La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8. La Revolucia Armeo de Generalo Zingibra

image-045

Tip tiom fervoris reesti kun sia kreaĵo Joĉjo kaj la Seg-Ĉevalo, ke li marŝis plenan duonon de la distanco al la Smeralda Urbo sen halti por ripozi. Tiam li trovis ke li malsatas kaj ke la biskvitoj kaj fromaĝo kiujn li pretigis por la iro estas jam tute manĝitaj.

Dum li demandis al si kion fari en tiu kriza situacio, li trovis knabinon sidantan apud la vojo. Ŝi surhavis kostumon kiu al la knabo ŝajnis eksterordinare brila: ŝia silka talivesto estis smeralde verda kaj ŝia jupo estis kvarkolora – la antaŭo estis blua, la maldekstra flanko estis flava, la dorso estis ruĝa kaj la dekstra flanko estis purpura. Kunligis la antaŭon de la talio kvar butonoj – la plejsupra estis blua, sub ĝi estis flava, tria estis ruĝa kaj la lasta estis purpura.

image-047

La brilego de tiu robo estis preskaŭ barbara; do Tip plenprave rigardadis la robon dum kelkaj momentoj antaŭ ol liajn okulojn allogis la bela vizaĝo pli supre. Jes, la vizaĝo estis sufiĉe bela, li decidis; sed ĝi havis malkontentan esprimon al kiu aldoniĝis iom da defio aŭ aŭdaco.

Dum la knabo rigardadis la knabino trankvile atentetis lin. Korbo da lunĉaĵoj staris apud ŝi. Ŝi tenis en unu mano delikatan sandviĉon, kaj boligitan ovon en la alia mano, manĝante videble malsate, kio simpatiigis Tipon.

Li estis tuj petonta iom da lunĉaĵo kiam la knabino ekstaris kaj forbrosis la panerojn de sia jupo.

“Do!” diris ŝi; “mi devas nun foriri. Portu tiun korbon por mi kaj manĝu laŭvole la enhavon se vi malsatas.”

Tip fervore prenis la korbon kaj komencis manĝi, sekvante sendemande dum kelka tempo la nekonatan knabinon. Ŝi marŝadis antaŭ li rapidpaŝe, kaj ŝi havis etoson de decidemo kaj graveco kiu kredigis lin ke ŝi estas gravulino.

Fine, kiam li estis sata, li kuris apud ŝin kaj klopodis laŭpaŝe kunmarŝi rapide – kio estis tre malfacila, ĉar ŝi estis multe pli alta ol li, kaj klare sentis urĝon.

“Grandan dankon pro la sandviĉoj,” diris Tip, dum li trotadis. “Bonvolu diri al mi vian nomon.”

“Mi estas Generalo Zingibra,” estis la mallonga respondo.

“Ho!” diris la suprizita knabo. “Kia Generalo vi estas?”

“Mi komandas la Revolucian Armeon en ĉi tiu milito,” respondis la Generalo, pli akre ol necesis.

“Ho!” li kriis denove. “Mi ne sciis pri la milito.”

“Estis intencite ke vi ne sciu,” ŝi respondis, “ĉar ĝi estis sekreto; kaj, kiam oni konsideras ke nia armeo konsistas nur el knabinoj,” ŝi pludiris, iom fiere, “estas tre rimarkinde ke oni ankoraŭ ne sciiĝis pri nia Revolucio.”

“Jes ja,” agnoskis Tip. “Sed kie estas via armeo?”

“Proksimume unu mejlon for,” diris Generalo Zingibra. “La soldatinoj kuniĝis el ĉiuj partoj de la Lando Oz, pro mia specifa ordono. Ĉar hodiaŭ ni konkeros Lian Moŝton la Birdotimigilon, kaj forprenos de li la tronon. La Revolucia Armeo nur atendas mian alvenon por ataki la Smeraldan Urbon.”

“Nu!” deklaris Tip, profunde enspirante, “certe tio estas surprizo! Bonvolu diri kial vi volas konkeri Lian Moŝton la Birdotimigilon.”

