La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II. Marie Walewska

«Mi vidis nur vin, mi admiris nur vin, mi deziras nur vin. Rapide sendu respondon por trankviligi la malpaciencan ardon de N.»

Tiun letereton, tre rapide skribitan per preskaŭ nelegeblaj leteroj trovis Marie ĉe si, revenante de la balo ofertita de princo Jozef Poniatowski por festi la alvenon de la imperiestro en Varsovio. Ŝi ĵetis ĝin en la fajron. Al kia virino do kredis Napoleono havi aferon?

Ŝi enlitiĝis, sed ne dormis. En tiu momento ŝi malestimis kaj malamis la Korsikanon. Ŝi, kiu tiom estis admirinta lin, kiu estis farinta el li sian grandan heroon, kiu estis kurinta al la poŝtdomo de Bronie por vidi lin pasi, kiu, vestita per dekoltita robo, malgraŭ la dudek gradoj da malvarmo, estis ĵetinta florojn al li de sia balkono ĉe lia eniro en la Polan ĉefurbon!.

Li estis levinta la okulojn al ŝi, estis ridetinta al ŝi per rideto kiu sorĉis ŝin, kaj, levante sian ĉapon de martesfelo, li longe estis salutinta ŝin. Ŝi kredis morti pro ĝojo.

Nun li insultis ŝin. Ŝi ĵuris neniam plu revidi lin.

Tio okazis en januaro 1807. Sklavigita, diskvaronigita, Pollando, post la malvenkoj de Prusio, estis leviĝinta kvazaŭ havante unu solan animon, unu solan voĉon por aklami la liberiginton. Unu miliono da homoj formis procesion por Napoleono, kiun sendube neniu konkeranto iam havis. Li mem, tamen absorbita per siaj politikaj planoj, estis emociita sentante en la aero kiu ĉirkaŭis lin, la religian tremadon de tiom da koroj.

«Tio estas vere bona popolo, » li diris al Duroc, «kiu meritas, ke oni pensu pri ĝi.»

La postan tagon li renkontis Marie dum la festo de princo Poniatowski. Kiam ŝi estis nomita al li, li haltis antaŭ ŝi, dum ŝi klinis la kapon, kaj prononcis frazon, kiun ŝi en ŝia konfuzeco, ne aŭdis. Kaj li pasis. Dufoje li returnis sin, kvazaŭ li volus memorteni la bildon de tiu fragila, tre malpeza virino, ornamita per la koloroj de Pollando, kaj kiu tenis manon sur sia koro por kvietigi ĝiajn batojn.

«Kiu ŝi estas?» demandis Napoleono.

* * *

Marie estis nakiĝinta Laczinska, el la plej pura Pola sango, ne fama, sed nobela ekde kvar aŭ kvin jarcentoj. Ŝia familio estis malriĉa. La patro mortis juna, kaj la eta bieno produktis apenaŭ sufiĉe por vivteni la patrinon kaj ŝiajn ses infanojn, kiuj loĝis sur ĝi.

Je ŝia dekkvina jaro Marie forlasis la pensionaton, kie li lernis la Francan lingvon, iom da muziko kaj dancadon. Ŝi estis timida, obeema, sufiĉe romantika kaj tre pia. Ŝia pieco dividiĝis en du kultojn: tiu de Dio kaj tiu de la rompita patrio, kiu ne plu estis ŝtato. Eble Marie estus enirinta en monaĥinejon, se oni estus lasinta ŝin agi laŭ ŝia inklino. Sed la patrino maljuniĝis kaj bezonis helpon.

Granda sinjoro de la regiono, kiu rimarkis ŝin, petis ŝian manon. Sed la pretendanto, grafo Anastasio Walewski, jam havis pli ol sesdek jarojn. La geedziĝo estis tamen konkludita. La Walewskioj, branĉo de la familio Colonna en Romo, estas unu el la princaj domoj en Pollando kiuj posedis tie terojn kaj arbarojn de la grandeco de provinco. La sinjorino Laczinska estis fascinita, sed ne Marie. Ŝi rezistis, petegis, ploris kaj nur cedis, ĉar ŝia patrino estis kaptita de febro, kiun ŝi atribuis al la malĝojo, kiun kaŭzis al ŝi ŝia filino. Kaj Marie rezignaciis.

La unuaj jaroj de tiu geedzeco estis dolĉaj sed malgajaj. Retiriĝinte en la kastelo de Walewice, la juna virino legis, vizitis la malriculojn, servis kiel sekretariino sian edzon, la grafon, kiu estis honesta viro kun striktaj moraj principojn kaj tre fervora patrioto, sed li montris sin bona por ŝi. Ili pasigis sian vivon sen ia gajeco kaj kun malmulte da distraĵoj. La Walewskioj ne akceptis amikojn kaj ne eliris en la mondumon ekde la partigo de Pollando. Necesis la alveno de Napoleono, por ke la grafo remalfermis sian domon en Varsovio.

* * *

Ĉe sia ellitiĝo Marie ricevis alian mesaĝon. Ŝi ne rompis la sigilon kaj igis reporti ĝin al la sendinto sen respondo. Sed la sonorilo de ŝia pordo ĉiam denove resonis. La vizitantoj sukcedis sin kaj plenigis la atendejon: Jozef Poniatowski, la plej famaj magnatoj, tiam Talleyrand, Duroc, Maret, Savary. Ŝi volis ricevi neniun. Ŝia edzo petis, ke almenaŭ la Poloj estu allasataj. Ŝi akceptis ricevi por kelkaj momentoj princon Joseph. La grafo lasis ilin solaj.

