La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI. Marracq

La 2-an de aprilo 1808 Napoleono forlasis Saint-Cloud por iri al Bayonne. Li volis mem reguligi la aferojn de Hispanio. Murat, kiun li estis sendinta al Madrido, revis nur povi fariĝi reĝo de Hispanio. La Angloj estis alvenintaj en la duoninsulo. Necesis meti ordon en tion ĉion. Malgraŭ siaj petegoj, Josephine ne ricevis la permeson akompani la imperiestron. Fouche opiniis, ke la pompo kaj lukso de kortego tute ne konvenas al diplomata kaj militista kampanjo. Kaj li aldonis, ke sinjorino Walewska povus sekvi lin post iom da tempo kaj esti establita ne tre for de li.

«Ne, » replikis Napoleono, «tio ne decus. Eksterlande mi faras, kion mi volas, sed en Francio mi ne volas kaŭzi babiladon. La grafino samopinias.»

Marie vidis foriri la imperiestron kun malĝojo, sed ŝi kaŝis sian emocion. Napoleono estis skribonta al ŝi ĉiutage, kaj komence li tenis sian promeson. Matene aŭ vespere alvenis en la strato Houssaye speciala kuriero kun tre tenera letereto. Marie tuj respondis al ĝi, tiel pasigante la longajn tedajn tagojn.

Tamen, tuj kiam li instalis sin en la malgranda kastelo de Marracq en la ĉirkaŭaĵo de Bayonne, li antaŭvidis, post ekzameno de la Hispana konfuzeco, ke li devos rezidi tie plurajn monatojn por solvi ĝin kaj bedaŭris sian.decidon foriri sola. Li ne povis elteni la solecon kaj sentis la bezonon de intimeco, afablaĵoj kaj amuzaj babilaĵoj, kiujn nur la ĉeesto de virino povis havigi al li. Josephine kaj ankaŭ Marie kutimis fari tion. Nur tio povis malstreĉi lin post lia laciga ĉiutaga laboro. Venigi sinjorinon Walewska estis nepensebla, kaj li vokis al si la imperiestrinon.

Josephine, tre ĝoja, tuj forveturis, kaj la 27-an de aprilo ŝi aliĝis al la imperiestro.

Tiu subita turno de Napoleono, kiu konsternis Fouche, redonis al la imperiestrino siajn iluziojn kaj kuraĝon. Malproksime de la abomeninda la ministro, kiu ne ĉesis persekuti ŝin per sia malamo, daŭrigante en la gazetoj kontraŭ ŝi sian venenan kampanjon, ŝi esperis rekonkeri la imperiestron. Ŝi sciis, kiamaniere ŝi povos plaĉi al Napoleono kaj per kiuj rimedoj tuŝi lian koron. Ĉirkaŭ ŝi ŝi kreis etoson de agrabla komforto. Ĉiam preta, ĉiam ridetante, parolante kaj silentante kiel konvenis, ŝi atendis bonan okazon, incidenton, malfortan momenton kiu scias? por, se ne regajni la amon de la imperiestro, almenaŭ denove ricevi liajn konfidencojn, kiuj ebligis ŝin reestabli etoson de fido kaj amikeco.

Josephine prenis kun ŝi fraŭlinon Guillebeaux, sur kiu, kion ajn povus pensi la honesta Duroc, ŝi fondis plimalpli la planon, kiun Fouche pentris antaŭ Marie.

Gardinte pri la geedzeca fideleco ideojn de la Malnova Reĝimo, ŝi akceptis, ke Napoleono trompas ŝin, kondiĉe ke li ne korligiĝas al sia amantino. Se la Guillebeaux devis forgesigi Marie Walewska, kiu fariĝis danĝera, ŝi sciis, kiel forgesigi al li la Guillebeaux. Ekspertino pri tiaj intrigoj ŝi faris ĉion ekde tiu momento por altiri la atenton de Napoleono al sia legistino.

