La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MARIE WALEWSKAAŭtoro: Octave Aubry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Estis la unua matene. Napoleono sonorigis al Constant kaj, atendante lin, komencis malvesti sin. Sur fotelon li metis sian sabron, tiam li demetis sian frakon, ĵetis ĝin teren kaj lanĉis sian veŝton kaj sian grandan rubandon sur la liton.
Constant alvenis.
«Kion vi faris, drolulo?»
La ĉambristo klinis la kapon kaj ne respondis. Liaj trajtoj perfidis grandan lacecon, kaj li ŝajnis fali pro dormemo.
«Mia bano, » grumblis Napoleono.
Li eniris sian banĉambron. Ĝi est plena je varmega vaporo, kies temperaturon malmultaj homoj povis elteni. Helpata de Constant Napoleono lasis sin gliti en la akvoplenan bankuvon. Kaptite de la varmego, li komence faris grimacon, fermis momenton la okulojn kaj, kutimiĝante, eligis suspiron de kontenteco.
Bano estis lia favorata maniero mallaciĝi kaj ankaŭ lia kuracilo. Li ofte restis en ĝi dum tuta horo, fojfoje pli longe.
«Serĉu por mi la dukon de Otranto.»
Sen miro Fouche sekvis la serviston. Ekde sia restado en Egiptio Napoleono allasis al si siajn sekretariojn, adjutantojn, eĉ siajn ministrojn, ĉu li estis ankoraŭ en sia lito, ĉu li okupiĝis pri sia tualeto aŭ kuŝis en sia bankuvo.
«Metu ĉi tien seĝon, Constant, kaj foriru.»
La ĉambristo forlasis la ĉambron.
Fouche sidiĝis ne malproksime de la bankuvo, tusetis kaj atendis la fulmotondron. Sed je la plej neŭtrala tono en vere trankvila tono la imperiestro diris:
«Nu, Fouche, ekspliku al mi la sintenon kiun vi alprenis dum la Konsilio. Laŭ tio kion vi diris al mi antaŭe, mi atendis, ke vi subtenu alian tezon. De kie venis tiu ŝanĝo?»
«Estas vere, Siro, ke mia konduto povis nur surprizi vin, kaj mi estas senpacienca klarigi al vi miajn motivojn.»
«Gardu por vi tiajn frazojn, Sinjoro, rekte iru al la celo.»
«Siro, kiam Via Imperiestra Moŝto faris al mi la honoron averti min private, mi aprobis Lian intencon edziĝi al sinjorino la grafino Walewska. Poste venis al mi alia penso.»
«Kiu? Ke princino estis necesa? Tio ne estas nova! Vi estus devinta pensi pri tio pli frue!.»
«Ne, Siro, ne estas la neceso sidigi sur vian tronon filinon de reganta suverena domo, kiu frapis min.»
«Sed vi diris tion dum la Konsilio.»
«Mi diris tion dum la Konsilio, ĉar mi ne povis ekspliki al Li mian veran kialon. Mi estus malhavinta respekton kontraŭ Via Imperiestra Moŝto.»
Napoleono, kiu volis ekridegi, nur ridetis.
Tiu sereneco kuraĝigis la ministron fini sian klarigon:
«Cetere, se, degnante neglekti tiujn obstaklojn, Vi estus volinta agi laŭ via deziro, vi estus haltigita de sinjorino Walewska mem.»
«Jes, vi jam antaŭe diris tion al mi: ŝia modestio...»
«Ne, Siro, ŝia pieco: la grafino ne estus permesinta divorcon por ŝi mem.»
«Ĉu estas nur tio? Mi igus nuligi ŝian geedzecon kun la grafo Walewski per la oficialularo de Varsovio. Ĝi ne estus montriĝinta pli severa por ŝi ol la oficialularo de Parizo por mi.»
«Tio ne estus sufiĉinta por la grafino. Nur decido de Romo povus kontentigi ŝin, kaj konsiderante viajn rilatojn kun la Papo.»
«Ba!» diris Napoleono senzorgeme, «mi venigus ĉi-tien Pion VII inter du regimentoj. Vi vidus, se li rifuzis tion al mi.”
«Eĉ al Napoleono ne estas eble trakti la Suverenan Pontifikon kiel ŝteliston nur por povi pli facile edziĝi al sia amikino.»
«De kie venas al vi tiu subita malfrua respekto por sutano?» okis Napoleono.
«Mi ĉiam oponis ekscesojn , Siro!»
