La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIII. La lasta provo

La morgaŭon Napoleono kaj Josephine havis interparolon, kiun la imperiestro forlasis en stato de ekstrema eksciteco. Josephine, kiun Hortense vidis tuj poste, estis multe malpli deprimita, kaj ŝia filino multe miris pri ŝia trankvileco. Frazo eskapita al Napoleono eksplikis al ŝi la enigmon de la konduto de ŝia patrino. La imperiestrino, kiu estis tiel deprimita la antaŭan tagon, nun denove decidis defendi sin.

«Bonaparte, » ŝi diris al Hortense, kiu sidis sur kusenon ĉe ŝia piedoj en la granda flava salono, «Bonaparte estis tre bona por mi. Li ankoraŭ amas min. Mi sentas tion. Nur politikaj kialoj devigas lin separi sin de mi. Li multe suferas pro tio kaj farus ĉion en la mondo por ŝpari tion al mi, se li trovis rimedon. Tiun rimedon li kredis posedi antaŭ kelka tempo, sed li estis repuŝita de la persono, de kiu dependis, ke oni povus uzi tiun rimedon. Mi tamen pensas, ke oni povus denove provi ĝin.»

Kaj post tiu sibila enkonduko ŝi konfidis al Hortense la tutan ideon, kiun havis Napoleono antaŭ monato, nome supozi gravedeco ĉe ŝi kaj deklari kiel la ŝian la infanon kiu devos naski al sinjorino Walewska.

«La grafino rifuzis, » ŝi aldiris, «sed ŝi certe ne antaŭvidis, ke ŝia rifuzo puŝis la imperiestron al divorco. Ekde tiam ŝi certe pli bone pripensis la aferon. Bonaparte diris al mi: ‘ Tio ĉi ne estus okazinta, se ŝi estus konsentinta.’ Kiu scias, ĉu mi ne povus sukcesi, kie li malsukcesis? Laŭ tio kion mi eksciis pri la grafino, ŝi estas bonkora kaj ne deziras mian malfavoron. Mi volas viziti ŝin kaj persvadi ŝin.»

Hortense, pli flegma kaj pli pruda ol sia patrino la diversaj eventoj de ŝia vivo ne tiel profunde vundis ŝin kiel la burgografino de Beauharnais paŭtis pro malaprobo.

«Sed, kara panjo, » ŝi diris dolĉe, «ĉu vi ne trovas tiun elpaŝon nedigna je vi? Ĉu tio ne estus malprudenteco viaflanke? Se la imperiestro ekscius tion kaj li certe ekscios tion, ĉar en tiu ĉi lando ĉio eksciiĝas, li estus malkontenta, kaj la momento ne estas bona por inciti lian koleron.»

«Kion mi povus perdi, Hortense? Li jam decidis. Cambaceres jam ricevis la ordonon prepari la oficialajn aktojn. Se mi ne agos nun, estos tro malfrue.»

«Kiel vi farus tion? Se vi vokos ŝin ĉi tien, ĉu ŝi venos? Kaj kiu povas diri, ĉu via retiriĝo ne kontentigos tiun virinon? Ĉu vi ne estas obstaklon al la ambicio, kiun ŝi certe havas?»

«Tio estas ebla , «murmuris Josephine. «Mi tamen ne estas certa. Vi tro kalkulas, Hortense. Sinjorino Walewska havas nenion de avonturistino. Mi volas paroli al ŝi kaj fari el ŝi mian amikinon. Mi malbone ricevis ŝin antaŭe: kiom mi bedaŭras tion nun! Sed tiam mi ne povis antaŭvidi tiom da malfeliĉo!.»

La reĝino de Holando restis muta. Ŝi amis sian patrinon. Tamen la intenco de Josephine ŝokis ŝin. La komedio de la anstataŭigo de sinjorino Walewska per la imperiestrino kiel patrino de infano aliflanke vekis en ŝi, sen ke ŝi konsciis pri tio, malhelan intereson. Se oni promesus la imperiestran heredecon al la filo de sinjorino Walewska, ŝiaj propraj du filoj, en tiu ĉi momento ankoraŭ verŝajnaj heredontoj de sia onklo, vidus sin frustritaj. Ŝia malaprobo estis ankoraŭ plifortigita de kombino, kiun ŝi rigardis humiliga. Se ŝia patrino povus gardi la kronon nur per artifiko, estus pli bone tuj rezigni pri ĝi kaj tiel savi la honoron.

