bonvolu vidi en tio nur eksceso de mia fervoro, kaj ne ago kiu ŝajnas priridinda de viro kia mi, kiu, mi kredas, tamen estas realisto.»
La tono de tiu defendo estis de penetranta simpleco. La ĉarmo de Fouche residis ĉefe en liaj alvokoj al la intelekto, kiuj estis tiel nudaj kaj netaj, ke li ŝajnis preskaŭ nur cerbo kun nenia homa. Li ŝajnis direktiĝi nur al la intelekto de la interparolanto, kaj intelekto respondis lin.
Unu plian fojon tiu prestiĝo funkciis. Laŭ tio ke la duko de Otranto plu parolis, Napoleono ne povis eviti aŭskulti lin kun kreskanta komplezeco.
«Kia lerteco!» pensis la imperiestro. «Li respondis al ĉio. Se li ne tiom ŝatis intrigojn, li estus perfekta servisto.»
Li sidiĝis sur sian skribtablon, balancante la krurojn kaj komencis foliumi raporton de Berthier, post kiam li faris signon al Fouche, ke li povas daŭrigi.
La ministro de la polico deziris nenion alian, kaj tiom pli volonte ĉar li vidis pli solidan terenon.
«Koncerne miajn rilatojn kun sinjoro de Talleyrand, mi povas koncize resumi ilin. Mi renkontis lin dufoje ĉe sinjorino de Vaudement, kaj ni parolis pri la eventoj de la tago en tre banala maniero, tre malproksimaj de la celoj de Via Imperiestra Moŝto. Inter la princo de Benevento kaj mi, vi scias tion, Siro, ne ekzistas granda simpatio. Niaj temperamentoj estas tro diversaj. Li estas la skeptikismo kaj apatio en persono, dum vi riproĉas al mi mian aktivemon. On devas tamen esti tre aktiva kun mastro kia vi. En la posteno, en kiun vi metis min, apatio estus perfido. Sed persekutante senkompate la internajn kaj eksterajn malamikojn de la reĝimo, oni malfeliĉe gajnas pli da malamikoj ol paradante tra la konsilioj aŭ la antaŭĉambroj. Tiamaniere mi amasigis multajn malamikojn. Hodiaŭ ili volas venĝi sin kaj detrui min en la menso de la imperiestro. Ĉu ili sukcesos? Mi timas, ke jes, ĉar okazoj esti malkontenta pri ministro prezentiĝas ĉiutage, kaj mi estas, ankaŭ mi rimarkas tion, tre povra kortegano.»
«Duko de Otranto, » diris la imperiestro kun digneco, «miaj sentoj ne estas influataj en la maniero, kiel vi kredas. Kiam mi skoldas vin, tio estas, ĉar mi vere havas kialon plendi pri vi. Tio ne malhelpas min apreci certajn meritojn viajn. Mi ne neas, ke vi faris al mi grandajn servojn. Kaj vi faros al mi aliajn estontece, mi esperas. Koncizadire, vi bone agis insistante por vidi min. Ĉu vi havas ian gravan aferon komunikendan al mi?»
«Mi tenis Vian Imperiestran Moŝton informita per miaj ĉiutagaj leteroj pri mia plej grava laboro. Sed mi dezirus meti sub la okulojn de la Imperiestro, tuj kiam li havos tempon por tio, pluraj dokumentojn kaj ankaŭ paroli kun li pri certaj administraciaj aranĝoj, kiuj ŝajnas al mi utilaj.»
«Ne hodiaŭ. Mi ĵus alvenis, kaj mi devas aranĝi pli gravajn aferojn.»
«En tiu kazo, restas nur al mi prezenti al Via Imperiestra Moŝto mian tre humilan omaĝon.»
Kliniĝante li faris kelkajn paŝojn al la pordo. Napoleono eksilentis. Pro ia stranga skrupulo li hezitis paroli al Fouche pri lia divorco. Tiamaniere kontentigi la deklaritan malamikon de Josephine naŭzis lin. Li vidis en tio kvazaŭ maldececon. Sed ĉu tio ne estis infanaĵo? Li ne povis longe teni nescia la ministron de la polico. Sendube li jam sciis tion. Sed eble estus bone, ne konsulti lin, sed informi lin, por vidi, kion li diros. Tiu griziĝanta vulpo plena je ideoj...
