La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MARIE WALEWSKAAŭtoro: Octave Aubry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
«Grafino, » dirs Fouche, «pardonu min, se mi venas tiel sen anonco. Mi devas diri al vi ekstreme gravajn aferojn, kaj mi urĝe petas vin ekskuzi min, se en la komenco miaj vortoj ŝaj nos al vi iomete tro hastaj kaj eĉ ofendaj. En tiu ĉi momento mi devas rapidi, kaj vi baldaŭ scios kial, sed mi apenaŭ povas kredi la novaĵon, dum vi certe koleros kontraŭ mi.»
Marie respondis per sufiĉe malvarma, sed kurteza frazo, kiu invitis la dukon de Otranto paroli.
«Vi scias, kiu mi estas, Sinjorino, vi konas miajn sentojn por la Imperiestro kaj por vi. Antaŭe vi ne akceptis partumi mian vidpunkton. Mi ne insistis, ĉar sufiĉis al mi rajti servi vin malgraŭ vi. Hodiaŭ mi venas alporti al vi novan pruvon de mia fideleco... Vi estas ricevonta la viziton de la duko de Bassano.»
«Mi scias tion, » diris Marie, «la duko de Bassano informis min, ke li venos posttagmeze. Mi demandas min, kial. Mi kredis, ke li estas en Vieno.»
Kaj subite timeme:
«Espereble nenia malbono okazis al li.»
«Ne, grafino, » respondis Fouche. «La imperiestro fartas bone. Liaj aferoj estas en bonega stato. Li kredas, ke la paco povos baldaŭ esti subskribita, kaj tiam li tuj revenos al Francio. Sed por ne perdi tempon en tre urĝa afero, li sendis al vi la dukon de Bassano, kiu devas paroli al vi en lia nomo.»
Marie ne povis kaŝi sian surprizon.
«Ĉu paroli al mi en la nomo de la imperiestro? Sed mi ricevis leteron de li ankoraŭ ĉimatene. Ĝi aludas al nenio speciala.»
«Tio kion la imperiestro volas komuniki al vi ne povas esti skribita. Kaj li deziras tujan respondon. La peto kiu estos farita al vi, postulas tion.»
«Nu, Sinjoro, ĉesu paroli en enigmoj. Diru al mi, kio venigis vin ĉi-tien. Vi ŝajnas prepari min al pruvo.»
«Ĉu pruvo? Jes, eble... Ĉiakaze malfacileco. Jen pri kio temas: la imperiestro intencas deklari la infanon kiun vi atendas, kiel infanon naskiĝintan el lia unio kun Josephine. Maret venos peti vin pri via konsento.»
Ŝokita kaj konfuzita, Marie portis manon al sia frunto. Pensoj tiel rapide alfluis en sian cerbon, ke ŝi asociis ilin malbone. Apogante sin per mano sur marmoran tableton kun orumitaj sfinksoj, kiun Napoleono donacis al ŝi, ŝi provis regi sin. Kvazaŭ araneo, kiu senmove atendas, ĝis muŝo estos kaptita en sia araneaĵo, Fouche atente rigardis ŝin.
Finfine ŝi relevis la okulojn.
«Vere, Sinjorino, tiu novaĵo konfuzas min. Sed unue: kio povis igi vin supozi, ke mi atendas infanon? Kaj kiu informis vin pri la sekretaj intencoj de la imperiestro?»
«Sinjorino, mi scias multajn aferojn. Sed estas malfacile malkaŝi al vi, kiel mi eksciis ilin. Ĉio kion mi povas diri, estas, ke la duko de Bassano ne estas tre lerta, kaj ke mi havas bonajn agentojn.»
