La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1. Tip Faras Kukurbokapon

En la Lando de la Gilikuloj, ĉe la Nordo de la Lando Oz, loĝis junulo nomita Tip. Lia nomo estis pli granda, ĉar maljuna Mombi ofte deklaris ke lia plena nomo estas Tipetarius; sed oni ja ne diris tiom longan vorton kiam plene sufiĉis “Tip”.

La knabo tute ne memoris siajn gepatrojn, ĉar kiam li estis tre juna, oni venigis lin al la maljunulino nomata Mombi por ke ŝi prizorgu lin. Ŝia famo, mi bedaŭre devas diri, ne estis tre bela. Ĉar la Gilikula popolo ne malprave suspektis ke ŝi prilaboras magion, tial ili hezitis amikiĝi kun ŝi.

image-009

Mombi ne estis, precize, sorĉistino, ĉar la Bona Sorĉistino kiu regis tiun parton de la Lando Oz malpermesis la ekziston de aliaj sorĉistinoj en tiu regno. Do la gardistino de Tip, kvankam ŝi volegis primajstri magion, komprenis ke estas kontraŭleĝe esti pli ol magiistino, aŭ nepre ne pli ol Kvazaŭfeino.

La maljunulino devigis Tipon alporti lignon el la arbaro, por ke ŝi povu varmigi sian bolpoton. Li ankaŭ laboris en la maizkamparo, hojante kaj senŝeligante; kaj li manĝigis la porkojn kaj melkis la kvarkornan bovinon pri kiu Mombi speciale fieris.

Sed nepre ne supozu ke li konstante laboris, ĉar li opiniis ke tio malsanigus lin. Sendite al la arbaro, Tip ofte grimpadis arbojn por akiri birdovojn, aŭ amuzis sin ĉasante la rapidajn blankajn kuniklojn aŭ fiŝkaptante en la riveretoj per fleksitaj pingloj. Poste li rapideme kolektis brakoplenon da ligno kaj portis ĝin al sia hejmo. Kaj kiam li devus laboradi sur la maizkampoj, kie la altaj tigoj kaŝis lin tiel ke Mombi ne povis vidi lin, Tip ofte fosadis en la truoj de terratoj, aŭ – se li emis – kuŝis surdorse inter la vicoj de maizo kaj dormetis. Tial, zorgante ne eluzi sian forton, li kreskis tiom forta kaj fortika kiom eblas al knabo.

La kurioza magio de Mombi ofte timigis ŝiajn najbarojn, kaj ili kondutis rilate al ŝi retireme, tamen respektoplene, pro ŝia stranga potenco. Sed Tip senrezerve malamis ŝin, kaj li tute ne penis kaŝi sian malamon. Anstataŭe, li kelkfoje montris malpli da respekto al la maljunulino ol decis, ĉar ŝi ja estis lia prizorgantino.

Troviĝis kukurboj en la maizkampoj de Mombi, ili kuŝis ore ruĝaj inter la vicoj de verdaj tigoj; kaj ili estis plantitaj kaj zorgitaj por ke la kvarkorna bovino manĝu ilin dum la vintro. Sed unu tagon, kiam la maizo estis fintranĉita kaj stakigita, kaj Tip portadis la kukurbojn al la bovinejo, li ekpensis fari “Fantom-Lanternon” per kiu li povus provi timigi la maljunulinon.

image-010

Do li trovis belan, grandan kukurbon – belan, oranĝr ugan – kaj komencis per tranĉilo ĉizi ĝin. Per la pinto de la tranĉilo li faris du rondajn okulojn, triangulan nazon, kaj buŝon formitan kiel nova luno. La vizaĝo, kiam kompletigita, ja ne estis vere bela; sed ĝi ridetis tiom grande kaj larĝe, kaj estis tiom ĝojesprima, ke eĉ Tip ridis dum li admire rigardis sian verkon.

La infano ne havis kunludantojn, do li ne sciis ke knaboj ofte malplenigas la internon de kukurbo por fari “fantom-lanternon”, kaj en la liberigitan spacon metas flamantan kandelon por pli timaspektigi la vizaĝon; sed li mem elpensis ideon kiu ŝajnis egale bona. Li decidis fari formon de viro, kiu portos tiun kukurban kapon, kaj starigi ĝin en loko kie maljuna Mombi renkontos ĝin vizaĝ-al-vizaĝe.