La granda heroo de la sendependeca milito Tadeo Koscjuŝko[8] havis preskaŭ kvindek jarojn. Li estas granda kaj dika viro kun ruĝa vizaĝo, sufice batalema, kiu ne konsideris la pudoron de la virino. Ĝis tiam Marie vidis lin nur sub tiu fanfarona aspekto.

Unuafoje ŝi akceptis en tiu mateno personon kun digna sinteno: politikiston. Li parolis al ŝi modere, sed firme, pri la neceso por ĉiuj Poloj plaĉi en ĉio al la antaŭdestinita persono, kiu povus revivigi ilian patrion. Ŝi ŝajnis ne kompreni. Li insistis, varme pentris la suferojn de la popolo kaj ĝian ekstazan esperon esti liberigita. Por fini li malfaldis petegon subskribitan de li kaj de la membroj de la provizora registaro, en kiu oni petegis ŝin, naive kaj krude, ne rezisti al la deziroj de Napoleono Bonaparte:

Sinjorino, malgrandaj aferoj ofte havas grandajn sekvojn. La virinoj ĉiam havas grandan influon sur la politiko de la mondo. La historio de la plej fora estinta tempo, kiel tiu de la moderna tempo, certigas nin pri tiu vero. Tiel longe ke pasioj regas la virojn, vi, sinjorinoj, estos unu el la plej fortaj povoj.

Ĉu vi kredas, ke Esther donis sin al Assuero pro amsento? Ĉu la timego kiun li enspiris al ŝi, tiel ke ŝi svenis antaŭ liaj okuloj, ne estis la pruvo, ke tenereco ludis nenian rolon en tiu unio? Ŝi oferis sin por savi sian popolon, kaj ŝi spertis la gloron savi sin mem.

Fariĝu, ke ni povos diri la samon por via gloro kaj feliĉeco!

Kiujn sentojn tiu eksterordinara petskribo de la plej grandaj viroj de ŝia lando povis naski en la koro de virino de dek ok jaroj, kiu estis sola, sen konsilisto, sed pasia patriotino? Oni certigis ŝin, ke la feliĉeco de la Pola popolo dependis nur de ŝi. Ŝia virteco tamen ne konfuziĝis. Ŝi forsendis Poniatowski kun malklaraj vortoj. Li foriris, ricevinte nur la promeson iri la saman vesperon al vespermanĝo ĉe Talleyrand, kien, laŭ Poniatowski, Napoleono nur irus, se ŝi estus tie.»

Kiam ŝi alvenis, la imperiestro jam ĉeestis. Li venis al ŝi, gracie salutis ŝin, kondukis ŝin al seĝo kaj, starante, petis de ŝi novaĵojn pri ŝia familio.

«Oni kredigis min, sinjorino, ke vi malsanetas. Mi ĝojas povi konstati, ke vi resaniĝis.» Tiu dolĉeco, tiu kurtezeco ravis ŝin. Ŝi trankviliĝis. Ĉe la tablo ŝi estis preskaŭ gaja. Sidanta apud Duroc, fronte al Napoleono, ŝi aŭskultis kun bateganta koro, kiel la imperiestro parolas pri Pollando, metis demandojn pri ĝia historio. Ŝi forturnis la okulojn, kiam ŝi renkontis la liajn, kiuj estis animita per stranga ardo. La manĝo daŭris mallonge. Baldaŭ Napoleono leviĝis kaj, prezentante manon al Marie, rekondukis ŝin en la salonon. Poste li foriris, kaj oni ne plu vidis lin la tutan vesperon. Sed reaperis Duroc, la konfidenculo de la granda viro, kiu traktis ŝin kun respektoplena kortezeco kaj ne ofendis ŝin. Oni konspiris, lasante ilin sen atestantoj. La grandmarŝalo decidis fidele plenumi sian taskon.

Grava kaj nobla, li diris al Marie, ke Napoleono pensis nur pri ŝi, ke nur ŝi povas redoni ripozon al lia menso, kiu estas superŝarĝita per zorgoj. Kion li deziris de ŝi? Amikecon, konfidon. Lia gloro estis soleca. Li, Duroc, kiu bone konis lin, povis respondi, ke li estas digna inspiri veran amikecon al malavara koro, kaj ke li repagos ĝin.

Li donis al ŝi leteron de la imperiestro. Kiam ŝi rifuzis akcepti ĝin, li malfermis ĝin kaj mallaŭte voĉlegis ĝin al ŝi:

Estas momentoj, kiam tro de plialtiĝo pezas, kaj tion mi spertas nun. Kiel kontentigi la bezonon de enamiĝinta koro, kiu volus ĵeti sin antaŭ viajn piedojn? Ho! Se vi volus! Nur vi sola povas forigi la obstaklojn kiuj separas nin. Mia amiko Duroc plifaciligos la rimedojn.

«Ho, venu, venu! Ĉiuj viaj deziroj estos kontentigitaj. Via patrio estos pli kara al mi, se vi kompatos mian povran koron. N.

Tiuj vortoj brulis en ŝi. Do estis vere kion oni ripetis al ŝi, ke Napoleono interesiĝis nur pri Pollando, se ŝi liveris sin al li! Li mem skribis tion... Ŝi metis sian kapon en siajn manojn kaj longe pripensis. Kiam ŝi relevis la frunton kaj rigardis Duroc, speco de transformo prilumis ŝian vizaĝon. Ŝi konsentis: ŝi estis oferonta sin. Sed kiam la grandmarŝalo forlasis ŝin por averti la imperiestron, ŝi komencis ploregi.

