La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV. Napoleono kaj Marie

La imperiestro ankoraŭ venis al la strato Houssaye, kie Marie nun rezidis. Malgraŭ lia granda deziro viziti ŝin en ŝia hotelo, imensa kvanto da laboro najlis lin en la Tuilerioj Tamen lia deziro premi inter siaj brakoj dum kelkaj momentoj sian amikinon, estis tiel forta, ke li ne povis reteni sin, kaj dufoje, dum tiuj kelkaj tagoj, li venigis ŝin vespere per Duroc, kiu kun mil antaŭrimedoj, enkondukis ŝin per la malgranda interna ŝtuparo en la sekretan apartamenton de la imperiestro.

Ĝi troviĝis super lia oficiala apartamento kaj estis loĝejo kun sufiĉe malalta plafono, konsistante el du salonoj, manĝoĉambro, dormoĉambro kaj buduaro. Bourrienne, lia konsuleca sekretario, okupis ĝin. Ekde de ties maldungo la mperiestro rezervis ĝin al si mem, kaj li eĉ ofte sola dormis tie, preferante tiujn simplajn ĉambrojn, provizitajn de komfortaj mebloj, al lia splenda oficiala ĉambro. Alterne lia unua servisto Constant kaj la Mamluko Roustam estis ĝiaj fidelaj gardistoj. Neniam la imperiestrino rajtis eniri ĝin. Tiom pli ŝi brulis de deziro penetri en ĝin.

Iun nokton ĉirkaŭ la unua post la kutima akcepto, ŝi restis sola en sia teretaĝa salono kun sinjorino de Remusat. Josephine estis ekscitita. La raportoj kiujn ŝi ricevis de agento, kiun ŝi pagis kaj kiu cetere sekrete komunikiĝis kun Fouche, pri la instalo de sinjorino Walewska en Parizo, akrigis sian ĵaluzecon. Claire de Remusat, al kiu ŝi konfidis ilin, ne sukcesis trankviligi ŝian timon. Seka kaj senkora, ŝi ofendiĝis pro la kruda konsilo de la Imperiestro pacienciĝi. Cetere la favoro de la grafino iritis ŝin. Mem revinte rekonkeri la koron de Napoleono, ŝi komencis malami lin.

Subite ŝi leviĝis kaj, kaptante la brakon de la palaca damo, diris al ŝi preskaŭ konvulsie: «Venu. La dubo en kiu mi troviĝas, estas tro doloriga. Mi ne plu eltenas tion: mi preferas havi certecon. Tiu Polino devas esti ĉe Bonaparte. Mi volas kapti ilin ĉe la freŝa faro.»

«Ĉu vi vere intencas fari tion, Sinjorino?» demandis Claire de Remusat, timigita. «Ĉu Via Imperiestra Moŝto pravas aŭ malpravas, ŝi kaŭzos skandalon, kiun kolerigos la imperiestron. Ĉiakaze, mia ĉeesto je tiu ĉi horo en la sekreta apartamento de la imperiestro estus granda malkonveno, kiun la imperiestro ne pardonus al mi. Pensu pri la sceno kiu povus okazi, se viaj suspektoj montriĝos veraj. En kia embaraso vi trovos vin mem? Kaj kion vi intencas fari? Fari riproĉojn al Lia Imperiestra Moŝto? Mi timas, ke vi ne estas sufiĉe forta por elteni la sekvojn, kaj ke la Imperiestro, se li kulpas, kriados tre laŭte por siltentigi vin.»

«Sufiĉas al mi, » interrompis ŝin Josephine, «mi ne povas elteni, ke li tiel trompas min, je kelkaj paŝoj de mi. Mi lasas lin libera, vi scias tion, Claire, sed finfine li misuzas sian liberecon. Okazu kio volos, sufiĉas al mi. Se vi ne havas la kuraĝon sekvi min, restu ĉi tie: mi iros sola... Estas la sorto de tiuj kiuj estas en mizero, esti forlasataj de siaj amikoj.»

«Ĉar Via Imperiestra Moŝto insistas, mi akompanos Ŝin, sed mi ripetas al Ŝi: nenio bona eliras el tio ĉi.»

«Ni vidos, » diris Josephine. «Prenu tiun torĉon. Ni paŝu tre mallaŭte.»

