La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

19. La Famaj Dezirpiloloj de D-ro Nikidiko

La Stana Lignohakisto kutime estis pacema, sed kiam necesis li povis batali feroce kvazaŭ Romia gladiatoro.

Do, kiam la Monedoj preskaŭ renversis lin per sia subita alflugo, kaj iliaj akraj bekoj kaj ungoj minacis damaĝi lian brilantan kovraĵon, la Hakisto prenis sian hakilon kaj rapide cirkligis ĝin ĉirkaŭ sia kapo.

Sed kvankam multaj estis fortimigitaj tiumaniere, la birdoj estis tiom multaj kaj kuraĝaj ke ili daŭrigadis la atakon egale freneze kiel antaŭe. Kelkaj el ili pikis la okulojn de la Gumpo, kiu pendadis senhelpe super la nesto; sed la okuloj de la Gumpo estis el vitro kaj ne estis vundeblaj. Aliaj Monedoj atakis la Seg-Ĉevalon, sed tiu besto, ankoraŭ sur sia dorso, tiom koleroplene batadis per siaj lignaj kruroj ke li forpelis tiom da atakantoj kiom la hakilo de la Hakisto.

Trovinte sin tiel oponataj, la birdo ekatakis la pajlon de la Birdotimigilo, kuŝanta en la mezo de la nesto, kovranta Tipon kaj la Ŝancel-Insekton kaj la kapon de Joĉjo Kukurbokapo, kaj komencis forŝiri ĝin kaj forflugi kun ĝi, kaj disfaligi ĝin, pajleron post pajlero en la grandan abismon suban.

La kapo de la Birdotimigilo, ĉagrenate rimarkante tiun fidetruadon de lia interno, kriis al la Stana Lignohakisto ke tiu savu lin; kaj tiu bona amiko respondis per nova fluo de energio. Lia hakilo senĉese atakis la Monedojn, kaj feliĉe la Gumpo komencis rapide skuadi la du restantajn flugilojn fiksitajn al la maldekstra flanko de ĝia korpo. La moviĝo de tiuj flugilegoj plenteruris la Monedojn, kaj kiam la Gumpo per sia energiego liberigis sin de la roka hoko de kiu ĝi pendis, ĝi falis, skuante siajn flugilojn, sur la neston, kaj ĝiskore alarmite la birdoj forflugis kriante trans la montojn.

Kiam la lasta birdo jam malaperis, Tip rampis el sub la sofoj kaj helpis la Ŝancel-Insekton lin sekvi.

“Ni estas savitaj!” kriis la knabo, ĝojoplene.

“Vere jes!” respondis la Edukita Insekto, preskaŭ ame premante la rigidan kapon de la Gumpo pro sia ĝojo; “kaj savis nin la skuiĝado de la Aĵo kaj la bona hakilo de la Hakisto!”

“Se mi estas savita, do elprenu min!” kriis Joĉjo, kies kapo ankoraŭ restis sub la sofoj; kaj Tip sukcesis elruli la kukurbon kaj remeti ĝin sur ĝian kolon. Li ankaŭ ĝustigis la Seg-Ĉevalon, kaj diris al ĝi:

“Ni ŝuldas al vi multajn dankojn pro via brava batalado.”

“Mi kredas ke efektive ni tre bele eskapis,” komentis la Stana Lignohakisto, fiertone.

“Tute ne!” kriis kaveca voĉo.

image-108

Surprizite, ĉiuj turnis sin por rigardi la kapon de la Birdotimigilo, kiu kuŝas en la malantaŭo de la nesto.

“Mi estas tute ruinigita!” deklaris la Birdotimigilo, kiam li rimarkis ilian miregon.

“Ĉar kie estas la pajlo por plenigi mian korpon?”

Tiu timiga demando alarmis ilin ĉiujn. Ili terurite ĉirkaŭrigardis en la nesto, ĉar eĉ ne unusola pajlero restis. La Monedoj ŝtelintis eĉ la plej lastan eron kaj ĵetis ĉiom en la abismon kiu oscedis centojn da metroj suben.

“Mia povra, povra amiko!” diris la Stana Lignohakisto, preninte la kapon de la Birdotimigilo kaj ameme karesante ĝin; “kiu supozus ke vin trafos tia sorto?”

“Mi agis por savi miajn amikojn,” respondis la kapo; “kaj min ĝojigas ke mi pereis noble kaj malegoisme.”

“Sed kial vi ĉiuj estas tiom malgajaj?” demandis la Ŝancel-Insekto. “La vestoj de la Birdotimigilo restas nedamaĝitaj.”

