La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MARIE WALEWSKAAŭtoro: Octave Aubry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Josephine promenis kun Hortense kaj sinjorino de Remusat en la varmejoj de Malmaison, la kastelo kie Josephine ŝatis loĝi. Tio estis unu el ŝiaj preferataj plezuroj. Ŝi adoris florojn kaj venigis ilin je altaj kostoj kiel stikaĵojn, bulbojn kaj grajnojn el ĉiuj landoj: Hispanio, Italio, Holando, eĉ el siaj insuloj de origino. Iufoje la Angloj, mastroj de la maroj, havis la kortezecon lasi pasi kestojn kun raraj cepoj, kiuj venis de Afriko aŭ Hindio. Napoleono faris al ŝi riproĉojn pro ŝia malŝparemo por tiuj sendaĵoj, kiuj ofte alvenis putrintaj. Tamen li ne konis la duonon de ŝiaj grandaj elspezoj.
La mateno estis ĉarma. La ankoraŭ varmeta suno brilis sur la deklivaj vitroj de la varmejoj, tiel ke la imperiestrino, zorgema pri sia vizaĝkoloro, aŭ plie pri sia koketeco, emo kiu neniam forlasis ŝin, portis leĝeran muslinan sunombrelon.
Ie kaj tie, laŭ signo de sia patrino, Hortense tranĉis tigojn kaj branĉetojn de magnolioj, kamelioj, hibiskoj, kerioj, la unuaj narcisoj, la lastaj rozoj, kaj donis ilin al Claire de Remusat, kiu metis ilin en korbon. Ĉiuj tri gaje babilis sen la formaleco de la kortego. En Malmaison Josephine estis vere hejme. Ŝi sentis sin libera tie kaj vivis laŭ sia fantazio, pli kiel kastelanino ol imperiestrino, precipe kiam Napoleono forestis, kaj limigis per ferioj la honoran servon, gardante ĉe si nur siajn amikinojn.
La tri virinoj estis forlasintai la varmajn ĉambrojn kaj ankoraŭ troviĝis en la varmejoj, kiam paĝio alvenis kurante en sia bela uniformo de blanka kaj skarlata silko.
«Sinjorino, » li diris, tenante sian ĉapon en la mano, «la sinjoro duko de Bassano, kiu alvenis el Vieno, petas Vian Imperiestran Moŝton pri aŭdienco por urĝa komuniko de la Imperiestro».
Josephine ne povus subpremi leĝeran krion de surprizo:
«Maret! Kial Bonaparte, kiu ne povas malhavi lin, sendas lin al mi? Devas temi pri io tre grava.Bone, Sint-Hilaire, diru al la sinjoro duko de Bassano, ke mi reeniros kaj akceptos lin en la malgranda blua salono... Claire, restu ĉi tie kun Hortense, vi realiĝos al mi poste.»
Tra la parko kiu estis malseka de la aŭtuna rozo, ŝi reiris al la kastelo.
Tiu alveno agitis ŝin pli ol ŝi volis montri. Per siaj longaj silentoj kaj siaj malpermesoj aliĝi al li, kiujn ŝi ricevis, Napoleono ĝenis ŝin en ŝia trankvileco, kiun ŝi ĝuis ekde de ilia restado en Marracq. Ŝi sciis, Fouche informis ŝin pri tio, ke sinjorino Walewska estas ĉe la imperiestro. Ŝia instinkto ripetis al ŝi, ke la Polino kaŭzos al ŝi malfeliĉon. Superŝtica kiel ĉiuj Kreolinoj, ŝi ne sukcesis regi siajn antaŭsentojn.
Kiam ŝi eniris la salonon, ŝi gracie etendis la manon al la duko de Bassano, kiu kisis ĝin. Maret ne estis amiko de Josephine, kiel diris Napoleono, sed li ĉiam traktis ŝin tute korekte. Kaj siaflanke, ŝi klopodis indulgi la viron, kiu daŭre vivis kaj familiare rilatis kun la cesaro.
