La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XII. Vespermanĝo en la Tuilerioj

Kvankam ŝi torturis sian kapon, Josephine ne sukcesis ekspliki al si la subitan ŝanĝon en la sinteno de Napoleono. Tuj kaj senrezerve konsentinte al la plano, ke ŝi substituu Marie kiel patrino de ŝia infano, proponita de Napoleono, ŝi kredis esti konservata por ĉiam en sia stato de imperiestra edzino. Anstataŭ reveni al Malmaison, Maret sendis al ŝi malklaran leteron, dirantan ke li ricevis de la imperiestro novajn ordonojn, plenumendajn post la foriro kaj ke li aliĝos al li en Germanio. Tiam nenio plu krom letereton de Napoleono, datitan en Munkeno.

Munkeno, la 21-an de novembro Mi estas ĉi tie ekde hieraŭ en bona sanstato. Mi haltos unu tagon en Stuttgart. Vi estos informita de mia reveno. N.

Kaj kiam ŝi alvenis en Fontainebleau, ŝi koliziis sur glacie malvarman akcepton kaj krudajn vortojn.

«Kio? Vi malfruas kiel ĉiam? Kion do vi faris en Saint-Cloud? Vi ne plu estas bela. Vi maldikiĝis!»

Li bruske forlasis ŝin kaj enfermis sin kun Berthier en sia kabineto.

Informita de sinjorino de Remusat, ke la speciala komunikada pordo de ŝia apartamento kun tiu de la imperiestro estis fermita, ŝi interpretis tiun novaĵon kiel la plej sinistran antaŭsignon. Ŝi provis ekkoni ĝian motivon tra sinjoro de Beausset, prefekto de la palaco, kiun ŝi konis kiel honestan viron. La dika, ridema viro plilongigis sian vizaĝon kaj respondis embarasita, ke riparoj estis komencitaj, kaj ke la subita reveno de la imperiestro suspendis ilin. Josephine suspiris kaj diris:

«Sinjoro de Beausset, kredu, ke malantaŭ tio kaŝiĝas ia mistero.»

La sekvantajn tagojn ŝi malpacience atendis eksplikon fare de Napoleono. Sed li ŝajnis fuĝi ĉiun okazon de intimeco. Neniam plu ili estis solaj. Aferoj kaj akceptoj okupis lian tutan tempon. Lia sinteno kontraŭ Josephine ŝajnis malfamiliara, preskaŭ malamikeca. Iun vesperon ŝi iris al li, sed Constant, plenumante liajn ordonojn, ne lasis ŝin penetri en la ĉambron de la imperiestro, kiu, li diris, dormis. Ŝi ne kuraĝis malobei la ordonon kaj reiris al sia apartamento, timoplena.

Ŝi ne komprenis lin. Se la projekto de la supozita gravedeco restis, aranĝoj estis farendaj, tuja anonco farenda, detaloj konsentendaj. Napoleono parolis pri nenio. Ĉu li do rezignis pri tiu plano? Ĉu li renkontis neantaŭvideblajn malfacilaĵojn? Ŝi kuraĝis aludi pri tio al li, sed li tuj forlasis ŝin sen respondi.

Kio do okazis, renversante kombinaĵon, kiu estis tiel avantaĝa por ĉiuj: per kio Napoleono estis povonta efektivigi siajn politikajn celojn, Josephine konservi sian rangon, kaj sinjorino Walewska sekurigi kaj kun kia splendeco! la estontecon de sia infano. Ĉu ŝi devis kredi, ke la Polino rifuzis subteni la deziron de la imperiestro? Ĉu heredeco por ŝia filo ne sufiĉis por ŝi? Ĉu ŝi volis la tronon por si mem?

Kiel ajn frivola Josephine estis, malgraŭ ŝia timo ŝi inklinis al logika rezonado, kiu estis ankoraŭ plifortigata de ŝia bona observotalento. La sinteno de la kortego estis signifoplena por ŝi. La ŝajna respekto restis. Sed la komplezeco malpliiĝis, precipe en la ĉeesto de la imperiestro. Oni ne plu petis sin interveni por ia graco. Kaj dum la Bonapartoj, radiantaj, renkontis ŝin per ofendaj ridetoj, tiuj kiuj ŝi sciis esti alligitaj al ŝia fortuno, surmetis funebrajn mienojn.

