La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2. La Mirinda Vivopulvoro

image-012

Zorge pripensinte, Tip decidis ke la plej bona loko por Joĉjo estos kie la vojo kurbiĝas, iom for de la domo. Do li komencis porti la viron tien, sed li trovis lin multepeza kaj ne facile manipulebla. Tirinte la kreaĵon iom, Tip surpieden starigis lin, kaj fleksante jen la artikojn de unu kruro, jen tiujn de la alia, kaj samtempe puŝante lin, la knabo sukcesis marŝigi Joĉjon al la vojkurbiĝo. Tio ne sukcesis sen pluraj faloj, kaj Tip vere laboris pli ol iam li laboris sur la kampoj aŭ en la arbaro; sed amo petoli urĝis lin, kaj plaĉis al li provi la lertecon de sia faraĵo.

“Joĉjo taŭgas kaj bonege funkcias!” li diris al si, anhelante pro la nekutima penego. Sed ĝuste tiam li trovis ke la maldekstra brako de la viro forfalintis dum la marŝado; do li retreniris por trovi ĝin, kaj poste, ĉizinte novan kaj pli dikan pinglon por la ŝultrartiko, li riparis la vundon tiom sukcese ke la brako estis pli fortika ol antaŭe. Tip ankaŭ rimarkis ke la kukurba kapo de Joĉjo estis turniĝinta tiel ke ĝi rigardis malantaŭen; sed tio estis facile ĝustigita. Kiam, fine, la viro estis starigita por rigardi la vojkurbiĝon kie maljuna Mombi aperos, li aspektis sufiĉe natura por esti bona imito de Gilikula kultivisto – kaj sufiĉe nenatura por ektimigi ĉiun alvenanton kiu ne anticipis vidi lin.

Ĉar ankoraŭ estis tro frue dum la tago por anticipi la revenon de la maljunulino, Tip subeniris en la valon apud la domo kaj komencis kolekti nuksojn de la arboj kreskantaj tie.

Tamen, maljuna Mombi revenis pli frue ol kutime.

Ŝi renkontintis malhonestan magiiston kiu loĝas en izola kavo en la montaro, kaj interŝanĝis kun li plurajn gravajn magisekretojn. Tiumaniere akirinte tri

novajn receptojn, kvar magiajn pulvorojn kaj diversajn herbojn kun mirindaj potenco kaj forto, ŝi lamis hejmen kiel eble plej rapide, por provi siajn novajn magiaĵojn.

image-014
TIP STARIGIS LA FIGURON KAJ ADMIRIS ĜIN

Tiom koncentriĝis Mombi pri la gajnitaj trezoroj ke kiam ŝi preteriris la vojkurbiĝon kaj rimarketis la viron, ŝi nur klinis la kapon kaj diris:

“Bonan vesperon, sinjoro.”

Sed post momento, rimarkinte ke la persono nek movis sin nek respondis, ŝi sagace rigardis lian vizaĝon kaj vidis ke temas pri kukurba kapo, kiun zorgege ĉizis la poŝtranĉilo de Tip.

“He!” elspiris Mombi, kvazaŭ muĝetante; “tiu petolema knabo volas denove trompi min! Bone! Tre–e bone! Mi bategos lin pro lia klopodo timigi min tiel!”

Kolere ŝi levis sian stangon por defrapi la ridetantan kukurbokapon de la pupo; sed subita ekpenso paŭzigis ŝin, kaj la levita stango restis senmove en la aero.

“Nu, jen bona oportuno provi mian novan pulvoron!” diris ŝi, fervore. “Kaj tiel mi povos scii ĉu tiu malhonesta magiisto fidele interŝanĝis sekretojn, aŭ ĉu li fitrompis min kiom mi trompis lin.”

Do ŝi surteren metis sian korbon kaj komencis palpadi en ĝi por trovi unu el la valoregaj pulvoroj kiujn ŝi akiris.

Dum Mombi tiel okupis sin Tip revenis nerapide, kun la poŝoj plenaj de nuksoj, kaj trovis la maljunulinon staranta apud lia viro kaj ŝajne tute ne timigita de ĝi.

Unue li sentis iom da ĉagreno; sed la sekvan momenton li ekvolis scii kion faros Mombi. Do li kaŝis sin malantaŭ heĝon, kie li povos vidi sen vidiĝi, kaj atendis rigardante.

Post iom da serĉado la virino tiris el sia korbo malnovan piproskatolon, sur kies etikedon skribintis la magiisto per krajono: “Vivopulvoro”.