En Marracq, kiel en la Tuilerioj, li tagmanĝis sola kaj vespermanĝis kun la imperiestrino. Sed antataŭ tuj reiri al sia kabineto, li sekvis Josephine al la salono la du unuajn vesperojn kaj igis servi al si kafon. Nur kelkaj damoj estis tie: sinjorino de la Rochefoucauld, sinjorino de Remusat, sinjorino Maret, sinjorino Lavalette kaj bela, tre blonda kaj rozkolora filino, kiu, kiam Napoleono pasis proksime de ŝi, levis siajn admirindajn grizajn okulojn al li kaj tuj mallevis ilin kun batetado de la palpebroj, plena je la plej lerta emocio. Tio estis fraŭlino de Guillebeaux. Napoleono jam rimarkis ŝin en Parizo, demandis ŝian nomon kaj ne plu pensis pri ŝi.

En la rondo de la eta kastelo, la koketulino estis tuj rimarkita. La imperiestro venis al ŝi kaj komplimentis ŝin pro ŝia simpla kaj samtempe eleganta tualeto: robo el blua silko kun blankaj borderaĵoj, kaj, ĉar ŝi estis legistino, li petis ŝin legi kelkajn tekstopartojn laŭ sia propra elekto.

«Kion mi legu, Siro? Jean Zaire, Ossian, nova romano de sinjorino Gay.»

Tio estis verkoj kaj aŭtoroj kiujn Napoleono preferis. La elekto estis do bone farita. Sed la imperiestro montris malgrandan libron duone kaŝitan sub aliaj volumoj.

«Kio estas tio ĉi, fraŭlino?»

«Ha, Siro, tio estas le Cid de Corneille.»

«Nu, tial legu al ni kelkajn versojn el le Cid. Ni estas proksime de Hispanio. Tio estas vere bona elekto, ĉu ne Josephine?»

La imperiestrino respondis per rideto, kaj fraŭlino Guillebeaux komencis legi per belsona voĉo parton de la tria sceno el la tria akto, kie Chimene malfermas sian koron al sia konfidenculino kaj konfesas sian amon por Rodrigue.

La noblaj versoj resonis tra la granda trankvila salono, dekoraciita per blankaj lignaĵoj kaj meblita laŭ la modo de la XVIII-a jarcento, en kiu la lampoj lasis ombroriĉajn spacojn.

Elvira, estas malmulte diri: mi adoras lin ;
Sed mian amon kontraŭstaras mia rankorego;
En mia malamiko trovas mi mian amanton,
Kaj mi sentas, ke malgraŭ mia tuta kolero,
Li ankoraŭ batalas kontraŭ mia patro.
Li atakas lin, premas lin, cedas, defendas sin,
Jen forte, jen malforte, jen triumfante;
Sedper la dura batalo inter kolero kaj amo
Li disŝiras mian koron kaj mian animon...
»

Fraŭlino Guillebeaux legis vere agrable, kun ĝuste tiom da emfazo kiom necesis por plaĉi al la imperiestro. Tiuj versoj plenaj je heroeca emocio alprenis en ŝia buŝo pli homan amsopiron, kaj ŝia voĉo arte fleksiĝis por emfazi la plivigliĝon de pudoro ĉe Chimene, kiu fine kapitulacas.

Tiam ŝi alvenis al la dialogo, en kiu Rodrigue kaj Chimene, alfrontas sin, havante insultojn en la buŝo, sed konfesas sian amon unu al la alia:

Rodrigue, kiu kredus tion? Chimene, kiu dirus, Ke nia feliĉeco estis tiel proksima kaj tiel baldaŭ perdiĝis?

Napoleono, ripetante la aleksandrojn per la lipoj, ekstaris kaj komencis marŝi tra la salono kun la manoj sur la dorso. Per speco de tiko, kiun li fojfoje havis, li leĝere relevis la dekstran ŝultron kaj skuis la kapon.

Kiam la legistino alvenis ĉe lasta verso, kiu fermis la kvinan scenon, nome mi Mi serĉas la noktan silenton por plori, li iris al fraŭlino Guillebeaux kaj donis al ŝi signon fermi la libron.

«Dankon, fraŭlino. Vi voĉlegas tre bone kaj eĉ povus ĵaluzigi niajn tragediistinojn. Sed ne daŭrigu: vi lacigus vian voĉon, kaj tio estus bedaŭrinda.»

Tiam li komencis paroli pri Corneille, kiun li bone konis kaj asertis kompreni pli bone ol iu ajn. La nuancoj de la versoj de Racine, lia mezurita pleneco, lia sekreta lirikismo trovis malmulte da eĥo en lia imago, kiu inklinis al forteco kaj pompo. Li preferis al ili la ofte bombastan stilon de la granda pliaĝulo.

