La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7. Lia Moŝto la Birdotimigilo

Mi supozas ke ĉiu leganto de ĉi tiu libro scias kio estas birdotimigilo; sed Joĉjo Kukurbokapo, kiu neniam vidis tian kreaĵon, pli surpriziĝis per sia renkontiĝo kun la rimarkinda Reĝo de la Smeralda Urbo ol per ĉiu alia sola sperto dum sia mallonga vivo.

Lia Moŝto la Birdotimigilo estis vestita per paliĝintaj bluaj vestaĵoj, kaj lia kapo estis nur saketo plena de pajlo, sur la saketo estis krude pentritaj okuloj, oreloj, nazo, kaj buŝo, por reprezenti vizaĝon.

La vestaĵoj estis ankaŭ plenigitaj per pajlo, tiom senarte kaj senzorge ke la kruroj kaj brakoj de Lia Moŝto aspektis pli buloplenaj ol necesis. Sur liaj manoj estis gantoj longafingraj, kaj ili estis plenigitaj per kotono. Pajleroj sin puŝis tra la mantelon de la monarko, kaj ankaŭ tra liajn kolon kaj botosuprojn.

Sur sia kapo li portis multepezan oran kronon ornamitan per multaj brilantaj juveloj, kaj la pezo de tiu krono ĉifis lian brovon, tiel ke lia pentrita vizaĝo ricevis penseman esprimon. Efektive, nur la krono indikis moŝtecon; ĉiel alie, la Birdotimigilo-Reĝo estis simpla birdotimigilo – malrigida, malgracia, kaj malvera.

Sed kvankam la stranga aspekto de Lia Moŝto la Birdotimigilo ŝajnis stranga al Joĉjo, tamen egale miriga estis la figuro de la Kukurbokapo al la Birdotimigilo. La purpura pantalono kaj la palruĝa veŝto kaj ruĝa ĉemizo pendis malstrikte sur la lignaj artikoj faritaj de Tip, kaj la ĉizita vizaĝo sur la kukurbo ridetis, kvazau ĝia portanto konsideris la vivon la plej gaja afero imagebla.

Unue, efektive, Lia Moŝto supozis ke lia kurioza vizitanto ridas pro li, kaj li emis malaprobi tian malrespekton; sed ne senkiale la Birdotimigilo akiris la reputacion ke li estas la plej saĝa ulo en la Lando Oz. Li pli zorge ekzamenis la vizitanton, kaj li baldaŭ trovis ke la formo de Joĉo estis ĉizita tiel ke la rideto ne estis ŝanĝebla, kaj ke li ne povus aspekti serioza malgraŭ ĉia volo.

image-041

La Reĝo parolis la unua.

Rigardinte Joĉjon dum kelkaj minutoj li diris per mirtono:

“El kie vi venis, kaj kiel vi viviĝis?”

“Pardonu, via Moŝto,” respondis la Kukurbokapo; “sed mi ne komprenas vin.”

“Kion vi ne komprenas?” demandis la Birdotimigilo.

“Nu, mi ne komprenas vian lingvon. Komprenu, mi venis el la Lando de la Gilikuloj, do mi estas fremdulo.”

“Kompreneble!” kriis la Birdotimigilo. “Mi mem parolas la lingvon de la Manĝtuloj, kiu ankaŭ estas la lingvo de la Smeralda Urbo. Sed vi, supozeble, parolas la lingvon de la Kukurbokapoj?”

“Ĝuste tiel, Moŝto,” respondis la aliulo, riverencante; “sekve ni ne povos kompreni unu la alian.”

“Ja domaĝe,” diris la Birdotimigilo, penseme. “Ni bezonas interpretiston.”

“Kio estas interpretisto?” demandis Joĉjo.

“Persono kiu komprenas kaj mian lingvon kaj la vian. Kiam mi parolis, la interpretisto povas diri al vi kion mi celis komuniki; kaj kiam vi diris ion, la interpretisto povas diri al mi kion vi volis komuniki. Ĉar la interpretisto scias paroli ambaŭ lingvojn, kaj ne nur kompreni ilin.”

