La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

18. En la Nesto de la Monedo

“Ĉi tiu,” diris la Gumpo, kies voĉo estis grinca, tute ne proporcia al la dimensio de ĝia granda korpo, “estas la plej eksterordinara sperto iam spertita de mi. Mia plejfreŝa klara memoro estas ke mi marŝadis tra la arbaro kaj aŭdis laŭtan bruon. Verŝajne io mortigis min tiam, kaj tio certe devus esti mia finiĝo. Tamen, jen mi denove viva, kun kvar grandegaj flugiloj kaj korpo kiu, mi aŭdacas deklari, larmigus pro honto ĉiun respektindan beston aŭ birdon. Kion ĉio ĉi signifas? Ĉu mi estas Gumpo, aŭ ĉu mi estas monstro?” La besto, parolante, skuetis sian mentonbarbon tre komike.

“Vi estas nur Aĵo,” respondis Tip, “kun la kapo de Gumpo. Kaj ni faris vin kaj vivigis vin por ke vi portu nin tra la aero kien ajn ni volos flugi.”

“Tute bone!” diris la Aĵo. “Ĉar mi ne estas Gumpo, mi ne povas posedi la fieron aŭ sendependan spiriton de Gumpo. Do mi fariĝu senproteste via servisto. Nur kontentigas min ke ŝajne mi ne estas tre fortika, do mi verŝajne ne longe vivos sklave.”

“Ne diru tion, mi petegas!” kriis la Stana Lignohakisto, kies simpatiegan koron malfeliĉigis tiu senĝoja parolo. “Ĉu vi malbone fartas hodiaŭ?”

“Nu, pri tio,” respondis la Gumpo, “ĉar mi nur hodiaŭ komencis ekzisti; mi ne povas taksi ĉu aŭ ne mi bone fartas.” Kaj ĝi skuis sian balavoston mediteme.

“Nu, nu!” diris la Birdotimigilo, afable; “strebu esti pli gaja kaj akceptu la vivon kia vi spertas ĝin. Ni estos kompatemaj mastroj, kaj ni strebos kiel eble plej plezurigi vian ekziston. Ĉu vi akceptas porti nin tra la aero kien ajn ni volos?”

“Certe,” respondis la Gumpo. “Mi multe preferas navigi tra la aero. Ĉar se mi veturus sur la tero kaj renkontus samspecanon, mi plenplene embarasiĝus!”

“Mi komprenas tion,” diris la Stana Lignohakisto, simpatie.

“Tamen,” pludiris la Aĵo, “kiam mi zorge ekzamenas vin, miaj mastroj, laŭaspekte neniu el vi estas pli artisme konstruita ol mi.”

“Aspekto povas trompi,” diris la Ŝancel-Insekto serioze. “Mi estas kaj Multe Pligrandigita kaj Plene Edukita.”

“Ĉu?” murmuris la Gumpo, neimponite.

“Kaj oni opinias mian cerbon rimarkinde malofta specimeno,” diris la Birdotimigilo, fiere.

“Tio mirigas min!” komentis la Gumpo.

“Kvankam mi konsistas el stano,” diris la Lignohakisto, “mi posedas koron kiu estas la plej varma kaj admirinda koro en la tuta mondo.”

“Plezurigas min aŭdi tion,” respondis la Gumpo, tusetante.

“Mia rideto,” diris Joĉjo Kukurbokapo, “meritas vian plenan atenton. Ĝi estas senvaria.”

Semper idem,” klarigis la Ŝancel-Insekto, pompe; kaj la Gumpo turnis sin por rigardi lin.

“Kaj mi,” deklaris la Seg-Ĉevalo, plenigante iom ĝenan paŭzon, “estas rimarkinda nur ĉar mi fariĝis tia.”

“Mi vere fieras ricevi tiom neordinarajn mastrojn,” diris la Gumpo, per tono ne tre serioza. “Se mi povus akiri tiom intiman komprenon pri mi, mi pli ol kontentiĝus.”

“Iam vi kapablos,” komentis la Birdotimigilo.

“ ‘Koni sin’ estas malfacila lertaĵo, kaj ni, viaj pliaĝuloj, bezonis monatojn por perfektigi ĝin. Sed nun,” li diris, “ni suriĝu kaj komencu nian veturon.”

“Kien ni iru?” demandis Tip, dum li grimpis al sidloko sur la sofoj kaj helpis la Kukurbokapon sekvi.

