La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MARIE WALEWSKA

Aŭtoro: Octave Aubry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XXI. La insulo Elbo

La loko estas majesta. Sur la pinto de la monto troviĝas la ruinoj de antikva templo de Jupitero. Vera nido de aglo, de kie la okulo povas atingi la nedifinitan horizonton de la Tirena Maro. La tuta insulo ŝajnas dekliva ebenaĵo kun sia nuda spino, siaj torentoj, arbaregoj, vinberejoj, vojoj kaj havenoj.

«Rigardu, Marie, » diras la imperiestro. «La ĉielo estas klara: oni povas vidi Italion.»

Ŝi turnas la okulojn orienten. Klara griza linio supreniras en la bluon de la ĉielo. Tie troviĝas la Apenenoj de Toskano. Malantaŭ ili troviĝas la valo de la rivero Arno kaj Florenco. Kiel proksima ŝajnas la kontinento! Kiel facile oni povis atingi ĝin! Sed tio estas nur Italio. Francio estas pli for.

Ambaŭ, Marie kaj Napoleono, surĉevale reprenas la mallarĝan padon, kiu kondukas de la Monte Giove (Monto de Jupitero), supro de la insulo, al la Ermitejo. Inter la oranĝaj arbaretoj oni divenas la rozkolorajn tegmentojn de Marciana.

La imperiestro estas gaja. Ekde kiam lia amikino tute sekrete alvenis la antaŭan vesperon, li, kiu montris sin silentema la antaŭajn tagojn, ŝajnis parolema kaj agitita de la bezono je movado. Apenaŭ vekite, Marie devis vesti sin kaj sekvi lin al la bonodoranta montaro, de kie li volis montri al ŝi la panoramon de sia malgranda, sed bela imperio. Marie atendis sin al elverŝoj de tenereco, sed nenio tia okazis. Kun ĝojo li vidis sian filon, la malgrandan Aleksandron, ĉirkaŭbrakis la infanon kaj lian patrinon, kaj tiam parolis pri mil aferoj en strange indiferenta tono, kvazaŭ okazis nenio de la imensa katastrofo, kiu ŝokis la tutan mondon kaj faris el la nova Karlo la Granda malgrandan Italan princon, al kiu restis nur la titolo imperiestro...

Grandmarŝalo Bertrand sekvas ilin je mallonga distanco. Li estas la sukcedinto de Duroc, kiu mortis en Wurtzen en 1813 inter la brakoj de sia mastro. Marie ne povas vidi Bertrand sen memori la tiel sinceran kaj karan amikon.

«Ha, se Duroc estus tie! Kiel malpli soleca sentus sin Napoleono!» ŝi pensis.

Antaŭ la Ermitejo, povra kabano sub altaj kastanujoj, ili elseliĝis, Marie ĉiam leĝere, Napoleono peze. La ĉevalo rapide lacigas lin. Li estas dika. Lia ventro streĉas la veŝton el blanka kaŝmiro sub la uniformo de la gvardiaj ĉasistoj. Lia vizaĝo estas ankoraŭ pli pala, kvazaŭ el marmoro. Liaj haroj maloftiĝas. Sed li gardis la junecan rideton, kiu dolĉigas la rigoran rigardon de liaj profundaj malhelaj okuloj.

Ankaŭ Marie ŝanĝiĝis. Ŝi havas nun dudek ses jarojn. Ŝi ne plu estas la delikata feino el la nordo, kiu aperis en 1808 antaŭ la maltrankvila rigardo de Josephine. Malpli fragila, ŝi nun estas pli virino, ŝia fajna rozkolora vizaĝo estas pli plena kaj ŝiaj bluaj okuloj alprenis novan gravecon. Ŝi silentas pli ol antaŭe.

