La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
MARIE WALEWSKAAŭtoro: Octave Aubry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La privata konsilio kunvenis en la granda kabineto de la imperiestro. Tiu sama salonego vidis ankaŭ la kunvenojn de la familio Bonaparte kaj la falon de Josephine. Ĉirkaŭ imensa tablo kovrita per ruĝa veluro kun oraj pasamentoj, la reĝoj, princoj, gravuloj kaj ministroj eksidis laŭ la strikta sekvo de prioritato. En la centro, izolita per malplena spaco sidis imperiestro Napoleono.
Tie estis la membroj de la imperiestra domo, kiuj estis en Parizo en tiu momento: Louis Bonaparte, reĝo de Holando, Joachim Murat, reĝo de Napolo, Eugene de Beauharnais, vicreĝo de Italio, kardinalo Fesch ; tiam la gravuloj kaj la grandoficiroj: arĥikanceliero Cambaceres, duko de Parmo, Talleyrand, princo de Benevento, Berthier, princo de Neufchatel, duko Garnier, prezidanto de la Senato, grafo Fontanes, prezidanto de la Leĝdona Korpuso, grafo Lacepede, grandkanceliero de la Honora Legio, grandmarŝalo Duroc, duko de Frioul, grafo de Ségur, grandmastro de la ceremonioj ; tiam la ministroj: Champigny, duko de Cadore, Savary, duko de Rovigo, Fouche, duko de Otranto, Clarke, duko de Feltre, Gaudin, duko de Gaete, Regnier, duko de Massa. Maret, duko de Bassano, tenis la plumon en sia kvalito de sekretario de la Privata Konsilio.
Napoleono malfermis la seancon per kelkaj mallongaj frazoj pri la graveco de la debato, el kiu devis rezulti la indiko de la nova imperiestrino, kaj tra ĝi la daŭrigo de la dinastio. Li rekomendis al siaj konsilistoj paroli kun plena libereco. Tio ne estis nur formulo. La imperiestro deziris, ke oni diras tiel publike kiel private, kion oni havas en la menso. La krudeco de lingvaĵo ŝokis lin malpli ol neklara babilaĉado, kaj favore al klareco li eĉ parolis pri devo:
«Via opinio, » li diris finante, «kontribuos al la fiksado de la mia. La indikoj kiujn mi ricevis de iuj el vi, anoncas kontraŭdirajn opiniojn. Tiu ĉi kunveno akordigos ĉiujn. Mi ne povas pli longe prokrasti la decidon: Francio kaj la tuta Eŭropo rigardas min.»
Tiu parolado, kiu, eĉ suverena, povus ŝajni aroga el alia buŝo, sonis nature, ĉar Napoleono, en tiaj cirkonstancoj, sciis envolvi sin per vera grandeco kaj sincereco. Cetere, estis vere: en tiu komenco de 1810 ne estis alia domina penso sur la kontinento ol tiu ĉi: kiu estos la nova edzino de imperiestro Napoleono?
La unua kiu ricevis la parolon, estis la reĝo de Holando, kiu tiam havis tridek unu jarojn. Li similis al Napoleono, sed lia maldika, ruinigita, inerta vizaĝo, ĉirkaŭita per tro longaj vangharoj, igis lin ŝajni pli aĝa ol lia frato. Koncerne moralon, la edzo de Hortense de Beauharnais ĉiam havis ĝustajn kaj honestajn intencojn kaj li estis la plej preciza kaj eĉ etspirita viro, «la plej avara akuratulaĉo» laŭ la vortoj de la imperiestro mem.
Li komencis paroli en malgajhumora tono, malmulte konvena por kreskigi la malmulton da atento, kiun donis al li liaj aŭdantoj. Ekde kiam li perdis la favoron de la imperiestro, la antaŭe respekto ĝenerale montrata al la preferata frato de Napoleono, rapide malaperis.
