La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

20. La Birdotimigilo Petas Helpon de Glinda la Bona

image-113

“Hura!” kriis la Birdotimigilo, gaje. “Ni povos foriri el ĉi tiu mizera Moneda nesto kiam ajn ni volos.”

“Sed estas preskaŭ mallume,” diris la Stana Lignohakisto; “nepre ni atendu ĝis la mateno antaŭ ol rekomenci flugadi, por eviti problemojn. Mi malamas la noktoflugadon, ĉar tute ne eblas scii kio okazos.”

Do estis decidite ke ili atendos la taglumon, kaj la aventurantoj distris sin en la krepusko per traserĉado de la nesto de la monedoj por trovi trezorojn.

La Ŝancel-Insekto trovis du belajn braceletojn el fasonita oro, kiuj estis tute ĝustadimensiaj por liaj maldikaj brakoj. La Birdotimigilo ekdeziris ringojn, da kiuj estis multe en la nesto. Post nelonge li metis ringon sur ĉiun fingron de liaj plenigitaj gantoj, kaj ne kontenta pro tio li surmetis ankoraŭ plian ringon sur ĉiun dikfingron. Ĉar li zorge elektis la ringojn kiuj havis brilantajn ŝtonojn, rubenojn, ametistojn, kaj safirojn, la manoj de la Birdotimigilo nun aspektis tre brilaj.

“Ĉi tiu nesto estus ĝuego por Reĝino Zingibra,” diris li, mediteme; “ĉar laŭ mia kompreno, ŝi kaj ŝiaj knabinoj konkeris min nur por prirabi la urbon kaj elpreni ĝiajn smeraldojn.”

La Stana Lignohakisto kontentis pro sia diamanta kolĉeno kaj rifuzis akcepti pli da ornamaĵoj; sed Tip prenis belan oran horloĝeton kun dika ĉeneto, kaj metis ĝin en sian poŝon tre fiere. Li ankaŭ pinglis plurajn juvelajn broĉojn al la ruĝa veŝto de Joĉjo Kukurbokapo, kaj ligis lorneton, per valora ĉeneto, al la kolo de la Seg-Ĉevalo.

“Ĝi estas tre bela,” diris la besto, rigardante la lorneton aprobe; “por kio ĝi utilas?”

Tamen neniu el ili povis respondi tion, do la SegĈevalo decidis ke ĝi estas ia tre malofta ornamaĵo kaj multe ekŝatis ĝin.

Por ke ne forgesiĝu iu ajn en la grupo, ili fine metis plurajn grandajn sigelringojn sur la pintojn de la kornoj de la Gumpo, kvankam tiu strangulo ŝajne tute ne dankemis pro la atento.

Mallumo baldaŭ trafis ilin, kaj Tip kaj la Ŝancel-Insekto ekdormis dum la aliaj sidis pacience por atendi la tagiĝon.

Sekvamatene ili prave gratulis sin pro la uzebleco de la Gumpo; ĉar je la tagiĝo granda grego de Monedoj alvenis por unulasta batalo por reposedi la neston.

Sed niaj aventurantoj ne paŭzis por atendi la batalon. Kiel eble plej rapide ili suriris la sidkusenojn de la sofoj, kaj Tip ordonis ke la Gumpo ekflugu.

Tuj ĝi leviĝis en la aeron, la flugilegoj batis forte kaj regule, kaj post kelkaj momentoj ili estis tiom distancaj de la nesto ke la kriĉantaj Monedoj reposedis sian neston tute sen provi sekvi ilin.

La Aĵo flugis rekte norden, retrenirante la direkton el kiu ĝi venis. Nu, tion opiniis la Birdotimigilo, kaj la aliaj akordis ke la Birdotimigilo plej bone taksas la direkton. Preterfluginte plurajn urbojn kaj vilaĝojn la Gumpo portadis ilin alte super larĝa ebenaĵo kie domoj aspektis pli kaj pli maldense ŝutitaj ĝis ili plene malaperis. Sekvis la larĝa, sabla dezerto kiu apartigas la reston de la mondo de la Lando Oz, kaj antaŭ la tagmezo ili vidis la kugloformajn domojn kiuj pruvis ke ili jam reestas inter la bordoj de sia hejmlando.

“Sed la domoj kaj bariloj estas bluaj,” diris la Stana Lignohakisto, “tio indikas ke ni estas en la Lando de la Manĝtuloj, do tre malproksime de Glinda la Bona.”

“Kion ni faru?” demandis la knabo, turninte sin por rigardi ilian gvidanton.

“Mi ne scias,” respondis la Birdotimigilo, malkaŝe.

“Se ni estus ĉe la Smeralda Urbo ni povus iri rekte suden kaj tiel atingi nian celon. Sed ni devas ne iri al la Smeralda Urbo, kaj la Gumpo verŝajne portas nin pli kaj pli misdirekten per ĉiu flugilbato.”