«Mi gojas vidi vin, Sinjoro Duko. Vi alportas al mi bonajn novaĵon de la imperiestro, mi esperas.»
«Lia Imperiestra Moŝto, kiun mi forlasis antaŭ ses tagoj, estis perfekte sana, Sinjorino, kaj Li ŝarĝis min per la tasko prezenti al vi siajn plej afekciajn komplimentojn kaj enmanigi al vi leteron de Lia mano, kiun mi havas la honoron transdoni al Via Imperiestra Moŝto.»
Tirante el la interna poŝo de lia frako leteron kun la sigelo de Napoleono, li respekte enmanigis ĝin al la Imperiestrino. Josephine haste rompis la vakson kaj legis:
«Mia amikino, mi kredas, ke la paco kun la imperiestro de Aŭstrio baldaŭ estos subskribita. Maret informos vin pri decido, kiun mi faris kaj kiu gravas por ni ambaŭ. Faru kion li diros al vi. Adiaŭ, mi ĉirkaŭbrakas vin. Miaj komplimentoj al Hortense. Tuta via, N.»
Josephine metis la leteron sur la tablon, sidiĝis sur la grandan kanapon kaj montris fotelon tuj apud ŝi al la ŝtatsekretario.
«Sidiĝu tien, kara Duko, kaj diru al mi kion la imperiestro ordonis al vi diri al mi.»
Ekstreme ĝenate, Maret rtigardis ĉirkaŭ sin kaj komencis per mallaŭta voĉo:
«Mi obeos al Via Imperiestra Moŝto. La misio kiun la imperiestro konfidis al mi, postulas absolutan sekretecon.»
Paliĝante sub sia ruĝo kaŭze de tiu grava enkonduko, Josephine respondis:
«Ni estas solaj ĉi tie. Parolu do, Sinjoro, vi vidas mian malpaciencon»
Preskaŭ meĥanike kaj kvazaŭ li recitis lecionon, kiun li preparis en la poŝtveturilo, kiu transportis lin tra Germanion, Maret diris: «Sinjorino, tio kion mi devas sciigi al vi estas de tre delikata naturo. La altaj ideoj de Via Imperiestra Moŝto kaj la sentoj, kiuj ligas Ŝin al la imperiestro igas min esperi, ke Ŝi bonvolos ekskuzi min pro tio, ke mi parolos al Ŝi pri tia doloriga temo. Mi urĝe petas Vian Imperiestran Moŝton memori, ke mi estas nur la mesaĝisto de la Imperiestro.»
«Mi petas vin, Sinjoro.»
«Mi ne scias, Sinjorino, ĉu vi estas informita pri la famo de intima rilato inter la Imperiestro kaj iu Pola damo.»
«Sinjorino Walewska, jes, mi scias tion.» ŝi sopiris. «Kion diri pri tio, Sinjoro Duko? Ne estas la unua mafidelaĵo de Bonaparte. Sed mi ĉiam fermis la okulojn al liaj nedaŭraj eraroj. Mi neniam volis lin kontraŭi. Sufiĉas al mia feliĉeco, ke li gardas por mi sian afekcion kaj amikecon.”
«Via Imperiestra Moŝto povas tute fidi la tenerecon, kiun la Imperiestro sentas por Ŝi. Ĝi estas tro profunda, por iam esti neniigita.”
«Daŭrigu do, Sinjoro.»
«Sed okazis incidento, kiu donas al tiu rilato specialan karakteron... La Imperiestro tiras el ĝi certajn sekvojn, kiujn mi devas submeti al Via Imperiestra Moŝto: la sinjorino grafino Walewska estas graveda.
Josephine lasis sin fali kontraŭ la dorson de la kanapo, kaj metis la manon sur sian koron. Ŝiaj antaŭsentoj do ne trompis ŝin. Tiu novaĵo estis terura. La katastrofo, kiun ŝi ĉiam antaŭvidis, estis do okazinta.
