La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10. La Veturo al la Stana Lignohakisto

Tip estis trempita kaj akvo gutadis de ĉiu angulo de lia korpo; sed li sukcesis klini sin antaŭen kaj krii en la orelon de la Seg-Ĉevalo:

“Ĉesu barakti, idioto! Ĉesu barakti!”

La ĉevalo tuj ĉesis baraktadi kaj kviete kuŝis sur la surfaco, ĝia ligna korpo naĝis egalfacile kiel floso.

“Kion signifas tiu vorto ‘idioto’?” demandis la ĉevalo.

“Ĝi estas riproĉvorto,” respondis Tip, iom honta pro la vorto. “Mi uzas ĝin nur kiam mi koleras.”

“Do al mi plaĉas ankaŭ vin nomi idioto,” diris la ĉevalo. “Ĉar ne mi faris la riveron nek mi metis ĝin tien; do nur riproĉvorto taŭgas por persono kiu ekkoleras kontraŭ min ĉar ni falis en akvon.”

“Tute evidente,” respondis Tip; “mi agnoskas ke mi maltaŭge parolis.” Poste li kriis al la Kukurbokapo: “ĉu vi bone statas, Joĉjo?”

Ili ne aŭdis respondon. Do la knabo vokis al la Reĝo: “ĉu vi bone statas, via moŝto?”

La Birdotimigilo ĝemis.

“Iel mi malbone statas,” li diris per malforta voĉo.

“Vere malseka estas ĉi tiu akvo!”

Tip estis tiel firme ligita per la ŝnuro ke li ne povis turni sian kapon por rigardi siajn akompanantojn; do li diris al la Seg-Ĉevalo:

“Remu per viaj kruroj al la bordo.”

La ĉevalo obeis, kaj kvankam ili flosis malrapide, ili fine atingis la transan riverbordon ĉe loko sufiĉe malalta por ke la besto povu rampi surteren.

Iom malfacile la knabo sukcesis preni sian tranĉilon el poŝo kaj tranĉi la ŝnuron kiu kunligis la rajdantojn kaj la lignan ĉevalon. Li aŭdis la Birdotimigilon fali surteren kun sponga sono, kaj post tio li mem rapide deĉevaliĝis kaj rigardis sian amikon Joĉjo.

La ligna korpo, kun sia brilega vestaro, ankoraŭ sidis rekta sur la dorso de la ĉevalo; sed mankis la kukurba kapo, kaj nur la akrigita stangeto kiu uziĝis kiel kolo videblis. Kaj la Birdotimigilo, nu, la pajlo en lia korpo estis subskuita de la malglata irado kaj puŝis sin dense en liajn krurojn kaj la malsupran parton de lia korpo – kiu aspektis tre dika kaj ronda dum lia supra parto aspektis kiel malplena sako. Sur sia kapo la Birdotimigilo ankoraŭ portis la pezan kronon, kiu kudritis al la kapo por ke li ne perdu ĝin; sed la kapo estis nun tiom malseka kaj malrigida ke la pezo de la oro kaj de la juveloj antaŭenpendis kaj kunpremis la pentritan vizaĝon tiom ke li aspektis precize kiel Japana mopso.

Tip volonte ridus – se li ne tiom maltrankviliĝus pri sia kreito Joĉjo. Nu la Birdotimigilo, kvankam damaĝita, restis kompleta, sed la kukurba kapo tiom necesa por la ekzisto de Joĉjo mankis; do la knabo prenis longan stangon kiu bonfortune kuŝis proksime kaj maltrankvile returnis sin al la akvo.

image-060
LA KNABO POVIS TIRI LA KUKURBOKAPON AL LA BORDO

image-061
LA SEG-ĈEVALO SKUIĜADIS KURANTE TRANS LA KAMPOJN

Malproksime sur la akvo videblis la ora koloro de la kukurbo, kiu trankvile balanciĝis sur la ondoj.

