La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

III. Fouche

Kelkajn tagojn post la akcepto en la palaco Tuilerioj, Marie, jam vestita, kvankam estis nur la dekunua horo, sigelis letereton por la imperiestro, kiu komunikis al ŝi, ke li povos vidi ŝin nur la morgaŭon. Ne tre for de ŝi, en speco de granda duoncirkla niĉo en la muro, sur sofo kovrita per belegaj blankaj ursaj feloj, kuŝis princino Pauline, ŝia gastigantino kaj amikino, vestita per multkoloraj muslinoj kaj la kapo ankoraŭ kovrita de la nokta punto.

Ŝi estis en siaj tagoj de kapricoj, ĵurante, ke ŝi ne povas meti unu piedon antaŭ la alian, sed tamen kaptita de la deziro vidi homojn kaj babili... Ŝi igis sin porti ĉe Marie en la portseĝo de sia apartamento, kaj jam tutan horon dum kiu ŝi estis tie, gaje babilis, konfidante al sinjorino Walewska, kiu aŭskultis nur per duona orelo, cent plaĉajn historietojn pri la kortego kaj Parizo.

Pli afekta en sia sinadapto kaj fantazioj ol princino de malnova nobela familio, pli apatia ol la Kreolino, Pauline kurioze kontaktis kun Marie, kiu, laŭ Napoleono, estis ‘simpla kaj kuraĝa kiel unu el liaj grenadistoj’. Sed al ambaŭ plaĉis esti kune. Malgraŭ siaj kapricoj la Alteco kapablis ĝuste taksi verajn sentojn, kaj Marie divenis, kiom da grandanimeco kaj kuraĝo povas enhavi la koro de la dorlotita infano de la Bonapartoj.

La buduaro, en kiu ili troviĝis, dekorita de Fontaine, meblita de Jacob, kiel la resto de la hotelo, montris nevidatan lukson: muroj tegitaj per karmelita silko kun arĝentaj kronoj, seĝoj en amaranta ligno inkrustitaj per eburo kaj bronzo, tapiŝoj teksitaj en la Savonnerie laŭ desegnaĵoj de Pauline feliĉe plibonigitaj de pli bona artisto. En la speguloj, dismetitaj sur dek lokojn, reflektiĝis la agrabla lumo de la du altaj fenestroj, kiuj permesis ĵeti rigardon sur belan parkon kun arboj, kies senfoliaj pintoj supreniris en la delikate bluan ĉielon.

Estis tre varme en la buduaro. La fajrejo, plenigita per aroma ligno, ruĝis. Ĉiuj Bonapartoj estis frostotimaj, kaj Pauline ankoraŭ pli ol la aliaj. Ŝi ne forlasis sian varmakvovezikon, donacon de Canouville, kiu, sur la ruĝo de la recipiento kuraĝis gravurigi du sin bekantajn gekolombojn.

Oni gratis sur la pordo, laŭ la etiketo en la imperiestraj palacoj. La maljuna Daŝa, la fidela ĉambristino de Marie, kiu sekvis ŝin, kiam ŝi forlasis Pollandon, duone malfermis la pordon, kaj, interŝanĝinte kelkajn vortojn kun lakeo, iris al ŝia mastrino.

«La ministro de la polico igas demandi, ĉu via Ekscelenco povus permesi al li interparoladon.»

«Ĉu Fouche?» ekkriis princino Borghese. «Kion li venas fari ĉi tie?»

«Eble la imperiestro sendis lin. Ĉu via Alteco permesas, ke mi akceptu lin?»

«Si, si, » respondis Pauline, kiu diris nur la Italan vorton por ‘oui’ (jes). «Vi devas akcepti lin, Marie. Li tro gravas, por ke oni forsendu lin. Li scias tiom da aferoj, kaj li havas tiel grandan infuon sur la imperiestro, ke oni devas bone rilati kun lin. Mi mem traktas lin kun respekto, kvankam mi ne ŝatas lin. Akceptu lin ĉi-apude en la malgranda salono. Ne fermu la pordon. De kie mi estas, mi povos aŭdi lin, mi esperas. Sed atentu kaj estu singarda kun tio kion vi diras al li.»