Ekde sia reveno en Francion kelkajn monatojn post la naskiĝo de Aleksandro, ŝi vivis tiel retiriĝinta kiel antaŭe, ĉar ŝi amis la ombro, en kiu ŝi paŝigis sian tagojn, kiu estis la ombro de imperiestro. Tiuj kvar jaroj, dum kiuj la brila imperio disŝiriĝis kaj tiam kolapsis, ŝi restis proksime de Napoleono, kiun lia dua geedzeco, senkolora kaj malvarma, ne povis malligi de Marie. Necesis la katastrofo en Rusio, la milito transportita al Francio kaj fine lia abdiko, kiuj separis ilin.

Sed ekde kiam la imperiestro estis instalita sur la insulo Elbo, Marie havis nur unu penson: iri al li kaj ne plu forlasi lin. Per ruzo kaj sen paperoj ŝi sekrete luis malgrandan ŝipon, enŝpiĝis kun sia filo sur furioza maro kaj alteriĝis sur la insulo en momento kiam neniu atendis ŝin. Nun ŝi estas tie, kaj ŝi estas feliĉa. Sed revidante Napoleonon, ŝia emocio estis tiel granda, ke ŝiaj kruroj malfortiĝis, kaj ŝi preskaŭ falis, dum ŝi metis manon sur sian koron, kiu sovaĝe batis.

La tagmanĝo estas surtabligita en la tendo, kiun Napoleono igis starigi proksime de la Ermitejo kaj kie li dormis tiun nokton. Estis militista tendo kun ŝtofaj vandoj, kies solaj ornamoj estis, alkroĉigitaj super lia militista lito, la sabro de Desaix[40], kiun li uzis en Marengo, kaj la flago de la honoraj velitoj[41].

Enirante Marie demetas sian mantelon, kiun ricevas generalo Bertrand. Ŝi estas vestita pli bele ol kutime por plaĉi al sia amiko: longa robo el griza fajo kun zono sub la mamoj, punta kapeleno[42] sur la kapo kaj ermenfela skarpo sur la ŝultroj, ĉar pro la vento de la maro, eĉ sub bela, blua ĉielo, la tagoj en septembro jam estas malvarmetaj. Ŝi ankaŭ surmetis juvelojn.

Ili sidiĝas antaŭ la eta tablo, sur kiu oni metis la manĝilarojn. Ne plu estas la orkoloraj kloŝoj de la Tuilerioj, kronitaj de la imperiestra aglo, sed simplaj procelanaj pladoj. Por vivi kun la soldatoj, kiuj akompanis lin ĉi tien, Napoleono vendis sian argentaĵon.

Marchand, la nova ĉambristo,diligente servas ĉe la tablo. Li anstataŭas Constant, kiu perfidis Napoleonon dum la disfalo de la imperio en Fontainebleau. Bertrand staras malantaŭ la seĝo de Napoleono.

La etiketo de la imperiestraj palacoj daŭre regas en tiu ĉi priridinda kortego. Napoleono eble ne plu deziras tion, sed liaj servistoj faras tion por li. Sub tiu etiketo, pli ol dum la feliĉaj tagoj de la Franca imperio, oni divenas ilian imensan respekton, pligrandigitan de la tuta emocio kaŭzita de la disfalo. La potenco malaperis, sed la gloro restis, pli granda ol iam antaŭe kaj jam legenda. Ĉirkaŭ la fama vivanto ŝvebas etoso de morto.

Napoleono manĝas rapide kun apetito, prenante senorde ion el unu plado, tiam ion el alia, laŭ la grenadista maniero. Maria apenaŭ tuŝas sian teleron.

«Tio ĉi memorigas min pri Finckenstein, » diras la imperiestro.

Kaj dum li ofertas al Marie flavan, magran birdaĵon, li aldiras ridante:

«Sed la kokinoj estis pli dikaj tie for.»

Finckenstein, la komenco de ilia amo!

Marie, kiu provas resti kvieta, ridetas por imiti la malinteresiĝon de la imperiestro, kiu ŝajnas al ŝi nur fasado.

