La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11. Nikelkovrita Imperiestro

image-064

Tip vekiĝis post mateniĝo, sed la Birdotimigilo jam estis levinta sin kaj kolektinta, per siaj mallertaj fingroj, du manplenojn da maturaj beroj de kelkaj proksimaj arbustoj. Ilin la knabo manĝis avide, trovante ilin kontentiga matenmanĝo, kaj poste la grupeto rekomencis veturi.

Post horo da rajdado ili atingis la supron de monteto de kie ili vidis la Urbon de la Palpbrumoj kaj vidis la altajn kupolojn de la palaco de la Imperiestro, leviĝintajn super la grupojn de pli modestaj loĝejoj.

La Birdotimigilo tre ekscitiĝis pro la vidaĵo, kaj kriis:

“Mi ĝojege revidos mian malnovan amikon la Stanan Lignohakiston! Mi esperas ke li regas sian popolon pli sukcese ol mi regis la mian!”

“Ĉu la Stana Lignohakisto estas la Imperiestro de la Palpbrumoj?” demandis la ĉevalo.

“Jes ja. Ili invitis lin regi ilin tuj post la detruiĝo de la Sorĉistino; kaj ĉar Noĉjo Hakisto havas la plej bonan koron en la tuta mondo mi certas ke li montriĝis bonega kaj kapabla imperiestro.”

“Mi kredis ke ‘Imperiestro’ estas titolo de persono kiu regas imperion,” diris Tip, “kaj la Lando de la Palpbrumoj estas nur regneto.”

“Ne diru tion al la Stana Lignohakisto!” kriis la Birdotimigilo, tre serioze. “Vi multe ofendus lin. Li estas tre fiera, tute prave, kaj al li plaĉas titoliĝi Imperiestro kaj ne Reĝo.”

“Nu, ja ne gravas al mi,” respondis la knabo.

La Seg-Ĉevalo nun trotis antaŭen tiom rapide ke la rajdantoj nur malfacile restis sur ĝia dorso; do estis malmulta konversacio antaŭ ol ili haltis apud la ŝtupoj de la palaco.

Maljuna Palpbrumo, vestita per arĝentoŝtofa uniformo, antaŭeniris por helpi ilin deĉevaliĝi. Diris la Birdotimigilo al tiu elegantulo:

“Konduku nin tuj al via mastro, la Imperiestro.”

La viro rigardis de unu al alia de la grupo embarasite, kaj fine respondis:

“Domaĝe, mi devas peti ke vi atendu. La Imperiestro ne akceptas gastojn ĉimatene.”

“Kial?” demandis la Birdotimigilo, maltrankvile.

“Mi esperas ke li ne spertis akcidenton.”

image-067

“Tute ne,” respondis la viro. “Sed hodiaŭ estas la kutima polurtago por lia Moŝto; kaj ĝuste nun lia glora Moŝto estas dike kovrita per polurvakso.”

“Ha, mi komprenas!” kriis la Birdotimigilo, multe trankviligite. “Mia amiko de ĉiam emas esti dando, kaj mi supozas ke nun li eĉ pli fieras pro sia aspekto.”

“Jes ja,” diris la viro, ĝentile klinante sin. “Nia potenca Imperiestro antaŭnelonge nikelkovrigis sin.”

“Je Dio!” la Birdotimigilo kriis aŭdinte tion. “Se lia sprito egale brilas, kiom blindiga ĝi sendube estas! Sed enkonduku nin – mi certas ke la Imperiestro akceptos nin, eĉ malgraŭ sia aktuala stato.”

“La stato de la Imperiestro estas ĉiam impona,” diris la viro. “Sed mi informos lin pri via alveno, kaj ricevos liajn ordonojn pri vi.”

Do la grupo sekvis la serviston en elegantan atendoĉambron, kaj la Seg-Ĉevalo sekvis ilin malgracie, ĉar li tute ne sciis ke ĉevalo devus resti ekstere.

La veturintoj unue sentis imponegon pro la ĉirkaŭaĵo, kaj eĉ la Birdotimigilo ŝajnis imponita kiam li ekzamenis la multekostegajn arĝentoŝtofajn drapojn node ligitajn per etaj arĝentaj hakiloj. Sur bela centra tablo estis granda arĝenta oleujo, sur kiu estis riĉe gravuritaj scenoj el la iamaj aventuroj de la Stana Lignohakisto, Doroteo, la Malkuraĝa Leono kaj la Birdotimigilo: la linioj de la gravuraĵo estis paŭsitaj sur la arĝenton per flava oro. Sur la muroj pendis pluraj portretoj, la portreto de la Birdotimigilo ŝajnis la plej elstara kaj plej zorge farita, dum la granda portreto de la fama Sorĉisto de Oz kiam li transdonis koron al la Stana Lignohakisto kovris preskaŭ tutan flankon de la ĉambro.

