La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MARIE WALEWSKAAŭtoro: Octave Aubry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La frua printempo animis la aeron, la teron kaj la akvon. Fajna nebulo supreniris de la lago en tiu ĉi frua horo, vatante la poplojn kaj salikojn, sur kiuj naskiĝis la unuaj folioj, kovrante la kanojn ĉe la akvobordojn kaj la gazonon per arĝenta pulvoro. La altaj florantaj laburnoj lasis pendi sian flavan hararon, la kratagoj levis siajn novedzinajn bukedojn en la ĉielon, kiu estis ankoraŭ pala post la vintro. Du majestaj cignoj navigis sur la trankvila akvo de lago, semita per akvolilioj. La suno ankoraŭ ne estis videbla, sed neklara heleco, kvazaŭ hezitema radiado de la tagastro, kiu jam karesis la rustikan dekoracion de la domaro de Marie-Antoinette. La agrablaj domoj, la laktejo, la muelilo, tamen kadukiĝintaj post dudek jaroj da neglekto, ŝajnis rejuniĝi sub siaj pajlotegmentoj. Oni dirus, ke la reĝino, vestita en leĝera silko, kiu estis tiom amata kaj tiom malamata, estis elironta de la ŝafejo ĉe la brako de Fersen[38], sekvata de la frivola sinjorino de Lamballe, kies vivecaj okuloj ridetis...
«Mi vidis ŝin ĉi tie, » diris Napoleono, revante. «Tio estis en la aŭtuno de 1785. Mi havis tiam dek ses jarojn. Mi ĵus estis nomumita dua leŭtenanto, kaj mi estis aliĝonta al mia regimento en Valence. Akompanis min kamarado de mia promocio, Angobert, kiu estis mortigita en Arkolo en Italio. Ni estis surmetintaj niajn novajn uniformojn, kaj ni estis tre fieraj. La reĝino pasis proksime al ni, kaj ni respektoplene salutis ŝin. Ŝi respondis nin per leĝera kapsigno kaj daŭrigis sian promenadon, gaje parolante kun la senjoroj kaj la damoj, kiuj konsistigis la procesion. Ŝi ŝajnis al ni bela kaj majesta... Povra virino! Kian finon ŝi estis havonta! Ŝiaj malamikoj ĉiam kalumniis ŝin, nur ĉar ŝi estis Aŭstrino. Ili nomis ŝin: ‘Chienne autrichienne’ (Aŭstra hundino) kaj akuzis ŝin pri ĉiaj fifaroj. Sed mi ne povis kredi tion. Ĉu vi scias kial, Marie? Pro la memoro pri tiu afabla signo kiun ŝi direktis al tiu malgranda, maldika juna oficiro en siaj grandaj botoj, kiu antaŭ nelonge finis siajn studojn kaj aspektsi, kiel diris sinjorino Junot, kiel la botvestita kato.»
«Povra virino, » ripetis Marie.
Ekde la antaŭa tago ili estis en Versailles, okupante sur la Korto de la Cervoj la malnovajn, malgrandajn apartamentojn de reĝo Ludoviko XV. Ilin servis Constant kaj kelkaj aliaj fidindaj servistoj.
Ĉar tiel malmulte da tempo separis lin de lia nova edziĝo, Napoleono volis pasigi tie sen zorgoj kaj sen aferoj du tagojn kun Marie. Por li tio estis, antaŭ ol li estis daŭrigonta sian brilan karieron, kvazaŭ mallonga, sentimentala retiro. Donante al Marie tiun pruvon de lia amo, li ankaŭ volis protekti ŝin kontraŭ la necertaĵoj de la tagoj post lia proksima unio kun la Aŭstrino, kiuj timigis ŝin.
Tiun union Napoleono estis delikate anoncinta al ŝi, certigante ŝin, ke tiu geedziĝo pro monarĥiaj interesoj ne kaŭzos ŝanĝojn en ilia rilato.
«Mi estus volinta, » li diris, «kaj tio estis la deziro de mia koro, fari el vi mian edzinon. Sed mia Privata Konsilio elektis la arĥidukinon. Oni certigis min, ke vi neniam akceptus divorci de via edzo pro religia konvinko, kaj ke mi devis pensi pri alia unio.”
«Ho!» ŝi diris.
Tiu ‘ ho’ sonis preskaŭ kiel plendo. Sed la imperiestro ne aŭdis tion. Kaj tuj, pro boneco, pro nobleco, pro tiu gusto de sinofero, kiu ĉiam estis aperanta en ŝia naturo de kristanino kaj Slavino, Marie parolis ol li kun la celo forpreni de li ĉian rimorson.
«Mia kara Siro, » ŝi diris, iomete ridigiĝante, «vi bone agis. Por la Eklezio mi estas unuigita kun grafo Walewski, kaj kvankam mi grave pekis per mia amo al vi, mi devas resti lia edzino antaŭ Dio tiel longe ke li vivos. Kvankam mi iom suferas pro tio, “ kaj ŝia voĉo tremetis, sed tuj alprenis firman tonon, “mi komprenas la devigojn de la politiko, kaj mi estos feliĉa, se vi trovos feliĉecon en tiu geedzeco. Edziĝu do, Siro, sen maltrankviliĝi pro mi. Tiu juna princino, digna je vi, plialtigos vian tronon, kaj donos al vi heredontojn por viaj kronoj.»