“En la Suda Lando regas vere ĉarma Reĝino nomata Glinda la Bona, kaj mi certas ke ŝi volonte gastigos nin,” diris la Birdotimigilo, mallerte enirante la Aĵon. “Ni veturu al ŝi kaj petu ŝian konsilon.”

“Tre lerta plano,” deklaris Noĉjo Hakisto, helplevante la Ŝancel-Insekton kaj post tio ĵetante la Seg-Ĉevalon sur la malantaŭan parton de la kusenkovritaj seĝoj. “Mi konas Glindan la Bonan, kaj mi kredas ke ŝi montriĝos tre helpema amikino.”

“Ĉu ni pretas?” demandis la knabo.

“Jes,” anoncis la Stana Lignohakisto, sidigante sin apud la Birdotimigilo.

“Do,” diris Tip, parolante al la Gumpo, “bonvolu flugigi nin suden; kaj ne iru pli alten ol necesos por maltrafi la domojn kaj arbojn, ĉar mi kapturniĝas pro la alto.”

“Bone,” respondis la Gumpo, mallonge.

Ĝi skuis siajn kvar flugilegojn kaj leviĝis nerapide en la aeron; kaj post tio, nia grupeto de aventurantoj kroĉis sin al la dorsoj kaj flankoj de la sofoj kaj la Gumpo turnis sin suden kaj forflugis rapide kaj majeste.

“La pejzaĝo vidata el ĉi tiu alto estas belega,” komentis la edukita Ŝancel-Insekto, dum ili veturadis.

“Malatentu la pejzaĝon,” diris la Birdotimigilo.

“Firme kroĉu vin, por ne fali. La Aĵo tre timige skuiĝas.”

“Baldaŭ noktiĝos,” diris Tip, vidante ke la suno kuŝas malalte sur la horizonto. “Eble ni pli bone agintus atendante ĝis la mateno. Ĉu la Gumpo povos flugi dumnokte?”

“Ankaŭ mi demandas al mi tion,” respondis la Gumpo mallaŭtavoĉe. “Ĉio ĉi estas nova sperto por mi. Dum la antaŭa vivo mi havis krurojn por porti min rapide trans la teron. Sed nun ŝajnas ke miaj kruroj dormas.”

“Ili ja dormas,” diris Tip. “Ni ne vivigis ilin.”

“Vi devas flugi,” klarigis la Birdotimigilo; “ne marŝi.”

“Ni povas mem marŝi,” diris la Ŝancel-Insekto.

“Mi komencas kompreni kion vi postulas de mi,” komentis la Gumpo; “do mi penos kiel eble plej plaĉi vin,” kaj li pluflugis silente dum kelka tempo.

Baldaŭ Joĉjo Kukurbokapo malkvietiĝis.

“Ĉu veturi tra la aero putrigas kukurbojn?” li diris.

“Nur se vi senzorge faligos vian kapon sur la teron,” respondis la Ŝancel-Insekto. “Se tio okazos, via kapo ne plu estos ku-kurbo, ĝi estos ku-plato.”

“Ĉu mi ne petis vin ne plu fari tiajn stultajn ŝercojn?” diris Tip, severe rigardante la Ŝancel-Insekto.

“Jes, kaj tre multajn mi ne faris,” respondis la insekto. “Sed ekzistas oportunoj por multegaj bonegaj vortludoj en nia lingvo, kaj edukita persono kia mi ne povas rezisti la tenton esprimi ilin.”

“Homoj pli- kaj malpli-edukitaj trovis tiujn vortludojn antaŭ tre longe,” diris Tip.

“Ĉu vi estas certa?” demandis la Ŝancel-Insekto, alarmite.

“Mi estas plene certa,” respondis la knabo.

“Edukita Ŝancel-Insekto eble estas novaĵo, sed la eduko ricevita de Ŝancel-Insekto estas malnovega, se mi rajtas juĝi laŭ viaj ekzemploj.”

Ŝajne tre impresis la insekton tiu komento, kaj dum kelka tempo li mildigite silentadis.

La Birdotimigilo, iom movinte sin, vidis sur la kusenoj la piproskatolon kiun Tip apudenĵetintis, kaj komencis ekzameni ĝin.

“Forĵetu ĝin,” diris la knabo; “ĝi estas tute malplena nun, ne utilas konservi ĝin.”

“Ĉu vere malplena?” demandis la Birdotimigilo, interesate rigardante en la skatolon.

