La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

23. Princino Ozma de Oz

image-131

“Mi kaptis vin, kaj estas senutile plu barakti,” diris Glinda, per sia mola, dolĉa voĉo. “Kuŝu senmove dum momento, ripozetu, poste mi reportos vin al mia tendo.”

“Kial vi serĉas min?” demandis Mombi, ankoraŭ apenaŭ kapabla klare paroli pro manko de spiro.

“Kion mi faris kontraŭ vi, kial vi persekutas min?”

“Nenion vi faris kontraŭ mi,” respondis la milda Sorĉistino; “sed mi suspektas ke vi faris plurajn fiagojn; kaj se mi trovos ke vi vere misuzis vian magiscion, mi punos vin severe.”

“Mi defias vin!” raspis la maljunulinaĉo. “Vi ne aŭdacus damaĝi min!”

Ĝuste tiam la Gumpo alflugis ilin kaj stariĝis sur la dezertan sablon apud Glinda. Niaj amikoj ĝojis trovi ke Mombi fine estas kaptita, kaj post rapida interkonsiliĝo ili decidis ke ĉiuj reiru en la Gumpo al la tendaro. Do ili enĵetis la Seg-Ĉevalon, kaj poste Glinda, ankoraŭ tenante finon de la ora fadeno kiu estis ĉirkaŭ la kolo de Mombi, devigis la kaptitinon grimpi sur la sofojn. La aliaj nun sekvis, kaj Tip ordonis al la Gumpo reiri.

La veturo fariĝis senĝene, Mombi sidis sur sia loko malĝoj- kaj sever-miene, ĉar la maljunulinaĉo estis tute senhelpa dum restis la magia fadeno ĉirkaŭ ŝia kolo. La armeo salutis la revenon de Glinda per laŭtaj bonvenigaj krioj, kaj la grupo de amikoj rekuniĝis baldaŭ en la reĝina tendo, kiun oni zorge riparis dum ilia foresto.

“Nun,” diris la Sorĉistino al Mombi, “mi volas ke vi diru al ni kial la Mirinda Sorĉisto de Oz vizitis vin trifoje, kaj kio okazis al la infano Ozma, kiu kuriozege malaperis.”

La magiulino rigardis Glindan defie, kaj neniun vorton parolis.

“Respondu!” kriis la Sorĉistino.

Sed ankoraŭ Mombi silentis.

“Eble ŝi ne scias,” komentis Joĉjo.

“Bonvolu silenti,” diris Tip. “Vi eble fuŝos ĉion pro via stulteco.”

“Jes, kara Paĉjo!” respondis la Kukurbokapo, humile.

“Plezurege mi estas Ŝancel-Insekto!” murmuris la Multe Pligrandigita Insekto, mallaŭte. “Oni ne povas atendi fluon de saĝeco el kukurbo.”

“Nu,” diris la Birdotimigilo, “kiel ni paroligos Mombin? Se ŝi ne informos nin pri kion ni volas scii, estos tute senutila ŝia kaptiĝo.”

“Eble ni provu amon,” proponis la Stana Lignohakisto. “Mi aŭdis ke amo povas venki kiun ajn, ne grave kiom malbelan.”

Aŭdinte tion la magiulino turnis sin por firigardi lin tiom aĉe ke la Stana Lignohakisto humiligite retiris sin.

Glinda zorge konsideradis kion fari; nun ŝi sin turnis al Mombi kaj diris:

“Nenion vi gajnos, mi certigas vin, per tia defiado. Ĉar mi firme intencas scii la veron pri la knabino Ozma, kaj se vi ne diros al mi ĉion kion vi scias, mi certe mortigos vin.”

“Ho, ne! Ne faru tion!” kriis la Stana Lignohakisto.

“Estus fie mortigi iun ajn – eĉ maljunan Mombin.”

“Estas nur minaco,” respondis Glinda. “Mi ne mortigos Mombin, ĉar ŝi preferos diri al mi la veron.”

“Ha, mi komprenas,” diris la stanulo, multe trankviligita.

“Se mi diros al vi kion ajn vi volas scii,” diris Mombi, parolante tiom subite ke ŝi tremigis ilin ĉiujn.

“Kion vi faros al mi poste?”

“Se vi faros tion,” respondis Glinda, “mi nur postulos ke vi trinku potencan fluaĵon kiu forgesigos en vi la tutan magion kiun vi lernis.”

“Sed mi fariĝus senhelpa maljunulino!”

“Sed vi vivus,” diris la Kukurbokapo, konsole.

“Nepre silentu!” diris Tip, nervoze.

“Mi penos,” respondis Joĉjo; “sed vi agnoskas ke vivi estas bone.”

“Precipe se oni estas Plene Edukita,” diris la Ŝancel-Insekto, aprobe skuante sian kapon.