«Siro, de la tri edziĝaj projektoj kiuj ĝis nun ricevis la atenton de Via Imperiestra Moŝto, edziĝo kun Saksa princino ŝajnas al mi la plej sekura por Francio. Via unio kun imperiestra princino havus antecedentojn en nia historio. La edzino de Ludoviko XVI apartenis al la Aŭstra imperiestra domo. Saksio ĉiam montris sin fidela aliancano de Francio. Situante en la mezo de Germanio, ĝi gardas siajn okulojn sur la tuta lando. Aliflanke ĝi ne estas sufiĉe forta por iam povi influi vian politikon.
«La du aliaj projektoj estas danĝeraj. Rusio estas tro stranga por niaj moroj, por ke unu el ĝiaj grandprincinoj povu facile adopti niajn kutimojn. La ĉirkaŭaĵo de caro Aleksandro, precipe lia patrino, estas malamika al Francio.
«Koncerne Aŭstrion, la militoj kiujn ĝi faris kontraŭ ni dum dudek jaroj, tro vundis ĝin por ke repaciĝo estu vere sincera.
«Mi aldiras, ke la Saksa princino jam havas dudek sep jaroj, aĝo kiu multe pli bone konvenas al la imperiestro, ol tiu de la arĥidukino, kiu havas nur dek ok jarojn. La grandprincino Katerina Romanova estas ankoraŭ pli juna....»
La paroloj de lia frato malplaĉis al Napoleono. Lia frato aldonis novan mallertaĵon al liaj antaŭaj koncerne Holandon, parolante pri aĝo. Ĉu oni estas maljuna je la aĝo de kvardek unu jaroj?
«Ĉu tio estas ĉio? Ĉu vi finis? Bone. La vico estas al la reĝo de Napolo.»
Joachim I, reĝo de la Du Sicilioj, grandadmiralo de Francio kaj edzo de Caroline Bonaparte, ekstaris. Louis estis parolinta sidante. Sed la antaŭa butikservisto povis fari nenion sen emfazo. Teatra instinkto agitis tiun bonegan soldaton de kvin futoj kaj ses coloj da alteco[32] en duonorienta kostumo, en kiu veluro, silko, punto, oro, peltaĵoj, plumoj kaj diamantoj intermiksiĝis en burleska tuto, kiu povis ravi mulatinojn. “La Franconi[33] de la armeo”, oni diris. Sed admirinda kondukanto de viroj kaj eksterordinare kuraĝa heroo sur la batalkampo.
«Ĉar la imperiestro volas, ke ni parolu sincere, » li komencis per sia vulgara lingvaĵo, en kiu ankoraŭ ĉiam ruliĝis la akĉento de Cahors, «mi ne iras tra kromvojoj. La suvereno de Francio, nia patrio, kiu estis renovigita de la Revolucio, ĉefo de la armeo en kiu la respublikanoj gardis sian prestiĝon, ne povus reveki la memoron pri la Aŭstra Maria-Antŭaneta, kiu ankoraŭ ĉiam estas malamata de la nacio. Li ŝuldas ĉion al sia genio. Kial li, kiu havas la plej grandan gloron en la mondo, bezonus serĉi kontentecon kaj gloron unuigante sin kun la plej postrestanta kortego de Eŭropo, kortego kiu montris sin naŭzita de li, tiel longe ke ĝi ne estis konvinkita en Toskano, ke la familio Bonaparte apartenas al malnova nobleco.»
Li ekridegis. Napoleono, iomete rektigante sin, diris:
«Ĉio ĉi estas stultaĵoj, Murat Mia nobleco datiĝas de Montenoto kaj Arkolo[34]. Pli ol iu alia lando Aŭstrio devas memori tion.»
«Per tou proksimiĝo al la Malnova Reĝimo, malamata de la Francoj, la Imperiestro kompromitus sin kaj malpliigus sian gloron. La veraj amikoj de la granda Napoleono ne povas konsili al li edziĝi al la filino de imperiestro Francisko. Edziĝi al la Rusa princino estus pli bone. En tiu flanko almenaŭ ne estas ĝenaj memoroj nek rankoro. Se aliflanke oni volis apogi sur forta aliancano, Rusio estas potenca, dum Aŭstrio estas nur disfalanta kolekto de provincoj.»