Post tio, lacigita per tiu penado, ŝi gapis kaj denove etendiĝis sur la ursofelojn.

La ministro de la polico prezentis sin en malstrikta maniero, kiel amiko, ankoraŭ ne familiare, sed kiel iu kiu deziras konkeri.

«Sinjorino, » li diris, «mi venis doni al vi raporton pir la misio, kiun la imperiestro kaj vi konfidis al mi. Mi trovis, mi kredas, hotelon kiu konvenas al viaj deziroj kaj tiuj de la imperiestro.»

«Ha jes, » diris Marie, «mi forgesis tion. Fouche ridetis. Lia rideto similis pli al rapida grimaco.

«Vi forgesas tro facile, Sinjorino, kio gravas por via sekureco... Feliĉe la Imperiestro ne forgesas vin, kaj ankaŭ ne liaj amikoj, mi kredas, ke mi estas unu el liaj plej bonaj amikoj, kiuj havas la honoron servi vin.»

Marie dankis lin per kapsigno.

«Mi konfuziĝis, ĉar la plej okupita ministro de la imperio forlasis multe pli gravajn aferojn por viziti min.»

«Estu trankvila, Sinjorino, mi neglektas nenian aferon: tio ne estas mia kutimo. Sed mi konfesas, ke tio kio koncernas vin kaj tial tiom gravas por la imperiestro inspiras al mi la plej sinceran intereson. La loĝejon kiun mi vizitis, situas laŭlonge de la Chaussee d’Antin en trankvila, sana kvartalo, ĉirkaŭita de ombroriĉaj parkoj. Estas komforta kaj tre pura domo inter korto kaj ĝardeno, kiu eliras samtempe en la strato Houssaye kaj en malgranda sakstrateto, kie veturiloj povas atendi sen veki atenton. La imperiestro, al kiu mi parolis hodiaŭ matene, diris al mi aĉeti ĝin. Sed mi volis antaŭe informi vin kaj koni vian opinion.»

«Kio plaĉas al la imperiestro, ankaŭ plaĉas al mi, » diris Marie, «kaj cetere mi estas certa, ke vi faris bonan elekton.»

«La imperiestro ne vidis ĝin per siaj propraj okuloj, kaj mi povis vidi ĝin nur kiel simpla viro. Multaj detaloj certe eskapis al mi. Estas do al vi, kiu devas honori tiun loĝejon, decidi, ĉu ĝi respondas al viaj deziroj. Se vi permesus tion al mi, mi volonte kondukus vin tien en momento kiu estos agrabla al vi.»

«Sendube respondis Marie, tentata.

«Ankoraŭ ne estas tre malfrue. Miaj ĉevaloj staras antaŭ via pordo. Ĉu plaĉus al vi, ke ni iru nun?»

Ŝi volonte konsentus al lia propono, amuzite de la neatendata renkonto. Ŝi devis nur ĵeti ŝalon super sian grizan robon. La ideo baldaŭ havi loĝejon, kie ŝi povus vivi sola, multe plaĉis al ŝi. La lukso kiu ĉirkaŭis ŝin en la hotelo Borghese pezis sur ŝin. Kaj kiel ajn gracia kaj bonkora estis Pauline, ŝia babilado, ŝiaj kapricoj, ŝiaj deinaj pozoj ofte tedis ŝin. Ŝi sopiris je la trankvileco en Pollando, en kiu ŝi longe vivis kaj kiun ŝia modesta naturo pli kaj pli deziris, nun ke ŝi estis transportita al multhoma kaj multforma mondo.

