La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MARIE WALEWSKAAŭtoro: Octave Aubry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
«Lia Ekscelenco Sinjoro Fouche, ministro de la polico!»
La bruo de la voĉoj malkreskas kaj ĉiuj okuloj direktiĝas al la plej malamata, malglorata kaj timata konsilisto de Napoleono. Li eniras kaj, modesta en sia belegaj vestaĵoj de skarlata veluro, ŝajne glitante sur la pargeto, kliniĝas antaŭ Josephine.
La imperiestrino, kiu ludas triktrakon kun Cambaceres, duone levas la kapon. Kutime la plej afabla kaj plej gastama virino, ŝi diras nenian vorton. Vestita kun eskvizita lukso kaj ornamita per floroj kaj perloj en siaj kaŝtane brunaj haroj, vestita per blanka robo brodita per oro, ekstreme dekoltita kaj ŝminkita, ŝi similas al senmova diino... Fouche rapide levas la frunton, ĵetas ĉirkaŭ sin senĝenan, ekzamenan rigardon, kaj, salutinte la ceremoniestron Cambaceres, paŝas rekte al la alia flanko de la salono, kie tronas la malamikoj de la imperiestrino, la Bonapartoj.
Josephine, antaŭe la konfidenculino, eĉ la amikino de la ministro de la polico, ne plu parolas al li ekde tiu tago en Fontainebleau antaŭ tri monatoj, kiam li kuraĝis, sen ke Napoleono sciis tion, paroli al lia edzino pri la neceseco divorci de ŝia edzo. Malgraŭ la riproĉoj de Napoleono, sed subtenata de ties familio, li ne malarmiĝis, sed persistis. En la Parizaj salonoj, en la gazetoj li senĉese revenigas la dolorigan temon, tiel ke Napoleono fine estas obsedita kaj ke en tio li vidas kvazaŭ eĥon de la volo de la popolo, kiu postulas heredonton de la Imperio kaj ne plu atendas tion de virino de pli ol kvardek kvin jaroj.
Aŭtomate la imperiestrino daŭrigas la ludon, kaj la konversacioj repreniĝas, dum Fouche multobligas siajn sekajn provojn trovi gracon ĉe sinjorino Laetitia, la patrino de la imperiestro, kardinalo Fesch, kaj Caroline Murat, kiu ankoraŭ hieraŭ estis simple sinjorino Bonaparte, kaj hodiaŭ rajtas nomi sin reĝino de Napolo. Pauline, la princino Borghese ne estas tie. Ŝi devas veni, sed kiel kutime la ĉarma fratino de Napoleono malfruas. Ĉi-vespere tiu malfrueco havas konatan kaŭzon, kaj ĉiuj virinoj en la Tuilerioj mallaŭte parolas pri tio, rigardante la imperiestrinon.
«Mi timas, Via Alteco, » murmuras Fouche, klinita al Caroline, «ke la Imperiestro ne atendigas sin pli longe. Li venigis Clarke, kaj cetere ankaŭ venis novaĵoj el Hispanio.»
«Tre bone, » ridante diris Fontanes, la prezidanto de la leĝdona kunveno, «mi komprenas, ke ni devas denove prononci paroladojn, kaj ke la guberniestro de Parizo, » li aldiris al sia najbarino, la edzino de generalo Junot, «povos meti novajn flagojn sub la volbojn de la Invalidoj.»
«Kion do vi pensas, mia kara?» vigle demandas Fouche. «La Imperiestro ne pensas pri nova milito en Hispanio. Mi havas miajn informojn pri tio.»
«Kaj mi havas la miajn, » interrompas lin Talleyrand, la ministro pri eksterlandaj aferoj, alte levante sian vizaĝon kun la kuspita nazo. «Mi forte eraras, se ni ne vidos grandajn ŝanĝojn trans la Pirineoj.»
«Mi kredas la princon, » diras Caroline, gracie turnante sin al Talleyrand, kies influon ŝi alte taksas. «Se mi estus la Imperiestro, mi ne plu suferus la perfidojn de la Burbonoj, kiuj malhonorigas sian tronon!»
Ekde kelkaj monatoj ŝi ofte pensas pri tiu trono, kredante, ke ŝia edzo Murat, tiu admirinda kavaliro en siaj ekstravagancaj kostumoj, kaj precipe ŝi mem, fratino de la cezaro, sidante sur tiu trono, faros la plej bonan impreson. «Diru nenion pli pri tio, Via Alteco, » flustras Fouche, ŝajnigante timon. «Jen Lia Imperiestra Moŝto kaj la reĝino de Holando. Tiaj eldiroj ŝokus ŝin. Ŝi restis rojalistino.»
Caroline aroge ekridegas.
«Hortense! Nu, ŝi ne okupiĝu pri politiko, sed prefere pri sia mastrumado, kiu iras malbone! Ŝi devus esti en Hago. Kion ŝi faras ĉi tie kun sia pala vizaĝo kaj sia digna mieno? Rojalistino ŝi ja estas, sed tamen malpli ol ŝia patrino. Josephine havas la Burbonojn en sia koro. Barras riproĉis tion al ŝi. Se Napoleono estus aŭdinta ŝin, li estus vokinta ŝin al Francio! Danke al Dio, ŝi neniam havis influon escepte por stultaĵoj. Kaj nun ŝi eĉ ne plu kuraĝas peti pri ion: la Imperiestro malpermesis al ŝi okupiĝi pri ŝtataferoj.»
Caroline parolas preskaŭ laŭte. Ŝi estas tre orgojla, aŭdaca kaj ruza, kaj neniam pardonis al tiu Beauharnais[1] , ke ŝi devancis ŝin, ke ŝi estis reĝino, dum ŝi mem ricevis nur tiun etan dukejon Berg, kie ŝi ne povas dece rezidi... Vestita per strikta robo el pajlakolora sateno, brodita de oraj brilaĵetoj, portante diademon sur siaj belaj, brunaj haroj, kun ŝia viveca haŭtkoloro kaj ŝia abunda brusto, ŝi similas al belega, sed timenda demono.
