La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

12. S-ro M. P. Ŝancel-Insekto P. E.

image-070

Nu, Generalo Zingibra – kiu, memoru, komandis la Revolucian Armeon – tre malkvietiĝis pro la eskapo de la Birdotimigilo for de la Smeralda Urbo. Ŝi timis, ne senkaŭze, ke se lia Moŝto kaj la Stana Lignohakisto kuniĝos, ekzistos danĝero por ŝi kaj ŝia tuta armeo; ĉar la popolo de Oz ankoraŭ ne forgesis la agojn de tiuj famaj herooj, kiuj sukcesis dum tiom da mirigaj aventuroj.

Do Zingibra tuj sendis komunikaĵon al maljuna Mombi, kaj promesis al ŝi grandan pagon se ŝi venos helpi la Revolucian Armeon.

Mombi furiozis pro la petolo farita de Tip kaj ankaŭ pro lia eskapo kaj lia ŝtelo de la valorega Vivopulvoro; do ne necesis multe urĝi ŝin veturi al la Smeralda Urbo por helpi Zingibran venki la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston, la novaj amikoj de Tip.

Tuj kiam Mombi atingis la reĝan palacon ŝi trovis, per sia sekreta magio, ke la aventurantoj komencas sian veturon al la Smeralda Urbo; do ŝi fermis sin en malgrandan ĉambron alte en turo kaj ŝlosis la pordon dum ŝi uzis siajn magiajn artojn por malebligi la revenon de la Birdotimigilo kaj de liaj akompanantoj.

Pro tio la Stana Lignohakisto baldaŭ haltis kaj diris:

“Io tre kurioza okazis. Mi parkere konas ĉiun paŝon de ĉi tiu vojo, sed iel ni perdiĝis.”

“Tute neeble!” protestis la Birdotimigilo. “Kial, mia kara amiko, vi kredas ke ni perdiĝis?”

“Nu, jen antaŭ ni granda kampo de sunfloroj – kaj mi neniam antaŭe vidis ĉi tiun kampon, ne dum mia tuta vivo.”

Kiam li diris tion ili ĉirkaŭrigardis kaj trovis ke ilin ja ĉirkaŭas kampo de altaj tigoj, kaj ĉe la supro de ĉiu tigo estis giganta sunfloro. Kaj la floroj ne nur preskaŭ blindigis per siaj helegaj koloroj ruĝa kaj ora, ĉiu floro rapidege ĉirkaŭturniĝadis sur sia tigo kvazaŭ eta ventmuelilo, tute konfuzante la okulojn de la rigardantoj kaj mistifikante ilin tiel ke ili ne sciis kien turni la kapon.

“Sorĉaĵo!” kriis Tip.

Dum ili paŭzis, hezitante kaj mirante, la Stana Lignohakisto senpacience kriis kaj antaŭeniris svingante sian hakilon por dehaki la tigojn. Sed nun la sunfloroj ekĉesis rapide ĉirkaŭturniĝadi, kaj la veturantoj klare vidis la vizaĝon de knabino en la centro de ĉiu floro. Tiuj belaj vizaĝoj rigardis la mirantan grupon kun mokaj ridetoj, kaj koruse gaje ekridis pro la ĉagreniĝo kiun ili kaŭzis.

“Haltu! haltu!” kriis Tip, ekprenante la brakon de la Stana Lignohakisto; “ili vivas! ili estas knabinoj!”

Tiumomente la floroj rekomencis turniĝadi, kaj la vizaĝoj komencis malaperadi kaj ne estis plu videblaj en la rapida ĉirkaŭturniĝado.

La Stana Lignohakisto faligis sian hakilon kaj sidiĝis sur la teron.

“Estus senkore, dehaki tiujn belulinojn,” diris li, malgaje; “tamen mi ne scias alian rimedon, por ke ni povu pluiri.”

“Al mi ili aspektis strange similaj al la vizaĝoj de la Revolucia Armeo,” diris la Birdotimigilo penseme.

“Sed mi ne povas kompreni kiel la knabinoj sekvis nin ĉi tien tiom rapide.”

“Mi kredas ke ĉi tio estas magiaĵo,” diris Tip certeme, “kaj ke iu trompas nin. Mi scias ke Mombaĉo faris tiaĵojn antaŭ nun. Verŝajne ĝi estas nur iluzio, kaj tute ne estas sunfloroj tie.”

“Do ni fermu niajn okulojn kaj antaŭenpaŝu,” proponis la Lignohakisto.

“Pardonu,” respondis la Birdotimigilo. “Miaj pentritaj okuloj ne povas fermiĝi. Vi mem havas stanajn palpebrojn, sed ne supozu ke ĉiu el ni konstruiĝis kiel vi.”