Josephine esperis, ke Hortense povos aranĝi por ŝi renkonton kun la grafino en ŝia hotelo. La sinteno de Hortense komprenigis al ŝi, ke ŝia filino neniam konsentos fari tion. Necesis do, ke ŝi invitu la grafinon al la Tuilerioj. Sed tiu malfacila detalo ne igis ŝin retropaŝi.

Sed kial atingi la Polinon kaj averti ŝin? Sinjorino de Remusat ne estas tre fidinda, la dukino d’Abrantes estas tro babilema. La ĉambelanoj kaj la paĝioj estas spionataj de Fouche. Subite ŝi pensis pri Duroc. Li ĝuas la fidon de sinjorino Walewska. Josephine bone sciis, ke li ne amas ŝin, ĉar ŝi malfeliĉigis lin separante lin de Hortense, kiuj amis sin kaj volis gedziĝi. Sed ŝi povis fidi lian lojalecon de soldato. Se li akceptus tiun mision, li certe ne malsukcesus. Kaj se la aferoj finiĝus malbone, li povus servi kiel respondeculo ĉe Napoleono.

Ŝi do petis la grandmarŝalon de la palaco veni al ŝi. Hortense forlasis ŝin. Estus pli bone, ke ŝia ĉesto ne vekos amarajn memoraĵojn.

Kiam Duroc, malvarma kaj grava, staris antaŭ ŝi, la imperiestrino hezitis momenton. Esti devigata al tia humiligo! Finfine ŝi silentigis sian vantecon.

«Generalo, ĉu mi povis peti vin pri servo?»

«Mi estas je la servo de Via Imperiestra Moŝto!»

Oficiala respondo sen elano. Tiam Josephine eksplikis sian deziron vidi private sinjorino Walewska, kaj ŝi petis Duroc uzi sian influon por konvinki ŝin veni al la Tuilerioj.

Sen dureco, sed sincere la grandmarŝalo ekskuzis sin pro tio, ke li ne povis fari tion, ĉar tia renkonto certe malplaĉus al al imperiestro.

«Kiel malfeliĉa mi estas!» suspiris Josephine. «Mi ja vidas, Generalo, ke vi ankoraŭ ĉiam koleras kontraŭ mi. Vi rifuzas al mi vian helpon kiun mi bezonas por savi min! “

Surprizita, la generalo pridemandis ŝin per la okuloj.

«Ĉu vi ne komprenas min? Ne. Neniu viro povus kompreni min. Ĉar vi ne konsentas fari al mi plezuron, mi petas vin, Generalo, almenaŭ ne paroli pri tio ĉi al Bonaparte!»

«Via Imperiestra Moŝto povas kalkuli je mia diskreteco. La imperiestro ekscios nenion per mi pri tio ĉi.»

Ŝi estis forsendonta lin, kiam penso ankoraŭ haltigis ŝin.

«Generalo, ĉu vi akceptus porti leteron mian al sinjorino Walewska?»

Duroc respondis en mezurita tono:

«Mi certe faros tion, Sinjorino.»

«Tiam atendu momenton.»

Ŝi eliris sian dormoĉambron kaj skribis seninterrompe per sia neregula skribo tiujn ĉi liniojn sur la dika papero kun ora randoj, kiun ŝi igis fari por sia sola uzo:

Sinjorino,

La paŝon kiun mi provas fari al vi certe ne estas kutima, sed ĝi estas diktita al mi per la koro. Mi esperas, ke la via respondos al ĝi positive. La eventoj kiuj prepariĝas igas min deziri vidi vin. Ĉu vi povus fari al mi la komplezon viziti min en la kastelo morgaŭ matene je la 10-a horo? Mi estas sola kaj tuj ricevos vin. Bonvolu anonci vi, mi petas, sub la nomo sinjorino Desvignes, kiu estas tiu de unu el miaj antaŭaj amikinoj, ĉar nia interparolo devas resti sekreto por ĉiuj.