Maret ekstaris, preta sonorigi, konsternita de tiu duonsveno. Josephine aspektis kiel fantomo en sia tro juna robo el malva organdio kun punto. Ŝia magra brusto forte leviĝis. Ŝiaj alie moviĝemaj trajtoj fiksiĝis. Ŝiaj okuloj ŝajnis grandiĝintaj.
Sed ŝi rektiĝis per forta klopodo:
«Nu, Maret, » ŝi diris per ŝanĝita voĉo, «nu, sciigu al mi la intencojn de Bonaparte.»
«La Imperiestro deziras, se la infano estas knabo, certigi al li la sukcedon sur la trono.»
Josephine tremetis.
«Kiel? Per adoptado?»
«Lia Imperiestra Moŝto ekzamenis tion eblecon, sed ĝi evidentiĝis malpraktika.»
«Kaj nun?»
«La Imperiestro kredas esti sufiĉe certa de Via dediĉiteco al liaj interesoj por simuli gravedecon, ĉar li volas, ke la naskiĝonta infano estu legitime konsiderata kiel la via.»
Li diris tion tre rapide sen kuraĝi levi la okulojn al Josephine. Kiam li eksilentis, ŝi profunde spiris. Estus do tio!. Ŝi tute ne atendis tion... Ne temis pri diverco!...Kiel ajn dura, kiel ajn humiliga estis tiu postulo, ĝi ne trafis sin en la viva karno. Kontraŭe, ŝi tuj vidis, ke ĝi solidigos ŝian pozicion por ĉiam. Ŝia filo Eugene estus ekskludita de la trono... Jes, sed ankaŭ ŝiaj mortaj malamikoj, la Bonaprtoj. Ŝi pretis fari kaj estis faronta la oferon kiun Napoleono postulis de ŝi.
Ĉar ŝi silentis, Maret, kiu suferis torturon, serĉis elirejon el la situacio.
«Via Imperiestra Moŝto certe bezonas tempon por pripensi tiel gravan proponon. Mi do adiaŭos Ŝin kaj mi revenos preni Ŝian respondon ĉi-vespere, se Ŝi permesas tion. Ŝajnas al mi neutile atentigi Vian Imperiestran Moŝton pri la neceseco de absoluta silento pri tiel grava afero. La Imperiestro deziras, ke Via Moŝto, se Ŝi konsentos, tuj aliĝu al Li, kie ajn Li tiam troviĝos, por priparoli kun Li ĉiujn detalojn de la plenumado. En tiu kazo mi havos la honoron akompani Vian Imperiestran Moŝton.»
Li ekstaris, sed la imperiestrino petis lin residiĝi.
«Restu ankoraŭ momenton, kara Duko. Mi ne bezonas pripensi, se cedante al deziro de la Imperiestro, mi povas plaĉi al li. Kvankam tio kostas al mi multe, kvankam mi estas tre sentema sendube vi kredas tion, al la ofendo, kiun mi ricevas kiel virino kaj suverenino, mi ne rajtas heziti. Mi konsentas. Mi volas nur la feliĉecon de Napoleono, la gloron de lia regado, la trankvilecon de Francio, kaj se per la rimedo kiun oni indikas al mi, mi povas altiri al mi sian dankemon, tiu ofero ne estos super miaj fortoj.»
Maret kliniĝis, ĝoja pro tio, ke lia misio sukcesis pli facile, ol li atendis.
«Permesu min, Sinjorino, direkti al Via Imperiestra Moŝto la omaĝon de mia admiro por tia nobla konduto. La Imperiestro, mi devas diri tion, ne atendis malpli de Vi, kaj mi povas certigi Vin, ke Li sentos la plej vivecan dankemon.»
Josephine dankis lin per rideto, kaj per voĉo, kiu retrovis sian karesan tembron:
«Kiam vi devos reforiri, Sinjoro Duko?» «Morgaŭ frumatene, se tio plaĉas al Vi. Mi revenos ĉi-vespere por informi Vin pri la aranĝoj kiujn mi faros por la vojaĝo. Mi reiros al Parizo por prepari ĝin kaj ankaŭ por plenumi la ordonojn de la Imperiestro.»