Napoleono rakontas pri siaj planoj por plibeligi la insulon, kiun la suverenoj konfidis al li. Li tute ne parolas pri Francio, sed de la domo kiun li konstruis en Port-Ferrajo, de la terasoj, kiujn li igas konstrui de siaj grenadistoj por ebligi sian malgrandan ĉefurbon defendi sin, pri la projekto de salproduktado. Li ne plu estas la imperiestro, la mastro de la mondo, kiu parolas, sed aktiva kaj prudenta proprietulo, kiu valorigas sian domenon.

Kiam fine venas la kafo, li interfrotas siajn manojn.

«Venigu la junan grafon, » li diras al Marchand.

Kaj preskaŭ tuj, kondukita de Daŝa, eniras lia filo, la filo de Maria, la malgranda Alexandre. Napoleono metas lin sur siajn genuojn, kisas lian frunton kaj subite, for fari al li ŝercon, smiraĉas lin per kremo.

La infano tute en estas timigita. Cetere la infanoj ĉiam amis Napoleonon, ĉar li amas ilin. La incitaĵoj amuzas la vivecan kaj ludeman knabeton, kiu ridas, saltas kaj stamfetas sur la genuojn de sia patro, kiun lia konduto amuzas. La okuloj estas tiuj de sia patrino, eble pli vivecaj ol la ŝiaj. Li havas blondajn harojn. Sed de Napoleono li havas la rondan formon de la kapo, la matan vizaĝkoloron kaj la buŝon de la Bonapartoj. Filo de tiel dolĉa patrino, li havas pli decideman kaj preskaŭ ordoneman karakteron. Kiam li alvenis la antaŭen vesperon, generalo Bertrand demandis lin, ĉu li ne volas diri saluton al li.

«Ne, » diris la infano, ne antaŭ ol saluti la imperiestron.»

Kaj post skoldeto de Marie, li eksilentis kaj kunpremis la lipojn.

Napoleono amuziĝas ankoraŭ momenton kun li kaj tiam demandas lin:

«Kiom da jaroj vi havas, Aleksandre?» «Kvar jarojn kaj duonon.»

«Kie vi naskiĝis?»

«En Pollando.”

«i do estas Polo.»

«Ne, mi volas esti Franco, kiel Napoleono.» «Kion vi faros, kiam vi estas granda?»

«Mi militos kiel Napoleono.»

Per la sama rigardo Marie ĉirkaŭbrakas la patron kaj la filon: la homon de la fortuno kaj la senkulpan estuleton. La imperiestro karesas la malgrandan kapon.

«Ĉu vi do amas Napoleonon?»

«Ho jes!» ekkrias la infano, kunfrapante la manojn.

«Kaj kial vi amas lin?»

«Ĉar li estas mia paĉjo, kaj ĉar panjo diris al mi, ke mi devas ami lin.»

La malgrandaj brakoj ĉirkaŭas la kolon de la imperiestro kaj freŝa buŝo kisas lin. Napoleono sentas sin teneriĝi, sed tion li ne volas. Li volas paroli al Marie sen atestantoj.

«Marchand, forkonduki la infanon, kaj oni lasu nin solaj.»

Aleksandre, kiu ne obeas al aliaj personoj, obeas al sia patro. Li glitas de liaj genuoj kaj lasas sin kuntreni de la ĉambristo, kaj en la aperturo de la tendo li sendas al Napoleono kaj al Marie unu, du, tri kisojn.

* * *

Marie ĵetis sin inter la brakojn de la imperiestro kaj, se li ne retenus ŝin, ŝi glitus sur siajn genuojn.

«Marie, kara infano, kio estas al vi? Kio? Vi ploras. Ĉu vi do ne estas feliĉa kun mi?»

Kun forta emocio ŝi kisas liajn manojn, kovrante ilin per siaj varmaj larmoj. Ŝia buŝo ripetas apenaŭ kompreneblajn vortojn.

«Napoleono, Napoleono, gardu nin ĉi tie!»

Li skuis la kapon sen respondi.