Siavice en tiu momento Fouche pensis nur pri la divorco kaj atendis nenion alian. Ĉu la imperiestro lasus lin foriri sen diri ion pri tio? Tio estus neeltenebla ofendo. Fola malpacienca tordis liajn nervojn sub trankvila eksteraĵo. Li divenis la heziton de la imperiestro kaj deziris venki ĝin per ĉiuj siaj fortoj. Por li lia reveno al la favoro ne estus kompleta, se Napoleono gardis la buŝon fermita pri tiu imensa okazontaĵo. Cetere, se la imperiestro informus lin pri siaj planoj koncerne Josephine, Fouche povus konfirmi ilin per iuj riveloj kaj detrui la lastajn pontojn, se enkoraŭ restis iuj.
La ministro de la polico ĵus estis elironta, kiam Napoleono revokis lin.
«Restu ankoraŭ momenton ĉi tie, duko de Otranto..»
Li neis sian senton de antipatio, cedante al la utileco. Li fiksis sian rigardon sur la longan figuron de la ministro de la polico kaj diris:
«Vi vidis pasi la ĉefkancelieron. Ĉu vi scias, pri kio ni parolis?»
«Jes, Siro, » respondis Fouche memfide, «aŭ almenaŭ mi kredas tion.»
«Hej, vi volas igi min kredi, ke vi scias tion? Diable, vi estas tre forta, se vi divenis tion.»
La duko de Otranto ridetis.
«Se mia memoro estas fidela al mi, Via Imperiestra Moŝto malpermesis al mi antaŭ nelonge mencii la temon.»
«Kian temon? Nenia rebuso por mi, mi petas!»
«Temo kiu esence tuŝas kaj la intiman vivon de la imperiestro kaj la estontecon de Lia domo.»
Napoleono abrupte haltigis la ritman balancadon de siaj kruroj kaj diris, mirigita:
«Vi do estas la diablo!. Sed vi divenis ĝuste. Mi interparolis kun Cambaceres pri separo inter la imperiestrino kaj mi. La ĉefkanceliero obĵetis. Li asertis, ke Josephine estas populara, amata, ke Francio bedaŭros ŝin.»
«Siro, la ĉefkanceliero, sen ŝajni tia, jam ĉiam estis partiano de la imperiestrino.»
«Ne, sed li estas instinkta konservativulo. Li volas gardi la nunan situacion. Aliflanke mi estas certa, ke mi ne ŝuldas pro la sterileco de nia geedzeco. La interesoj de la imperio postulas, ke mi provu havi rektajn heredontojn. Vi scias tion, tiel bone kiel mi, ĉar vi estis unu el la unuaj kiuj konsilis al mi divorci...»
«Siro, mi estas feliĉa ekscii, ke la imperiestro konvinkis sin de la politika neceseco de tia ago. Tia decido faros la imperion neŝancelebla.»
«Mi esperas tion. Sed mi devas konfesi al vi, ke tio dolorigas min. Kaj Cambaceres antaŭvidas problemojn.»
«Cambaceres ne konas la publikan opinion. Li kredas, ke ĝi favoras la imperiestrinon. Mi, kies tasko estas informi min por instrui vin, Siro, mi povas repondi, ke Francio kliniĝos kun ĝojo antaŭ tia decido, kiu plifortigos la reĝimon, kun kiu ĝia sorto estas ligita. Kion volas la Francoj? La feliĉecon kaj la gloron de Via Imperiestra Moŝto, la daŭrigon de Lia dinastio. Kiu estas por ili la imperiestrino? Ili apenaŭ konas ŝin, kaj por diri ĉion, la laŭdo per kiu kovras ŝin la oficialaj gazetoj malbone respegulas la verajn sentojn de la popolo kaj ne venkas la famon jam delonge divastigatan pri ŝia frivoleco, ŝiaj elspezoj, kiuj, ĉe virino de ŝia aĝo kaj kiu ne naskiĝis sur la trono, vundas la sentojn de la burĝaro kaj de la popolo.»