“Certe tre lerta persono,” diris Joĉjo, tre feliĉa ĉar ekzistis tiom simpla solvo de la problemo.

Do la Birdotimigilo ordonis ke la Soldato kun la Verda Barbo serĉu inter la civitanaro por trovi personon kapablan kompreni la lingvon de la Gilikuloj kiel ankaŭ la lingvon de la Smeralda Urbo, kaj tuj venigu tiun personon.

Kiam la Soldato foririntis, la Birdotimigilo diris:

“Bonvolu sidiĝi dum ni atendos.”

“Via Moŝto forgesas ke mi ne komprenas vin,” respondis la Kukurbokapo. “Se vi volas ke mi sidiĝu, vi devos indiki tion per signo.”

La Birdotimigilo venis de sur sia trono kaj puŝis brakseĝon malantaŭ la Kukurbokapon. Post tio, li subite puŝis Joĉjon, kio sternigis lin sur la kusenojn tiom senorda ke li faldiĝis kiel poŝtranĉilo, kaj nur tre malfacile li reordigis sin.

“Ĉu vi komprenas tiun signon?” demandis Lia Moŝto, ĝentile.

“Plene,” deklaris Joĉjo, etendante siajn brakojn por turni sian kapon, ĉar la kukurbo estis forturniĝinta sur la stangeto kiu subtenis ĝin.

“Vi ŝajnas trorapide farita,” komentis la Birdotimigilo, rigardante la klopodon de Joĉjo sin ordigi.

“Ne pli ol via Moŝto,” li honeste respondis.

“Sed ni diferencas ĉi tiel,” diris la Birdotimigilo, “ke mi fleksiĝas sed ne rompiĝas, dum vi povas rompiĝi sed ne fleksiĝi.”

image-042
“LI SUBITE PUŜIS JOĈJON”

Tiumomente la soldato revenis kondukante junulinon permane. Ŝi aspektis tre dolĉa kaj modesta, kaj havis belan vizaĝon kaj belajn verdajn okulojn kaj verdan hararon. Delikata verda silka jupo atingis ŝiajn genuojn, kaj videblis silkaj ŝtrumpoj broditaj kun desegno de pizguŝoj, kaj verdaj satenaj pantofloj kiujn ornamis laktukoj anstataŭ bantoj kaj bukloj. Sur ŝia silka talio estis broditaj trifolioj, kaj ŝi surportis gajan jaketon ornamitan per brilantaj smeraldoj samgrandaj.

“Nu, jen malgranda Ĵelea Konfitaĵ!” elkrietis la Birdotimigilo, dum la verda junulino klinis sian belan kapon antaŭ li. “Ĉu vi komprenas la lingvon de la Gilikuloj, karulino?”

“Jes, Moŝto,” ŝi respondis, “ĉar mi naskiĝis en la Norda Lando.”

“Do vi interpretos por ni,” diris la Birdotimigilo, “kaj klarigos al ĉi tiu Kukurbokapo kion ajn mi diros, kaj ankaŭ klarigos al mi kion ajn li diros. Ĉu jen kontentiga aranĝo?” li demandis al sia gasto.

“Tute kontentiga,” estis la respondo.

“Do demandu al li, unue,” pludiris la Birdotimigilo, turninte sin al Ĵelea Konfitaĵ, “kial li venis al la Smeralda Urbo.”

Sed anstataŭe, la knabino, kiu atente rigardis Joĉjon, diris al li:

“Vi ja estas miriga persono. Kiu faris vin?”

“Knabo nomita Tip,” respondis Joĉjo.

“Kion li diras?” demandis la Birdotimigilo. “Miaj oreloj certe trompis min. Kion li diris?”

“Li diras ke ŝajne la cerbo de via Moŝto putris,” respondis la knabino, modeste.

La Birdotimigilo movis sin malkviete sur sia trono, kaj palpis sian kapon per sia maldekstra mano.