Li martiris la tablon per siaj pugnoj, turnante dekstren, tiam maldekstren al la ĉeestantoj sian dikan mopsecan vizaĝon kun fajrecaj okuloj. Enfunde tre ruza sub siaj fanfarona aspekto, li oponis la Aŭstran geedziĝon nur pro sia zorgo pri siaj Napolaj interesoj. Ĉu li ne okupis la tronon de la geavoj de la arĥidukino? Tiu unio estus danĝera por li. Sed li ŝajnigis esprimi sin nur kiel filo de la Revolucio kaj defendanto de la gloraj tradicioj de la Franca armeo. Lia pasia lingvaĵo, en kiu incenso envolvis la cenzurojn, estis sufiĉe subtile kalkulita por ne malplaĉi al Napoleono, kiu tamen respondis al sia bofrato:
«Ne parolu tiel leĝere pri Aŭstrio. Ĝi havas pli da vitalecon, ol oni kredas. Ĝi ankoraŭ disponas pri bonaj soldatoj kaj spertaj generaloj. La lasta militiro pruvis tion.»
Ke Louis subtenis la Saksan kandidatinon kaj Murat la Rusan, tute ne mirigis Napoleonon. Fouche ne sukcesis konvinki lian familianojn. Lia agado certe precipe sukcesis ĉe la gravuloj. Cetere unuanimeco de la opinioj ne estis necesa: la plimulto sufiĉis. Tuj kiam ĝi estis aparonta, ĉiuj estis aliĝontaj al ĝi.
Tiam li transiris al Eugene. Oni atendis lian opinion sen scivolemo. Li estis ĝenerale amata. Kvankam li neniam ofendis iun, li estis nek granda kapitano, nek granda menso, sed nur modesta viro kaj bona administranto kun honesta koro. Lia konscienco kaj precizeco faris el li la plej bona lernanto de Napoleono. Oni sciis, ke deziris la elekton de la arĥidukino, tute kiel lia patrino, imperiestrino Josephine, kaj lia fratino Hortense. Li deklaris tion sen kromvojoj, bazante sian preferon sur la sekurecon, kiun tiu intima unuiĝo de ambaŭ monarĥioj provizus al la Franca imperio, kiu, post tiom da venkoj, sopiris al paco. Kiam li finis, Napoleono faris al li afekcian signon per la mano.
Nun la vico estis al kardinalo Fesch, onklo de imperiestro kaj primato de Francio. Ruĝvizaĝa, malsprita, li longe parolis per nazeca voĉo, kiu sonis ankoraŭ pli malbone komprenebla pro lia forta Korsika akĉento. Per molaj, singardaj, ekleziaj frazoj li subtenis la Aŭstran princinon pro la volo de sia familio kaj la konformeco de religio en ambaŭ omperioj. Li volis ankoraŭ plu insisti, sed la imperiestro, laca, vidante, ke neniu plu aŭskultis lin, interrompis lin:
«Al vi, Cambaceres»
La arĥikanceliero ekstaris kaj ekparolis. Lia maniero paroli havis la formojn de la Malnova Reĝimo, al kiuj li estis koralligita ne nur pro sia gusto, sed ankaŭ pro sia vaneco kiel viro de malnova kulturo. Malgraŭ lia bombasta maniero esprimi sin li estis tamen plena je prudenteco. Ekde la 18-a de Brumaire, li reprezentis konstantecon kaj ekvilibron en la potenca registara maŝino muntita de Napoleono. Ankaŭ li oponis Aŭstran geedziĝon.