Proksimume horon ŝi restis sola. Ĉirkaŭ ŝi ĉiu bruo mutiĝis. La malforte prilumita salono ŝajnis plena je sufoka aero. Ŝi malfermis fenestron, kaj longe, kurbiĝinte super la fenestrobreto inspiris la nokton aeron, vidante la festantan Varsovion: la popolon kiu dancis ĉe la vojkruciĝoj en la lumo de torĉoj...

Subite Duroc revenis. Li metis sur ŝin peltaĵon kaj prenis ŝin per la mano. La imperiestro estis atendanta ŝin en la Granda Palaco. Ŝi diris nenion, sed sekvis lin per aŭtomataj paŝoj. Ŝi enpaŝis lian veturilon, kvaronhoron poste elpaŝis ĝin kaj penetris en imensan galerion ornamitan per pentraĵoj, tiam en salonon. Si lasis sin fali sur seĝon. Pordo malfermiĝis, viro envenis, surgenuiĝis antaŭ ŝi kaj pasie kisis ŝiajn manojn. Estis Napoleono.

Li dankis ŝin pro tio ke ŝi venis, kredis je li kaj konsentis malpezigi per ŝia ĉeesto sian vivon plenan je aferoj kaj luktado, kiuj ofte superŝutis lin. Li releviĝis, deprenis ŝian peltaĵon kaj ŝian vualon, sidiĝis apud ŝin, tiam kliniĝis kaj provis kisi ŝian vizaĝon. Per salto ŝi leviĝis kaj kuris al la pordo. Sed li estis tie antaŭ ŝi, turnis la ŝlosilon kaj metis ĝin en sian poŝon. Tiam preskaŭ portante ŝin, li rekondukis ŝin al kanapo.

Li estis konsternita. Kutimiĝinte al komplezoj, al rapidaj kapitulacoj, li unue pensis, ke li havas aferon al ruzulino, decidita kare vendi sian malvenkon. Sed la larmoj, kiuj fluis sur ŝiaj palaj vangoj, la suspiroj, kiuj konvulse levis ŝian puran bruston, ŝajnis tiel sinceraj, ke li sentis sin kaptita de kompato por ŝi. Li fariĝis preskaŭ patreca. Li demandas ŝin de kiu familio ŝi devenis, kie ŝi estis edukita, kial ŝi edziniĝis al maljunulo. Komence ŝi ne respondis. Tiam, ĉar la tono de la interparolo trankviligis ŝin, ŝi balbutis kelkajn vortojn, kiuj permesis diveni la malvarmon de ŝia vivo.

Poste li parolis pri si mem, animita de tiu aparta elokventeco, kiun li ofte trovis en sia privata vivo. Li rakontis pri sia infaneco en Ajaccio, liaj unuaj revoj, la malriĉeco de sia familio, lia malgaja alveno en Francio. Interesata kaj dominata ŝi atente aŭskultis. Subite oni aŭdis gratadon sur la pordo.

«Estas nia amiko Duroc, » murmuris la imperiestro. Ni devas forlasi nin.»

Kun preskaŭ virina zorgemo li envolvis ŝin en ŝian mantelon, kovris ŝian kapon per la vualo kaj, ĉe la pordo, venkante ŝian reziston, premis ŝin sur sian koron.

«Iru, mia kara Marie, » li diris. «Ne timu min. Mi tute estas via, sed mi estos pacienca, mi atendos ĝis vi konfidos al mi vian sorton. Revenu morgaŭ en la sama horo. Promesu al mi tion.»

Ŝi promesis tion. Tiu intervidado igis ŝin denove esperi, ke Napoleono kontentiĝos per iomete tenera amikeco. Sed lia delikata afableco flatis ŝian virinan vantecon, kiel ajn malmulte da ĝi ŝi havis.

Ĉe ŝia vekiĝo la morgaŭon ŝi ricevis letereton kaj kofreton. Ŝi legis la leteron:

«Marie, mia dolĉa Marie, mia unua penso estas por vi, mia unua deziro estas revidi vin. Vi revenos, ĉu ne? Vi promesis tion al mi. Se ne la aglo flugos al vi. Bonvolu akcepti tiun bukedon: ĝi fariĝu mistera ligo, kiu establos inter ni sekretan rilaton, kiam ni troviĝos ĉirkaŭitaj de homamaso. Elmetitaj al la rigardoj de la homamaso, ni povos kompreni nin. Kiam mia mano premas mian koron, vi scios ke ĝi estas tute okupita de vi, kaj por respondi vi premos la bukedon. Amu min, mia aminda Marie, kaj via mano ne forlasu vian bukedon. N.

Tiam ŝi malfermis la kofreton. Ĝi enhavis, en belega juvelujo farita el blanka ledo semita per abeloj, bukedon de lekantoj kaj viburnoj faritaj el smeraldoj kaj diamantoj. Marie remetis la bukedon en la juvelujon kaj resendis ĝin zorge sigelitan al la grandmarŝalo.

Unu horon poste Duroc prezentis sin en la hotelo Waleski. La grafino ricevis lin kun riproĉoj. Ĉu oni volis ofendi ŝin donacante al ŝi juvelojn. Kio ŝi atendis de la imperiestro, tio ne estis juvelojn, sed la resurekto de ŝia lando.