En tiu timego Josephine ne restis malaktiva. Kiu virino estus povinta? Ŝi petis pri interparolo Cambaceres, kiu ĉiam estis montrinta sin kompleza ĝis tiam. Sed ŝi povis tiri nenion el li pri la celo, kien la eventoj ŝajnis treni ŝin. Svaga, pompa, singarda li respondis al ŝiaj demandoj per kaŝemaj frazoj, kiuj igis ŝin dubi kion li deziris ĉu li estis ankoraŭ en la favoro de la imperiestro.

Ŝi ankaŭ vidis Maret. Sed li retiriĝis malantaŭ kompletan diskretecon, al kiu devigis lin lia funkcio. Ĉiuj klopodoj de Josephine fiaskis pro tiu nepenetrebla sinteno. Ekde tiam ŝi komencis malesperi.

Unu semajnon poste, la vesperon de la 30-a de novembro, la imperiestrino sidis en sia salono de la Tuilerioj kun sia filino Hortense kaj la du virinoj, kiujn ŝi pleje fidis sinjorino de Remusat kaj sinjorino Junot, antaŭ nelonge titolita dukino de Abrantes. En ilia ĉeesto si transdonis sin al la korpremiteco, kontraŭ kiu ŝi jam luktis tiom da tagoj. Nun si sentis sin perdinta. Nenio povis forigi nun la baton, kiun ŝi timis jam tiom da jaroj, ekde la reveno de Napoleono el Egipto ; baton , kiun ŝi povis eviti dum multaj jaroj per mil ruzoj, kaj kontraŭ kiun ŝi estis levinta tiom da fragilaj barieroj. Ĝi neeviteble estis venonta ĉi-foje. Napoleono eskapis al ŝi per la plej certa taktiko: silento. Kial insisti pri klarigo? Ĉu ŝi ne jam sufiĉe luktis? Ŝi estis neniigita, preta akcepti ĉion.

Ŝiaj du amikinoj provis konsoli ŝin. Sinjorino de Remusat, inklinita al ruzoj, konsilis al ŝi diplomation. Gajni tempon, ŝajni submetita, profiti de incidento por revenki Napoleonon, kion Josephine sukcese faris jam tiom da fojoj, kaj antaŭ nelonge en Marracq.

«Pacienco!» ekkrriis Josephine. «Kiom da pacienco mi jam havis kun li! Vi scias tion, Claire. Vi ĉeestis plurajn terurajn scenojn, dum kiuj li riproĉis al mi miajn elspezojn, kie li ordonis al mi fermi la okulojn antaŭ liaj distraĵoj, kie li eĉ insultis min, ĉar, vi atestis ĉion, mi toleris ĉiujn liajn insultojn! Mi suferis ĉion, eltenis ĉion. Sed ĉio estis vana. Eĉ mia komplezemo iritas lin. Kial do serĉi kialojn? Mi ne plu plaĉas al li, jen ĉio!»

Sinjorino d’Abrantes, kies maldika korpo kaŝis bataleman animon, kuraĝe konsilis al ŝi rezisti. Edzino de soldato, edukita en la familiareco de la Bonapartoj kaj vera amikino, ŝi ne pripensis siajn parolojn:

«Mi certas, Sinjorino, ke la imperiestro ne forprenos al vi la kronon sen paroli al vi pri tio. Oni ne repudias la imperiestrinon de Francio kaj la reĝinon de Italio. Krom tio Napoleono, eĉ se li povas fari tion, ne farus al vi tian insulton. Li ne havas sufiĉajn plendmotivojn kontraŭ vi por divorco. Laŭ Junot necesas akordo inter vi. Kaj se vi ne subskribos, la imperiestro, kiel ajn potenca li estas, estos senpova.»

«Sed kiel mi rifuzus al li mian konsenton, se li petas min konsenti? Li timigas min... Kaj cetere, mi ŝuldas ĉion al li.»

