La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XX. Adiaŭo

La momento de ŝia foriro estas venonta. La antaŭvesperon ŝi adiaŭas sian domon kaj la ĝardenon, kaj tiam ŝi rifuĝas en la malgrandan buduaron, tapetitan per blanka kaŝmiro, kie troviĝas ĉiuj objektoj kiuj agrabligis sian vivon: la skribtablo, sur kiu ŝi skribis tiom da leteretoj al Napoleono ; la pentrostablo, sur kiu ŝi pentris tiom da foj oj per malsperta mano lian portreton; la tapiŝo, sur kiun ili tiel ofte sidis flankon ĉe flanko rigardante la fajron, parolante aŭ silentante ĉar eĉ silento unuigis iliajn korojn.

Tra la fenestrojn enpenetras la pala krepusko. La tagoj plilongiĝas en tiu komenco de marto, kaj la ĉielo estas ankoraŭ hela. De tie li montris al ŝi sian stelon. Ĉu ŝi vidos ĝin brili ankoraŭfoje antaŭ ol foriri? Ĉu ŝi retrovos ĝin inter la malvarmoj nuboj en la nordo, kie ankoraŭ regas vintro? Marie tremetas pensante pri la nigra kastelo de Walewice, kiu situas inter marĉoj kaj pinarbaroj, kie ŝi devos vivi, atendante kion? Ĉu lian revenon? Ŝi esperas tion, sed ve, tiom de seniluziigoj jam tiom vundis ŝin, ke ŝi ne plu kuraĝas fari planojn, ke ŝi sentas sin nur malforta estulino kuntrenata de la ondoj de mistera maro.

Ĉu ŝi iam revenos? Kiu scias? La imperiestro estas sincera. Li ne volas senigi ŝin de ŝia infano. Sed per mil indicoj, kiuj ne povas erarigi virinon, ŝi divenas, ke dum la lastaj semajnoj granda orgojlo venis ŝveligi la koron de Napoleono. Ankoraŭ neniam li tiom sentis sian grandecon. La fakto ke li baldaŭ eniros la ekskluzivan rondon de la reĝoj kaj imperiestroj, miksante sian sangon de Korsika parvenuo kun la sango de la Habsburgoj-Lorenanoj, suprenigante sian dinastion ĝis Karlo la Granda, kiun li konsideris kiel sian grandan modelon kaj kies kolosa bildo jam dek jarojn, laŭ siaj propraj vortoj, persekutis lin.

Kiu sciis, ĉu tiu ebrieco, kiun li malbone kaŝas, ne daŭros tiel longe, kiel oni kredas? Ĉu pli forte kaptanta influo, imputenda al lia nova familia feliĉeco, sukcedante liajn politikajn revojn, ne ekregos lin iom post iom? Ĉu amo, aŭ almenaŭ geedzeca feliĉeco, povos unuiĝi kun lia senlima ambicio? Ĉu li ne estos influata de la granda prestiĝo de sia juna, aminda kaj bela edzino? Marie foriras, la alia venas. La lukto estos malegala, kiam unu estas tiel malproksime, la alia tiel proksime!

Marie est vekita el tiuj sombraj konsideroj de servisto kiu venas anonci ŝin, ke la duko de Otranto igas demandi, ĉu li povas prezenti al ŝi siajn servojn.

«Mi estas okupita. Mi ne povas akcepti lin. Petu lin skribi al mi.»

Kion li venas fari? Ĉu li volas ankoraŭ tormenti ŝin? Kion li bezonas de ŝi en tiu ĉi horo? Ŝi estas forironta. Li antaŭe minacis ŝin per tio, ke ŝi devas foriri.

Pri la agadoj de Fouche rilate al ŝi, ŝi silentis pro speco de pudoro, ne nur al Napoleono, sed ankaŭ al Duroc, kiu informis ŝin pri la sinteno de la duko de Otranto en la Konsilio. Ŝi diris nur al sia amiko Duroc, kiom ŝi timas pro la imperiestro la influon de tiu ‘malbona viro’.

«Estu trankvila, » respondis al ŝi la grandmarŝalon, kiu legis en la pensoj de Napoleono: liaj tagoj estas nombritaj.»