Kredu, sinjorino, je miaj sentoj de alta estimo, Josephine.

Sur la verda vakso, kiu fermis la randojn de ŝia letero, li premis sigelon kun la kronita litero J, kiu neniam forlasis ŝin, kaj revenis al Duroc, restinta en la salono.

«Jen, Generalo, mi dankas vin pro tio kion vi bonvolas fari por mi. Mi ankoraŭ ĉiam bedaŭras, ke malnova miskompreno separas de mi en momento kia tiu ĉi viron, kiun mi volonte nomus mian amikon.»

La grandmarŝalo kliniĝis emociita. Sed la duraj trajtoj de lia bela vizaĝo ne malstreĉiĝis. Li kisis la magran kaj febrecan manon, kiu estis ofertita al li, trovante la kuraĝon ne respondi.

* * *

La morgaŭon je la deka la imperiestrino atendis en sia ĉambro. Kiam ŝi ne devis pretigi sin por aliĝi al la imperiestro, ŝi ofte okupiĝis pri sia tualeto ĝis la tagmezo, sed nun ŝi estis jam de longe vestita. Ŝi forsendis la honoran damon, siajn servistinojn kaj la multajn liverantojn, kuj sieĝis ŝin ĉiumatene. Nur restis kun ŝi ŝia legistino, sinjorino Gazzani, pri Josephine sciis, ke ŝi estas fidela al ŝi, malgraŭ ŝia pasinta amafero kun Bonaparte. Cetere ŝi estis sufiĉe simpla por kompreni malmulte et imagi ankoraŭ malpli.

Ĉu la grafino estis venonta? Josephine estis atendinta respondon de Duroc, sed ŝi ricevis nenion. Tiu silento flanke de la grandmarŝalo ŝajnis al ŝi malbona aŭguro.

Sed la sonorileto de la granda pendolhorloĝo sonis la naŭan kaj duono, kaj preskaŭ samtempe sinjorino Gazzani aperis sur la sojlo de ĉambro.

«Sinjorino Desvignes estas ĉi tie, » ŝi diris. «Ĉu Via Imperiestra Moŝto permesas, ke mi enkonduku ŝin?»

Josephine faris signon per la kapo, kaj iris en la salonon renkonte al la vizitantino. Ŝia koro batis, sed kiel kutime, rideto animis ŝian zorge ŝminkitan vizaĝon, kaj ŝi ricevis Marie Walewska kun perfekta gracio.

La juna virino surhavis redingoton el verda lano borderita de marteso kaj larĝrandan ĉapelon kovrita per vualo, kiun ŝi ĵetis malantaŭen laŭ la etiketo por fari sian reverencon antaŭ la imperiestrino.

Josephine ĵetis sur ŝin rigardon de sperta matrono, kaj mallibervole ŝiaj okuloj descendis ĝis la eleganta talio, kie ankoraŭ nenio perfidis la gojigan atendon. Marie surprizis tiun rigardon, vidis en ĝi riproĉon kaj estis ankoraŭ pli timigita.

Transdonante al ŝi la imperestrinan letereton, Duroc estis farinte pli ol li promesis al Josephine: li konsilis al Marie pozitive respondi al la invito, ĉar la imperiestrino, kiu estis tiel proksime al detroniĝo, eble volis peti ŝin pri io. Konvenis do, en la por la imperiestrino tiel doloriga tempo, montri al ŝi pli da respekto ol en la tempo de ŝia gloro. Marie komprenis tion. Noblanima, Marie hezitis nenian momenton. Sed alvenante en la Tuilerioj, ŝi estis sufiĉe konfuzita, kaj preskaŭ balbutante post la mankisado, ŝi murmuris frazon montrante sian obeemon kaj respekton.

Josephine siaflanke gardis sian flegmon.