Duroc, embarasita, respondis, ke Napoleono jam komencis liberigi Pollandon, sed ke tio estis longa tasko kaj ke li bezonis kuraĝigon. Li petis Marie akcepti la altvalorajn ŝtonojn, kiuj en la okuloj de la Imperiestro estis nur sensignifa galantaĵo. Sed sinjorino Walewska kategorie rifuzis kaj deklaris, ke, se oni insistus, ŝi avertus sian edzon, kvankam li malsanis kaj devis resti en la lito. La grandmarŝalo retiris sin konsternita. Li estis honesta viro kaj malŝategis la rolon de intervenanto kiun Napoleono asignis al li. Sed la imperiestro apelaciis al lia amikeco. Kaj kiam Napoleono tiel parolis al Duroc, li povus obteni de Duroc, ke tiu ĉi irus ĝis la fino de la mondo sur la genuoj.

La imperiestro revenis la vesperon je la deka, kaj, kiel la unua fojo, li igis veturigi Marie al la Granda Palaco en sia veturilo kun mallevitaj kurtenoj.

Napoleono akceptis ŝin malbonhumore.

«Vi ne komprenis min, Marie... Vi ofendis min, rifuzante la florojn.»

«Siro, » ŝi diris dolĉe, sed kun firmeco, kiu mirigis lin de tiel juna buŝo, «mi akceptus kun ĝojo verajn, simplajn florojn, sed ne diamantajn florojn.»

«Kial? Kial do?»

Li balbutis pro eksciteco. Lia longe regata malpacienco bolis en li, serĉante elirejon. Marŝante tien kaj reen antaŭ Marie, kiu klinis la kapon, li akuzis ŝin:

«Ĉu vi ne akceptis miajn unuajn omaĝojn? Ĉu vi ne promesis al mi vian amikecon? Kaj nun vi malproksimiĝas de mi. Ĉu vi primokas Napoleonon? Estu singarda.Pri tio kion mi pretas fari por vi, por vi sola, vi aŭdas, mi ankoraŭ povas rezigni. Relevi Pollandon ne estas parto de miaj politikaj planoj. La deziroj de la Poloj estas egalaj al mi. Ili estas leĝermensa, orgojla popolo, je kiu mi ne povas kalkuli. Forpreni ĝin al la Rusoj, la Prusoj kaj la Aŭstroj, ĉu tio interesas min, ĉu tiu interesus Francion? Ĉu tio valoras la lacegon kaj la sangon de miaj soldatoj? Nur por plaĉi al vi, por kontentigi vin mi decidis fari tion. Sed vi havas malfortan koron, kaj vi ne amas vian patrion, ĉar vi povas oferi nenion por ĝi. Kaj kia ofero? Ĉu ĝi estas tiel granda? Ĉu mi estas do abomeninda?. Vi diras nenion, vi obstinas en via falsa honoro. Nu, estu tiel, reiru al via maljuna edzo, kiu ne amas vin kaj kiun vi ne amas. Foriru kun viaj antaŭjuĝoj, viaj folaj monaĥejaj ideoj. Por vi ili anstataŭu amon, ili servu vin kiel patrio: vi restos Prusino. Plaĉu al Dio, ke poste vi ne havu rimorson kaj ke via popolo kaj viaj infanoj ne malbenu vin, ĉar vi oferis ilin al via mallarĝa virto. Nu, kion vi atendas? Foriru...»

Lia voĉo resonis dure pro la emocio, kiu revenis ĉiumomente. Senmove, ne kapabla prononci unu solan silabon aŭ fari geston, ŝi eltenis teruran agonion. Fine tiuj riproĉoj, tiuj minacoj, tiu impetego malaperigis ne ŝian kuraĝon, sed ŝiajn fortojn. Malforte ŝi ŝrumpis en sia fotelo kaj lasis fali sian senkoloran kapon kontraŭ la dorson.

Napoleono kuris al ŝi, prenis ŝin inter siaj brakoj kaj kovris ŝin per kisoj. Ŝi svenis, apenaŭ spirante. Li metis ŝin sur kanapon, kaj kuntrenita de la deziro posedi ŝin, kiun li havis jam de multaj tagoj, kaj ne povante venki la fajron en siaj venoj, li plenumis la certe neantaŭplanitan malnoblaĵon, kiun li poste bedaŭris: li prenis ŝin...

Kiam ŝi rekonsciiĝis, kaj pro la timigita mieno de Napoleono kaj la vortoj kiujn li murmuris por ekskuzi sian deliron, ŝi subite komprenis, kio okazis.

Ŝi trovis lin malalloga. Ŝi forpuŝis lin per ambaŭ manoj, ĝemis kiel vundita infano kaj, duone sinkinte en la kusenoj, ŝi ekploris. Dikaj, varmoj larmoj falis sur ŝiajn vangojn kaj fluis sur ŝian robon. Nuligita, malespera, ŝi ne forviŝis ilin. Apud ŝi Napoleono, penetrita per nekonata angoro, senĉese alparolis ŝin per rompita voĉo:

«Marie, Marie, respondu min... Viaj larmoj mortigas min. Rigardu Napoleonon: li estas via amiko. Neniam vi estis pli kara por li. Marie, aŭskultu min: mi donus mian vivon por povi reiri al hieraŭ. Pardonu al mi la eksceson de mia amo. Nur ĝi ŝuldas pro tio. Ve, estas momentoj kiam mi ne konas min mem. Mia sango brulas kun sovaĝa ardo. Sed mi ĵuras al vi, mi faros nenion plu kio povus malplaĉi al vi. Mi submetas min al via volo... Nun mi scias, kiel nobla kaj pura estas via koro.»

Ŝi ne respondis.

«Pro amo al vi, Marie, mi amos vian patrion, mi defendos ĝiajn rajtojn, mi redonos al ĝi sian gloron. Eĉ se milionoj da homoj dankas al vi sian liberecon, estos ankoraŭ juste repuŝi min kaj malami min!. »

Ŝi ankoraŭ ĉiam ploris. Kaj li, la mastro de granda imperio, timigita de tiu doloro, ne plu kuraĝis tuŝi ŝin per la manoj...

