La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

22. La Transformiĝo de Maljuna Mombi

Unue la magiulino timis kiam ŝi trovis sin kaptita de la malamikoj; sed baldaŭ ŝi decidis ke ŝi estas egale sekura en la butontruo de la Stana Lignohakisto kiel sur arbusto. Ĉar neniu sciis ke la rozo kaj Mombi estas unusama afero, kaj nun kiam ŝi estis ekster la urboj de la Urbo la eblo eskapi Glindan estis multe pli granda.

“Sed ne necesas rapidi,” pensis Mombi. “Mi atendos dum kelka tempo kaj ĝuos la humiliĝon de tiu Sorĉistino kiam ŝi trovos ke mi superis ŝin.”

Do dum la tuta nokto la rozo restis trankvile sur la brusto de la Stana Lignohakisto, kaj en la mateno, kiam Glinda vokis niajn amikojn al interkonsilado, Noĉjo Hakisto kunportis sian belan floron al la blanka silka tendo.

image-128

“Ial,” diris Glinda, “ni ne sukcesis trovi tiun malican maljunan Mombin; do mi kredas ke nia ekspedicio fiaskis. Kaj mi bedaŭras tion, ĉar sen nia helpo malgranda Ozma neniam estos savita kaj ne rericevos sian justan postenon kiel Reĝino de la Smeralda Urbo.”

“Ni ne cedu tro facile,” diris la Kukurbokapo. “Ni faru ion alian.”

“Certe io alia estas farenda,” respondis Glinda, ridetante; “sed mi ne komprenas kiel min tiom facile venkis maljuna magiulino kiu scias multe malpli da magio ol mi mem.”

“Dum ni estas ĉi tie, mi opinias ke estos saĝe ke ni konkeru la Smeraldan Urbon por Princino Ozma,” diris la Birdotimigilo. “Kaj dum la knabino restos kaŝita, mi volonte regos anstataŭ ŝi, ĉar mi komprenas la regarton pli bone ol Zingibra.”

“Sed mi promesis ne ĝeni Zingibran,” kontraŭis Glinda.

“Mi invitas vin ĉiujn reiri kun mi al mia regno – pli ĝuste, Imperio,” diris la Stana Lignohakisto, ĝentile inkluzivante la tutan grupon per reĝa braketendo. “Multe plezurigos min gastigi vin en mia kastelo, kie estas sufiĉa spaco kaj pli ol sufiĉa. Kaj se iu el vi deziros kovriĝi per tavolo el nikelo, mia servisto faros tion tute senpage.”

Dum la Hakisto parolis la okuloj de Glinda rimarkis la rozon en lia butontruo, kaj nun ŝi imagis vidi la grandajn ruĝajn foliojn de la floro iom tremeti.

Tio tuj suspektigis ŝin, kaj post momento la Sorĉistino decidis ke la ŝajnrozo estis nur Mombi transformita. Sammomente Mombi sciis ke ŝi estas trovita kaj devas rapide plani eskapon, kaj ĉar ŝi facile transformiĝis ŝi tuj formiĝis kiel Ombro kaj glitis laŭ la muro de la tendo cele la elirejon, planante tiel malaperi.

Sed Glinda ne nur estis egale imagema, ŝi estis multe pli sperta ol la magiulino. Do ŝi paŝis al la malfermaĵo de la tendo longe antaŭ ol ĝin atingis la Ombro, kaj per manskuo ŝi fermis la malfermaĵon tiel perfekte ke Mombi ne povis trovi sufiĉe larĝan fendeton kiun ŝi povus trairi. La Birdotimigilo kaj liaj amikoj estis multe surprizitaj de la agoj de Glinda, ĉar neniu el ili rimarkis la Ombron. Sed la Sorĉistino diris al ili:

“Restu tute senmove, ĉiuj! Ĉar la maljuna magiulino estas kun ni eĉ nun, en ĉi tiu tendo, kaj mi esperas kapti ŝin.”

Tiuj vortoj tiom alarmis Mombin ke ŝi tuj transformis sin el ombro en Nigran Formikon, kaj en tiu formo ŝi rampis trans la teron, serĉante fendeton aŭ kavaĵon en kiu ŝi povus kaŝi sian korpeton.

