La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XV. Intrigoj

En sia kastelo Malmaison Josephine havis nur unu penson: malhelpi Napoleonon edziĝi al Marie. Oferite al dinastia neceso, ŝi volis, k almnaŭ princino sukcedu ŝin. Ŝi kredis, ke ŝia honoro estis engaĝita: en tio ŝi trovis la solan eblan dolĉigilon por sia humiliĝo. Ke ordinara virino fariĝus imperiestrino en ŝia loko, precipe se ŝi estus Marie, ŝi rigardis kiel novan malvenkon, ankoraŭ pli kruelan ol la unua.

Malgraŭ la noblanimeco, pri kiu Marie ĵus donis al ŝi pruvon en la Tuilerioj, malgraŭ tiu kulmino de emocio, kiu ĵetis ilin en la brakojn unu de la alia, elirinte la kabineton de la imperiestro, la ĵaluzeco kaj rankoro de Josephine tute revenis. Dum ŝiaj longaj interparoloj kun sinjorino de Remusat kaj ŝia filino Hortense, tiu demando ĉiam revenis, bruligante siajn lipojn, haltigante sian ploradon: ĉu li estis edziĝonta al ŝi? Kaj suflorite de ŝia filino kaj la damo de la palaco, ŝi komencis konsideri la strangan planon, kies malkonveneco tute ne ŝokis ŝin: mem edzigi Napoleonon, mem indiki la novan suvereninon, kiu, ŝuldante al ŝi la sceptron, estis devonta respekti ŝin estontece kaj fari al ŝi servojn, kiujn ŝi jam imagis.

Reedzigi Napoleonon al princino... Sed kiun? Estante virino de la malnova reĝimo, malgraŭ la multaj eventoj, kiuj devis esti forbalaintaj ŝiajn antaŭajn ideojn, ŝi rigardis aliancon kun Rusino aŭ Saksino maldigna je la imperiestro. La arĥidukino Marie-Louise de Aŭstrio, la nevino kaj baptofilino de la lasta reĝino, jen kiun bezonis Francio, kiun bezonis Josephine. La analoj dela plej maljuna dinastio de Eŭropo, nun kiam la Burbonoj estis malperintaj, blindigis ŝian menson, kiel en la tempo, kiam ŝi sensukcese provis igi sin prezenti al MarieAntoinette. Cetere ŝi konservis kortezajn, eĉ amikecajn rilatojn kun imperiestro Francisko, la imperiestrino kaj pluraj arkidukinoj. Plurfoje ŝi faris al ili malgrandajn servojn. Kun tiu juna knabino, nescia kaj mola, kronita laŭ ŝia rekomendo, ŝi estis certa povi gardi ian gravecon, potencon. Ŝi jam vidis sin kiel trian personon en tiu nova imperiestra familio, revenintan al la kortego, donantan siajn konsilojn, regajnintan per lerta konduto sian influon sur Napoleono, kiun ŝi estis ricevinta per longdaŭra kutimo kaj mil zorgoj.

Sed oni devis rapidi... La imperiestro estis viro kiu faris subitajn decidojn. Apud li sinjoino Walewska, sub sia ŝajnigita modesteco, sendube faris sian ludon... Tial Josephine ne perdis tempon.

La 1-an de januaro 1810, tiun unuan tagon de la jaro, kiam oni povus kredi, ke ŝi, separita de Napoleono, absorbiĝas en bedaŭroj kaj malnovaj memoraĵoj, ŝi sendis Claire de Remusat al Parizo ĉe la grafinon de Metternich, la edzino de la kanceliero de la imperiestro de Aŭstrio, antaŭe ambasadoro apud Napoleono, por peti ŝin viziti ŝin en Malmaison. La postan matenon, sinjorino de Metternich faris tiun viziton. En la longa galerio, kiu antaŭis la salonon de Josephine, ŝi estis akceptita de Hortense, kiu, per kelkaj frazoj, informis ŝin pri la stranga konfidenco, kiun ŝia patrino estis faronta al ŝi.

«Ĉi tie ni ĉiuj estas Aŭstroj en nia animo, » diris la reĝino de Holando, «kaj ni dezirus havi vian arĥidukinon kiel imperiestrinon.»

Tuj kondukita al Josephine, la grafino estis akceptita kun tiu delikata respekto, kiun ŝi estis gardinta kiel imperiestrino kaj igis ŝin amata.