“Ha – jen ĝi!” ŝi ĝoje elkriis. “Kaj nun ni vidu ĉu ĝi estas potenca. La avara magiisto ne donis al mi multon, sed verŝajne estas sufiĉe por du-tri dozoj.”

image-015
“MALJUNA MOMBI ĈIRKAŬDANCIS LIN”

Tipon multe surprizis aŭdi tiujn vortojn. Poste li vidis maljunan Mombi levi sian brakon kaj disŝuti la pulvoron el la skatolo sur la kukurban kapon de lia viro Joĉjo. Ŝi faris tion sammaniere kiel oni ŝutas pipron sur rostitan terpomon, kaj la pulvoro disfalis de la kapo de Joĉjo sur la ruĝan ĉemizon kaj palruĝan veŝton kaj purpuran pantalonon per kiu Tip vestintis lin, kaj iom eĉ falis sur la flikitajn kaj trivitajn ŝuojn.

Remetinte la piproskatolon en la korbon, Mombi levis sian maldekstran manon, kun la etfingro supren etentita, kaj diris:

“Ueaŭĥ!”

Post tio ŝi levis la dekstran manon, kun la dikfingro etendita supren, kaj diris:

“Teaŭĥ!”

Kaj post tio ŝi levis ambaŭ manojn, kun ĉiuj fingroj disetenditaj, kaj kriis:

“Peaŭĥ!”

Joĉjo Kukurbokapo retrenpaŝis kiam ŝi diris tion, kaj diris riproĉtone:

“Ne kriu tiel! Ĉu vi kredas min surda?”

Maljuna Mombi ĉirkaŭdancis lin, frenezega pro ĝojo.

“Li vivas!” ŝi kriis; “li vivas! li vivas!”

Ŝi ĵetis sian stangon enaeren kaj kaptis ĝin dum ĝi falis; kaj ŝi ĉirkaŭbrakumis sin per ambaŭ brakoj, kaj klopodis ĵigi; kaj dume ŝi ripetadis ravite:

“Li vivas! – li vivas! – li vivas!”

Nu, vi prave supozus ke Tip vidis ĉion ĉi tre miroplene.

Unue li tiom timis kaj teruriĝis ke li volis forkuri, sed liaj kruroj tremis kaj malfirmis tiom ke li ne sukcesis. Post tio subite ekŝajnis al li amuzege ke Joĉjo viviĝis, des pli ĉar la esprimo sur lia kukurba vizaĝo estis tiom drola kaj komika ke ĝi tuj ridigis.

Do, perdinte sian unuan ektimon, Tip komencis ridi; kaj la ĝoja ridado atingis la orelojn de maljuna Mombi kaj kaŭzis ŝin lami rapide al la heĝo, kie ŝi kaptis la kolumon de Tipo kaj trenis lin al la loko kie ŝi estis lasinta sian korbon kaj la kukurbokapan viron.

“Fia, aĉa, misfara knabo!” ŝi kriis furioze. “Mi lernigos vin ne spioni miajn sekretojn kaj priridi min!”

“Mi ne ridis pri vi,” protestis Tip. “Mi ridis pri tiu Kukurbokapaĉo! Rigardu lin! Li ja misbelas, ĉu ne?”

“Mi esperas ke vi ne komentas pri mia aspekto,” diris Joĉjo; kaj estis tiom amuze aŭdi lian seriozan voĉtonon dum la vizaĝo plu portis sian ĝojan rideton, ke Tip reekridis.

Eĉ Mombi scivolis pri la viro kiun vivigis ŝia magio; ĉar, intense rigardinte lin, ŝi baldaŭ demandis:

image-016
MOMBI ENFERMIS JOĈJON EN LA STALON

“Kion vi scias?”

“Nu, malfacilas diri,” respondis Joĉjo. “Ĉar kvankam mi sentas ke mi scias multon, mi ankoraŭ ne scias kiom estas trovota en la mondo. Mi bezonos tempon por sciiĝi ĉu mi estas tre saĝa aŭ tre malsaĝa.”

“Vi pravas,” diris Mombi sobre.

“Sed por kio vi uzos lin, dum li vivas?” demandis Tip scivole.

“Mi devos pripensi tion,” respondis Mombi. “Sed ni reiru hejmon tuj, ĉar mallumiĝas. Helpu la Kukurbokapon marŝi.”

“Ne ĝenu vin pri mi,” diris Joĉjo; “mi povas marŝi egalbone kiel vi. Ĉu mi ne havas krurojn kaj piedojn, kaj ĉu ili ne havas artikojn?”

“Ĉu?” demandis la virino, sin turninte al Tip.

“Kompreneble li havas; mi mem faris ilin,” respondis la knabo fiere.

Do ili ekiris domen, sed kiam ili atingis la brutokorton maljuna Mombi kondukis la kukurban viron al la bovinejo kaj enfermis lin en malplenan stalon, kaj sekurige ligis la pordon.

“Unue mi devos priatenti vin,” ŝi diris, klinetante la kapon al Tip.

Kiam li aŭdis tion, la knabo malkvietiĝis; ĉar li sciis ke Mombi havas fian venĝeman koron kaj ne hezitos fifari.