Bonsorte, la tero sur kiu la tendo estis starigita, tuj antaŭ la urbopordoj, estis malmola kaj glata; kaj dum la Formiko plu rampadis, Glinda vidis ĝin kaj rapidis antaŭen por kapti ĝin. Sed, ĝuste kiam ŝia mano subiris, la magiulino, nun preskaŭ freneza pro timo, lastafoje transformiĝis, kaj en la formo de giganta Grifo ŝi ĵetis sin tra la muron de la tendo – disŝirante la silkon per sia salto – kaj post momento jam forkuradis rapide kiel kirlovento.

Glinda ne hezitis sekvi. Ŝi saltis sur la dorson de la Seg-Ĉevalo kaj kriis:

“Nun pruvu ke vi rajtas vivi! Kuru – kuru – kuru!”

La Seg-Ĉevalo kuris. Fulme li sekvis la Grifon, liaj lignaj kruroj movis sin tiom rapide ke ili briletis kvazaŭ la radioj de stelo. Antaŭ ol niaj amikoj povis reĝustiĝi el sia surprizo kaj la Grifo kaj la Seg-Ĉevalo estis preter ilia vidpovo.

“Ni sekvu!” kriis la Birdotimigilo.

Ili kuris al kie kuŝas la Gumpo kaj rapide sinĵetis sur ĝin.

“Flugu!” ordonis Tip, fervore.

“Kien?” demandis la Gumpo, per sia trankvila voĉo.

“Mi ne scias,” respondis Tip, kiu estis tre nervoza pro la prokrasto; “sed se vi enaeriĝos, mi kredas ke ni vidos kiudirekten iris Glinda.”

image-129

“Bone,” respondis la Gumpo, trankvile; kaj ĝi etendis siajn flugilegojn kaj alten iris en la aero.

Tre malproksime, trans la kampoj, nun videblis du etaj makuloj rapidantaj unu post la alia, kaj ili sciis ke la makuloj sendube estas la Grifo kaj la Seg-Ĉevalo. Do Tip atentigis la Gumpon pri ili, kaj ordonis ke la besto strebu atingi la du magiulinojn. Sed, kvankam la flugo de la Gumpo estis rapida, la sekvato kaj sekvanto sin movis pli rapide, kaj post kelkaj momentoj ne plu estis videblaj sur la malklara horizonto.

“Tamen ni plu sekvu ilin,” diris la Birdotimigilo; “ĉar la Lando Oz estas malgranda do ili nepre devos ambaŭ halti post nelonge.”

Maljuna Mombi opiniis sin tre saĝa pro sia decido fariĝi Grifo, ĉar ĝiaj kruroj estis rapidegaj kaj ĝia forto pli longedaŭra ol tiu de aliaj bestoj. Sed ŝi ne kalkulis pri la senlaca energio de la Seg-Ĉevalo, kies lignaj kruroj povis kuri dum multaj tagoj sen malrapidiĝi.

Tial, post horo da kuregado, la spirado de la Grifo komencis malfortiĝi, kaj ĝi anhelis kaj doloroplene strebis spiri, kaj movis sin multe malpli rapide ol antaŭe. Ĝi atingis la randon de la dezerto kaj komencis kuri trans la profundan sablon. Sed ĝiaj lacaj piedoj profundiĝis en la sablon kaj post kelkaj minutoj la Grifo kolapsis, plene senforta, kaj kuŝis senmove sur la dezerto.

Glinda atingis ĝin post momento, rajdante la ankoraŭ viglan Seg-Ĉevalon; kaj malvolvinte maldikan oran fadenon ligitan al sia zono la Sorĉistino ĵetis ĝin super la kapon de la anhelanta senhelpa Grifo, kaj tiel detruis la magian kapablon de la transformita Mombi.

Ĉar la besto, tremante severe, ekmalaperis, kaj en ĝia loko videblis la maljuna magiulino, sovaĝe rigardanta la serenan kaj belan vizaĝon de la Sorĉistino.

image-130


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.