“Kaj la okuloj de la Seg-Ĉevalo estas tro plenaj por fermiĝi, ĉar ili estas tub-eroj,” diris Joĉjo, klinante sin por ekzameni ilin.

“Tamen nepre necesas rapidi antaŭen,” ordonis Tip, “kaj ni sekvos vin kaj tiel ni klopodos eskapi. Miaj okuloj jam tiom blindiĝis ke mi preskaŭ ne povas vidi.”

Do la Kukurbokapo rajdis kuraĝe antaŭen, kaj Tip tenis la stumpan voston de la Seg-Ĉevalo kaj sekvis kun fermitaj okuloj. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estis lastaj, kaj antaŭ ol ili kuris multajn metrojn ĝojoplena krio de Joĉjo anoncis ke la vojo antaŭ ili nun estas neokupata.

Ili ĉiuj paŭzis por retrenrigardi, sed neniu spuro restis de la kampo de sunfloroj.

Pli feliĉe ili nun veturadis; sed maljuna Mombi tiom ŝanĝis la aspekton de la pejzaĝo ke ili nepre perdiĝus se la Birdotimigilo ne decidus direkti ilin laŭ la suno. Ĉar neniom da sorĉado povus ŝanĝi la pozicion de la suno, do ĝi estis fidinda gvidilo.

Tamen aliaj problemoj kuŝis antaŭ ili. La SegĈevalo paŝis en kuniklotruon kaj falis surteren. La Kukurbokapo ĵetiĝis enaeren, kaj lia historio verŝajne ĉesus je tiu preciza momento se la Stana Lignohakisto ne lerte kaptus la kukurbon dum ĝi falis kaj savis ĝin.

Tip rapide refiksis ĝin al la kolo kaj restarigis Joĉjon. Sed la Seg-Ĉevalo ne egalbone fartis. Ĉar kiam ili tiris lian kruron el la kuniklotruo montriĝis ke ĝi estis rompita kaj estis anstataŭigenda aŭ riparenda antaŭ ol li povus denove paŝi.

“Severa problemo,” diris la Stana Lignohakisto. “Se troviĝus arboj proksime, mi povus rapide fari alian kruron por tiu besto. Sed mi vidas eĉ ne arbuston, tute nenion.”

image-072
LA STANA LIGNOHAKISTO LERTE KAPTIS LA KUKURBON

“Nek troviĝas bariloj nek domoj en ĉi parto de la Lando Oz,” diris la Birdotimigilo, malĝoje.

“Do kion ni faru?” demandis la knabo.

“Mi supozas ke mi devos funkciigi mian cerbon,” respondis lia Moŝta Birdotimigilo; “ĉar spertoj instruis al mi ke mi povas fari kion ajn, se mi nur sufiĉe zorge pripensas la metodon.”

“Ni ĉiuj pensu,” diris Tip; “eble ni elpensos metodon ripari la Seg-Ĉevalon.”

Do ili sidis vice sur la herbaro kaj komencis pensi, dum la Seg-Ĉevalo okupis sin per scivola rigardado al sia rompita kruro.

“Ĉu doloras?” demandis la Stana Lignohakisto per milda, simpatiplena voĉo.

“Neniom,” respondis la Seg-Ĉevalo; “sed vundiĝis mia fiero pro la trovo ke mia anatomio estas tiom malfortika.”

Dum iom da tempo la grupeto plu pensadis silente. Baldaŭ la Stana Lignohakisto levis sian kapon kaj transrigardis la kampojn.

“Kia ulo nun venas?” li demandis miroplene.

La aliaj sekvis la direkton de lia rigardo kaj vidis ke venas io pli eksterordinara ol ili iam antaŭe vidis.

Ĝi antaŭeniris rapide kaj senbrue sur la mola herbaro kaj post kelkaj minutoj ĝi staris antaŭ la aventurantoj kaj rigardadis ilin tiom mire kiom ili miris pro ĝi.

La Birdotimigilo ĉiam estis trankvila.

“Bonan matenon!” li diris, ĝentile.

La fremdulo forprenis sian ĉapelon elegante, malalten klinis sin, kaj respondis:

“Bonan matenon al vi ĉiuj. Mi esperas ke vi, kungregiĝinte, ĝuas eksterordinaran bonfarton. Permesu ke mi montru al vi mian karton.”

image-073

Post tiu ĝentilega parolo ĝi etendis malgrandan karton al la Birdotimigilo, kiu akceptis ĝin, plurfoje turnis ĝin, kaj transdonis ĝin al Tipo, skuetante sian kapon.

La knabo laŭtlegis:

“S-RO M. P. ŜANCEL-INSEKTO P. E.”

“Je Dio!” krietis la Kukurbokapo, rigardante iom intense.

“Eksterordinare!” diris la Stana Lignohakisto.

