La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

9. La Birdotimigilo Planas Eskapon

image-053

Tip kaŝe foriris de la knabinoj kaj rapide sekvis la Soldaton kun la Verda Barbo. La invadanta Armeo eniris la Urbon malpli rapide, ĉar ili haltis por fosi smeraldojn el la muroj kaj el la pavimŝtonoj per la pintoj de siaj trikiloj. Do la Soldato kaj la knabo atingis la palacon antaŭ ol diskoniĝis la informo ke la Urbo estis konkerita.

La Birdotimigilo kaj Joĉjo Kukurbokapo ankoraŭ ludis ĵetringojn en la korto kiam interrompis la ludon la abrupta eniro de la Reĝa Armeo de Oz, kiu enflugis sen siaj ĉapelo kaj pafilo. Liaj vestoj estis tre malordaj kaj lia longa barbo flosis metron malantaŭ lin dum li kuris.

“Unu punkton por mi,” diris la Birdotimigilo, trankvile. “Kio estas, servisto?” li pludiris, parolante al la Soldato.

“Ho! via Moŝto – via Moŝto! La Urbo konkeriĝis!” anhelis la Reĝa Armeo, kiu apenaŭ povis spiri pro la kurado.

“Tio okazis subite,” diris la Birdotimigilo. “Sed bonvolu bari la pordojn kaj fenestrojn de la palaco, dum mi instruos al ĉi tiu Kukurbokapo ĵeti ringon.”

La Soldato rapidis obei, dum Tip, kiu alvenis tuj malantaŭ li, restis en la korto por mirante rigardi la Birdotimigilon.

Lia Moŝto plu ĵetadis ringojn kvazaŭ danĝero ne minacus lian tronon, sed la Kukurbokapo, ekvidinte Tipon, marŝis al la knabo tiom rapide kiom permesis liaj lignaj kruroj.

“Bonan tagon, nobla Patro!” li kriis ĝoje. “Min plezurigas via alveno. Tiu terura Seg-Ĉevalo forkuris kunprenante min.”

“Mi suspektis tiel,” diris Tip. “Ĉu vi suferis damaĝon? Ĉu vi estas fendita?”

“Ne, mi alvenis sendamaĝe,” respondis Joĉjo, “kaj lia Moŝto tre afablis al mi.”

Tiumomente la Soldato kun la Verda Barbo revenis, kaj la Birdotimigilo demandis:

“Bonvolu diri, kiu konkeris min?”

“Regimento de knabinoj, el la kvar anguloj de la Lando Oz,” respondis la Soldato, ankoraŭ pala pro timo.

“Sed kial mia Konstanta Armeo ne staris kontraŭ ili?” demandis Lia Moŝto, rigardante la Soldaton, severmiene.

“Ĉar via Konstanta Armeo estis forkuranta,” respondis la ulo, honeste; “neniu viro povus fronti la terurajn armilojn de la invadantoj.”

“Nu,” diris la Birdotimigilo, post momento da pensado, “ne multe ĝenos min perdi mian tronon, ĉar estas tre tede regi la Smeraldan Urbon. Kaj la krono estas tiom peza ke mia kapo doloras. Sed mi esperas ke la Konkerintoj ne intencas damaĝi min nur ĉar mi maloportune estas la Reĝo.”

“Mi aŭdis ilin diri,” komentis Tip, post iom da hezito, “ke ili intencas fari ĉifontapiŝon el via eksteraĵo kaj plenigi siajn sofkusenojn per via internaĵo.”

“Do vere ekzistas danĝero por mi,” deklaris lia Moŝto, forte, “kaj estos saĝe ke mi konsideru metodon eskapi.”

“Kien vi povos iri?” demandis Joĉjo Kukurbokapo.

image-055

“Nu, al mia amiko la Stana Lignohakisto, kiu regas la Palpbrumojn, kaj nomas sin ilia Imperiestro,” estis la respondo. “Mi certas ke li protektos min.”

Dume Tip elrigardadis tra la fenestro.

“La malamikinoj ĉirkaŭas la palacon,” diris li. “Estas tro malfrue, ne eblas eskapi. Ili tuje disŝirus vin.”

La Birdotimigilo ĝemis.

