La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

16. La Birdotimigilo Flankeniras por Pensi

image-091

“Ŝajnas al mi,” komencis la Birdotimigilo, kiam ĉiuj rekunestis en la tronĉambro, “ke la knabino Zingibra plene pravas kiam ŝi pretendas esti Reĝino. Kaj se ŝi pravas, mi malpravas, kaj ni tute ne rajtas okupi ŝian palacon.”

“Sed vi estis la Reĝo antaŭ ol ŝi venis,” diris la Ŝancel-Insekto, arogante marŝadante tien kaj reen kun la manoj en la poŝoj; “do ŝajnas al mi ke ŝi estas la entrudiĝinto, ne vi.”

“Precipe ĉar ni ĵus venkis ŝin kaj forkurigis ŝin,” pludiris la Kukurbokapo, dum li levis siajn manojn por turni sian vizaĝon por ke ĝi rigardu la Birdotimigilon.

“Ĉu ni vere venkis ŝin?” demandis la Birdotimigilo, kviete. “Rigardu tra la fenestro, kaj diru al mi kion vi vidas.”

Tip kuris al la fenestro kaj elrigardis.

“La palacon ĉirkaŭas duobla vico de soldatinoj,” li anoncis.

“Mi supozis tion,” respondis la Birdotimigilo. “Ni estas egale iliaj kaptitoj kiel antaŭ ol la musoj fortimigis ilin el la palaco.”

“Mia amiko pravas,” diris Noĉjo Hakisto, kiu poluradis sian bruston per iom da ŝamoledo.

“Zingibra restas la Reĝino, kaj ni estas ŝiaj kaptitoj.”

“Sed mi esperas ke ŝi ne povos atingi nin,” kriis la Kukurbokapo, tremante pro timo. “Ŝi minacis fari tortojn el mi, vi scias.”

“Ne maltrankviliĝu,” diris la Stana Lignohakisto.

“Ja ne multe gravas. Se vi restos fermita en ĉi tiun ĉambron, vi putros. Bona torto estas multe pli admirinda ol putra intelekto.”

“Ja vere,” akordis la Birdotimigilo.

“Ve!” ĝemis Joĉjo; “kia aĉa sorto estas la mia! Kial, kara Paĉjo, vi ne faris min el stano – aŭ eĉ el pajlo – por ke mi konserviĝu senfine?”

“Fu!” respondis Tip, indigne. “Ĝoju ke mi eĉ faris vin.” Li pludiris, penseme, “ĉio finiĝos, iam.”

“Sed mi petas memori,” interrompis la ŜancelLa Birdotimigilo Flankeniras por Pensi Insekto, kies elstaraj, rondaj okuloj malĝoje mienis, “ke tiu terura Reĝino Zingibra proponis fari gulaŝon el mi – Mi! la sola Multe Pligrandigita kaj Plene Edukita Ŝancel-Insekto en la tuta grandega mondo!”

“Mi opinias tion bonega plano,” komentis la Birdotimigilo, aprobe.

“Ĉu vi ne supozas ke li pli bonus en supo?” demandis la Stana Lignohakisto, turninte sin al sia amiko.

“Nu, eble,” agnoskis la Birdotimigilo.

La Ŝancel-Insekto ĝemis.

“Mi povas vidi per mia menso,” diris li, malgaje, “la kaprojn manĝi pecetojn de mia kara kamarado, la Stana Lignohakisto, dum mia supo kuiriĝas super festofajro konsistanta el flamigo de la Seg-Ĉevalo kaj la korpo de Joĉjo Kukurbokapo, kaj Reĝino Zingibra rigardas mian boliĝon dum ŝi pligrandigas la flamojn per mia amiko la Birdotimigilo!”

Tiu senesperiga bildo malgajigis la tutan grupon kaj faris ilin malkvietaj kaj maltrankvilaj.

“Tio certe okazos nur post longe,” diris la Stana Lignohakisto, klopodante paroli gaje; “ĉar ni povos restigi Zingibran ekster la palaco ĝis ŝi sukcesos trarompi la pordojn.”

“Kaj intertempe mi verŝajne mortos pro malsato, kaj ankaŭ la Ŝancel-Insekto,” anoncis Tip.

“Nu, mi,” diris la Ŝancel-Insekto, “mi kredas ke mi povus manĝigi min longatempe per Joĉjo Kukurbokapo. Mi preferas ne manĝi kukurbojn; sed mi kredas ke ili estas iom nutrikapablaj, kaj la kapo de Joĉjo estas granda kaj dika.”

“Senkorulo!” kriis la Stana Lignohakisto, multe ŝokite. “Ĉu ni estas kanibaloj? Aŭ ĉu ni estas fidelaj amikoj? “Mi tute klare komprenas ke ni devas ne resti fermitaj en ĉi tiun palacon,” diris la Birdotimigilo, decideme. “Do ni ĉesigu ĉi tiun malĝojan konversaciadon kaj strebu trovi rimedon por eskapi.”

Aŭdinte tiun proponon, ili ĉiuj fervore grupiĝis ĉirkaŭ la tronon en kiu sidadis la Birdotimigilo, kaj dum Tip sidiĝis sur seĝon falis el lia poŝo piproskatolo, kiu ruliĝis sur la planko.

“Kio estas tio?” demandis Noĉjo Hakisto, prenante la skatolon.

“Atentu!” kriis la knabo. “Jen mia Vivopulvoro. Ne perdu iom, ĉar preskaŭ neniom restas.”

“Kaj kio estas la Vivopulvoro?” demandis la Birdotimigilo, dum Tip remetis la skatolon en sian poŝon zorgeme.

