La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MARIE WALEWSKAAŭtoro: Octave Aubry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Plurfoje, sub la preteksto de konsilo donenda, de servo ofertenda, Fouche direktiĝis al la hotelo de sinjorino Walewska. Li pasigis tie kvaronhoron ĉiam en la plej favora momento, kaj tiam malaperis por reiri al siaj mil unu aferoj. Li montris sin afabla duonoficiala viro. Per lia influo abundegaj gracoj estis ŝutataj sur la Polinon.
Iom post iom Marie kutimiĝis al lia terura paleco, lia maldika, longa vizaĝo kaj lia tranĉa voĉo. De tiu viro deiris tia inteligenta ĉarmo, kiun oni tuj sentis esti samtempe tiel profunda kaj altruisma, ke oni forgesis lian malbelecon. Lia prizorgemo emociis Marie, lia varia kaj neniam mallerta komplezeco flatis ŝin, kaj kion diris pri li la imperiestro ne malgrandigis lin en ŝiaj okuloj.
Li ĝuis grandan favoron ĉe Napoleono en tiu epoko. Ne tial ke la imperiestro ŝatis lian karakteron. Sed la eksterordinara memfido de Fouche, lia komprenivo, lia escepta kapableco kaj liaj enormaj scioj kurioze fascinis lin. Tiuj du tiel diversaj mensoj ŝatis kaj serĉis unu la alian. Tial Napoleono konfidis al li pli kaj pli la traktadon de la plej gravaj aferoj, tiuj en kiuj troviĝis la esenco de lia politiko. La ministro de la polico fariĝis lia ĉefministro. Li havis la manojn en ĉio kaj sur ĉio.
Antaŭe Fouche pensis certigi sian krediton ĉe Napoleono donante al li amantinon. Li tiam pensis pri sinjorino Recamier. Nek tiu virino tro laŭdata, nek la imperiestro favoris tiun planon, kiun li tuj forlasis. Sed ekde la apero de Marie en la vivo de Napoleono, Fouche, bone informata de siaj agentoj, ankoraŭ pli bone informata de si mem pri la profundeco de la sentoj de Napoleono, alia plano ekokupis lian menson. Ligi sin al la amikino de la imperiestro, direkti sian konduton kaj tiel firmigi sin en la fido de la suvereno, tio estis lia plano. Marie sciis konkeri la koron de Napoleono. Pacience helpate kaj fajne konsilate, ŝi povus konkeri la kronon. Fouche divenis, ke ŝi tute ne estas vana, sed ke ŝia tenereco por Napoleono estas granda kaj sincera., Kaj kiu scias, kio okazus, se li akrigus certajn rankorojn kontraŭ Josephine? Li kredis, ke interesoj, kiuj povus ankoraŭ ekesti, povus igi ŝin akcepti tiun kontrakton. Ili ambaŭ povus renversi la Kreolinon, lia malnova kaj danĝera malamikino, kiu, se li ne agus rapide, povus venĝi sin je li ĉar la Beauharnais tute ne estis naiva. Cetere la imperiestro deziris nenion pli ol levi sian amindan amantinon, kiu estis juna, bela, diskreta kaj kiu havis neriproĉeblan pasintecon. Tiam, unuafoje dum multaj jaroj li povus senti sin sekura kaj solida. Subtenate de la nova imperiestrino, estante la ĉefa ministro de la mastro de okcidenta Eŭropo, li povus doni liberan kuron al sia genio. Se la imperiestro estus havonta heredontojn, pri kio li ne dubis, malgraŭ la opinio de Corvisart, ĉar li sciis, ke Napoleono ne estas impotenta, la internaj kaj eksteraj malamikoj de la imperio, malkuraĝigitaj, devus demeti la armilojn. La rojalistoj ne plu esperus, ke la malnova monarĥio povos reveni. La jakobenoj rezignus pri sia ĥimera libereco. Anglio kaj Aŭstrio kliniĝus por ĉiam. Estus la fino de la daŭraj militoj, kiujn Fouche malamis. Estus la rejuniĝo de iu Eŭropo, finfine tirita el sia sangobano. Tio signifus sekureco kaj paco.