«Sed, mi ĵus pensas pri tio, Duko: ĉu Sinjorino Walewska estas informita pri la projekto? Kion ŝi diris? Sendube ŝi estas feliĉa! Kia feliĉa sorto por ŝia infano!»
Ŝiaj okuloj pleniĝis per ĵaluzaj larmoj malgraŭ ŝi mem.
«La Sinjorino Grafino Walewska scias ankoraŭ nenion. Sed estas neimageble, ke ŝi ne konformiĝus al la urĝa deziro de la Imperiestro, kiam Via Imperiestra Moŝto konsentis.»
«Vi iros viziti ŝin nun, ĉu ne?»
Surprizite de tiu rekta demando, Maret hezitis momenton antaŭ ol respondi:
«Jes, Sinjorino, je iros nun ĉe ŝin.»
Ŝi suspiris, murmurante:
«Kiu estus dirinta tion al mi en Marracq?»
Tiam subite nova timo survenis ŝin.
«Se nur ŝi akceptos!»
Ŝi adiaŭis Maret kun sia kutima gracio.
«Do, Sinjoro Duko, ĝis ĉi-vespere, kaj bonvolu transdoni miajn afablajn salutojn al Sinjorino de Bassano.
Ŝi senfine ĝojos pri la komplezemo de Via Imperiestra Moŝto.
Apenaŭ estis la dek unua, kaj Maret estus povinta tuj iri al la strato Houssaye, sed, repaŝante en la veturilon, li donis la ordonon antaŭe veturi al lia hotelo. Li volis antaŭe revidi sian edzinon, unu el al plej belaj kaj popularaj virinoj de la kortego, kiun li adoris, kiu lasis sin malvarme adori, kaj kiun li ne kuraĝis veki, kiam, alvenante ĉe la aŭroro, li elpaŝis sian veturilon por ŝanĝi siajn vestaĵojn.
Lia sukceso ĉe la imperiestrino faris, ke li atribuis malpli da graveco al sia vizito al la grafino.
«Mi iros posttagmeze, » li diris, «kaj li igis porti letereton al la strato Houssaye, kie, pro singardemo, li limigis sin al la peto esti akceptita je la tria por komuniki al sinjorino Walewska la deziron de la imperiestro.
Dum li gustumis kun trankvila menso la plezuron premi sur sian koron tiun postuleman sed karan dukinon post kvin monatoj da foresto, lia kolego, sinjoro Fouche, duko de Otranto, ĉar la promocio de 15-a de aŭgusto ne forgesis lin , liveris sin al tute alia tempopasigilo.
Kiam Maret alvenis en Parizo, Fouche estis vokita de Cambaceres por ricevi la ordonojn de Napoleono koncerne la ministerion pri internaj aferoj, kiu estis konfidita al la grafo de Montalivet, kaj li estis malagrable surprizita, kiam li eksciis, ke tiu ministerio, kiu, kune kun tiu de la polico, faris lin preskaŭ mastron de la cent tridek Francaj departamentoj, estis retirita al lia aŭtoritato. Sed li tuj denove regis sin kaj eĉ parolis kelkajn momentojn kun Maret kun speco de rezignacio. La sekretario ne kaŝis al li, ke li iris al la imperiestrino sed diris nenion pri la celo de la vizito. Lia ekstrema rezerviĝemo kaj maltrankvila mieno frapis Fouche, kiu kutimis trovi en li la plej malferman viron, kies leĝeraj maldiskretaĵoj fojfoje havigis al li grandvalorajn informojn. Fouche ekskuzis sin pro urĝaj aferoj, kiuj revokis lin hejmen, kaj, dum Maret restis ĉe la ĉefkanceliero por transdoni al li plej lastajn instruojn de la imperiestro, li sendis unu el siaj agentoj galope al Malmaison por averti Picard.
