La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

13. Multe Pligrandigita Rakonto

“Mi devas honeste agnoski jam je la komenco de mia rakonto ke mi naskiĝis ordinara Ŝancel-Insekto,” komencis la besto, malkaŝe kaj amikeme. “Ĉar mi neniun alian kutimon konis, mi marŝis per miaj brakoj kaj ne nur per miaj kruroj, kaj mi rampadis sub la randoj de ŝtonoj aŭ kaŝadis min inter la radikoj de herboj, celante nenion pli ol trovi kelkaj insektojn malpli grandajn ol mi por manĝi ilin.”

“La malvarmaj noktoj rigidigis kaj senmovigis min, ĉar mi ne surportis vestojn, sed ĉiumatene la varmaj sunradioj donis al mi novan vivon kaj revigligis min. Aĉa ekzistado estis tio, sed memoru ke tia estas la normala ekzisto de Ŝancel-Insektoj, kaj ankaŭ de multaj aliaj bestetoj loĝantaj sur la tero.”

“Sed la Destino decidis doni al mi, kvankam humila mi estis, multe pli grandan sorton! Unu tagon mi rampis proksime al kampara lernejo, kaj la monotona zuma sono de la studentoj en ĝi ekscitis min, do mi aŭdacis eniri kaj rampi laŭ libera spaco inter du traboj ĝis mi atingis la finon, kie, antaŭ kameno kun ardantaj cindroj, sidis la instruisto ĉe sia tablo.”

“Neniu rimarkis min, nur etan Ŝancel-Insekton, kaj kiam mi trovis ke la kameno estas eĉ pli varma kaj komforta ol la sunlumo, mi decidis establi mian estontan hejmon apud ĝi. Do mi trovis ĉarman neston inter du brikoj kaj kaŝis min en ĝi dum multaj, multaj monatoj.”

“Profesoro Ĉionsciul estas, sendube, la plej fama klerulo en la Lando Oz, kaj post kelkaj tagoj mi komencis aŭskultadi la lekciojn kaj prelegojn kiujn li faris por siaj lernantoj. Neniu el ili estis pli atentema ol la humila, ne rimarkita Ŝancel-Insekto, kaj tiel mi akiris sciaron kiu, laŭ mia propra agnosko, estas vere mirinda. Tial mi skribis ‘P. E.’ – Plene Edukita – sur mian kartojn; ĉar plej fierigas min ke la mondo ne posedas alian Ŝancel-Insekton kun eĉ dekono da miaj propraj kulturo kaj erudicio.”

“Vi prave fieras,” diris la Birdotimigilo. “Edukiĝo estas prifierinda. Mi mem estas edukita. La cerbaro donita al mi de la Granda Sorĉisto estas, laŭ miaj amikoj, nesuperebla.”

image-077
“Kaptis min per siaj dikkaj antaŭ-fingroj”

“Tamen,” interrompis la Stana Lignohakisto, “bona koro estas, laŭ mia opinio, multe pli dezirinda ol edukiĝo aŭ cerbo.”

“Laŭ mi,” diris la Seg-Ĉevalo, “bona kruro estas pli dezirinda ol ambaŭ.”

“Ĉu semoj estas speco de cerbo?” demandis la Kukurbokapo, abrupte.

“Silentu!” ordonis Tip, severe.

“Jes, kara Paĉjo,” respondis obeeme Joĉjo.

La Ŝancel-Insekto aŭskultis pacience – eĉ respekteme – tiujn komentojn, kaj poste plu rakontis.

“Certe mi loĝis dum tri plenaj jaroj en tiu izola lerneja kameno,” diris li, “soife trinkante el la ĉiamflua fonto de kristala scio kuŝanta antaŭ mi.”

“Vera poeto,” komentis la Birdotimigilo, aprobe skuetante sian kapon.

“Sed unu tagon,” pludiris la Insekto, “mirinda cirkonstanco okazis, ŝanĝante mian ekziston mem kaj portante min al mia aktuala apogeo de grandeco. La Profesoro trovis min dum mi rampadis trans la kamenon, kaj antaŭ ol mi povis eskapi, li kaptis min per siaj dik- kaj antaŭ-fingroj.”

“ ‘Karaj infanoj,’ diris li, ‘mi kaptis Ŝancel-Insekton – tre maloftan, interesan specimenon. Ĉu iu el vi scias kio estas Ŝancel-Insekto?’”