Tiaj pensoj hantis tiun flavecan frunton kun platigitaj haroj. Ili fariĝis pli precizaj kaj pli necesaj kun la tagoj. Por atingi ilian realigon Fouche ŝparis nenian klopodon. Pli longe atendi estus danĝera. Josephine spionigis lin. La ministro tendis tiom da kaptilojn! Hazardo povos kaŭzi ŝian malfavoron.
La imperiestro estis forlasonta Parizon por la Pirineoj, de kie li volis observi la Hispanan vespejon por esti preta agi. Josephine ne rajtis sekvi lin, dum Fouche estis restonta en Parizo kun la registaro. Tia kunesto de la du gezedzoj en la izoleco de provinco, povus esti fatala por li. Fouche havis nur unu monaton antaŭ li. Tio sufiĉis por inciti la imperiestron kontraŭ lia edzino kaj igi lin rezigni pri ŝia kompanio. Se la imperiestra paro estus separita, la ministro povus tiri avantaĝon el la certaj indiskretaĵoj de Josephine, pligravigi ilin en siaj ĉiutagaj raportoj kaj venenigi ilian jam nestabilan rilaton. Sed antaŭe li devis certigi sin de la kunlaboro de Marie.
Iumatene li aperas en la strato Houssaye, kiam Marie estis elironta surĉevale por sia kutima promenado en la Bois de Boulogne. Estas la sola kutimo kiun ŝi gardis el sia juneco en la Pola kamparo. La imperiestro permesis tion, cetere kontraŭvole, ĉar li timis la renkontojn: li estis ĵaluza.
La hela marta suno orumas la sablon de la aleoj. La gazono verdiĝas. La arboj ŝveligas siajn burĝonojn. Subtila gajeco ŝvebas en la printempa aero. La vetero estas dolĉa.
«Ĉu vi deziras paroli al mi, Sinjoro Grafo?» demandas Marie. Fouche havas tiun titolon de ok tagoj.
Kaj kiam li ekskuzas sin, kaj diras, ke li revenos, ŝi ne volas aŭskulti lin, kaj, ĵetante la bridon de ŝia ĉevalo al la ĉevalprizorganto, ŝi gracie invitas la ministron sekvi ŝin en unu de la teretaĝaj salonoj.
«Jes, Grafino, » diras Fouche, post kiam li instalis sin en komfortan grandan fotelon, kun la dorso turnita al la taglumo, kiu, kiam ĝi estas tro viveca, igas lin palpebrumi per siaj ruĝaj okulharoj, «jes, mi deziras paroli al vi, kaj, se mi konsentis, ke vi prokrastu vian promenadon por mi, necesas, kredu min, ke nia konversacio havu grandan intereson.»
«Mi aŭskultas vin, Sinjoro, » diras Marie, interesigite de tiu solena komenco.
«La bonkoreco, kiun vi ne ĉesis montri al mi ekde via alveno en Francio, la respekto, kiun inspiras al mi via karaktero kaj la dediĉiteco kiu ligas min al nia amata imperiestro, helpos min, mi esperas, en la sufiĉe malfacila konfidenco kiun mi devas fari al vi. Temas pri la imperiestrino kaj ŝiaj projektoj koncerne vin.»
«Ĉu la Imperiestrino? Kiujn projektojn koncerne mi ŝi faris?»
Fouche klinas la kapon.
«Vi kredis povi malarmi ŝin per via modesteco. Via retirita vivo ne devus ofendi ŝin. Sed tiu virino, kiu, se ŝi estus saĝa, kontentigus sin per la rolo de oficiala kompanino de Napoleono, tiu virino malamas vin, timas vin kaj ĵuris pereigi vin.»
«Ĉu min? Sed kiel?»
Senparola, Marie trovis nur tiujn vortojn. «Instigite de sia filino, la reĝino de Holando, Josephine pacience serĉis rimedon forturni vin de Napoleono.»
«Kaj kio estus tiu rimedo?»