“Dum krizo,” li anoncis, “estas ĉiam bone paŭzi kaj konsideri. Bonvolu pardoni min dum mi paŭzos kaj konsideros.”

“Sed ankaŭ danĝeras por ni,” diris la Kukurbokapo, malkviete. “Se iu el tiuj knabinoj scias kuiri, mia finiĝo baldaŭ okazos!”

“Absurde!” krietis la Birdotimigilo; “ili ne havas tempon, eĉ se ili scias kuiri!”

“Sed se mi restus ĉi tie longe,” protestis Joĉjo, “mi verŝajne putrus.”

“Ha! do ne estus dezirinde longe resti kun vi,” respondis la Birdotimigilo. “La situacio estas pli grava ol mi supozis.”

“Vi,” diris la Kukurbokapo, malgaje, “verŝajne vivos dum multaj jaroj. Mia vivo estas neeviteble mallonga. Do mi devas utiligi la malmultajn tagojn kiujn mi plu vivos.”

“Trankvile! Trankvile!” respondis la Birdotimigilo, konsole; “se vi silentos sufiĉe longe por ke mi pensu, mi klopodos trovi metodon eskapi.”

Do la aliaj atendis, pacience silentante, dum la Birdotimigilo marŝis al angulo kaj staris vizaĝ-al-mure dum plenaj kvin minutoj. Post tiu tempo li turnis sin al ili kun pli feliĉa esprimo sur sia pentrita vizaĝo.

“Kie estas la Seg-Ĉevalo kiun vi rajdis ĉi tien?” li demandis al la Kukurbokapo.

“Nu, mi diris ke li estas juvelo, do via servisto enfermis lin en la reĝan trezorejon,” diris Joĉjo.

“Tio ŝajnis al mi taŭga loko, via Moŝto,” diris la Soldato, timante ke li misagis.

“Al mi multe plaĉas,” diris la Birdotimigilo. “Ĉu vi donis manĝon al la besto?”

“Ho, jes; mi donis al li grandan bovlon da segaĵoj.”

“Bonege!” kriis la Birdotimigilo. “Tuj venigu la ĉevalon.”

La Soldato forrapidis, kaj baldaŭ ili aŭdis la klakadon de la lignaj kruroj de la ĉevalo sur la pavimo dum li kondukiĝis en la korton.

Lia Moŝto rigardis la rajdbeston kritikeme.

“Li ne ŝajnas tre gracia,” li komentis, kontemplante lin; “sed supozeble li povas kuri.”

“Jes, ja,” diris Tip, rigardante la Seg-Ĉevalon admire.

“Do, portante nin sur sia dorso, li kuru tra la vicojn da ribelantinoj kaj portu nin al mia amiko la Stana Lignohakisto,” anoncis la Birdotimigilo.

“Li ne povas porti kvar!” kontraŭdiris Tip.

“Ne, sed ni povas persvadi lin porti tri,” diris lia Moŝto. “Do mi postlasos mian Reĝan Armeon. Mi ne multe fidas lian kapablon, ĉar li tiom facile venkiĝis.”

“Tamen, li ja povas kuregi,” deklaris Tip, ridante.

“Mi atendis tiun forpuŝon,” diris la Soldato, senplezure; “sed mi povas toleri ĝin. Mi maskos min per fortranĉo de mia bela verda barbo. Kaj, efektive ne estas pli danĝere fronti tiujn sentimajn knabinojn ol rajdi tiun ardan, sovaĝan lignan ĉevalon!”

“Eble vi pravas,” komentis lia Moŝto. “Sed koncerne min, mi ne estas soldato, do mi amas danĝeron. Nu, knabo, vi surĉevaliĝu la unua. Kaj bonvolu sidi kiel eble plej proksime al la kolo de la ĉevalo.”

Tip rapide grimpis al sia loko, kaj la Soldato kaj la Birdotimigilo sukcesis levi la Kukurbokapon al sidloko tuj malantaŭ li. Restis tiel malmulta spaco por la Reĝo ke li riskis forfali tuj kiam la ĉevalo komencos kuri.

“Alportu sekigoŝnuron, kian oni uzas por vestoj,” diris la Reĝo al sia Armeo, “kaj kunligu nin. Tiel, se unu el ni forfalos, ni ĉiuj forfalos.”