Ŝi ne kapablas malami, sed Fouche inspiras al ŝi granda antipation. Se tio estas en ŝia povo, ŝi intencas neniam plu renkonti lin.

La servisto revenas.

«La duko ŝarĝis min diri al Via Ekscelenco, ke lia vizito havas nenian alian celon ol saluti Ŝin antaŭ Ŝia foriro al Pollando kaj deziri al Ŝi bonan vojaĝon.»

Si kredas, ke li volas mensogi al ŝi pri sia rolo dum la lastaj eventoj. Sed ŝi eraras. Fouche ne estas unu el tiuj homoj kiuj estas tute amikoj aŭ tute malamikoj. Lia kompleksa naturo havas malantaŭajn ĉambrojn. Ĝi ofte konas ellasilojn de sentoj. Ekde kiam li eliminis la grafinon per sia hipokrita manovro, li sentas por ŝi tiun estimon, kiun li donas nur al altmoralaj karakteroj. Li eĉ spertas bedaŭron por ŝi. Eble sinjorino Walewska ne meritis, ke li rektigis kontraŭ ŝi la potencon de sia genio. La batalo estis tro malegala inter tiu senkulpa digna virino kaj lia ruzeco. Ŝi estas venkita kaj li kredas, ke ŝi foriros por ĉiam. Li fuŝis ŝian vivon, sed li sentas nenian kontentecon pri tio. Li ne denove venis al la strato Houssaye por fanfaroni, sed pro speco de malklara, nedifinebla respekto. La rifuzo de Marie akcepti lin, tute ne mirigas lin.

Ŝi pravas. Kun iomete klinita kapo li forlasas la hotelon.

La princino Jablonowska estas nun ĉe ŝi. Ili ŝatas sin reciproke, kvankam ili estas senfine distaj unu de alia koncerne aĝon, karakteron kaj gustojn. La princino, kiu estas la plej juna fratino de grafo Walewski, elektis la flankon de Marie ekde la komenco de ŝia rilato kun Napoleono. Ŝi pasigas la duonon de la jaro en Parizo, kie ŝi luis domon. En periodoj de dubo kaj malĝojo ŝi konsolas sian bofratinon per sia agrabla ĉeesto kaj konfuza parolado. Sub ŝia gvido Marie devas fari la voajĝon al Pollando, kie, laŭ la eksplicita deziro de la imperiestro, ŝi restos ĝis post la akuŝo.

«La berleno[39] jam alvenis, » diras sinjorino Jablonowska, «ĝi estas tirata de ses ĉevaloj el la ĉevalejoj de la imperiestro. Oni estas ŝarĝanta la pakaĵon. Ĉu vi havas nenion alian kunportendan, Marie?»

Marie nee skuas la kapon.

«Vi devas prepari vin, ĉar jam estas malfrue, kaj la imperiestro estas venonta.»

Marie lasas sin vesti de sia bofratino kaj la fidela Daŝa per vasta pelerino kaj velura turbano. Ŝi ĵetis ankoraŭ rigardon sur ĉiujn aferojn, kiuj vidis ŝin feliĉa ĉi tie kaj kiuj ne povas sekvi ŝin, kaj malsupreniras al la salono.

Napoleono, akompanata de Duroc eniras post kelkaj momentoj. Li longe premas Marie kontraŭ sian bruston, tiam, sidiĝante ĉe ŝian flankon, detale informiĝas pri ŝia sano, donas al ŝi konsilojn kaj igas ŝin ankoraŭfoje promesi skribi al li ĉiun tagon.

«Pacienciĝu, mia eta Marie, nia separo ŝanĝos nenion en mi. Ne pensu pri aferoj, kiuj povus konfuzi kaj malĝojigi vin, pensu pri nia amo. Ba, temas pri separo de nur kelkaj monatoj! Mi revokos vin tre baldaŭ.»

«Aĥ, mia kara Siro, mi deziras tion per ĉiuj miaj fortoj. Ĉiu horo trovos min preta reveni. Mi malproksimiĝos, ĉar vi volas tion. Sed tiel longe ke mi ne povos vidi vin, mi malĝojos.»