«Li ŝuldas multon al Via Imperiestra Moŝto,” diris mielece sinjorino de Remusat. “Li ŝuldas al vi multajn jarojn de feliĉeco.»

«Ve, » murmuris Josephine, «li eĉ ne plu parolas al mi.»

Ŝi revis kelkajn momentojn kaj tiam aldiris:

«Ne estas la krono kiun mi hezitas fordoni. Ĝi ofte multe pezis al mi. Kiel privatulino mi estis pli feliĉa, ol kiel suverenino. Mi ne ploris, ĉar mi fariĝis princino. Mi estus kontentiĝinta, se Bonaparte estus restinta konsulo. Sed separi min post tiom da jaroj, dum kiuj mi partumis lian vinon, vidi lin edziĝinta al alia virino, kiu eble estos la malamikino de miaj infanoj, tio estas dura!»

«Tial vi devas batali, Sinjorino!»

«Por tio necesas pli da kuraĝo, ol mi havas. Se mi havus aferon kun Bonaparte sola, mi sendube havus esperon. Sed lia familio estas kontraŭ mi, kaj tiu Fouche malamas min, Fouche kiu reprenis sian tutan influon, kiu vidas la imperiestron ĉiutage sen atestantoj, dum mi ne plu vidas lin. Li estas nia malbona genio, tiu sinistra senfrokiĝinto[31], kiu volas fari el mi sia ludilo. Mi povas fari nenion kontraŭ liaj intrigoj, liaj perfidoj... Tial ili faru, kion ili volas... ili forpelu min!... Mi ne defendos min. Mi ne plu kapablas...»

Ŝi ekploris, rigardante la pentraĵon de la malgranda Napoleon-Charles, kiun ŝi igis meti dekstre de la kameno. La morto de tiu ĉarma princeto, la plej aĝa filo de Hortense, kiun la imperiestro amegis, estus estinta la funebra sonorilo de ŝia regno. Se li ankoraŭ vivus, oni estus farinta lin la heredonto.

«La sola savo de Via Imperiestra Moŝto kuŝas en Via energio, » reprenis la dukino d’Abrantes, kiu ne facile forlasis siajn ideojn. «Se vi montros vin decidema, la imperiestro ne povos igi vin malsupreniri de la trono. Ĉu vi ne estas edziniĝinta antaŭ la Eklezio? En tiu ĉi momento oni povas apenaŭ nomi la papon la amiko de de la imperiestro. Li rifuzos nuligi la geedzecon. Kaj Napoleono ne povos kontentiĝi nur per civila divorco, se li pensas pri nova geedeziĝo.»

Efektive, la tagon antaŭ ol Napoleono estis konsekrita imperiestro Josephine konfidis al papo Pio VII, ke sia unio kun Napoleono ne estis benita de pastro, kaj la suverena pontifiko postulis, antaŭ ol konsekri la imperiestron , ke kardinalo Fesch, unuigu ilin religie. Napoleono, sekrete furiozante, sed montrante afablan mienon al la malbona sorto, submetis sin, ĉar la ruza Josephine kredis, ke tiu rapida kaj sekreta religia ceremonio armus ŝin kontraŭ divorco. Sed nun ŝi ne plu kalkulis je tio.

«Se la papo rifuzos, Napoleono agos sen lia konsento. Li igis prononci la nuligon far la oficialularo de Parizo. Jam unufoje li parolis pri tio al Eugene...»

«Sed, Sinjorino, se la imperiestro rifuĝus al tiu artifiko, li trovus kontraŭ li sian onklon, kardinalon Fesch, kiu insistos pri bonaj rilatoj kun Romo. Kaj monsinjoro Fesch estas la ĉefo de la oficialularo.»

«Kion do vi konsilas al mi?» demandis Josephine, kiu denove vidis lumon, kvankam ankoraŭ tre malfortan.

«Iri al la Imperiestro, rakonti al li vian doloron kaj demandi al li, kio estas la kaŭzo de lia sinteno...»

«Li ne ricevos min. Mi jam vane provis fari tion.»

La nigraj okuloj de Laure d’Abrantes brilis en ŝia bruniĝinta vizaĝo.

