La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XVI. Ĉe Marie

Ĉiun merkredon post la vespermanĝo Marie ricevis en la strato Houssaye siajn plej intimajn amikojn. Estis burĝaj vesperoj, dum kiuj, sub lampoj ludante viŝton aŭ alian kartludon, retroviĝis dek aŭ dek du personoj, ĉiam la samaj, la viroj en urbaj vestaĵoj, la virinoj en simplaj roboj: la imperiestro, princino Jablonowska, Duroc, la duko kaj la dukino de Bassano, Fontanes, la ekspastro Delille, sinjoro de la Bouillerie, sinjorino de Rovigo, ofte ankaŭ Pauline Borghese, kelkfoje Fouche.

Ĉirkaŭ la naŭa la muzikisto Gretry sidiĝis antaŭ la klavicenon kaj ludis. La etoso estis sublima kaj agrabla en tiuj du salonoj kun simplaj mebloj, kie montriĝis pli da spirito kaj spriteco ol en la Tuilerioj. Tortoj, sorbetoj, teo kaj kafo konsistigis la tutan interaĵeton.

Napoleono spertis multan plezuron dum tiuj kunvenoj. Tamen ekde la divorco li malofte aperis tie. La pasigis siajn vesperojn en sia kabineto inter dosieroj kaj ciferoj. Li ankaŭ kredis, ke lia publika ĉeesto ĉe Marie, tiel malmulte da tempo post lia separo de Josephine, povus lezi tiun ĉi. Kiel ajn kruda li ofte ŝajnis, li tamen gardis certan delikatecon.

Tiun merkredon li tamen venis, kaj eĉ tre frue. Trankvila, atentema, li parolis kun tiu senafekteco, kiu ĉarmis la aŭskultantojn dum la unuaj jaroj de lia potenco, kaj kiun li perdis iom post iom kun la jaroj.

Li laŭdis la bonan Delille pro liaj versoj, de kiuj nova kolekto ĵus aperis, kaj li dolĉe riproĉis al li lian rifuzon akcepti lian donacemon, dirante, ke li, kiel nova Aŭgusto, neniam konsolos sin de tio, ke li ne povis ligi al si la novan Vergilion. La poeto elegante defendis sin. Li estis protektata de Marie-Antŭaneta dum sia debuto kaj konservis la kulton de ŝiaj memoraĵoj. Malgraŭ lia povra monstato li volis akcepti de Napoleono nur literaturan katedron en la Kolegio de Francio. Kaj la imperiestro aprobis tian honestan fidelecon.

Poste li incitetis Gretry, kies nomon li ĉiam pretendis forgesi.

«Kiel do vi nomiĝas?» li demandis, preskaŭ ĉiufoje, kiam ili renkontis sin.

«Siro, ankoraŭ ĉiam Gretry, » murmuris la muzikisto.

«Estas vere! Kie do mi havas la kapon? Pardonu min...”

Kaj li ridis tiun luman ridon, kiu redonis al siaj trajtoj aspekton de miriga juneco.

Tre afabla kontraŭ la bela dukino de Rovigo, kies edzon, la povran Savary, li ĉiam ien sendis kun misio, por ke ŝi ekhavu, kiel li pretendis, iom da agrabla tempo. Kun princino Jablonowska, viveca kaj baroka, kiun li ŝatis pro ŝia dediĉiteco al Marie, li amuzis per siaj komentoj la tutan kompanion. Sed kiam la tabloj estis lokitaj por la kartludo, li ĉiam eksidis flanke de Marie sur la divano inter du fenestroj en la plej malgranda, sufiĉa malluma salono. Je kelkaj paŝoj de la lumoj kaj voĉoj ili havis la iluzion esti inter si.

Kontraŭe al la imperiestro Marie troviĝis tiun vesperon en melankolia animstato. Iom da laceco kaŭzis faldojn sub siaj okuloj. Ŝia gravedeco ankoraŭ nevidebla, komencis maloportuni ŝin. Cetere la vizitoj multiĝis la lastajn tagojn. Ŝi devis ŝlosi sian pordon. Ŝi sentis plimultiĝi ĉirkaŭ si afablaĵoj kaj aludoj, kiuj anoncis ŝanĝon en ŝia ekzisto, pri kiu ŝi ne volis pensi, sed svaga timeto invadis ŝin.