“Elektu,” Glinda diris al maljuna Mombi, “inter morto se vi plu silentos, kaj perdo de via magikapablo se vi diros al mi la veron. Mi opinias ke vi preferos vivi.”

Mombi malkviete rigardis la Sorĉistinon, kaj vidis ke ŝi plene seriozas kaj ne toleros trompon. Do ŝi respondis, malrapide:

“Mi respondos viajn demandojn.”

“Tion mi supozis,” diris Glinda agrablatone. “Vi saĝe elektis, mi certigas vin.”

Ŝi gestis al unu el siaj Kapitaninoj, kiu portis al ŝi belan oran kesteton. El ĝi la Sorĉistino tiris grandegan blankan perlon, ligitan al maldika ĉeno kiun ŝi metis ĉirkaŭ sian kolon tiel ke la perlo restis sur ŝia brusto, tuj super la koro.

“Nun,” diris ŝi, “mia unua demando: Kial la Sorĉisto trifoje vizitis vin?”

“Ĉar mi rifuzis viziti lin,” respondis Mombi.

“Tio ne estas respondo,” diris Glinda, severe. “Diru al mi la veron.”

“Nu,” respondis Mombi, rigardante malsupren, “li vizitis min por lerni la recepton kiun mi uzas por biskvitoj.”

“Rigardu!” ordonis la Sorĉistino.

Mombi obeis.

“Kiukolora estas mia perlo?” diris Glinda.

“Ĝi-ĝi estas nigra!” respondis la maljuna magiulino, mirante.

“Do vi mensogis al mi!” kriis Glinda, kolere. “Nur kiam vi diros la veron restos mia magia perlo pure blanka.”

Mombi nun komprenis ke estas senutile peni trompi la Sorĉistinon; do ŝi diris, intertempe sulkante la frunton pro sia venkiĝo:

“La Sorĉisto portis al mi la knabineton Ozma, kiu tiutempe estis nur bebo, kaj petis min kaŝi la infanon.”

“Tion mi supozis,” deklaris Glinda, trankvile.

“Kion li donis al vi pro via helpo?”

“Li instruis al mi ĉiujn siajn magiaĵojn. Kelkaj estis aŭtentikaj, kaj kelkaj estis fraŭdaj; sed mi fidelis al mia promeso.”

“Kion vi faris pri la knabino?” demandis Glinda; kaj je tiu demando ĉiu antaŭen klinis sin por atente aŭskulti la respondon.

“Mi sorĉis ŝin,” respondis Mombi.

“Kiel?”

“Mi transformis ŝin kaj faris el ŝi – el ŝi – ”

“Kion el ŝi?” demandis Glinda, kiam la magiulino hezitis.

“Knabon!” diris Mombi, malaltavoĉe.

“Knabon!” eĥis ĉiu voĉo; kaj, ĉar ili sciis ke tiu maljunulino prizorgis Tipon ekde lia bebeco, ĉiuj okuloj turniĝis al kie staras la knabo.

“Jes,” diris la maljuna magiulino, jese skuante sian kapon; “jen Princino Ozma – la infano portita al mi de la Sorĉisto kiu ŝtelis la tronon de ŝia patro. Jen la vera reganto de la Smeralda Urbo!” kaj ŝi per sia longa osteca fingro rekte indikis la knabon.

“Mi!” kriis Tip, miregante. “Mi ne estas Princino Ozma – mi ne estas knabino!”

image-133
MOMBI PER SIA LONGA OSTECA FINGRO INDIKIS LA KNABON

Glinda ridetis, kaj irinte al Tip ŝi prenis lian malgrandan brunan manon per sia delikata blanka mano.

“Vi ne estas knabino ĝuste nun,” diris ŝi mildatone, “ĉar Mombi transformis vin en knabon. Sed vi naskiĝis knabino, kaj ankaŭ Princino; do vi devos repreni vian ĝustan formon, por ke vi fariĝu Reĝino de la Smeralda Urbo.”

“Ho, lasu Zingibran resti la Reĝino!” kriis Tip, preta plori. “Mi volas resti knabo, kaj veturi kun la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kaj la Ŝancel-Insekto, kaj Joĉjo – jes! kaj kun mia amiko la SegĈevalo – kaj la Gumpo! Mi ne volas esti knabino!”

“Ne timu, amiketo,” diris la Stana Lignohakisto, konsole; “ne doloras esti knabino, oni diras; kaj ni ĉiuj restos viaj fidelaj amikoj. Kaj, senkaŝe parolante, mi ĉiam opiniis knabinojn pli agrablaj ol knaboj.”

“Nu, egale agrablaj,” diris la Birdotimigilo, karese frapetante la kapon de Tip.

“Kaj egale bonaj studentoj,” proklamis la Ŝancel-Insekto. “Mi volonte fariĝos via instruisto, kiam vi refariĝos knabino.”