«Vi sieĝos lian pordon. La imperiestro estas viro, kaj ĉiuj viroj estas malkuraĝaj en tia momento. Mi jam spertis tion kun Junot, kiu tamen ne estas timida. Via Imperiestra Moŝto tenas Sian sorton en Siaj manoj. Lerta kiel Ŝi estas kaj kun iom da energio Ŝi triumfos.»

«Ve, mia bona dukino, por paroli tiumaniere, mi estas tro malforta. Vi malbone konas min, aŭ vi ne bone konas lin.»

«Ĉu la imperiestro, Sinjorino? Mi ludis sur liaj genuoj. Li povas ŝajni dura kaj malfacila en certaj momentoj, sed funde li estas sentema. Li amas vin, Via Imperiestra Moŝto povos emocii lin.»

«Mi dubas pri tio, mia infano. Kaj ankaŭ vi, ĉu ne, Claire, vi dubas pri tio, » Josephine diris al sinjorino de Remusat.»

«Mi, Sinjorino, » aroge respondis la damo de la palaco, «se mi estus en via loko mi atendus.»

Post tio ŝi petis ilin lasi ŝin sola kaj igis diri al la servanta ĉambelano, ke ŝi ricevos plu neniun de ŝia domo ĝis la vespermanĝo.

Tenante la kapon inter la manoj, kaj vestite en noktosurtuto, ŝi sidis antaŭ la fajro, kies flamoj, iam kaj iam pli vivecaj, animis la oron de la mebloj kaj plafono, kaj restis enpensigita ĝis la vespero.

Kie estis la tempo, kiam Napoleono, arda, ebria pro amo kaj ĵaluza, foriris al Italio, de kie li sendis al ŝi febrajn kaj pasiajn leterojn, al kiuj ŝi respondis per sekaj leteretoj, kiam la amuza Charles, ŝia amanto, lasis al ŝi la tempon fari tion. Pri la juna triumfanta generalo, kiu petegis ŝin aliĝi al li en Milano por ke li, ankoraŭ varma pro la bataloj per kiuj li liberigis Lombardion, povu ĉirkaŭbraki ŝin, pri li ŝi tiam diris: «Kiel komika li estas, tiu Bonaparte!»

Tiam li adoris ŝin, sed ŝi, apatia kaj malestima, ne amis lin. Kaj nun li ne plu amis ŝin. Li estis ligita kun ŝi nur per speco de kutimo, kiu estis rompiĝonta. Dum ŝi, iom post iom, finfine spertis por li tian profundan senton, kian ŝi povis sperti per sia leĝermensa naturo. Ŝi amis en li la viron kiu superŝutis ŝin per riĉaj vestaĵoj kaj juveloj, kiu famigis ŝin, de kiu dependis la brila aŭ la banala estonteco de siaj infanoj. Ŝi estis superfortita de tiu supera kaj obstina. naturo. Sentante , ke ŝi estis perdanta lin, ŝi malespere alkroĉiĝis al tiu viveca memoro, al tiu eksterordinara atestanto de ŝia juneco kaj ŝia beleco. Ŝi konkeris la konkeranton. Li havis Eŭropon, kaj ŝi havis lin. Ŝi aprecis ĉion kio estis lia, sed nun ŝi estis perdonta ĉion. Ŝi bedaŭris la perdon de lia gloro, de lia konfidenco, de liaj kisoj...

Sendube ŝi povus rezisti, kiel konsilis al ŝi la obstina dukino, se ŝi havus pli fieron karakteron. Napoleono certe retroirus antaŭ imperiestrino rigidiĝinta en sia purpuro. Antaŭ ĉio li timis skandalon, kiun liaj burĝaj ideoj ne povus permesi kaj pro kiu unu plian fojon li prokrastus sian planon. Sinjorino d’Abrantes pravis, sed ŝi ne povis konvinki ŝin. Ŝiaj antaŭaj eraroj estis forgesitaj. Ŝia konduto fariĝis neriproĉebla. Nur li konstante estis malfidela. Ĉu li estis divorconta ĝin pro ŝtatrezono? Ĝi ne estis inskribita en la Kodo nek en la Statuto de la Imperiestra Familio. Se ŝi forte rezistus, ŝi povus gardi la diademon.