Kelkaj horoj tiel pasis. Plurfoje Duroc gratis sur la pordo, sed ĝi restis fermita. Napoleono ne povis forŝiri ŝin de tiu doloriga rendevuo. Sed la tago estis komenconta. Necesis foriri. Helpate de Duroc, la imperiestro relevis Marie, portis ŝin al sia veturilo kaj akompanis sin al ŝia domego, sen ke ŝi ŝajnis sentema al la premo de liaj manoj aŭ al lia kortuŝa adiaŭo.

Dum tuta semajno Napoleono atendis ŝin ĉiuvespere, sed ŝi ne revenis. Duroc, kiu iris viziti ŝin, eĉ ne rajtis vidi ŝin. Ŝi ekskuzis sin ĉe ĉiu festo kaj ricevis nenian viziton. Enfermita en sia ĉambro, ŝi ploris, preĝis, apenaŭ manĝis, malespere pensante pri sia singardecon akcepti viziti Napoleonon, centfoje preta ĵeti sin antaŭ la piedojn de la grafo, sed retenis sin, ĉar ŝi hontis fari tiun konfeson. Unu sola espero subtenis ŝin. La imperiestro ŝuldis al ŝi la prezon de ŝia virina honoro. Li promesis pagi sian ŝuldon reanimante ŝian patrion. Tiam, sed nur tiam, ŝi estus pardononta lin.

Sendube Napoleono komprenis, ke li estis revidonta ŝin nur sub tiu kondiĉo, ĉar ekde tiam li komencis orientigi sian politikon al la laŭgrada restaŭro de Pollando: regula registaro estis instalita, ŝtatkonsilantaro kaj ministroj estis nomumitaj... Ankoraŭ pli: Napoleono formis la kernon de Pola armeo, en kiun eniris la junularo de la tri liberigitaj provincoj, kaj la famaj flagoj de antaŭ la partigoj, eliris el siaj piaj kaŝejoj kaj denove flirtis super la regimentoj de lancistoj, dragonoj, leĝera kavalerio metitaj sub la komando de Poniatowski.

Kiam ŝi eksciis tion, kio certe estis nur paŝo, embrio elmetita al la hazardoj de la milito, sed kio montris, ke la imperiestro ne forgesis sian promeson, Marie sentis iom post iom reveni sian trankvilecon. Kaj denove ŝi povis pensi pri Napoleono sen kolero.

Ŝi estis en tiu stato de mensa ripozo, kiam ŝia maljuna ĉambristino Daŝa venis iuvespere anonci al ŝi, ke la grandmarŝalo kaj alia oficiro venis, tiel rompante la interkonsenton.

«Lasu ilin eniri, » ŝi tamen diris.

Ĉe la pordo, Duroc kliniĝis antaŭ sia kompano. Tiu ĉi demetis sian ĉapelon kaj sian mantelon. Estis Napoleono.

«Ĉu vu ĉi tie?» ŝi demandis lin per tremetanta voĉo.

«Mi devas veni al vi, Marie, ĉar vi ne plu venas ĉe min. Ĉu vi kredis, ke mi povos forgesi vin? Sed mi daŭre pensas pri vi... Cetere, vi certe estas kontenta pri mi, ĉar mi faris ĉion kio povus plaĉi al vi.»

Kaj starante ankoraŭ pli proksime, li aldiris:

«Ĉu vi ankoraŭ koleras kontraŭ mi?»

Ŝi etendis al li la manon.

Li prenis sian fajnan kaj delikate vejnitan manon kaj premis ĝin sur sian koron.

Ŝi paliĝis ĉe tiu tenera gesto tiel neatendata de Napoleono kaj fermis la okulojn.Duroc diskrete retiriĝis. Ekde tiam Napoleono venis ĉiutage. Grafo Walewski estis forlasinta Varsovion por viziti siajn posedaĵojn en Poznanio, damaĝitaj de la prusaj trupoj. Maltrankvila kaj kaj obsedita de konsciencriproĉoj, Marie ne rifuzis la karesojn de sia amanto, kiu, provante trankviligi ŝin, fariĝis preskaŭ timida antaŭ ŝi.

Dum la du semajnoj kiuj pasis antaŭ sia foriro al la armeo, li pli okupiĝis pri Marie ol pri siaj miltistaj planoj, kaj ofte Duroc trovis lin kun la kapo en la manoj, antaŭ mapon, kiun li ne vidis, pensante pri la virino, kiu estis penetrinta en lian koron per la plej simpla vojo.

Li petis ŝin ĉeesti ankoraŭ kelkajn akceptojn. Li volis vidi ŝin en la brilo de ŝia juneco kaj beleco sub la lumoj de la palaco. Ŝia gracio, ŝia rideto estis dolĉaj por li, dum li plenumis la ofte pezajn devojn de la imperiestra funkcio. Ŝi konsentis, kvankam kontraŭvole. La tro respektoplena akcepto per la Pola nobelaro, ĝia diskreta entuziasmo, kiu deziris fari el ŝi modernan Esther, plenigis ŝin per konfuzo. Ĉiuj traktis ŝin kiel suvereninon. La fratinoj de ŝia edzo, princino Jablonska kaj grafino Birgenska estis inter la unuaj grandaj damoj de Varsovio, kiuj ĉirkaŭis ĝin per honoroj, laŭdis ŝian konduton, sed ne por defendi ŝin, ĉar ŝia gusto de sinoferado kaj tio kion oni sciis pri ŝia sekreta doloro, malarmis eĉ la ĵaluzulinojn.