Reĝino Hortense, kiu alproksimiĝas ĉe la brako de marŝalino[2] Ney, ŝia amikino de juneco, verŝajne aŭdas kelkajn el tiuj ofendaj vortoj. Farante paŝon flanken, ŝi alparolas la princinon de Neuchatel por doni al si sintenon. Grava, dolĉa muziko komencas aŭdiĝi el najbara salono. Estas la violonoj de la orkestro de la imperiestrino, kiuj ludas Griselda de Paer. Tiam bela vira voĉo aŭdiĝas en harmonio kun la kordoj. Estas tiu de Crescentini, la plej bona kantisto de Italio. Komence la babiladoj ĉesas, sed tiam, ĉar la Imperiestro ankoraŭ ne ĉeestas, ilia brueto denove plifortiĝas. Josephine, distra, tamen aŭskultas la muzikon. Ŝi ŝajnas laca kaj esperas, ke la rondo baldaŭ disiros. Sed ŝi ne povas retiriĝi antaŭ ol la mastro aperas. Ŝi jam sendis paĝion por memorigi al Napoleono, ke la kortego atendas lin.
«Baldaŭ», murmuris la imperiestro.
Sed la tempo pasas, sen ke li venas. Tiam Josephine decidas fari promenon tra la salonojn. Resti sidanta antaŭ Cambaceres, enfermita en la punto de sia kravato, ŝi ne povas pli longe. Ŝi ekstaras kaj, konfuzante per sia ringumita mano la eburajn kaj perlamotajn pecojn sur la triktraka tablo, ŝi diras kun sia tute natura gracio:
«Mi kapitulacas, princo, vi venkis min.»
«Via Imperiestrina Moŝto devas plendi nur pri tiuj ĉi malvenkoj, » respondas Cambaceres, plena je kortegana spriteco, kaj prezentas sian brakon al la Imperiestrino. Neniu reĝo kaj suverena princo ĉeestas. La honoro estas do al li, kaj li ne estas viro kiu lasas pasi tiujn okazojn montri sian estimon.
Ĉiuj sinjorinoj, eĉ la sinjorino Patrino levas sin. La imperiestrino pasas meze de la brilado de oraĵoj, juveloj kaj lumoj, respondante al ĉiuj kiuj salutas ŝin per rideto aŭ afabla vorto. Ŝia bona memoro por nomoj, familioj kaj malgrandaj detaloj estas miriga. Ŝi petas novaĵojn pri la infanoj, interesiĝas pri geedziĝoj kaj karieroj. Ŝi ŝatas plezurigi aliajn kaj jam milfoje intervenis por aliaj ĉe la imperiestro.
Sendube ŝi ŝajnas malpli suverenino ol perfekta mondumulino. Ŝiaj paroloj havas pli da eleganteco ol da majesteco. Ŝi montras tro da natureco, tro da deziro plaĉi. Sed ŝi pensas, ke multe estas bezonata por malaperigi tiom da malegalecoj, mildigi la tro vivajn kontrastojn kaj fari kortegon el tiu kolekto de tiel diversaj homoj.
La tasko estas malfacila. La vivstilo de Versailles, la ŝajne tiel simpla rafinita tono de la reĝa ĉirkaŭaĵo ne plu ekzistas. En ilia loko venis peza devigo kaj la maldelikata gusto montri sian povon kaj premplatigi aliajn. La homoj de la malnova raso, alligitaj al la nova povo pro profito aŭ ordono, ŝatas kontrasti per siaj belaj manieroj kun la hazardaj soldatoj kaj nekonvenciaj riĉuloj kaj iliaj edzinoj. Tiel vivas unu apud la alia du diferencaj societoj, unuigitaj per la sola deziro de la mastro kaj kiuj tute ne timas esti impertinentaj, kiam la imperiestro ne estas tie.
Sed per laŭta voĉo la ĉambelano anoncas la eniron de persono eble tiel longe atendata kiel tiun de la imperiestro:
«Ŝia Imperiestra Alteco princino Pauline Borghese.»
Tiam per pli modesta tono, ĉar la etiketo provizis tiujn nuancojn:
«Sinjorino Colonna Walewski!»
Ekestas leĝera bruo, kaj ducento da okuloj fiksiĝas sur duone malfermita orumita pordo. Malrapide per siaj diinecaj, suplaj kaj iomete treniĝantaj paŝoj, aperas la plej frivola de la Bonapartoj. La linioj de la fama korpo, kiun Canova havis la honoron skulpti nuda, estas apenaŭ vualitaj ĉi-vespere per la faldoj de blua tulo. Sur ŝia kapo, ĉirkaŭ ŝia kolo, sur ŝiaj fingroj, sur ŝiaj maleoloj brilas la altvaloraj ŝtonoj de la domo Borghese, ĉe kiuj paliĝas eĉ la juvelujo de Josephine.
Per sia protektanta mano ŝi tenas tre junan, blondan virinon kun blindiga haŭtkoloro. Grandaj malhelbluaj okuloj prilumas ŝian dolĉan vizaĝon, kion emfazas la netaj nigraj brovoj. Ŝi havas rektan nazon, belan rozkoloran iomete paŭtan buŝon, delikatan kaj longan kolon, fajnajn brakojn kaj gracilajn ŝultrojn. Ŝi estas tre simple vestita, se oni konsideras la lukson de tiu epoko, per blanka velura malfermita mantelo super robo en blanka krepo. Nenia pudro, nenia ŝminko, neniaj juveloj, sed kristnaskaj rozoj ĉe ŝia zono kaj en ŝiaj orkoloraj haroj.
Ŝi estas la Polino pri kiu oni tiom parolas ekde kelkaj monatoj, kaj kiu havas tiom da povo super la koro de Napoleono kaj kiu, cedinte al la deziro de la imperiestro forlasis Varsovion kaj instalis sin en Parizo. La antaŭan tagon li postulis, ke ŝi venu al la palaco Tuilerioj por esti prezentata. Pauline, ĉe kiu ŝi ekloĝis, post kiam ŝi alvenis el Pollando, rapidis prezenti sin al ŝi por konduki ŝin al la kortego.
La imperiestrino haltas. Kiel ĉiuj ŝi scias, kiu estas la juna Polino. La imperiestrino estas sperta virino, kiu havas tro da ruĝo sur la vizaĝo por povi paliĝi, sed ŝia mano ĉifas kaj taŭzas ŝian naztukon. Ŝi ŝajnigas interparoli kun siaj damoj, la kastelgrafino de La Rochefoucauld kaj Claire de Remusat, kiuj troviĝas en ŝia proksimeco.
«Venu do, Marie, » diris la princino, «ni alvenos tro malfrue por vidi la Imperiestrinon dum ŝia ludo. Mi prezentos vin al ŝi dum ŝi preterpaŝos.»