La imperistrino antaŭe, sinjorino de Remusat malantaŭe, forlasis la salonon per lupaj paŝoj, kaj supreniris la ŝtuparon, kiu kondukis al la unua etaĝo. Tiam ili eniris la ‘nigran’ internan koridoron kaj supreniris kelkajn ŝtupojn de la interna ŝtuparo. Ili renkontis neniun pordogardiston. La paĝioj jam foriris. La gardisto de la paperujo jam dormis. La silento en tiu labirinto de koridoroj kaj ŝtuparoj estis terura. Subite leĝera bruo aŭdiĝis. Josephine returnis sin tremetante kaj tenante ambaŭ manojn sur la koro.

«Aĥ!» ŝi murmuris. «Ĉu tio ne estas Roustam? Li gardas la pordon de Bonaparte. Li kapablas tranĉi al ni la gorĝojn!»

Post tio sinjorino de Remusat, timigita aŭ ŝajniganta esti timigita, malsupreniris la ŝtuparon kiel eble plej rapide, tenante la torĉon en la mano, kaj senhonte forlasis la imperiestrinon en la nokta mallumo. Momenton poste ŝi estis en la salono malsupre, kie preskaŭ tuj Josephine alliĝis al ŝi. Ili silente rigardis sin momenton, kaj tiam, vidante unu la alian tiel timigitaj, ili ekridegis. Ne plu estis parolo pri vizito al la imperiestro tiun vesperon.

Ĉu la imperiestrino aŭ la damo de la palaco parolis pri tio? Ĉiakaze la morgaŭon oni avertis Duroc, kiu informis Napoleonon. La imperiestro tute ne koleriĝis sed ridegis prezentante al si la bildon de la du senkonsilaj damoj kurantaj dum la nokto tra la palaco. Sed li tamen tiris instruon el la aventuro. Zorgeme evitante skandalon, li decidis ne plu ricevi sian amikinon en la Tuilerioj, sed iris al ŝia hotelo, malpli por indulgi sian edzinon, ol por eviti ĉiun surprizon kaj ĉagrenon al sinjorino Walewska.

Li spertis por ŝi tute nova senton: respekton. Ĝis tiam, kvankam li ĝuis ilian kompanion, li malbone komprenis la virinojn. Li timis iliajn intrigojn kaj kredis, ke ili ĉiuj estas stultaj. Liaj unuaj kontaktoj kun ili en mondo perturbita de la revolucio kaj militoj, malkaŝis al li nur malrigorecon de la moroj, kio seniluziigis lin, kiu ŝatis la Korsikanaj konceptojn pri familio kaj honoro. La komplezeco, kiun li, fariĝinte ĉiopova, renkontis ĉe ĉiuj virinoj sur kiujn li ĵetis sian rigardon, konvinkis lin de la banaleco de ĉiuj virinoj, kaj longe li kredis, ke nur unu virino vere dignis esti honorata pro la alta moraleco de sia vivo, malgraŭ siaj mankoj, nome la maljuna sinjorino Laetitia, lia patrino kiu, montrante soldatan koron en mizero kaj danĝero, ne ŝanĝiĝis fariĝante la patrino de imperiestro.

Per sia origino, la cirkonstancoj de sia falo, sia nuna sinteno, sia modesteco, sia sincereco kaj sia tenereco Marie malfermis antaŭ li horizonton, kiu ĝis tiam restis malfermita al li. Li estis mirigita, trovis sin plijuniĝinta, sentis sin pli bone: li amis.

Preskaŭ ĉiun vesperon post la vespermanĝo pasigata kun Josephine, kie la penso pri lia kokrado donis al li bonan humoron, je la granda kontenteco de la imperiestrino, kiun rideto, amikeca rigardo jam ravis, Napoleono forlasis la Tuileriojn en nigra frako kaj ronda ĉapelo, plej ofte kun Duroc. Sur la kajo atendis lin veturilo sen armiloj, kondukata de Cesar, lia plej fidinda kuĉero, kies spiritĉeeston li estis aprecinta dum la eksplodo de tiu infera maŝino.

«La strato Houssaye, » diris Duroc.

La veturilo, ĉe la trankvila troto de du ĉevaloj, ruliĝis al kvartalo ankoraŭ duone dezerta, kiu donis la iluzion de kamparo. La imperiestro elpaŝis ĉe la pordo de la sakstrateto, kiun li mem malfermis per sia ŝlosilo. Duroc foriris piede aŭ restis en la veturilo, se Napoleono estis revenonta dormi en la palaco. Envolvite en sia mantelo, li instalis sin sur la kusenoj por dormi kiel trupano, ĉar li sciis, ke la atendo daŭros plurajn horojn.