Sed tiun firman volon ne povis trovi en si tiu facilanima kreatulino, kiu ŝatis amuzadon kaj gracion,. Gardi la diademon kontraŭ la volo de tiu kiu metis ĝin sur ŝiajn harojn en la katedralo Nia-Damo, kontraŭ la interesoj, kiujn ŝi komprenis, de la viro kiun ŝi admiris kaj amis, estis neeble. Ŝi klare sentis, ke ŝi ne povos fari tion.

Lakeo venis bruligi la kandelojn, meti ŝtipojn en la fajrejo, super kiu la busto de la imperiestro, farita de Canova, radiis kun superhoma sereneco. Ŝi longe kontemplis ĝin kun malĝojo, kaj dolce movante la kapon, ŝi ripetis:

«Mi ne volas lukti, sed provi plimildigi lian koron...»

Je la sesa la pordo malfermiĝis per ambaŭ aloj kaj Napoleono eniris.

Vekite el sia meditado, Josephine tremetis. Li venis al ŝi, unuafoje dum semajnoj. Ili estis solaj. Kio li estis dironta?

Li vidis ŝiajn ruĝajn palpebrojn, ŝiajn magriĝintajn trajtojn. Kiel malĝojo maljunigis ŝin! Li forte ruĝiĝis, tiam tuj paliĝis, kion li ĉiam faris ĉe forta emocio. Tiam li komencis paroli balbutante, forturnante la rigardon.

Li parolis pri lia multa laboro, kiu tenis lin en lia kabineto la tutan tagon, pri la vizito de la reĝo de Saksio, kiu reiris al sia lando. Ŝi ne aŭskultis nek aŭdis, kion li diris. En tiu terura momento unu sola instinkto transvivis en ŝi. Ŝi rigardis sin en speguleto, kiun ŝi tiris el sia retikulo, kaj vidis sin tiel pala, tiel velkita, ke larmoj denove fluis el ŝiaj okuloj. Ŝiaj haroj estis malbone frizitaj. De konsolo ŝi prenis grand muslinan ĉapelon, surmetis ĝin kaj nodis la ŝnuretojn sub la mentono Tiu sceno dolorigis Napoleonon. Li tamen pensis, ke tiun doloron ne kaŭzis li, sed fataleco, sorto kiu dominis ilian vivon. Ŝi certe komprenis tion. Ia irititeco kovris lian kompaton per amara ondo. Kaj ĉar la prefekto de la palaco, Beausset, ononcis la vespermanĝon, lin murmuris:

«Nu, necesas ĉesigi tion.»

Kaj li ofertis la brakon al Josephine.

Krom la dimanĉoj, kiam reunuiĝis la tuta familio Bonaparte, la vespermanĝo estis prezentita en la servosalono de la supra etaĝo sur malgranda tablo, ĉe kiun sidiĝis nur la imperiestro kaj la imperiestrino.

Dum le manĝo, kiu daŭris nur kvaronhoron nek li nek ŝi diris unu vorton. Josephine volis manĝi de nenia plado. Napoleono manĝis rapide ion de la plej proksima plado. Kontraŭ sia kutimo, li, kiu estis tiel sobra, igis verŝi al ŝi de la paĝio, ŝarĝita de tiu tasko, plurajn glasojn, unu post la alia, de Cambertin. Finfine li ĵetis sian buŝtukon sur la tablon kaj, ekstarante, li demandis al la prefekto de la palaco:

«Kia estas la vetero?»

Sen atendi la respondon, li eniris la najbaran ĉambron. La imperiestrino malrapide sekvis lin. Kafo estis servita. La imperiestro ricevis sian tason el la manoj de la paĝio, faris al li kaj al Beausset signon ke ili devis forlasi la ĉambron. Kiam la pordo estis refermita, li sidiĝis apud Josephine.