Kaj senkonsidere de la ceremoniaro, metinte la manon ĉirkaŭ la talion de Marie Walewska, ŝi trenas ŝin kun si. En ŝia sulko la juna virino estas sekvata de la plej flataj murmuroj. Caroline, tiel vanta, ricevas ŝin kun karesa respekto. Fouche, Talleyrand, la granda ceremoniestro Ségur, grafo Metternich, ambasadoro de Aŭstrio, Fontanes, marŝalo Bernadotte ĉirkaŭas la ĵusalvenintan junulinon. Ĉiujn tiujn omaĵojn ŝi ricevas eble iomete timide, sed kun la distingiteco de alte naskita damo. Tamen nur kiam la grandmarŝalo de la palaco, Duroc, alproksimiĝas, vera rideto ornamas la gracian faldon de ŝia buŝo. Duroc estas fidela amiko, kaj ŝi konas lin de la tago kiam ŝi konatiĝis kun Napoleono, kies ombro li estas.
Intertempe la imperiestrino, farante seriozan mienon, reprenas sian promenadon. Si direktas kelkajn sensignifajn frazojn al la Sinjorino Patrino, kiu, nur ŝi, ĉe ŝia invito, residiĝas en sian orumitan grandan fotelon, kies brakoj finiĝas per kapo de sfinkso. La patrino de Napoleono pensigas pri antikva Romia matrono per siaj duraj, sed regulaj trajtoj, sia fiksa rigardo, siaj malrapidaj gestoj kaj sia imensa orgojlo, kiun oni sentas fonti el ŝi. Sen sperto de la granda mondo, nescia, limigita, sed instinkte nobla, ŝi kaŝas siajn malfortecojn en sian statuecan trankvilecon, respondante per kaposignoj al la flatoj, atenta pri ĉio kaj serioza, kvazaŭ ŝi portus la sorton de ĉiuj tiuj Korsikanoj, kiuj, naskiĝintaj el ŝi, metis la piedojn sur la kapojn de la reĝoj.
Apud ŝi sidas ŝia honora damo, generalino Junot, kiun Bonaparte, kiel juna artileria kapitano igis salti sur siajn genuojn. Fariĝinte granda damo kaj mildigante per la talentoj de ŝia koro la eldirojn de ŝia akra lango, ŝi kelkajn fojojn diris veraĵojn al Napoleono, kiu eble ne amas ŝin, sed tenas ŝin apud si, ĉar ŝi amuzas lin, kaj ankaŭ ĉar ŝi estas, inter tiom da novaj geservistoj, fidela atestantino de lia estinteco.
La violonoj ludas nun danson de Spontini. Daŭrigante sian vojon, Josephine proksimiĝas nun al la grupo, en kiu troviĝas Pauline kaj Marie Walewska. La flustroj ĉesas: ĉiuj estas tre atentaj. Por homoj kiuj ĉiam enuas, kia regalo estas tiu renkonto! La fratino de Napoleono faras paŝon antaŭen kaj kun ĉarma impertinenteco post tre leĝera reverenco diras: «Laŭ ordono de la imperiestro mi havas la honoron prezenti al Via Imperiestra Moŝto sinjorinon grafinon Marie Walewska, mia amikino...»
La vortoj «mia amikino» estis diritaj post mallonga paŭzo. Josephine ne povas eviti tremeti. Severe ŝi rigardas la junan Polinon, kiu, emociita, ruĝiĝas en sia blanka robo kaj profunde kliniĝas. Silentante ŝi faras la tri reverencojn preskribitajn de la etiketo. Sen etendi al ŝi sian manon por la kiso, kiun preskribas la reguloj, la Imperiestrino limigas sin je mallonga saluto kaj diras, uzante la suverenan ‘ni’:
«Sinjorino, ni jam aŭdis paroli pri vi, sed ni ne sciis, ke vi estas en Parizo. Ni certe revidos vin.»
Post tio, deturnante la okulojn de la junulino, ŝi pasas. Marie, senparola, estas svenonta. Sed la du fratinoj de la imperiestro, la bela sinjorino Maret kaj Fouche ĉirkaŭas kaj subtenas ŝin. Altranguloj kaj damoj de la kortego petas esti prezentataj al ŝi. Napoleono volis, ke ŝi venu ĉi tien. Ĉu oni ne devas honori lin per tio? Ŝi denove regas sin per la ĉarma heroismo propra al la virinoj, parolas, movetas sian eburan ventumilon kaj ridetas...
En tiu momento la pordogardistoj malfermas kun ceremonia bruo la du klapojn de la granda pordo kaj krias:
«La Imperiestro!»
Profunda silento estiĝas en la salonoj. En la antaŭĉambro sur la marmora planko oni aŭdis firman, rapidan paŝadon. Finfine li aperas.
Ĉiuj kapoj kurbiĝas sub la lustroj. Li antaŭeniras, rigardante rekte antaŭ si kaj esplorante la salonon. Li serĉas vizaĝon. Kaj ekde kiam li trovas ĝin, lia vizaĝo, kiu estis dura ĝis tiam, mildiĝas. Kiel kutime li surhavas la uniformon de la ĉasistoj de sia gvardio: frakon el malhelverda drapo, ruĝaj kolumo kaj refaldaĵoj, malgrandaj epoletoj, veŝto kaj kuloto en blanka kaŝmiro, silkaj ŝtrumpetoj, ŝuoj kun oraj bukoj. Sur lia brusto brilas la kruco de la Honora Legio.
Dum li direktiĝas al la imperiestrino, li faras signon kaj la vrinoj de sia familio residiĝas. Ili releviĝas poste, ĉiufoje kiam li venas al ili. «Nu, mia amikino, » li diras al Josephine, «Kiel vi fartas?» Li interrompas sin, kaj respondante al la arteca saluto de la ĉefkanseliero, li diras: «Cambaceres, venu vidi min morgaŭ matene. Mi volas paroli al vi pri la aferoj de Romo.» Tiam turniĝante al sia edzino, li diras:
«Oni ŝajnas enui ĉi tie. Kiom da longaj kaj malgajaj vizaĝoj!»
«Estas tiel, ĉar ni longe devis atendi cin, » ŝi respondis. «Ĉu ci scias, ke estas preskaŭ noktomezo, Bonaparte?»
Kiel per privilegio ŝi persistas en la kutimo nomi lin tiel ciante lin, escepte okaze de ceremonioj, dum kiuj ŝi uzas la imperiestrajn titolojn.
«Ĉu jam estas tiel malfrue? Sed mi havas multan laboron. Vi, virinoj, kiuj faras nenion alian ol vesti vin kaj akcepti amikinojn, vi ne povas imagi, kio estas laboro. Sed mi finfine trovis momenton por malsupreniri kaj saluti miajn amikojn.» Ŝi leviĝas por akompani lin kiel ŝi ofte faras.