“‘Ne!’ koruse kriis la studentaro.”

“‘Do,’ diris la Profesoro, ‘mi elprenos mian faman lupeaparaton kaj ĵetos la insekton sur ekranon en multe pligrandigita formo, por ke vi ĉiuj zorge studu ĝian nekutiman strukturon kaj ekkonu ĝiajn kutimojn kaj vivmanieron.’”

“Dirinte tion, li prenis el ŝranko vere kuriozan ilon, kaj antaŭ ol mi komprenis kio okazas, mi trovis min ĵetita sur ekranon en multe pligrandigita formo – tute tia kia vi nun vidas min.”

“La studentoj ekstaris sur siaj seĝoj kaj puŝis la kapon antaŭen por pli bone vidi min, kaj du knabinetoj saltis sur la breton de malfermita fenestro kie ili povis pli klare vidi.”

“‘Jen!’ kriis la Profesoro, laŭtavoĉe, ‘ĉi tiu multe pligrandigita Ŝancel-Insekto; unu el la plej kuriozaj ekzistantaj insektoj!’”

image-078
LA STUDENTOJ EKSTARIS SUR SIAJ SEĜOJ

“Ĉar mi estis Plene Edukita, kaj sciis kion devas fari kulturoplena sinjoro, mi tiam ekstaris kaj metis mian manon sur mian bruston, kaj tre ĝentile klinis min. Mia neatendita ago sendube alarmis ilin, ĉar unu el la knabinetoj starantaj sur la fenestrobreto ekkriis kaj dorsenfalis el la fenestro, kuntirante sian akompanantinon dum ŝi falis.”

“La Profesoro kriis terurite kaj kuris tra la pordon por trovi ĉu la kompatindulinoj estis damaĝitaj de la falo. La studentaro sekvis lin kaoze, kaj mi trovis min sola en la lernejĉambro, ankoraŭ en Multe Pligrandigita formo kaj libera fari kion ajn mi volas.”

“Tuj mi ekkonsciis ke jen bonega oportuno por eskapi. Mi fieris pri mia grandeco, kaj mi komprenis ke nun mi povos sendanĝere veturi tra la tuta mondo, kaj mia superkulturo faros min inda kunlaboranto de la plej erudicia persono kiun mi renkontos.”

“Do, dum la Profesoro levis la knabinetojn – kiuj estis timoplenaj sed ne damaĝitaj – de la tero, kaj la studentoj amasiĝis ĉirkaŭ ilin, mi trankvile marŝis el la lernejo, ĉirkaŭiris angulon, kaj eskapis nerimarkite al arbareto proksima.”

“Mirinde!” kriis la Kukurbokapo, admirante.

image-079

“Jes, vere,” akordis la Ŝancel-Insekto. “Mi ankoraŭ gratulas min pro mia eskapo dum mi estis Multe Pligrandigita; ĉar eĉ mia eksternatura sciego malmulte utilus al mi se mi restus eta, tute malgrava insekto.”

“Mi antaŭ nun ne sciis,” diris Tip, rigardante la Ŝancel-Insekton dubkompreneme, “ke insektoj surportas vestojn.”

“En la naturo, ne,” respondis la fremdulo. “Sed dum mia vagado mi bonsorte savis morteminacitan naŭafoje vivantan tajloron – vi verŝajne jam scias ke tajloroj, same kiel katoj, vivas naŭfoje. Li estis treege dankema, ĉar se li perdus tiun naŭan vivon li tute finiĝus; do li forte petis doni al mi ĉi tiun laŭmodan vestaron kiun mi nun surhavas. Ĝi bonege taŭgas al mi, ĉu ne?” kaj la Ŝancel-Insekto ekstaris kaj turnis sin malrapide, por ke ili povu zorge rigardi lin.

“Nepre bona tajloro,” diris la Birdotimigilo, iom envie.

“Nu, certe bonkora tajloro,” komentis Noĉjo Hakisto.

“Sed kien vi celis, kiam vi renkontis nin?” Tip demandis la Ŝancel-Insekton.

“Nenien, precize,” ĝi respondis; “kvankam mi intencas baldaŭ viziti la Smeraldan Urbon kaj aranĝi serion de lekcioj al speciale elektitaj aŭskultantoj pri la ‘Avantaĝoj de Multpligrandiĝo’.”