«Ne en Liono[35], mi pensas!»
«Tio estis eraro de juneco, ĉirkaŭ kiuj oni brodis multajn fablojn. Ĉiakaze mi ne ĉesis badaŭri ĝin.»
«Nu, ĉio estis solvita, sed alimaniere. Ne plu revenu al tio.»
Kia ajn estis lia volo ne lasi legi la ministron en sia animo dum tiu interparolado, li ne povis reteni leĝeran suspiron. Sed li aldiris en tono de perfekta digneco:
«Kion mi faris hodiaŭ vespere, mi ŝuldis, mi kredas, al Francio kaj al mia domo. Jam estas malfrue, duko de Otranto, foriru dormi.»
«Ĉu dormi? Ne, Siro, mi bedaŭras, » Fouche diris, ekstarante. «Mi devas ankoraŭ ekzameni ĉiujn raportojn pri la situacio en Holando. Mi devos raporti pri ili al la Imperiestro, antaŭ ol li parolos al reĝo Louis.»
«Estas vere, » diris Napoleono, kiu apogis sin sur la rando de la banujo. «Tiu interparolado kun mia frato naŭzas min. Kiu estus dirinta al mi, ke frato, kiun mi nutris per miaj soldoj de leŭtenanto, turniĝos kontraŭ mi? Li havas malbonan kapon, acidiĝintan koron. Sed mi devas alfronti tiun problemon kaj per aneksado de liaj limprovincoj rekte povi disponi pri la rivero Skeldo kaj Antverpeno. Ekzamenu tion kaj preparu por mi projekton de traktado. Ĝis revido.»
Dum Fouche malaperis en la dezerto de la palaco, la imperiestro eliris el la banujo, helpate de Constant. Li surmetis ĉemizon, pantalonon el fusteno kaj longan hejmvesto el tondita fusteno kaj tre eluzitajn pantoflojn el ruĝa marokeno, lasis nodi madrason[36] ĉirkaŭ la kapo kaj foriris ne al sia lito, sed al sia kabineto.
Li sidiĝis, foliumis kelkajn paperojn, provizis dokumentojn de notoj, tiam, leviĝinte, eksidis en fotelon, kiu staris apud la kameno. Krucigante siajn brakojn sur la brusto, li eligis sonoran blasfemon.
La sinregado kiun li antaŭ nelonge trudis al si dum sia konversacio kun Fouche kvazaŭe koncentris sian rankoron. Danke al sia sagaceco la duko de Otranto povis foriri, konvinkite de la indiferenteco de la imperiestro, sed tiu ĉi neniam pardonis lin.
Fouche estis ludinta senhonte. Malmulte gravis liaj ŝajnaj kialoj. Malmulte gravis, ke li tute pravis, pri kio ankaŭ Napoleono estis persvadita. Sub la kovro de politika kalkulo lia vera celo restis sekreta. Tiu viro, kion ajn oni faris por li, ligis sin kun neniu. Sub sia masko de bonkoreco kaj de sincereco li estis nur falsa kaj perfida. Lia ĉeesto en militista monarĥio, kiu povis esti renversita, ĉiam estis danĝera por ĝi. Fouche gaje estis fariĝonta ĝia tombisto, se li trovis en ĝi profiton kiun li estis trovonta.
Ĉu forpeli lin? En tiu ĉi momento tio estis multe malpli simple, ol tio ŝajnis. Se Napoleono forpelus lin, li ŝajnus oferi sian ministron pro sia amantino. Oni farus kantojn pri tio en Parizo. Li plimalgrandiĝus en la okuloj de la Francoj, dum Fouche pligrandiĝus, kaj danke al liaj ligoj kun la jakobenoj kaj antaŭaj revoluciuloj li povus fariĝi danĝera. Estus pli bone gardi lin ĉe li. Sed lia grandanimeco havis ankoraŭ alian kialon: li vere bezonis Fouche. Li bezonis lin pro la aferoj kun Romo, por solvi la problemojn en Holando, por plifortigi la kontinentan blokadon. Ĉio ĉi estis konfidita al la zorgoj de la duko de Otranto, kies rolo pligraviĝis dum la lasta tempo. Se li malaperus tro frue, la delikata radaro riskis denove konfuziĝi, gravaj malfacilaĵoj denove estiĝus. Politika neceseco retenis la brakon de Napoleono. Li ne povis anstatauigi kaj forsendi Fouche en tiu ĉi momento.
