La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

6. Joĉjo Kukurbokapo Rajdas al la Smeralda Urbo

image-034

Kiam mateniĝis, la Kukurbokapo vekis Tipon. Li forfrotis la dormemon el siaj okuloj, banis sin en rivereto, kaj poste manĝis iom da kunportitaj pano kaj fromaĝo. Tiel preparinte sin por nova tago, la knabo diris:

“Ni tuj komencu. Naŭ mejloj estas longa distanco, sed ni verŝajne atingos la Smeraldan Urbon antaŭ la tagmezo, se ne okazos akcidentoj.”

Do la Kukurbokapo denove estis sidigita sur la dorson de la Seg-Ĉevalo kaj la marŝado rekomenciĝis.

Tip rimarkis ke la purpura koloro de la herbaro kaj arboj nun multe paliĝis kaj post nelonge la palpurpuro komencis akiri verdan karakteron kiu iom post iom heliĝis dum ili proksimiĝis al la granda Urbo kie regas la Birdotimigilo.

La grupeto jam marŝis nur apenaŭ du mejlojn kaj subite la flave pavimita strato estis dividita per larĝa rapida rivero. Tip cerbumis pri kiel transiri; sed post kelka tempo li trovis viron en pramo venanta de la alia flanko de la akvufluo.

Kiam la viro atingis la bordon, Tip demandis:

“Ĉu vi transportos nin al la alia flanko?”

“Jes, se vi pagos,” respondis la pramisto, kies vizaĝo havis koleretan, malagrablan aspekton.

“Sed mi ne havas monon,” diris Tip.

“Neniom?” demandis la viro.

“Neniom,” respondis la knabo.

“Do mi ne rompos mian dorson remante por vi,” diris la pramisto, decideme.

“Vere afabla viro!” komentis la Kukurbokapo, ridetante.

La pramisto kolere rigardis lin, sed ne respondis.

Tip strebis pensi, ĉar multe ĉagrenis lin trovi sian vojaĝplanon subite finita.

“Mi nepre devas atingi la Smeraldan Urbon,” li diris al la pramisto; “sed kiel mi transiros la riveron se vi ne transportos min?”

La viro ridis, kaj la rido ne estis afabla.

image-036

“Tiu ligna ĉevalo flosos,” diris li; “kaj vi povos rajdi lin trans la riveron. Kaj tiu Kukurbokapaĉulo akompananta vin, nu li sinkos aŭ naĝos, ja ne gravos.”

“Ne ĝenu vin pri mi,” diris Joĉjo, afable ridetante al la malagrabla pramisto; “certe mi flosos bele.”

Tip opiniis la eksperimenton farinda, kaj la SegĈevalo, kiu tute ne komprenis la signifon de danĝero, ne kontraŭis. Do la knabo kondukis ĝin en la akvon kaj grimpis sur ĝian dorson. Joĉjo ankaŭ enpaŝis ĝis la akvo atingis liajn genuojn kaj prenis la voston de la ĉevalo por ke la kukurba kapo restu super la akvo.

“Nun,” diris Tip, instruante la Seg-Ĉevalon, “se vi movos viajn krurojn vi verŝajne naĝos; kaj se vi naĝos ni verŝajne atingos la alian bordon.”

La Seg-Ĉevalo tuj komencis movi siajn krurojn, kiuj agis kiel remiloj kaj movis la aventuremulojn malrapide trans la riveron al la alia flanko. Tiom sukcesis la naĝo ke baldaŭ ili grimpis, malseke kaj gutante, la herbokovritan bordon.

La kruroj de la pantalono de Tip kaj liaj ŝuoj estis plene malsekaj; sed la Seg-Ĉevalo estis tiom perfekte flosinta ke supre, ekde la genuoj, la knabo estis tute seka. Sed la Kukurbokapo, nu ĉiu ero de lia belega vestaro gutis malsekege.

“La suno baldaŭ sekigos nin,” diris Tip, “kaj ni nun sendanĝere atingis ĉi tien malgraŭ la pramisto, kaj ni povos plumarŝi.”

“Naĝi tute ne ĝenis min,” komentis la ĉevalo.

“Nek min,” diris Joĉjo.

Ili baldaŭ reatingis la vojon el flavaj brikoj, kiu daŭrigis la vojon kiun ili forlasis ĉe la alia bordo, kaj Tip denove sidigis la Kukurbokapon sur la dorson de la Seg-Ĉevalo.

“Se vi rapide rajdos,” diris li, “la vento helpos sekigi viajn vestojn. Mi tenos la voston de la ĉevalo kaj postkuros vin. Tiel ni ĉiuj sekiĝos tre rapide.”

“Do la ĉevalo devos tre rapide paŝi,” diris Joĉjo.

“Laŭeble plej rapide,” respondis la Seg-Ĉevalo, gaje.

Tip prenis la finon de la branĉo kiu servis kiel vosto de la Seg-Ĉevalo, kaj laŭte vokis: “Ek!”

