La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MARIE WALEWSKAAŭtoro: Octave Aubry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Li sidis antaŭ imensa mahagona skribtablo, kiun kovris mapo de Aŭstrio. La ĉambro estis vasta kaj alta kaj memorigis pri lia kabineto en la Tuilerioj. Napoleono igis kovri la murojn per verda silko kun grandaj palmfolioj. Kiel viro kun fiksaj kutimoj, li ŝatis senti sin hejme ĉie kie li troviĝis, eĉ en fremda palaco, kie li devis pasigi nur kelkajn tagojn “Relegu, Méneval.”
La sekretario alproksimĝis kaj legis alvokon al la imperiestro de Aŭstrio fini la pactraktadon ene de tri tagoj. Se ne, la milito estis rekomenciĝonta.
«Aĥ!» ekkriis Napoleono, «mi vidas de tie ĉi, kiel mia bona frato Francisko ricevos tiun amikecan letereton!»
Per mirige falsa voĉo li kantis strofon de malnova kanto eraranta en sia memoro:
Ni nin revidos morgaŭ,
Sur la batalkampo.
Ni nin revidos morgaŭ,
La sabron en la mano.
«Kopiu por mi tiun ĉi leteron, Méneval. Igu min subskribi ĝin kaj tuj sendu ĝin al imperiestro Francisko. Necesas, ke li ricevu ĝin ankoraŭ antaŭtagmeze.»
Tiu problemo estis solvita por li: li ne plu pensis pri ĝi. Alia jam okupis sian menson. En lia cerbo li kvazaŭe havis tirkestojn. Li malfermis tiun kiu li bezonis, trovis en ĝi kion li volis, refermis ĝin kaj malfermis alian. Neniam liaj pensoj konfuziĝis., el kio rezultis, ke liaj ordonoj ĉiam estis klaraj kaj admirinde precizaj.
Kiam Méneval forlasis lin:
«Tuj venigu al mi, » diris la imperiestro, «la dukon de Bassano kaj la dukon de Frioul!»
Tio estis Maret kaj Duroc, ambaŭ titolitaj ekde la 15-a de aŭgusto, la tago de lia naskiĝo, en kiu li finis la kreadon de la vasta imperiestra nobelaro, kiu devis anstataŭi kaj absorbi la malnovan aristokration.
Momenton li trarigardis paperojn kiuj troviĝis sur tableton apud la kameno, kaj, ne trovante ilin interesaj, li disvastigis ilin per la supra flanko de la mano sur la planko.
En tiu momento Constant malfermis la pordon sen fari anoncon. Duroc kaj Maret aperis.
La imperiestro respondis per leĝera kapklino al ilia saluto. Montrante al ili seĝojn, li lasis sin fali en la granda fotelo de verda marokeno lokita antaŭ lia skribtablo kaj komencis tranĉi per sia poŝtranĉilo la leonkapojn per kiuj finiĝis ĝiaj brakoj.
«Sinjoroj, » li diris, «mi vokis vin por konsulti vin pri grava, sekreta afero. Maret, kaj vi, Duroc, ne nur estas miaj servistoj, sed ankaŭ miaj amikoj.»
La ŝtatsekretario kaj la grandmarŝalo kliniĝis. Napoleono ne eraris. Al tiuj du viroj li povis malfermi sian koron. Maret tro ofte samopiniis kun la imperiestro, ne pro servileco, sed pro eksceso de admiro por lia genieco kiu premplatigis lian subulan naturon. Duroc, same atenta, sendube estis ankoraŭ pli sindona al sia mastro per vireca afekcio, kiun ne malfortigis lian respekton.
«Mi troviĝas, » daŭrigis Napoleono, «en tia situacio, ke la decidon kiun mi estas faronta, havos la plej grandajn sekvojn por mia familio, por Francio kaj por la mondo. Tial mi deziras aŭdi vian konsilon. Ĉio kio estos dirita ĉimatene restos inter ni.»
La duko de Bassano malfermis la buŝon por konvinki la imperiestron pri sia diskreteco. Duroc, per mansigno, haltigis tiun neutilan frazon. La imperiestro daŭrigis paroli.
«Vi ambaŭ scias, kiom mi amas sinjorinon Walewska. Vi ankaŭ scias, kiel digna ŝi estas je mia amo. Mi ne konas virinon kiu estas pli digna je mia amo, ol ŝi. Nu, hieraŭ ŝi forlasis Schonbrunn kaj reiris al Parizo. Tiu subita foriro havas kialon. Ĉu vi ne povas diveni ĝin, Maret?»