«Ĝi ŝajnus stranga por honesta virino. Sed por konservi sian edzon, Josephine trovis nenion pli bonan ol havigi al li distraĵon, tiun malgrandan fraŭlinon Guillebeaux, instruitan de Hortense, kiun ŝi promociis al la rango de legistino por enirigi ŝin en la familiarecon de la palaco. Cetere tio ne estas la unua fojo, ke Josephine servas sin per tia ruzo por teni Napoleonon sub siaj okuloj. Ankaŭ lia ligo kun fraŭlino Gazzani estis zorge aranĝita de ŝi.»
«Ĉu ŝi vere kapablas fari ion tian, Sinjoro?» ekkrias Marie, pli kolera, ol timigita. Tio estas tre malnobla!»
La ministro demetas unu genuon de la alia kaj kurbiĝas al Marie..
«Jes, mi jam diris tion al vi: vi ne konas tiun ĉi landon! Mi ne kuraĝas ĵuri, ke mia amiko Talleyrand, kiu estas tre afabla en via ĉeesto, ne havas la manon en tiu afero leĝere kiel li faras ĉion en tiu malbela intrigo... Kiel ajn estas, fraŭlino Guillebeaux ĉiumomente sekvas Napoleonon. Hortense, la Remusat, Josephine puŝas ŝin inter liajn brakojn. Ŝi estas amuza, juna, freŝa, firme decidinta fari ĉion por sukcesi, kaj ŝia agmaniero klare petas pri la favoro de la Imperiestro.»
«Sed kiu estas tiu persono? Mi ankoraŭ ne aŭdis paroli pri ŝi.»
«Mi facile povas kredi tion: vi renkontas tro malmulte da homoj. Oni certe ne parolis pri ŝi al vi, eĉ ne la bona Duroc, kies metio estas diskreteco.»
«Sinjoro Grafo, vi dolorigas min dirante tion pri la grandmarŝalo, kiu en multaj cirkonstancoj montris sin ne nur fidela servisto de la imperiestro, sed ankaŭ tre kompleza amiko mia.»
Sentema al la reago de Marie, Fouche tuj interrompas sin.
«Bone, Sinjorino, mi volas diri nenion kio malplaĉus al vi. Cetere generalo Duroc estas homo de honoro, kaj kvankam li apenaŭ ŝatas min, mi scias agnoski siajn grandajn meritojn. Vi demandas, kiu estas la Guillebeaux. Ŝi estas malmultvalora persono. Ŝia patrino, kiu estas Irlandanino, lernigis al siaj du filinoj Boheman kaj Hispanan dancadon, kaj jam de tri jaroj ili iras en la salonojn ludante per la kruroj kaj tamburinoj. La pli aĝa sukcesis trudi sin al sinjorino Bacciocchi, kiu trovis edzon por ŝi. La pli juna, nome la nia, post kelkaj aventuroj kun Junot kaj Murat, estis ĵetita el la palaco Eliseo far Caroline, kiu volis gardi sian amanton kaj sian edzon. Hortense akceptis ŝin kaj transdonis ŝin al sia patrino. Virino de tiel facila virto faras ĉion, kompreneble por bonega prezo, kion oni petas ŝin fari.
«Mi dankas vin, Sinjoro, » diris Marie, «pro la peno kiun vi faris por averti min. Mi ne forgesos tion. Sed mi ne povas kredi, ke la Imperiestro lasos sin kapti en tiaj kaptiloj. Vi sendube bone konas lin, sed ankaŭ mi bone konas lin kaj mi havas pli da fidon ol vi en la korligiteco kiun li sentas por mi.»
Fouche suspiris.
«Sed li estas viro malgraŭ la grandeco de sia genio. Kaj la homoj cedas al strangaj tentoj. Certe la imperiestro senfine amas vin. Sed ĝis hodiaŭ lia naturo ankoraŭ ne instigis lin al fideleco. La virinoj kiujn li distingis per sia intereso, estis rapide neglektitaj. Mi eksplikas tiujn forlasojn al mi tiel: neniu el tiuj virinoj havas la specon de ĉarmo, kiu povis ligi viron kiel Napoleonon. Tamen la regno de kelkaj el ili estus daŭrintaj pli longe sen la kaŝa influo de Josephine. Mi ekskuzas min pro tiuj ĉi vortoj, sinjorino, sed via intereso devigas min diri ilin.