La ĉevalo komencis rapide paŝi, kaj Tip sekvis. Li baldaŭ decidis ke ili povos pli rapide kuri, do li kriis

“Trot!”

image-037

Nu, la Seg-Ĉevalo memoris ke tiu vorto estis ordono kuri plej rapide; do li komencis skukuradi laŭ la vojo plej rapide, kaj nur malfacile Tip – kurante pli rapide ol iam antaŭe – povis resti sur siaj piedoj.

Baldaŭ li ne plu povis spiri, kaj kvankam li volis krii “Halt!” al la ĉevalo, li trovis sin nekapabla eligi la vorton el sia gorĝo. Subite la fino de la vosto kiun li tenis, ĉar ĝi estis nur morta branĉeto, rompiĝis, kaj tujsekve la knabo trovis sin ruliĝanta en la polvo de la vojo, dum la ĉevalo kaj ĝia kukurbokapa rajdanto forrapidis kaj post momento malaperis en la malproksimon.

Kiam Tip fine levis sin kaj eligis la polvon el sia gorĝo tiel ke li povus diri “Halt!”, ne plu utilis diri ĝin, ĉar la ĉevalo estis delonge ne plu videbla.

Do li faris la solan racian agon. Li sidiĝis kaj bone ripozis, kaj poste li komencis marŝi laŭ la vojo.

“Iam mi reatingos ilin,” li pensis; “ĉar la vojo finiĝas ĉe la pordoj de la Smeralda Urbo, kaj ili ne povos pli foren iri.”

Dume, Joĉjo firme tenis la stangon kaj la SegĈevalo rapidegis laŭ la vojo kvazaŭ konkurĉevalo.

Neniu el ili sciis ke Tip postrestis, ĉar la Kukurbokapo ne retrenrigardis, kaj la Seg-Ĉevalo ne povis.

image-038
“TIA ESTAS LA MODO, ĈI TIE,”

Dum li rajdis, Joĉjo rimarkis ke la herbaro kaj arboj fariĝis brile verdkoloraj, do li divenis ke ili proksimas al la Smeralda Urbo eĉ antaŭ ol la altaj spajroj kaj kupoloj videblis.

Fine, alta muro el verdaj ŝtonoj, kovrita per smeraldoj, aperis antaŭ ili; kaj timante ke la Seg-Ĉevalo ne scios halti kaj tial eble frakasos ilin ambaŭ kontraŭ la muron, Joĉjo kuraĝis krii “Halt!” kiel eble plej laŭte.

Tiom subite obeis la ĉevalo ke sen stango Joĉjo sendube falus kapantaŭen kaj lia bela vizaĝo ruiniĝus.

“Vere rapida rajdo, kara Paĉjo!” li kriis; kaj, aŭdinte neniun respondon, li sin turnis kaj unuafoje trovis ke Tip ne estas kun ili.

Tiu laŭŝajna foriro de Tip estis nekomprenebla por la Kukurbokapo kaj maltrankviligis lin. Kaj dum li demandis al si pri kio okazis al la knabo, kaj kion fari en ĉi tiu malfacila cirkonstanco, la enirejo en la verda muro malfermiĝis kaj viro elpaŝis.

Tiu viro estis malalta kaj ronda, kun dika vizaĝo kiu aspektis rimarkinde afabla. Li estis vestita tute per verdaĵoj kaj portis altan, pintan verdan ĉapelon sur sia kapo, kaj verdajn okulvitrojn sur siaj okuloj. Li klinis sin antaŭ la Kukurbokapo kaj diris:

“Mi estas la Pordogardisto de la Smeralda Urbo. Ĉu mi rajtas demandi kiu vi estas, kaj kion vi celas?”

“Mi nomiĝas Joĉjo Kukurbokapo,” respondis la aliulo, ridetante; “sed pri mia celo, mi tute ne scias kio ĝi estas.”

La Pordogardisto evidente estis surprizita, kaj li skuis sian kapon kvazaŭ nekontenta pro tiu respondo.

“Kio vi estas, homo aŭ kukurbo?” li demandis, ĝentile.

“Ambaŭ, se plaĉas al vi,” respondis Joĉjo.

“Kaj tiu ligna ĉevalo – ĉu ĝi vivas?” demandis la Gardisto.

La ĉevalo suprenrulis unu tuberokulon kaj palpebrumis al Joĉjo. Poste ĝi dancetis kaj faligis unu piedon forte sur la piedfingrojn de la Gardisto.

“Ajjj!” kriis tiu viro. “Mi bedaŭras ke mi demandis tion. Sed via respondo plene konvinkas. Ĉu vi havas celon, sinjoro, en la Smeralda Urbo?”

“Mi kredas ke jes,” respondis la Kukurbokapo serioze; “sed mi ne povas pensi kio ĝi estas. Mia patro plene scias pri ĝi, sed li ne estas ĉi tie.”

“Strange – vere strange!” deklaris la Gardisto. “Sed vi aspektas tute sendanĝera. Oni ne ridetas tiom bele kiam oni intencas misagi.”