“Sed – atendu!” diris Joĉjo Kukurbokapo, ĝeme: “se vi fariĝos knabino, vi ne povos resti mia kara Paĉjo!”

image-134
LA GRIFO ĴETIS SIN TRA LA MURON DE LA TENDO

image-135

“Ne,” respondis Tip, ridante malgraŭ sia maltrankvilo; “kaj volonte mi perdos tiun parencecon.”

Poste li diris, heziteme, dum li turnis sin al Glinda:

“Mi provos dum kelka tempo – por trovi kiel estos. Sed se al mi ne plaĉos esti knabino, vi devas promesi ke vi refaros min knabo.”

“Nu,” diris la Sorĉistino, “mia magio ne povas fari tion. Mi neniam faras transformojn, ĉar ili estas nehonestaj, kaj neniu respektinda magiulino volas doni malveran aspekton al io ajn. Nur senskrupulinoj uzas tiun arton, do mi devas postuli ke Mombi nuligu sian ĉarmon kaj redonu al vi vian ĝustan formon. Ŝi lastafoje faros magiaĵon.”

Nun, ĉar la vero pri Princino Ozma malkaŝiĝis, al Mombi ne gravis la sorto de Tip; sed ŝi timis la koleron de Glinda, kaj la knabo malavare promesis prizorgi Mombin kiam ŝi maljuniĝos se li fariĝos regantino de la Smeralda Urbo. Do la magiulino konsentis fari la transformon, kaj tuj komenciĝis la preparado de la evento.

Glinda ordonis ke ŝia propra reĝina sofo metiĝu en la centron de la tendo. Sur ĝin metiĝis multaj kusenoj kovritaj per rozkolora silko, kaj de ora stango super ĝi pendis multaj ruĝetaj faldaĵoj el filandro, tute kaŝante la internan parton.

La unua ago de la magiulino estis devigi la knabon trinki magian fluaĵon kiu rapide dormigis lin profunde kaj sensonĝe. Poste la Stana Lignohakisto kaj la Ŝancel-Insekto zorge portis lin al la sofo kaj metis lin sur la molajn kusenojn, kaj kuntiris la filandrajn kurtenojn por kaŝi lin de ĉiuj.

La magiulino kaŭris sur la tero kaj flamigis sekajn herbojn, kiujn ŝi tiris el sia brustvesto. Kiam la fajro ardis klare maljuna Mombi disŝutis manplenon da magia pulvoro sur la fajron, kiu tuj komencis estigi riĉan violan vaporon, plenigante la tendon per sia odoro kaj ternigante la Seg-Ĉevalon – kvankam oni antaŭavertis lin resti silenta.

image-136
MOMBI SORĈAS

Dum la aliaj scivole rigardadis ŝin, la maljunulinaĉo ĉantis verson ritme uzante vortojn kiujn neniu komprenis, kaj klinis sian maldikan korpon sepfoje super la fajron. Kaj nun la sorĉkanto ŝajnis kompleta, ĉar la magiulino rektiĝis kaj kriis unu vorton, “Jeoŭa!” laŭtavoĉe.

La vaporo forflosis; la aero reklariĝis; iom da freŝa aero plenigis la tendon, kaj la ruĝetaj kurtenoj de la sofo tremetis kvazaŭ movitaj de io malantaŭ ili.

Glinda marŝis al la baldakeno kaj apartigis la silkajn kurtenojn. Ŝi klinis sin super la kusenojn, etendis manon, kaj de la sofo leviĝis la formo de juna knabino, freŝa kaj bela kiel maja mateno. Ŝiaj okuloj brilis kvazaŭ du diamantoj, kaj ŝiaj lipoj ruĝetis kiel turmalino. Laŭ ŝia dorso pendis ruĝoraj bukloj, kaj maldika juvela cirklaĵo sidis super ŝiaj brovoj. Ŝiaj silkogazaj roboj flosis ĉirkaŭ ŝi kvazaŭ nubo, kaj sur ŝiaj piedoj estis delikataj satenaj pantfloj.

Vidante tiun belegulinon la malnovaj kamaradoj de Tip rigardadis miroplene dum tuta minuto, kaj post tio ĉiu kapo kliniĝis pro sincera admirado al la bela Princino Ozma. La knabino mem rigardetis la brilantan vizaĝon de Glinda, kiu brilas pro plezuro kaj kontento, kaj post tio turnis sin al la aliaj. Parolante la vortojn dolĉe malarogante, ŝi diris:

“Mi esperas ke neniu el vi malpli amos min nun ol antaŭe. Mi restas la sama Tip, sciu; nur – nur – ”

“Nur vi estas diferenca!” diris la Kukurbokapo; kaj ĉiu opiniis ke tiu estis lia plej saĝa parolo dum lia tuta vivo.

image-137


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.