Al la karesaj vortoj de Napoleono ŝi respondis per nespontana gajeco! Kiel li rigardis ŝin! Kiom da afekcio estis en lia vizaĝesprimo! Ŝajnis al ŝi, kiu tiel bone konis la imperiestro, ke sub lia leĝera konversacio kaŝiĝis gravaj pensoj, kiujn li volis vortigi al ŝi, sed kiujn li retenis pro ia motivo.

Ŝi ne eraris. Dufoje Napoleono havis frazon preta sur la lango, sed ne eldiris ĝin, ĉar ŝi ŝajnis al li tre laca, kaj li timis kaŭzi al ŝi fortan emocion per la oferto dividi lian vivon. Tial li prokrastis sian peton al la morgaŭo kaj intencis fari ĝin ĉe la unua okazo, kiam li estos vere solaj.

Intertempe en la granda salono la duko de Otranto glitis inter la rigidaj foteloj kun leonpiedoj, turniĝis ĉirkaŭ la damojn, igis sin agrabla kaj kompleza, nerimarkeble emfazante sian familiarecon kun la domo. Senpacience li tamen atendis la momenton, kiam li povis proksimiĝi al Marie kaj paroli al ŝi. La tempo urĝis por havi decidan konversacion kun ŝi. Post unu tago eble jam estus tro malfrue.

Por li kaj por ĉiuj kiuj troviĝis ĉe la grafino escepte de ŝi mem la ĉeesto de Napoleono, tute kiel lia sinteno, havis klaregan signifon: la imperiestro estis edziĝonta al Marie Walewska. Gravis do, ke la ministro certigis sin pri la bonvolo de lia estonta suverenino, kun la celo meti ŝin en la lokon de ŝuldantino.

La okazo prezentis sin pli frue ol li esperis. Vidante, ke la etoso de la kunveno suferis ekde sia aparta kunesto kun Marie, la imperiestro mallaŭte diris al ŝi kelkajn vortojn, kaj tute laŭte proponis ludi loton, tiam preskaŭ tute novan kaj tre popolaran kartludon. Li kolektis gevolontulojn: sinjorino de Rovigo, la princino Jablonowska, Pauline Borghese, Corvisart, Ornano, kaj instalis sin kun ili ĉe la plej granda tablo, dum li kantetis la Avon. Marie ekskuzis sin pro tio, ke ŝi ne ŝatis ludi. Ŝi preferis ripozi ankoraŭ momenton en la trankvileco de sia duna izoliteco. Kun enuo ŝi baldaŭ vidis Fouche proksimiĝi al ŝi. Sed ĉiam afabla, ŝi invitis lin eksidi ĉe ŝia flankon. De fore Napoleono ridetis al ŝi.

«Nu, grafino, » duonlaŭte diris la duko de Otranto, zorge levante la baskojn de sia maronbruna vestaĵo por sidiĝi, «nu, mi esperas, ke post kelkaj tagoj tiuj kiuj nun flatas sin esti viaj geamikoj kaj geservistoj, povos gratuli vin kiel viaj respektemaj geregatoj.»

«Mi ne komprenas vin, Sinjoro duko, » ŝi murmuris.

«Antaŭ malmulte da tempo, vi riproĉis al mi miajn revojn. Sed tiuj revoj estas baldaŭ realiĝontaj. Sufiĉos mallaŭta ‘jes’ por ke grafino Marie Walewska nomiĝu per alia nomo, kiun la historio memoros.»

Ŝi ne replikis, sed speco de timo superfortis ŝin, kiam ŝi vidis tiun sensangan figuron kliniĝi antaŭ ŝi.

«Imperiestrino!»

«Mi ne scias, kion vi volas diri, Sinjoro.»