«Sinjorino, » ŝi diris, kondukante sian vizitantinon al la otomano, sur kie ŝi kutimis sidi, kaj sidiĝis ĉe ŝian flankon. «Mi dankas vin, pro tio ke vi akceptis mian peton. Eĉ dum la momentoj, kiam mi havis kaŭzon plendi pri vi, mi neniam dubis pri la via grandanimeco. Mi petis vin veni, ĉar la imperiestro, vi kaj mi, troviĝas en gravega krizo, tiel ke interparolo inter ni ambaŭ, kvankam la imperiestro ne estas informita, povos feliĉe malnodi ĉion.»

«Via Imperiestrina Moŝto povas tute disponi pri mi, » diris Marie.

«Aŭskultu do. Sed unue, grafino, ni forgesu mi insistas pri tio niajn reciprokajn rangojn. En tiu ĉi momento vi kaj mi devas agi sen zorgo pri la diverseco de niaj pozicioj kaj eĉ interesoj, por pensi nur pri la bono de la persono kiu estas egale kara al ni. Mi sentas, ke ni povos, ke ni devos esti amikinoj...»

Marie respondis al tiu stranga komenco per modesta kapklino.

«Mi sciigas nenion al vi, kiam mi diras, ke la imperiestro estas profunde malĝoja ekde sia reveno el Germanio. Konsilite de miaj malamikoj, li inklinas al divorco, kiu sola penso disŝiras lin, sed kion oni sciis prezenti al li kiel necesa. Ni travivis plurajn dolorigajn scenojn. Vi ne povas scii, sinjorino ĉar vi estas ankoraŭ juna kiom valoras tiom da komunaj memoraĵoj en la momento kiam oni volas neniigi ilin... Se mi ŝuldas al li la kronon, ankaŭ Bonaparte ŝuldas al mi multon. Mi edziniĝis al li antaŭ dek tri jaroj, dum kiuj mi uzis ĉiujn miajn fortojn por servi lin, protekti lin kontraŭ liaj kontraŭuloj kaj siaj inklinoj. Kaj nun divorco estas mia rekompenco!.Aĥ, se li plenumos tiun planon, mi ne transvivos ĝin.»

Ŝi premis ambaŭ manojn kontraŭ sian mallarĝan bruston, kvazaŭ por reteni tro vivecan suferon, sed ŝiaj okuloj restis sekaj.

«Sinjorino, » diris Marie per tremetanta voĉo, «kredu, ke mi bedaŭras per mia tuta koro tiun situacion, pro kiu mi ne ŝuldas...»

«Ĉu pro kiu vi ne ŝuldas? Kion vi diras, sinjorino! Ĝuste vi puŝas lin al divorco.»

Josephine lasis fali sian ludatan dolĉecon. Ŝi nun atakis Marie.

Malforto ekkrio respondis al ŝi:

«Ĉu mi, Sinjorino?»

«Jes, vi.»

La dureco de tiu tono rektigis Marie. Subite ŝi sentis ŝin forta.

«Kiel Via Imperiestra Moŝto povas akuzi min pro penso, kiu estas tiel malproksima de mi. Neniam mi diris vorton kontraŭan al la respekto, kiun mi ŝuldas al Via Imperoestra Moŝto. Oni provis engaĝi min en intrigojn, sed mi rifuzis...»

La imperiestrino krucigis sur siajn ŝultrojn sian rozkoloran ŝalon kun nigraj palmfolioj.

«Vi ne komprenas min, grafino. Mi kredas, ke vi ne uzas vian influon sur Bonaparte por instigi lin forlasi min, sed vi devigas lin al tio rifuzante proponon kiu sekurigus liajn interesojn, la miajn kaj la viajn, kaj kiu precipe feliĉigus lin!»

Marie klinis la kapon. Estis do tio, kion volis diri al ŝi la imperiestrino!La intima interparolo finiĝis per riproĉo. Ŝi bedaŭris esti veninta por ricevi tiel justan plendon, kiun ŝi ne povis refuti!

Ŝi faris geston de ĉarma kaj naiva kapitulaco.

«Kion mi povis fari, Sinjorino? Oni petis min liveri mian infanon!...»