Sed tuj ŝi ekpensis, ke ŝi devas respekti la humoron de ŝia gastigantino. Tial ŝi respondis: «Mi ne povus fari tion ĉi-matene, Sinjoro. La princino deziras akuratecon ĉe la tagmanĝon kaj mi timas ne esti reveninta ĝustatempe por reaperi tie ĉi.»

«Tiam posttagmeze?»

«Posttagmeze mi estos libera, kaj tiam mi volonte iros vidi la domon kun vi.»

«Permesu min do, Grafino, veni preni vin je la kvara.»

«Bone, sed ĉu mi ne povus iri tien sola. Mi jam perdigis al vi tro da tempo.»

«Mi ne povus utiligi ĝin pli bone ol en via servo. La okazo povi montri al vi mian dediĉitecon kaj admiron estas kara por mi, kredu min, Sinjorino.»

Marie ruĝiĝis.

«Milfojan dankon, Sinjoro, » flustris Marie, «sed se mi dankeme akceptas la dediĉitecon de viro kiel vi, mi ne komprenas, per kio mi povus enspiri al li admiron.»

Tiom da natureco lasis lin senvorta. Li tamen kredis povi savi sin el la situacio per pompa komplimento laŭ la gusto de tiu tempo:

«Ĉu vi ne scias, Sinjorino, ke via beleco imponis la tutan kortegon?»

Sed ĉar ŝi skuis la kapon sufiĉe malankolie, li komprenis, ke li sekvis malbonan vojon. Tiel li neniam estis akironta ŝian konfidon. Tial, uzante sincerecon kaj bonkorecon, kiuj estis liaj preferataj atutoj kaj kiuj, venante de tiel forta viro, samtempe mirigis kaj altiris, li rapidis aldiri:

«Grafino, ĉiakaze sufiĉis al mi vidi vin por senti min altirata al vi per respektoplena simpatio. Akceptante ĝin vi feliĉigus min, kaj mi ĉiam ĝojus esti utila al vi. Kaj se vi havus kontraŭulojn aŭ malamikojn, mi ĵuras al vi, ke ili estos ankaŭ la miaj.»

«Mi dankas vin, Sinjoro, pro viaj tiel bonvolaj intencoj. Ankaŭ vi havos en mi amikinon. Mi esperas ĝui en Parizo ekziston tiel diskretan, ke ĝi neniam ekscitos ĵaluzecon kaj kalumniadon.»

«Vi estas juna, Sinjorino. Permesu do al preskaŭa maljunulo diri al vi, ke vi malbone konas la mondon, precipe tiun ĉi Jam de du tagoj en la palaco kaj la urbo oni parolas nur pri vi. La imperiestrino estas maltrankvila. En tiu ĉi momento ŝi provas informiĝi pri vi, pri viaj rilatoj, pri viaj planoj. Vi ne povas imagi ĝis kie povas iri ŝia ĵaluzeco. Tiu virino estas la ruzeco mem. Ĉiakaze mi ordigos tion. Ne estas la unua fojo, ke mi metas obstaklon al ŝiaj planoj. Ŝi ne ŝatas min, sed mi ankaŭ ne ŝin, kaj mi jam ofte informis la imperiestron pri la damaĝoj kiujn ŝi kaŭzas per siaj intrigoj.»

Mirigita, sinjorino Walewska aŭskultis la ministron, kiu kuraĝis paroli tiel malkaŝe pri la edzino de sia mastro. La akcepto ĉe Josephine ofendetis ŝin, sed ŝi ne timis ŝin. Ŝi havis konfidon en Napoleono. Ĉu unu vorto lia ne forviŝis ĉion?