«Ĉiufoje ke amsento por alia virino ŝajnas naskiĝi en ŝia edzo, Josephine faras ĉion por ĉesigi tiun ligon. Ŝia sperto kun Napoleono estas tiel vasta! Ŝi tre bone konas lin, pli bone ol mi, pli bone ol vi. Per unu vorto, per unu gesto ŝi naŭzigas kaj malkuraĝigas lin. Por gardi la imperiestron vi havas junecon, gracion, inteligentecon, mil fizikajn kaj moralajn bonegajn kvalitojn, pri kiuj vi mem ne konscias. Mi tamen demandas min, ĉu tio sufiĉas kontraŭ la ruzoj de la Imperiestrino.»
Marie aŭskultis la ministron kun ekstrema atento. Tiuj klaraj vortoj dolorigas, sed ne ofendas ŝin. Napoleono kutimigis ŝin al la senartifikaj formoj de la vira lingvaĵo. Malgraŭ ŝia fragila aspekto, ŝi tute ne estas sentema pupeto. Ŝi kapablas aŭskulti la veron. Kuraĝo neniam mankas al ŝi.
«Sinjoro, » ŝi trankvile respondas, «mi ne komprenas, kial la imperiestrino tiel obstine volus pereigi min. Mi scias, ke mi kulpas kontraŭ ŝi, sed eble ŝi ne kredas tion, ĉar mi ne forprenis Napoleonon de ŝi. Jam antaŭ longe ŝi perdis lin. Se mi ne estus cedinta al li, li certe estus elektinta alian virinon, sed ne estus reveninta al Josephine... Sed finfine ŝi estas lia edzino, kaj mi komprenas, ke ŝi koleras kontraŭ mi. Konsentinte al akcepto en la Tuilerioj, mi faris grandan eraron, kaj mi decidis neniam plu aperi tie por ne plu ofendi ŝin.»
«Koncerne tion, permesu al mi diri, ke vi malpravas.»
«Ne, mi neniam plu reaperos tie. Tiel ambigua situacio estas tre doloriga por mi. La flataĵoj de unuj kaj la de impertinentaĵoj de la aliaj apenaŭ tuŝis min. Sufiĉas al mi plaĉi al la imperiestro, por ke ĉio fariĝu facila por mi. Sed al la doloro kiun mi kaŭzis al la imperiestrino, mi ne deziras aldoni aliajn. Mi ne spitos ŝin. Mi ne estas malamikino ŝia. Ŝi povus provi neniigi min, sed mi ne respondos al ŝiaj batoj. Mi deziras nur gardi la afekcion de la Imperiestro, la permeson ami lin en la ombro kaj forgesita de la aliaj.»
«Josephine ne apartenas al tiuj personoj kiuj forgesas...»
«Kiam ŝi komprenos per mia konduto, ke ŝi ne devas timi min, mi esperas, ke ŝi ŝanĝos sian opinion.»
«Permesu min dubi pri tio, Grafino. Tiu sinteno de submeto ne povos trankviligi Josephine, kiu vidos nur hipokrizion en via rezerviĝemo. Supraĵe gracia, ŝi funde estas senkompata. Se vi ne detruos ŝin, ŝi detruos vin. Ŝi profitos de ĉio kontraŭ vi, de la plej malgranda el viaj agoj, de viaj paroloj, de via silento... Ŝi atendos, ĉar ŝi estas pacienca kaj ruza. Ŝi elektos la bonan momenton. Ŝi estas preta fari ĉian malnoblaĵon: ŝi ne havas skupulojn. La sola rimedo por protekti vin, estas, ne refrapi, sed frapi la unua.»
«Sed kion mi povus fari, Sinjoro?»
Ŝia voĉo leĝere tremetas, kio estas heroldo de larmoj.