Li parolis ankaŭ pri Cinna, kiu estis laŭ li la modelo de la politika tragedio kaj kiu ne havis laŭ li sian egalan en la teatro. Li laŭdis la sekvan verson:

Ni estu amikoj, Cinna, estas mi kiu invitas vin.

Li ĉiam diris Sylla anstataŭ Cinna[25], kiuj estis malamikoj, kaj kiam oni remarkigis tion al li, li respondis, ke tio tute ne gravas, ĉar li respektis la ritmon. Li certe estus daŭriginta pli longe la konversacion, aŭ prefere la monologon, se Maret ne estus enirinta la salonon, informante lin, ke kuriero de Hispanio estis alveninta.

«Estas bone, » li diris, «mi sekvos vin.»

Antaŭ ol foriri, li tre gracie salutis la damojn, kaj ripozigis sian rigardon sur la bela duone nuda sino de fraŭlino Guillebeaux.

Oni frue enlitiĝis en Marracq. Sed tiun vesperon la imperiestrino, gaja kaj viveca, longe retenis siajn gastinojn. Ŝi ĝojis pri la sukceso de sia ruzo. La legantino baldaŭ estis havonto kaŭzon ankoraŭ pli ĝoji. Du horoj post ŝia legado, dum ŝi lozigis siajn harojn por la nokto en la modesta ĉambro sub la ĉevronoj, kiun estis asignita al ŝi, iu frapis sur la pordon. Ŝi malfermis kaj rekonis la Mamelukon Roustam, kies orientan kostumon kaj ferocaj lipharoj en la duonmallumo, estus forte timiginta malpli decideman personon ol fraŭlino Guillebeaux. Li rekte komunikis al ŝi, ke ŝi estas ricevonta la imperiestron. La ruza junulino juĝis superflua pretendi konfuzon aŭ ofendon. Kelkajn momentojn poste ŝi troviĝis inter la brakoj de Napoleono.

Li vizitis ŝin plurajn noktojn sinsekve, trovis ŝin laŭ sia gusto, facila kaj aminda. Sed iumatene, amuzite per la aventuro, li rakontis ĝin al la grandmarŝalo, kun kiu li promenis tra la aleoj de la parko. Duroc, fariĝinta atenta per kelkaj bruoj, ankoraŭ ne estis certa. Je tono de severa respekto, pro kio la imperiestro fojfoje nomis lin ‘mia konscienco’, li respondis, ke tiel malgranda venko certe ne meritis gratulojn.

«Kaj kial ne?» demandis la imperiestro, iom pikita. «Ĉu ŝi ne estas bela kaj agrabla? Ŝi estas tre bone farita, sen tro da karno. Vi ŝajnas vere naŭzita. Kion do vi bezonas, vi?»

Kaj li ellasis la brakon de la grandmarŝalo.

«Fraŭlino Guillebeaux certe havas fizikajn kvalitojn, kiuj rekomendas ŝin. Sed ŝi estas knabino kiu penetris en la kortegon por esti rimarkita de Vi. Ŝi ne bezonis multan tempon por tio: tio pruvas ŝian sperton.»

«Kion do vi diras? Ĉu vi frenezas?»

La grandmarŝalo rakontis sen eŭfemismoj la antaŭaĵojn de fraŭlino de Guillebeaux. Ŝiaj amrilatoj kun Murat kaj Junot igis la cesaron[26] kuntiri la brovojn. Sed Duroc ne ĉesis post tio. Li havis la talenton rakonti ĉion, kaj profunde tuŝite per la manko de fideleco de la imperiestro al virino kia Marie, li ne hezitis akuzi Josephine pro tio, ke ŝi aranĝis la tutan intrigon por instigi Napoleonon forlasi sinjorinon Walewska.

La imperiestro laŭte blasfemis. Tiu trompo kolerigis lin. Pro kolero liaj okuloj fariĝis mallumaj. Li reprenis la brakon de Duroc kaj trenis lin al la kastelo.

«Ni tuj ekscios, kio okazis, » li diris, «sed ve al li aŭ ŝi kiu trompis min! Atendu min en mia kabineto...»