Dum la vizitantoj silente admiradis tiujn gloraĵojn, ili subite aŭdis laŭtan voĉon el la apuda ĉambro:

“Ĉu! ĉu! ĉu! Grandega surprizo!”

La pordo ekmalfermiĝis kaj Noĉjo Hakisto kuris inter ilin kaj kaptis la Birdotimigilon per tenera, amanta ĉirkaŭbrakumo kiu multmaniere ĉifis lin.

“Mia karega amiko! Mia nobla kamarado!” kriis la Stana Lignohakisto, ĝoje; “kiom ĝojege mi rerenkontas vin!”

image-066
KAPTIS LA BIRDOTIMIGILON PER TENERA, AMANTA ĈIRKAŬBRAKUMO

Dirinte tion li apartigis sin de la Birdotimigilo kaj tenis lin iomete for de si dum li rigardadis la amatan pentritan vizaĝon.

Sed, ve! la vizaĝo de la Birdotimigilo kaj multaj partoj de lia korpo nun surhavis grandajn vaksmakulojn; ĉar la Stana Lignohakisto, fervora saluti sian amikon, plene forgesis la staton de sia tualeto kaj la dika tavolo da vakso sur lia korpo frotiĝintis sur la korpon de lia kamarado.

“Ve!” diris la Birdotimigilo malĝoje. “Kia fuŝo!”

“Ne gravas, amiko,” respondis la Stana Lignohakisto, “mi sendos vin al la Imperia Vestlavejo, kaj ili plene repurigos vin.”

“Sed ĉu tiel mia vestaĵo fariĝos nur vestiĝo?” demandis la Birdotimigilo.

“Tute ne! Sed diru, kiel via Moŝto venis ĉi tien? kaj kiuj estas viaj akompanantoj?”

La Birdotimigilo tre ĝentile konigis al li Tipon kaj Joĉjon Kukurbokapon, kaj ĉi tiu ŝajne tre interesis la Stanan Lignohakiston.

“Vi estas malmulte fortika, konfesendas,” diris la Imperiestro; “sed vi ja estas nekutima, tial vi indas membriĝi en nia elita grupo.”

“Mi dankas vian Moŝton,” diris Joĉjo humile.

“Mi esperas ke vi fartas bone,” pludiris la Hakisto.

“Ĝuste nun, jes;” respondis la Kukurbokapo, ĝemante; “sed mi konstante timas la tagon kiam mi putros.”

“Absurde!” diris la Imperiestro – sed amikeme, simpatie. “Mi petegas, ne kovru la sunlumon hodiaŭan per la pluvo morgaŭa. Ĉar antaŭ ol via kapo putros, vi povos enladskatoligi ĝin, kaj tiel konservi ĝin por ĉiam.”

Tip, dum tiu konversacio, rigardadis la Hakiston videble miregante, kaj rimarkis ke la fama Imperiestro de la Palpbrumoj konsistas tute el pecoj de stano, nete lutitaj kaj nititaj por fari virfiguron. Li metale klikis kaj klakis iomete dum li movis sin, sed plejparte li ŝajnis tre lerte konstruita, kaj lian aspekton malbeligis nur la dika tavolo de polurvakso kiu kovris lin de kapo ĝis piedoj.

La intensa rigardado de la knabo memorigis al la Stana Lignohakisto ke li ne estas vere belaspekta tiumomente, do li petis siajn amikojn pardoni lin dum li reiros al siaj privataj ĉambroj por ke liaj servistoj poluru lin. Tion ili faris tre rapide, kaj kiam la imperiestro revenis lia nikelkovrita korpo tiom glore brilis ke la Birdotimigilo elkore gratulis lin pro la plibonigita aspekto.

“Tiu nikelkovro estis, mi konfesas, tre bona ideo,” diris Noĉjo; “kaj ĝi estis des pli bezonata ĉar mi iom gratiĝis dum miaj aventuraj spertoj. Rimarku ĉi tiun gravuritan stelon maldekstre sur mia brusto. Ĝi ne nur indikas kie kuŝas mia bonega koro, sed kovras tre bele la flikon kiun faris la Mirinda Sorĉisto post kiam li metis tiun valoregan organon en mian bruston per lerta manipulado.”

“Ĉu li do enmetis vian koron per man’pulio?” demandis la Kukurbokapo, scivoleme.

“Neniel,” respondis la Imperiestro, indigne. “Li faris, mi certas, tute ortodoksan operacion. Kaj mia koro estas mola, ne ligna kiel tiu de iuj.”

Li turnis sin al la Birdotimigilo kaj demandis:

“Ĉu viaj regatoj estas feliĉaj kaj kontentaj, mia kara amiko?”

“Mi ne scias,” estis la respondo; “ĉar la knabinoj de Oz ribelas kaj forpelis min el la Smeralda Urbo.”