Tiumomente ĝi estis tute ne atingebla por la knabo, sed post iom da tempo ĝi flosis pli proksimen ĝis la knabo povis tuŝi ĝin per stango kaj tiri ĝin al la bordo. Post tio li portis ĝin al la supro de la bordo, zorge viŝis la akvon de ĝia kukurba vizaĝo per sia poŝtuko, kaj kuris kun ĝi al Joĉjo kaj remetis la kapon sur la kolon de la viro.

“Ho ve!” estis la unuaj vortoj de Joĉjo. “Kia spertaĉo! Ĉu akvo putrigas kukurbojn?”

Tip ne opiniis respondon necesa, ĉar li sciis ke ankaŭ la Birdotimigilo bezonas helpon. Do li zorgoplene elprenis la pajlon el la korpo kaj kruroj de la Reĝo, kaj disetendis ĝin en la sunlumo por ke ĝi sekiĝu. La malsekan vestaron li pendigis sur la korpo de la Seg-Ĉevalo.

“Se akvo putrigas kukurbojn,” komentis Joĉjo, profunde ĝemante, “mia vivo estos tre mallonga.”

“Mi neniam rimarkis putron de kukurboj pro akvo,” respondis Tip; “kondiĉe ke la akvo ne bolas. Se via kapo ne krevis, mia amiko, vi estas bonstata.”

“Nu, mia kapo tute ne krevis,” deklaris Joĉjo, pli feliĉe.

“Sekve, ne vin ĝenu,” respondis la knabo. “Kato tro pripensas kaj poste lamentas.”

“Do,” diris Joĉjo, serioze, “mi vere ĝojas ke mi ne estas kato.”

La suno rapide sekigadis la vestojn, kaj Tip disturnis la pajlon de lia Moŝto por ke la varmaj radioj sorbu la malsekon kaj refreŝigu kaj resekigu ĝin. Post ĝia sekiĝo, li remetis la pajlon en la Birdotimigilon, simetriigis la formon, kaj glatigis la vizaĝon tiel ke li denove portis sian kutiman gajan kaj ĉarman esprimon.

“Grandan dankon,” diris la monarko, gaje, dum li ĉirkaŭpromenis kaj trovis sin bonekvilibra. “Vere estas avantaĝe esti Birdotimigilo. Se apudestas amikoj por ripari, nenio tro pereiga povas okazi.”

“Ĉu eble varmega sunlumo krevigas kukurbojn?” diris Joĉjo, kun angora sono en la voĉo.

“Tute ne – tute ne!” respondis la Birdotimigilo, gaje. “Vi bezonas timi nur maljuniĝon, knabeto. Kiam via ora juneco pereis ni rapide apartiĝos – sed ne demandu al vi ĉu vi jam pereas; ni mem scios kaj informos vin. Sed venu! Ni rekomencu veturi. Mi volegas saluti mian amikon la Stanan Lignohakiston.”

Do ili residiĝis sur la Seg-Ĉevalon, Tip tenis firme la stangon, la Kukurbokapo tenis firme Tipon, kaj la Birdotimigilo tenis firme la lignan framon de Joĉjo.

“Ne rapidu, ĉar nun oni ne plu postsekvas nin,” diris Tip al sia rajdbesto.

image-062
TIP REMETIS LA PAJLON EN LA BIRDOTIMIGILON

“Nur ke la suno ne bruligu miajn orelojn,” diris la Seg-Ĉevalo.

“Se tio okazos, ni donos al vi ĉapeleton kaj faros el vi seĝ-ĉevalo,” diris la Kukurbokapo malice.

La Seg-Ĉevalo kolere stampfis kaj retrenrulis tuberan okulon por rigardi Tipon.

“Jen,” li henis, “ĉu vi ne protektos min kontraŭ insultoj?”

“Kompreneble!” respondis Tip, komfortige. “Mi certas ke Joĉjo ne celis ofendi vin. Kaj ni nepre ne kverelu; ni devas resti bonaj amikoj.”

“Bone!” respondis la besto, “sed ne fidu kion diras tiu kukurbulo, li tro rapide perdas la kapon!”

Ne eblis trovi taŭgan respondon al tio, do dum kelka tempo ili rajdadis sen paroli.