«Ĉu vere?» li respondis kun iom da ironio.

«Permesu do, ke mi informu vin. La imperiestro pretas kroni en vi la patrinon de sia heredonto. Mi estas tiom pli feliĉa, grafino, ĉar mi iel kontribuis al tiu decido.»

«Sinjorino, » diris Marie, «viaj bonaj servoj mi bedaŭras devi sciigi tion al vi ne havos la rezulton kiun vi atendas. Mi volas resti kiu mi estas. Miaj kialoj pro tio ne ŝanĝiĝis ekde la tago, kiam mi sciigis ilin al vi.»

La duko de Otranto faris movon, kvazaŭ li ektimis.

«Kio do? Ĉu vi rifuzus? Vi seniluziigus Napoleonon!»

«Mi estas certa, ke la imperiestro aprobos miajn motivojn...»

«Vi ĝojigus viajn malamikojn.»

«Se mi havas malamikojn sed tion mi ne scias , tiu konduto eble senarmigos ilin.»

«Vi seniluziigus viajn amikojn, kiuj senripoze laboris por vi kaj kiuj estas vidontaj ilian plej karan deziron elaŭdita.»

«Mi ŝatas amikecon, kaj precipe tiun kiu ne deziras plialtigi min kontraŭ mia volo.»

Fouche respiris. Sed tiu defendo de Marie ne konvinkis lin. Tio ĉi estis por li komedio. Oni volis trompi lin. Lin! Nekredeble! Li daŭrigis:

«Ke vi ne akceptus tion por vi mem, Sinjorino, mi ankoraŭ povus ekspliki al mi... Mi faras omaĝon al tiel malofta malegoismo. Sed infano estas naskiĝonta. Filo aŭ filino, rifuzante, vi senigus lin aŭ ŝin de la plej splenda heredaĵo kaj mondfama nomo. Sed se vi akceptos, ne temos pri bastardo aŭ bastardino, sed pri legitima infano. Ne plu estos riskoj por vi. En klare hela tago, en brila radiado la trono estos ofertita al vi! Kaj forigante vin mem de la trono, vi forigos vian infanon.»

«Ĝi ne bezonos imperion por esti feliĉa.»

«Fi do, grafino, tio estas virina rezonado!»

«Ne, Sinjoro, tio estas patrina rezonado.»

«Ĉu vi konscias pri tio, ke, se Napoleono, forpuŝita per via rifuzo, kontraktos alian union, li malligos sin de vi? Vi riskus perdi lin.»

«Mi fidas la imperiestron.»

Ŝi fiere rigardis la vizaĝon de tragika bufono, kaj rigardante ĝin, ŝi apenaŭ povis subpremi tremeton de malestimo. Kio do, ĉu li ankoraŭ kredis, ke li povas fari sian instrumenton el virino kia ŝi? Li estis sukcesinta kun Josephine, kiu longe agis laŭ lia volo. Sed Marie Walewska havis alian karakteron, alian sangon. Grimpi sur la tronon kun lia helpo ĉar tion insinuis la bufono, ŝajnis al ŝi honte. Prefere ol ŝuldi al li subtenon, estus pli bone plu vivi en tiu duonmallumo, kiun ŝi ŝatis pli ol brilon.

«Permesu, » li ankoraŭ diris.

Ŝi interrompis lin, kaj ĉiam simple kaj mallaŭte, sed per firma tono kiu malpermesis ĉiun insiston, ŝi diris:

«Ŝparu al mi, Sinjoro, tiujn tedaĵojn...»

Kaj ekstarante por iri al Napoleono kaj siaj gegastoj, ŝi forlasis la dukon de Otranto, antaŭ ol li povis malfermi la buŝon.

La pala figuro de Fouche fariĝis pli blanka. Liaj manoj, kiuj estis tiel maldikaj, ke ili pensigis pri ungegoj, kuntiriĝis. Kolero skuigis sian maldikan korpon. Li viŝis la ŝviton de sia frunto, kaj sekrete forlasante la salonon, surmetis sian pelton el martesfelo kaj malsupreniris al la ĝardeno por retrankviliĝi, ordigi siajn konfuzitajn pensojn kaj repuŝi novan danĝeron, kiu minacis sian ambicion.