Intertempe la rusaj trupoj sub Beningsen kolektiĝis en orienta Prusio. Napoleono volis, meze de la vintro, frapi neatendatan baton kiu kapablis fini la militiron, kaj li donis la ordonon al la armeo komenci marŝi.

La lasta renkonto kun Marie estis plena je amplena sindono. Li forlasis ŝin kun bedaŭro, sed li iris batali por ŝi. Temis pri la sorto de Pollando. Se li venkus, kion li atendis, li dediĉus la konkeritajn laŭrojn al ŝi. Li promesis sendi ĉiutage kurieron al ŝi. Ŝi dankis lin kun emocio. Post kiam li premis ŝin lastfoje inter siaj brakoj kaj forlasis la palacon, ŝi sentis, kiom, malgraŭ ĉio, ŝi korligis ŝin je li. Kaj en siajn preĝojn, kion ŝi ankoraŭ neniam faris, ŝi enmetis la nomon de Napoleono.

La unuaj kurieroj alportis nur novaĵoj de sukcesoj. En ĉiuj kontaktoj la Francoj triumfis. Granda batalo estis proksima: la batalo apud Eylau. Beningsen eltenis dum dek du horoj la furiozajn atakonj de la Francoj kondukataj de Bessieres kaj Davoust. Fine, je la oka vespere, la brulantaj torĉoj en la Franca linio prilumis la retiriĝon de la Rusoj kaj imensan batalkampon prisemitaj de mortigitoj, kiujn jam kovris neĝo.

Tamen la Te Deum ordonita de Napoleono estis kantata sen ĝojo en la Polaj preĝejoj. Malgaŭ la asertoj de la bultenoj, la afero estis nedicidita. La venko ne finis la militon. Sed oni devis nun retiriĝi en la vintrajn loĝejojn, reformi la trupojn kaj prokrasti la decidan batalon ĝis poste.

Marie Walewska ne estis avertita per kuriero ĉi-foje. Estis Duroc mem kiu prezentis sin antaŭ ŝi. La imperiestro, kiu instalis sin en Finckenstein, atendante la momenton, kiam li povos repreni la operaciojn, sendis lin venigi ŝin. Li estis moroza, iritebla kaj ne povis, li diris, vivi sen ŝi. La grandmarŝalo, kiu estis la sincereco personiĝinta, tamen ne kolorigis la aferojn. Por li la batalo apud Eylau estis malsukceso. Kaj tiel malproksime de siaj bazoj dum li havis antaŭ si la nepenetreblan Rusion, kie kolektiĝis por ĵeti sin sur lin en la printempo nekonatan batalantaron, Napoleono estis kaptita de maltrankvilo la unuan fojon en sia vivo.

Per la batado de sia koro Marie komprenis, ke ŝi ne povis rezisti al la petego de Napoleono. Al la venkisto ŝi certe estus rifuzinta, ĉar foriri tiel el Varsovio, estus forlasi por ĉiam sian domon kaj publike montri sian malhonoron.

Sed malfeliĉa, Napoleono estis nerezistebla por ŝi. Ŝi tuj faris decidon kaj diris al Duroc, ke la morgaŭon ŝi estos preta sekvi lin. Tiam ŝi iris al sia edzo, la grafo.

Ŝi tute ne hezitis plenumi tiun decidan paŝon. Iom de la dolora ĝojo de martirino ravis sian animon, kaj ankaŭ la sento, ke ŝia konfeso parte forviŝus sian eraron.

Ŝi parolis al la konsternita maljunulo, kiu suspektis nenion. Ŝi humile diris ĉion per tremetanta voĉo:

“Sinjoro, mi petas vin aŭskulti min, kiel vi aŭskultus la lastan de viaj servistoj, se li venus peti vian pardonon. Jam antaŭe mi submetas min al tio kion vi ordonos al mi. Ne plu vidu en mi vian edzinon, sed la plej mizeran kreitulinon. Mi pekis kontraŭ vi, kontraŭ mi mem kaj kontraŭ Dio... Mi malobservis la sanktajn komandojn kaj sordidigis la purecon de mia korpo. La imperiestro volis, ke mi apartenu al li. Mi ne cedis pro orgojo aŭ amo, mi prenas la anĝelojn kiel atestantojn, sed mi estis nesingarda, mi estis malforta... Kaj oferante min mem, mi kredis liberigi nian patrion.

Tiam ŝi metis sin sur la genuojn kaj atendis lian verdikton.

La grafo, kiu surhavis hejmvestaĵon, sidis en sia fotelo, kaj lia vizaĵo esprimis imensan malgojon. Li longe silentis. Fine li diris:

«Releviĝu, Marie, kaj lasi min. Mi bezonas esti sola. Mi igas vin voki.»

Ŝi iris al ŝia ĉambro kaj atendis pli ol horon, dum kiu ŝi preĝis.

Venigite de la grafo, ŝi trovis lin en kolero kaj konfesis ĉion al li. Kun miriga digneco li parolis al ŝi kiel vera nobelulo, patrioto kaj kristano.

«Via konfeso multe dolorigas min, Marie. Mi konas vin, kaj mi scias, ke malnobla motivo ne igis vin tiel agi. Eble mi mem meritas riproĉojn. Vi estis tro juna por edzniĝi je mi. Mi lasis vin tute sola. Sed kiuj ajn estas viaj ekskuzoj, vous tamen makulis nian blazonon. Mi ne povas pardoni vin nun. Eble pli malfrue, se la imperiestro plenumas sian promeson.»

«Li plenumos ĝin, » diris Marie.