Ŝi releviĝas, denove prenas liajn manojn, forte premas ilin kaj kun plifirmigita voĉo ŝi diras:

«Mia kara Siro, ne forsendas nin. Lasu nin restadi ĉi tie. Vi estas tiel sola. Vi vidos nin nur, kiam vi deziros tion. Oni certe trovas por mi dometon sur la insulo, kie mi vivos nerimarkite kaj de kiu mi kuros al vi ĉe la unua voko. Neniu scios tion, krom vi. Mi estos via servistino. Diru al mi, Napoleono, ke vi konsentas.”

La imperiestro dolĉe liberigas sin el ŝiaj brakoj kaj sidigas ŝin.

«Mi ne kredas, ke tiu vivo ĉi tie estos ebla por vi.»

«Kial do ne, mia kara Siro? Nenio revokas min al Francio. Mi estas libera hodiaŭ. Mi tute apartenas al vi. Nenio plu povos nin separi.»

«Mi scias, » murmuras Napoleno.

Marie nun estas libera virino antaŭ Dio. Antaŭ du monatoj ŝia edzo, la grafo Walewski, mortis en Romo, postlasante leteron, en kiu li, senarmigite per la sorto kaj digneco de sia edzino, pardonas ŝin kaj sendas al ŝi sian benon.

«Ne, » ripetis Napoleono, «tio ne estas ebla. Nek por vi, nek por mi. Tie ĉi oni scias ĉion. La insulo estas kvazaŭ granda vilaĝo. La imperiestrino estus informita pri nia rilato.»

«La imperiestrino!.» ekkrias Marie per tia amara tono, ke ŝi mem estas frapita de ĝi, kaj eksilentas.

Kion ŝi povus diri? Li sendube ne scias, ke Marie-Louise, tiu malkuraĝa kaj mense limigita virino, kiun li kredis alligi al si per tiom da komplezaĵoj, ne nur perfidis la imperiestron, sed primokis lin, dum ŝia filo, la reĝo de Romo, estas en Vieno kaj estas ne pli ol malgranda arĥiduko, la honto de la Habsburgoj kaj la mokobjekto de Eŭropo, dum lia patrino restadas en Svislando kun ŝia amanto!

Estas vere: li ankoraŭ ne scias tion. Jam kvar monatoj li estas sen novaĵoj. Unu momento, la antaŭvesperon, kiam oni anoncis al li la alvenon sur la strando de Marciana de ŝipeto alportanta du virinojn kaj infanon, li saltis pro ĝojo, kredante, ke temas pri la imperiestrino kun la malgranda reĝo de Romo, kiuj finfine aliĝis al li. Sed generalo Bertrand diris al li, ke ne estas ili kiuj alvenis.

«Estas do Marie, » murmuris Napoleono, fariĝante tre pala. «Ha, tiu nobla kaj fidela koro!. Sed kiom mi estus doninta, por ke estu la alia!»

La alian, la imperiestrinon, li ne amis, kaj neniam povis ami. Tre baldaŭ, ekde la unuaj monatoj de ilia geedzeco, li estis rebatita kaj seniluziigita de la spirita povreco de la granda Aŭstra pupo. Sed la orgojlo, kiu estis la bazo de ilia geedzeco, retenis en li ion kvazaŭ miraĝon, respekton. Marie-Louise estas la generantino de lia legitima linio, la patrino de la heredonto de liaj kronoj. Tio sufiĉas al li por ke la unio restu sankta por li. Kaj nun, dum li sidas sola sur sia roko, liaj pensoj iras al ŝi.

Silento ekistis inter ambaŭ. Por rompi ĝin, Marie volas ankoraŭ insisti.

«Napoleono.»