Fouche pli proksimiĝas al ŝi:
«Kion vi povus fari? Sola vi povos fari tre malmulte: vi havas tro da senartifika boneco. Sed vi povos fari ĉion kun mia helpo. Mi volas tutkore subteni vin per ĉiuj miaj fortoj, kaj, kio ankaŭ gravas, ankaŭ por mia propra intereso. Mi estas en la sama pozicio kiel vi: Josephine deziras, ke la imperiestro forsendu min. Inter ŝi kaj mi nenia akordo estas ebla. La milito inter ni estas senkompata kaj aperta, ĝis unu el ni kuŝos sur la grundo. Se mi ne sukcesus perdigi ŝin, mi estus forpelita. Jam de du jaroj mi laboras por ŝia divorco. Plurfoje mi preskaŭ sukcesis, sed Josephine ĉiufoje povis mastri la situacion. Mi estis sola, sen familia, intima apogo, apud Napoleono: la partio ne estas egala. Hodiaŭ, se vi volas, se vi helpos min kaj sekvos miajn konsilojn, mi garantias bonan rezulton. Antaŭ ol ses monatoj estos pasintaj, la imperiestrino estos kondamnita. Napoleono laciĝis pro ŝia ĵaluzeco, ŝia pridubinda ĉirkaŭaĵo kaj ŝia malŝparemo. Ne estos malfacile puŝi la imperiestron sur tiun deklivon. Incidento povos cetere plirapidigi tiun procezon: se vi naskus infanon, la repudio de Josephine estus certa.»
Fouche montris ĉi-foje sian tutan ludon. Sed tiuj zorge ordigitaj frazoj, kiujn li prononcis kun perfekta natureco, kiel Marie ricevas ilin? Ĉu ŝi akceptos lian proponon? Komence ŝi ŝajnas ne atenti pri ili kaj respondas nur al liaj lastaj vortoj:
«Kion donus tio al mi, se oni sukcesus, kion mi ankoraŭ ne havas? Ĉu tio faros, ke la imperiestro amos min ankoraŭ pli? La forigita imperiestrino eble influos pli forte lian menson ol la ĉeesta imperiestrino. Li bedaŭros ŝin, kaj tiam li estas malpli mia.»
Respondo de amantino kiu konsideras nur sian amon. Malgraŭ sia kutima sinregado Fouche ne povas mastri sian ekscitecon.
«Kia infano do vi estas!» li ekkrias preskaŭ kolere. «Kiam Josephine estos foririnta, Napoleono estos libera, kaj la trono apartenos al vi. Grafino Marie Walewska estos la imperiestrino de la Francoj kaj reĝino de la Italoj!»
Pala pro emocio, ŝi ekstaras kaj diras:
«Ĉu mi imperiestrino? Ĉu vi vere pensas tion?»
«Mi pensas nur pri tio, » respondas Fouche, retrankviliĝinta.
Ŝi residiĝas kvazaŭ sensobtuzigita. Ŝi neniam pensis pri tio. Tiam, preskaŭ tuj, ŝia virina instinkto igis ŝin meti la sekvan demandon:
«Mi bone komprenas, kial vi deziras la falon de la imperiestrino. Tamen kiun avantaĝon vi vidas en tio, ke mi prenu ŝian lokon?»
«Nenian alian ĉar ĝi estas imensa ol tiu ke ni havos kiel suvereninon amikinon dignan je ĉia respekto anstataŭ maldigna, malestimata malamiko. Aĥ, sinjorino, kiajn perspektivojn tia evento povus malfermi! Pensu pri la feliĉeco kaj trankvileco de Napoleono, kiu havos tenere amatan edzinon, kiu vere amas lin, kaj heredontojn de sia sango, kaj povas profiti de la sperto de fidela ministro kiel mi, kiu jam de dudek jaroj, esploras la kaŝejojn en Francio kaj scias, kio necesas por ĝia grandeco kaj gloro! Via modesteco povus suferi pro tio, sed per via alveno, aŭ mi forte eraras, la vizaĝo de Eŭropo kaj sia sorto multe ŝanĝiĝos!»
Inter ili ekestas peza silento. Per malrapida gesto Fouche karesas siajn maloftajn, blankiĝantajn vangharojn. Tremetante pro sekreta malpacienco li atendas la vorton kiu devas sigeli akordon tiel gravan por li, aŭ reĵeti lin en lian izolecon. Nenian momenton Marie hezitas en sia intenco rifuzi la proponon. Sed ŝi estas juna, timida virino, kiu ne volus repuŝi tiel potencan viron per tro kruda respondo, kiu ne nur pekos kontraŭ ŝi per eksceso de fervoro, kaj al kiu, se al li mankas diskreteco, ne mankas respekto.