«Estas vere, ke ŝi malŝparas, » diris Napoleono. «Sed ilia tualeto necese okupadas la virinojn. Se ĉiuj reĝinoj havus tiun tendencon, iliaj edzoj havus malpli da problemoj. Per kelkaj ruloj da oro ili povus kontentigi ilin. Kiam la virinoj ne okupiĝas ĉiam pri siaj tualetoj, ili pensus pri politiko, havus tro da pretendojn kaj malordigus ĉion. Mi preferas vidi Josephine amuziĝi per ĉifonoj ol provi interveni en la regado.»
Tamen Napoleono estis tre ŝparema. Tre ofte li furiozis kontraŭ la ekstravaganco de la Kreolino, kiu, senĉese maloportunata de la liverantoj, ne cesis mendi robojn kaj juvelojn, mensogante por kaŝi sian malordon kaj turnante sin al la plej malbonoj trompistoj. Sed en tiu ĉi momento li volis malpli pensi pri la prodigemo de Josephine ol pri ŝia konsento divorci.
«Ne estas tiel, ke la imperiestrino ne puŝis siajn kreatulojn, » Fouche reprenis senkompate, «sed se ŝi ne povis forte influi la regadon de la ŝtato, konfidita al por ŝi tro fortaj manoj, ŝi neniam ĉesis per insinuoj kaj manovroj ŝajnigi partopreni en ĝi. Ŝi ĉiam kredis sin la centro de partio, en kio ŝi forte eraras. Ŝi vivis en kliko de aristokratoj unuigitaj nur per la lipoj kaj kiuj forlasos ŝin, tuj kiam ŝi ne plu povos servi iliajn celojn. Ĉar Via Imperiestra Moŝto aperas permesi min paroli al Vi kun plena libereco, de viro al viro, oni ĝenerale ripetas al la publiko, ke la kastelgrafino de Beauharnais povus esti aminda virino, sed ke ŝia pasinteco faras ŝin tute maldigna esti la edzino de la plej granda suvereno, kiun havis Francio ekde Karlo la Granda. Ŝia inklino al intrigoj estas konata, ŝia maldiskreteco forpuŝas, sed nek la publiko nek la imperiestro mem scias, kion mi scias pri tio.»
La frunto de Napoleono sombriĝis.
«Kion do vi asertas, Duko de Otranto? Ekspliku tion pli klare.»
«Estante en Strasburgo, » daŭrigis Fouche per sia akra voĉo, «en la momento kiam alvenis la novaĵo de la batalo apud Essling, la Imperiestrino, troigante la malsukceson, ne hezitis konfidi sian timon al Metternich, akuzante la imperiestron pri tro granda soifo je konkeroj, kvazaŭ ŝi serĉus alie apogon kaj sekurecon. Ŝi aperte kondamnis vian konduton vidalvide de la Papo... Ŝia opinio pri la reĝo de Hispanio kaj la reĝo de Napolo, frato kaj bofrato de Via Imperiestra Moŝto, ne ĉesis kontraŭi la ideojn kaj agojn de la imperiestro»
«Efektive, ŝi amas nek Joseph nek Murat. Sed kion ŝi precize diris?»
«La Imperiestrino bedaŭris antaŭ pluraj personoj de sia kortego, kaj eĉ antaŭ fremduloj, kies nomojn mi povus citi al la imperiestro ĉar en la ministerio mi gardas plenan raporton pi tiuj faktoj, ke Via Imperiestra Moŝto kredis esti necese ĉirkaŭi la imperion per satelitaj ŝtatoj, regataj, pro Via familia amo, per nekapablaj suverenoj, kiuj estos post nelonge kaŭzoj de grava malfortigo.»
Kun kreskanta indigno Napoleono aŭskultis tiujn rivelojn de Fouche, kiujn li tamen sentis esti ekzaktaj. Kio! Tiu virino, kiun li levis al tiel alta nivelo, faris sin kulpa pri tiaj perfidoj? Se li ankoraŭ iomete hezitis divorci ŝin, tiu ĉi interparolo sufiĉis por nuligi tiun hezitadon. Pro sia propra intereso, pro stulteco, pro malfideleco ŝi kuraĝis tuŝi tion kio estis la plej sankta en liaj okuoloj: lia politikon. Ŝi meritis sian pereon. Nenio plu povis savi ŝin.