Sed li faras al ŝi signon ne plu paroli. Lia decido estas firma. Kiel ajn emociita de ŝia dediĉiteco, li ne akceptas ŝian proponon. Kaj ŝi, por kiu tiu ofero signifus la plej gandan feliĉon, kaj kiu kutimas cedi al li en ĉio, klinas la kapon. La imperiestro tamen diras:

«Via ĉeesto estas utila por mi aliloke. Forirante de tie ĉi, vi portos sekretan leteron al Murat. Mi havas planon. Vi konos ĝin poste. Sed unue mi atendas de vi servon. Mi scias tre malmulte, tre malbone, kio okazas en Francio. Unuj el miaj informantoj deziras mian revenon, priskribante la situacion de la lando sub la Burbonoj en la plej nigraj koloroj. La aliaj, kontraŭe, konfirmas, ke la lando estas kutimiĝanta al la novaj mastroj. Vi, Marie diros al ili, kio vere okazas tie.»

Li fidas ŝin, ŝian fajnon menson, ŝian maturan intelekton kaj precipe la tutan foreston de kalkulado ĉe ŝi.

Marie levas la okulojn, iomete konsolite.

«Vi devas scii multajn aferojn. Vi pasis tra Parizo, ĉu ne?»

«Jes, mia kara Siro.»

«Kion oni diras pri mi?»

«Francio sentas bedaŭron pro vi. La popolo estas submetita, sed ĝi ne estas kontenta. La Kortego insultas ĝiajn sentojn, volante forviŝi la memoron de via regno kaj la akiraĵojn de la Revolucio...»

«La stultuloj! Kaj miaj soldatoj, ĉu ili ankoraŭ amas min?»

«Senĉese ili parolas pri viaj venkoj kaj prononcas vian nomon kun admiro kaj doloro. Sen perfido, ili diras, vi ne estus venkita.»

«Tio estas vera. Marmont perdis sian landon kaj liveris sian princon. Aĥ!»

Li pugnigis siajn manojn.

«Kaj la politikistoj, kion ili faras? Talleyrand estas en Vieno por la kongreso. Sed kion faras Fouche?»

Kion faras Fouche? Li ofte demandas tion al si mem. El la viroj kiuj ĉirkaŭis lin, li plej interesas lin. Li punis lin, kiel li promesis. Sed tre humile kuŝinte iom da tempo en la polvo, la duko de Otranto pacience laboris por ludi denove politikan rolon. Tiel lerta kompano! Tiel inteligenta viro certe trovos por si bonan okupon. Napoleono kredis, ke oni sendube revidos lin en la registaro.

«La duko de Otranto estas en Parizo kaj ŝajnas ne voli reveni al la ŝtataferoj.»

«Tio estas stranga. Sendube li atendas sian horon... Verŝajne li ne kredas, ke la Restaŭracio[43] longe daŭros. Ĉu vi vidis lin?»

«Napoleono, vi scias, ke mi ne plu vidis lin dum pluraj jaroj.»

«Estas bone tiel, » diras la imperiestro. «Tiu fripono faris grandan malbonon al ni ambaŭ.»

Tiam li metas la demandon kiun Marie plej multe timas kaj kiun ŝi esperas povi eviti:

«Kie estas la imperiestrino?»

«En Vieno, Siro, kun ŝia filo.»

Unuafoje en sia vivo Marie mensogas al Napoleono. Ŝi kredas, ke ŝi ŝuldas tiun mensogon al li. Ne ŝia buŝo malkaŝos al li la sinistran veron. Sed Napoleono insistas. Ĉu li suspektas ion?

«Oni raportis al mi, ke ŝi iris al la banurbo Aix, akompanta de.»

Li hezitas...

«Akompanata de generalo Neipperg, ŝia honora kavaliro.»

Marie subpremis ne percepteblan tremeton.

«Mi aŭdis nenion pri tio, Siro. Kiam mi enŝipiĝis en Livorno, mi aŭdis, ke Ŝia Imperiestra Moŝto anoncis viziton al sia dukejo Parmo.»

«Mi komprenas, » diris Napoleono. «Ŝi certe faras tion por proksimiĝi al mi, » diris Napoleono. «Sed kial ŝi ne respondas al miaj leteroj?»