«Ne, restu ĉi tie, » li diras. «Vi ŝajnas laca. Ripozu iomete. Mi tuj revenos.»
Kaj dum ŝi residiĝas seniluziigita, li iras per sufiĉe mallertaj paŝoj, balanciĝante, kun unu mano sur la dorso, al la heĝo de kurbiĝintaj viroj en iliaj vestaĵoj el multkoloraj veluroj aŭ uniformoj kun galonoj kaj ordenoj, kaj de virinoj vestitaj en la plej riĉaj kaj helaj silkoj kun profunde malkovritaj brustoj. La generaloj, ministroj, princinoj, dukinoj, grafinoj kun malnovaj grandaj nomoj aŭ kun novaj nomoj faritaj per venko, sentas ŝrumpi siajn korojn ĉe la proksimiĝo de tiu malgranda oficiro de la ĉasistoj kaj kolektas sian kuraĝon por diri al li «jes, Siro» aŭ «ne, Siro», kion ili tre ĝuste kapablas prononci, respondante al eble dura demando, kiu ĉiakaze preskaŭ ĉiam estis tedega aŭ neantaŭvidita. Estas speco de revuo, kiun li igas ilin suferi, kaj verdire liaj ‘grumbluloj’[3] estus pli komfortaj. Kun ili li ankaŭ estas pli natura kaj libera. Lia malriĉa kaj studoza juneco ne donis al li la kutimon troviĝi en salonoj, kaj li la unua sentas sin tie ĝenata.
Estas generalino Junot kiu trapasas la fajron. Sed Napoleono estas tre bonhumora. Jam de longe oni ne vidis lin tia.
«Jen do vi reveninta de Portugalio, sinjorino Junot. Oni ĉiam lernas vojaĝante: vi nun faras vian reverencon pli bone. Ĉu ne, Hortense?» li aldiras, turniĝante al la reĝino de Holando, kiu staras apud li. «Ĉu ŝi ne aspektas pli bone? Ŝi ne plu estas malgranda knabino. Ŝi estas nun Sinjorino la Ambasadorino kaj baldaŭ ŝia situacio estos ankoraŭ pli bona.»
Sinjorino Junot radias. Ŝia longa olivkolora vizaĝo kun granda nazo, nigraj okuloj vera Araba masko transformiĝis. Ŝi fariĝis bela.
«Kaj Junot? Kion li faras? Mi ricevis liajn depeŝojn. Mi esperas, ke li estas serioza. Sed vi estas saĝa, vi, kaj ne plu tormentas lin. La virinoj ne rajtas tormenti siajn edzinojn.»
De sia loko Josephine devas aŭdi ĉion. La generalino, duone ridante, duone suferante, ne kuraĝas respondi al tiu aludo al la amrilatoj inter la grando knabo, kiu estas ŝia edzo kaj Caroline Murat, kies rezulto estis, ke Junot subite estis sendita al Portugalio.
Post malgranda movo de la kapo Napoleono pasas al la najbarino, maldika virino kun fajre blondaj haroj, vestita per splenda verda robo.
«Bonan vesperon, Sinjorino de Chevreuse, » diria Napoleono.
Ŝi estas lia ‘malamikino’. La imperiestro, pasiante pri la malnova nobelaro, devigis ŝin veni al la kortego por funkcii tie kiel damo de la palaco. La kaprica dukino malfacile povas regi sin kaj ne timas rezisti Napoleonon, kiu ofte provas venki ŝin en vortlukto. Li apenaŭ sukcesas. Iufoje li forlasas ŝin dirante: «Mi pensas, ke mi venkis la antipation de sinjorino de Chevreuse.» Sed li ne kredas tion kaj neniu kun li.
Hodiaŭ li komplimentas ŝin pro ŝia tualeto. Li asertas kompreni ion pri tio. La dukino, senmova, alprenas orgojlan sintenon, kiu ne trankviligas siajn amikojn.
«Vi almenaŭ ne estas senguste vestita kiel tiom da aliaj. Tiu verda koloro bone sidas al vi. Vi aspektas belega. Sed kia malfeliĉo ke vi estas rufa!»
Sinjorino de Chevreuse ekscitiĝas kaj, rigardante la imperiestron en la okulojn, respondas: «Ĉu vere, Siro? Ĉu tio eblas? Neniu viro diris tion al mi ĝis nun!»
Napoleono kuntiras la brovojn. Ĉirkaŭ li ĉiuj retenas sian spiradon, atendante fulmon. Sed li ekridas kaj, levante la ŝultrojn, faras kelkajn paŝojn antaŭen.
Nun li staras antaŭ sia onklo, kardinalo Fesch, dika ankoraŭ juna viro kun vulgara vizaĝo kovrita per ruĝaj makuloj, kies sutano kaj mantelo malbone kaŝas lian rustikan devenon.
La imperiestro ne etendas al li la manon. Li ne ŝatas premi manojn, escepte en intimeco. La prelato komencas diri komplikan frazon, sed li interrompas lin vigle, sed ne brutale:
«Sinjoro Kardinalo, la penso trairas mian kapon, ke iuj pastroj de Liono partoprenas en la protestoj kontraŭ la pretendita stato de dependeco de la papo. Necesas atenti pri tio. Vi do agus bone, se vi pasigus kelkan tempon en via diocezo.»
Tiam al sia patrino, subite sombriĝinta pro tiu ordono, kiu separos ŝin de amato frato, asociita al ŝia vivo, li diras:
«Kiel fartas sinjorino Laetitia? Ĉu ŝi estas kontenta?»
La sinjorino patrino respondas per kelkaj apenaŭ kompreneblaj vortoj:
«Jes, sendube, ŝia sanstato estas bona, sed ŝi havas tiom da zorgoj...»
Tiam vidante la imperiestron tiel bonhumora, ŝi subite kuraĝas repreni mallaŭte por la tioma fojo la ideon kiu obsidas ŝin, nome tiu de la repacigo de la du filoj:
«Napoleone, mi ricevis kelkajn leterojn de Lucien.»
Ĉe la nomo de sia frato, kiu ekzilis sin, ĉar li rifuzis divorci sian edzinon por la prezo de krono, Napoleono faras tranĉan geston per la mano, kaj rapide diras malproksimiĝante:
«Ne parolu al mi pri li. Li havas malbonan kapon, li frenezas. Mi havas nenion komuna kun civitano Lucien. Ke li faru malmultan bruon, se ne mi forpelos lin el Eŭropo.»