«Kial? Ĉu vi ne fidas min? Mi amas vin, Marie, kaj mi ne povas longe vivi sen vi. Tiu geedziĝo estas necesa, vi scias tion, sed ĝi lasas mian koron indiferenta. Nur al vi sola mi restos koralligita. Ĉu vi dubus pri via baldaŭa reveno? Ĉu vi volas, ke mi ĵuras al vi tion?»

Ŝi tenere premas lian manon.

«Ne, Siro, ne ĵuru. Mi preferas ŝuldi mian revenon nur al la deziro de via koro kaj ne al konscienca skrupulo. Estu trankvila: via eta Marie estos sufiĉe prudenta por plaĉi al vi kaj tute ne volas pligrandigi viajn zorgojn.»

Ŝi staras antaŭ li, preta por forlasi la hotelon. Li tiras ŝin al la fenestro, tra kiun falas resto de la tago, kaj tenante ŝiajn brakojn, li rigardas ŝin. Unu plian fojon, li rigardas ŝian altan senfaltan frunton, ŝiajn fajnajn brovojn, ŝiajn grandajn bluajn revemajn okulojn, en kiuj li tiel ofte serĉis la reflektojn de ŝia amo. Li vidas ŝian buŝon similan al ruĝa rozo, la fajnan lanugon super ŝia supra lipo, la leĝere bluetajn vejnojn sur ŝiaj vangoj. Kiom da juneco, dolĉeco kaj vera sentemo! Preta lasi eskapi ĉion ĉi, kion li tiom amas, li denove sentas supreniri tenerecon en li... Unu lasta ĉirkaŭbrako. Per imensa streĉo Marie repuŝas siajn larmojn kaj kuraĝe provas rideti. Tiam, apogante sin sur la imperiestron, ŝi malsupreniras la ŝtupojn de la perono kaj haltas antaŭ la granda veturilo, kiu devas veturigi ŝin al Pollando. Ŝi deziras, ke unue grimpu en ĝin la princino, sia frato kaj Daŝa, kaj tendas al Duroc manon kiu ne tremas.

«Adiaŭ, mia amiko, » ŝi murmuras. «Ankaŭ vi, ne forgesu min.»

Emociite, la grandmarŝalo kliniĝas, nekapabla respondi ion al tiu simplaj vortoj, en kiu amara noto apenaŭ senteblas. Kaj siavice Marie sidiĝas en la berlenon. La postiljonoj klakigas siajn vipojn, dum ŝi turnas la kapon al la fenestro de la pordo.

«Ĝis revido, Marie, ĝis revido, » krias Napoleono kun malkovrita kapo.

Per la mano li salutas ŝin. Tiam bruske li faras kelkajn paŝojn malantaŭen. La peza maŝino ekmoviĝas kaj la ses fortaj ĉevaloj komencas galopi. Ĉe la angulo de la strato malgranda mano agitas poŝtukon tra la fenestro de la berleno. Nur Duroc vidas tion. La imperiestro resurmetas sian ĉapelon, post kiam li distrite brosis ĝin per sia maniko. Preninte la brakon de la grandmarŝalo, li paŝas al sia veturilo, kiu atendas lin en la sakstrateto. Kaj enpaŝante ĝin, li diras, kunpremante la dentojn, por regi sian emocion:

«Ĉu vi vidas, Duroc? Ŝi estas la sola virino kiu vere amas min.»

Li profunde suspiras.

«Kaj nun ŝi foriras, ĉar tio necesas, » li diras. «Ni reiru al nia laboro.»

* * *

Tra la nokto la berleno veturas sur la sonora pavimo de vojo en Germanio. Laczinski dormas. Por eskapi al la babilado de la princino, Marie faldas vian delikatan kolon kaj fermas la okulojn kvazaŭ por dormi.