Post iom da tempo la Birdotimigilo komentis:

“Memorigas pri la antaŭa tempo. Sur ĉi tiu herba teraltaĵo mi iam savis Doroteon kiam ŝin minacis la Pikantaj Abeloj de la Malbona Sorĉistino de la Okcidento.”

“Ĉu Pikantaj Abeloj damaĝas kukurbojn?” demandis Joĉjo, ĉirkaŭrigardante timoplene.

“Ili ĉiuj mortis, do ne gravas,” respondis la Birdotimigilo. “Kaj ĉi tie Noĉjo Hakisto detruis la Grizajn Lupojn de la Malbona Sorĉistino.”

“Kiu estis Noĉjo Hakisto?” demandis Tip.

“Tiel nomiĝas mia amiko la Stana Lignohakisto,” respondis lia Moŝto. “Kaj ĉi tie la Flugantaj Simioj kaptis kaj ligis nin, kaj forflugis portante malgrandan Doroteon,” li pludiris, kiam ili veturis iom pli.

“Ĉu Flugantaj Simioj manĝas kukurbojn?” demandis Joĉjo, tremante pro timo.

“Mi ne scias; sed vi ne bezonas ĝeni vin, ĉar la Flugantaj Simioj nun estas sklavoj de Glinda la Bona, kiu posedas la Oran Ĉapon kiu estras iliajn servojn,” diris la Birdotimigilo, penseme.

Tiam la pajloplena monarko perdiĝis en sia pensado pri la iamaj aventuroj. Kaj la Seg-Ĉevalo skuiĝadis kurante trans la florkovritajn kampojn kaj portis siajn rajdantojn rapide survoje.

Vesperiĝis post nelonge, kaj sekvis la senlumaj ombroj de la nokto. Do Tip haltigis la ĉevalon kaj ĉiuj deĉevaliĝis.

“Mi lacegas,” diris la knabo, oscedegante; “kaj la herbaro estas mola kaj nevarma. Ni kuŝu ĉi tie kaj dormu ĝis la mateno.”

“Mi ne povas dormi,” diris Joĉjo.

“Mi neniam dormas,” diris la Birdotimigilo.

“Mi eĉ ne komprenas kion signifas dormi,” diris la Seg-Ĉevalo.

“Tamen, ni devas kompati ĉi tiun kompatindan knabon, kiu konsistas el karno kaj ostoj kaj sango, kaj laciĝas,” proponis la Birdotimigilo laŭ sia kutima helpema maniero. “Mi memoras ke estis same rilate al malgranda Doroteo. Ni ĉiam devis sidi dumnokte dum ŝi dormis.”

“Mi bedaŭras,” diris Tip plorete, “mi ne kulpas. Kaj mi ankaŭ malsategas!”

“Jen nova danĝero!” komentis Joĉjo, malĝoje.

“Espereble vi ne amas manĝi kukurbojn.”

“Nur se oni boligas ilin kaj metas ilin en tortojn,” respondis la knabo, ridante. “Do vi ne bezonas timi min, amiko Joĉjo.”

“Kia malkuraĝulo, tiu Kukurbokapo!” diris la SegĈevalo, malestime.

“Ankaŭ vi eble estus malkuraĝa, se vi scius ke vi putros!” respondis Joĉjo, kolere.

“Trankvile! – trankvile!” interrompis la Birdotimigilo; “ni ne kverelu. Ĉiu el ni havas mankojn, karaj amikoj; do ni strebu kompati unu la alian. Kaj ĉar ĉi tiu kompatinda knabo estas malsata kaj havas tute nenian manĝaĵon, ni ĉiuj silentu kaj lasu lin dormi; ĉar oni diras ke dormante karnulo povas forgesi eĉ malsaton.”

“Dankon!” krietis Tip, dankeme. “Via Moŝto estas egale bona kiel saĝa – kaj tio estas tre granda laŭdo!”

Do li etendis sin sur la herbaro kaj, uzante la pajloplenan Birdotimigilon kiel kusenon por sia kapo, li baldaŭ endormiĝis.

image-063


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.