La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIV. Necerteco

Sed kiu estas anstataŭonta Josephine sur la trono? Ĉu Rusa grandprincino? Ĉu Aŭstra arkidukino? Ĉu Saksa princino?

Inter tiuj tri kandidatinoj, la gastoj de la Tuilerioj estas dividitaj. La Bonapartoj, la altranguloj, la ministroj havas ĉiuj siajn proprajn opiniojn. Sed ili esprimas ĝin sekrete en flustroj, en murmuroj. Ankoraŭ neniu kuraĝas paroli pri nova edzino por Napoleono. Oni sentas, ke li pensas pri tio, kalkulas, hezitas.

Se li aŭskultus sian koro, li kronus Marie. Li amas ŝin, kaj ŝi amas lin. Ŝi estas havonta infanon. Tra ŝi la heredeco estos certa. Formalaj obĵetoj povos kontraŭi tiun geedziĝon. Ili ne gravos la tagon, kiam li decidos.

Kiel ajn prizorgema de sia aŭtoritato li ŝajnas esti, Napoleono tamen restas sentema por la publika opinio. Li timas la reprezentantojn de sia familio, precipe sian patrinon, la impertinentaĵojn de siaj fratinoj, Pauline kaj Caroline, kiujn nur princino povos kontentigi. Por solidigi sian dinastion kaj pligrandigi lian prestiĝon, filino de reĝo konvenus pli ol la juna Pola grafino. Tamen, pensinte dek jarojn nur pri la ŝtato, ĉu li ne rajtus pensi fine pri si mem? Venas momento kiam heroo sopiras je sia propra feliĉeco.

Li metas al si demandojn, li pezas ĉiujn eblecojn... Se li foje ŝajnas distra dum konsilio aŭ aŭdienco, estas ke li pensas pri Marie. Ofte dum la nokto, forsendinte Méneval, kiu preskaŭ falas pro laceco, li malrapide promenas tra sia kabineto, haltas ĉe la ogivo, rigardas antaŭ sin sen vidi, la manojn malantaŭ la dorso, kaj reprenas sian paŝadon. La soldatoj de la gvardio, scivolaj, vidante pasi kaj repasi la ombron de la imperiestro, kredas, ke li pripensas novan militiron. Ne, li pensas pri trankvila kaj feliĉa vivo, kiun li volas certigi al si post tiom da obstakloj, sidigante ĉe sian flankon la virinon, kies neprofitemon, sincerecon, veran kaj profundan amon li mezuris.

Fouche estis sekrete informita pri la sinteno de Aŭstrio. La Franca ambasadoro en Vieno, la grafo de Narbonne, private skribis al li vivece rekomendante la preferatan arkidukinon de la imperiestro. La ministro de la polico gardis la leteron kaj diris nenion pri ĝi. Li esperis povi triumfigi alian kandidatinon. Helpi nevinon de Marie-Antoinette sidiĝi sur la tronon de Francio estus neeble por reĝomurdinto. Lia plano ne ŝanĝiĝis. Tiu kiu laŭ li devos anstataŭi Josephine sur la trono, estas Marie Walewska.

Marie, sed kondiĉe ke ŝi akceptus fari tion, ke ŝi serioze konsiderus la konsilojn de la duko de Otranto, ke ŝi lasus lin eniri sian konfidencon, ke ŝi montrus sin sufiĉe dankema pro la servoj, kiujn li faras al ŝi, por certigi al li sian konstantan apogon apud Napoleono, ekde la tago, kiam ŝi estos imperiestrino. Minacata de tro da malamo, li trovis la ideon de alianco kun Marie ekde ŝia alveno en Francio la plej forta garantio de sia fortuno. Sed estis necese silente fari almenaŭ spiritan akordon kun ŝi. Negoco, kiu postulis ekstreman delikatecon. Cetere la tempo urĝis. Kiel ajn ruza la duko de Otranto estis, li troviĝis tiam en la plej granda embaraso de sia vivo.

Li finfine decidis provi sian ŝancon. Li sentis, ke Marie estas nun tiel suspektema kontraŭ li, ke li komencis paroli al ŝi kun ekstrema singardeco. Li prezentis sin ankoraŭ iam kaj iam en la strato Houssaye, sed laŭ la konsilioj de Duroc, Marie ricevis lin kiel altrangulon pli ol kiel amikon. Fouche toleris tiun traktadon kun ŝajnigata submeto esperante baldaŭ povi regajni la perditan influon.

Finfine li decidis agi, kaj iumatene, kiam li alportis al Marie loĝion por la operejo, kie, honore al la reĝo de Bavario, estus donita parada spektaklo, li demandis ŝin ridante, sen ŝajni serioze paroli, ĉu «ŝi timas la pezon de la krono por siaj belaj haroj».

«Ĉu mi?» demandis Marie. «Ha, ankoraŭ ĉiam viaj revoj!»

Per ŝia sinteno de abnegacio li komprenis unu aferon, kiun li ne suspektis, ĉar li estis tro ruza. Tiu tiel sendependa kaj fiera virino ankoraŭ ĉiam ne esperis, en la momento kiam la imperiestro estis fariĝonta libera, ke li povas proksmigi ŝin al li.

«Ĉu vi do forgesis, kion mi antaŭe diris al vi?» li replikis, insinuante. «Kaj nun, kiam la trono vakos, ĉu vi ne scias, ke vi povos sidiĝi sur ĝin, kiam vi volos?»

«Ĉu kiam mi volos? Tiam, neniam.»

Ŝi rigardis lin desupre, kio maloftis ĉe ŝi.

Li ne insistis, promesante al si mem repreni la temon en pli bona momento, kiam ŝi estus pensinta pri ĝi.

Ŝi pensis pri ĝi, sed ŝia animo estis fermita kampo, kie interluktis kontraŭaj sentoj. La ideo, ke, akceptante la kronon, ŝi pravigus la suspekton, kiun esprimis Josephine, nome ke Marie aspiris ŝian rangon, naŭzis ŝin. Sen ambicio, amante nur la viron en Napoleono kaj atendante de li kiel prezon de ŝia amo nur la relevon de sia kara subpremata patrio, ŝi komence reagis per repuŝo de la perspektivo de la por ŝi kapturna levo. Religiaj skrupuloj, timo pli profunde vundi la grafon Walewski per sensacia rompo de iliaj lastaj ligoj, ĉio kion ŝi antaŭe diris por oponi la tentajn vortojn de Fouche revenis en sian menson kun pli granda forto.

Tamen, se Napoleono dezirus tion?

Se li volus tion, se pro amo al la infano kiun ŝi portis, se, por obteni tujan heredonton, la imperiestro petus ŝin ŝanĝi sian opinion, kion ŝi tiam farus? Ĉu ŝi havus la forton rifuzi? Malsuprenirante en si mem, en la honestecon de sia memo, ŝi konfesis, ke antaŭ viveca kaj forta peto de Napoleono, ŝi cedus.

Sed tion ŝi konfesis al neniu. Eĉ ne al sia frato Laczinski, al Duroc, sia amiko, eĉ ne al Pauline Borghese, kiujn ŝi ofte vidis kaj kies nediskreta scivolemo devis kontentiĝi per elturniĝaj vortoj. Napoleono sola estis ricevonta tiun jesan respondon, kiun ŝi kaŝis en sia koro, pro kiu ŝi preskaŭ hontis kaj kiun, se Napoleono mem ne serĉus ĝin, neniu en la mondo iam malkovrus.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.