Fouche tamen daŭrigis:

«Ne kredu, grafino, ke mi sentas personan rankoron kontraŭ la imperiestrino. Mi longe ekskuzis ŝin kaj ofte defendis ŝin antaŭ Napoleono. Ankoraŭ pli: mi helpis ŝiajn amikojn kaj parencojn. Sed estis mi kiu preferis rompi. Josephine ne malgraciis min. Mi libere rompis kun ŝi, ne por servi miajn interesojn, sed tiujn de la imperiestro. Ŝi ne estas la edzino kiu konvenas al li. Morale ŝi havas nek la gravecon kaj la rezerviĝemon, kiuj estas necesaj al ŝia stato. Ŝiaj ŝultroj estas tro mincaj, ŝia kapo tro leĝera por porti la titolon, kiun ŝi havas. Imperiestrino! Ŝi ne respektas la nomon Bonaparte.»

Tiam Fouche sinkigis sian amaran voĉon, kiu estis nur murmuron:

«Mi ne nur riproĉas al ŝi tion ĉi. Mi batalas kontraŭ ŝi por preciza kaj malferma politika celo. Ŝia ĉeesto sur la trono estas embaraso kaj danĝero por la imperiestro. Ses jarojn pli aĝa ol li, kvankam ŝi provas kaŝi tion, ŝi neniam donos al li heredonton. Sekve de tio la laŭleĝa ordo, establita kun tiom da peno, povos esti endanĝerata ĉiumomente. Ĉar nur unu vivo separas la Burbonojn[9], kiuj restadas en Mittau kaj Londono, de la Franca trono. Ili ne ĉesas esperi iam esti revokitaj. Por rapidigi la proceson, ili daŭre komplotas kontraŭ Napoleono. La jakobenoj[10] kaj la Angloj imitas ilin por sia propra celo. Senĉese mi forigas tiun danĝeron, sed ĉiam denove ĝi renaskiĝas.»

Marie, kiun tiu akra kritiko pri Josephine metis en rezervon, tremetis ĉe tiuj ĉi vortoj.

«Ha, Sinjoro, » ŝi diris, «mi ne ĉesis pensi pri tiu konspiro ekde de tiu vespero. Mi parolis pri ĝi kun la imperiestro. Li respondis al mi, ke tio ne gravas. Ĉu estas vere?»

«Tute ne, grafino, » respondis Fouche grave, «inter ni mi diras, ke tio estas grava. Sed mi aranĝis antaŭrimedojn, kaj la konspirantoj, tuj kiam ili agas, falas en mian reton. Hieraŭ, post kiam la imperiestro donis al mi la ordonon, la tri ĉefoj de la konspiro – ŝuano[11] kaj du elmigrintoj, estis kaptitaj kaj kondukitaj al Vincennes. Militista komisiono juĝos ilin la venontan noktan. Morgaŭ ĉe la tagiĝo ili estos ekzekutitaj.»

La lasta vorto de la malnova konvenciulo falis de liaj lipoj kiel sabro. Marie Walewska malgaje kunmetis la manojn.

«Tio estas terura! Kaj tiuj homoj, ĉu ili kulpas? Ĉu oni estas certa?»

«Tre certa. Ili planis ponardi la imperiestron okaze de la venonta revuo de la infanteria gvardio.»

«Ĉu vi ne timas, ke tiel rapida juĝo povus acidigi la opinion aŭ plivigligi la malamon kontraŭ la Imperiestro? Laŭ mi tio ankaŭ estas timenda.»

«Kontraŭe , sinjorino, tiaj ekzemploj estas necesaj. Necesas frapi juste, rapide kaj forte por ne devi ofte frapi. Tio estas mia metodo. Kaj ĝis nun la Imperiestro ĉiam estis kontenta pri tio.»

«Se vi scius, Sinjoro, kiom mi estas obsidita per tiu maltrankvileco, kaj kiel dankema mi estos al vi, kiu tiel bone gardas la imperiestron!

Li ne estas singarda, ve, kaj elmetas sin ĉiumomente.»

«Jes, sed mi estas gardema. Tiel longe ke mi estos tie ĉi, mi respondecas pri li. La sola atenco kiu preskaŭ sukcesis, nome tiu de 1800, povis okazi, ĉar mi estis sen mandato en tiu momento. Cetere mi avertis la unuan konsulon, sed li ne serioze konsideris mian averton.»