La hotelo, en kiu loĝis sinjorino Walewska situis, kiel diris Fouche, inter sufiĉe vasta kortego, ĉirkaŭita de aneksaj konstruaĵoj kaj ĉevalejoj, kaj malgranda parko aranĝita laŭ la Angla maniero. Belaj arboj enkadrigis gazonon, kie nigris iu Flora[12] el la antaŭa jarcento. La domo estis simpla, sed bone partigita. En la teretaĝo larĝa vestiblo malfermis la vojon al du salonoj kaj manĝoĉambro dekoritaj laŭ la Pompeja gusto, kiu tiam furoris. En la unua etaĝo troviĝis biblioteko, du grandaj ĉambroj kaj tre intimeca ĉambro, kies muroj estis kovritaj per blanka kaŝmiro kun nigraj desegnaĵoj, meblita laŭ la Turka maniero per klaviceno, skribtablo kaj pentrostablo. La parkedo estis kovrita per dika tapiŝo. Tie preskaŭ ĉiam troviĝis Marie. Ekde la fenestroj ŝia rigardo etendiĝis super liberaj, somere verdantaj spacoj. Ŝi legis, pentris, ludis sur la klaviceno kiel malpli scianta ol sentema muzikistino Italajn kaj Francajn operojn kaj precipe certain muzukaĵojn de Glŭck kaj precipe Mozart, kiun ŝi preferis al ĉiuj majstroj.

Ŝi vivis tute retiriĝinta, vidante nur sian ĉambristinon Daŝa, kiu estis edukinta ŝin, sian petoleman bofratinon, princinon Jablonowska, kiu vizitis Francion kaj ne povis forlasi ŝin, sian fraton Theodore Laczinski, knabo kun iomete malforta cerbo, kiun ĝojigis lia nova uniformo de Pola lancisto. Ĉiusemajne doktoro Corvisart venis, laŭ ordonon de Napoleono, informi sin pri la sanstato de Marie, kiu cetere estis bonega. Pli ofte venis Duroc, Ornano aŭ Philippe de Ségur, kiuj alportis leteretojn de la imperiestro kaj ekscii ŝiajn dezirojn, kiuj estis plenumataj tuj kiam ŝi esprimis ilin.

Sed ŝi esprimis neniajn alian dezirojn ol revidi Napoleonon, esti kun li. Ŝi rifuzis donacojn, titolojn kaj monon. Ŝi estis nek koketa nek malŝparema. Ŝi tute ne faris al si zorgojn pri ŝia estonteco, ne povante imagi ĝin sen sia amanto. Por ŝi sufiĉis, ke li estas tie. Tiam alia spirito animis ŝin.

Proksime de Napoleono ŝi ŝajnis respiri heroan aeron. Liaj ardaj paroloj, lia forta, ĉiam ĉeesta volo, lia regado de ĉiuj eventoj kaj estuloj, kiuj emanis el li, ebrietigis ŝin. Ŝi ne plu estis la juna senreliefa virino, kiu ŝi aperis esti por fremduloj. Ŝi parolis, diskutis kaj ekflamis por ideoj, eventoj, eĉ por homoj. Okazis, ke ŝi ne samopiniis kun la imperiestro, kaj fojfoje, per ŝia sincereco kaj obstineco ŝi igis lin akcepti ŝian juĝon.

En obtuza kaj bizara tono li ofte recitis poemojn de Ossian[13], lia preferata poeto. Ŝi ne trovis lin je sia gusto, trovante lin enuiga, vanta, false epopea kaj oponigis al li Virgilion kaj Homeron, kiujn ŝi bone konis.

Ili longe diskutis pri tio. Tiam, subite, ŝanĝante sian penson, ŝi iris al la klaviceno kaj ludis mallongan melodion.

Ŝi malofte parolis pri politiko. Ŝi tamen interesiĝis pri ĝi per sia tute vigla inteligenteco, sed ŝi kontentigis sin aŭskultante Napoleonon, kiu denombris siajn armeojn, analizis kaj ĝustigis la kialojn kaj mekanismojn de siaj aliancoj kaj militoj kaj eksplikis sian revon domini la tutan Eŭropon, krom Anglio, kiu estis estonte ekskludota. Tamen estis temo, pri kiu li ofte petis ŝin instrui lin, kaj pri kiu ŝi neniam ĉesis paroli: Pollando.