Kaj ĉar Marie paŭtis, li aldiris:
«Kion vi volas, Sinjorino? Mi estas la ministro de la polico, kaj mi faras mian metion, kio estas ekscii, kio okazas por povi pli bone servi la imperiestron kaj Francion. Ĉu cetere mi devas memorigi al vi, ke mi tute apartenas al vi? Kiel vi povos kalkuli je mia diskreteco, tiel vi povos kalkuli je miaj konsiloj. Via konfuzeco estas tute normala. Mi antaŭvidis ĝin, kaj se mi estas nun ĉe vi, tio estas ĉar mi volas doni al vi la tempon regi vin kaj pripensi, antaŭ ol Maret venos.»
«Mi komprenas, Sinjoro, mi komprenas, » diris Marie, kiu iom post iom ekregis sin.
«Sed vidu... Se la imperiestro volas agnoski la infanon?»
«Tute ne temas pri tio. Li intencas forpreni ĝin al vi kaj doni al la imperiestrino, tiel ke ĝi estos konsiderata kiel naskiĝinta el lia edzeco kun la imperiestrino, kaj ke ĝi, se estos knabo, povos sukcedi lin sur la trono.»
«Ĉu forpreni ĝin de mi?»
Ŝi nur aŭdis tiujn vortojn.
«Ne estas pridubinde, grafino, ke tiu politika kombino havas multajn avantaĝojn por la imperiestro. Ĝi sekurigas la daŭrigon de lia dinastio sen devigi ŝin divorci...»
Ŝi interrompis lin:
«Sed fordoni mian infanon? Mi ne volas. Neniam mi konsentos pri tio.»
La duko de Otranto malrapide glitigis manon sur la frunto. Dume Marie, kvazaŭ por trankviligi sin mem, aldiris:
«Cetere tia trompo estas neebla. Necesas por tio la kunsento de la imperiestrino. En ŝia situacio, akcepti tion estus vera honto.»
«Via natura fiereco trompas vin, Sinjorino. La imperiestrino jam akceptis.»
«Kiel vi scias tion?»
«Miaj informoj tre malofte trompas min, kaj ĉi-foje ili estas tute ĝustaj. Vi povos fidi ilin. La bona, dedicita Josephine ne nur akceptis, sed mi povas certigi vin, ke ŝi akceptis la ideon kun ĝojo.»
«Kiel do, sinjoro? Vi ŝercas.»
«Ĉu mi? Tute ne. Tia aranĝo fiksos la kronon sur ŝia kapo.»
«Do, pro tio ŝi, la edzino de Napoleono, akceptis fari tion! Aĥ, mi ne plu estimas ŝin...”
Ŝi interrompis sin, konfuzite pro tio, ke ŝi lasis eskapi juĝon tiel facile.
«Ŝi neniam meritis vian estimon, » seke diris Fouche. «Mi, kiu perfekte konas ŝin, ĉiam rifuzis al ŝi la mian. Sed vi ne volis kredi min. Estas bedaŭrinde, ke vi ne akceptis miajn konsilojn pli frue! Hodiaŭ estas Josephine kiu la unua urĝos Napoleonon separi vin de via infano.»
Per gesto ŝi forpuŝis tiun ideon.
«Neniu iam separos min de ĝi, Sinjoro, mi certigas tion al vi.»
«Tion mi atendis, Sinjorino, » diris Fouche malrapide por doni al siaj vortoj pli da pezo. «Nenian momenton mi dubis pri tio, ke la voĉo de la naturo parolos en vi pli laŭte ol tiu de la ambicio, eĉ legitima, por via infano. Via nuna sinteno konfirmas mian opinion pri via karaktero, kiun mi jam de longe formis al mi,.
Sed nun ke vi decidis ĉar vi decidis , ĉu vi permesas al mi doni al vi konsilon?»
«Jes.»
«Estu firma. Maret provos konvinki vin. Ne cedu.»
«Ne timu, Sinjoro Duko. La imperiestro mem ne devigus min fari tion. Mi ne pretos partopreni en sakrilegia komedio, kiu senigus min de mia infano.»