“Jes,” respondis Tip. “Mi elŝutis ĉiun grajnon de la pulvoro.”

“Do la skatolo havas du malsupraĵojn,” anoncis la Birdotimigilo; “ĉar la malsupraĵo interne de la skatolo estas almenaŭ du centimetrojn pli alta ol la malsupraĵo de la ekstero de la skatolo.”

“Mi vidu,” diris la Stana Lignohakisto, prenante la skatolon de sia amiko. “Jes,” li deklaris, rigardinte ĝin, “ĝi nepre havas falsan malsupraĵon. Kial?”

“Ĉu vi ne povos dispecigi ĝin kaj trovi la kialon?” demandis Tip, nun tre interesata de la mistero.

“Nu, jes; eblas malŝraŭbi la eksteran malsupraĵon,” diris la Stana Lignohakisto. “Miaj fingroj estas iom rigidaj, bonvolu mem provi.”

Li transdonis la piproskatolon al Tip, kiu tre facile malŝraŭbis la malsupran parton de la skatolo. En la malsupra kavaĵo estis tri arĝentaj piloloj, kun zorge faldita paperfolieto kuŝanta sub ili.

Tiun paperfolieton la knabo malfaldis, zorgante ne elŝuti la pilolojn, kaj trovis pluraj liniojn klare skribitajn per ruĝa inko.

“Laŭtlegu ĝin,” diris la Birdotimigilo; do Tip legis tion:

“LA FAMAJ DEZIRPILOLOJ DE D-RO NIKIDIKO.

Instrukcioj: Englutu unu pilolon; kalkulu per duoj ĝis deksep; esprimu Deziron.

– La Deziro tuj plenumiĝos.

AVERTO: Gardu en Seka Senluma Loko.”

“Nu, jen tre valora trovo!” kriis la Birdotimigilo.

“Jes, vere,” respondis Tip, tre serioze. “Tiuj piloloj povos esti tre utilaj al ni. Ĉu Mombaĉo sciis ke ili estas en la malsupra parto de la piproskatolo? Mi memoras ke ŝi diris ke ŝi akiris la Vivopulvoron de tiu sama Nikidiko.”

“Certe li estas potenca Sorĉisto!” krietis la Stana Lignohakisto; “kaj ĉar la pulvoro sukcesis, ni povas fidi la pilolojn.”

“Sed kiel,” demandis la Birdotimigilo, “oni povas kalkuli ĝis dek sep per duoj? Deksep estas malpara nombro.”

“Vi pravas,” respondis Tip, tre malĝojigita. “Tute ne eblas kalkuli ĝis dek sep per duoj.”

image-103
LA GUMPO FORFLUGIS RAPIDE KAJ MAJESTE

“Sekve la piloloj tute ne utilas al ni,” ploris la Kukurbokapo; “kaj tiu fakto tre malplezurigas min. Ĉar mi intencis peti ke mia kapo neniam putru.”

“Absurde!” diris la Birdotimigilo, akre. “Se ni ja povus uzi la pilolojn, ni petus multe pli gravajn aferojn.”

“Mi ne konas ion pli gravan,” protestis kompatinda Joĉjo. “Se vi ambaŭ ĉiumomente riskus putri, vi komprenus mian timon.”

“Nu mi,” diris la Stana Lignohakisto, “ĉiumaniere kunsentas kun vi. Sed ĉar ni ne povas kalkuli ĝis dek sep per duoj, nur kunsenton vi akiros de mi.”

Jam mallumiĝis, kaj la veturantoj trovis super si nuboplenan ĉielon, tra kiun ne povis penetri la radioj de la luno.

La Gumpo pluflugadis senĉese, kaj ial la grandega sofokorpo skuiĝis pli kaj pli kapskue ĉiun horon.

La Ŝancel-Insekto deklaris sin marmalsana; kaj Tip ankaŭ estis pala kaj iom malsana. Sed la aliaj firmtenis la dorsojn de la sofoj kaj ŝajne ne ĝenis ilin la skuiĝo, kondiĉe ke ili ne elskuiĝos.

Pli kaj pli nigriĝis la nokto, kaj plu kaj plu rapidis la Gumpo tra la nigra ĉielo. La veturantoj eĉ ne povis vidi unu la alian, kaj subprema silento kuŝiĝis sur ilin.

Post longe, Tip, kiu profunde pensadis, parolis.