“Do la Ŝancel-Insekto devos gluti duan pilolon,” diris Tip, decideme, “kaj deziru ke ni iru ĝustadirekten.”

“Bone,” respondis la Multepligrandigito; “konsentite.”

Sed kiam la Birdotimigilo serĉis en sia poŝo la piproskatolon en kiu estis la du arĝentaj Dezirpiloloj, ĝi ne troviĝis. Angoroplene, la veturantoj serĉadis la valoregan skatolon en ĉiu parto de la Aĵo; sed ĝi tute malaperis.

Kaj la Gumpo pluflugadis, portante ilin kiu sciis kien?

“Sendube mi lasis la piproskatolon en la nesto de la Monedoj,” diris la Birdotimigilo, fine.

“Granda misfortuno,” la Stana Lignohakisto deklaris. “Sed ne pli ol antaŭ ol ni trovis la Dezirpilolojn.”

“Malpli,” respondis Tip; “ĉar la unu pilolo kiun ni uzis ebligis ke ni eskapu el tiu nestaĉo.”

“Tamen estas tre domaĝe ke la aliaj du perdiĝis, kaj mi meritas fortan riproĉon pro mia senzorgo,” la Birdotimigilo respondis, pente. “Ĉar nia estas stranga grupo kaj ni riskas akcidentojn ĉiumomente, kaj eĉ nun ni eble proksimiĝas al nova danĝero.”

Neniu aŭdacis kontraŭdiri tion, kaj senĝoja silento sekvis.

La Gumpo pluflugadis, senpaŭze.

Subite Tip surprizite elkriis.

“Ni atingis la Sudan Landon!” li kriis, “ĉar sub ni ĉio estas ruĝa!”

Tuj ili ĉiuj klinis sin trans la sofodorsojn por rigardi – kun escepto de Joĉjo, kiu ne volis riski novan perdon de sia kukurbokapo. Tute vere, la ruĝaj domoj kaj bariloj kaj arboj indikis ke ili estas en la regno de Glinda la Bona; kaj baldaŭ, dum ili pluglitadis, la Stana Lignohakisto rekonis la vojojn kaj konstruaĵojn kiujn ili superflugadis, kaj ŝanĝis iomete la flugon de la Gumpo por ke ili atingu la palacon de la fama Sorĉistino.

image-115

“Bone!” kriis la Birdotimigilo, ĝojoplene. “Ni ne bezonas la perditajn Dezirpilolojn nun, ĉar ni atingis nian celon.”

Iom post iom la Aĵo malleviĝis al la tero kaj fine ĝi haltis en la belaj ĝardenoj de Glinda, kuŝiĝante sur veluran verdan gazonon proksime al fonto kiu ĵetis fluojn de brilantaj gemoj, anstataŭ akvo, alten en la aeron, de kie ili falis kun mallaŭta, tinta sono en la ĉizitan marmoran bazenon lokitan por ricevi ilin.

Ĉio en la ĝardenoj de Glinda estis belega, kaj dum niaj veturantoj ĉirkaŭrigardadis admirante, kompanio da soldatinoj silente alvenis kaj ĉirkaŭis ilin. Sed tiuj soldatinoj de la granda Sorĉistino estis tute malsimilaj al tiuj de la Revolucia Armeo de Zingibra, kvankam ankaŭ ili estis knabinoj. Ĉar la soldatinoj surhavis bone zorgitajn uniformojn kaj portis glavojn kaj lancojn; kaj ili marŝadis lerte kaj precize laŭ maniero kiu pruvis ke ili estis bone trejnitaj pri militado.

La Kapitanino komandanta la grupon de soldatinoj – ili estis la privataj Gardistinoj de Glinda – tuj rekonis la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston, kaj salutis ilin respektoplene.

“Bonan tagon!” diris la Birdotimigilo, ĝentile forprenante sian ĉapelon, dum la Stana Lignohakisto soldate salutis; “ni venis por peti renkonti vian belan Regantinon.”

“Glinda jam estas en sia palaco, atendante vin,” respondis la Kapitanino; “ĉar ŝi antaŭvidis vian venon longe antaŭ ol vi alvenis.”

“Strange!” diris Tip, mirante.

“Tute ne,” respondis la Birdotimigilo; “ĉar Glinda la Bona estas potenca Sorĉistino, kaj nenio okazanta en la Lando Oz estas nerimarkata de ŝi. Mi supozas ke ŝi scias kial ni alvenis egalklare kiel ni mem.”

“Do kiel utilis veni?” demandis Joĉjo, stulte.

image-116

“Por pruvi vin kukurbokapa!” kolere respondis la Birdotimigilo. “Sed la Sorĉistino atendas nin, do ni ne prokrastu.”