Li rapide supreniris la ŝtuparon kiu kondukis al la apartamento de la imperiestrino kaj eniris ĝin kiel ventego sen anoncigi sin.

Josephine estis faranta sian tualeton. Je la aĝo kiun ŝi atingis, certaj artifikoj estis necesaj, kaj ŝi ne ŝatis, ke Napoleono surprizis ŝin ĉe tiu okupo. Li tamen kelkfoje venis, ĉar li multe ŝatis enmiksiĝi en ŝian tualeton, malfermi la juvelujojn, provi kolĉenojn kaj brasletojn. Tiu frivola okupo amuzis lin. Cetere tio estis maniero kontroli la troan malŝparemon de Josephine.

Ŝi returniĝis al li kaj faris al li amikecan signon per la mano. Herbaut estis aranĝanta ŝiajn harojn. Li estis bagatelema artisto, kiu ne ŝatis, ke oni interrompu lin. Sed Napoleono konsideris nek lin nek la ĉeestajn damojn. Per militista gesto li sendis ilin eksteren.

«Kio estas, mia amiko?» demandis Josephine, tremante antaŭ tio kion ŝi nomis lia ‘uragana vizaĝo’.

Li maldolĉe prenis ŝin ĉe la manradiko.

«Tiu Guillebeaux, kiun vi trenis ĉi-tien, ĉu estis via intenco, ke mi dormu kun ŝi? Nu, estu kontenta: tio okazis.»

Josephine, konfuziĝinta, komencis balbuti.

«Kian furiozecon vi do havas, ke vi ĉiam puŝas virinojn inter miajn krurojn? Antaŭ tiu ĉi, estis la Gazzani. Vi ekzercas belan metion! Kie vi lernis tion: ĉe onklino Renaudin aŭ kun Barras?»

La insulto estis tre kruela: ŝian tutan kotan pasintecon li vortigis en un frazo, kiu li ĵetis sur ŝian vizaĝon. Josephine kaŝis sian vizaĝon en siaj manoj kaj komencis plori. Proksime de ŝi Napoleono furioze piedfrapis.

«Tuj konfesu, ke vi denove faris tion, se ne mi detruos vin kiel tiun ĉi pleton.»

Li kaptis belegan pleton de Sevres, sur kiu troviĝis la teservico de la imperiestrino kaj ĵetis ĝin sur la plankon, kie ĉiuj objektoj rompiĝis en mil pecetoj.

Josephine respondis nenion, sed ploris pli forte. Ŝiaj preskaŭ konvulsiaj singultoj skuis ŝiajn maldikajn ŝultrojn.

Napoleono malamis larmojn. Antaŭ ili li sentis sin senpova, anticipe malgajninta. Li timis tiun senton, al kiu li neniam povis eskapi. Ankaŭ ĉi-foje, li sentis sin malfortiĝi.

«Nu, parolu, » li diris per malpli kruda voĉo kaj sidiĝis apud ŝin.

«Sed kion vi volas, ke mi diru?» replikis Josephine, provante gajni tempon.

«Mi volas aŭdi la veron, kaj se vi diros ĝin al mi, mi eble pardonos vin. Sed ne provu mensogi. Tio finiĝus malbone por vi.»

Li prononcis tiujn vortojn kun malvarma decidemo. Josephine timis tiun malvarman trankvilecon ankoraŭ pli ol lian koleron. Ŝi decidiĝis. Per mallongaj interrompitaj, sed lertaj frazoj, ŝi faris sian konfeson:

«Komence mi ne kredis, ke la Guillebeaux povus plaĉi al vi... Mi dungis ŝin laŭ rekomendo de Hortense... Kaj poste, kiam mi konis ŝin pli bone, jes, mi pensis, aĥ, Bonaparte, kiel kruela vi estas, igante min diri tion! mi pensis, ke ŝi eble povus amuzi vin. Kion vi volas? Sed ankaŭ vi suldas pro tio!. Vi frenezigas min per via dureco, via konduto kun tiu Polino, pri kiu oni diras, ke vi volas edziĝi al ŝi, post kiam vi estos divorcinta min!... Tiu monstro Fouche ne ĉesas disvastigi tiun famon. Ĉiuj miaj amikoj estas konsternitaj... Mi ne plu havas ripozon. Mi ne plu dormas, mi apenaŭ manĝas. La timo perdi vin por ĉiam devoras min. Aĥ! Mia amiko! Vi igas min terure suferi!... Antaŭ longe mi miskondutis kontraŭ vi, sed temis pri leĝeraj eraroj. Ili ne estis tiaj, kiaj Fouche kaj viaj fratoj raportis ilin al vi. Sed vi igis min kare pentofari pro ili. Mi scias, ke vi ne plu amas min. Sed mi amas vin ankoraŭ ĉiam kaj ĉiam pli. Ve! Mi faras ĉion kio povus plaĉi al vi, kaj vi havas por mi nur lezajn vortojn kaj kolerajn rigardojn!...»

La sinteno de Napoleono ŝajnis malstreĉiĝi. Sentante, ke ŝi duone gajnis sian aferon, la imperiestrino daŭrigis karese kaj humile:

«Memoru tamen, Bonaparte, kiel feliĉaj ni estis antaŭe, memoru nian malgrandan domon en la strato Chantereine, memori Italion kaj Malmaison. Tiam vi havis nur okulojn pro via Josephine. Povra Josephine! Nun ŝi estas la celobjekto de moko kaj rido por ĉiuj. Dio mia, je preferas morti! Jes, se tiu ekzisto daŭros ankoraŭ pli longe, mi preferos morti! Ĉu vi volas tion?»

Kun duone sincera, duone ŝajnigita depremiteco, ŝi lasis sinki sur sian robon siajn maldikajn brunajn brakojn. Napoleonon venis al ŝi kun malsekaj okuloj kaj kisis ŝin.

«Nu, granda stultulino», li diris, «ne plu ploru. Mi deziras, ke vi amuziĝu kaj ridu kial antaŭe. Kion vi devas timi de mi? Viaj amikoj kaj Hortense metas stultajn ideojn en vian kapon. Estu bona kaj saĝa, kaj ne plu okupiĝu pri mia konduto. Vi kolerigis min uzante malnoblajn rimedojn, maldignajn je vi, maldignajn je mi. Ne plu rekomencu kaj ĉio estas forgesita.»

«Ne, mi ne rekomencos, mi promesas tion al vi, Bonaparte, neniam plu! Sed ŝparu min, diru al mi, ke vi sentas ankoraŭ amikecon por via Josephine!»

«Sendube, kaj vi devas scii tion, ĉar mi estas bona edzo por vi. Ĉu vi ne havas ĉion kion vi bezonas? Ĉu mi ne bonege zorgis pri la viaj? Mi fermas la okulojn sur via malordo. Mi ne ĉesas doni al vi monon kaj juvelojn. Sed viaflanke vi devas bone kompreni, ke mi volas esti libera. Viroj kiaj mi ne povas esti submetitaj al la kutimaj reguloj. Vi devas respekti miajn fantaziaĵojn aŭ almenaŭ ignori ilin. Ĉu mi ne donis al vi ekzemplon de indulgemo? Tiu disputo povas neniakaze esti ripetata. Lasu min fari kio plaĉas al mi, se vi volas resti mia amikino. Ĉu vi ĵuras fari tion?»

«Jes, Bonaparte, mi ĵuras tion, » diris Josephine, eligante longan suspiron.

Ŝi estis tre kontenta, ke ŝi savis sin tiel bone kaj malkare el tiu afero. Ŝi tamen rimarkis, ke Napoleono tute ne respondis al ŝia aludo al divorco. Li donis al ŝi nenian certecon pri la estonteco. Ĉu li faris tion intence? Ne estis facile scii tion, ĉar jen Napoleono transbordiĝis per Itala multvorteco, jen per brutala sincereco. Tiel ŝi restis necerta.

Turnante la dorson al ŝi, li foriris retrovi Duroc. Li petis lin silenti pri tiu okazaĵo. La grandmarŝalo promesis tion, sed li ne kaŝis al la imperiestro, ke sinjorino Waleska estos alarmita. La leteroj de Napoleono iom post iom estis disspaciĝintaj. Ekde ok tagoj li ne sendis leteron al la strato Houssaye. Kelkaj frazoj senditaj de Marie al Duroc por peti novaĵojn pri la imperiestro perfidis ŝian timon.