Per dolĉe kantanta, klara voĉo, en kiu trasonis kelkaj Slavaj ruladoj, ŝi elvokis la grandan historion de sia popolo, la senĉesaj bataloj por la defendo de la kristana kredo dum la terura tempo, kiam la torento de la Turkaj trupoj minacis gluti la tutan kristanan Eŭropon. Ne sen lerteco ŝi memorigis pri la multjarcenta amikeco, kiu ligis Pollandon kun Francio, pri la feliĉaj aliancoj kontraŭ la Habsburgoj[14], pri la longtempaj servoj akceptataj kaj farataj, tiam pri la katastrofoj de la fino: la Prusoj, Rusoj kaj Aŭstroj, kiuj ĵetis sin sur la landon malfortiĝintan per siaj malordo kaj disputoj, kaj dividis ĝin inter si kiel beston en buĉejo, dum Francio, tro malproksima, okupiĝis pri sia Revolucio. Kaj ĉiam ŝi finis, demandante al Napoleono, ĉu tia lando, tiel grandanima, tiel heroa, ne meritis, ke la granda imperiestro de la okcidento, por sia propra avantaĝo, revivigu ĝin?

Napoleono tiam ridetis. Li komprenis, ke ŝi restis korligita al ŝia patrio, li kiu flatis sin voli nur la gloron de la sia.

«Necesas pacienci, » li tiam diris. «Kion mi promesis, mi certe plenumos, mi restaŭros Pollandon. Sed tio ne estas la laboro de unu tago. Ni staras nur sur la unua ŝtupo. La aliajn ni surgrimpos en iliaj konvenaj momentoj. Vi scias, ke mi preparas miajn agojn jam de fore en la tempo. Unu jaron, du jarojn antaŭe mi vidas kiun vojon mi elektos. Mi vivas nur en la estonteco. Ĉi-matene mi decidis, kion mi faros la venontan someron, kaj mi konfidence diras tion al vi, Marie: en julio 1809 mi estos en Vieno.»

«Ĉu temas pri vizito al imperiestro Francisko?» demandis Marie, mirigita.

«Ba! Li trovos tiun viziton malagrabla!» «Kiel do, mia kara Siro, tiel baldaŭ vi planas novan militon?»

«Jes, » diris Napoleono. «Tiu milito estas neevitebla. Aŭstrio ne rezignacias: ĝi sekrete armas sin. Mi montras nenion de mia plano, sed mi disponas pri ĉio por frapi ĝin... Kion vi ekhavas?»

Sulketo estis formiĝinta sur la bela, blanka frunto de Marie, kiu murmuris:

«Pro vi, Siro, kaj pro mi, mi timas tiujn militojn, kiuj senĉese rekomenciĝas.»

«Ĉu pro mi? Kion vi volas diri? Ke mi povus esti mortigita? Mi estas bone protektata. Cetere: kio estas morto? Eterna dormo sen sonĝoj.»

Li interrompis sin. Marie estis kaŝinta sian vizaĝon en siajn manojn kaj dolĉe, senbrue ploris. Napoleono ĉirkaŭbrakis ŝin.

«Kia infano vi estas! Plori pro tio. Mi nur ŝercas, Marie, ridetu al mi. Antaŭ ĉio mi volas, ke vi estu gaja kaj kontenta.»

«Tiam ne diru tiajn terurajn aferojn.»

«Ne, mi promesas tion al vi. Cetere mi scias, ke mi vivos tre longe. Necesas, ke mi vivu pli longe ol ordinara homo por sekurigi ĉion kion mi fondis. Kaj mi vere sentas min sufiĉe forta por vivi naŭdek jarojn. Mi neniam sentis mian kapon, mian koron aŭ mian stomakon!»

Li kantetis la melodion de Monako, je kiu li estis dancinta en Valence[15]. Nuntempe li ne plu dancis, sed tiu melodio restis en lia memoro. La vizaĝo de Marie resereniĝis. Li daŭrigis: «Vi devas timi por mi nek kuglon nek bajoneton. Mi havas taskon plenumendan, kaj ĝi estos plenumita. Mi ĉiam estis bonŝanca: la malfacilaĵoj, la danĝeroj ĉiam cedis al mia volo. Kaj tiam, mi jam diris tion al vi: mi havas stelon. Mia nutristino Saveria montris ĝin al mi, kiam mi sidis sur ŝiaj genuoj en Ajaccio[16]. Mi neniam forlasis ĝin per la okuloj. Mi vidis ĝin en Autun[17] la vesperojn kiam, apogante per la kubutoj sur la fenestrobreton en mia ĉambreto, mi lasis kuntreni min de miaj infanoj revoj. Ĝi brilis sur la vintra ĉielo, kiam mi foriris al Italio. Mi retrovis ĝin en Egiptio. Mi vidis ĝin ĉe ĉiu krizo en mia vivo: la 18-an de Brumaire[18], en Marengo, en Austerlitz, en Friedland, kaj mi ankoraŭ vidas ĝin nun.»