“Kiel ni scios ke ni atingis la palacon de Glinda la Bona?” li demandis.

“La vojo al la palaco de Glinda estas tre longa,” respondis la Stana Lignohakisto; “mi laŭiris ĝin.”

“Sed kiel ni scios la rapidon de la Gumpo?” persistis la knabo. “Ni tute nenion povas vidi sur la tero, kaj antaŭ la mateniĝo ni eble estos longe preter nia celo.”

“Vi plene pravas,” la Birdotimigilo respondis, iom malkviete. “Sed mi ne scias kiel ni povus halti ĝuste nun; ĉar ni eble surteriĝus en rivero, aŭ sur la pinto de spajro; kaj tio estus katastrofa.”

Do ili lasis la Gumpon pluflugadi, per regula skuado de siaj flugilegoj, kaj atendis pacience la mateniĝon.

Kiam venis la mateno, la timoj de Tip montriĝis bone bazitaj. Ĉar kiam eklumis la grizaj krespukostrietoj, ili malsuprenrigardis trans la flankojn de la sofoj kaj trovis grandajn ebenaĵojn sur kiuj estis strangaj vilaĝoj, kie la domoj, anstataŭ kupolformaj – kiel ĉie en la Lando Oz – havis deklivajn tegmentojn kiuj pintiĝis en la mezo.

Strangaspektaj bestoj ankaŭ moviĝadis sur la nekovritaj ebenaĵoj, kaj la lando estis nefamiliara kaj por la Stana Lignohakisto kaj por la Birdotimigilo, kiuj jam antaŭe vizitis la regnon de Glinda la Bona kaj bone konis ĝin.

“Ni perdiĝis!” diris la Birdotimigilo, malĝoje.

“Klare la Gumpo portis nin tute el la Lando Oz kaj trans la sablajn dezertojn kaj en tiun mondaĉon pri kiu rakontis Doroteo.”

“Ni devas retreniri,” krietis la Stana Lignohakisto, tre serioze. “Ni devas retreniri kiel eble plej baldaŭ!”

“Turnu vin!” kriis Tip al la Gumpo; “turnu rapidege!”

“Se mi faros tion, mi renversiĝos,” respondis la Gumpo. “Mi ne kutimiĝis al flugado, kaj estos plej bone ke mi surteriĝu ie. Tie mi povos turni min kaj rekomenci.”

Ĝuste tie, tamen, ŝajne ne estis taŭga haltejo. Ili transflugis vilaĝon tiom grandan ke la Ŝancel-Insekto insistis ke ĝi estas urbo; kaj ili atingis altan montaron kun multaj profundaj valoj kaj krutaj deklivoj.

“Nun ni povas halti,” diris la knabo, trovante ke ili estas tre proksimaj al la montosuproj. Li turnis sin al la Gumpo kaj ordonis: “Haltu sur la unua ebena loko kiun vi vidos!”

“Jes, bone,” respondis la Gumpo, kaj malleviĝis sur ebenan roktavolon kiu staris inter du deklivoj.

Ĉar li estis nesperta pri tiaj agoj, la Gumpo mistaksis sian rapidecon; kaj anstataŭ ekhalti sur la ebena roko li maltrafis ĝin, estante duonon de sia larĝo for de la ebenaĵo, tiel ke ambaŭ dekstraj flugiloj rompiĝis pro la akra rando de la roko, kaj la Gumpo falis daŭre renversiĝante kaj rerenversiĝante suben, flanke de la deklivaĵo.

Niaj amikoj firmtenis la sofojn laŭeble, sed kiam la Gumpo trafis eletendiĝantan rokon, ĝi ekhaltis – renversite – kaj ĉiuj tuj elfalis.

Bonŝance ili falis nur metron; ĉar sub ili estis giganta nesto, konstruita de grego de Monedoj en kava rokobreto; sekve neniu el ili – eĉ ne la Kukurbokapo – estis damaĝita pro la falo. Ĉar Joĉjo trovis sian valoregan kapon kuŝanta sur la mola brusto de la Birdotimigilo, kiu estis bonega kuseno; kaj Tip falis sur amason da folioj kaj paperaĵoj, kaj tio neebligis damaĝon al li. La Ŝancel-Insekto trovis sian kapon batita kontraŭ la Seg-Ĉevalon, sed tio ne pli ol nur dummomente ĝenetis lin.

image-104
ĈIUJ TUJ ELFALIS

La Stana Lignohakisto estis unuamomente multe alarmita; sed trovinte ke li eskapis sen eĉ grateto sur sia bela nikelkovraĵo, li tuj refariĝis laŭkutime gaja kaj turnis sin por paroli al siaj kamaradoj.