«Bonege, bonege. La duko de Bassano certe asertos, ke tiu aranĝo permesos al vi vidi vian infanon ĉiumomente, ke ekzemple oni povus nomumi vin guvernistino de la infanoj de la imperiestro, kio lasus al vi la taskon eduki ĝin. Mi estas certa, ke ili konsideras tiun ideon.»
«Tio ne sufiĉus al mi, Sinjoro. Mia infano ne scius, ke mi estas ĝia patrino kaj mi povus nur kisi ĝin, kaŝante min kun ĝi.»
«Mi bone komprenas vin, Grafino! Mi mem estas patro de familio. Miaj du filoj kaj mia filino, inter tiom da zorgoj, estas mia unika ĝojo. Tial viaj paroloj trovas en mi klaran eĥon. Tamen tenu vin frima kontraŭ la atako, kiu estos lanĉita kontraŭ vin. Ĉar mi ankoraŭ ne diris ĉion. Mi hezitas atentigi vin pri sekvo, kiun via honesteco ne suspektas. Estas tamen necesediri tion al vi. Estas por mi konscienca devo. Se vi lasus vin konvinki, se, fidante la garantiojn kiujn oni donus al vi, vi pretus kunlabori en tiu trompo, vi ne nur preparus vian malfeliĉecon, sed ankaŭ kondamnus vian infanon. Konsidere la aĝon de Josephine, la Bonepartoj, kiuj ne amas ŝin, certe suspektos trompon. Ili tre baldaŭ malkovrus la tutan veron. Tro da homoj estus engaĝitaj en tiun aferon, kian ajn diskretecon oni alstrebos. Vi vidas: mi jam scias ĉion, kvankam oni volis teni min ekster la afero. Kion ili ne kuraĝus fari kontraŭ legitima filo de la imperiestro, ili certe faros kontraŭ natura filo de la imperiestro, metita en lian lokon. Pripensu, kion ili perdus per la naskiĝo de filo de Napoleono: la imperion Francion, la reĝlandon Italion, la unuan lokon en la tuta Eŭropo. Inter ili estis tre avidaj personoj, kiuj pretas al ĉio por povi regi. Se via infano vivus proksime de la trono, ĝi ne longe vivus.»
«Kion do vi kuraĝas diri, Sinjoro?» ekkriis Marie, tremetante kun tordita vizaĝo.
Fouche levis la ŝultrojn, dirante en indiferenta tono:
«Infano estas fragila! Mi scias, kio estas. Mi mem ofte tremis pro la miaj. Febro, akcidento tiel facile forportas la vivon al tiuj malgrandaj kreituloj! Kaj kion fari, kion pruvi, kiam la evento estos okazinta, la veneno absorbita, la infano mortinta?.»
«Mi ne bezonis tiun teruran eblecon por dikti al mi mian decidon. Mi jam decidis, antaŭ ol vi parolis al mi pri tiuj aferoj, je kiuj mi ne povas kredi. Tio estis superflua zorgo viaflanke.»
Tiel parolante, Marie estis impona pro sia digna sinteno malgraŭ sia malgranda staturo. La ministro de la polico tute ne akceptis ŝian riproĉon:
«Ne, Sinjorino, ĉar estontece vi estos pli forta por rezisti al la sieĝo, kiun vi devos elteni.»
Tio estis vera. Sen Fouche ŝi certe estus rifuzinta, sed lacigita de la lukto, ŝi eble finfine kapitulacus antaŭ la petegoj kaj promesoj. Nun kontraŭe, havante tiom da malfido en sia propra menso, ŝi ne plu povis cedi.
«Ho!» ŝi diris, «Ne estas la sinjoro de Bassano kiu timigos min. Kun li mi estas certa de mi mem. Sed kion diros la imperiestro?»