Li prenis ŝian manon kaj kondukis ŝin al la fenestro, antaŭ kiu li forigis la kurtenon. La ĉielo estis plena je astroj.

«Rigardu, » li diris mallaŭte, «estas tiu kiu brilas ne tre for de la Granda Urso, kiu trembrilas kun blueta lumo. Ĝi estas antaŭsigno de feliĉeco, Marie. Tiel longe ke mi vidos ĝin, Fortuna[19] favoros min.»

Marie skuis nekredante la kapon.

«Ha!» li ekkriis impete. «Vi ne suspektas, kiom da eventoj restas nepenetreblaj al la okuloj de la homoj, kiom da fataleco ludas rolon en nia vivo. Ĉu mi mem ne estas klara ekzemplo? Malgraŭ mia volo supreniri kaj atingi lokon en la mondo, kio mi estus hodiaŭ sen la hazardo, la neantaŭvideblaj eventoj, la bonŝanco kiu igis min surgrimpi unu post la alia la ŝtupojn de la trono? Malmulte mankis por ke mi elmigru en 1792. Nur la manko de mono retenis min. Kial mi estis elektita por savi la Konvencion la 13an Vendemiaire[20]? Ĉar Barras[21] parolis al mi en Tulono[22]. Se mi ne estus sursabliĝinta antaŭ Saint-Jean-d’Acre, mi ne estus riskinta Brumaire, sed penetrante en la orienton, mi estus provinta imiti Aleksandron la Grandan kaj eble mi estus finiĝinta kiel li je la aĝo de 30 jaroj sur la bordo de rivero en Azio sen revidi Francion...»

Li prenis sian tabakujon, inspiris ties parfumon kaj glitigis ĝin denove en sian poŝon.

«Kia romano estas mia vivo! Kiam mi komparas mian nunan staton kun miaj duraj junaj jaroj, ŝajnas al mi, ke mi revas.»

Tiam li rakontis al Marie, kiu ĉiam atente sekvis la movojn de lia menso, pri sia adolesko, la militista lernejo, la silenta laboro de malgranda, maldika stipendiisto, la mokoj de siaj kamaradoj pli bone naskitaj, pli belaj, inter kiuj li malĝojis, ĉar li estis tiel sola. Poste pri sia vivo de juna oficiro en Auxonne, manĝante sekan panon, brosante mem siajn vestaĵojn por ke ili restu propraj pli longe, sloŝante sian pordon por kaŝi sian malriĉecon, havante nur unu plezuron, unu konsolon: la laboro, pasia kaj furioza laboro, kiu fojefoje svenigis lin.

Ŝi neniam interrompis lin dum tiuj longaj monologoj per kiuj li ŝatis rakonti pri si mem, analizi sin mem, profundigante por sia aŭskultantino kaj por si mem la kaŝitajn motivojn de siaj agoj. Al aliaj li ofte mensogis, sed kontraŭ Marie li estis sincera. Li sciis, ke ŝi povis kompreni ĉion. Kial li, ankaŭ ŝi konis sombrajn tagojn, kaj tiu simileco igis ilin senti pli grandan tenerecon unu por la alia, specon de nedifinebla parenceco kiu aldoniĝis al ilia amo.

«Mi ankaŭ, » ŝi diris, «estis malriĉa. Mia familio vivis en malabundeco. Tial mi akceptis forlasi ilin, sed mi tre longe ne plu spertis ian ĝojon en mia vivo.»

«Estas vere, Marie, kaj sendube tial mi tiom ŝatas vian rezignacian, iomete malgajan karakteron, tiun trajton de seriozeco.»

Tiam li revenis al si mem, plonĝante kun ĝuo en sian pasintecon, kio igis lin pli ĝui kaj ŝati la hodiaŭan splendecon.

Se vi estus koninta min, mia amikino, en la periodo de la Revolucio! Mi estis tre maldika kaj flava. Oni vidis nur mian nazon, longan nigran hararon kaj miajn hundajn orelojn. Kun miaj volbiĝintaj ŝultroj, mia kava brusto kaj mia mizeraspekta uniformo, mi apenaŭ estis farita por plaĉi al la belaj damoj. Kaj tamen mi leĝere iris tra la stratoj kun la kapo plena je planoj. Ĉar mi kredis je mi mem, eĉ en la plej nigraj momentoj.»

