La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

15. Kaptitaj de la Reĝino

Proksimiĝinte al la pordoj de la Smeralda Urbo la veturantoj trovis ĝin gardata de du knabinoj de la Revolucia Armeo, kiuj obstaklis ilian eniron, tirinte siajn trikilojn el sia hararo kaj minacante piki la unuan proksimiĝanton.

Sed la Stana Lignohakisto ne timis.

“Plej malbone, ili sukcesos grati mian belan nikelan kovraĵon,” li diris. “Sed ne estos ‘plej malbone’, ĉar mi kredas ke mi povos fortimigi tiujn absurdajn soldatinojn tre facile. Zorge sekvu min, ĉiu el vi!”

Post tio, svingante sian grandan hakilon dekstren kaj maldekstren antaŭ si, li iris al la pordo, kaj la aliaj sekvis lin senhezite.

La knabinoj, kiuj tute ne anticipis reziston, timegis pro la svingado de la brila hakilo kaj forkuris kriante en la urbon; kaj niaj veturantoj trapasis la pordojn sendanĝere kaj marŝis laŭ la verda marmora pavimo de la larĝa strato direkte al la reĝa palaco.

“Ni baldaŭ remetos vian Moŝton sur la tronon,” diris la Stana Lignohakisto, ridante pro sia facila konkero je la gardistinoj.

“Dankon, amiko Noĉjo,” respondis la Birdotimigilo, dankeme. “Nenio povas rezisti vian amantan koron kaj vian akran hakilon.”

Dum ili preteriris la vicojn de domoj ili vidis tra la malfermitaj pordoj ke viroj balaadas kaj senpolvigas kaj purigas telerojn, dum la virinoj sidas en grupoj klaĉante kaj ridante.

“Kio okazis?” la Birdotimigilo demandis al malfeliĉaspektanta viro kun granda barbo, kiu portas antaŭveston kaj puŝas infanĉareton laŭ la trotuaro.

“Nu, okazis revolucio, via Moŝto – kion vi certe nur tro bone scias,” respondis la viro; “kaj post via foriro, la virinoj estras laŭ sia volo. Mi ĝojas ĉar vi decidis reveni kaj reestigi ordon, ĉar mastrumadi en la hejmo kaj prizorgi infanojn eltrivas ĉiun viron en la Smeralda Urbo.”

“Hmm!” diris la Birdotimigilo, penseme. “Se estas tiom malfacile, kiel la virinoj tiel facile sukcesis pri ĝi?”

“Mi tute ne scias,” respondis la viro, profunde ĝemante. “Eble la virinoj estas faritaj el fero.”

Dum ili laŭiradis la straton, neniu penis obstakli ilin. Pluraj virinoj ĉesis klaĉadi sufiĉe longe por scivoleme rigardi niajn amikojn, sed tuj ili forturnis sin ridante aŭ rikanante kaj rekomencis babiladi.

Kaj kiam ili renkontis plurajn knabinojn el la Revolucia Armeo, tiuj soldatinoj, anstataŭ ektimi aŭ surpriziĝi, nur flanken paŝis kaj senproteste permesis ilin pluiri.

Tiu ago maltrankviligis la Birdotimigilon.

“Mi timas ke ni eniras kaptilon,” diris li.

“Absurde!” respondis Noĉjo Hakisto, fidoplene; “la malsaĝulinoj jam estas konkeritaj!”

Sed la Birdotimigilo skuis sian kapon dubomaniere, kaj Tip diris:

“Estas multe tro facile. Tute certe atendas nin danĝero.”

“Mi atentos,” respondis lia Moŝto.

Sen obstaklo ili atingis la reĝan palacon kaj suprenpaŝis la marmorajn ŝtupojn, kiuj iam estis dike kovritaj per smeraldoj sed nun estis plenaj de truetoj kie la juveloj senkompate estis eltiritaj de la Revolucia Armeo. Kaj eĉ ne unu ribelantino baris la vojon.

image-087
“ESTAS MULTE TRO FACILE”

Tra la arkaj koridoroj kaj en la belegan tronĉambron marŝis la Stana Lignohakisto kaj liaj sekvantoj, kaj tie, kiam la verdaj silkaj kurtenoj estis malantaŭ ili, ili vidis kuriozaĵon.