«Ĉio tio estas tre grava. Vi tuj devus esti avertinta min.»
«Vi malpermesis min, Siro, paroli al Vi pri la imperiestrino, ĉar vi kredis min ŝia maljusta malamiko. Kion mi tiam estus dirinta, estus estinta suspekta.»
Napoleono violente frapis per sia kalkanumo kontraŭ la skribtablo.
«Jen kiel mi estas servata! Mi nur ekscias la veron per surprizo. Daŭrigu vian rakonton: ĝi estas instrua.»
«Siro, mi kolektis tre dikan dosieron pri la nesingardaĵoj en la konduto kaj la paroloj de la imperiestrino dum la lastaj jaroj. Mi alportos ĝin morgaŭ al Via Imperiestra Moŝto, se Vi deziras tion. Sed mi tamen kredas, ke, se la imperiestro jam decidis divorci, la momento fari riproĉojn al ŝi malmulte konvenas. Kion mi diris al Vi, mi diris nur por forpreni al Vi bedaŭron pri Via decido.»
«Ha! Fouche, » eksklamis Napoleono, «mi estas vivonta terurajn momentojn...»
«La Imperiestrino lamentos: tio estas ŝia taktiko. Sed la intereso de la imperio ne povus cedi al ŝiaj plendoj. La imperiestro devas forpreni siajn okulojn de la pasinteco kaj turni ilin al la estonteco, kiu apartenas al Li. Cetere, se Vi permesas al mi doni al Vi tre humilan konsilon, mi aldiras, ke nenio kontraŭas, ke Napoleono, separante sin pro politika kialo de la reganta imperiestrino, donu al ŝi grandan situacion, riĉe orumu ŝian retiriĝon kaj pagu ŝiajn servistojn. La imperiestrino certe ne estos sensentema al tiu prespektivo. Ŝi jam ĉiam amis monon.»
Sentante urĝan bezonon moviĝi, Napoleono leviĝis, trairis tien kaj reen per grandaj paŝoj dum minuto sian kabineton, kaj tiam ekstaris antaŭ sia biblioteko, kiu ornamis la tutan malantaŭan muron kaj, sen rigardi Fouche, rapide diris:
«Venu morgaŭ vespere. Alportu al mi tiun dosieron. Mi volas scii ĉion detale. Preparu ekde nun la publikon al la divorco per la gazetoj kaj la aliaj rimedoj pri kiuj vi disponas. Sed procedu dolĉe, kun mezuro kaj per ŝtupoj. Antaŭ ĉio necesas, ke oni bone sentu, ke nur la zorgo certigi al mi heredontojn devigas min al tiu doloriga separo. Malgraŭ ŝiaj mankoj Josephine restos mia amikino, kaj precize nun mi ŝuldas al ŝi respekton... Sed Fouche, mi timas revidi ŝin. Ĝis morgaŭ.»
Li malfermis la pordon. La ministro de la polico salutis lin kaj eliris.
«Ĝis morgaŭ, ĉu ne, duko de Otranto?» ripetis la imperiestro. «Sinjoro de Ségur, venu momenton, mi petas.»
Kiam la grandmastro de la ceremonioj eniris ĉe Napoleono, okazis vera refluo de tiu civila kaj militista kortego, kiu unu horon antaŭe kredis pri la malfavoro de Fouche, vidante lin foriri kun radianta vizaĝo. Escepte de Duroc, Savary kaj Ornano ĉiuj serĉis per vorto, rideto forgesigi la malamikan aŭ malestiman sintenon, kiun ili antaŭ nelonge montris al la ministro, kies falon ili atendis tro frue.
Post gesto per la ĉapelo al la ĉeestantaro:
«Ekskuzu min, Sinjoroj, » diris Fouche, «i reiras al Parizo, tre haste, kiel vi vidas, ĉar multa laboro atendas min en la servo de la imperiestro.»
Kaj la duko de Otranto per longaj, silentaj paŝoj, iris al la antaŭĉambro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.