Tiu kredo je si mem kune kun lia fatalismo estis la fono de lia naturo. Ĝi eksplikis liajn plej multajn agojn. Ĝi permesis al li pacience atendi, energie labori, kalkuli ĉion, esti senzorga, kaj donis al lia animo mirigan diversecon, kiu longe protektis lin kontraŭ ekscesa tensio aŭ laceco. Ĉiutage li renovigis sin.

Li faris kelkajn paŝojn tra la malgranda ĉambro, tiam li sidiĝis ĉe ŝian flankon kaj prenis ŝian manon. Marie ne plu surhavis sian geedzecan ringon., sed en ĝia loko kavan ringon kiu enhavis harojn de Napoleono. Ĉirkaŭ la leĝera ora cirklo estis gravurita la devizo: Kiam vi ne plu amos min, mi ankoraŭ amos vin. Napoleono donacis al ŝi tiun ringon antaŭ ol forlasi ŝin en Konigsberg, reirante al Francio. Kaj fojfoje Marie diris al li, ke ne ekzistas la ebleco, ke ŝi ĉesos ami la unua, kaj ke ŝi sentis en sia animo, ke ŝi amos la lasta.

Post tio Napoleono koleretiĝis:

«Ĉu vi do ne scias, » li ekkriis, «ke viroj kiaj mi neniam ŝanĝiĝas? Mi naskiĝis por vivo en familio. Se mi trompas Josephine, estas ke ŝi komenciĝis seniluziigi min. La virinoj kiujn mi havis, ne pli gravas por mi ol matenmanĝo de antaŭ du jaroj. Vi, Marie, vi ne estas la sama afero. Vi ne devus dubi pri mi.»

Tute emociita, ŝi petis lin pardoni ŝin, Sed li ekskuzis sin siavice, ridante:

«Mi estas soldato, tre prompta kaj sufiĉe kruda. Mi ne estis edukita en kortego kaj mi apenaŭ scias kiel oni parolas al damoj...»

Li trovis en tiuj interparoloj trankviligon, kiun li ankoraŭ nenie sentis. Neniu el tiuj kiuj vivis plej proksime al li Josephine, Hortense, Eugene, liaj fratoj, Berthier, Maret, Méneval ne kontentigis lian spiriton. Ĉe neniu el ili li divenis tiun absolutan sindonon, kiu sola povus kontentigi lin. Kiel ajn submetitaj kaj komplezaj ili estis, ili ankoraŭ ne sufiĉe forgesis siajn proprajn interesojn, siajn proprajn dezirojn. Nur eble Duroc... Sed lia sincereco ofte estis malplaĉe tro akra. Kaj vere estis nur unu virino kiu akceptis lin per silento kiu komprenis, kiu emociis, kiu vekis tiun konfidon kiu invitis lin malfaldiĝi kiel karto, filozofadi plurajn horojn pri siaj sentoj kaj ideoj.

Aliaj fojoj, laca pro dutaga obstina laboro, dorminte nur kelkajn horojn, li venis kvazaŭ ventego, ne plu eltenante la aeron de fermita ĉambro. Tiam li igis Marie grimpi en sian veturilon, kaj ili veturis tra Parizo, la antaŭurbojn, al Sevres, al Meudon, al Boulogne. Unufoje li faris al ŝi la honoron viziti Malmaison. Alian tagon li veturigis ŝin al la Placo de la Sorbonne viziti la atelieron de David, lia preferata pentristo, kiu ĵus finis la grandan pentraĵon pri lia Sacre[23].

Kvankam li havis malmultan gustan por arto kaj sciis nenion pri pentrado, lin ravis retrovi tiel noble fiksita per la peniko la majestecon de tiu triumfa horo. Li komplimentis la majstron kaj petis lin komenci la portreton de lia amikino.

La Sparteca David, moligita per la gracio de lia vizitantino, kial ankaŭ per la kelkaj delikataj vortoj, kiujn ŝi direktis al li pri liaj pentraĵoj, konsentis translokiĝi por ŝi, kion li rifuzis fari por la fratinoj de la imperiestro, kaj li venis al la strato Houssaye, kie li pentris ŝin en ŝia blanka buduaro, duone kuŝantan sur kanapo kun ŝia cigna kolo, kun mano sur duone malfermita libro kaj turnante siajn okulojn de transvidebla bluo kaj sian melankolian rideton al preciza malvarma tago.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.