La grafo skuis la kapon:

«Kion oni scias pri la princoj? Se li tamen plenumos ĝin, kaj se mi vidos Pollandon reunuigita kaj feliĉa estas via devo atenti pri tio , mi forgesos, kiun prezon mi devis pagi por ĝi. Mi nek povas nek volas reteni vin. Estontece niaj vivoj estos separitaj. Post nelonge mi foriros al Romo, ĉar mia pozicio ĉi tie fariĝis netenebla. Mi lasos al vi Walewice. Mia intendanto ricevos la necesajn ordonojn.. Adiaŭ, Marie, mi esperas, ke Dio permesos al mi revidi vin.»

Tiam forta emocio rompis lian voĉon, kaj li permesis al ŝi kisi lian manon, kaj donis al ŝi signon retiriĝi.

La postan tagon Marie forveturis kun Duroc al Finckenstein.

Kun ĝojo Napoleono vidis ŝin alveni. Tiu monato, dum kiu li trovis sin senigita de ŝi, faris el sia deziro veran pasion. Li amis ŝin, ne nur per la sensoj, sed per sia tuta animo, kiel li verŝajne ankoraŭ neniam amis.

Lia sopiro je Josephine estis estinta violenta. La juna ĉefo de la Itala armeo preskaŭ deliris dum sia fulmanta militiro, pensante pri la Kreolino, kiu la unua kapablis emocii lian koron. Kiam lia ardo malkreskis, li ekkonis la veran Josephine. Ŝi ne amis lin kaj nur edziniĝis je li kiel krizaranĝo. Ŝi trompis lin, humiligis lin kaj primokis la ekstazojn de la malgranda generalo. Ankoraŭ antaŭ la Egipta ekspedicio, malgraŭ ilia repaciĝo, estis inter ili nur agrabla interrilatado kun malmultaj revenoj al tenereco, kiuj fariĝis ĉiam pli maloftaj. Reveninte en Francio, li volis divorci ŝin, kaj li nur cedis al la plorado de Hortense kaj Eugene por resti. Ekde tiu momento la familio Bonaparte estis nur fasado.

Josephine, avertita de sia aĝo, adiaŭis siajn aventurojn. Sed Napoleono ne plu ĝenis sin, kaj damoj de la konsula kortego, aktorinoj, burĝinoj laŭvice distris lin. Supraĵaj rilatoj, eĉ kun sinjorino Duchatel, fraŭlino Georges kaj Eleonore Delaruelle. Ili amuzis lin, interesis lin, kontentigis lin, sed neniu el ili emociis lin.

Kiam la imperiestro renkontis Marie, li estis nur la amanto de potenco kaj gloro. La juna Polino kun ŝiaj bluaj okuloj konfuzis lian koron, kiu ĝis tiam batis malrapide. Ŝia rezisto al li, ŝia modesteco, ŝia neintereso kaj la profunda amo al ŝia patrio, en kiu Napoleono vidis la ĉefan virton, emociis en li la tutan homecon kiu restis ankoraŭ en li. Kiam li estis ĉe ŝi, li instinkte demetis la imperiestron. Por Marie li volis simple esti nur amiko, amanto, kiu volis forgesigi al ŝi ĉion kion ŝi forlasis por li kaj kion en certaj momentoj ŝi bedaŭris.

Ilia monotona vivo en la kaduka kastelo de Finckenstein, kiu gastigis ilin, permesis al Marie, konfuzita per tiom da malagrablaj eventoj, iom post iom retrovi sian mensan ekvilibron. Napoleono forlasis ŝin matene por labori kun Berthier, Maret kaj Savary. Li revenis vespermanĝi kun ŝi. Lia ĉambristo Constant servis ilin ĉe malgranda tablo. Tiam alvenis Duroc, kiu iufoje estis iomete maldelikata, sed fidela... Marie, kiu antaŭe malfidis lin, nun ŝatis lin, aprecis sian koncentritan menson. Li laŭspecigis kun Méneval la poŝtaĵojn de la imperiestro el Francio, kiujn tiu ĉi ne plu vidis, por permesi al li resti pli longe kun Marie.

Tiel pasis la horoj malrapide kaj trankvile. Ŝi legis kaj brodis, kaj Napoleono, kiu provizis per rimarkoj la raportojn de siaj ministroj, ĵetante la dosierojn kaj libretojn sur la plankon proksime de si. Granda fajro de ŝtipoj brulis en la alta fajrejo. Fojfoje Napoleono ekstaris pensema, forpuŝis per la piedo la paperan ŝutaĵon, faris kelkajn paŝojn tien kaj reen, rigardis tra la fenestro la kamparon, kiu kuŝis ankoraŭ sub dika tavolo de neĝo, tiam revenis varmigi siajn ŝuojn, post kio li iris ĉirkaŭbraki Marie.

Ŝi nun estis sentema por liaj atestoj de tenereco. Ŝi eble ankoraŭ ne amis lin. Sed vivante kun li en tiel streta intimeco, ŝi iom post iom ekkonis lin. Ŝi ankoraŭ admiris lin, sed ŝi sentis sin malpli lia predo. Precipe proksimigis sin al li la momentoj de melankolio, kiuj estis oftaj ĉe Napoleono, dum kiuj li plendis pri la soleco de la homoj kiaj li, pri ilia tiel malofte kontentigita bezono je sekuraj konfido kaj afekcio. Kaj Napoleono, kiu konis ŝin, fojfoje montris sin pli senrevigita, ol li vere estis, por sperti la plezuron vidi ŝin emociiĝi kaj ĵeti sur lin pli tenerajn okulojn.