“Ĉar jam sufiĉe longe viroj regis la Smeraldan Urbon, jen unu kialo,” diris la knabino. “Krome, la Urbo brilas pro belaj gemoj, kiujn oni multe pli bone uzus por ringoj, braceletoj kaj kolĉenoj; kaj troviĝas sufiĉa mono en la kaso de la Reĝo por aĉeti por ĉiu knabino en nia Armeo dekon da novaj roboj. Do ni intencas konkeri la Urbon kaj administri la regadon laŭ nia plaĉo.”

Zingibra parolis tiujn vortoj tiom entuziasme kaj decideme ke estis evidente ke ŝi plene seriozas.

“Sed milito estas io terura,” diris Tip, penseme.

“Ĉi tiu milito estos agrabla,” respondis la knabino, gaje.

“Multaj el vi mortos!” pludiris la knabo, imponite.

“Tute ne,” diris Zingibra. “Kiu viro kontraŭus knabinon, aŭ aŭdacus damaĝi ŝin? Ne estas malbela vizaĝo en mia tuta Armeo.”

Tip ridis.

“Eble vi pravas,” diris li. “Sed oni diras ke la Pordogardisto estas fidela Gardisto, kaj la Armeo de la Reĝo ne permesos ke la Urbo konkeriĝu sen rezistego.”

“La Armeo estas maljuna kaj malforta,” respondis Generalo Zingibra malestime. “Li eluzis sian tutan forton kreskigante barbon, kaj lia edzino tiom koleremas ke ŝi jam eltiris pli ol duonon da ĝi de la radiko. Dum la Mirinda Sorĉisto regadis, la Soldato kun la Verda Barbo estis tre bona Armeo de la Reĝo, ĉar oni timis la Ŝorĉiston. Sed neniu timas la Birdotimigilon, do lia Armeo de la Reĝo ne multe utilas dum milito.”

Post tiu konversacio ili pluiris dum kelka tempo silente, kaj post nelonge ili atingis grandan liberan spacon en la arbaro kie ne malpli ol kvarcent junuloj troviĝis. Ili ridadis kaj kunparoladis gaje kvazaŭ kunvenintaj por pikniko anstataŭ konkermilito.

Ili dividiĝis en kvar kompaniojn, kaj Tip rimarkis ke ĉiuj surhavas kostumojn similajn al tiu de Generalo Zingibra. La sola vera diferenco estis ke kvankam la knabinoj el la Manĝtula Lando havis la bluan strion en la antaŭo, tiuj el la lando de la Kveluloj havis antaŭa la ruĝan strion; kaj tiuj el la lando de la Palpbrumoj havis la flavan strion antaŭa, kaj la Gilikulaj knabinoj havis la purpuran strion antaŭa.

Ĉiuj havis verdajn taliojn, por reprezenti la Smeraldan Urbon kiun ili intencas konkeri, kaj la plejsupra butono sur ĉiu talio indikis per sia koloro la landon el kiu venis la portanto. La uniformoj estis gajaj kaj plaĉaspektaj, kaj tre imponaj kiam ili estis kune.

Tip kredis ke tiu stranga Armeo tute ne portas armilojn; sed li eraris pri tio. Ĉar ĉiu knabino portis du longajn, brilantajn trikilojn en sia hartufo.

image-048

Generalo Zingibra tuj iris sur la supron de arbotrunka stumpo kaj parolis al sia armeo.

“Amikinoj, kuncivitaninoj, kaj knabinoj!” ŝi diris; “ni baldaŭ komencos nian grandan Revolucion kontraŭ la viroj de Oz! Ni marŝos por konkeri la Smeraldan Urbon – por detronigi la Birdotimigilan Reĝon – por akiri milojn da belegaj gemoj – por prirabi la reĝan kason – kaj por superforti niajn subpremintojn!”

“Hura!” diris la aŭskultintinoj; sed Tip rimarkis ke plejparte la Armeo okupis sin per interbabilado kaj tute ne aŭskultis la vortojn de la Generalo.

Sonis la ordono marŝi, kaj la knabinoj faris el si kvar grupojn, t.e. kompaniojn, kaj komencis fervore marŝi direkten al la Smeralda Urbo.

image-049

La knabo sekvis ilin, portante plurajn korbojn kaj mantelojn kaj pakaĵojn kiujn diversaj membroj de la Revolucia Armeo transdonis al li. Post nelonge ili atingis la verdajn granitajn murojn de la Urbo kaj haltis antaŭ la enirejo.