La ŝtatsekretario faris geston de nescieco.
«Nu, sinjorino Walewska estas graveda. Ŝia gravedeco datiĝas de proksimume ses aŭ sep semajnoj. Tio tute ŝanĝas miajn aranĝojn koncerne la heredeco de la trono. Se la grafino akuŝos knabon, kion mi esperas, mi intencas sekurigi mian sukcedon al tiu infano. Ni volas nun ekzameni ĝiajn rimedojn.»
Pro emocio Maret lasis fali sian ĉapelon sur la plankon. La grandmarŝalo gardis sian trankvilecon, krucigis la brakojn kaj trankvile demandis:
«Pri kiuj rimedoj vi pensas, Siro?»
Sur sia skribtablo Napoleono karesis per la mano la rajdistan statueton de Frederiko II, reĝo de Prusio. Li prenis ĝin en 1807 en Potsdam kaj ĝi akompanis lin dum ĉiuj liaj militiroj.
«Mi intencas legitimi la infanon.»
Duroc ĉi-foje aperis mirigita.
«Sed, Siro, » timide diris Maret, «sinjorino grafino Walewska estas edziniĝinta. Se vi legitimas la infanon, vi deklaras ŝin adultulino per tio.»
«Mi pensis pri tio, » respondis la imperiestro. «Sed ĉu tio tre gravas? Ekzistas precedencoj. Ludoviko XIV legitimis la infanojn de siaj amantinoj. Ankaŭ sinjorino de Montespan estis edziniĝinta, ĉu ne?»
«Efektive, Siro. Tamen post la morto de la reĝo la parlamento nuligis lian decidon, almenaŭ en kio koncernis la rajtojn je la krono de la duko du Maine kaj la grafo de Toulouse...»
Li silentis, kvazaŭ timigita de sia kuraĝo. Napoleono vivece respondis:
«Jes, sed mia senato ne estas la parlamento de la malnova monarĥio.»
Duroc skuis la kapon kun la krispaj haroj.
«Kiu scias, ĉu en kazo de regenteco li ne arogus siajn rajtojn, kaj eĉ ne celus pli alte? La revoluciaj asembleoj ankoraŭ ne estas tiel for de ni!»
«Estas senco en tio kion vi diras... Sed se legitimado ne estas certa rimedo, kion vi pensas pri adopto?»
«Princo Eugene, kiun vi jam adoptis, superus la infanon de sinjorino Walewska.»
Napoleono malpacience stamfis sur la plankon. Sen konfuziĝi la grandmarŝalo daŭrigis:
«Cetere mi timas, ke adopto aŭ legitimado la vorto malmulte gravas kaŭzus multajn malfacilaĵojn. Unue ĝi ofendus la imperiestrinon...»
«Josephine! Vi ŝercas, Duroc! Ŝi certe permesos tion, kion reĝino de Francio, naskiĝinta kiel infante de Hispanio, akceptis. Finfine ŝi naskiĝis nur kiel Tascher.»
«Kaj via familio, Siro, ĉu vi kredas, ke ĝi ne protestos?»
«Ĉu mia familio? Ĝi ricevis de mi ĉion. Ĉu ĝi jam imagus povi disponi pri mia heredaĵo? Ĝi ricevos, kion mi restigos al ĝi.»
«Tre bone, Siro, sed Francio?»
«Francio certe akceptos, kion mi petos ĝin akcepti.»
«Mi kredas tion, sed ĉu ĝi volonte akceptos tion? Kaj ĉu en la pubika opinio ne okazus tre noca ŝanĝo la tagon kiam vi ne plu estos inter ni?»
Napoleono ne respondis. Il sajnis enpensigita. La singarda Maret restis silenta. Duroc daŭrigis:
«Finfine estas Eŭropo. Kio estus ĝia sento? Ĉu tia decido estos konsiderata digna je imperiestro Napoleono? Ĉu via gloro ne estus malgrandigita de ĝi? Ĉu oni ne diros eksterlande, ke, ne povante levi vian amantinon sur la tronon, vi metis sur ĝin vian nelegitiman filon, malestimante la rajtojn de via legitima posteularo sen konsulti la nacion?»
Kaj la grandmarŝalo aldiris:
«Mi esprimas min kun tiom da libereco, ĉar Via Imperiestra Moŝto scias, kiom mi estimas la karakteron de sinjorino grafino Walewska, kia estas mia respektoplena alligiteco al ŝi, kiel feliĉa mi estus povi helpi altigi ŝin kaj ŝian infanon. Sed samtempe mi ne povas fermi la okulojn antaŭ tiom da obstakloj kaj miskoni, kion mi kredas esti la intereso de la imperiestro.»