“Kaj tiam,” diris Tip al si, ridante, “ŝi krios pli laŭte ol la bruna porkino kiam mi tiras la voston, kaj temos pro timo pli ol eĉ la mia pasintajare kiam mi suferis pro febro!”

Li havis multan tempon por la tasko, ĉar Mombi jam foriris al vilaĝo – ŝi diris ke por aĉeti manĝaĵojn – kaj tiu veturo daŭros almenaŭ du tagojn.

Do li prenis sian hakilon al la arbaro, kaj decidis pri kelkaj fortikaj, rektaj junaj arboj, kiujn li dehakis kaj de kiuj li fortranĉis la branĉetojn kaj foliojn. El ili li faros la brakojn, kaj krurojn, kaj piedojn de la konstruota viro. Por la korpo li detranĉis dikan ŝelon de granda arbo, kaj per multa laboro ĉizis el ĝi cilindron proksimume ĝustadimensian, kaj kunpinglis la randojn per lignaj kejloj. Poste, plezuroplene fajfante dum sia laborado, li zorgoplene artikigis la membrojn kaj ligis ilin al la korpo per kejloj ĉizitaj per lia tranĉilo.

Kiam la tasko estis jam finita, komencis mallumiĝi, kaj Tip memoris ke necesas melki la bovinon kaj manĝigi la porkojn. Do li prenis sian lignan viron kaj portis ĝin al la domo kun si.

Dum la vespero, en la fajrolumo en la kuirejo, Tip zorgoplene rondigis la randojn de la artikoj kaj glatigis la malglataĵojn laŭ neta, eksperta maniero.

Poste li starigis la figuron kontraŭ la muron kaj admiris ĝin. Ĝi ŝajnis rimarkinde alta, eĉ kiel plenkreska viro; sed laŭ la vidpunkto de knabeto, tio estis bona, kaj Tip tute ne lamentis la altecon de sia kreaĵo.

La sekvan matenon, kiam li rerigardis sian verkon, Tip vidis ke li forgesis fari kolon por la pupo, per kiu li povos ligi la kukurban kapon al la korpo. Do li reiris al la arbaro, kiu ne estis malproksima, kaj hakis el arbo plurajn lignajn pecojn per kiuj li kompletigos sian verkon. Reveninte, li ligis transversan pecon al la supro de la korpo, kaj faris truon en la mezo por rekte teni la kolon. La ligna peco kiu utiliĝos kiel kolo estis ankaŭ pintigita ĉe la supro, kaj kiam ĉio estis preta Tip surmetis la kukurban kapon, premante ĝin firme sur la kolon, kaj trovis ke ĝi bone taŭgas. La kapo estis turnebla unuflanken kaj aliflanken, laŭ lia volo, kaj la ĉarniroj de la brakoj kaj kruroj ebligis ke li poziciigu la pupon laŭdezire.

“Jen,” fiere deklaris Tip, “vere tre bona viro, kaj ĝi certe timigos Mombaĉon tiel ke ŝi pluroble kriĉos! Sed estus multe pli vivsimile se li havus verajn vestojn.”

Ne ŝajnis facile trovi vestojn; sed Tip aŭdace traserĉis la malnovan kofron en kiu Mombi gardis siajn memoraĵojn kaj trezorojn, kaj ĉe la plejprofunda fundo li trovis purpuran pantalonon, ruĝan ĉemizon kaj palruĝan veŝton ornamitan per blankaj makuloj.

Ilin li forportis al sia viro kaj kvankam la vestaĵoj ne plene taŭgis, li sukcesis gajaspekte vesti la kreaĵon.

Trikitaj ŝtrumpoj apartenantaj al Mombi, kaj trivita paro da liaj propraj ŝuoj kompletigis la vestaron de la viro, kaj Tip tiom ĝojis ke li saltete dancadis kaj laŭte ridis knabekstaze.

“Mi devas doni al li nomon!” li kriis. “Tia bona viro nepre devas havi nomon. Mi kredas,” li pludiris, post momento da pensado, “ke mi nomos lin ‘Joĉjo Kukurbokapo’!”

image-011


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.