«Josephine, » li diris mallaŭte, «se vi scius, kiel vi malĝojigas min. Mi malĝojas vidi vin tiel deprimita. Vi devas refariĝi racia, mia amikino. Mi mem perfortas mian koron. La decido kiun mi faris, dolorigas min ankoraŭ pli ol vin, kredu min. Vi vidis tion: mi faris la neeblon por eviti tion al vi. Sed mi renkontis tro da obstakloj... Ni devas rezigni pri la neeviteblo kaj levi nin super ni mem...»

Forta spasmo ŝajnis kapti la imperiestrinon. Ŝi tordis siajn brakojn kaj eligis du aŭ tri mallongajn sed akrajn kriojn. Tiam nova nerva krampo rigidigis ŝin kaj glitante de sia seĝo, ŝi peze falis sur la tapiŝon. Timigite, la imperiestro, kuris al la servosalono por serĉi helpon. Sinjoro de Beausset ankoraŭ estis tie, kaj. Napoleono rapide diris al li:

«Eniru, Beausset, kaj fermu la pordon.»

Ili rapidis al Josephine, kiu malforte moviĝis kun fermitaj okuloj.

«Beausset, » demandis la imperiestro. «Ĉu vi estas sufiĉe forta por levi la imperiestrinon kaj porti ŝin tra la interna ŝtuparo al ŝia ĉambro?»

La dika prefekto de la palaco kurbiĝis kun peno kaj levis la imperiestrinon. Helpate de Napoleono, li prenis ŝin inter siaj brakoj kaj forportis ŝin, dum la imperiestro, kaptante torĉon de sur la tablo, prilumis lin kaj malfermis la pordon, ekde kiu mallarĝa kaj malhela koridoro kondukis al la malgranda ŝtuparo. Josephine, kun la kapo renversita kontraŭ la ŝultro de sinjoro de Beausset, estis ĉesinta ĝemi. En ia momento, dum ili malsupreniris la ŝtuparon, Napoleono transdonis la torĉon al la gardisto de la paperujo, kiu estis altirita de la bruo, kaj subtenis la krurojn de la imperiestrino. La prefekto kredis ŝin sveninta. Sed kiam li faris malbonan paŝon kaj liaj brakoj instinktive plifortigis sian kapton, la imperiestrino murmuris en lian orelon:

«Ne pinĉu min tiel forte, Sinjoro de Beausset.»

Tiel Beausset komprenis, ke la nervatako de la imperiestrino estis ŝajnigita kaj ke ŝia sano ne estis alarmanta.

Intertempe la malĝoja procesieto alvenis en la teretaĝo kaj la dormoĉambro de Josephine. La imperiestrino estis kuŝigita sur sian liton. Napoleono forte tiris je la kordoj de la sonoriloj kaj igis alkuri la virinoj. Tiam, lasante ilin prizorgi sian mastrinon, li eniris la buduaron kiu troviĝis antaŭ la ĉambro, akompanata de Beausset, kiu sekigis sian malsekan frunton.

Napoleono estis tre pala. Tiu sceno estis tuŝinta liajn plej profundajn fibrojn. Li rapide paŝis tien kaj reen tra la ĉambro kiel sovaĝa besto en sia kaĝo. Finfine li frapis Beausset sur la ŝultron kaj diris al li:

«Vi ĉeestis dolorigan scenon... Vi vidas min en malespero... Sed la divorco estas por mi rigora devo. Mi kredis, ke Josephine estas pli rezignacia kaj pli forta. Mi tutkore kompatas ŝin... Mi ne estis preparita al siaj eksplodoj de doloro.»

Li spiris kun peno, li parolis intermite, kaj larmoj fluis el siaj okuloj. Mirigite, Beausset aŭskultis tiun konfidencon de la imperiestro. Sed jam mastrante sin, Napoleono aldiris:

«uj venigu Corvisart. Sendu pagion al reĝino Hortense, por asisti sian patrinon. Kaj sendu al mi Fouche kaj Cambaceres. Ili trovos min en mia kabineto. Mi atendas ilin.»

Post tio li rapide foriris, kaj dum li supreniris la malhelan ŝtuparon du ŝtupojn unupaŝe, sinjoro de Beausset kredis aŭdi sufokitan singulton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.