La granda kanceliero de la Honora Legio, Lacepede, al kiu paŝas la mastro, estas maltrankviligita per tiu paroleksplodo. Sed la imperiestro tuj retrankviliĝas. Se la impresoj sur li estas vivecaj, lia nefleksebla volo tuj bremsas ilin. Cetere li ŝatas kontrasti la salutojn: tio estis unu el liaj koketaĵoj.
«Mi serĉas vin, Lacepede. Mi ricevis vian leteron pri la domo de Ecouen. Kion mi diris pri via administrado, ne devas maltrankviligi vin.
Tio ne estis mia intenco. Mi gardas por vi mian tutan estimon.»
La reverenco de la reĝino de Napolo estas mallerta, sed ŝia stato postulas indulgecon. Ŝi estas en sia oka monato de gravedeco. Kaj tiu gravedeco ankoraŭ pli malbeligas la malgracian virinon, filinon de la silkkomercisto Fran?ois Clary el Marseille, al kiu Joseph Bonaparte povis tiel feliĉe edziĝi. Ŝia fratino Desiree estas la edzino de marŝalo Bernadotte. Nun ŝi surhavas fermitan kronon, rifuzante esti reĝino alie ol en Parizo, kontraŭstarante kun humila obstineco la ideon forlasi Parizon, ĉar nur tie ŝi sentas sin bona inter siaj filinoj, ŝia fratino, siaj kuzoj, vivante kaŝitan burĝan vivon, kiu ŝokas Napoleonon. Sed li jam ĉiam montris grandan komplezecon al sia bofratino. Malofte li rifuzis al ŝi gracon. Kaj ŝi demandas multajn da ili.
«Ha, Julie, kiel vi fartas? Mi esperas, ke vi nun donos al ni knabon post tiom da filinoj. Imitu Hortense, kiu havas du knabojn. La filinoj ne validas multe. Ili taŭgas nur por esti edzinigataj.»
Julie rektiĝas: ŝiaj mincaj lipoj apenaŭ malfermiĝas:
«Siro, mi tiom amas miajn filinojn, kiom mi amus miajn filojn.”
«Tio estas eraro. Mi preferus ne havi infanojn ol havi nur filinojn.»
Nenia infano... Tiu penso ĉiumomente revenas obsedi lian genion. Sen infano la heredeco ne estas certigita kaj la estonteco de la Imperio en danĝero. La revolucio povas reveni. La tuta giganta konstruaĵo plu ripozos sur li sola, kaj li estas nur homo, kiu povas esti mortigita, vundita , malsaniĝi. Li kredas, ke Josephine sufiĉe pruvis sian fertilecon naskante Hortense kaj Eugene. Pro la fakto, ke ilia geedzeco ne donis frukton, ŝuldas do nur li. Lerte la imperiestrino parolas al li pri tiu impotenteco, kiu tamen ne estas certa, kaj ĝis nun ŝi tiel protektis ŝin kontraŭ divorco, kiun ŝi multe timas. Ĉu ŝi tamen povos resti lia edzino?
Napoleono apenaŭ rigardas Talleyrand, la ministro pri la eksterlandaj aferoj, kaj la Aŭstran ambasadoron Metternich. Li rapidas por alveni en tiu profunda fenestra aperturo, kie apud lia fratino Pauline staras Marie Walewska. Li ne plu povas atendi, li plirapidigas siajn paŝojn, salutante preterpaŝe Fouche, Fontanes, Caroline, sinjorinon Maret kaj dek aliajn, kiujn li ne vidas, kaj iras al la celo kiu altiras lin kaj sur kiu, sen montri tion, la tuta asembleo tenas direktitaj siajn okulojn.
«Jen vi estas, » li diras gaje, «la reĝino de la senvaloraĵoj! Bonan vesperon kaj dankon, mia fratineto!»
Per fingro li karesas la vangon de Pauline, signo de lia extrema favoro. Tiam, kliniĝante al la grafino, li, tiel malmulte galanta, kisas ŝian manon kaj gardas tiun manon momenton en la sia. Kaj post kiam li sidigis ŝin, li mem sidiĝas en la fotelon, kiun Caroline, komplicino de ĉio kio povas malĝojigi Josephine, forlasis antaŭ minuto.
Kliniĝinte al la orelo de sinjorino Walewska, li murmuras:
«Mi finfine retrovas vin, Marie, mia dolĉa Marie!»
Ŝi ridetas, feliĉa, sed timema, kaj diras per ŝia voĉo iom kantanta, kies moduladoj havas preskaŭ italan langvoron:
«Regu vin, Siro. La tuta kortego rigardas vin, ankaŭ la Imperiestrino...»
«Ba, » li diras senzorge, «ŝi kutimiĝos al tio.” Kial li regus sin por Josephine? Jam ofte li konfidencis al ŝi siajn intermitajn amojn. Li supozas, ke ŝi akceptas lian malfidelecon sen riproĉoj kompense de ŝia konduto, kiu estis tiel frivola estintece. Li povis pardoni ŝin, sed la memoro pri certaj horoj, malgraŭ ĉio revenas al li kaj lasas lin malbonhumora.
Kaj tuj li reprenas:
«Kia ŝi estis por vi? Afabla, mi esperas.» Marie ruĝiĝas kaj silentas. Sed la princino de Borghese, kiu, laŭ deziro de sia frato, restas apud ŝi, desegnas per kelkaj vortoj la konduton de Josephine. Napoleono havas kvazaŭ nervozan ŝokon. La anguloj de liaj naztruoj tremetas, signo kiu anoncas tempeston, kaj liaj grizebluaj okuloj iomete refermiĝas.
Marie tuŝas la brakon de la imperiestro kaj tremetante petegas lin:
«Siro, mi petas vin pensi pri mia situacio ĉi tie: ne faru ĝin malebla per kolereksplodo. La imperiestrino fakte pravas. Por ŝi mi certe kulpas. Mi venis, ĉar vi deziris tion. Sed tio ĉi certe ne estas mia loko. La scivolemo de tiuj ĉi homoj, kiuj ŝajnas scii ĉion pri mi, pezas sur mian koron. Mi volus kaŝi min en angulo.» Li reprenas sian malgrandan, blankan manon, tenas ĝin en la sia. Neniu Burbonino havis tiel belajn manojn.
«Trankviliĝu, mia kara infano. Mi faros ĉion necesan. Sed ni pensu en tiu ĉi momento nur pri nia plezuro esti kune.»
Servistoj de la imperiestraj palacoj, vestitaj per verda kaj ora livreo, pasas inter la multaj ĉeestantoj, portante pladojn kun sorbetoj. Napoleono haltas unu el ili kaj insistas, por ke lia amikino akceptu refreŝigaĵon. Ŝi konsentas por doni al si sintenon. Li mem volas servi ŝin. Sen maltrankviliĝi pri la rigardoj de la ĉeestantoj li etendas al ŝi kristalan glason kaj kulereton el orumita arĝento, atentigante ŝin pri la tenileto, kiu estas ornamita per simpla B.