Do ĉiuj grimpis de la sofoj kaj sekvis la Kapitaninon al la palaco – eĉ la Seg-Ĉevalo prenis lokon en la stranga vico.

Sur sia trono el fajne fasonita oro sidis Glinda, kaj ŝi apenaŭ nuligis rideton sian dum ŝiaj strangaspektaj vizitantoj eniris kaj klinis sin antaŭ ŝi. Kaj la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston ŝi konis kaj amis; sed la malgracia Kukurbokapo kaj la Multe Pligrandigita Ŝancel-Insekto estis uloj kiajn ŝi neniam antaŭe vidis, kaj ili aspektis eĉ pli strangaj ol la aliaj.

Kaj la Seg-Ĉevalo, nu li aspektis vivanta lignobloko; kaj li klinis sin tiel rigide ke lia kapo frapis la plankon, kio ridigis ne nur la soldatinojn sed ankaŭ Glindan.

“Bonvolu permesi ke mi anoncu al via glora moŝtino,” komencis la Birdotimigilo, solenavoĉe, “ke mian Smeraldan Urbon konkeris amaso da senrespektaj knabinoj kun trikiloj, kiuj slavigis la virojn, prirabis la stratojn kaj publikajn konstruaĵojn prenante la smeraldajn gemojn, kaj uzurpis mian tronon.”

“Mi jam sciis,” diris Glinda.

“Ili ankaŭ minacis detrui min, kaj ankaŭ la plurajn bonajn amikojn kaj helpantojn kiujn vi vidas antaŭ vi,” pludiris la Birdotimigilo; “kaj se ni ne eskapintus de ili, niaj vivoj jam delonge estus estingitaj.”

“Mi jam sciis,” ripetis Glinda.

“Tial mi venis petegi vian helpon,” asertis la Birdotimigilo, “ĉar mi kredas ke vi estas ĉiam preta helpi la misfortunulojn kaj mistraktatojn.”

“Estas vero,” respondis la Sorĉistino, malrapide.

“Sed nun regas la Smeraldan Urbon Generalo Zingibra, kiu proklamigis ke ŝi estas Reĝino. Kial mi rajtas oponi ŝin?”

“Nu, ŝi ŝtelis mian tronon,” diris la Birdotimigilo.

“Kaj kial vi posedis la tronon?” demandis Glinda.

“Ĝin donis al mi la Sorĉisto de Oz kaj la popolo,” respondis la Birdotimigilo, malkvieta pro la demandoj.

“Kaj kiel akiris ĝin la Sorĉisto?” ŝi pludiris, severe.

“Oni informis min ke li prenis ĝin de Pastoria, la antaŭa Reĝo,” diris la Birdotimigilo, konfuzita pro la severa rigardo de la Sorĉistino.

“Sekve,” deklaris Glinda, “la trono de la Smeralda Urbo apartenas nek al vi nek al Zingibra, sed al tiu Pastoria de kiu uzurpis ĝin la Sorĉisto.”

“Vero,” agnoskis la Birdotimigilo, humile; “sed Pastoria estas delonge morta, kaj necesas ke estu anstataŭa reganto.”

image-117
GLINDA TRE ZORGE TRASERĈIS LA REGISTRON

“Pastoria havis filinon, kiu laŭrajte heredu la tronon de la Smeralda Urbo. Ĉu vi sciis tion?” demandis la Sorĉistino.

“Ne,” respondis la Birdotimigilo. “Sed se la knabino ankoraŭ vivas, mi ne kontraŭstaros ŝin. Kontentigos min la forpelo de Zingibra, ĉar ŝi estas uzurpintino, kaj mi ne repostulos la tronon por mi. Efektive, ne plezurigas esti Reĝo, precipe kiam oni havas bonegan cerbon. Mi jam delonge scias ke por mi taŭgas multe pli honorinda posteno. Sed kie estas tiu knabino kiu posedas la tronon, kaj kiel ŝi nomiĝas?”

“Ŝia nomo estas Ozma,” respondis Glinda. “Sed mi vane klopodis trovi kie ŝi estas. Ĉar la Sorĉisto de Oz, kiam li ŝtelis la tronon de la patro de Ozma, sekrete kaŝis la knabinon ie. Kaj per magio kian mi ne konas li ankaŭ malebligis ke eĉ mi – eksperta Sorĉistino – trovu ŝin.”

“Tre strange,” interrompis la Ŝancel-Insekto, pseŭdopompe. “Oni informis min ke la Mirinda Sorĉisto de Oz estis nur ĉarlatano!”

“Absurde!” kriis la Birdotimigilo, tre kolera pro tiu diro. “Li donis al mi bonegan cerbon!”