Sidanta sur la brilanta trono estis Generalo Zingibra, kun la preskaŭ-plej-bona krono de la Birdotimigilo sur ŝia kapo, kaj la reĝa sceptro estis en ŝia dekstra mano. Skatolo da karamelaj bombonoj, el kiu ŝi manĝadis, kuŝis sur ŝiaj genuoj, kaj la knabino ŝajnis tute komforta en la reĝa medio.

La Birdotimigilo antaŭenpaŝis kaj frontis ŝin, dum la Stana Lignohakisto apogis sin sur sia hakilo kaj la aliaj staris duoncirkle malantaŭ lia Moŝto.

“Ĉu vi aŭdacas sidi sur mia trono?” demandis la Birdotimigilo, severe okulumante la entrudiĝintan knabinon. “Ĉu vi ne scias ke vi kulpe perfidis, kaj ke leĝo ordonas punon pro perfido?”

“La trono apartenas al kiu ajn sukcesis preni ĝin,” respondis Zingibra, dum ŝi malrapide manĝis plian bombonon. “Vi vidas ke mi prenis ĝin; do ĝuste nun mi estas Reĝino, kaj kiu min kontraŭas estas perfidulo kaj estas punenda laŭ la leĝo menciita de vi.”

Tiu vidpunkto pri la afero konfuzis la Birdotimigilon.

“Ĉu estas tiel, amiko Noĉjo?” li demandis, turninte sin al la Stana Lignohakisto.

“Nu, kiam temas pri la Juro, mi nenion povas diri,” respondis la Stana Moŝto; “ĉar oni neniam intencis ke la leĝoj estu kompreneblaj, kaj estas stulte provi.”

“Do kion ni faru?” demandis la Birdotimigilo, ĉagrenite.

“Kial ne edziĝi kun la Reĝino? Kaj tiam kaj ŝi kaj vi povos regi,” proponis la Ŝancel-Insekto.

Zingibra fikse rigardis la insekton kolerante.

“Kial ne resendi ŝin al ŝia patrino, kie ŝi devas esti?” demandis Joĉjo Kukurbokapo.

Zingibra sulkis la frunton.

“Kial ne enfermi ŝin en ŝrankon ĝis ŝi bone kondutos kaj promesos daŭre bonkonduti?” demandis Tip. La lipo de Zingibra kurbiĝis malestime.

“Aŭ bone skui ŝin!” diris la Seg-Ĉevalo.

“Ne,” diris la Stana Lignohakisto, “ni milde kaj ameme pritraktu la kompatindan knabinon. Ni donu al ŝi tiom da juveloj kiom ŝi povos porti, kaj forsendu ŝin feliĉa kaj kontenta.”

Kiam li diris tion, Reĝino Zingibra ridis laŭte, kaj la postan minuton ŝi trifoje kunfrapis siajn manojn, kvazaŭ signale.

“Vi estas tre absurdaj uloj,” diris ŝi; “sed enuigas min via sensencaĵo kaj mi ne plu akceptas toleri vin.”

Dum la monarko kaj liaj amikoj aŭskultis mirigate tiun impertinentan parolon, konsternaĵo okazis. La hakilo de la Stana Lignohakisto estis kaptita el liaj manoj de iu persono malantaŭ li, kaj li trovis sin senarmita kaj senhelpa. Samtempe ridego sonis en la oreloj de la fidela grupo, kaj kiam ili turnis sin por trovi el kie venis la sono, ili trovis sin ĉirkaŭitaj de la Revolucia Armeo. La knabinoj portis en ĉiu mano brilan trikilon. La tuta tronĉambro ŝajnis plena de la ribelantinoj, kaj la Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj komprenis ke ili nun estas kaptitaj.