“Ni iras cele la Smeraldan Urbon nun,” diris la Stana Lignohakisto; “do, se vi deziras, ni volonte akceptos vin kiel nian akompananton.”

La Ŝancel-Insekto riverencis tre gracie.

“Multe plezurigos min,” diris li, “akcepti vian afablan inviton; ĉar nenie en la Lando Oz mi povus renkonti alian grupon egale amikeman.”

“Jes, prave,” agnoskis la Kukurbokapo. “Ni estas tiom amikemaj kiom muŝoj kaj mielo.”

“Sed – pardonu min se mi ŝajnas demandema – ĉu vi ne ĉiuj estas iom – ahem! – iom nekutimaj?” demandis la Ŝancel-Insekto, rigardante de unu al alia kun malkaŝa scivolemo.

“Ne pli ol vi,” respondis la Birdotimigilo. “Ĉio en la vivo estas nekutima ĝis kiam oni kutimiĝas al ĝi.”

“Kia nekutima filozofio!” krietis la Ŝancel-Insekto, admire.

“Jes, mia cerbo bone funkcias hodiaŭ,” agnoskis la Birdotimigilo, fiere.

“Nu, se vi sufiĉe ripozis kaj refreŝiĝis, ni fleksu niajn genuojn paŝe al la Smeralda Urbo,” proponis la pligrandigito.

“Ne eble,” diris Tip. “La Seg-Ĉevalo havas rompitan kruron, do li ne povas fleksi genuon. Kaj ne troviĝas ligno el kiu fari novan kruron. Kaj ni ne povas lasi la ĉevalon ĉi tie ĉar la artikoj de la Kukurbokapo estas tro rigidaj kaj li devas rajdi.”

“Kia misfortuno!” kriis la Ŝancel-Insekto. Li tre zorge rigardis la grupon kaj diris:

“Se la Kukurbokapo rajdos, kial ne uzu kruron lian por fari kruron por la ĉevalo kiu portos lin?

Laŭaspekte, ambaŭ estas el ligno.”

“Nu, jen vera lerteco!” diris la Birdotimigilo, aprobe. “Estas malfacile kompreni kial mia cerbo ne elpensis tion antaŭ longe! Ek, kara Noĉjo, kaj fiksu la kruron de la Kukurbokapo al la Seg-Ĉevalo.”

Al Joĉjo ne multe plaĉis tiu propono; sed li akceptis ke lian kruron detranĉu la Stana Lignohakisto kaj ke ĝi estu ĉizita por utiligo kiel la maldekstra kruro de la Seg-Ĉevalo. Ankaŭ al la Seg-Ĉevalo ne tre plaĉis la operacio; li grumblis multe pri la “buĉado”, tiel li nomis ĝin, kaj poste li deklaris ke la nova kruro estas hontaĵo por respektinda Seg-Ĉevalo.

“Bonvolu pli zorge paroli,” diris la Kukurbokapo, akre. “Bonvolu memori ke mian kruron vi kondamnas.”

“Mi ne povas forgesi,” kolere respondis la SegĈevalo, “ĉar ĝi estas egale misfarita kiel ĉiu alia parto via.”

“Misfarita! mi, misfarita!” kriis Joĉjo kolerege. “Vi ne rajtas nomi min misfarita!”

“Vi estas egale absurde konstruita kiel saltpupeto,” rikanis la ĉevalo, rulante siajn tuberajn okulojn malice. “Eĉ via kapo ne estas fiksita, kaj neniam oni scias ĉu vi rigardas antaŭen aŭ retren!”

“Amikoj, mi petegas, ne kverelu!” pledis la Stana Lignohakisto, maltrankvile. “Efektive, al neniu el ni mankas kritikindaĵo; do ni toleru la mankojn unu de la alia.”

“Bonega propono,” diris la Ŝancel-Insekto, aprobe.

“Certe vi havas tre bonan koron, mia metala amiko.”

“Jes ja,” respondis Noĉjo, tre plaĉita. “Mia koro estas vere mia plej bona parto. Sed ni komencu nian veturon.”

Ili sidigis la Kukurbokapon sur la Seg-Ĉevalon, kaj ligis lin al la ĉevalo per ŝnuro, tiel ke li ne povos forfali.

Poste, kondukate de la Seg-Ĉevalo, ili ĉiuj komencis marŝi al la Smeralda Urbo.

image-080


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.