Profunda kompato superfortas Marie. Aĥ! Li ankoraŭ ĉiam havas tiun iluzion! Povu li neniam scii la veron! Kaj ŝi paroladas, paroladas, inventante, laŭ tio ke estas necese kun takto, kun eltrovemo, kun amo!

«La imperiestrino vivas tre retiriĝinta en la palaco de Schonbrunn. Ŝia filo ne forlasas ŝin. Ŝi gardis el siaj servistoj de Francio ĉiujn personojn, kiuj volis resti. La reĝo de Romo estas bela kaj fartas bone. Li estas gaja, aktiva kaj ofte parolas pri vi. Li komencas lerni legi kaj skribi la Germanan lingvon.»

Elokvante ŝi rakontas pri la ludoj de la eta princo. Ŝi parolas pri tiu senkulpa infano prefere ol pri lia patrino. Napoleono, ravita de tiuj detaloj, gravuras ilin en sia memoro. Li ĝuas ilin dum pluraj tagoj...

Kiam Marie eksilentas, li ripetas nur:

«Ĉiuj miaj leteroj restis sen respondo. Ĉu ŝi ne ricevas ilin? Mi plendis pri tio al la grandduko de Toskano, ŝia onklo, sed vane.»

«La Aŭstra registaro interkaptas ŝiajn leterojn: Metternich, kiun vi bone konas kaj kiu malestimas vin, kaj imperiestro Francisko, kiu estas tiel malforta.»

«Do vi kredas, Marie, ke ŝi ankoraŭ ĉiam estas korligita kun mi?»

«Kiel tio povus esti alimaniere?»

Kiam ŝi respondas, la voĉo de Marie leĝere tremetas. Sed Napoleono en sia ĝojo tute ne rimarkas tion.

La sufiĉe malhela tendo, fariĝas ankoraŭ pli sombra. La atmosfero estas peza. Subite videblas du mallongaj fulmoj, preskaŭ tuj sekvataj de tondro. Napoleono iras al la pordo. Marie sekvas lin. Nuboj kuras tra la ĉielo. Forta vento igas ĝemi la kastanujojn kaj la korkokverkojn. La maraero, pli sala, pikas en la naztruoj. La unuaj raraj gutoj falas sur la polvon de la vojo, tiam terenbatiĝas densa, malvarma pluvo. Trempita, Marie premas la skarpon sur siajn ŝultrojn.

Ili reeniras la tendon. Sur la tolo la akvo bruadas kiel frapado de miloj da fingroj.

«Oni dirus, batado de tamburoj, » diras Napoleono.

* * *

La vesperon post la manĝo, sidantaj proksime de kandelo, kies flamo trembrilas sur la eta tablo, ili troviĝas solaj en la mizera ĉambro de la Ermitejo, kie Marie devas dormi en per kalko blankita ĉelo sur malbona lito sen kurtenoj, kun krucifikso kontraŭ la muro ĉirkaŭita per sekaj palmoj.

Napoleono kliniĝas al Marie kaj diras al ŝi tre mallaŭte:

“Kion mi nun konfidas al vi, vi povas ripeti al neniu. Sed mi devas averti vin: mi intencas reiri al Francio.»

«Ĉu reiri al Francio?»

«Ĉu vi kredas, ke mi rezignacius, ke mi kontentiĝus per regado en Porte-Ferrajo, post kiam mi regis en Parizo? Marie, mi preferus morti. Sed la vivon ĉi tie mi ne eltenas. Cetere ne estas por mi mem, ke mi volas reaperi sur la scenejo de la mondo. Mi plimaljuniĝis. Mia gloro estas establita, mia nomo vivos, tiel longe ke ekzistos la mondo. Se mi pensus nur pri mi, mi irus al Ameriko por fini miajn tagojn kiel plantisto. Sed mi devas forpreni Francion de tiuj mizeruloj, kiuj malhonoras ĝin, kaj transdoni la kronon al mia filo.»

Marie aŭskultas lin, muta. Ŝia maltrankvileco malaperis do nur dum kelkaj horoj! Napoleono volas do ĵeti sin sur la ondojn. Kie ili demetos lin? Sur la tronon aŭ sur la eŝafodon?