Fouche mensogis. La eksplodo de la infera maŝino, kiu preskaŭ mortigis Bonaparte, tute surprizis lin, Fouche, kaj dum kelkaj tagoj la riproĉo de la publika opinio estis tiel forta kontraŭ la ministro de la polico, ke la tuta Parizo kredis, ke li estos maldungita. Sed Fouche regrimpis sur la deklivon, de kiu li ruliĝis. Per la rapida proskribo de 130 jakobenoj, liaj antaŭaj amikoj, kaj la aresto de kelkaj rojalistaj ĉefoj, li riparis sian eraron kaj sian reputacion.

«Ankoraŭ nun, » li daŭrigis, «la imperiestro povas ŝajnigi primoki miajn avertojn, kiel vi aŭdis en la rondo de la imperiestrino, sed en sia kabineto kun mi, li dediĉas al ili la necesan atenton. Do ne timu, sinjorino...”

Kaj li kuraĝis aldiri:

«Ni ambaŭ kune estos sufiĉe fortaj por ami kaj defendi lin.»

Marie ne reagis al tiu tamen direkta frazo, en kiun Fouche glitigis oferton de alianco. Kion li serĉis en tiu subtila interparolo, revenante al temo tamen malpermesita de Napoleono, estis timigi, poste trankviligi, enspiri konfidon, ŝajni nemalhavebla. Sinjorino Walewska, kiu estis tiel malmulte informita pri la aferoj en Francio, povis nur esti sentema al tiaj vortoj el la buŝo de viro, kies sagacecon kaj organizajn kvalitojn la imperiestro mem laŭdis. Ke li volis esti agrabla al ŝi, certe ne interesis ŝin. Sed la fakto ke li montris sin tiel fervora en la servo de Napoleono, ke li garantiis ties sekurecon kun tiom da energio kaj decidemo, tuŝis sian koron. Oni kalumniis tiun ministron, kies reputacion transiris la limojn de la lando. Kvankam naiva, Marie komencis malfidi la opiniojn de la kortego. Fouche estis transirinta terurajn epokojn. Li tiam devis plenumi agojn, kiujn li, maljuniĝinte kaj pligrandiĝinte, ne plu volis memori. Kaj se li estis vere dedicita al la imperiestro, kiel pruvis sia maniero paroli pri li, kiu estis samtempe respektoplena kaj familiara, li estis, per sia admirinda inteligenteco kaj sia supla persisteco senfine utila helpanto.

Tiam li adiaŭis ŝin, sed antaŭ ol eliri, li haltis kaj diris pli laŭte, ĉar li divenis, ke Pauline estis tie:

«Ĉu mi povas peti vin, grafino, prezenti miajn plej respektemajn omaĝojn al ŝia imperiestra alteco? Mi ne kuraĝas prezenti min al ŝi sen aŭdienco en tiu ĉi horo. Anoncu al ŝi, ke mi havas la feliĉecon doni justecon al persono kiun ŝi bonvolas protekti, la markzinon de Vassoigne, iun elmigrintinon. Laŭ mia peto la imperiestro rajtigis ŝin reveni al Francio, kaj mi klopodos reestabli ŝin en siaj bienoj.»

Marie certigis lin, ke ŝi tuj transdonos al la princino lian mesaĝon, kaj memorigante lin pri la posttagmeza rendevuo, rekondukis lin al la sojlo de la antaŭĉambro. Tiam la pordo de la buduaro leĝere malfermiĝis, kaj Pauline, vekita el sia vera aŭ ŝajnigita dormemo, metis la kapon tra ĝi, tiel maldiskrete kiel simpla mortemulino.

«Ĉar la imperiestro vere amas vin, Marie, » ŝi mallaŭte murmuris, «Fouche deziras fariĝi via intendanto!»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.