La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Klarigaj notoj

Pro la multaj historiaj detaloj, kiujn la leganto renkontos en tiu ĉi historia romano sen ia ajn klarigo, mi sekvigas ĉi-sube mallongan historion de la vivo de la Franca imperiestro Napoleono kaj la historion de Pollando.

a. Napoleono Bonaparte

Napoleono Bonaparte naskiĝis en Ajaccio, ĉefurbo de Korsiko, la 15.08.1796 kiel dua filo de Carlo Buonaparte kaj Laetitia Ramolino. Ĉar Genovo vendis la insulon al Francio en 1768, li naskiĝis kiel Franco.

Lia patro estis advokato kaj apartenis al la eta provinca nobelaro. Li havis kvar fratojn: Joseph, kiu estis pli aĝa ol li, Lucien, Louis, kaj Jerome, kaj du fratinojn: Pauline kaj Caroline.

En 1779 la patro sendis la du plej aĝajn filojn, Joseph kaj Napoleonon, al Francio, kie Napoleono ricevis stipendion por la gimnazio de Autun kaj poste lokon en la militista lernejo de Brienne, kie li brilis en matematiko. En 1785 li fariĝis dua artileria leŭtenanto kaj estis sendita al la garnizono de Valence.

Kiam lia patro mortis, la familio translokiĝis al Marseille, kie la patrino provis zorgi pri sia granda familio kiel lavistino, dum Napoleono ŝarĝis sin per la edukado de siaj pli junaj fratoj.

Post la Franca revolucio de 1789 li estis promociita al kapitano. Politike orientita kiel jakobeno li estis sendita kiel artileriisto al la havenurbo Tulono. Danke al lia interveno de artileriisto Tulono estis liberigita de la Angloj.

En 1794 li fariĝis brigadogeneralo. En la aŭtuno de 1795 li denove distingis sin subpremante rojalistan ribelon en Parizo. En 1796 li edziĝis al Josephine Tascher de la Pagerie, la vidvino de generalo de Beauharnais, kiu estis gilotinita dum la Teroro (1793-1794). En la sama jaro Barras, ĉefo de la direktorio, nomumis lin ĉefkomandanto de la suda armeo, kun kiu li invadis Italion.

Liaj rapidaj sukcesoj kontraŭ Aŭstrio decidigis lin invadi la Aŭstrajn Alpojn, post kio li konkludis pacon kun Aŭstrio, kiu devis cedi al Francio Belgion kaj Nord-Italion escepte de Venecio.

En 1797 li entreprenis militiron en Egipto kontraŭ Anglio. Sed la Angla admiralo Nelson neniigis lian ŝiparon en Abukir. Li tamen sukcesis reveni en Francio, kie li estis akceptita kiel nacia heroo.

Ĉar Francio troviĝis sur la rando de bankroto, Napoleono kaj lia frato Lucien, prezidanto de la Nacia Asembleo, plenumis ŝtatrenverson en 1799. Ili estis helpitaj de Murat, kiu per siaj trupoj devigis la Asembleon aprobi ĝin. Sekve de tio li fariĝis Unua Konsulo de la Respubliko, sed li fakte estis aŭtokrato. En mallonga tempo li sukcesis restaŭri la ordon kaj la ekonomion en la lando. En 1802 li fariĝis konsulo por la tuta vivo kaj en 1804 imperiestro de la Francoj.

Post la batalo apud Austerlitz en 1805, en kiu lia venkis Aŭstrion kaj Rusion, li devigis la Habsburgan imperiestron rezigni pri la titolo imperiestro de la Sankta Romia Imperio Germanio kaj aneksis la nunan Germanion.

Ĉar lia geedzeco kun Josephine de Beauharnais restis seninfana, kaj naskiĝis infano el lia amrilato kun la Polino Marie Walewska, li igis nuligi sian geedzecon kaj reedziĝis en 1810 al arĥidukino Marie-Louise de Aŭstrio, el kiu geedzeco naskiĝis filo.

Per lia Kontinenta Sistemo, per kiu li malpermesis al la kontinento komerci kun la Angloj, li preskaŭ ruinigis Anglion. Ĉar Rusio nur malbone aplikis la sistemon, li kondukis en aŭtuno 1812 la Grandan Armeon al Rusio, kie li perdis ĝin. Post kelkaj venkoj en Germanio, li tamen sukcesis eskapi al totala malvenko apud Leipzig (1813). Li retiriĝis al Francio, sed trovis sian ĉefurbon okupita de siaj malamikoj. Li abdikis la 13.03.1814 kaj estis ekzilita al la insuleto Elba, de kie li eskapis en marto 1815. La trupoj senditaj por aresti lin, transiris al lia flanko, kaj li triomfe revenis al Parizo. Sed apud Waterloo li estis definitive venkita de la aliancanoj (21.06.1815) kaj ekzilita al insulo Sankta-Helena, kie li mortis en 1821.

En 1840 lia korpo estis transportita al Parizo, kie li ripozas nun en la Dome des Invalides.