Tra la glacimalvarma januara nokto li rapide paŝis ĉirkaŭ la nigran gazonon.

Tiel do la lasta vorto de tiu virino estis dirita. Li malsukcesis ĉe ŝi. Ne ŝatante liajn servojn, ŝi mistaksis, kion ŝi jam ŝuldis al li. Ĉar fine, kuraĝigante ŝin refuzi la substituon, li puŝis la imperiestron al divorco. A Fontainebleau li forigis la lastajn remparojn, la lastajn defendoliniojn post kiujn Josephine povis kaŝi sin. Ĉiujn dratojn de tiu granda afero li tenis, miksis kaj tiris. Kaj nun kiam ŝi estis certa atingi la celon, ĉar regata de sia propra intereso, li ne povis kredi je tiu senzorgeco de Marie, ŝi forĵetis la silentan aliancanon, kiu, iom post iom, pacience, obskure, sed kun perfekta scienco liberigis ŝiajn paŝojn de ĉiuj obstakloj kaj malfermis al ili la imperiestran vojon. Ŝi volis fariĝi imperiestrino tute sola aŭ tute ne! Kaj se ŝi fariĝus imperiestrino, lia neerarema instinkto avertis lin, ke ne estus amikino, kiun Fouche vidos grimpi sur la tronon... Certe ne kiel amikino, sed virinon, kies honesteco faris ŝin nefleksebla, kaj kiu malestime deturnis lin de Napoleono. Se Marie sukcedus Josephine, ŝi ricevus de la imperiestro ion, kion Josephine, malgraŭ tri jaroj da obstina kaj perfdida lukto, ne povis obteni de li: la forsendon de la ministro, kiu estis sufiĉe kuraĝa por kontraŭi ŝin. Sed Josephine jam de longe estis por Napoleono nur agrabla kompanino, speco de konstanta gastino sen vera influo sur liaj agoj. Marie Walewska, mastrino de la koro kaj sentoj de la imperiestro, estus multe pli timenda kontraŭulino. Konsilate de Duroc, ŝi tre baldaŭ igus forpeli Fouche.

Envolvite en sia mantelo, li marŝis sur la sablo de la aleo. Malantaŭ la vitroj de la hotelo brilis lumoj, la solaj helaĵoj en tiu senstela nokto. Apud Marie la omaĝoj certe plimultiĝis, indico kaj antaŭludo de sia venko. Ŝi ne ŝatis lin! Tiel estu! Li estis montronta al tiu orgojla Polino kaj al tiuj kiuj laŭdegis ŝian supreniĝantan fortunon, ke oni ne senpune defias Fouche. Ŝi ne konis lin, ŝi ne sciis, al kio li kapablas, per kiuj bruskaj, mirigaj turnoj li ĉiam sciis venĝi sin. Ŝi ne suspektis la fertilecon de lia imago, kiu, tuj kiam plano malsukcesis, estis preta, tuj anstataŭigi ĝin per alia. La fontoj de lia volo, kiuj en la plej tragikaj circonstancoj, kiam ĉiuj aliaj viroj perdis la kapon, neniam sekiĝis. Eble ŝi imagis lin senkuraĝigita, senarmita... Kiom ŝi eraris! Povra infano! Kio ŝi estis por viro kiu, eksterleĝigita de Robespierre, tamen venkis lin kaj sendis lin sur la eŝafodon!

Li subite trankviliĝis kaj reprenis la padon al la hotelo de Marie. Li ankoraŭ ne decidis, kiel li kondutos estontece, sed en lia menso jam prezentiĝis pluraj rimedoj pour certigi lian revanĉon. La okazo estis diktonta lian elekton. Estante viro kiu studis ĉiujn siajn movojn, li ŝatis la valoron de la hazardoj kaj la kompliceco de la neatendaĵoj: la okazoj havigis al li liajn plej belajn batojn.