«Mi havas grandan projekton, » diris Josephine. «Ĝi ekskluzive okupas min, kaj nur ĝia sukceso povos konsoli min de mia ofero. Mi deziras, ke nia imperiestro edziĝos al MarieLouise. Mi jam parolis al li pri tio, sed li respondis al mi, ke li ankoraŭ ne faris elekton, sed mi kredas, ke mi povus konvinki lin. Ĉiakaze estus bone, se via kortego povus komuniki al mi kiel eble plej rapide, kion ŝi pensas pri tia alianco, se ĝi estus proponita al ĝi. Se oni deziras ĝin, necesas iri rapide, ĉar mi timas manovrojn de la aliaj kortegoj. Estas tre malfeliĉe, ke mia bona amiko, sinjoro de Metternich, ne estas en Parizo. Via ambasadoro, la princo de Schwarzenberg, estas vera soldato, kiu komprenas nenion pri fajnaj nuancoj.»

Sinjorino de Metternich reagis pozitive, sed prave memorante, ke ŝi estas la edzino de diplomato, ŝi faris kelkajn rezervojn pri ebla akcepto far la filino de imperiestro Francisko por plialtigi la prezon.

«Tio estus por ni ĉiuj vera feliĉeco, sed la memoroj de la Revolucio povus fortimigi nian junan princinon.»

«Ni scios aranĝi tion, vi kaj mi, » vivece replikis Josephine. Tiu geedziĝo havus la plej grandan intereson por vi. Komprenigu tion al via edzo. Se imperiestro Francisko ne kaptos tiun onkazon, li malfacile povos eviti novan militon, kiu detruos lian monarĥion. Tio estas sendube ankaŭ la sola rimedo malhelpi Bonaparte fari skismon kun la Sankta Sieĝo...»

Sinjorino de Metternich retiriĝis promesante senatende sendi leteron al Vieno. Kion ŝi faris. Kaj je la mezo de januaro ŝi ricevis respondon, kiun ŝi portis al Malmaison. Aŭstrio akceptus doni sian arĥidukinon. Kaj Metternich certigis ŝin kun mil flataĵoj kaj laŭdoj, ke la Hofburg senfine dankis imperiestrinon Josephine pro ŝia interveno.

Ĉe la unua vizito kiun Napoleono faris al ŝi en Malmaison, kien li venis ankoraŭ ofte, Josephine longe parolis al li pri sia projekto, nombrante ĉiujn ĝiajn avantaĝojn. La princino estis bela, sana kaj obeema. Ŝia parencaro estis fekunda. Kun ŝi Napoleono estos certa ekhavi heredontojn. Ŝi parolis ŝage pri ĉiuj aspektoj. La imperiestro atente aŭskultis ŝin. Li ne koleris, kiam li eksciis, kiel li devas teni sin kontraŭ Vieno. Sed li ankoraŭ hezitis. Edziĝi al la arĥidukino senfine flatis lian vantecon. Sed oferi Marie: ĉu tio estus ebla? Kiam Josephine estis elĉerpinta ĉiujn argumentojn kaj eksilentis, li diris al ŝi bruske, kion li ĉiam faris, kiam li sentis sin ĝenata kaj volis kaŝi siajn intencojn:

«Kial vi enmiksiĝas en tiujn aferojn? Tio ne konvenas al vi. Mi tute ne scias, kion mi decidos fari. Cetere nenio urĝas min. Pensu pri tio, kiel bone vivi kaj esti feliĉa. Distru vin. Vi estas bone establita ĉi tie.»

Kaj lia zorgo pri ordo, kiu ĉiam persekutas lin, igas lin aldiri:

«Gardu vian domon en bona ordo kaj ŝparu por viaj infanoj.»

Post tio li forlasas ŝin. La interveno de Josephine neniel pezas sur lian menson. Sed ŝi tamen avertas lin ne tro prokrasti sian decidon. Reirinta al la Tuilerioj, li komencas siajn konsultojn. Estas la plej grava afero de lia vivo, tiu kiu devas fini kaj plifortigi lian tutan laboron. Eĉ se li devas decidi laŭ siaj sentoj, li volas antaŭe aŭdi la opiniojn de la politikistoj.