«Mi foriros. Mi ankoraŭ ne sias kiam. La entrepreno estos malfacila. Mi devos prepari ĝin. Mi vidas la danĝerojn, sed ili ne estas super miaj fortoj. Mia fortuno forlasis min dum unu tagon, sed mi povos rekapti ĝin. Mi estas certa pri tio. Mi forlasos la insulon kun mia sabro, miaj Poloj, miaj grenadistoj. Se oni sendos regimentojn kontraŭ mi, mi nudigos mian bruston, kaj ĉiuj soldatoj ĵetos siajn fusilojn teren. Vi scias, mia infano, ke mi povas havi malamikojn inter tiuj marŝaloj kaj ministroj, kiujn min faris, kio ili estas. Ili deziras nur povi trankvile vivi sub la mezepoka sceptro de la Burbonoj. Sed la ĉefoj ne tiel gravas por mi. Nur la amasego de la malgranduloj gravas, kaj mi havas ĝin. Vi mem diris tion. Mi armis ĝin, dum ĝi ankoraŭ tremetis pro la insultoj de la rojalistoj. Mi havas la popolon, kiun oni volas remeti en la sklavecon de antaŭ la Revolucio. Mi ankoraŭ dubis, sed vi decidigis min. Mi sentas, ke Francio sopiras al mi. Kiam mi tuŝos sian marbordon, mia aglo reprenos sian flugon de sonorilturo al sonorilturo ĝis la turoj de la Notre-Dame!»

«Sed, kara Siro, » dolĉe diris Marie, «kiel reagos Eŭropo? Ĉiuj suverenoj en koalicio estas ankoraŭ kune en Vieno. Iliaj armeoj estas pretaj. Ili ĵetis sin sur vin, kiu ne havos la tempon prepari vin al ilia atako.»

«Ba, la suverenoj! Se Francio aklamas min, ili pensos dufoje antaŭ ol komenci kontraŭ mi novan militon, kiu estos multekosta kaj riska. Iliaj popoloj ne plu estas tiel obeemaj al ili. La Revolucio subfosis la malnovajn tronojn. Se necese, mi tute faligos ilin. Kaj tiam, la caro estis mia amiko: li povos refariĝi tio. Francisko de Aŭstrio estas mia bopatro. Prusio facile kliniĝos. Sed restas ankoraŭ Anglio, mia eterna kaj nelacigebla malamiko... Sed mi reaperos en la mondo kun tute nova vizaĝo. Mi mirigos ĝin per mia modereco. Mi diros al Eŭropo: “Ĉu vi volas pacon? Bone. Mi nun estas konstitucia monarĥo, kiu respektas ĉiujn akiritajn limojn. Ĉu vi volas militon? Mi brulos la kontinenton per tiel terura fajro, ke vi ĉiuj pereos en ĝi. Elektu!» Marie, ne dubu: ĉiuj homoj estas lacaj pro dudek jaroj da milito. Ili certe malantaŭeniĝos antaŭ malespera Napoleono.»

Marie kunfaldas la manojn: admiro luktas en ŝi kun timo. Ŝi ĉiam kredis je Napoleono, eĉ kiam li estis venkita. Kial tiu admiro ne venkas sian timon? Tamen kion ajn ŝi faras, ŝia timo estas pli forta. Si ankoraŭ insistas:

«Ĉu ne estas tro frue por realigi tian projekton? Se vi atendus...»

«Mi ne plu povas atendi. Mia malgranda armeo enuas ĉi tie kaj malpacienciĝas. Mia trezoro ests malplena. Kaj kiu scias, kio okazos, se mi atendas tro longe? Ĉu Anglo ŝipo ne venos kapti min kaj ekzili min pli for de Francio? Talleyrand parolis pri la insulo Sankta-Helena!»

«Ĉu Sankta-Helena?»

