La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

24. Riĉo pro Kontento

image-138

Kiam la miriga informo atingis la orelojn de Reĝino Zingibra – ke Mombi la magiulino estas kaptita; ke ŝi konfesis sian krimon al Glinda; ke oni trovis la delonge perditan Princinon Ozma en, nekredeble, Tip – ŝi ploris verajn larmojn de malĝojo kaj malespero.

“Ke mi devos,” ŝi ĝemis, “reginte kiel Reĝino, kaj loĝinte en palaco, rekomenci purigadi plankojn kaj kirli buteron! Estas nepenseble! Mi neniel konsentos!”

Do kiam ŝiaj soldatinoj, kiuj pasigis sian tempon plejparte per kuirado de sukerfandaĵoj en la kuirejoj de la palaco, konsilis al Zingibra ke ŝi rezistu, ŝi obeis ilian malsaĝan babiladon kaj sendis akran defion al Glinda la Bona kaj Princino Ozma. Rezultis militdeklaro, kaj la tujsekvan tagon Glinda marŝis kontraŭ la Smeraldan Urbon kun flirtantaj standardoj kaj ludantaj bandoj, kaj arbaro da brilantaj lancoj kiuj briladis pro la radioj de la suno.

Sed kiam ĝi proksimiĝis al la muroj tiu brava grupego ekhaltis; ĉar Zingibra fermis kaj baris ĉiun pordon, kaj la muroj de la Smeralda Urbo estis altaj kaj dikaj, konstruite el multaj blokoj de verda marmoro. Kiam ŝi trovis sian eniron barita, Glinda klinis sian kapon por profunde pensadi, dum la Ŝancel-Insekto diris, per sia plej pozitiva tono:

“Necesas sieĝi la urbon kaj malsatigi ĝin ĝis ĝi cedos. Nenion alian ni povos fari.”

“Malprave,” respondis la Birdotimigilo. “Ni ankoraŭ havas la Gumpon, kaj la Gumpo ankoraŭ povas flugi.”

La Sorĉistino turnis sin rapide kiam ŝi aŭdis liajn vortojn, kaj sur ŝia vizaĝo nun estis brilanta rideto.

“Vi pravas,” ŝi krietis, “vi plenrajte fieras pro via cerbo. Ni iru al la Gumpo tuj!”

Do ili trairis la armeon ĝis ili atingis la lokon, proksime al la tendo de la Birdotimigilo, kie kuŝas la Gumpo. Glinda kaj Princino Ozma eniris la unuaj, kaj sidiĝis sur la sofojn. Sekvis la Birdotimigilo kaj liaj amikoj, kaj restis sufiĉa spaco por Kapitanino kaj tri soldatinoj, kiujn Glinda opiniis sufiĉaj kiel gardistinaro.

image-140

Nun, pro ordono de la Princino, la stranga Aĵo kiun ili nomis Gumpo batis siajn palmfoliajn flugilojn kaj enaeriĝis, portante la grupon de aventurantoj alte trans la murojn. Ili ŝvebis super la palaco, kaj baldaŭ rimarkis Zingibran legantan en hamako en la korto, kie ŝi komforte legadis romanon kun verda kovrilo kaj manĝadis verdajn ĉokoladojn, certa ke la muroj protektos ŝin kontraŭ ŝiaj malamikinoj. Obeante rapidan ordonon, la Gumpo surteriĝis sendanĝere en tiun saman korton, kaj antaŭ ol Zingibra povis pli ol nur krii, la Kapitanino kaj la tri soldatinoj elsaltis kaj kaptis la eksreĝinon, kaj fiksis fortikajn ĉenojn al ŝiaj pojnoj.

Tiu ago efektive finis la militon; ĉar la Revolucia Armeo cedis tuj kiam ili informiĝis pri la kaptiĝo de Zingibra, kaj la Kapitanino marŝis sendanĝere laŭ la stratoj ĝis la pordoj de la urbo, kiujn ŝi plene malfermis. La bandoj ludis sian plej instigan muzikon dum la armeo de Glinda marŝis en la urbon, kaj heroldoj proklamis la venkiĝon de la aŭdaca Zingibra kaj la altiĝon de la bela Princino Ozma sur la tronon de siaj reĝaj prapatroj.

image-141

Tuj la viroj de la Smeralda Urbo formetis siajn kuirvestojn. Kaj oni diras ke la virinojn tiom tedis manĝi la kuiraĵojn de siaj edzoj ke ili ĉiuj ĝoje salutis la venkiĝon de Zingibra. Estas certe ke, kurante al la kuirejoj de siaj domoj, la bonaj edzinoj preparis tiom bongustegajn festenojn por la lacaj viroj ke harmonio tuj reestabliĝis en ĉiu familio.

La unua akto de Ozma devigis la Revolucian Armeon redoni al ŝi ĉiun smeraldon kaj alian gemon ŝtelitan el la publikaj stratoj kaj konstruaĵoj; kaj tiom abundis la valoregaj ŝtonoj elprenitaj de tiuj vantaj knabinoj, ke ĉiu el la reĝaj juvelistoj devis laboradi senĉese dum pli ol monato por remeti ilin.

Intertempe la Revolucia Armeo estis malfondita kaj la knabinoj resenditaj al siaj patrinoj. Pro promeso bone konduti, Zingibra ankaŭ liberiĝis.