«Tiu juna arĥidukino, kies eduko certe estas modelo kaj kies amindaj virtoj meritas servi kiel ekzemploj por ĉiuj Eŭropaj princinoj, certe estas por Francio senfine dezirinda imperiestrino, se ŝi ne apartenis al la Aŭstra domo, malamikeca al niaj interesoj ekde Karolo V, kaj se aliflanke tia elekto ne estus maniero nei la eventojn okazintajn en Francio antaŭ nur dek sep jaroj: ĝi estus preskaŭ maskita reiro al la antaŭa monarĥio. La lasta reĝo kaj la lasta reĝino estis ŝiaj baptogepatroj. Ŝia nomo certe ŝajnos al la Francoj kvazaŭ riproĉo al nia pasinteco kaj kvazaŭ minaco al la plej fortaj subtenantoj de la nuna reĝimo. Francio ne komprenos tiel neantaŭvidatan novan orientiĝon, kaj se ĝi ne komprenos tion, ĝi ne estos tre for de malfideliĝo.»
«Tute ne estas tiel, » pensis Napoleono. «La maljuna ruzulo ne diras, kiun li deziras kiel imperiestrinon.»
«Al vi, » li diris al Talleyrand.
Li prononcis la nomon kiel ‘Tajran’ anstataŭ Talran. La princo de Benevento, ridetante sub la pudro, direktis al Napoleono diskretan saluton kaj komencis paroli kun ekskvizita eleganteco per mallaŭta voĉo, kiu estis tamen perfekte komprenebla.
«Mia opinio, Siro, Via Imperiestra Moŝto scias ĝin ekde kelka tempo. Mi ne kredas, ke Rusa grandprincino estas tio, kion Vi bezonas. La politiko, tute kiel la persona gusto de la Imperiestro, ŝajnas al mi povi sufiĉe kontentigitaj per unio kun arĥidukino Marie-Louise. Aŭstrio longe estis la kontraŭstaranto de Francio. Sed ni ne plu estas en la tempo de Henriko II aŭ Ludiviko XIV. Plurfoje la antaŭa jarcento mi ne devas memorigi tion ĉi al vi vidis akordon inter la kabinetoj de Vieno kaj Versailles. Post niaj lastaj venkoj ni ne plu devas timi Aŭstrion. Sed ni devas ŝpari ĝin kiel garantion kontraŭ Prusio. Oni tro facile parolas pri la spirito de obskurantismo de la Habsburgoj. Sed edukita al obeemo, la princino estas perfekta en ĉiuj rilatoj. Ŝia juneco helpos ŝin volonte adopti la Francajn kutimojn. Mi scias, ke ŝiaj aŭgustaj gepatroj, kiel ŝi mem, tre favore konsideras la ideon de tiu geedziĝo. Ĉu ni povas diri, ke ni trovas la saman pretecon en SanktPeterburgo? La sinjorino duko de Cadore certe scias tion pli bone ol mi, sed mi kredas, ke ne. Koncerne la domon de Saksio, eĉ se ĝi estas honorinda pro ĝia origino kaj rekomendas sin per siaj servoj, familia proksimiĝo al tiu lando ŝajnas al mi tro mezbona por la imperiestro de Francio. Tio povus esti nur paliativo kontraŭ...»
Ĉi-foje Napoleono malkviete agitiĝis sur sia fotelo. Kio do? Talleyrand, tiom dezirante reveni al sia antaŭa ministerio parolis tiamaniere? Ĉu Fouche ne parolis al li? Aŭ ĉu li marŝis libervole kontraŭ la konsilo de Fouche? Tio estis nekomprenebla.
Grafo Garnier eldiris kelkajn frazojn favore al la Saksa princino. Tiam la bela kaj multvorta Fontanes paroladis por subteni la vidpunkton de Talleyrand, sia amiko. Post tio la princo de Neufchatel, Berthier, diris, ke li submetos sin al al juĝo de la imperiestro, ĉar la tri kandidatinoj havis egalvalorajn avantaĝojn laŭ lia opinio. Lacepede, timigita, havis grandan penon vortigi en komprenebla maniero siajn konfuzajn ideojn.
Tiel la konsilio restis do dividita. La eldiritaj opinioj nuligis sin reciproke. Oni atendis la opinion de Fouche kun ĉiam pli da malpacienco. Ĉiuj antaŭvidis flanke de tiu reprezentanto de la malnova jakobena partio difinitivan eldiron kontraŭ la Aŭstra projekto. Napoleono atendis ion pli bonan: la nomon de Marie.