Ŝi povis diri nenion plu, ĉar forto mankis al ŝi. Sed tiuj kuraĝaj paroloj sufiĉis por naski en Napoleono profundan kvietecon. Li sentis sin liberigita de timo, de pensoj, kiuj ofte maltrankviligis lin. Li denove sentis sin gaja. Li enspiris grandan kvanton da aero. La estonteco ŝajnis esti lia: li devis nur tuŝi ĝin por ekhavi ĝin. Samtempe, malgraŭ sia egoismo, sento de dankemo por Marie survenis lin.
«Kvankam mi cedis al la ŝtatbezono, » li diris kun sincera elano, «almenaŭ mia koro restis fidela al vi. Neniam mi amis vin pli, mi kredas, neniam vi estis pli ol nun mia kara kompanino kaj mia amikino. Via abnegacio kompensas al mi la avidecon kaj malnoblecon, kiuj ĉirkaŭas min. Ĝi igas min denove kredi, ke ekzistas virtoj ĉe la homoj. Tial, mia kara Marie, mi donos al vi la plej belan markon de estimo kiu povas fierigi virinon. Vi gardis la kulton de via patrio, kaj pro amo al vi, mia unua tasko estos relevi ĝin, restabli ĝin en ĝia tuta antaŭa grandeco. Se vi donos al mi filon, mi ĵuras al vi, ke li estos la unua reĝo de la reunigita kaj regenerita Pollando!»
Granda kaj sankta ĝojo tremetigis Marie Walewska. Tiu granda promeso tuj forviŝis en ŝi ĉian tedon, bedaŭron kaj malĝojon. Ŝi ĵetis sin kontraŭ la bruston de la imperiestro, kiu longe kisis ŝin.
Elirinte el la domaro de Maria-Antŭaneta, ili promenis sub la verdiĝantaj arboj en la direkto de la palaco. Estis ankoraŭ malvarme. Atentoplena Napoleono relevis la larĝan kolumon de la kun pelto provizita vitŝuro de Marie. Ŝi dankis lin per rideto, kiu sombriĝis, kiam ŝi aŭdis tusi la imperiestron.
«Estas nenio.» diris Napoleono. «Mi ofte malvarmumas. Sed en mia familio ni havas solidajn pulmojn. Ni ne pereos pro tio»
Vidante ŝin maltrankviligita, li ekkris:
«Kio? Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj iam finos? Sed ĉu oni povas plendi, se oni postlasos senmortan nomon?»
Ŝi deziris reiri al la palaco laŭ la plej mallonga vojo.
«Ne, » diris Napoleono, «mi certigas vin, ke tiu promeno en la kampara aero faras al mi multan bonon. Vi neniam venis al Versailles: mi volas montri al vi la parkon.»
Ili do reiris al la terasoj, al tiuj ĉiuj lokoj, kiujn iam hantis emociantaj aŭ famaj gastoj: la labirinto, la banujoj de Apollono, la kolonaro vidis ilin preterpasi. Leĝera kiel silfo, Marie, ĉe la brako de Napoleono, reguligis sin je la paŝoj de Napoleono.
Kiam ili estis grimpintaj laŭ la grandaj dezertaj ŝtuparoj, ili haltis momenton antaŭ la grandioza panoramo: la verda tapiŝo, la basenoj, tiam la kanalo en formo de kruco, finante en la malproksimo per gigantaj arboj, kiuj ŝajnis malfermi pordon al la horizonto. La lageto de la Svisoj maldekstre brilis sub sia krono de sombraj arbaroj.
Metinte sian malgrandan lornon antaŭ la dekstran okulon, la imperiestro studis tiun belan spektaklon. Lia imago de monarĥo estis frapita de la impona beleco, la mezurita potenco de tiu dekoracio. Ĉio en ĝi estis ordo, volo, grandeco. En tiu minuto la figuro de Ludoviko XIV okupis sian menson kun domina insisto.
«Li estis feliĉa, » li fine diris. «Li havis famajn prapatrojn. Neniu povis kontesti sian titolon. Tial li povis realigi, malgraŭ sia mezbona inteligenteco, verkon de granda princo, nur per sia diligenta laboro kaj sia forta volo, dum mi, kiu havas eble dekfoje lian ŝtofon, ne estas certa, ke mi povos fari sulkon tiel profundan, kiel la sia. Venkoj kaj konkeroj estas esence fuĝemaj. Necesas fondi, kaj por fondi nenio valoras la generacioj da konstruistoj kiuj antaŭiris min. Mi estas bona kreanto, sed mi improvizas. Kiam Ludoviko XIV kreis, li nur daŭrigis kaj levis pli alten la konstruaĵojn de siaj antaŭuloj, kiujn li jam vidis kiel infano. Sed mi devis komenci de nenio. Mi ne disponas pri tradicio kiel bazo. Mi devas do krei por mi novan, solidan bazon.»