«Mi scias tion, mia amiko, mi scias tion, » mallaŭte diris Napoleono. «Sed tamen mi volas fari ion por tiu infano!»
La diferenco kiun li konstatis inter la mola Maret kaj la malmola Duroc ne iritis lin. Pli familiara ol oni ĝenerale kredis, li aprecis sincerecon.
La duko de Bassano ekstaris.
«Mi eble konas rimedon, » li diris, «sed mi ne scias, kion pri ĝi pensos la imperiestro.»
Napoleono fiksis sur li siajn ŝtalgrizajn okulojn kaj diris:
«Ni ja vidos tion: klarigu vin.»
«Mi pensas pro ŝanĝo de infano, nome ke, post ĝustatempa anonco, ke la imperiestrino estas graveda kaj, prenante ĉiujn necesajn antaŭrimedojn, deklari kiel naskitan el ŝi kaj la imperiestro la infanon, kiun sinjorino Walewska akuŝos.»
Dum momento Napoleono kaj Duroc konsideris la ideon.
«Estas ebla solvo, » diris la imperiestro.
Lia rigardo iris al Duroc. La grandmarŝalo ŝajnis necerta.
«La ĉefa afero, » reprenis Maret, «estus ricevi la permeson de la imperiestrino.»
«Josephine jam pensis pri io tia, » replikis Napoleono. «Timante divorcon kaj vidante mian timon, ke eble mi ne havos posteularon, ŝi jam proponis al mi deklari naskiĝinta de ni la duan filon de Hortense. Sed tio signifus por mi tro meti min en siajn manojn. Kaj mi dubas, ĉu mia fraro Louis kontentus pri tio.»
«Estas granda diferenco por la imperiestrino inter certigi la kronon al nepo aŭ meti ĝin sur la kapon de infano de rivalino, » diris Duroc «La imperiestrino inspiros sin per sia intereso, » seke replikis Napoleono. «Per rifuzo ŝi certe timos fari la unuan paŝon por malsupreniri de la trono, kaj laŭ mi ŝi ne malpravus.»
Li kuntiris la brovojn kaj murmuris kelkajn neklarajn vortojn. Minaco durigis siajn trajtojn.
«Sed la grafino?» demandis la grandmarŝalo. «Ĉu ŝi mem ne povus rifuzi fari tion?» «Ne, ne. La estonteco promesita al ŝia infano ne permesos ŝin rifuzi.»
Ke en tiu afero Marie povus montri volon kontraŭan al la sia, ŝajnis al li absurde. Ĉu ŝi ne kutimigis lin al sia kompleta submeto, perfekta disponebleco? La propono de Maret povus ŝoki la kutiman moralon. Sed tio konfuzis lin nenian momenton: li estis malmorala. Lia genio levis lin super la aliaj homoj, li diris, kaj tiel li eskapis al ilia skrupuloj. Por li gravis nur, ke li atingu siajn celojn: la rimedoj estis indiferentaj al li. Tial li konfirmis:
«Ŝi akceptos, mi respondecos pri tio»
«Sed, Siro, ĉu ŝajnos verŝajne, ke la imperiestrino havas infanon je ŝia aĝo?»
«Ĉu je ŝia aĝo? Ŝi havas nur kvardek ses jarojn! Kaj oni vidas virinojn de sesdek jaroj kiuj naskas infanojn. Pri tio atestas tiu fola sinjorino Fabre de l’Aude, kiu ĵus ekhavis sian dudekkvinan infanon, kaj kiu respondis al mi iutage, kiam mi demandis ŝin, kiam ŝi kredis akuŝi: ‘Kiam tio plaĉos al Via Imperiestra Moŝto!»
Duroc kaj Maret ekridis. Ili konis la anekdoton, kies memoraĵo ankoraŭ amuzis la imperiestron. Sed Duroc insistis:
«La publika opinio tute ne inklinas akcepti tiun novan gravedecon de la imperiestrino, kiu ekde via geedziĝo neniam povis refariĝi patrino, kion ajn ŝi diris pri tio.»
«Jes, sed ŝi ĝuste esperis tion. Ŝi faris plurajn kuracadojn en Plombieres kaj obtenis de Corvisart, ke li ripetu al ĉiu ajn, ke ŝi estas certe kapabla gravediĝi, kaj ke se tio ne okazas, estas mi kiu kulpas pro tio.»