«Povra infano!» ekkriis Napoleono. «Kiel forte ŝi teniĝas je mi! Ŝi estas vera anĝelo. Vi pravas, Duroc, mi agis malbone kontraŭ ŝi. Mi volas ripari tion, ĉar mi ne volas malĝojigi ŝin!»

Kaj kaptita per pento, li tuj komencis skribaĉi letereton al ŝi sur angulo de sia skribtablo.

Mia amikino, mia tenera Marie, mi ne povas elteni esti tiel for de vi. Vi estas la konstanta objekto de mia pensoj. Mia imago laciĝas serĉante, kion vi faras. Se mi vidas vin malĝoja, ma koro dissiriĝas. Se vi estas gaja, mi riproĉas al vi, ke vi forgesas, ke vi estas separita de mi. Ah, mi estas maltrankvila, ĉar mi amas vin! Mi havas tiom da aferoj ĉi tie, ke mi ne trovis tempon skribi al vi. Ekskuzu min pro tio, plendu min kaj rapide diru al mi, ke vi neniam dubos

pri la sentoj de via

Napoleono.

La saman vesperon fraŭlino Guillebeaux, post severa interparolado kun la grandmarŝalo, grimpis en poŝtveturilon kaj prenis la vojon al Parizo.

La restado de Napoleono en Marracq daŭris tri monatojn pro la fortaj kaj neantaŭvidataj eventoj en Hispanio. Balanciĝinte iom da tempo, Napoleono, inspirita de la senkompata logiko de lia kontraŭanglia sistemo, kaj eble ankaŭ memorante reĝon Ludovikon XIV, nomumis sian fraton Joseph reĝo de Hispanio kaj anstataŭigis lin per Murat sur la trono de Napolo.

Dum la tedaj semajnoj pasigataj en tiu malgranda kastelo, Josephine elĉerpis sin per ruzoj kaj koketaĵoj por rekonkeri la koron de Napoleono, kaj li ne estis indiferenta al ili. Plurfoje li havis por ŝi amikecajn vortojn. La eskvizita takto kun kiu ŝi ricevis la detronigitajn Hispanajn Burbonojn kontentigis lin. Li parolis al ŝi pri kelkaj projektoj. Tiam ŝi rekuraĝiĝis, kaj dum konversacio kun li, ŝi remetis sur la tablon la zorgon kiu obsidis sian pensojn: ĉu li ankoraŭ longe estis permesonta, ke Fouche elĉerpas sian malamon kontraŭ ŝi?

«Kial vi denove parolas al mi pri tio?» li grumblis, malkontenta. Mi ne plu pensis pri tiu afero. Lasu la politikon. Vi komprenas nenion pri ĝi.»

Ŝi ne insistis, kaj nerimarkite ŝi kondukis la interparoladon al malpli danĝeraj temoj.

Sed la morgaŭon okazis neatendata sceno.

Post la tagmanĝo Napoleono venis en la salonon trinki tason da kafo, kiun la imperiestrino mem enverŝis. Li trinkis kelkajn glutojn, trovis ilin amaraj, elsputis ilin sur la tapiŝon, kaj tiam, metante manon sur la koron, diris ke lia estomako brulis. Li iris al sia ĉambro, sekvata de Josephine, kaj subite estis skuata per vomado. Ne estis la unua fojo ke li suferis pro tiu malsaneto. Lia digestado ofte estis malfacila. La imperiestrino vokis Constant, diris al li rapide fari teon kaj intertempe malbutonigis la jakon de Napoleono, kiu etendiĝis sur la tapiŝon, kaj frotis lian epigastron per kolonja akvo. Tiam, metante la kapon de Napoleono sur siajn genuojn, ŝi dolĉe forvisis la ŝviton, kiu fluis sur lia frunto. Napoleono lasis ŝin fari, tre sentema al tiuj amplena traktado. Li, kiu riskis sian vivon dudek fojojn dum siaj militiroj, malbone eltenis fizikan doloron. Li trinkis du tasojn da brulanta teo kaj sentis sin pli bone.

«Ĉu vi volas kuŝiĝi iom da tempo?» demandis Josephine murmurante. «Mi restos ĉe vi.»