“Nun vi komprenas ke estas malsaĝe, oponi la planon de virino,” diris Zingibra, gaje; “kaj ĉi tiu evento nur pruvas ke mi pli taŭgas por regi la Smeraldan Urbon ol Birdotimigilo. Mi havas nenian malbonvolon kontraŭ vi, mi certigas al vi; sed por ke vi ne ĝenu min estontece, mi ordonos ke vi ĉiuj detruiĝu. Escepte de la knabo, kiu apartenas al maljuna Mombi kaj estas redonenda al ŝi. La aliaj ne estas homoj, do ne estos fie detrui vin. La SegĈevalon kaj la korpon de la Kukurbokapo mi dishakigos por fajrobruligado; kaj la kukurbo mem estos utila en tortoj. La Birdotimigilo estos bona por komenci festofajron, kaj ni povos distranĉi la Stanan Lignohakiston kaj doni la pecetojn al la kaproj por manĝo. Kaj tiun gigantan Ŝancel-Insekton – ”

“Multe Pligrandigitan, mi petas,” interrompis la insekto.

“Mi opinias ke mi petos la kuiristinon prepari verdkelonian supon el vi,” pludiris la Reĝino, mediteme.

La Ŝancel-Insekto tremetis.

“Aŭ, se tio ne sukcesus, ni povus uzi vin por Hungara gulaŝo, boligitan kaj forte spicitan,” ŝi pludiris, kruele.

Tiu programo de ekstermado estis tiom terura ke la kaptitoj regardis unu la alian panikotime. Nur la Birdotimigilo ne cedis al malespero. Li staradis kviete antaŭ la Reĝino kaj lia frunto sulkiĝis pro profunda pensado dum li strebis elpensi eskapmanieron.

Dum li faris tion li sentis moviĝeton en la pajlo en la brusto. Tuj lia mieno transiris de malĝojo al ĝojo, kaj levinte manon li rapide malbutonumis la antaŭon de sia jako.

image-088
SIDANTA SUR LA TRONO ESTIS GENERALO ZINGIBRA

Tiun agon ja rimarkis la amaso da knabinoj ĉirkaŭ li, sed neniu el ili suspektis la signifon de lia ago ĝis eta griza muso saltis el lia brusto al la planko kaj forkuris inter la piedoj de la Revolucia Armeo. Alia muso rapide sekvis; kaj poste alia kaj alia, rapide kaj sinsekve. Kaj subite la Armeo aŭdigis terurkrion kiu facile plenigus la plej kuraĝan koron per konsterniĝo. La forkuro kiu sekvis fariĝis amasa, kaj la amasa forkuro fariĝis paniko.

image-089

Ĉar dum la alarmitaj musoj diskuradis ĉirkaŭ la ĉambro estis nur sufiĉa tempo por ke la Birdotimigilo rimarku kirlon de jupoj kaj briletadon de piedoj dum la knabinoj malaperis el la palaco – puŝante kaj kunfrapiĝante pro sia panikaj klopodoj eskapi.

La Reĝino, je la unua alarmo, ekstaris sur la kusenon de la trono kaj komencis danci frenezete sur la pintoj de siaj piedfingroj. Post tio muso suprenkuris la kusenojn, kaj per terurita salto kompatinda Zingibra flugis tute super la kapon de la Birdotimigilo kaj eskapis tra arka pordo – ŝi tute ne paŭzis dum sia sovaĝa forkuro ĝis ŝi atingis la baril-pordojn de la urbo.

Do, dum malpli longa tempo ol mi bezonas por priskribi la agon, la tronĉambro malpleniĝis kaj restis nur la Birdotimigilo kaj liaj amikoj, kaj la Ŝancel-Insekto profunde ĝemis pro rekuraĝiĝo dum li diris:

“Dank’ al la dioj, ni saviĝis!”

“Provizore, jes,” respondis la Stana Lignohakisto.

“Sed la malamikinoj revenos baldaŭ, mi certas.”

“Ni baru ĉiun enirejon de la palaco!” diris la Birdotimigilo. “Tiel ni akiros sufiĉan tempo por elpensi kion fari.”

Do ĉiuj, kun escepto de Joĉjo Kukurbokapo, kiu ankoraŭ estis ligita al la Seg-Ĉevalo, kuris al la diversaj enirejoj de la reĝa palaco kaj fermis la pezajn pordojn, riglis kaj ŝlosis ilin firme. Poste, sciante ke la Revolucia Armeo bezonos plurajn tagojn por rompi la barilojn, la aventurantoj kuniĝis denove en la tronĉambro por plani pri la milito.

image-090


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.