La Pordogardisto tuj elvenis kaj rigardis ilin scivoleme, kvazaŭ cirko venis. Li portis aron da ŝlosiloj sur ora ĉeno cirkaŭ sia kolo; kaj liaj manoj estis senzorge metitaj en liajn poŝojn, kaj ŝajne li tute ne sciis ke la Urbon minacas revoluciantinoj. Agrable parolante al la knabinoj, li diris:

“Bonan matenon, karulinoj! Kiel mi povas servi vin?”

image-050

“Cedu la Urbon tuj!” respondis Generalo Zingibra, starante antaŭ li kaj timige sulkante la frunton, kiom permesis ŝia bela vizaĝo.

“Cedi!” eĥis la viro surprizegite. “Tio ne estas ebla.

Tio estas kontraŭleĝa! Mi neniam aŭdis tiaĵon dum mia tuta vivo.”

“Tamen, vi devas cedi!” kriis la Generalo, feroce.

“Ni ribelas!”

“Vi rebelas? Sed vi ĉiam estis belaj,” diris la Gardisto, rigardante de unu al alia, admire.

“Ni ri-i-i-belas!” kriis Zingibra, batante la teron per piedo, senpacience; “kaj ni intencas konkeri la Smeraldan Urbon!”

“Je Dio!” respondis la surprizita Pordogardisto; “tute sensenca ideo! Reiru hejmen, knabinoj, kaj melku la bovinojn kaj baku la panon. Ĉu vi ne scias ke estas danĝere konkeri urbon?”

“Ni ne timas!” respondis la Generalo; kaj ŝi aspektis tiom plene certa ke la Gardisto maltrankviliĝis.

Do li sonoris por venigi la Soldaton kun la Verda Barbo, kaj la postan minuton li bedaŭris tion. Ĉar tuj lin ĉirkaŭis amaso da knabinoj kiuj eltiris la trikilojn el siaj hararoj kaj komencis minaci piki la Gardiston, kaj ili tenis la akrajn pintojn danĝere proksimaj al liaj dikaj vangoj kaj palpebrumemaj okuloj.

La kompatindulo hurlis petante kompaton kaj tute ne rezistis kiam Zingibra fortiris de lia kolo la ĉenon kun la ŝlosiloj.

Sekvate de sia Armeo la Generalo nun impetis al la enirejo, kie ŝin frontis la Reĝa Armeo de Oz – kio estis la alia nomo de la Soldato kun la Verda Barbo.

image-051
GENERALO ZINGIBRA KAJ ŜIA ARMEO KONKERAS LA URBON

“Halt!” li kriis, kaj li etendis sian longan pafilon kies antaŭo estis rekte antaŭ la vizaĝo de la estrino.

Kelkaj knabinoj kriis kaj retrenkuris, sed Generalo Zingibra kuraĝe staris senmove kaj diris, riproĉe:

“Nu, do? Ĉu vi pafus kompatindan, sendefendan knabinon?”

“Ne,” respondis la soldato; “ĉar ne estas kugloj en mia pafilo.”

“Sen kugloj?”

“Tiel; por ke ne okazu akcidentoj. Kaj mi forgesas kie mi kaŝis la pulvon kaj kuglojn. Sed se vi bonvolos atendi, mi serĉos ilin.”

“Ne ĝenu vin,” diris Zingibra, gaje. Ŝi turnis sin al sia Armeo kaj kriis:

“Knabinoj, la pafilo ne havas kuglojn!”

“Hura!” kriis la ribelantinoj, al kiuj tre plaĉis tiu bona informo, kaj ili ekkuris amase kontraŭ la Soldaton kun la Verda Barbo tiel ke nur estis pro bona ŝanco ke ili ne pikis unu la alian per siaj trikiloj.

Sed la Reĝa Armeo de Oz tro timis la virinojn kaj rifuzis fronti la alkurantan homamason. Li nur turnis sin kaj plenforte kuris tra la pordon direkten al la reĝa palaco, dum Generalo Zingibra kaj ŝia anaro gregis en la senprotektan Urbon.

Tiel la Smeralda Urbo konkeriĝis tute sen perdo de eĉ unu guto da sango. La Revolucia Armeo fariĝis Konkerinta Armeo!

image-052


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.