«Estas certe, » intervenis Maret, kiu defendis sian ideon, «ke la imperiestrino favoros ĉi tiun planon. Dubo pri tio povus ekesti en la imperiestra familio, kaj nur tie. Klera konsulto de la medicina fakultato povus konvinki ĝin. Kaj mi estas certa, ke danke al la lerteco de la imperiestrino, kiu scios fari la ĝustajn aranĝojn kaj alpreni la indikitajn sintenojn, neniu en la kortego suspektos ion neregulan en la naskiĝo de la imperiestra heredonto.»
«Kaj se la infano estas filino?» demandis Duroc.
«Tiam ĝi estos princino anstataŭ princo, jen ĉio, » diris Napoleono. «Tiu risko estas neantaŭvidebla. Ni do ne devas okupiĝi pri ĝi.»
«Ni devas ankaŭ esti certaj pri la akuŝantinoj, » diris la grandmarŝalo. «Tia sekreto pezas multe.»
«Corvisart kaj Dubois estas inteligentaj. Kial ili rifuzus fari al mi tiun servon kaj silenti? Por ili tio estas fortuno. Kaj ĉar la infano estas mia filo, ilia konscienco estos sekura. Per tio gravus por ili, ke ĝi havus alian patrinon ol Josephine? Ĉu la trono estos la heredaĵo de mia edzino aŭ de mi?»
«Sed estas alia fakta malfacilaĵo. Ĉu vi ne vivas separita de la imperiestrino ekde de la komenco de la militiro, tio estas dum kvin monatoj? Kiel do akceptigi al la nacio ŝian gravedecon?»
«En tiu ĉi momento estas neeble, sed la imperiestrino povos aliĝi al mi post kelkaj tagoj. Du semajnojn poste la Journal de l ’Empire kaj le Moniteur donos la novaĵon. Ĉar la naŭ monatoj ne estos tute pasintaj en la momento de la naskiĝo, oni deklaros, ke la infano venis frutempe. Infano povas naskiĝi jam post sep monatoj, sen ke oni dubas pri ĝia legitimeco. Se tiu rimedo estus riska, oni povus prezenti infanon de du monatoj kiel ĵusnaskitan infanon. La akuŝantinoj diros, kion ili devas diri. Sufiĉos bone elekti la personojn kiuj oficiale ĉeestos la akuŝon de la imperiestrino.»
«Sed ne estos eble, » replikis Duroc, «forigi certajn personojn de la imperiestra familio, ekzemple la fratinojn kaj bofratinojn de Via Imperiestra Moŝto, ĉar simpla rigardo sufiĉos al ili por konstati, ke la infano ne estas ĵusnaskito. Cetere, ne forgesu, ke la fakto havi legitiman filon forigos viajn fratojn de via sukcedo. Vi devus atendi aŭdacajn suspektojn kaj eĉ provojn esplori la aferon, kie la respekto ŝuldata al la imperiestro malmulte valorus.»
«Mi ne dubas pri tio, mia kara Duroc, sed tio estas nur detaloj. Ni aranĝos tion en la konvena momento.»
Oni gratis sur la pordo. Je signo de Napoleono la grandmarŝalo iris malfermi. Méneval metis la kapon tra ĝi.
«Ha, jes, » diris la imperiestro, «la letero al imperiestro Francisko. Donu ĝin, por ke mi subskribu ĝin.»
Li relegis ĝin per la okuloj kaj tiam skribis tre imponan kaj energian Napoleono sube de la zorge kaligrafita letero. Per la mano li forsendis Méneval.
«Mi sendas ultimaton al imperiestro Francisko. Se li ne akceptos miajn lastajn kondiĉojn, mi daŭrigas la militiron.»
«Ĉu tio estas prudenta, Siro?» demandis Duroc. «Ĉu vi ne timas puŝi lin al malespero? Pensu pri la ducent mil viroj kiuj amasiĝas en Hungario.»
«Mi scias, » respondis la imperiestro. «Tial mi postulas, ke li konkludu. Se li ne cedos, mi rompos sian monarĥion, mi reduktos ĝin al Vieno kaj kelkaj provincoj, kaj mi faros de Bohemio, unuiginta kun la granddukejo Varsovio, unu ŝtaton, kiu tenos en respekto Rusion kaj Prusion.»
Kaj mallaŭte li murmuris:
«Tiam Marie estos kontenta.»
Tiam li diris laŭte:
«Sed estu trankvila, eterna kontraŭparolanto, mi konas la Habsburgon pli bone ol vi: li cedos. Sen tiu letero li ankoraŭ serĉus pretekstojn prokrasti pactraktaton kaj finfine lasus sin konvinki de Anglio, kiu faras proponojn al li. Kion vi trovas aŭdaca, estas do nur singardeco. Sed ni revenu al nia afero: ĝi estas pli grava ol ĉio. Mi akceptas la ideon de la duko de Bassano. Certaj el viaj obĵetaĵoj estas pravaj. Ni konsideros ilin dum la plenumado.»