Ŝi pensas. Ŝi memoras tiu deliran tagon, kiam Napoleon alvenis en Varsovio kaj ŝi ĵetis florojn al li ekde la balkono. Nur tri jaroj pasis ekde tiam. Kaj nun ŝi foriras, spertinte la plej fortan amon, kiu regas la koron kaj la menson de la mastro de la homoj. En tiu momento lia kuraĝo forlasas ŝin. Imensa, nevenkebla bedaŭro invadas ŝin. Se ŝi foriras, ŝi ŝuldas pro tio. Ŝi estis fola, orgojla! Ŝi estus povinta resti. Por tio ŝi estis devonta nur montri afablan mienon al Fouche. Sed ŝi repuŝis lin kaj starisgis kontraŭ si. Ha! Ŝia delikateco, siaj virinaj skrupuloj... Kiom gravis la intrigoj de la duko de Otranto? Ŝi ne volis kunlabori kun li, malkonsilite fari tion far sia instinkta malfido, kaj ĉar ŝi konis la reputacion de la viro. Sed nur ŝajnigante aŭskulti lin, ŝi estus nun ankoraŭ ĉe Napoleono kiel lia kompanino por ĉiam, lia edzino.

Dum ŝi foriras al loko je okcent mejloj de Francio, al tre necerta estonteco, lasante en Parizo la viron, kiun ŝi amas, okupiĝi pri la preparo de la plej splenda geedziĉo. Li revokos ŝin, li diris. Sed se li ne revokos ŝin? Se, edziĝinta al la arĥidukino, li forgesas Marie kaj sian infanon? Ŝi scias, ke li disponas pri la kapablon ĉiam renoviĝi. Ĉiutage li renaskiĝas. Ĉiu mateno faras el lia animo novan paĝon. Tiel longe ke li estis kun ŝi, ŝi fidis la sorton, kiun li preparis por ŝi. Sed nun ŝi jam estas tiel for de li. Ŝi sentas sin nun nur povra, forlasita virino en la plej dusenca situacio, sen edzo, sen konsilo, sen subteno.

Dum la nokto en la berleno Laszinski kaj la princino dormas. Sola Daŝa maldormas. Ŝiaj dolĉaj okuloj ne forlasas sian mastrinon, kiun ŝi edukis kaj kies mutan malĝojon ŝi partumas pli ol iu alia.

Senforta, Marie kliniĝas al ŝi, metas sian kapon sur ŝian ŝultron, kiel kiam ŝi estis malgranda filino kaj metis sian glatan vangon kontraŭ la sulketan vanĝon de Daŝa. Konvulsia movo de ŝia tuta korpo skuas ŝin. Sed ŝi ne ploras. Ŝi ne volas plori. Tion ŝi promesis al Napoleono. Kaj malrapide ŝi denove sukcesas regi sin. Ŝi rektiĝas. Ŝi estos nek malkuraĝa, nek egoisma. Ŝi restos digna je li, digna de ilia amo, en kiu ne miksiĝas neniu etmensa penso. Ŝi restos pacienca kaj atendos.

Ŝi signas sin kaj komencas preĝon. La heleco de la brila luno, kiu blankigas la vojon, penetras tra la vitroj, karesas ŝian vizaĝon kaj faras ŝin tiel pala, ke, falinta sur la kusenojn, ŝi similas al juna mortintino, tiel ke Daŝa, timiĝas kaj prenas ŝian manon per la sia.

Dum mallonga halto en Epernay, oni ŝanĝas la ĉevalojn kaj reforiras. La sekvantan matenon oni estas en Vitry. La veturilo haltas antaŭ la poŝtoficejo. La malgranda urbo estas ornamita per flagoj. Sur la placo leviĝas ligna triumfarko, kiun laboristoj estas ornamantaj per kverkaj kaj pinaj branĉoj... Marie, tute rigidiĝinta, elpaŝas kun la princino por ripozi iomete kaj preni leĝeran manĝon, dum oni rejungas la ĉevalojn. Kaj distrita, ŝi demandas al la gastejestrino, pro kiu festo oni flagis la urbeton.

«Tion oni faris por honorigi la novan imperiestrinon, kiu alvenos morgaŭ.»

«Estas vere, » murmuras Marie. «Morgaŭ ŝi alvenos.»

Ŝi mallevas sian vualon kaj regrimpas en la veturilon. Per sufokita voĉo ŝi diras al princino Jablonowska:

«Ni reekveturu. Mi ne volas resti ĉi tie.»

Kaj, ne plu eltenante la situacion, ŝi ekploras.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.