“Nia veturo finiĝis iom subite,” diris li; “kaj ni ne prave kulpigus nian amikon la Gumpon pri nia akcidento, ĉar li agis laŭ sia plejpovo, en malfacila cirkonstanco. Sed kiel ni eskapos el ĉi tiu nesto? Mi devas lasi ke iu kun pli bona cerbo ol la mia informu pri tio.”

Nun li rigardis al la Birdotimigilo, kiu rampis al la rando de la nesto kaj transrigardis. Sub ili estis kruta klifo kelkcent metrojn alta. Super ili estis ebena klifo interrompita nur de la rokpinto de kiu ankoraŭ pendis la rompita sofokorpo de la Gumpo. Ja vere ŝajne ne estis eblo eskapi, kaj kiam ili ekkomprenis sian senesperan staton, la grupeto de aventurantoj cedis al perplekseco.

“Eĉ malpli favora karcero ol la palaco,” malgaje komentis la Ŝancel-Insekto.

“Kial ni ne restis tie?” ĝemis Joĉjo. “Mi suspektas ke la montaero damaĝas kukurbojn.”

“Nu, damaĝos kiam revenos la Monedoj,” grumblis la Seg-Ĉevalo, kiu kuŝadis sur sia dorso, skuante siajn krurojn pro vana strebado resurpiediĝi. “Monedoj amegas manĝi kukurbojn.”

“Ĉu vi kredas ke la birdoj venos ĉi tien?” demandis Joĉjo, alarmite.

“Kompreneble ke jes,” diris Tip; “ni estas en ilia nesto. Kaj certe ili estas plurcent,” li diris, “ĉar rimarku kiom da aĵoj ili jam alportis ĉi tien!”

Prave; la nesto estis duone plena de tre kurioza kolekto da malgrandaĵoj kiuj tute ne utilus al la birdoj, sed kiujn la ŝtelemaj Monedoj ŝtelis dum multaj jaroj el la hejmoj de homoj. Kaj ĉar la nesto estis sekura, kaŝita kie neniu homo povus atingi ĝin, tiuj perdaĵoj neniam reakiriĝos.

La Ŝancel-Insekto, serĉante inter la rubaĵoj – ĉar la Monedoj ŝtelis senvaloraĵojn kiel ankaŭ valoraĵojn – frapis per sia piedo belan diamantan kolĉenon. Ĝin tiom admiris la Stana Lignohakisto ke la Ŝancel-Insekto donacis ĝin al li, farante gracian prelegeton, kaj la Stana Lignohakisto ĉirkaŭkoligis ĝin tre fiere, tre ĝojante kiam la grandaj diamantoj brilis pro la sunradioj.

Sed nun ili aŭdis laŭtan grakadon kaj batadon de flugiloj, kaj dum la sono proksimiĝis Tip kriis:

image-105
FRAPIS PER SIA PIEDO BELAN DIAMANTAN KOLĈENON

“Venas la Monedoj! Kaj se ili trovos nin ĉi tie ili certe mortigos nin pro sia kolero.”

“Mi anticipis tion!” ĝemis la Kukurbokapo. “Venis mia fino!”

“Kaj ankaŭ la mia!” diris la Ŝancel-Insekto; “ĉar Monedoj estas la grandaj malamikoj de mia raso!”

La aliaj tute ne timis; sed la Birdotimigilo tuj decidis savi la grupanojn kiujn eble damaĝus la koleraj birdoj. Do li ordonis ke Tip deprenu la kapon de Joĉjo kaj kuŝu kun ĝi en la malsupro de la nesto, kaj kiam tio estis farita li ordonis ke la Ŝancel-Insekto kuŝiĝu apud Tip. Noĉjo Hakisto, kiu sciis pro jamaj spertoj precize kion fari, dispecigis la tutan Birdotimigilon – sed ne la kapon – kaj disŝutis la pajlon super Tipon kaj la Ŝancel-Insekton, tute kovrante iliajn korpojn.

Tio estis ĵus nur farita kiam la grego da Monedoj atingis ilin. Rimarkinte la entrudiĝintojn en la nesto la birdoj flugis al ili kolerege kriĉante.

image-106


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.