«Ĉu liveri lin? Sed li neniam ĉesus esti via infano! Vi povus havi lin ĉiumomente. Vi estus enirinta en mian domon kun la grava tasko eduki ĝin.»

«Via Imperiestra Moŝto forgesas, ke en tiu kazo mi baldaŭ estus la objekto de la suspektoj de la familianoj de la imperiestro, kaj ke la sekreto ne povus esti longe gardata.»

«Per kio tio gravus? La imperiestro estas la mastro. Li defendus vin kaj sian heredonton. Kaj mi estus tie por subteni lin per ĉiuj miaj fortoj. Ni tri, li, vi kaj mi, ni estus pli fortaj ol Francio kaj la mondo!.Sed vi ne volis!.»

«Sinjorino, ankaŭ Via Imperiestra Moŝto estas patrino. Ŝi certe komprenas la gravecon de la ofero, kiun oni petis min fari. Kaj pardonu al mi tiun ĉi mankon je respekto, sed en mia loko, ankaŭ vi ne estus konsentinta.»

«Ĉu mi? Jes ja, mi estus konsentinta pro amo al Bonaparto, pro zorgemo pri sia trankvileco, por la sekureco de lia trono, mi pretus al ĉio. Nenio estus reteninta min... Sed sendube vi amas lin malpli ol mi. Vi estas ankoraŭ tiel juna!.»

Marie klinis iomete la kapon kaj prononcis nenian vorton. Josephine vidis, ke ŝi gajnis nenion. Ŝi tamen ne malkuraĝiĝis kaj daŭrigis:

«Tio tamen estus tiel oportuna, pli ol vi sendube povus imagi! Sed vi ne bone pripensis, la aferon, vi respondis tro frue, vi ne havis fidon, vi ebele timis min.»

«Ne, Sinjorino, mia malĵusta sinteno kontraŭ Via Iperiestrina Moŝto, por kiu mi kuraĝas peti Ŝian pardonon, ne devos erarigi Ŝin pri miaj sentoj. Mi sentas por Vi nur respekton kaj admiron, sed.»

«Sed?» ripetis Josephine, kiu pendis je ŝiaj Hpoj.

«Sed Via Imperiestrina Moŝto ne petu min forlasi mian infanon. Mi preferus, se necesus, fo l as i F rancion kaj reiri al mia lando... Jes, se tiu solvo povus trankviligi Vian Imperiestrinan Moŝton aŭ esti avantaĝa por Ŝi, mi tuj pretus fari tion.»

Josephine ŝajnis venkita. La batalo kiun ŝi komencis, estis malgajnita. Marie Walewska ne estis cedonta. Tiuj dolĉaj naturoj havas nevenkeblan obstinecon.

Peza silento ekestis inter la du virinoj kaj separis ilin kvazaŭ per mejloj. La imperiestrino interrompis ĝin la unua.

«Mi eraris, » ŝi diris amare. «Mi kredis vin kapabla renonci. Mi jam renoncis tiom! Sed vi volas gardi ĉion, vian filon kaj la Imperiestron! Kaj, kion mi scias? Mia malgajno eble favoros viajn sekretajn dezirojn!»

Marie ekstaris, ofendita.

«Via Imperiestrina Moŝto faras al mi ofendon, kiun mi ne meritas! En tiu ĉi sama minuto Ŝi povos konvinki Sin, ke mi estas malproksima de tiuj malnoblaj kalkuloj! Ni iru kune al la Imperiestro. Mi ĵetos min ĉe liaj piedoj kaj ripetos en via ĉeesto kion mi diris al Li tiom da fojoj, ke al la konsciencriproĉo, kiu pezas sur min, ĉar mi forlasis mian edzon, mian familion kaj mian landon por veni al Francio, mi ne volas aldoni tiun de intrigi kontraŭ vi!.»

«Venu, » diris Josephine, ekstarante siavice.

Ŝi ne estis virino kiu lasis eskapi neantaŭviditan okazon, certe danĝeran, sed potencan, kiu povus frapi la imagon kaj la koron de Napoleono. Certe, la imperiestro komence kolerus, sed kiu scius? Eble lia emocio kaj tiu de Marie ne estis kondukontaj al interparolo kies rezulto favorus ŝin? Ke divorco estus prokrastita jam sufiĉis por ŝi. En tiu ĉi momento ŝi deziris nenion pli. Poste ŝi povus regajni terenon.