«Vi vidas, Marie, la kulereto apartenas al mia arĝentaĵo el la tempo de mia konsuleco. Mi estas tiam pli juna, » li aldiras kun bedaŭro.
«Jes, » ŝi respondas mallaŭte, «sed por mi vi estas juna ankoraŭ nun kaj ĉiam estos tia.»
Li ankoraŭ ne havas kvardek jarojn, estante naskiĝinta en 1769, sed liaj ŝultroj portas la ŝarĝon de tiel mirakla sorto, ke pro tio li ŝajnas pli aĝa al ĉiuj, sed ne laŭ la korpo. Li jam estas leĝere korpulenta, sed tio ne sidas lin malbone. Lia frunto jam estas ornamita per lia legendara harbukleto. Sed lia vizaĝkoloro estas hela, sen sulketoj, lia rigardo estas klara kaj akra, liaj dentoj admirindaj. Li estas pli atentema ol iu el siaj generaloj. Lia potenca, lucida kaj ordema cerbo entenas senlace la enorman administracion de la imperio, la kurbojn de sia politiko, la planojn de siaj militiroj. La tuta mondo miregas pri la plej surprizaj eventoj de la historio, kiujn li okazigis en la spaco de nur dek kvin jaroj. Li bone scias tion, ĉar li ĝuste juĝas pri si mem. Sed apud Marie, li ŝajnas forgesi tion ĉi, refariĝante nur viro, viro kiu amas kaj estas amata.
Tamen Josephine, sidanta en la centro de rondo de la virinoj, ne povas ne ĵeti rigardon sur Napoleonon. Ŝi volus aŭdi la vortojn kiujn li interŝanĝas kun Marie. Sed tio ne eblas pro la distanco kaj la homamaso. Ŝi povas nur vidi, kaj kion ŝi vidas sufiĉas por malĝojigi ŝin.
Hortense venas sidiĝi apud sia patrino. Vane ŝi provas distri ŝin per sia babilado, en kiun ŝi engaĝas la apudajn damojn. Ŝi suferas pro la ofendo de la imperiestro farita al sia patrino, kies aventurojn ŝi tamen konas, kiel cetere la tuta kortego. La patrinon kaj la filinon kunligas forta afekcio. Per sia tenereco Hortense provas protekti sian patrinon. La imperiestrino, leĝera kiel birdo de siaj insuloj[4], tuta dediĉita al la mondumo kaj la modo, lasas sin gvidi de sia filino, kiu dolĉe riproĉas al ŝi ŝian konduton. Hortense provas bridi ŝian malordon, kiu malkontentigas Napoleonon. Ŝi jam ofte solvis problemon en la imperiestra geedzeco. Malfeliĉa en sia propra situacio pro la kulpo de sia patrino, kiu edzinigis ŝin kontraŭ ŝia volo al Louis, “tiu malsana piono”, dum ŝi amis alian viron, grandmarŝalon Duroc, ŝi havas grandan influon sur sia patrino kaj sur la imperiestro, kiu plendas, aprecas kaj dorlotas ŝin.
Hortense suferas pro sia patrino. Ŝi estas maltrankvila. Certe, tio ne estas la unua malfideleco de ŝia vicpatro, sed la unua fojo ke li montras ĝin tiel malferme. Kaj lia rilato kun grafino Walewska, kiu jam daŭras unu jaron, ne estas kaprico, sed io senfine pli profunda, pli grava. Tre fajna, Hortense ne eraras. La aliaj amantinoj de Napoleono neniam estis danĝeraj por Josephine. Ili estis ambiciaj kaj naivaj. Marie Walewska ne similas al ili. Ŝi amas Napoleonon. En tio estas ŝia forteco, la sekreto de ŝia dominado. Tial ŝi estas grava minaco por la pozicio de la imperiestrino.
Al tiu pozicio, laŭ la signifo kiun ŝi donas al tiu vorto, kroĉas sin la estinta kastelgrafino de Beauharnais. Ŝi sentas por Napoleono alligitecon, en kiu strange miksiĝas timo, respekto kaj speco de dankemo. Jam de longe la sentoj de la Kreolino brutiĝis. Sed unu potenca sento dominas ŝin: la vana kontenteco kiun ŝi sentas estante la unua virino en okcidenta Eŭropo, la edzino de la plej granda kapitano de ĉiuj tempoj, lia konfidenculino, ĉio tio resumita en unu vorto: imperiestrino de la Francoj!
Daŭra pasio ĉe Napoleono, precipe amo kiu povas doni fruktojn, ĉu tio ne estus la kondamno de la sterila suverenino, kiu ĝis nun sukcesis konserviĝi en la menso de la cezaro nur per ruzoj kaj mensogoj? Pri tio pensas Hortense, kaj malgraŭ ŝiaj klopodoj reaperigi rideton sur la lipoj de ŝia patrino, estas pri tio ke obstine pensas Josephine. Estas pri tio ke daŭre pensas la tuta kortego ĉirkaŭ ili.
Ĉe Marie Napoleono kredas esti retrovinta tiujn senzorgajn momentojn, kiujn li konis en la komenco de sia kariero. Li ridas, parolas, radias kaj volas plaĉi, sentante ke li plaĉas al ŝi Li faris signon al Duroc, ilia konfidenculo ekde la tagoj en Pollando, kaj la grandmarŝalo venas meti sin malantaŭ la fotelo de Pauline. Kurbigante sian altan silueton, li respondas kiel eble plej bone al la ofte senĝenaj ŝercoj de la princino, al kiu la favoro ŝajnas iomete turni la kapon. Duroc ne estas trankviligita per la afablaĵoj de Ŝia Alteco. Li konas ŝian kaprican humoron. Pauline estas tre bela, kaj oni diras ke ŝia koro estas libera ekde kiam la afabla Canonville aliĝis al la armeo. Sed la grandmarŝalo, kvankam ankoraŭ juna, estas tro saĝa por riski ĵeti sin en tian aventuron. Tial liaj sentoj iras aliloken.
Subite Napoleono interrompas sin. Unu plian fojon li kaptis la rigardon de Josephine, kiu pezas sur lin. Lia malplezuro, plie lia kolero de antaŭe revenas. Li diras al Duroc:
«Petu Sinjorinon de Remusat veni por paroli kun mi.»