“Je Dio!” kriis la Stana Lignohakisto. “Kia katastrofo! Certe ili ne plendas pri via ŝaga, gracoplena regado?”

“Ne, sed ili diras ke fleksebla Reg-ulo ne estas fidebla regulo,” respondis la Birdotimigilo; “kaj tiuj inoj opinias ke viroj sufiĉe longe regis la landon. Do ili kaptis mian urbon, forŝtelis la juvelojn el la trezorejo, kaj regas laŭ sia plaĉo.”

“Ve! Kia eksterordinara ideo!” kriis la Imperiestro, kaj ŝokita kaj surprizita.

“Kaj mi aŭdis kelkajn diri,” diris Tip, “ke ili intencas marŝi ĉi tien kaj konkeri la kastelon kaj urbon de la Stana Lignohakisto.”

“Nu, ni ne lasu al ili sufiĉan tempon por tio,” diris la Imperiestro, rapide; “ni tuj iru rekonkeri la Smeraldan Urbon kaj resurtronigi la Birdotimigilon.”

“Mi estis certa ke vi helpos min,” komentis la Birdotimigilo plaĉite. “Kiom da soldatoj vi povos provizi?”

image-068
ONI DISPARTIGIS KAJ ZORGE LAVIS LA BIRDOTIMIGILON

“Ni ne bezonas armeon,” respondis la Lignohakisto.

“Ni kvar, per la helpo de mia brilanta hakilo, sufiĉas por teruri la korojn de la ribelantinoj.”

“Ni kvin,” korektis la Kukurbokapo.

“Kvin?” ripetis la Stana Lignohakisto.

“Jes; la Seg-Ĉevalo estas kuraĝa kaj sentima,” respondis Joĉjo, forgesante sian ĵusan kverelon kun la kvarpiedulo.

La Stana Lignohakisto ĉirkaŭrigardis senkomprene, ĉar ĝis nun la Seg-Ĉevalo restis en angulo, starante kviete, kie la Imperiestro ne rimarkis lin. Tip tuj alvokis la strangaspektan beston, kaj ĝi proksimiĝis tiom mallerte ke ĝi preskaŭ renversis la belan centran tablon kaj la gravuritan oleujon.

“Mi komencas pensi,” komentis la Stana Lignohakisto dum li zorge pririgardis la Seg-Ĉevalon, “ke konstante estas novaj mirindaĵoj! Kiel viviĝis tiu besto?”

“Mi vivigis lin per magia pulvoro,” modeste deklaris la knabo; “kaj la Seg-Ĉevalo montriĝis tre utila.”

“Li helpis nin eskapi de la ribelantinoj,” diris la Birdotimigilo.

“Do nepre ni devas akcepti lin kiel kamaradon,” deklaris la imperiestro. “Vivanta Seg-Ĉevalo klare estas novaĵo, kaj certe estos studinda. Ĉu li havas sciojn?”

“Nu, mi ne povas pretendi multan vivosperton,” la Seg-Ĉevalo diris por si mem; “sed ŝajnas ke mi tre rapide lernas, kaj ofte mi pensas ke mi scias pli ol la apudstarantoj.”

“Povas esti ke jes,” diris la imperiestro; “ĉar sperto ne ĉiam donas saĝon. Sed tempo mankas ĝuste nun, do ni rapide preparu nian veturon.”

La imperiestro alvokis sian Moŝtan Altan Kancelieron kaj instrukciis lin pri kiel regi la regnon dum lia foresto. Intertempe oni dispartigis la Birdotimigilon kaj zorge lavis la pentritan sakon kiu servis kiel lia kapo, kaj reenmetis la cerbon unue donitan al li de la granda Sorĉisto. Liajn vestojn ankaŭ purigis kaj gladis la Imperiaj Tajloroj, kaj oni poluris kaj realkudris lian kronon, ĉar la Stana Lignohakisto insistis ke li ne formetu tiun signon de reĝeco. La Birdotimigilo nun aspektis tre respektinda.

Kvankam li tute ne estis vantema, li multe plaĉis al si kaj fiere tenis sin dum li marŝis. Dum oni faris tion, Tip riparis la lignajn membrojn de Joĉjo Kukurbokapo, kaj faris ilin pli fortaj ol antaŭe, kaj li ankaŭ inspektis la Seg-Ĉevalon por certigi ke li bone funkcias.

Kaj frue dum la sekva mateno ili komencis la reiron al la Smeralda Urbo. La Stana Lignohakisto portis sur sia ŝultro brilantan hakilon kaj kondukis la aliajn, dum la Kukurbokapo rajdis sur la Seg-Ĉevalo kaj Tip kaj la Birdotimigilo marŝis ambaŭflanke por certigi ke li ne falos nek estos damaĝita.

image-069


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.