Finfine ŝi diras per sia dolĉa voĉo, kiu hezitas iomete:
«Tio estas revoj, Sinjoro Grafo. Ne esperu, ke mi iam faros ion por realigi ilin. Mi dankas vin pro via bona intenco, kiu flatas min, sed vi forgesas, ke mia vivo estas engaĝita per ago kiu reduktas al nenio ĉiujn viajn projektojn. En Pollando vivas honorinda viro, kiu donis al mi sian nomon kaj kiun mi kovris per la plej doloriga humiligo. Se li volas repudii min, li faru tion: mi certe meritas tion. Sed mi ne petas lin divorci min por denove vundi lin kaj pligrandigi la skandalon en nia ilustra Pola familio. Cetere tia divorco povus esti nur civila, kaj malgraŭ miaj pekoj mi estas tro konvinkita katolikino por kontentigi min per ĝi. Tiel longe ke la grafo deziras tion, mi restos Marie Walewska, konforme al la leĝoj de la Katolika Eklezio.»
Per la pligrandiĝanta firmeco de tiu respondo Fouche komprenas, ke la partio estas malgajnita. Li tamen provas lukti plu.
«Se la Imperiestro volus fari el vi sian edzinon, mi estas certa, ke vi konsentus. La obstakloj pri kiuj vi parolas, ne estas nevenkeblaj. La sinteno de grafo Walewski estas inspirita al li de la profundaj interesoj de lia lando. Li certe kliniĝus antaŭ la deziro de Napoleono, kiu, kiel garantio de siaj intencoj koncerne Pollandon, metus Polinon sur la tronon de Francio. Kio koncernas la Eklezion, oni povas facile antaŭvidi ĝian sintenon: la papo ne kuraĝus rifuzi al la imperiestro la nuligon de via geedzeco.»
Tiam ideo transflugas sian menson.
«Ĉu vi, Grafino, kiu estas tiel korligita kun Pollando, ne komprenas, ke vi, per eksceso de humileco, rifuzas uzi la rimedon redoni al ĝi sian liberecon kaj gloron? Sekurigante vian estontecon, vi sekurigas tiun de via lando. Akceptante la kronon de Francio, vi relevus tiun de la Jagelonoj[24]. Kion Napoleono, mi timas, ne faros por sia amikino, li certe faros por sia edzino, por la patrino de sia filoj, precipe se iu en lia ĉirkaŭaĵo kuraĝigus lin en la plej favora momento.»
«La Imperiestro promesis tion al mi, Sinjoro, kaj, sen fari premon sur lin, mi atendos, ke li realigu sian promeson.»
«La Imperiestro ofte promesas pli ol li tenas. Inter ni, » kaj ĉi-tie Fouche alprenas mienon de ironia konfido, «cetere en Tilsitt li estus povinta fari pli por viaj kunpatriotoj, ol li fakte faris. Se la venontan jaron prezentiĝus nova okazo favora al milito kontraŭ Aŭstrio, kion mi atendas, vi ne devas lasi ĝin eskapi.»
«Mi ne volas maloportuni la imperiestron. Mi ne metas mian fierecon kien vi supozas: se Pollando devas renaskiĝi, kio estas mia plej kara deziro kaj por kio mi volonte donus mian sangon, tio ne okazos per intrigo. Ĝia sorto estas skribita tie supre, kaj la kalkuloj de la homoj ŝanĝos nenion pri tio.»
«Oni ŝanĝas, kion oni volas, sinjorino, kaj kiam oni volas.»
Marie Walewska rektiĝas kun decidema faldeto sur sia frunto.
«Sinjoro, » ŝi diras, «ni devas fini tiun konversacion. Ni diris ĉion pri la temo, kiu, vi sentas tion, estas doloriga por mi. Ni lasu la ĥimerojn. Ili ne povas fari bonon nek al vi nek al mi, kaj se la imperiestro estus informita pri ĝi, li ne estus kontenta. Dankon pro viaj avertoj. Mia vivo estos, kia Dio volas ĝin. La imperiestro restos korligita kun mi aŭ forlasos min. Se li ŝanĝiĝus tiurilate, mi reirus al mia patrino en Pollando, kaj mi plu vivus sen plendi kun la memoro pri lia amo. Sed mi provus fari nenion por reteni lin. Mi hontus ŝuldi sian afekcion al intrigoj. La Imperiestrino agu kiel si volas. Tio estas afero inter si kaj ŝia konscienco.