La incititeco de Marie estis ekstrema. Ŝi rapide paŝis en militista maniero. Josephine estis devigata rapidigi la paŝojn por povi sekvi ŝin. Tempesto estis subite leviĝinta en sia delikata menso, kiu dominis sian prudenton kaj puŝis ŝin al nerezisteblaj agoj. La Polino, ŝajne tiel rezervema kaj timema, subite fariĝis arda kaj decidema. La supozo de Josephine pri ŝiaj intencoj, profunde vundis sin. Eĉ se ŝi riskus per tio sian vivon, ŝi retroirus nenian paŝon.

Ili supreniris la internan ŝtuparon, kiu kondukis al la apartamento de la imperiestro. En la servosalono estis nur du servistoj. Haltigante per gesto ilian pretecon helpi ilin, ili penetris en la salonon, kie la ipmperiestro donis siajn aŭdiencojn. Roustam staris antaŭ la pordo, kiu separis tiun vastan ĉambron de la imperiestra kabineto. Josephine iris rekte al la Mameluko, kiu venis kun Napoleono el Egipto.

«Malfermu, mi deziras paroli al via mastro.»

«Tio ne eblas, Via Impirestrina Moŝto, » diris Roustam en sia speciala lingvaĵo.

Josephine rigardis lin per orgojla mieno.

«Ek, lasi min eniri. Estas necese.»

Ŝi metis la manon sur la klinkon. Timigita, Roustam cedis, kaj la du virinoj eniris la kabineton de Napoleono.

En tiu momento la imperiestro, klinita al Méneval, kiu febrece skribis sur sia tablo ĉe la fenestro, estis diktanta koleran leteron al sia frato Joseph, la reĝo de Hispanio, kies vanta incitiĝemo paralizis siajn armestrojn kaj perdigis lian aferon... Ĉe la bruo de la malfermanta pordo, Napoleono, vidante eniri Josephine kaj Marie, levis la kapon, mirigita. Kio estis tio? Malgraŭ liaj ordonoj! Josephine kaj Marie kun ŝi! Kio okazis?

«Ĝis baldaŭ, Méneval, » li diris al sia sekretario, al kiu tiu paŭzo multe plaĉis, «mi revokos vin poste.»

«Kio do estas?» grumblis la imperiestro, kun kolera grimaco. «Kial do vi ambaŭ venas perforti mian pordon, vi, Josephine, kaj vi, Sinjorino?»

«Siro», ekkriis Marie, falante, kiel ŝi diris, sur la genuojn antaŭ la imperiestro, «mi petas vin pravigi min antaŭ la imperiestrino. Ŝi imputas al mia rifuzo cedi mian infanon la minacon de la separo inter Vi kaj ŝi. Ŝi kredas, ke mi estas ŝia malamiko. Tio ne estas vera, ĉu ne, Siro? Ĉu mia koro ne ĉiam sangis ĉe la penso, ke vi povus forlasi la kompaninon de viaj unuaj gloraj tempoj por mi? Atestu por mi, se vi ne volas, ke mi perdu mian honoron en la okuloj de la imperiestrino, kaj ke mi tuj forlasu Parizon por retiriĝi min sur la angulon de tero, kie mi naskiĝis.»

Ŝi kunigis la manojn kvazaŭ por diri fervoran preĝon, en kiu ŝi metis sian tutan animon. El ŝiaj puraj, bluaj okuloj kaj ŝia bela, tenera vizaĝo, ruĝiĝinta de emocio, emanis tia entuziasmo kaj nobeleco, ke Josephine tute konfuziĝis, kaj ke Napoleono sentis malperi sian koleron.

«Trankviliĝu, Marie, » li diris, relevante ŝin kaj sidigante ŝin en fotelon. «Trankviliĝu. Tiu sceno estas absurda. Mi kredis vin pli saĝa. Kiu metis en tiu alie tiel prudentan kapeton tiom da stultaĵoj? Via ĉeesto ĉi tie kaj viaj paroloj estas pli ol strangaj: ili estas malkonvenaj. Se vi volas gardi mian amikecon, vi ne povas daŭrigi tiun interparolo.»