Kaj dum la Soldato foriris por trovi la sekigoŝnuron, lia Moŝto pludiris, “mi devas esti zorgoplena, ĉar mi riskas mian tutan ekziston.”

“Mi devas esti egale zorgoplena,” diris Joĉjo.

“Ne tute same,” respondis la Birdotimigilo, “ĉar se oni damaĝus min, mi plene finiĝus. Sed se oni damaĝus vin, oni povus dissemi vin.”

La Soldato nun revenis kun longa ŝnuro kaj firme kunligis la trion, kaj ankaŭ ligis ilin al la korpo de la Seg-Ĉevalo; sekve tute ne estis verŝajne ke ili forfalos.

“Nun malfermu la pordon,” ordonis la Birdotimigilo, “kaj ni ekkuros al libereco aŭ al morto.”

La korto en kiu ili staris sin trovis en la centro de la granda palaco, kiu ĉirkaŭis ĝin ĉiuflanke. Sed en unu flanko estis koridoro kondukanta al ekstera barilpordo, kiun la Soldato riglintis laŭ ordono de lia reganto. Tra tiu pordo Lia Moŝto planis eskapi, kaj nun la Reĝa Armeo kondukis la Seg-Ĉevalon laŭlonge de la koridoro kaj malbaris la pordon, kiu retrensvingiĝis kun laŭta bruego.

“Nun,” diris Tip al la ĉevalo, “vi devas savi nin ĉiujn. Kuru kiel eble plej rapide direkten al la barpordo de la Urbo, kaj nenio haltigu vin.”

“Bone!” respondis la Seg-Ĉevalo raŭke, kaj li forkuregis tiom subite ke Tip bezonis anheli kaj firme teni la stangon kiun li fiksis en la kolon de la besto.

image-056
“NI EKKUROS AL LIBERECO AŬ AL MORTO.”

Pluraj el la knabinoj starantaj ekster la palaco gardante ĝin estis terenbatitaj de la Seg-Ĉevalo kureganta. Aliaj kriante kuris por eviti lin, kaj nur unu-du senespere strebis piki la eskapantajn kaptitojn per siaj trikiloj. Tip estis pikita unufoje en la maldekstra brako, kiu doloretis dum la sekva horo; sed la trikiloj tute ne damaĝis la Birdotimigilon aŭ Joĉjon Kukurbokapon, kiuj eĉ ne konsciis ke ili estas pikataj.

Rilate al la Seg-Ĉevalo, li bonege faris rekordon, renversante fruktoĉaron, renversante plurajn mildaspektajn virojn, kaj laste terenbatatante la novan Pordogardiston – kiu estis malgranda postulema dika virino postenigita de Generalo Zingibra.

Nek haltis la impetanta rajdbesto tiam. Estante ekster la muroj de la Smeralda Urbo li impetis laŭ la vojo okcidenten, saltegante rapide kaj skuante tiom ke la knabo perdis spiradon kaj la Birdotimigilo miregis.

Joĉjo jam antaŭe rajdis tiom frenezrapide, do li dediĉis sian tutan atenton al firma tenado, per ambaŭ manoj, de la kukurba kapo sur ĝia stangeto, kaj samtempe li akceptis la teruran skuadon kun la kuraĝo de filozofo.

image-057
LA LIGNA ĈEVALO FARIS LASTAN SALTEGON

“Malrapidigu lin! Malrapidigu lin!” kriis la Birdotimigilo. “Mia pajlo tute subskuiĝas en miajn krurojn.”

Sed Tip ne povis sufiĉe spiri por paroli, do la SegĈevalo daŭrigis sian sovaĝan kuradon senhalte kaj samrapide.

Baldaŭ ili atingis la bordon de larĝa rivero, kaj sen paŭzo la ligna ĉevalo faris lastan saltegon kaj enaerigis ĉiujn.

Post sekundo ili ruliĝadis en la akvo, plaŭdante kaj balanciĝante. La ĉevalo baraktadis freneze klopodante trovi firmaĵon sur kiu stari, kaj ĝiaj rajdantoj unue plonĝis sub la rapidan fluon kaj poste flosis sur la surfaco kvazaŭ korkoj.

image-058


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.