“Kiel utile estas, kompreni du apartajn lingvojn,” li diris, ĝemante perplekse. “Demandu al li, karulino, ĉu li kontraŭas enkarceriĝi pro insultado al la reganto de la Smeralda Urbo.”

“Mi ne insultis vin!” protestis Joĉjo indigne.

“Ĉit – Ĉit!” avertis la Birdotimigilo; “atendu, Ĵelea tradukos mian parolon. Kial ni havu interpretiston, se vi interrompas tiel senhonte?”

“Bone, mi atendos,” respondis la Kukurbokapo, koleravoĉe – kvankam lia vizaĝo plu ridetis kiel ĉiam.

“Traduku la parolon, junulino.”

“Lia Moŝto demandas ĉu vi estas malsata,” diris Ĵelea.

“Ho, tute ne!” respondis Joĉjo, pli feliĉe, “ĉar mi ne kapablas manĝi.”

“Nek mi,” komentis la Birdotimigilo. “Kion li diris, Ĵelea, karulino?”

“Li demandis ĉu vi scias ke unu el viaj okuloj pentriĝis pli granda ol la alia,” diris la knabino petole.

“Ne kredu ŝin, Moŝto,” kriis Joĉjo.

“Ho, mi ne kredas ŝin,” respondis la Birdotimigilo trankvile. Li severe rigardis la knabinon kaj demandis:

“Ĉu vi estas tute certa ke vi komprenas la lingvojn de kaj la Gilikuloj kaj la Manĝtuloj?”

“Tute certa, Moŝto,” diris Ĵelea Konfitaĵ, klopodante ne ridi pri la reĝulo.

“Do kial mi ŝajne mem komprenas ilin?” demandis la Birdotimigilo.

“Ĉar ili estas unusama lingvo!” deklaris la knabino, kiu nun ridis gaje. “Ĉu via Moŝto ne scias ke en la tuta lando Oz oni parolas nur unu lingvon?”

“Ĉu vere?” kriis la Birdotimigilo, kiun tre trankviligis aŭdi tion; “sekve, mi facile povus mem interpreti por mi!”

“Mi plene kulpas, Moŝto,” diris Joĉjo, aspektante iom embarasita, “mi kredis ke ni nepre parolas apartajn lingvojn, ĉar ni venis el apartaj landoj.”

“Do pro tio avertiĝu ke vi neniam pensu,” respondis la Birdotimigilo, severe. “Ĉar se oni ne povas saĝe pensi, estas preferinde resti senparole kvazaŭ pupo sencerba – kaj tio vi certe estas!”

“Jes ja! – Nepre jes ja!” konsentis la Kukurbokapo.

“Mi opinias,” pludiris la Birdotimigilo, pli milde, “ke via farinto perdigis al si kelkajn bonajn tortojn por krei senvaloran viron.”

“Mi certigas al via Moŝto ke mi ne petis kreiĝi,” respondis Joĉjo.

“Ha! Same pri mi,” diris la Reĝo, agrable. “Do, ĉar ni diferencas de ĉiuj ordinaraj homoj, ni amikiĝu.”

“Plenkore!” fervore diris Joĉjo.

“Kion? Ĉu vi havas koron?” demandis la Birdotimigilo, surprizite.

“Ne; mi parolis nur imageme – mi povas diri, figure,” diris la aliulo.

“Nu, via plej elstara figuro ŝajnas esti ligna figuro; do mi devas peti vin ne imagi, ĉar vi ne havas cerbon do vi ne rajtas imagi,” averte diris la Birdotimigilo.

“Tute prave!” diris Joĉjo, tute sen kompreno.

Lia Moŝto forsendis Ĵelean Konfitaĵon kaj la Soldaton kun la Verda Barbo, kaj kiam ili foriris li perbrake kondukis sian novan amikon en la korton, por ludi per ĵettringoj.

image-043
“NE KREDU ŜIN, MOŜTO,” KRIIS JOĈJO

image-044


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.