Neniu vorto iam eliros mian buson por forigi ŝin de la Imperiestro. Kion ajn vi pensos pri la bonfaroj de divorco, ĝi dolorigus lin, mi kredas. Li sendube ne plu amas ŝin, sed li gardas amikecon por ŝi. Tro da tagoj ligas ilin por ke Napoleono ne suferu pro rompo kun la pasinteco. Nu, vi vidas, mi volas fari nenion kiu povus malĝojigi aŭ eĉ tedi lin. Li jam havas sufiĉe da zorgoj, por ke tiuj kiuj amas lin, aldonu aliajn.”
Fouche ekstaras, prenas sian ĉapelon kaj per akra tono, kiu perfidas lian koleron, li diras:
«Vi do preferas la hodiaŭan situacion? Ĉu ĝi estas digna je vi? Ĉu ĝi estas digna je la imperiestro? Ĉu vi volas resti submetita al kaprico, al hazardo, dum maldigna edzino partigas lian tronon? Sed estas por li, por lia laboro, por lia heredaĵo, ke vi vidas min en zorgoj. Se tiu virino restos kie ŝi estas, mi deklaras tion al vi, tiam la Imperiestro estas kondamnita.»
Li ne plu moviĝis, sed fikse regardis la verdan kaj nigran rosacon sur la tapiŝo. Eble li esperis fleksi la reziston de Marie per tio atako.
Sed ŝi ne respondas. Tiam ŝi leviĝas.
Tiam retrovante tiun Eklezian prediktonon, kiu memorigas, ke li iam estis oratoriano, Fouche decidas konkludi:
«Mi bedaŭras vian decidon, Sinjorino, sed ĝi honorigas, mi konfesas tion, la delikatecon de viaj sentoj. Ĉar tiu konversacio pezas sur vin, mi tuj finos ĝin. Mi tro alte taksas vian gracion por riski malkontentigi vin. Tamen permesu al mi diri unu lastan vorton. Tiu ŝanĝo, por kiu vi ne volas kunlabori, okazos malgraŭ via noblanima rezerveco. Ĝi estas neevitebla. La savo de Napoleono kaj la trankvileco de Francio necesigas ĝin, kaj mi laboras por realigi ĝin. Kiam la evento estos okazinta, ni tiros el ĝi la konsekvencojn. Hodiaŭ mi petas nur unu aferon de vi: nome, ke vi permesu min estontece servi vin, servante la Imperiestron. Mi pretendas nur esti la plej modesta kaj la plej atenta el viaj amikoj.»
Tiam Fouche kliniĝis antaŭ Marie avec speco de respekto kun kiu oni povas turni sin nur al la imperiestrino de morgaŭ.
* * *
Marie neniam parolis al Napoleono pri tiu konversacio. Ŝi timis ofendi lin kaj malaltigi sin mem per aludo al la nova legantino de Josephine. Aliflanke ŝi volis teni sin ekster la disputo de la imperiestrino kaj Fouche. Ŝi do silentis pri tio al la imperiestro. Sed malgraŭ ĉio, pli maltrankvile ol ŝi volis lasi aperi, ŝi petis Duroc pri lia opinio, tuj kiam li montris sin ĉe ŝi. La karaktero de la grandmarŝalo inspiris al ŝi varman simpation. En la kortego genuante antaŭ la triumfanta soldato, li estis preskaŭ la sola kiu gardis la kapon alta kaj la menson libera. Liaj ofte tro aŭdacaj vortoj estis fojfoje malbone ricevataj de la imperiestro, kiu, se oni kontraŭis lian opinion, vidis en tio kritikon, kiu revenos poste. Sed lia dediĉiteco faris el li nekompareblan amikon, la solan kiun Napoleono gardis en lia alta loko. Tial lia influo estis imensa: li neniam misuzis ĝin kaj neniam uzis ĝin por si mem kaj liaj familianoj. Li uzis ĝin nur por justaj aferoj, la malpezigo de la sorto de la malriĉuloj kaj la vera bonfarto de la imperiestro.