Tuj kiam li parolas pri la konkludenta unio, la langoj loziĝas, la preferoj estas elparolataj, la interesoj malkaŝiĝas. La sinjorino Patrino, kun kiu li pasigas vesperon sola en la severa hotelo de Brienne, esprimas siajn dubojn pri la sinteno kiun la arĥidukino alprenos kontraŭ ŝi kaj la Bonapartoj. Ŝi timas ŝian altecon. Jam antaŭ longe severe riproĉita de sia bofratino, la hipokrita Julie, reĝino de Hispanio, ŝi provas forturni sian filon de geedziĝo kun Marie Walewska. Diskrete ŝi konsilas edziĝon kun la Saksino., Ekde kiam ili regas en Napolo, la Muratoj malkonsilas la arkidukinon, kiam oni demandas ilian opinion. Sed en tiu ĉi momento Napoleono ne maltrankviliĝas pro tio. Ili certe kliniĝos antaŭ lia decido. Li faris sufiĉe por ili, farinte ilin gereĝojn kaj princinojn. Ili devas silenti kaj adori. Jerome kaj Joseph ne estas en Parizo. Louis estas perdonta Holandon pro sia tendenco al sendependeco. Pauline estas por Marie per sia tuta birda cerbo kaj sia ĉarma kaj kaprica babilado. Ŝi la unua kuraĝas diri tion al la imperiestro. Ŝi tro insistas kun blinda fervoro. Incitita, Napoleono, ordonne al ŝi ne okupiĝi pri ŝtataferoj, se ŝi ne volas, ke li okupiĝu pri ŝiaj aferoj, en kiuj ŝi ofte komprometas sian dignecon de princino kaj ŝian koron. La ekzilo de Canouville jam estis averto por Pauline Borghese. Ŝi silentas.

Laŭvice konsultite dum liaj hazardaj laboraŭdiencoj, la gravuloj kaj ministroj donas siajn opiniojn kun mil antaŭrmedoj, kiuj povos en kazo de neceseco, malfermi al ili retirvojon. Cambaceres ne ŝatas ligon kun Aŭstrio, Kontraŭe Talleyrand, denove ĝuanta iom da favoro, volas gajni Napoleonon por ĝi. Fouche kredas, ke la grafino Walewska estos perfekta imperiestrino. Li estas konvinkita, ke la Rusoj igos sin petegi. Koncerne Aŭstrion, kiu malaprobo tio estus de la dek jaroj de la nova reĝimo, se Napoleono edziĝus al la nevino de Ludoviko XVI!

«Kial do?» demandas la imperiestro. ”Tio estus renodo kun la malnovaj tradicioj. Mi vidas nur avantaĝojn en ĝi. Se mi decidus favore al la arĥidukino, tio estus unu el la motivoj kiuj puŝos min. Vi ne konscias, kion valoras kontinueco por la imago de popoloj!»

Li sondas kiel laste sian plej intiman amikon Duroc, lia konsilisto dum la plej malbonaj horoj ; Duroc, kiu diris ankoraŭ nenion, ĉar li estas la diskreteco en persono kaj li juĝus maldigna liaflanke paroli pri Marie al Napoleono sen esti invitita fari tion.

Nebrila mensa, sed preciza, ekvilibrigita, bona, justa, li deziras la feliĉecon de siaj du amikoj kaj trankvilecon por Francio. Tial lia respondo estas simpla. Kial la imperiestro serĉus aventuron? Ĉiu el la tri princinoj povas esti honorinda edzino por li, sed neniu amus lin, kiel amas lin Marie. Ŝi esta digna je la trono pro siaj virtoj kaj sia beleco. Li do edziĝu al ŝi: li estos feliĉa.

Nur al li Napoleono lasas aŭdi al kiu elekto li inklinas:

«Mi efektive pensas, ke tio estus bona elekto, Duroc, “ li diris, “sed ŝi, ĉu ŝi volos?»

La grandmarŝalo pensis momenton.

«Jes, Siro, se vi prezentos al ŝi tiun geedziĝon ne kiel favoron, sed kiel ĝojon por vi mem.»

«Ĉu vi ne parolis pri tio al ŝi?»

«Ne, Siro.»

«Kaj ŝi, ĉu ŝi parolis al vi pri tio?»

La serioza Duroc ridetis:

«u ŝi, Siro? Ĉu vi ne konas ŝin?»

Per gesto Napoleono sciigis al la grandmarŝalo, ke li povas retiriĝi, vidante lin enpensigita. Kaj li murmuras:

«Kun Marie kiel edzino, kaj Duroc kiel amiko, jes,mi vere estus feliĉa.»

Li ŝajnis decidiĝinta. Poste li denove pripensis la aferon. La ideo revenis, ke princino povus doni pli da graveco kaj brilo al lia domo.

Ankoraŭ neniam li spertis tiom da balancadon, preskaŭ dolorigan, de sia volo.

Kaj subite li decidiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.