“Neniel falsa estas mia koro,” anoncis la Stana Lignohakisto, indigne rigardante la Ŝancel-Insekton.

“Eble oni misinformis min,” balbutis la Insekto, retiretante sin; “mi mem ne konis la Sorĉiston.”

“Nu, ni ja konis lin,” rebatis la Birdotimigilo, “kaj li estis tre potenca Sorĉisto, mi povas certigi vin pri tio. Estas vere ke li kelkfoje iomete falsis sian aspekton, sed se li ne estus potenca Sorĉisto, kiel – mi demandas – kiel li povus kaŝi tiun knabinon Ozma tiom sukcese ke neniu povas trovi ŝin?”

“Mi-mi cedas al vi!” respondis la Ŝancel-Insekto, humile.

“Vi neniam parolis pli sencoplene,” diris la Stana Lignohakisto.

“Mi nepre devas denove provi trovi kie kaŝiĝis tiu knabino,” diris la Sorĉistino, penseme. “En mia biblioteko estas libro en kiu skribiĝis ĉiu ago de la Sorĉisto dum li estis en nia Lando Oz – nu, ĉiu ago kiun miaj spionoj povis observi. Tiun libron mi atentege tralegos hodiaŭ nokte, kaj mi klopodos trovi agojn kiuj eble helpos nin retrovi la perditan Ozman. Intertempe, bonvolu distri vin en mia palaco kaj ordonu miajn servistinojn kvazaŭ ili estus la viaj. Mi renkontos vin denove, morgaŭ.”

Per tiu gracia parolo Glinda forsendis la aventurantojn, kaj ili komencis vagadi en la belaj ĝardenoj, kie ili pasigis plurajn horojn ĝuante la plaĉegaĵojn kiujn la Reĝino de la Sudlando metintis ĉirkaŭ sian reĝinan palacon.

Sekvamatene ili rerenkontis Glindan, kiu diris al ili:

“Mi tre zorge traserĉis la registron de la agoj de la Sorĉisto, kaj inter ili mi trovis nur tri suspektindajn. Li manĝis fabojn per tranĉilo, li sekrete vizitis maljunan Mombin trifoje, kaj li lamis iomete je la maldekstra piedo.”

“Ha, tiu tria ago estas nepre suspektiga!” krietis la Kukurbokapo.

“Ne nepre,” diris la Birdotimigilo; “eble suferigis lin kalo. Laŭ mi, plej suspektigas ke li manĝadis fabojn per tranĉilo.”

“Sed eble tiu estas ĝentila manĝomaniero en Omaha, la glorega lando el kiu origine venis la Sorĉisto,” proponis la Stana Lignohakisto.

“Povas esti,” agnoskis la Birdotimigilo.

“Sed kial,” demandis Glinda, “li trifoje sekrete vizitis maljunan Mombin?”

“Ha! Vere kial!” eĥis la Ŝancel-Insekto, impone.

“Ni scias ke la Sorĉisto instruis al la maljunulino multajn magiaĵojn,” pludiris Glinda; “kaj li ne farus tion se ŝi ne helpus lin iel. Do ni sendube prave suspektas ke Mombi helpis lin kaŝi la knabinon Ozma, la laŭrajtan heredantinon de la trono de la Smeralda Urbo kaj do konstanta danĝero laŭ la uzurpinto. Ĉar se la popolo scius ke ŝi vivas, ili rapide Reĝinigus ŝin kaj redonus al ŝi ŝian laŭjustan postenon.”

“Logika argumento!” kriis la Birdotimigilo. “Tute sendube Mombi partoprenis en la fia afero. Sed kiel helpas nin scii tion?”

“Necesas trovi Mombin,” respondis Glinda, “kaj devigi ŝin informi pri kie ŝi kaŝis la knabinon.”

“Mombi estas nun kun Reĝino Zingibra, en la Smeralda Urbo,” diris Tip. “Mombi faris la multajn obstaklojn kontraŭ ni, kaj devigis Zingibran minaci detr ui miajn amikojn kaj redoni min al la magiulinaĉo.”

“Sekve,” decidis Glinda, “kun mia armeo mi marŝos al la Smeralda Urbo kaj kaptos Mombin. Poste, eble ni povos devigi ŝin diri la veron pri Ozma.”

“Ŝi estas fimaljunulino!”

“Ŝi estas fimaljunulino!” komentis Tip, kiun tremigis pensi pri la nigra poto de Mombi; “ankaŭ obstina.”

“Ankaŭ mi estas tre obstina,” respondis la Sorĉistino, ridetante dolĉe; “do mi tute ne timas Mombin. Hodiaŭ mi faros ĉiujn necesajn preparojn, kaj je la krepusko morgaŭmatene ni marŝos kontraŭ la Smeraldan Urbon.”

image-118


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.