Marie kaj Duroc proksimiĝis unu al la alia per sia komuna afekcio por Napoleono. Cetere la grandmarŝalo havis delikatan estimon por Marie, kiun li ne traktis kiel mastrinon. Ofte konsultata de ŝi, li volonte faris sin la mentoro de la juna nesingarda virino, kiu oferis ĉion pro Napoleono kaj kiu povus esti forlasita morgaŭ pro kortega intrigo aŭ vira kaprico.
La grandmarŝalo gratulis Marie, pro tio ke ŝi rifuzis konkludi aliancon kun Fouche. Li timis la cinikan aktivecon de la ministro, parolis al li pro la bezonoj de sia tasko, malgraŭ la deziro esprimita de la imperiestro, kiu plurfoje provis repacigi ilin.
«Vi agis saĝe, » li diris. «Vi ne povus esti tro singarda kontraŭ Fouche. Li volus fari el vi sian instrumenton. Li ankoraŭ ne rezignis pri tio, ĉar la eltrovemo de sia menso estas neelĉerpebla. Lia averto pri fraŭlino Guillebeaux estas nur preteksto. Mi ne kredas, ke la eniro de tiu persono en la domon de la imperiestrino estus la rezulto de intrigo. Ĉiakaze reĝino Hortense certe ne havas la manon en tiu afero. Ŝi mem havas tro da zorgoj por enmiksiĝi en tiajn intrigojn.»
Li restis fidela al sia malnova amo por Hortense, ĉiam defendante ŝin, eĉ kontraŭ ĉia evidenteco, kvankam jam de longe ŝi konsideris lin kun leĝera malestimo. Ŝi estis tre egoisma, kaj ŝia afabla ekstero ne povis tute kaŝi ŝian malĝojan kaj malvarman koron. En la tempo de la Konsuleco ili amis sin kaj revis povi geedziĝi. Al Napoleono plaĉis tiu geedzeco, sed Josephine oponis ĝin. Ŝi deziris krei kiel eble plej multe da ligoj inter la Bonapartoj kaj sia familio Beauharnais. Unuigante Hortense kun Louis, ŝi kredis prepari al si sekuran kaŝejon kontraŭ estontaj tempestoj. Ŝi intrigis kontraŭ Duroc, kiu estis tro soldato por bone defendi sian aferon. Amare plorante, Hortense fariĝis sinjorino Louis Bonaparte kaj poste reĝino de Holando. Finfine Duroc laŭordone de Napoleono edziĝis al riĉa, orgojla, kapricema Hispanino, kiu faris lin komplete malfeliĉa. Li rifuĝis al la imperiestro kaj konstante vivis ĉe lia flanko. Tio plaĉis al Napoleono, kiu deziris, ke oni vivu nur por li.
Por tute trankviligi Marie, Duroc promesis al ŝi teni la okulojn sur la agadon de fraŭlino Guillebaux.
«Al mi ŝi ŝajnas tute sensignifa, » li diris al Marie, «Ĝis nun la imperiestro tute ne atentis pri ŝi. Se li rimarkus ŝin, ni povus decidi kion fari. La imperiestrino kapablas, mi kredas, serĉi per ŝi distraĵon por la imperiestro, sed ni estas ankoraŭ malproksime de tio, kaj vi erarus, se vi jam nun timiĝus pro tio.»
Ŝi rigardis Duroc. Granda, kun larĝaj ŝultroj, li havis sur sia alta kolumo kapon kun fortaj trajtoj kaj kun granda tufo da konfuza hararo. Sed lia buŝo havis faldon de bonkoreco, kaj liaj tre larĝaj bluaj okuloj estis dolĉaj. Marie sentis sin komforta en lia ĉeesto, aŭdante lian firman voĉon.
«Mi pensas, ke ni jam sufiĉe parolis pri mi, kara generalo. Ni parolu nun pri li. Ĉu li estas gaja? Ĉu li laboras ankoraŭ tiel multe? Ĉu mi povas esperi, ke li venos ĉi-vespere?»
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.