La grandmarŝalo, reprenante sian kutiman gravan mienon, faras al si vojon al la imperiestrino. Momenton poste sinjorino de Remusat, la damo de la palaco, malgranda, dika kun ordinaraj trajtoj, faras sian reverencon antaŭ la imperiestro. Li tuj ekstaras kaj trenas ŝin malantaŭ si en angulon, kie ili restas solaj, ĉar ĉiuj gekorteganoj , vidante lian intencon, retiriĝis de tie por doni spacon al ili.
«Sinjorino de Remusat, » diras Napoleono, «vi havas grandan influon sur Josephine. Vi estas, mi kredas, ŝia plej kara amikino. Ĉiakaze ŝi ŝatas vian juĝon. Konsilu do al ŝi ne ŝajnigi esti ĵaluza. Tio malbone konvenas al ŝi. Ŝi priridindigas ŝin. Se ŝi malbone ricevas majn amikojn, ŝi povus bedaŭri tion. Unu fojo sufiĉas. Vi diras tion al ŝi, ĉu ne, kaj ankoraŭ ĉivespere.»
«Certe, Siro, mi ripetos la parolojn de Via Moŝto. Sed mi ne komprenas.»
Ŝi levas siajn naivajn okulojn al la imperiestro. Li malmulte fidas ŝin, sed li scias, ke ŝi estas lerta intrigantino.
«Ne necesas, ke vi komprenu. Ŝi komprenos: tio sufiĉas.»
Nervoze li interfrotas siajn manojn, dum tiko pasas sur lia vizaĝo, kaj subite, rapide prononcante la vortojn, li diras:
«Ĉu ŝi ankoraŭ ne konas min? Mi ne estas iu ajn. Mi akceptas kondiĉojn de neniu. Estas la lasta fojo, ke mi memorigas tion al ŝi. Ŝi fariĝu saĝa. Mi estus dankema al vi pro tia ŝanĝo.» Per signo de la kapo li finas la interparoladon, rekondukas sinjorinon de Remusat al la centro de la salono kaj tiam reiras al Marie. Apud ŝi, anstataŭante Pauline kiu forlasis ŝin, troviĝas Fouche, kiu estas plena je profunda respekto.
La paroloj de Fouche sendube plaĉas al ŝi, ĉar Napoleono ridetas proksimiĝante per tiu ĉarma rideto de la Bonapartoj, kiu heligas siajn trajtojn per homa lumo: la severa estro ŝajnas tiam la plej bonvola kaj la plej alirebla amiko.
La imperiestro prenas la ministron per la orelo. Fouche faras komikan grimacon, ĉar Napoleono forte pinĉas.
«Mi vidas, grafino, ke mia ministro de la polico estas agrabla kompanio por vi. Tio ne mirigas min. Li estas la plej inteligenta viro en mia administracio.»
«Prefere diru: la plej dediĉita al Via Moŝto, Siro, » diras Fouche kun saluto, kies precipa celo estas liberigi sian orelon.
«Hm, mi volas kredi tion. Ĉiakaze vi pensas pri multaj aferoj kaj vi estas tre atenta. Estas monsieur Fouche, grafino, kiu hieraŭ memorigis min pri via frato Laczinski. Mi tuj nomumis lin kapitano ĉe la Polaj lancistoj de mia gvardio. Diru al mi, Marie, ke vi estas kontenta.»
Ŝi murmuras jes tiel tenere, ke Napoleono estas tuŝita. Li diras kvazaŭ por kaŝi sian emocion:
«Auskultu, Fouche, alvenante en Parizo la sinjorino grafino ekloĝiĝis en la domo de mia fratino Pauline. Tio konvenas por kelkaj tagoj, sed tio ne povas daŭri. Ĉu vi volas serĉi bonan hotelon[5] por ŝi kaj instali ŝin laŭ ŝia gusto? Mi kalkulas je vi por tiu elekto. Vi havas takton.»
«Ĉu la sinjorino grafino havas preferon koncerne la lokon de ŝia estonta rezidejo?»
Marie faras geston de nescio. Ŝi venis al Parizo la unuan fojon.
«Mi konas tre eskvizitan domon apud la Champs Elysees, » diras la ministro.
Napoleono interrompas ŝin.
«Tio loko estas tro dezerta, preskaŭ kamparo. Prefere la Chaussee d’Antin. Mi ŝatas tiun kvartalon. Tie estas spaco, grandaj ĝardenoj.»
«Via Imperiestra Moŝto donu al mi du tagojn, kaj mi havos la honoron prezenti al la sinjorino grafino loĝejon digna je ŝi.»
«Sinjoro ministro, » diras Marie, «mi dankas vin pro viaj zorgoj, sed se mi rajtas esprimi deziron koncerne la lokon, kie mi volas loĝi, ĝi estu modesta, retirita. Tro vasta, riĉa domo ne plaĉus al mi. Tie mi ne sentus min hejme. Mi tute ne ŝatas grandan lukson. Vi komprenas min, ĉu ne, sinjoro?»
«Ĉu vi aŭdas tion, Fouche? Agu laŭ la deziro de la sinjorino. Mi volas antaŭ ĉio, ke ŝi estu kontenta.»
La antaŭa konvenciano[6] kliniĝas.
«Mi ne havas alian intencon, Siro. La sinjorino povas kalkuli je mi.»
Marie dankas lin per gracia kapklino. Li volas foriri, sed la imperiestro retenas lin ĉe maniko.
«Estu ĉe mia ellitiĝo morgaŭ frue. Mi devas paroli al vi.»
«Mi ĉiakaze tiam prezentus min tie, Siro. Mi devas paroli al Via Moŝto pri konspiro, kies dratojn mi povis trovi. Ŝajnas al mi, ke la bona momento estas veninta frapi la kulpulojn, kio malkuraĝigos por longa tempo la apertajn aŭ sekretajn kontraŭulojn de la imperio.»
La jam tiel blanka vizaĝkoloro de Marie ankoraŭ pli paliĝas.
«Ĉu konspiro?» ŝi murmuris mallaŭte.
«Ne maltrankviliĝu, Marie, » plaĉe diras Napoleono, «vi ankoraŭ ne konas sinjoron Fouche. Li ĉiam havas komploton en sia tirkesto. Li volas fari sin utila. Ĉu vi ne hontas, Sinjoro, tiel maltrankviligi belan, junan virinon pro tia etaĵo? Fi do, ni ne plu parolu pri tio.»
Fouche humile akceptas la riproĉon.