Li regrimpis la ŝtupojn de la perono kaj denove miksiĝis en la kompanion de la imperiestro. La lotludo, forte disputata, finiĝis. Princino Pauline vokis la lastajn numerojn. Marie sidis malantaŭ la imperiestro kaj skevis lian ludon. Ĉiu malplezuro estis malperinta de lia vizaĝo. Kaj kiam Fouche reaperis ne tre malproksime de ŝi, Marie montris nenian malvarmon. En sia simpleco ŝi eĉ riproĉis al si, ke ŝi antaŭe estis tro dura por viro, kiun liaj kalkuloj erarigis, sed kies sinteno longe estis afabla kaj amikeca. Ne suspektante la galon kiu nun plenigis la koron de la maljuna konvenciulo, ŝi plurfoje alparolis lin.

Baldaŭ Napoleono ekstaris.

«Estas preskaŭ la dekunua, » li diris, refermante sian horloĝon. Petu alkonduki miajn kaleŝon. Ornano kaj Duko de Otranto, ni devas interparoli: vi venos kun mi.» Fouche kliniĝis kun tremeto de espero. Ĉu la sorto unu plian fojon favoris lin? Sen saluti la ĉeestantojn, sed post tenera adiaŭo al Marie, kiu akompanis lin ĝis la sojlo, la imperiestro grimpis en sian veturilon. La duko de Otranto sidiĝis kontraŭ li.

«Ĝis morgaŭ, Duroc, bone amuzu vin, » diris Napoleono al la grandmarŝalo, kiu kliniĝis ĉe la pordo, nudkapa. Mi ne plu bezonas vin ĉivespere.»

La ĉevaloj forgalopis. La imperiestro longe silentis, absorbite en siaj pensoj. Kun streĉitaj nervoj Fouche apenaŭ spiris, ŝajnigante rigardi la plankon. Fine Napoleono parolis kun subita sincereco.

«Fine mi estas malpezigita, mia amiko,” li ekkriis. “Estas finite: mi decidis aŭskulti nur mian koron. Mi jam sufiĉe donis al la politiko. Nenia princino, al kiu mi povus edziĝi, donus al mi la plezuron kiun mi spertas en la kompanio de la dolĉa, amanta kaj fidela virino, kiu jam faris por mi tiom da oferoj. Ŝi okupos la lokon de Josephine. Kion vi diras pri tio? Mi scias, ke vi aprobos min, kiel la tuta Francio aprobos min, kiam ĝi ekscios mian elekton. Ĝi trovos ĝin tute normala. Ĉar kio mi fakte estas? Soldato. Mi gardis miajn antaŭajn simplajn gustojn! Kion mi farus per Rusa grandprincino, edukita laŭ la Bizanca maniero, aŭ per arĥidukino, kiu vidos en mi nur produkton de la Revolucio kaj kiu traktos miajn bonajn servistojn kiel parvenuojn? Mi petis vin reiri kun mi por ekzamni kune, en kiu maniero ni devas konigi al la publiko mian decidon. Vi estas la unuaj al kiuj mi anoncas ĝin.»

Tuj tio estis unu el la trajtoj de lia genio Fouche glitis sin en la breĉon, kiun li ekvidis.

«Siro, » li diris, trenante siajn vortojn por doni al si tempon pensi, «mi havis la honoron rekomendi al vi tiun elekton. Ke vi faris tiun decidon, plenigis min per ĝojo. Neniu princino estas pli digna de la titolo de imperiestrino ol sinjorino grafino Walewska. Ŝi havas ĉiujn kvalitojn, ĉiujn perfektaĵojn, kiuj povos garantii al ŝi la amo de la Francoj. Sed eble prezentiĝas kelkaj obstakloj...»

“Kiaj obstakloj? Mi vidas neniajn,” replikis Napoleono.

“Ili ne estas tre gravaj, kaj Via Imperiestra Moŝto senpene sukcesos forigi ilin. Tamen konvenas laŭ mi en tiu kazo agi kun lerteco. Ne povas okazi, ke imperiestrino Marie, trovos la saman malamikecon, kiun spertis imperiestrino Josephine.»