Ĵetante siajn vestaĵojn pelmele tra la ĉambro, li malvestis sin kaj kuŝiĝis sur sian liton, helpate de Constant. Li ne plu suferis kaj malpermesis, ke oni avertu Corvisart. Josephine sidiĝis ĉe la litkapon.

Kun la kapo sur sia faldita brako, ŝajnigante dormi, li rigardis ŝin tra siaj okulharoj kaj, ekde longa tempo unuafoje tenerigita per ŝia zorgemo, li sentis reanimiĝi por ŝi ion de sia malnova afekcio.

Li rigardis ŝian velkintan vizaĝon, ŝiajn ŝminkitajn kavajn vangojn kaj ŝiajn malhelbluajn okulojn, kiuj restis tiel karesaj, ŝian larĝan buŝon, kiu ne povis malfermiĝi sen montri ŝiajn putrantajn dentojn, sed kiu nur malfermiĝis per dolĉa rideto. Li vidis la suplan longan kolon, sur kiu la leĝeraj frizoj de la haroj alprenis rufan brilon en la sunlumo. Li precipe spertis la ĉarmon de tiu familiara ĉeesto plena je iomete artefarita gracio kaj de mola bonkoreco.

Napoleono komprenis, ke li ne povas facile separi sin de Josephine. Ili havis tro da komunaj spertoj. Cetere ŝi adaptiĝis al ĉio. En tiu momento li decidis ion, pri kio li hezitis fari decidon dum baldaŭ du jaroj. Li forlasis la ideon de divorco, al kiu oni puŝis lin pro pura politika celo. Li volis ankaŭ pensi pri sia feliĉeco. Kaj tiu feliĉecon li trovis en la divido de sia intima vivo inter sia edzino kaj sia amantino, inter Josephine kiu plu ornamis siajn palacojn, kaj Marie, kiu estis la sekura kaj diskreta kompanino de lia koro. Inter ili li estis maljuniĝonta. Sed kio pri heredonto? Ĉu li tiom gravas, ke oni konsentas oferi tiom da aferoj? Ĉu viroj kiaj li povus havi verajn heredontojn? Per kio filo valorus pli ol nevo? Ĉu estis okazonta al lia imperio, kio okazis al tiu de Aleksandro la Granda? Estu tiel! Lia nomo en la historio estus nur pli granda pro tio.

Li tute malfermis la okulojn. Josephine ridetis al li. Li tiris ŝin al si.

«Josephine, mi pensis pri io kion vi diris hieraŭ. Ĉi-vespere mi skribos al Cambaceres por ke li silentigu Fouche, kiu enuigas vin per tiuj stultaj historioj pri divorco. Mi mem, post mia reiro al Parizo, mi skoldos lin tiamaniere, ke li lasos vin trankvila estontece.»

La imperiestrino, freneza pro ĝojo, kisis liajn manojn. Li liberigis sin kaj aldiris:

«Sed mi avertas vin, ke tio ĉi estos ĉio kion mi faros: mi ne forsendos Fouche. Li estas tro utila al mi. Mi neniam anstataŭigos lin. Vi do decidu. Oni ne regas ŝtaton kun virinaj antaŭjuĝoj. Cetere, estu certa, ke li ŝanĝos sian konduton kontraŭ vi. Mi repacigos vin ambaŭ.»

Dubante, Josephine skuis la kapon.

«Jes» ripetis Napoleono, «mi volas, ke ĉesu la intrigoj ĉirkaŭ mi. Fouche obeos kaj faros, kion mi ordonos al li, », kaj li amikece minacis ŝin per la montrofingro, «sed atentu vi mem kaj ne plu malkontentigu min estontece.»

* * *

Ses tagojn poste, la ĉefkanceliero komunikis al la ministro de la polico la eksplicitan malpermeson fari aŭ lasi fari la plej malgrandan aludon pri divorco de Lia Imperiestra Moŝto. Fouche promesis tion kiel bona ludanto.

«Mia kara princo, » li diris al Cambaceres, «sciigu, mi petas, al la imperiestro, ke mi akceptas sian ordonon kun plena submeto kaj ke mi plenumos ĝin sen sinretenemo. Mi forgesas mian propran opinion, tial ke ĝi povus kontraŭi la planojn de Lia Moŝto.»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.