«Bonaparte, » diris Josephine, prenante la manon de la imperiestro, «la Sinjorino Grafino meritas nenian riproĉon. Pri noblanimeco ŝi volis akompani min ĉi tien. Kaj ne utilas, ke vi respondu al ŝia peto. Estontece mi estas certa pri ŝi, kaj mi ĉiam kredos je ŝia delikateco kaj lojaleco.»

La repliko estas lerta kaj konvenis por agi sur la menso de Napoleono.

«Vi ambaŭ metas min en kruelan embarason, » li diris, «retirante sian manon. Estas vere, Marie, ke, se vi estus konsentinta al tio kion mi atendis de vi, mi ne vidis min devigita fari al la ordo, kiun mi establis en Francio, oferon, kiu pezas sur mian koron. Ne ekscitiĝu, Josephine, vi sciis, kiom tiu afero dolorigas min. Ni ĉiuj tri estas tre malfeliĉaj. Sed kion ni povas fari kontraŭ politika neceseco? Mi rezignis pri la solvo, pri kiu mi pensis. Tro da ĵaluzuloj sendube estus penetrintaj en tiun misteron. Cetere estas jam tro malfrue, kaj mi ne plu revenos al ĝi. Helpu min anstataŭ kompliki la aferon. Ankaŭ mi bezonas mian tutan energion por rompi ligilojn kiuj estas karaj al mi... Foriru, retiriĝu vin ambaŭ... Mi volas tion... Estas necese...»

Li malfermis la pordon, vere ekster si mem pro tiu terura situacio, kaj ne volante resti en ĝi pli longe, li kriis:

«Duroc!. Roustam! Ĉu vi estas tie? Tuj rekonduku al mi la grandmarŝalon!»

Tiam li reiris en sian kabineton..

Josephine, humiligita, nerekonebla, senbrue ploris en sia fotelo. Marie, proksime de ŝi, plena je kompato, kvazaŭ aŭtmate agitis la lipojn. Ŝi volis rekuri al la imperiestro kaj peti lin ankoraŭfoje. Sed al ŝia peteganta rigardo li respondis per tia kolera, suverena rigardo, ke ŝi sentis, ke reiro al li estas neebla, kaj ke la sorto de Josephine estas sigelita.

Alvenante, Duroc rigardis la scenon.

«Duroc, rekonduku tiujn ĉi damojn, » diris Napoleono, «kaj tiam revenu.»

Dolĉe li helpis Josephine restariĝi. Ŝanceliĝante ĉe la brako de la grandmarŝalo kaj subtenata de Marie, ŝi foriris. Ĉe la sojlo ŝi haltis kaj diris malrapide kun neesprimebla malĝojo:

«Ĉu ĉio estas do finita inter ni ambaŭ, Bonaparte?»

La imperiestro ne respondis. Nervoze levante la ŝultrojn, li returniĝis, kvazaŭ estus tro dolorige por li vidi malproksimiĝi tiujn du virinojn, kiuj kontraŭstaris sin en lia amvivo kaj kiuj reprezentis, unu lian antaŭan ardon, la alia lian nunan tenerecon, unu lian brilan junecon, la alia lian maturecon plenan je forto, sed superŝutita de zorgoj...

Kiam venis Duroc, li trovis Napoleonon apogante sin per la kubutoj sur la skribablon kaj kovrante la okulojn per la manoj. Komence li respektoplene silentis antaŭ tiu videbla malĝojo de la imperiestro. Kiam tiu ĉi malkovris sian frunton, Duroc raportis pri sia misio.

«Mi rekondukis la imperiestrinon al ŝia ĉambro kaj sinjorinon Walewska al ŝia veturilo.»

«Bone, » diris Napoleono.

Kaj li refalis en sian silentan revadon.

«Se la divorco tiom kostas al vi, »murmuris Duroc, «kial ne reveni de via decido?»