«Sed kiuj obstakloj?” ripetis Napoleono.

«Tiuj kiuj povus naskiĝi el la seniluziiĝo aŭ la ĵaluzeco de pluraj membroj de la imperiestra familio.»

«Kiu ne trovos bona mian elekton, nur forlasu Francion, » deklaris la imperiestro kun leĝere krispigita vizaĝo.

«Sendube, » reprenis la duko de Otranto. «Tamen, kiel ne agi tiamaniere, ke ĉiuj povos nur kliniĝi sen rankoro antaŭ via nova edzino? Kial trudi, se vi povos persvadi? Por tio ekzistas tre simpla maniero. Mi submetos ĝin al Via Imperiestra Moŝto, se Ĝi ordonos tion.»

«Kiu estas tiu maniero?»

«Vi bezonas nur kunvoki vian Privatan Konsilion. Vi anoncos al la princoj kaj gravuloj, kiuj konsistigas ĝin, ke vi volas aŭskulti ilin antaŭ ol prononci vian decidon. Se vi donas la parolon al ĉiuj el ili, estos trovita plimulto de la voĉoj pri tio mi okupiĝos pour petegi vin doni al la regenerita Francio suvereninon kiu apartenas al neniu malnova Eŭropa monarĥio. Mi mem parolas laŭte favore al sinjorino Walewska kaj mia ekzemplo konvinkos la hezitantojn. Tiam, forta per tiu opinio publike esprimita de la precipaj viroj de la ŝtato, vi povos edziĝi al la grafino sen aperi nur cedi al korinklino. Nenia opozicio kaj nenia paŭtado tiam plu eblos. Ankoraŭ pli, se, kiel oni devus timi, la modesta sinjorino Walewska estus timigita de la prospektivo de la trono, ĉiuj ŝiaj skrupuloj falus antaŭ la solena deziro de Francio.»

«Tio ne estas malbona rezonado, » diris Napoleono. La grafino scias ankoraŭ nenion pri mia intenco. Mi pensis averti ŝi morgaŭ.»

«Se mia konsilo plaĉas al Via Imperiestra Moŝto, Ĝi devas silenti pri tio al sinjorino Walewska ĝis post la kunveno de la Konsilio. Por ŝi estos belega surprizo, tiel agrabla kiel glora, se vi anoncos al ŝi samtempe vian deziron kaj la peton de la plej alta korpuso de la imperio.»

Napoleono, kutime tiel suspektema, estis en unu el tiuj momentoj de familiareco, en kiu malperas ĉiu krompenso. La sugesto de Fouche ŝajnis bonega al li. Li konis lian lertecon, kaj li ne dubis momenton pri tio, ke ĝi devis ekzerci tian influon sur la membroj de la Konsilio, ke, se Fouche suflorus al ili opinion konforman al lia deziro, li, Napoleono, ŝuldus nenion al ili. Kion li ne estis povonto fari, la duko de Otranto estis faronta. Li estis preparonta la mensojn, nomante al ili la amatan nomon, kaj kreante entuziasmon, al kiu Marie ne estis povonta rezisti. La kritikoj, la rankoroj, la ĵaluzecoj, al kiuj li estis elmetota, estis falontaj aŭ reduktotaj al malklara flustrado. Eŭropo, Francio, lia kortego, eĉ lia familio estis povontaj nur aplaŭdi.

«Diable, vi estas ruza kamarado, Fouche. Kaj mi volas sekvi viajn konsilojn. Reirinta hejmen, mi kunvokos per Maret la Konsilion por koveno post semajno. Ĝis tiam vi vizitos la ĉefajn membrojn kaj konvinkos ilin subteni mian deziron. Sed agu diskrete kaj lerte. Mi mem ne aperos. Tio estos pli bona.»

«Via Imperiestra Moŝto povas fidi mian dedicitecon.»

Kaj li frotis siajn manojn, kiuj estis flavaj kiel abelvakso.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.