«Mi malpravas, estas vere, Siro, » li diras, klopodante doni al sia faŭseta voĉo preskaŭ emociitan komplezan tonon. «Mi estas mallerta, parolante pri tiu afero antaŭ sinjorino grafino Walewska. Cetere estas nenio timenda. Mi bone aranĝis ĉion, kaj vi estos, mi kredas, kontenta pri mi.»
Marie ne forturnis siajn okulojn de la ministro, dum li respondis al Napoleono. Tiuj kelkaj vortoj spiris dediĉitecon. Tial Marie ridetas al li kun dankema simpatio.
«Bonege, » diras la imperiestro, «ni vidos morgaŭ. Sed se via imago denove eraras, » li plaĉe minacas lin per fingro, «mi ne multe donas por via kapo.»
Li residiĝas apud Marie. Inter la homamaso kiu plenigas la salonojn, ili estas solaj. Intertempe sinjorino de Remusat verŝajne flustris iun konsilon en la orelon de la imperiestrino, ĉar la rigardo de Josephine nun evitas ilin.
Muziko denove resonas tra la salono: estas pura kaj malrapida muziko.
«Proserpine, de Paesiello , » diras Napoleono. «Mi ŝatas tiun melodion.»
Estas efektive la muzikon kiun li preferas. Ĝiaj regulaj, ofte monotonaj melodioj, trankviligas lin, malstreĉas lin kaj stimulas lin al revado. Li ŝatas la ripetojn, ĉar, li diras, la impresoj kiuj ripetiĝas estas la solaj kiuj superfortas nin.
Momenton li restas senmova, senparola kun fermitaj palpebroj, kun marmoreca sereneco sur siaj trajtoj. Tiam subite li eliras el tiu sensobtuzeco, tiras sian horloĝon el la veŝtpoŝeto.
«Jam estas la dua!» li diras. «Aĥ Marie, kun vi mi forgesas la tempon. Mi estis devonta resti ĉi-tie nur momenton. Mi devas resupreniri.»
«Kio, ĉu jam estas tiel malfrue, Siro? Ĉu vi ne povas prokrasti tiun laboron al morgaŭ? Vi mortigas vin laborante. Duroc diris tion al mi.»
«Duroc scias nenion pri tio, kaj ankaŭ vi ne, mia infano... Mi devas labori nun, morgaŭ kaj ĉiam. Sed ne timu pro mia sano. Tio ne lacigas min, kontraŭe. Mi pasigas multajn noktojn kun miaj dosieroj kaj mapoj, kaj matene mi estas tiel freŝa kiel post dek du horoj da dormo en mia lito. Mi ne povas diri la samon pri miaj sekretarioj, ekzemple. Neniu havas mian rezistokapablon. Mi ne scias, ĉu mi dankas tion al mia Korsika sango, sed mi sentas min kvazaŭ farita el fero. Nu, adiaŭ, Marie, dormu bone. Ridu al mi por ke, kiam vi estos foririnta, mi gardu konfidan kaj feliĉan bildon de mia eta Marie. Morĝaŭ mi venos viziti vin ĉe Pauline. Mi ankoraŭ ne scias en kiu momento. Mi devas akcepti la diplomatan korpuson, poste la privatan konsilantaron, tiam aŭdiencojn. Verŝajne mi venos en la posttagmezo, sed mi igos vin averti.»
«Tio ne necesas, Siro. Ne faru al vi zorgojn pri mi. Mi ne forlasos mian hotelon. Nenio estas pli dolĉe ol atendi vin.»
«Ne, ne, vi devas eliri, se ne tiuj vangoj kaj lipoj perdos siajn kolorojn. Ne, rajdu sur ĉevalo kun la princino, aŭ igu konduki vin al la Bois de Boulogne[7] aŭ al Saint-Cloud.»
«Mi atendos vin, Siro, » ŝi flustris.
Li kapjesas.
«Nu, bone. Jen, mi havas bonan ideon. Mi venos per simpla veturilo sen livreo al la ĝardenpordo. Cesar kondukos min, kaj ni ambaŭ iros al la kamparo. Adiaŭ, mia amikino, ĝis morgaŭ!»
Li leviĝas kaj leĝere premas ŝiajn fingron, trairas per rapidaj paŝoj la salonon. Distrita, li salutas plurajn damojn, kiuj retiriĝas, lanĉas amikecan vorton al Hortense, kiu, antaŭ li, leviĝas kun la imperiestrino. Josephine provas regi sin, sed ŝi ne sukcesas. Ŝiaj nervoj cedas. Larmoj fluas el ŝiaj okuloj.
Inter la gesuverenoj okazas rapida interparolo:
«Kio estas al vi, Josephine? Ĉu vi malsanas? Kiel vi aspektas do ĉi-vespere?»
«Nenio estas al mi. Mi estas nur laca.»
Ŝi hezitas.
«Kaj plue, mi estas seniluziigita.»
La imperiestro atente rigardas ŝin kelkajn sekundojn kaj levas la ŝultrojn.
«Ne necesas malĝoji, » li diras trankvile. «Ĉu mi malĝojas? Cetere, mi ne havus tempon por tio.»
Ŝi ne respondas. Kion ŝi dirus, kio ne estas danĝera? Tiam li mallonge konkludas:
«Josephine, estu gaja, se vi volas plaĉi al mi. Precipe neniam ploru. Larmoj malbone sidas al vi.»
Kaj turnante sin sur siaj kalkanoj, li vokas sian ŝtatsekretarion.
«Maret, ni multe malfruiĝis. Ni devas rekuperi la perditan tempon. Ni supreniru.»
La grafo de Ségur kliniĝas al la orelo de sinjoro de Remusat, granda stultulo, kiu ŝajnas esti bildo de enuo.
«Jen tiu povra Maret, kiu denove pasigos sendorman nokton. Ne valoras la penon havi tiel belan edzinon!»
Sekvata de sia ministro, Napoleono malaperas kantetante inter siaj dentoj, kontenta povi reiri al siaj planoj, siaj memoroj kaj siaj ŝtatoj, kiuj havigas al li veran kaj profundan plezuron. Kiel li diris al Marie, tio ne lacigas lin. Neniam li estas pli komforta ol en sia kabineto kun siaj paperaĵoj, irante kaj venante kun la manoj krucigitaj sub la baskoj de sia ĵaketo, la kapo leĝere klinita, diktante leteron al Méneval aŭ Maret, kiuj, sidante antaŭ siaj tabloj, skribas galope, senpaŭze, per siaj rigidiĝintaj fingroj. Tie Napoleono sentas sin tute libera. Sinjoro de Ségur pravas: la kandeloj sur la tablo de la imperiestro estingiĝos nur ĉe la aŭroro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.