“Ia magiaĵo kiun Mombaĉo akiris de fisorĉisto,” klarigis la knabo. “Ŝi vivigis Joĉjon per ĝi, kaj poste mi uzis ĝin por vivigi la Seg-Ĉevalon. Mi supozas ke ĝi vivigas ĉion sur kion oni ŝutas ĝin; sed plu restas nur eble unu dozo.”

“Do ĝi estas vere multevalora,” diris la Stana Lignohakisto.

“Jes,” akordis la Birdotimigilo. “Ĝi eble estos nia plej bona eskapilo el niaj problemoj. Mi intencas pensi dum kelkaj minutoj; bonvolu, amiko Tip, elpreni vian tranĉilon kaj fortondi ĉi pezan kronon de mia frunto.”

image-093

Tip rapide tranĉis la fadenojn kiuj ligis la kronon al la kapo de la Birdotimigilo, kaj la eksmonarko de la Smeralda Urbo forprenis ĝin kun kontenta ĝemo kaj pendigis ĝin sur hoko apud la trono.

“La lasta spuro de mia reĝeco,” diris li; “kaj min plezurigas forigi ĝin. La eksreĝo de ĉi tiu Urbo, nomita Pastoria, perdis la kronon al la Mirinda Sorĉisto, kiu transdonis ĝin al mi. Nun la knabino Zingibra pretendas ĝin, kaj mi sincere esperas ke ŝi ne ricevos kapdoloron pro ĝi.”

“Afabla penso, kiun mi multe admiras,” diris la Stana Lignohakisto, aprobe kapjesante.

“Kaj nun mi faros rapidan pensadon,” pludiris la Birdotimigilo, klinante sin malantaŭen sur la trono.

La aliaj restis laŭeble plej silentaj, por ne ĝeni lin; ĉar ĉiuj forte fidis la eksterordinaran cerbon de la Birdotimigilo.

Kaj, post atendo kiu ŝajnis vere tre, tre longa al la malkvietaj rigardantoj, la pensisto sidiĝis, ekrigardis siajn amikojn per sia plej kapricema esprimo, kaj diris:

“Mia cerbo bonege funkcias hodiaŭ. Mi tre fieras pri ĝi. Nun, aŭskultu! Se ni provos eskapi tra la pordoj de la palaco ni certe kaptiĝos. Kaj, ĉar ni ne povas eskapi sur la tero, nur unu alternativo ekzistas. Ni devos eskapi tra la aero!”

Li paŭzis por rimarki la efikon de tiu vortoj; sed liaj aŭskultantoj ŝajnis perpleksaj kaj nekonvinkitaj.

“La Mirinda Sorĉisto eskapis per balono,” li pludiris. “Ni ne povas fari balonon, kompreneble; sed io ajn kapabla flugi tra la aero povos facile porti nin. Do mi proponas ke mia amiko la Stana Lignohakisto, kiu estas lerta mekanikisto, konstruu ian maŝinon kun bonaj fortaj flugiloj, por porti nin; kaj nia amiko Tip povos tiam vivigi la Aĵon per sia magia pulvoro.”

image-094

“Brave!” kriis Noĉjo Hakisto.

“Belega cerbo!” murmuris Joĉjo.

“Verte tre lerta!” diris la Edukita Ŝancel-Insekto.

“Mi kredas ke tio eblos,” deklaris Tip; “se, efektive, la Stana Lignohakisto kapablos fari la Aĵon.”

“Mi volonte provos,” diris Noĉjo, gaje; “kaj, efektive, mi malofte malsukcesas kiam mi provas fari ion. Sed necesos konstrui la Aĵon sur la tegmento de la palaco, por ke ĝi povu leviĝi komforte en la aeron.”

“Certe,” diris la Birdotimigilo.

“Do ni traserĉu la palacon,” pludiris la Stana Lignohakisto, “kaj portu ĉian troveblan materialon al la tegmento, kie mi komencos mian laboron.”

“Unue, tamen,” diris la Kukurbokapo, “bonvolu liberigi min de ĉi tiu ĉevalo, kaj fari por mi novan kruron per kiu mi povos marŝi. Ĉar estante kia mi nun estas, mi utilas nek al mi mem nek al iu alia.”

Do la Stana Lignohakisto dispecigis mahagonan tablon per sia hakilo kaj fiksis unu el la bele ĉizitaj kruroj al la korpo de Joĉjo Kukurbokapo, kiu multe fieris pro la novakiraĵo.

“Ŝajnas strange,” diris li, dum li rigardis la Stanan Lignohakiston labori, “ke mia maldekstra kruro estos mia plej eleganta kaj fortika parto.”

“Tio pruvas vin malkutima,” respondis la Birdotimigilo; “kaj mi konvinkiĝis ke la solaj konsiderindaj personoj en ĉi tiu mondo estas la malkutimaj. Ĉar la ordinaraj homoj estas kiaj la folioj de arbo, ili vivas kaj mortas nerimarkate.”

“Estas kvazaŭ filozofo parolis!” kriis la Ŝancel-Insekto, helpante la Stanan Lignohakiston surpiedigi Joĉjon.

“Kiel estas nun?” demandis Tip, rigardante la Kukurbokapon paŝadi por provi sian novan kruron.

“Kvazaŭ nova,” respondis Joĉjo, ĝoje, “kaj tute preta helpi vin ĉiujn eskapi.”

“Do ni komencu labori,” diris la Birdotimigilo, direktore.

Do, feliĉaj ĉar ili povas fari ion kio ebligos fini la kaptitecon, la amikoj disiris tra la palaco serĉante taŭgajn materialojn por konstrui sian aviadmaŝinon.

image-095


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.