Tiel pasis aprilo kaj majo, interrompitaj per kelkaj forestoj de la imperiestro, kiu foriris al la antaŭpostenoj. Pluraj bataloj redonis al li sian kutiman memfidon. Dantzig kapitulacis al Lefebvre. La vera militiro estis baldaŭ rekomenciĝonta. La 6-an de junio Napoleono aliĝis al la armeo. Unu plian fojon li frapis la malamikon fulmrapide. La 14-an, la datrevenon de la venko apud Marengo, li frakasis la Rusojn en Friedland. Caro Aleksandro, kiu perdis sian artilerion kaj sian tutan gvardion, fuĝis trans la riveron Njemen. Vespere Napoleono skribis tiun ĉi mallongan letereton al Marie:

Ni venkis la malamikon. Paco estas atendenda. Mi pensas pri vi. Mi amas vin. N.

Paco estis efektive neevitebla. Aleksandro, konsternita de la genio de Napoleono, petis lin pri rendevuo. La pactraktato de Tilsitt estis subskribita de ambaŭ imperiestroj meze sur la rivero Njemen. Aleksandro estontece regos de la Balta maro ĝis la Arĥipelago. Napoleono dominas la Okcidenton. La reĝo de Saksio fariĝis grandduko de Varsovio. Pollando, pro respekto al Rusio, estis nur duone restaŭrita. La duono de ĝia malnovaj provincoj restis Moskvaj aŭ Aŭstraj.

Ĉe tiu novaĵo Marie estis konsternita. Friedland superekcitis sian esperon. Ŝi kredis, ke ŝia revo estos efektivigita. Sed Tilsitt kruele elrevigis ŝin. Ŝia Slava karaktero ekflamiĝis. Ŝi malbenis Napoleonon, kiu trompis ŝin, kaj por akuzi lin kaj rompi kun li por ĉiam ŝi iris al Konigsberg.

Dum la tri tagoj kiujn ili pasigis kune Napoleono multobligis siajn afablaĵojn kaj karesojn. Precipe, kion li neniam faris por virino, li eksplikis la aferon, donis siajn politikajn kialojn, malvualis siajn planojn. Por gardi ŝin, por konvinki ŝin, li malkaŝis al ŝi la kaŝitajn motivojn de sia ŝajna modereco.

Li venkis, sed Rusio restis kolosa, potenca malamiko, kaj li mem bezonis pacon kun Rusio.

Li bezonis ĝin por rompi la reziston de Britio. Neniam Aleksandro estus konsentinta pri la kompleta restaŭro de Pollando sub ĝia antikva nomo kaj en ĝiaj historiaj limoj. La grandukejo Varsovio estis la kerno ĉirkaŭ kiu estontece esttis algluiĝontaj la ankoraŭ malliberaj provincoj. Por esti daŭremaj tiu restaŭro devis esti farita en etapoj. Ĉu li ne havis ankoraŭ sufiĉan tempon por fari tio? Necesis kutimigi Eŭropon al la ideo, ke Pollando reprenas sian lokon inter la nacioj. Iom post iom ĝi estis retrovonta sian lokon kaj sian veran aspekton. Marie povis kalkuli je li por realigi tion. La sekureco de la imperio kaj la deziro kontentigi Marie akordiĝis por redoni al ŝi iutage sian patrion restaŭritan laŭ ĝia malnova bildo.

Per tiuj certigoj kaj promesoj la senreviĝo de Marie fandiĝis. Ŝi denove kredis kaj esperis. Ŝi devis esti pacienca, kaj ŝi volis esti tia. Kie? Ĉu en Pollando, dum Napoleono, repasante tra Germanion, revenis al Francio? Li ne konsentis pri tio. Li volis, ke ŝi akompanos lin. Ŝi defendis ŝin, petante povi reiri al Walewice kaj vivi tie retiriĝinta. Tiam unu el liaj subitaj kaj violentaj koleroj kaptis Napoleonon. Li prenis ŝiajn manradikojn kaj kriis per brutala voĉo:

«Vi venos, vi devas veni, mi postulas tion!»

Poste kun larmoj en la okuloj, li aldiris:

«Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, ke mi ne plu povas vivi sen vi?»

Unu plian fojon ŝi cedis. Tiam ŝi pasigis kelkajn semajnojn ĉe ŝia patrino, dum la imperiestro vizitis Nord-Italion, kie oni atendis lin. Post tio ŝi estis venonta al Francio. Napoleono igis ŝin ĵuri sur kruco.

Tio ne necesis.

Ŝi estis venonta, ĉar nun ŝi amis lin. Ŝi, kiu tiom timis lin, kiu eltenis lin, esperante ke li reaĉetos sian eraron per heroa ago, ne plu hezitas, ne plu bedaŭras. Sub la fajro de la vortoj kaj la krudaj karesoj de la Korsikano la sango de la filino de la nordo, nova en amo, febriĝis. Nun ŝi pasie amas Napoleonon por ĉiam.

Kaj por li estas la plej bela triumfo, scii ke tiu virino, juna kaj tenera, fiera kaj fidela, kies brakoj tiel dolĉe ĉirkaŭprenas lian nukon, ekde nun estas lia, tute volonte, sen kalkulo, sen ambicio, volante vidi nur lin kaj dependi nur de liaj deziroj.

Kiom li amas ŝin! Kiom li ĉiam amos ŝin! Li kiu havas ĉion, sed ankoraŭ ne tion, kaj kiu eĉ malesperis povi konkeri la junan virinon, nun sentas, kiam li rigardas Marie, supreniri en sian tiel ordigitan, fortan kapon, specon de ebrieco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.