«La Imperiestro ne estos ĉi tie antaŭ du aŭ tri semajnoj, kaj tiam aliaj zorgoj okupos sian menson. Li koleriĝos, tempestos, sed je kvin cent mejloj de ĉi tie. Maret ricevos tion ĉi, sed li havas forton dorson. Kiam la unuaj momentoj estos pasintaj, li pripensos. Viaj kialoj estas tiel fortaj, ke li kliniĝos antaŭ ili. Enfunde li ne povas malpravigi vin. Li estas familia viro: vi nur kreskos en lia menso... Sed mi konas iun kiu multe perdos. Mi eĉ diros: kiun via rifuzo perdigos.»
«Kiun, Sinjoro»
«La Imperiestrinon.»
Marie sentis la ĝojon kiu tremetis en lia paroloj. La duko de Otranto plenumis la nesingardecon perfidi la veran celon de lia interveno. Li tuj bedaŭris tion kaj mordis siajn lipojn. Sed Marie, kiun iritis la pozicion de Josephine en tiu afero, havis neniun inklinon servi la interesojn de la duko.
«Sed vi diris al mi, ke ŝi havas fertilan menson kaj ke ŝi bone defendis sin ĝis nun. Konsiderinte ĉion, mi sentas por la imperiestrinon nur respekton kaj simpation jes, simpation, sed mi tute ne intencas subteni ŝin oferante al ŝi mian infanon...»
En tiu momento oni frapis sur la pordon. Ĉambristo venis al sia mastrino.
«Ekscelenco, la sinjoro duko de Bassano petas, ĉu la grafino povas akcepti lin.»
«Jes, post kelkaj minutoj, » repondis sinjorino Walewska.
«La povra Maret ne tiom malfruis, » pensis Fouche, «sed la tempo urĝis.»
«Adiaŭ, Grafino, » li diris, «mi malaperos. Kiel mi povos malaperi sen renkonti mian karan kolegon?»
Marie antaŭiris lin al la manĝoĉambro, dum oni enkondukis la dukon de Bassano en la salonon, kiun Fouche ĵus elliris.
Fouche foriris tra la ĝardeno al sia fiakro, kiu atendis lin en la sakstrateto. Grincante per la dentoj pro plezuro, kiam li pensis pri la komplikaj frazoj de Maret, per kiuj tiu ĉi devis plenumi sian komision en la sama momento, la ministro de la polico pensis:
«Parolu, mia amiko, parolu. Via klopodoj estos neutilaj. Eĉ se via mastro estus ĉi tie, vi ne povus konvinki ŝin.»
* * *
Finfine la paco kun Aŭstrio estis subskribita. Napoleono estis forlasonta Schonbrunn, kiam la duko de Bassano revenis raporti la rezulton de sia komisio. Fouche ĝuste vidis ĉion. La imperiestro, kolera pro ŝia rifuzo, imputis ĝin al la malfeliĉa duko.
«Vi ne sciis bone esprimi vin. Vi komprenas nenion pri la virinoj. Vi devis samtempe esti dolĉa, insinua kaj energia. Sed vi estas nur stultulo! Mi estus devinta sendi Duroc.»
«Siro, mi faros la neeblan. Mi preĝis, mi petegis. Mi montris ĉiujn favorajn sekvojn de la projekto. La sinjorino grafino Walewska perfekte komprenis min. Ŝi havis la animon disŝirita, ĉar ŝi oponis la deziron de Via Imperiestra Moŝto, sed la patrina amo estis pli forta. Kion mi povis fari? Ŝi ploris.»
«Diable! Vi ankaŭ ne devis igi ŝin plori. Ha! Vi ne estas taŭga intertraktanto!.»
Li revenis al sia tablo kaj febre skribaĉis kelkajn liniojn:
Marie, mi ne povas kaŝi tion al vi: vi seniluziigis min. Mi atendis de vi pli da obeemo kaj konfido. Via respondo devigas mi fari tre gravajn decidojn. Sed tamen, Marie, mi restas tute via. N.
«Prenu tiun ĉi letereton, Maret, sigelu ĝin kaj sendu ĝin ankoraŭ hodiaŭ. Ni baldaŭ forlasos Vienon. Nu, ne faru tiel vizaĝon: mi ne koleras kontraŭ vi.»