Napoleono suspiris.

«Ĉu ĝi kostos al mi multe? Ha jes, ĝi kostas al mi senfine multe, mia amiko. Mi forsendas virinon, kiu estis la ĉarmo de mia juneco, kiu komprenis min nur ĵetante rigardon al mi, kiu neniam libervole kontraŭis min, kiu amas min kaj por kiu mi sentas senfinan amikecon... Tio ĉi estas tro doloriga.»

«ial preni sur vin tiun aflikton?» replikis Duroc, kies tuta rankoro kontraŭ la imperiestrino en tiu ĉi momento estis englutita per lia afekcio por la imperiestro. «Estas ankoraŭ tempo ŝanĝi viajn decidojn. Sufiĉas unu vorto via por solvi la problemon... Por sekurigi la heredaĵon vi trovos aliajn vojojn. Memoru, kion vi diris la morgaŭon post la batalo apud Aŭsterlitz.: ‘Miaj soldatoj estas miaj infanoj. Se unu el ili havus filon, kiu estus digna je ni, mi testamentus al li miajn posedaĵojn kaj nomus lin mia sukcedonto!’»

«Aĥ, Duroc, mia amiko, » diris Napoleono, laŭte purigante sian nazon, tio estis nur frazoj... Vi lasis vin kapti de ili, ĉar vi pensas pri la heroaj ideoj de la antikva mondo. Sed ni ne plu estas la viroj kiujn priskribis Plutarĥo! La tempoj ŝanĝiĝis. Ni estas parto de sistemo al kiu estas subigitaj niaj propraj deziroj kaj kiu ne aŭdas niajn plendojn. Mi ne plu estas libera. Reveni malantaŭen estas neeble. La divorco estas publika. La tuta Parizo, la tuta imperio jam okupiĝias pri ĝi. En la salonoj, la rondoj, la kafejoj oni parolas nur pri tio. Francio volas tion. Rigardu la raportojn, kiujn oni sendas al mi de ĉie.»

Li montris la dosierojn, akumulitaj sur sia skribtablo.

«Ho!» diris Duroc. «Estas la raportoj de Fouche! Vi diris al li preprari la publikon: li ribeligis ĝin. Li kaŝas, transvestas siajn agentojn kiel homojn el la popolo kaj ordonas ilin ekstari sub viaj fenestroj, kiel antaŭ kelkaj tagoj, peti de vi novan edziĝon! Ĉu vi ne konas lin?»

«Ne kredu tion, Duroc. Fouche ne faras la publikan opinion, li estas ĝia eĥo. Eble li plifortigas kaj misformas ĝin iomete, sed mi povas legi inter la linioj. Cetere, inter ni, la deziro de Francio ne sufiĉus por determini mian konduton. Ĉe aliaj okazoj mi sekvis malgraŭ ĝi mian propran vojon. Ne, mi faris decidon. Mi malĝojas, sed mi ne povas lasi regi min de miaj sentoj. Mi ne plu havas la rajton senti kiel aliaj homoj. La divorco estas necesa por la solideco de la imperio: ĝi faros finon al la necerteco de la estonteco. Ĝi okazos... Mi nun laboros por ne plu pensi pri ĝi.»

Per klopodo de sia volo, li refariĝis trankvila, sed liaj genuoj tremetis.

Siavice Duroc komprenis, ke ĉia insisto estas vana kaj nur doloriga. Kiel ajn en tiuj tagoj de necerteco, kiam interkoliziis kaj konfuziĝis liaj memoroj, povus fluktui lia amikeco por Josephine, lia amo al Marie kaj lia patra instinkto, li estis firme decidinta. Li suferis, sed li estis neŝancelebla.

«Ĉu vi deziras paroli al Méneval?» demandis Duroc.

«Jes, voku lin. Aĥ, vi legas en mi, Duroc. Laboro estas mia plej bona amiko!»

Kaj ĉar leĝera tiko kontrahis la vizaĝon de la grandmarŝalo, li iris al li.:

«Vi ankaŭ, Duroc, estas bona amiko.»

Kaj li ĉirkaŭbrakis lin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.