Seka, tranĉa, plena je aludoj la voĉo de la ministro de la polico leviĝis en la vasta salono:
«Mi demandis min, Sinjoroj, tuj kiam la divorco de la Imperiestro permesis konsideri la nunan problemon, se ne estus eble al Lia Imperiestra Moŝto kontrakti union alian ol suverenan. Mi konfesas, ke tiam mi havis alian opinion. Sed pli profunda analizo de la Eŭropa situacio kaj de la veraj interesoj de la Imperio konvinkis min pri mia eraro. Kaj la fakto, ke neniu el vi konsideris la eblecon de tia unio igas min pli kaj pli pensi, ke la Imperiestro ne povos edziĝi al persono de privata kondiĉo, kiel estis la antaŭa imperiestrino.»
La membroj de la Konsilio rigardis unuj la aliajn kaj tiam rigardis Napoleonon. Li estis konsternita. Kion diris tiu fripono? Li devis proponi Marie kaj li postulis princinon!. Kio kaŭzis tiun ŝanĝiĝon? Nur antaŭ du tagoj, li demandis al Fouche:
«Kiel fartas nia afero?»
«Laŭ la deziro de Via Imperiestra Moŝto, » respondis la duko de Otranto.
Kaj jen nun kiel li esprimis sin! Kio okazis? Ĉu li perfidis lin? Sed kial? Kiun intereson Fouche povus havi por ludi tian ludon, tiel gravan por li, la imperiestro? Sed li daŭrigis sian paroladon. Silentigi lin en publiko estis neeble. Kun malĝoja koro li devis regi sin kaj aŭskulti lin ĝis la fino.
«Ne ke estus neeble trovi, eble tute apude, virinon aŭ filinon, kies gracio, nobleco kaj la raraj talentoj de inteligenteco kaj koro meritus la kronon. Sed ĉar rigora ŝtatintereso vakigis tiun gloran lokon, mi diros kun la respekta firmeco de elprovita servisto, ke la Imperiestro bezonas edzinon de fama sango por simboligi la union inter la nova kaj la malnova socio kaj doni al la infanoj de Napoleono pragepatrojn kies historio perdiĝas en la nokto de pasinteco.»
Tio estis la vortoj de Napoleono mem, kiujn li uzis, kiam li unuafoje parolis pri tio al Fouche. En la buŝo de la duko de Otranto tiuj vortoj alprenis nun strangan ironian signifon. Kolero purpurigis la palajn vangojn de Napoleono. Li laŭte purigis sian nazon. Tiam, serĉante en sia veŝtpoŝeto la flartabakujon, li tiel nervoze inspiris pinĉeton, ke li malpurigis sian veŝton kaj la tapiŝon.
La ĉeestantoj komprenis la aludon al sinjorino Walewska, kaj kvankam kutimiĝintaj al la temereco de Fouche, ili estis konsternitaj de la aŭdaco de tiu lingvaĵo. En profunda silento la duko de Otranto daŭrigis neŝanceleble:
«Cetere la Imperiestro havas tro zorgoj pro sia gloro, kiu fariĝis, mi rajtas diri tion, la plej altvalora patrimonio de ĉiuj Francoj, por mallevi siajn okulojn al nivelo pli malalta ol la regantaj domoj. Koncerne la elekto farenda inter ili, ŝajnas al mi, ke estas pli da sekureco kaj signifo en unio kun la Aŭstrino. Tial mi favoras tiun union.»
Napoleono ĝissange mordis al si la lipojn. En sekundo li revidis la scenon en la veturilo, en kiu Fouche prezentis siajn servojn. Kiel stulta li tiam estis aŭskultante lin kaj lasante sin delogi de la inĝenia ruzeco de tiu fripono! Kiel stulta li estis tiam! Oni ne povas konfidi aferojn de la koro al subuloj! Li estus devinta kalkuli nur je si mem sen prepari al ĝi la nacio kaj anonci ĝin, trudi sian volon al sia familio kaj al Francio. Se estus estintaj rezistoj, li estus nuliginta ilin per unu vorto. Dum nun. Ĉio estis fuŝita!