«Jes, perdita insuleto en Atlantiko, tre for de la Afrika marbordo. Iri tien signifus la finon de ĉiu espero. Mi trovus tie mian tombon.»

Li eksilentas, krucigas la brakojn antaŭ sia brusto, kaj, klinante la kapon, pensas.

En tiu ĉi momento amo estas malproksima de la koro de tiu eksterordinara ludisto. Lia revo pri potenco kaj gloro tute rekaptis lin. Marie sentas tion, sed tute ne estas vundita. Ŝi amas lin sufiĉe por kompreni lin.

Li ankoraŭ ĉiam meditas. Ŝi deprenas la kolieron de belegaj perloj, kiu ornamas ŝian kolon. Estas koliero digna je reĝino. Napoleono donis ĝin al ŝi pro la naskiĝo de Aleksandre. Tiam ŝi demetas siajn orajn brasletojn kaj ringojn, gardante nur la harringon, kiun ŝi ricevis de Napoleono, kaj la modestan arĝentan brasleton, kiun ŝi ricevis de sia patrino. Fine ŝi metis la oron kaj la perlojn sur la tablon el blanka ligno. Relevante la kapon, Napoleono vidas tion.

«Kion vi faras?»

«Napoleono, vi bezonas monon, kaj tiuj ĉi juveloj estas neutilaj por mi. Vi donos aliajn pli belajn al mi poste..»

«Ne, Marie, » diras la imperiestro. «Mi ne volas akcepti tion. Vi estas malriĉa. Mi havas nenion, kion mi povus doni al vi kaj nia filo.»

Sed ŝi rigardas lin kun tia digneco, ke li haltas, surprizita.

«Mia amiko, ĉu vi rifuzus al mi la solan ĝojon, kiu povus konsoli min pro tio, ke mi devas forlasi vin nun? Tiu ĉi momento estos la plej kara memoro de mia vivo, la plej bela heritaĵo por nia filo.»

En tiu minuto iliaj koroj estas estas tiel proksimaj unu de la alia, kiel eblas inter viro kaj virino. Estas unika momento, en kiu iliaj animoj kunfandiĝas. Li stariĝas, ricevas ŝin inter siaj brakoj kaj kisas la blondan kapon, sur kiu fluas liaj larmoj.

«Mi akceptas, Marie.»

Dum momento ili ne povas paroli. Tiam li interrompas la ĉirkaŭbrakon.

«Iru ripozi nun, Marie. La tago estis laciga. Ridetu al mi. Ne rigardu min per tiaj okuloj. Mi ne volas vidi vin malĝoja. Se vi scius, kiom mi envias vin. Vi revidos Fancion antaŭ mi! Atendu min tie, Marie!»

Sen ia dubo ŝi atendos lin tie. Dum ŝia tuta vivo ŝi atendis. Ŝi atendis liajn vizitojn, ŝi atendis lian infanon, ŝi atendis la liberigon de sia patrio. Tenera, maltrankvila kaj fidela, ŝi denove atendos lin.

Sur la sojlo li karesas ŝiajn harojn.

«Marie, mia eta Marie, timu nenion. Ni havos ankoraŭ multajn belajn jarojn!»

Multajn belajn jarojn! Tiel proksima de la aventuro, en kiun li lanĉos sin, Marie sentas forflui la esperon el sia koro. Kion ajn ŝi faras, la ombro sur ŝia frunto densiĝas. Kiu scias? En tiu ĉi momento ŝi eble jam havas la malhelan antaŭsenton, ke ŝia vivo baldaŭ finiĝos. Efektive, apenaŭ tri jaroj poste, ŝi ne plu estos inter la vivantoj.

Kaj li, kiun ŝi tiom amis, fidele servis kaj ĉiam pardonis, kie li estis nur unu jaron poste?

Post nur kelkaj monatoj de ekzilo sur Elbo li efektive revenis al Francio kaj estis entuziasme akceptita tie. Cent tagoj poste, en junio 1815 Waterloo nenigis lian revon. Li mortis sur la insulo Sankta-Helena en 1821.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.