La okuloj de Tip rondiĝis kaj li miregis, kaj la Seg-Ĉevalo ĝemis kaj forturnis sian kapon.

“Ĉu vi vere estas Ŝancel-Insekto?” demandis la Birdotimigilo.

“Tute certe, sinjoro!” respondis la fremdulo, bruske. “Ĉu mia nomo ne troviĝas sur la karto?”

“Ĝi ja estas tie,” diris la Birdotimigilo. “Sed bonvolu, kion signifas ‘M. P.’?”

“‘M. P.’ signifas Multe Pligrandigita,” respondis la Ŝancel-Insekto, fiere.

“Ho, mi komprenas.” La Birdotimigilo rigardis la fremdulon kritikeme. “Kaj ĉu vi estas vere multe pligrandigita?”

“Sinjoro,” diris la Ŝancel-Insekto, “klare vi estas inteligenta kaj sagaca persono. Ĉu ne estas evidente al vi ke mi estas plurmiloble pli granda ol ĉiu alia Ŝancel-Insekto kiun vi ĝis nun vidis? Sekve estas plene evidente ke mi estas Multe Pligrandigita, kaj vi tute ne povas pravigi dubon pri tio.”

“Pardonu min,” respondis la Birdotimigilo. “Mia cerbo iomete konfuziĝis kiam oni lastafoje lavis min. Ĉu estus maldece ankaŭ demandi kion signifas la ‘P. E.’ ĉe la fino de via nomo?”

“Tiuj literoj indikas mian diplomon,” respondis la Ŝancel-Insekto, kompateme ridetante. “Mi precizigos. Ili signifas ke mi estas Plene Edukita.”

“Ho!” diris la Birdotimigilo, multe pli trankviligita.

Tip ankoraŭ ne ĉesis miroplene rigardadi tiun novulon. Li vidis grandan, rondan, insektaspektan korpon sur du maldikaj kruroj ĉe kies fino estis delikataj piedoj – la piedfingroj estis iom suprenturnitaj. La korpo de la Ŝancel-Insekto estis iom plata, kaj laŭ kion li povis vidi, ĝi estis brilete malhelbruna dorse, dum la antaŭo surhavis helbrunajn kaj blankajn striojn, kiuj kuntuŝiĝis ĉe la randoj. Ĝiaj brakoj estis egale maldikaj kiel la kruroj, kaj sur iom longa kolo sidis ĝia kapo – ne malsimila al homa kapo, krom ke ĝia nazo finiĝis per bukla anteno, “sentilo,” kaj ĝiaj oreloj ĉe sia supro portis antenojn kiuj ornamis la flankojn de ĝia kapo kvazaŭ du etaj buklaj plektaĵoj. Estas agnoskende ke la rondaj, nigraj okuloj estis iom ŝvelaspektaj; sed la esprimo sur la vizaĝo de la Ŝancel-Insekto tute ne estis malplaĉa.

image-074
LA FREMDULO FORPRENIS SIAN ĈAPELON ELEGANTE

Rilate al vestoj, la insekto surportis malhelbluan hirundovostan jakon kun flava silka interna tegaĵo kaj floro en la butontruo; veŝton el blanka tiko etendita strikte trans la larĝan korpon; kuloton el flavbruna pluŝo, kun orkoloraj bukoj ĉe la genuoj; kaj, supre de ĝia malgranda kapo, estis gaje poziciigita alta silka ĉapelo.

Starante etendita antaŭ niaj mirantaj amikoj la Ŝancel-Insekto aspektis egale alta kiel la Stana Lignohakisto; kaj certe neniu insekto en la tuta Lando Oz iam antaŭe estis tiom giganta.

“Mi agnoskas,” diris la Birdotimigilo, “ke via abrupta alveno surprizis min, kaj sendube ankaŭ miajn akompanantojn. Mi tamen esperas ke tio ne ĉagrenas vin. Ni verŝajne kutimiĝos al vi dum la forpaso de tempo.”

“Bonvolu nepre ne pardonpeti!” respondis la Ŝancel-Insekto, sincere. “Multe plezurigas min surprizi homojn; ĉar certe mi ne estas el la sama klaso kiel ordinaraj insektoj kaj mi meritas kaj la scivolemon kaj la admiron de miaj renkontatoj.”

“Tute prave,” akordis lia Moŝto.

“Se vi permesos sidigi min en via aŭgusta grupo,” pludiris la fremdulo, “mi volonte rakontos mian historion, por ke vi povu pli bone kompreni mian nekutiman – ĉu mi rajtas diri rimarkindan? – aspekton.”

“Diru kion ajn vi volas,” respondis la Stana Lignohakisto, bruske.

Do la Ŝancel-Insekto sidis sur la herbaro, antaŭ la grupeto de vagantoj, kaj rakontis al ili ĉi tiel:

image-075


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.