Li intencis rompi lin post kelkaj semajnoj kaj kun kia ĝojo! , kiam la entreprenitaj aferoj estus kontentige aranĝitaj, la morgaŭon de sia edziĝo, kiu metus lin en brilegan pozicion kaj malkuraĝigus liajn lastajn oponantojn. Li estis romponta lin tiamaniere, ke li neniam pli estis povonta rektigi la spinon. Tiam li estis havonta la liberecon puni lin pli severe ol nun. Estus facile surprizi lin en fraŭdo aŭ trompo kaj, publikigante lian fifaron, neniigi lin por ĉiam.
Intertempe li estis montronta afablan mienon al Fouche por endormigi ties malfidon. Kaj tio senpene. Napoleono estis dotita per miriga talento de ŝajnigado.
Redolĉigite per la penso, ke lia venĝo perdos nenion per tiu atendo, la imperiestro ĵetis la kapon malantaŭen kaj, kun malstreĉitaj trajtoj, pensis pri Marie.
«Kara infano, » li murmuris, «mi oferas vin al la politiko. Sed mi oferas ankaŭ min mem la unuan. Marie certe komprenos: ŝi havas grandan koron. Feliĉe mi diris ankoraŭ nenion al ŝi pri mia intenco. Tial ŝi ne estos seniluziigita.»
La granda regulatoro[37], pendita inter la du libroŝrankoj, kiuj okupis la tutan muron, sonoris la trian horon. La sono de la horloĝo igis Napoleonon eksalti.
«Ĉu estas jam tiel malfrue? Kaj morgaŭ mi havos tiom da laboro! Estas tempo enlitiĝi. Constant!.Sed mi forgesis la problemojn kun Rusio. Mi devos fari paŝon malantaŭen en tiu flanko.»
«Kie estas Méneval, » li demandis al sia ĉambristo, kiu alkuris.
«Siro, sinjoro de Méneval retiriĝis post la seanco de la Konsilio, pensante, ke Via Imperiestra Moŝto ne plu bezonos lin. Ĉu mi devas averti lin?»
«Ne, ne, » diris la imperiestro. «Tiu povra Méneval jam ne plu estas tiel forta: mia servo mortigas lin. Ne plu ĝenu lin. Voku nur la noktan adjutanton. Estas Ségur, ĉu ne?»
Momenton poste Constant enkondukis en la kabineton la filon de la grandmastro de la ceremonioj, Phlippe de Ségur, kiun li vekis en la servosalonon. Li dormis sur matraco metita antaŭ la pordon, kaj, reĝustigante sian uniformon, kun konfuzitaj haroj kaj okuloj duone malfermitaj pro dormo li aperis kiel viva riproĉo al la diligenta tiraneco de Napoleono.
Vidante lin, Napoleono ekridis, ekstaris kaj frapis sian adjutanton sur la ŝultron.
«Mi bedaŭras, kara Ségur, sed vi havas tre belan skribon. La mia estas tiel malbona, ke mi mem povas apenaŭ deĉifri ĝin. Faru al mi la plezuron skribi kelkajn liniojn al Champigny. Sidiĝu tie.»
La junulo sidiĝis en la fotelon de la imperiestro antaŭ la belegan skribtablon, kiun portis orumitaj grifonoj.
«Skribu, » diris Napoleono.
Sinjoro duko de Cadore,
Mi petas vin, antaŭ ol enlitiĝi, forsendi la Rusajn poŝtaĵojn al Rusio, tute kiel mi eksplikis al vi. Ne parolu pri la seanco de hodiaŭ vespere. Morgaŭ, kiam vi estos subskribinta kun la princo de Schwarzenberg, vi sendos duan leteron por sciigi, ke mi decidis por la Aŭstra arhidukino. Venu morgaŭ al mi ĉe mia ellitiĝo. Alportu al mi la kontrakton de Ludoviko XVI kaj la historion de lia edziĝo. N.
Ségur relegis la leteron kaj donis ĝin al la imperiestro, kiu traregardis ĝin, substrekis plurajn vortojn kaj subskribis ĝin.
«Tuj portigu tiun ĉi leteron per la adjutanto al la ministrejo de eksteraj rilatoj. Oni veku lin, se li dormas. Bonan nokton, Ségur. Constant, kie vi estas, fripono?»
Dum Ségur retrovis la servosalonon, Napoleono, antaŭirita de sia ĉambristo, eniris sian dormoĉambron.
La dormo estis al lia servo. Dek minutojn poste, li jam profunde dormis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.