Liaj gefratoj:

Joseph (1768-1844), estis advokato, edziĝis al Julie Clary kaj estis reĝo de Napolo (18061808) kaj poste de Hispanio (1808-1812). En 1815 li elmigris al Usono, setlis poste en Londono (1832) kaj fine en Florenco (1841). La fratino de sia edzino, Desiree Clary, edziniĝis al marŝalo Bernadotte , kiu poste fariĝis reĝo de Svedio.

Lucien (1775-1840), edziĝis al sia amatino. Napoleono volis, ke li divorcu kaj edziĝu al la reĝino de Etrurio, kion li rifuzis. Tio kaŭzis rompon inter la du fratoj.

Louis Napoleon (1778-1846) estis devigita de lia frato edziĝi al ties vicfilino Hortense de Beauharnais kaj estis la unua reĝo de Holando (1806-1810). Ĉar li prizorgis tro bone la interesojn de Holando, li estis revokita kaj la lando aneksita.

Pauline (1780-1825) edziniĝis al generalo Leclerc, kiun ŝi trompis kaj divorcis. Ŝi reedziniĝis al princo Camillo Borghese. Ŝi akompanis Napoleonon en 1814 al Elba.

Caroline (1782-1839) edziniĝis en 1800 al Jerome Murat, kiu fariĝis reĝo de Napolo.

Jerome (1784-1860) edziniĝis al Usonanino, sed divorcis ŝin laŭ ordono de Napoleono kaj reedziĝis al Catharina de Wŭrtemberg. En 1808 li fariĝis reĝo de Westfalio.

b. Pollando

Ĝis 1618 Pollando estis la plej grava lando en orienta Eŭropo. Ĝi enhavis Litovion, Belorusion kaj grandajn partojn de la nunaj Rusio, Ukrainio kaj Germanio.

Unuflanke Prusio kaj Aŭstrio kaj aliflanke Rusio militis kontraŭ ĝi. Sekve de tio la lando estis trifoje partigita. En 1772 kaj en 1793 Prusio, Rusio kaj Aŭstrio aneksis grandan partojn de Pollando. En 1794 eksplodis ribelo sub Kosciusko kontraŭ la Rusoj. Kiam en 1795 la Poloj estis venkitaj, ankaŭ la resto de ilia lando estis dividita. La plej grandan parton de la lando ricevis Rusio: pli ol la duonon.

En 1797 generalo Dombrowski formis Polan legion, kiu batalis en Italio ĉe la flanko de la Francoj kontraŭ la Aŭstrojn. Post la paco de 1801 la legio estis disirigita, post kio multaj Polaj elmigrantoj translokiĝis al la Rusa parto, ĉar Prusio kaj Aŭstrio forigis ĉiujn lokajn administraciojn, dum la Rusoj lasis ilin plu ekzisti.

En 1802 la Pola princo Czartoryski fariĝis ministro pri eksterlandaj aferoj en Rusio. Caro Aleksandro I kaj li eĉ projektis restaŭri la sendependecon de Pollando, sed en 1805 la caro rezignis pri tiu plano kaj demisiis Czartorysky. Denove la plej multaj Polaj patriotoj metis sian esperon sur Napoleonon, kaj ĉi-foje ne tute vane. Laŭ la traktato de Tillsit (1807) inter Napoleono kaj caro Alexander I Prusio devis cedi siajn Polajn regionojn kaj estis formita la grandduklando Varsovio. En 1809 la lando estis pligrandigita per Lublin kaj okcidenta Gallicio, kiun Aŭstrio devis cedi. Tiu politiko tre plaĉis al la Poloj. En la militiro de Napoleono al Rusio partoprenis 100.000 Poloj.

Post la malvenko de Napoleono apud Waterloo, Pollando fariĝis disputobjekto dum la Konferenco de Vieno. Caro Aleksandro volis grandparte restaŭri la Polan reĝejon, sed sub sia propra sceptro, kion forte kontraŭstaris Anglio kaj Aŭstrio. Tial la granddukejo Varsovio, pligrandigita per la Pola provinco de Rusio, fariĝis reĝejo sub la caro kiel monarĥo. La lando ricevis konstitucion (verkita de Czartoryski) kaj proprajn parlamenton kaj armeon.

Nikolao I, frato kaj sukcedinto de Aleksandro, bruskis la Polojn, ĉefe per lia malobservado de la konstitucio. Kiam en 1830 li planis interveni en la Franca kaj Belga ribeloj, kiuj kontraŭis la Vienan Konferencon, tio kaŭzis ribelon en Pollando, kiu estis subpremita en 1831 post furiozaj bataloj.

Pollando estis grave punita. Pluraj ĉefoj estis pendumitaj aŭ ekzilitaj. La universitato de Wilna estis fermita kaj la lokaj administraciantoj anstataŭigitaj per Rusoj. Pollando perdis sian parlamenton kaj armeon kaj la Rusa fariĝis la oficiala lingvo.

(Enciklopedio‘Oosthoek’ 1963)


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.