“Tiurilate,” diris Joĉjo, “mi ne povas ne rideti, ĉar mian vizaĝon tiel ĉizis poŝtranĉilo.”

“Nu, eniru mian ĉambron kun mi,” pludiris la Gardisto, “kaj mi pripensos kion fari por vi.”

Do Joĉjo rajdis la Seg-Ĉevalon tra la enirejon en malgrandan ĉambron kiu estis enkonstruita en la muro. La Gardisto tiris sonorilŝnuron, kaj baldaŭ tre alta soldato – portanta verdan uniformon – eniris tra la alia pordo. Tiu soldato portis longan verdan pafilon sur sia ŝultro kaj havis belan verdan barbon kiu atingis eĉ liajn genuojn. La Gardisto tuj alparolis lin, dirante:

“Jen fremda viro kiu ne scias kial li venis al la Smeralda Urbo, nek kion li volas. Diru al mi, kion ni faru pri li?”

La Soldato kun la Verda Barbo rigardis Joĉjon multe zorgeme kaj scivole. Fine li skuis sian kapon tiom decide ke malgrandaj ondoj skuiĝis laŭlonge de lia barbo, kaj poste li diris:

“Mi konduku lin al Lia Moŝto, la Birdotimigilo.”

“Sed kion Lia Moŝto, la Birdotimigilo, faros pri li?” demandis la Pordogardisto.

“Tion decidu Lia Moŝto,” respondis la soldato. “Mi havas sufiĉajn taskojn proprajn. Ĉiu elekstera problemo estas transdonenda al Lia Moŝto. Do metu la okulvitrojn sur lin kaj mi kondukos lin al la reĝa palaco.”

Do la Gardisto malfermis grandan keston da okulvitroj kaj strebis trovi vitrojn sufiĉe grandajn por la rondaj okulegoj de Joĉjo.

“En mia stoko vere ne estas vitroj kapablaj kovri tiujn okulojn,” diris la viro, ĝemante; “kaj via kapo estas tiom granda ke mi devos ĉirkaŭligi la okulvitrojn.”

“Sed kial mi bezonas okulvitrojn?” demandis Joĉjo.

“Tia estas la modo, ĉi tie,” diris la Soldato, “kaj ili malhelpas blindiĝon per la lumbrulado kaj brilado de la belega Smeralda Urbo.”

“Ho!” krietis Joĉjo. “Nepre ĉirkaŭligu ilin. Mi ne volas blindiĝi.”

“Nek mi!” interrompis la Seg-Ĉevalo; do oni rapide ligis verdajn okulvitrojn sur la elstarajn tuberojn kiuj servis kiel okuloj por ĝi.

Post tio la Soldato kun la Verda Barbo kondukis ilin tra la interna pordo kaj ili tuj trovis sin sur la ĉefa strato de la glora Smeralda Urbo.

Brilantaj verdaj gemoj ornamis la antaŭaĵojn de la belaj domoj kaj la turoj kaj turetoj estis kovritaj per smeraldoj. Eĉ la verda marmora pavimo brilis pro karaj ŝtonoj, kaj vere forte kaj mirige aspektis al tiu kiu unuafoje vidas ĝin.

Tamen, la Kukurbokapo kaj la Seg-Ĉevalo, kiuj nenion sciis pri riĉeco kaj beleco, malmulte atentis la mirigaĵojn kiujn ili vidis tra la verdaj okulvitroj. Ili trankvile sekvis la verdan soldaton kaj apenaŭ rimarkis la arojn da verdaj homoj kiuj rigardadis ilin surprizate. Kiam verda hundo elkuris kaj bojis je ili, la Seg-Ĉevalo tuj piedfrapis per sia ligna kruro kaj tio kurigis la hurlantan besteton en domon; sed nenio pli grava ol tio okazis interrompante ilian antaŭeniron al la reĝa palaco.

La Kukurbokapo volis rajde grimpi la verdajn marmorajn ŝtupojn kaj rekte eniri al la Birdotimigilo; sed la soldato malpermesis. Do Joĉjo deĉevaliĝis, tre malfacile, kaj servisto kondukis la Seg-Ĉevalon al la malantaŭo dum la Soldato kun la Verda Barbo akompanis la Kukurbokapon en la palacon, tra la antaŭa pordo.

La fremdulo estis lasita en bele meblita atendoĉambro dum la soldato foriris anonci lin.

Hazarde, je tiu momento Lia Moŝto estis libera kaj tre enuis pro manko de sinokupo, do li ordonis ke oni tuj enkonduku la vizitanton en la tronĉambron.

Joĉjo tute ne sentis timon aŭ embarasiĝon pro la penso ke li renkontos la reganton de tiu glorega urbo, ĉar li tute nenion sciis pri la kutimoj de la mondo.

Sed kiam li eniris kaj la unuan fojon vidis Lian Moŝton la Birdotimigilon sidantan sur sia brilanta trono, li ekhaltis pro surprizego.

image-039


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.