Ili eniris la domon. Ĝi estis ronda, kupolforma strukturo, kia preskaŭ ĉiu kampara domo en la Lando Oz.

Mombi ordonis ke la knabo flamigu kandelon, dum ŝi metis sian korbon en ŝrankon kaj pendigis sian mantelon. Tip rapide obeis, ĉar li timis ŝin.

Kiam la kandelo lumis, Mombi ordonis ke li pretigu fajron en la kameno, kaj dum Tip faris tion la maljunulino manĝis. Kiam la flamoj komencis kraketadi la knabo iris al ŝi kaj petis iom da pano kaj fromaĝo; sed Mombi rifuzis.

“Mi malsatas!” diris Tip ploreme.

“Vi ne longe malsatos,” respondis Mombi, makrabraspekta.

Al la knabo ne plaĉis tiuj vortoj, ĉar ili sonis minace; sed li memoris ke li havas nuksojn en la poŝo, do li rompis kelkajn el ili kaj manĝis ilin dum la virino sin levis, forskuis la panerojn de sia ŝirmvesto, kaj pendigis super la fajron malgrandan nigran akvopoton.

Post tio ŝi elverŝis egalajn kvantojn da lakto kaj vinagro en la poton. Post tio ŝi elprenis plurajn paketojn da herboj kaj pulvoroj kaj komencis enŝuti iom da ĉiu en la poton. Fojfoje ŝi proksimiĝis al la kandelo por legi sur flava papero la recepton de sia preparaĵo.

Dum Tip rigardis lia malkvietiĝo pligrandiĝis.

“Por kio estas tio?” li demandis.

“Por vi,” respondis Mombi, abrupte.

Tip torde turnis sin sur sia sidilo kaj longe rigardis la poton, en kiu komencis vidiĝi vaporbobeloj. Post tio li rigardetis la severan faltoplenan aspekton de la magiistino kaj volegis esti en iu ajn alia loko, nur ne en tiu senluma fumoplena kuirejo, kie eĉ la kandelombroj sur la muro sufiĉis por teruri. Tiel forpasis horo, dum kiu la silenton interrompis nur la bobelado de la poto kaj la siblado de la flamoj.

Finfine, Tip denove parolis.

“Ĉu mi devos trinki tiun aĵon?” li demandis, per kapskuo indikante la poton.

“Jes,” diris Mombi.

“Kiel ĝi efikos sur min?” demandis Tip.

“Se mi ĝuste preparis ĝin,” respondis Mombi, “ĝi ŝanĝos aŭ transformos vin kaj faros el vi marmoran statuon.”

Tip ĝemis, kaj viŝis la ŝviton de sia frunto per sia maniko.

“Mi ne volas esti marmora statuo!” li protestis.

“Ne gravas; mi volas ke vi estu,” diris la maljunulino, severe rigardante lin.

“Kiel mi utilos tiam?” demandis Tip. “Vi ne plu havos laboriston.”

“Mi laborigos la Kukurbokapon,” diris Mombi.

Denove Tip ĝemis.

“Kial vi ne faros el mi kapron, aŭ kokidon?” li demandis angoroplene. “Ne utilos al vi marmora statuo.”

“Jes ja ĝi utilos,” respondis Mombi. “Venontprintempe mi plantos florĝardenon, kaj mi ornamos ĝin per vi en la mezo. Mirigas min ke mi ne elpensis tion antaŭ nun; jam de jaroj vi ĝenas min.”

Pro tiu terura parolo Tip eksentis ŝvitveziketojn sur la tuta korpo, sed li sidis senmove kaj tremetis kaj angoroplene rigardis la poton.

“Eble ĝi malsukcesos,” li murmuris, per voĉo kiu sonis malforta kaj senespera.

“Jes ja, laŭ mia kredo ĝi sukcesos,” respondis Mombi gaje. “Malofte mi eraras.”

Denove sekvis silento – tiom longa kaj senesperiga ke kiam Mombi finfine levis la poton de la fajro jam estis preskaŭ la noktomezo.

image-017
“MI NE VOLAS ESTI MARMORA STATUO.”

“Vi povos trinki ĝin nur kiam ĝi estos tute malvarma,” anoncis la maljuna sorĉistino – ĉar malgraŭ la leĝo ŝi nun agnoskis ke ŝi sorĉas. “Ni ambaŭ enlitiĝu nun, kaj je la mateniĝo mi vokos vin kaj tuj fintransformos vin en marmoran statuon.”

Dirinte tion ŝi lamiris en sian ĉambron, kunportante la vaporantan poton, kaj Tip aŭdis ŝin fermi kaj ŝlosi la pordon.

La knabo ne enlitiĝis, malgraŭ la ordono, li nur sidis longe rigardante la ardantajn cindrojn de la mortanta fajro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.