«La sinjoro ministro de la polico deklaris sin kontraŭ ĉia neprinca unio pro motivoj, kiujn nur alta politiko inspiras lin. Sed ĉu nur politiko gravas en tiu ĉi afero, kaj ĉu la rigardo de la Imperiestro devas esti enfermita en tiel mallarĝa cirklo? Lia aŭtoritato estas sufiĉe forte establita por ne bezoni ies alia subtenon. Li rajtas elekti por dividi kun si la tronon iun ajn virinon, princinon aŭ ne, kiu donos al li la plej bonan garantion de feliĉeco. Francio kaj la armeo jam antaŭe ratifos lian elekton.»
Tiu fidela voĉo defendis do la elekton de Marie. Napoleono ĵetas al sia amiko dankan, rigardon. Sed Duroc venis tro malfrue kaj ne ricevas eĥon. Fouche, kies influo kaj ekzemplo estus kuntreninta la tutan konsilion, kiu, se li estus parolinta favore pri Marie, estus konvinkinta pro malamo al Aŭstrio Louis, Murat, Cambaceres kaj ĉiujn dubantojn kaj timantojn, Fouche, kiu certe estus kolektinta plimulton por subteni la deziron de la imperiestro mem, perfide aliĝis al la Aŭstra flanko kaj rompis la ekvilibron en ĝia favoro.
Kion Napoleono estis decidonta? Dum parolis la lastaj ministroj, li pripensis la aferon. Fari sian amantinon imperiestrino kontraŭ la klara volo de la plimulto ŝajnis al li nun ne plu eble. Ne estis tiel, ke li timis la opozicion de la gravuloj, kiuj ricevis ĉion de li kaj kiujn li, se li volus, povus neniigi. Sed antaŭ ĉio estante politikisto, li estis sentebla al la argumentoj de la konsilistoj. Tro multaj kaj tro fortaj kialoj ŝajnis turniĝi kontraŭ edziĝo pro pura korinklino. Malgraŭ tiu korinklino la konsilo de la personoj kiuj estis ligitaj sian sorton kun la lia, influis lin. La vektopesilo kliniĝis aliflanken. Tio ĉi estis bedaŭrinda por lia amo. Kutimiĝinta al tio neniam rigardi malantaŭen kaj akcepti eventon por deiri al nova celo, li tuj turnis sian artilerion. Ĉar oni volis tion, kaj ĉar tio estis pli saĝa, li silentigis siajn sentojn: li decidis edziĝi al la arĥidukino. Almenaŭ li tiel estis trovonto brilan konsekradon de la nuna ordo de aferoj kaj la okazon de miriga persona trumfo: la filino de la cezaroj en la lito de la leŭtenanto de Valence! Nubo da orgojleco supreniris al lia cerbo. Lia sorto vokis lin: li ne rezistis.
Meze de ĝenerala atento la voĉo de imperiestro klare resonis:
«Mi dankas vin, Sinjoroj, pro tio, ke vi esprimis al mi vian penson opinion pri afero, de kiu dependas ne nur mia feliceĉo sed ankaŭ la estonteco de niaj institucioj. Mia decido estas farita. Mi edziĝos al la filino de imperiestro Francisko. La vicreĝo de Italio, » li aldiris, turnante sin al Eugene, «kontaktos morgaŭ la ambasadejon de Aŭstrio. Nenia embusko estas timenda tiuflanke, ĉar la kortego jam antaŭe sciigis al ni sian aprobon. Sinjoro duko de Cadore, vi subskribos dum la tago kun la princo de Schwarzenberg la interkonsento pri la geedziĝo. Bonan nokton, Sinjoroj.»
Per signo de la kapo li salutis la gravulojn, kiuj leviĝis en respektoplena murmurado kaj klinis la kapon antaŭ ol eliri. Kiam ili retiriĝis en la galerion Diana, ili aŭdis lin krii ekde sia ĉambro, kiun li estis enirinta:
«Duko de Otranto, bonvolu resti. Mi vokos vin post momenton.»
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.