Ozma fariĝis la plej bela Reĝino iam konita en la Smeralda Urbo. Kaj, kvankam tre juna kaj sensperta, ŝi regis sian popolon saĝe kaj juste. Ĉar Glinda bone konsilis ŝin ĉiam; kaj la Ŝancel-Insekto, al kiu doniĝis la grava posteno de Publika Edukisto, estis tre helpa al Ozma kiam ŝiaj regaj taskoj perpleksis ŝin.

La knabino, dankeme al la Gumpo pro ĝia servado, proponis al la besto kiun ajn pagon ĝi deziras.

“Nu,” respondis la Gumpo, “bonvolu dispecigi min. Mi ne volis viviĝi, kaj mi hontegas pro mia konglomera naturo. Iam mi estis monarko de la arbaro, tion plene pruvas miaj kornoj; sed nun, pro mia aktuala remburita stato de servisto, mi devas flugi tra la aero – miaj kruroj plene malutilas. Mi tial petas dispeciĝi.”

Do Ozma ordonis dispecigi la Gumpon. La kornohava kapo denove pendiĝis super la kamenbreto en la kunvenejo, kaj la sofoj estis malligitaj kaj metitaj en la akceptejojn. La balavosto rekomencis sian kutiman laboron en la kuirejo, kaj fine, la Birdotimigilo remetis ĉiujn ŝnurojn kaj ŝnuregojn sur la hokojn de kiuj ili prenis ilin dum la eventoplena tago kiam ili konstruis la Aĵon.

Eble vi supozas ke tiel finiĝis la Gumpo; kaj tiel estis, rilate al ĝia vivo kiel flugmaŝino. Sed la kapo super la kamenbreto plu paroladis kiam ajn ĝi deziris, kaj ofte ĝi alarmis, per siaj abruptaj demandoj, la personojn atendantajn en la kunvenejo kiuj volis paroli kun la Reĝino.

La Seg-Ĉevalo estis persona posedaĵo de la Reĝino, kaj estis ame prizorgata; kaj ofte ŝi rajdis la strangan beston laŭ la stratoj de la Smeralda Urbo. Ŝi metigis orajn ŝuojn sur ĝiajn lignajn krurojn, por malebligi ilian triviĝon, kaj la sonado de tiuj oraj ŝuoj sur la pavimo ĉiam plenigis la regatojn de la Reĝino per
respektego dum ili pensis pri tiu manifestiĝo de ŝia magia kapablo.

image-142
LA BIRDOTIMIGILO KIEL REĜA KASISTO

“La Mirinda Sorĉisto neniam estis tiom mirinda kiom Reĝino Ozma,” oni diris unu al la alia, flustre; “ĉar li pretendis fari multon kion li ne sciis fari; dum nia nova Reĝino faras multon kion neniu atendus de ŝi.”

Joĉjo Kukurbokapo restis kun Ozma ĝis sia morto; kaj li ne putris tiom baldaŭ kiom li timis, kvankam li ĉiam restis stulta. La Ŝancel-Insekto provis instrui al li plurajn artojn kaj sciencojn; sed Joĉjo estis tiom malkapabla studanto ke ĉia provo eduki lin baldaŭ ĉesis.

Post la remarŝo de la armeo de Glinda al sia hejmo, kaj la reestabliĝo de paco en la Smeralda Urbo, la Stana Lignohakisto anoncis sian intencon reiri al sia propra Regno de la Palpbrumoj.

“Ĝi ne estas granda Regno,” diris li al Ozma; “sed pro tio ĝi estas pli facile regebla; kaj mi nomis min Imperiestro ĉar mi estas Absoluta Monarko, kaj neniu ial ajn kritikas mian pritraktadon de publikaj aŭ de privataj aferoj. Reveninte hejmen mi rekovrigos min per nikela tavolo, ĉar mi iomete makuliĝis kaj gratiĝis lastatempe; kaj poste mi volonte gastigos vin.”

“Dankon,” diris Ozma. “Iam mi eble akceptos la inviton. Sed kio okazos al la Birdotimigilo?”

“Mi reiros kun mia amiko la Stana Lignohakisto,” diris la plenigito, serioze. “Ni decidis neniam apartiĝi venontece.”

“Kaj mi faris la Birdotimigilon mia Reĝa Kasisto,” klarigis la Stana Lignohakisto. “Ĉar mi decidis ke estos bone havi Reĝan Kasiston kiu konsistas el mono. Kion vi opinias?”

“Mi opinias,” diris la malgranda Reĝino, ridetante, “ke via amiko certe estas la plej riĉa homo en la tuta mondo.”

“Jes,” respondis la Birdotimigilo; “sed ne pro mia mono. Ĉar mi opinias ke cerbo multe pli valoras ol mono ĉiumaniere. Vi eble rimarkis ke homo kun mono sed sen cerbo ne bone utiligas sian monon; sed se homo havas cerbon sen mono, ĝi ebligas komfortan vivon ĝis la morto.”

“Kaj samtempe,” deklaris la Stana Lignohakisto, “vi devas agnoski ke bona koro estas io kion cerbo ne povas krei kaj mono ne povas aĉeti. Eble, efektive, mi estas la plej riĉa homo en la mondo.”

“Vi ambaŭ estas riĉaj, miaj amikoj,” diris Ozma ameme; “kaj via riĉo estas la sola havinda riĉo – riĉo pro kontento!”

image-143


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.