Ili daŭrigis sian promenadon. Ambaŭ silentis. Ili aŭdis nenian alian bruon, ol tiun de iliaj paŝoj sur la gruzo, la kriojn de birdoj, la mallaŭtan murmuradon de la folioj. La soleco esti milfoje pli dezerta kaj emocianta, ĉar ĉi tie iam loĝis homoj.
Ŝi komencis sperti lacecon pro la longa promenado. Malgraŭ la freŝa aero ŝiaj vangoj paliĝis. Ili sidiĝis sur benkon, kaŝitan en niĉo tondita en la arbustaro, kie la suno, finfine elirinta el la nebulo, faligis sur ilin sian varmon kiel humidan drapon.
Napoleono dolĉe premis la brakon de Marie kontraŭ la sian. Li estis fiksinta tiun momenton en sia menso por anonci al Marie novaĵon, kiu sendube estis doloriga aflikto por ŝi, sed kiun li ne povis prokrasti pli longe.
«Marie, mi pensas, ke ni devas separi nin por kelkaj semajnoj, eble kelkaj monatoj...»
«Ĉu separi nin...?»
Ŝi rigardis lin timigite kiel infano, kiu nokte penetras en malluman kelon. Kiel ajn rezignacia ŝi estis, ŝi tute ne antaŭvidis tion! Tio estis la suprema seniluziigo.
«Separi nin!.»
«Ne devas saĝe rezoni, mia amikino. La arĥidukino de Vieno estas venonta. La malbonvoluloj kaj estas multaj ĉirkaŭ ni! baldaŭ informus ŝin pri niaj rilatoj, se vi troviĝus ankoraŭ en Parizo ĉe ŝia alveno. Precipe via gravedeco povus ofendi ŝin. Pripensu, kion povus signifi por la filino de imperiestro Francisko tia rivelo la morgaŭon de sia edziniĝo. Ŝi neniam pardonus al mi tiun ofendon. Nia unio estas politika, kaj mia tuta politiko suferus pro tio.»
Ŝi forturnis la kapon por ne montri al li la malĝojan espimon sur sia vizaĝo kaj murmuris:
«Mi faros ĉion kion vi decidos, Napoleono.»
«Jen kiel ni povus aranĝi tion. Vi foriros post kelkaj tagoj kun via frato kaj via bofratino al banurbo: Plombieres, Aix aŭ Baden, laŭ via elekto. Vi restos tie la tutan tempon kiu separos vin de via akuŝo. Kaj kiam vi estos doninta al mi dikan filinon aŭ belan filon provu akuŝi knabon,” li aldiris bonkore ridetante, «vi revenos al Parizo, kie mi instalos vin pli lukse ol en la strato Houssaye. Mi volas, ke vi estos ĉirkaŭita de ĉio kion povas deziri virino de via kvalito.»
«Se mi estas proksime de vi, » ŝi replikis, «la resto estas egala al mi.»
Kaj ŝi eksilentis. Pensoj interŝokis sub ŝia frunto. Ŝi komprenis, ke ŝi devos malproksimiĝi pro dececo. Sed kiel sola ŝi estis sentonta sin en nekonata urbo, dum li, Napoleono estis kondukonto la arĥidukinon al altaro starigita en galerio en la palaco Louvre! Ŝi volis repuŝi la sekretan, vivecan ĵaluzecon, kiu igis ŝin ruĝiĝi, sed ruĝo ne volis malaperi, farante ŝian koron inerta kaj amara.
Ideo tamen naskiĝis el tiu konfuzeco.
«Eble, se vi ne trovos tion malbona ideo, mi povus reiri al mia hejmo en Walowice, kie mi sentus min pli komforta. Mi petus mian patrinon asisti min ĉe mia akuŝo. Por la grafo la ofendo restus pli kaŝita, ĉar la naskiĝo restus sekreta. Cetere mia infano naskiĝus en Pollando, kio ankaŭ gravas.»
«Faru kion vi volas. Kiam vi estas kontenta, mi aprobos ĉion. Cetere vi tute pravas. Iru al Walowice. Ne estas indiferente, ke mia filo naskiĝos tie, ĉar li estas destinita por regi la Polojn.»
Kaj denove li prenis ŝin inter siaj brakoj. Melankolie ŝi ridetis al li. Li amis ŝin: ŝi estis certa pri tio. Li volis, ke ŝi estu feliĉa, sed kiel li estus povinta protekti ŝin kontraŭ seniluziigoj kaj malĝojo? Kiel radia ŝajnis al ŝi la vivo antaŭ kelkaj monatoj, kaj kiel nebrila ĝi estis nun malgraŭ lia belega promeso!
La imperiestro ne plu parolis, superfortita de kompato ĉe la penso, ke tiun virinon, tiel belan, tiel bonan kaj sinceran, kiu akceptis ĉion de li, kiu forlasis ĉion por li, li devis forigi por kelka tempo por permesi al li sekvi sian brilan vojon.
Unuafoje ŝi sentis moviĝi en sia korpo la infanon de Napoleono.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.