Kaj tuj li refariĝis la agema viro. Liaj ordonoj estis precizaj kaj detalaj.
«Necesas rapide agi. Vi foriros al Parizo, Duroc, aŭ prefere vi, Maret. Ne estante unu el siaj plej bonaj amikoj, Josephine tamen pli ŝatas vin. Kaj la duko de Frioul ne estas sufiĉe partizano de la projekto por montri sin tre persvada. Vi foriros ĉi-vespere. Ni havas la 2an de oktobro. La 7-an vi estos en Parizo. Vi kunprenos letereton mian por la imperiestrino kaj alian por grafino Walewska: ili servos al vi kiel enkondukiloj. Unue vi vidos Josephine. Tio ests pli konvena. Vi eksplikos al ŝi la aferon kaj ricevos ŝian kompletan aprobon. Ŝi devas teni sin preta por aliĝi kun vi al mi por anonci la novaĵon al la kortego. Tiam vi iros viziti la grafinon, al kiu vi montros la grandan destinon kiun mi preparos por ŝia infano. Se ŝi vidos en tio grandan oferon, ripetu al ŝi, ke mia trankvileco kaj mia gloro postulos, ke ŝi faru tiun oferon, pri kiu mi insistos ĉe ŝi en mia letero. Post ŝia konsento, vi rekomendos al ŝi zorge teni kaŝita sian gravedecon al ĉiuj, eĉ al la maljuna Daŝa, eĉ al sia frato. Ŝi silentu pri tio kaj atendu mian revenon por ekscii la aranĝojn, kiujn mi juĝos utilaj. Post tio vi informos Cambaceres. Nur lin. Li estas tre diskreta, kaj mi povas fidi lin. Oni ne scias, kio povus okazi. Post mi li estas la plej grava politika persono de la ŝtato: lia atesto povus esti bezonata. Sed neniu alia povas scii ion pri tio. Ĉu vi respondecas pri tio, Maret?»
«Per mia kapo, Siro, » respondis la duko de Bassano kun pasia intonacio.
«Ĉu per via kapo? Ĝi tute ĝuste sufiĉas por tia sekreto. Sed finfine, vi ne povas oferti al mi ion pli bonan, ĉu?»
Li ridis, malkovrante siajn perlecajn dentojn. Liaj tre brilaj okuloj prilumis la marmoron de lia vizaĝo. Tiam tiu radiado malaperis.
«Vi revenos ĉi-vespere je la sesa. Mi donos al vi la leterojn por Parizo. Dum via foresto Duroc kaj Méneval dividos inter si vian laboron. Skribu al mi nenian leteron. Ĝi povus perdiĝi. Sed revenu kun la imperiestrino sen perdi momenton, tuj kiam ĉio estos aranĝita. Vi certe retrovos min en Bavario, ĉar, ekde kiam la paco estos subskribita, mi foriros. Mi havas laboron farendan. La invado de la Angloj sur Walcheren[28] postulas tujajn antaŭrimedojn. La alvoko al la naciaj gvardistoj far Fouche servas nur por alarmi la imperion. Avertu lin, ke li devas transdoni la ministerion de la internaj aferoj al Montalivet, kiun mi nomumas en tiu funkcio. Lia interimo daŭris sufiĉe longe... Metu ĉion en ordon kaj ĝis ĉi-vespere.»
Kaj dum la duko de Bassano iris en la antaŭĉambron, kie amaso da princoj, marŝaloj kaj ambasadoroj duonlaŭte parolis atendante, sed ĉesis paroli ĉiufoje kiam la pordo malfermiĝis, Napoleono rimarkis, ke la frunto de la grandmarŝalo restis nubkovrita.
«Kio estas al vi, Duroc?” li demandis. «Kion vi diras inter viaj dentoj? Ĉu vi ne kredas je la sukceso de tiu plano?»
La duko de Frioul skuis la kapo.
«Vi tamen vidos, nekredulo, vi vidos, ke mi pravas.»
Kaj li tiris je orelo de Duroc.
«Vi havas malbelajn orelojn, mia povra amiko. Estas bedaŭrinde. Sed aliflanke estas vere, ke vi estas altstatura. Oni ne povas havi ĉion. Nu, serĉu por mi Berthier. Ni devas regrupigi niajn trupojn.»
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.