La lakeo Picard estis lokita antaŭ tri jaroj apud Josephine por vidi, aŭdi kaj tuj komuniki al la ministro de la polico ĉion kio okazis aŭ estis dirita en la palaco, kio povus interesi lin.
Kaŝita malantaŭ la dikaj kurtenoj de la blua salono, Picard ĉeestis la interparolon de la imperiestrino kun la duko de Bassano. Ĉar la temo ŝajnis tro grava por konfidi ĝin al la sendito de sia mastro, li saltis sur ĉevalon, ne sen demeti sian livreon kaj surmeti civilajn vestajojn. Malpli ol horon poste li alvenis ĉe la hotelo de Fouche kaj estis tuj enkondukita en la kabineto de la ministro.
La duko de Otranto silente aŭskultis la raporton de la spiono. Li jam suspektis, ke sinjorino Walewska estas graveda, ĉar lia policista intuicio divenis la motivon por la nekutima, neatendata reveno de la tiel kare amata amantino de Napoleono, dum la paco ankoraŭ ne estis konkludita kun Aŭstrio. Vizito al la strato Houssaye lasis lin necerta. La raporto de Picard heligis ĉion per viveca kruda lumo. Interne Fouche tremetis pro ĝojo. Li konis la sekreton de Napoleono. Ĉu li silentus? Ĉu li lasus ĉion okazi, preta vendi poste pli longan silenton? Sed se tiu alta trompo sukcesus, Josephine estus konfirmita sur la trono por ĉiam, ĉar ne plu estus parolo pri divorco por la imperiestrino, kiu tiel fariĝis patrino! Tiam ŝi estus tre potenca. Ĉu li povus rezisti al ŝia malamo, kiu ne senarmiĝis? Ĉu li ne estus la viktimo de ŝia malfovoro? La fakto ke li konis la sekreton, eĉ ne povus protekti lin. Tuj kiam Napoleono estus avertita pri tio, li devus timi fini siajn tagojn en ŝtatprizono, ĉar la imperiestro ne ŝercis, kiam temis pri afero, kie lia honoro kaj la heredeco estus en danĝero. En tri minutoj Fouche konis la avantaĵojn, estimis la danĝerojn kaj determinis sian konduton.
Post kiam la spiono finis sian rakonton, li restis ĉe li.
«Ĉu vi scias, kien la Sinjoro Duko de Bassano iris, post kiam li forlasis Malmaison?» demandis la ministro.
«Mi aŭdis, kiel la Sinjoro Duko diris al sia kuĉero: ‘Hejmen!’»
«Bone, » mallaŭte murmuris Fouche, «tiu idioto estas perdonta tempon kun sia edzino. Mi alvenos antaŭ li.»
Kaj laŭte li diris:
«Vi bone laboris, Picard, mia amiko. Mi ne estas malkontenta pri vi. Vi tuj reiros al Malmaison kaj reprenos vian servon. Sed vi forgesos ĉion, ĉion kion vi rakontis al mi, ĉu vi komprenas?»
La rigardo de la ministro, glaŭka inter liaj palpebroj, estis tiel akra, ke la viro komprenis, ke lia vivo estus en danĝero, se li ne obeus.
Balbutante li respondis:
«Mi jam forgesis tion, Monsinjoro.»
La duko de Otranto ridetis per la buŝanguloj.
«Vi estas tra lerta knabo. Jen por la peno.»
Li etendis al li paketon da bankbiletoj, kiujn li prenis el sia skribtablo.
«Mi bone pagas, kiam mi estas kontenta.»
La paketo entenis dudek mil frankojn. La agento enpoŝigis ilin, salutis kaj forkuris...
Fouche sonorigis kaj prenis sian mantelon.
Servisto alkuris.
«Ĉu miaj ĉevaloj estas pretaj?»
«Post kvin minutoj, Monsinjoro.»
«Tio estas tro malfrue. Mi malsupreniras. Serĉu por mi fiakron.»
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.