Li donis al li leĝeran frapeton, kiu revivigis la ŝtatsekretarion, ĝis tiam ŝrumpintan en la sintenon de malĝoja submeto.
Restinte sola en sia kabineto, la imperiestro longe meditis. Li estis ĝuste eskapinta al la atenco de Staps, kiu, refoje montris al la tuta Eŭropo la fragilecon de la konstruaĵo, kiu, kiel ajn miriga ĝi estis, ripozis sur la ekziston de nur unu viro. Denove, kaj pli ol antaŭe, la estonteco de lia laboro obsedis lian menson. Li kredis esti aranĝinta ĉion per tiu substituo, kiu kuŝigus la infanon de lia amantino en la liton de lia edzino. Sed oni repuŝis ĝin. Kion do fari? Ĉu insisti ĉe Marie? Li tro amis ŝin por devigi ŝin... Cetere la bona momento por realigi tiu planon estis pasinta. Li tuj forĵetis ĝin kaj konsideris alian. Fortrenite de sia agemo, li neniam persistis en ideo, kies realigo atendigis sin.
Kun la kapo klinita sur la bruston, li ekzamenis lastan fojon la solvojn kiuj kapablis doni sukcedonton al la imperio. Eugene estis fidela kaj kuraĝa, sed havis molan menson. Li estis bona subkomandanto. Cetere, kontraŭ tia elekto la aliaj Bonapartoj levus siajn voĉojn, kiujn Napoleono, familia viro, ne povus rezisti. Ĉu nomumi unu el siaj fratoj? Lucien, certe la plej inteligenta el ĉiuj, estis ribelulo, preskaŭ proskribito. Joseph ne havis la necesajn paciencon kaj energion. Louis suferis pro podagro en la piedoj, kaj Jerome estis vanta kaj leĝera. Francio sekvus neniun el ili. Li devis rezigni pri la maniero de la Romiaj imperiestroj nomumi fremdulon sia heredonto. Li bezonis filon.
Tial li devis separi sin de Josephine, divorci ŝin kaj alfronti la dolorigajn scenojn, kiuj ĝis nun fortimigis lin. Malgraŭ lia egoismo aŭ eble pro ĝi, oni jam vidis, ke li timis larmojn, kaj Dio scias, kiom da ili li estis fluigonta!
Dum tuta horo li eltenis tiun duran batalon kun si mem. Finfine li faris la decidon, kiu forigis el li la homon kaj lasis nur la ĉefon.
«Finfine Fouche pravis, » li suspiris.
Li vokis Constant.
«Venigu la grandmarŝalon.»
Kiam Duroc ĉeestis, li sciigis al li en kelkaj vortoj la rezulton de la vojaĝo de Maret. La grandmarŝalo tute ne miris pri tio.
«Siro, » li diris, «mi antaŭvidis la respondon de sinjorino Walewska. Vi ne povas koleri kontraŭ ŝi: ŝi nur respondis al la impulso de sia koro.»
«Ĉiam viaj malspritaĵoj!» replikis Napoleono malpacience. “Marie ne komprenis min. Sed ni ne haltu ĉe tio. Temas pri tute alia afero. Vi skribos al la intendanto de la imperiaj palacoj, ke li devas fermi per brikoj la komunikan pordon inter mia apartamento kaj tiu de Josephine en la palaco de Fontainebleau.»
La unuan momenton Duroc ne povis kredi siajn orelojn.
«Ĉu fermi per brikoj tiun pordon? Sed kion diros la imperiestrino pri tio? Kaj se ŝi demandas, kial vi donas tiun ordonon, kiun eksplikon doni al ŝi?»
«Nenian. Ŝi sufiĉe frue ekscios miajn motivojn. Faru tion, Duroc, kaj ne plu parolu al mi pri tio. Tio dolorigas min, mia amiko, sed estas necese, estas necese. Kaj nun lasu min.»
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.