“Jes,” respondis la Stana Lignohakisto; “sed la vestoj de nia amiko estas senutilaj sen plenigaĵo.”

“Kial ni ne plenigu lin per mono?” demandis Tip.

“Mono!” ĉiuj kriis koruse, mirigite.

“Certe,” diris la knabo. “En la malsupro de la nestoj estas miloj da unudolaraj biletoj – kaj dudolaraj – kaj kvindolaraj – kaj dek-, kaj dudek-, kaj kvindek-dolaraj. Sufiĉe por plenigi dekon da Birdotimigiloj. Kial ne uzi la monon?”

La Stana Lignohakisto komencis dismovi la rubaĵon per la tenilo de sia hakilo; kaj, ja vere, kion ili antaŭe supozis nur senvaloraj paperaĵoj montriĝis esti biletoj diversvaloraj, kiujn la Monedoj dum multaj jaroj ŝteladis el la vilaĝoj kaj urboj kiujn ili vizitis.

Giganta riĉaro kuŝadis en tiu neatingebla nesto; kaj, post konsento de la Birdotimigilo, oni rapide plenumis la proponon de Tip.

image-109

Ili prenis la plej novajn, plej purajn biletojn kaj apartigis ilin laŭ valoroj. Ili plenigis la maldekstran kruron kaj boton de la Birdotimigilo per kvindolaraj biletoj; lian dekstran kruron per dekdolaraj, kaj lian korpon ili plenplenigis per kvindekdolaraj, centdolaraj kaj mildolaraj biletoj tiom ke li apenaŭ povis komforte butonumi sian jakon.

“Vi nun,” diris la Ŝancel-Insekto, impone, kiam la tasko estis finita, “estas la plej valora persono en la grupo; kaj ĉar vi estas inter fidelaj amikoj, vi ne bezonas timi elspeziĝon.”

“Dankon,” respondis la Birdotimigilo. “Mi estas kvazaŭ renaskita. Kaj kvankam unuavide oni povus supozi min bankkesto, mi petas memori ke mia cerbo ankoraŭ konsistas el la antaŭa materialo. Kaj mia cerbo estas la posedaĵo kiu ĉiam faris el mi fidelan helpanton dum krizoj.”

“Nu, troviĝas nun krizo,” komentis Tip; “kaj se via cerbo ne sukcesos savi nin, ni devos resti dum nia tuta vivo en ĉi tiu nesto.”

“Kion pri la dezirpiloloj?” demandis la Birdotimigilo, prenante la skatolon el sia poŝo. “Ni povos uzi ilin por eskapi.”

“Nur se ni povos kalkuli deksepon per duoj,” respondis la Stana Lignohakisto. “Sed nia amiko la Ŝancel-Insekto pretendas esti multe edukita, do certe li facile elpensos kiel fari tion.”

“Ne temas pri edukiĝo,” respondis la Insekto; “temas nur pri matematiko. Mi vidis la profesoron kalkuladi sur la nigra tabulo, kaj li pretendis ke oni povas fari ĉion ajn per x-oj kaj y-oj kaj a-oj, kaj tiaĵoj, kiam oni intermiksas ilin kun multaj plusoj kaj minusoj kaj egaloj, ktp. Sed mi tute ne memoras eĉ unu vorton lian pri kalkulado de la malpara nombro dek sep per la para nombro du.”

image-110
LIA HAKILO PRESKAŬ FULMIS INTER LA MONEDOJ

“Ĉesigu! ĉesigu!” kriis la Kukurbokapo. “Vi dolorigas mian kapon.”

“Kaj la mian,” diris la Birdotimigilo. “Via matematiko al mi ŝajnas simila al botelo da miksitaj pikloj – ju pli oni klopodas elpreni celatan piklon, des malpli oni sukcesas. Mi certas ke se la tasko ja fareblas, ĝi fariĝas tre simple.”

“Jes,” diris Tip; “Mombaĉo ne sciis uzi x-ojn kaj minusojn, ĉar ŝi neniam studis en lernejo.”

“Kial ne komenci per duono de unu?” demandis la Seg-Ĉevalo abrupte. “Tiel ĉiu ajn povas kalkuli deksepon per duoj tre facile.”

Ili interrigardis sin tre surprizite, ĉar la Seg-Ĉevalo opiniiĝis la plej stulta membro de la grupo.

“Vi tute hontigas min,” diris la Birdotimigilo, profunde klinante sin antaŭ la Seg-Ĉevalo.

“Tamen, la besto pravas,” deklaris la Ŝancel-Insekto; “ĉar duoble duono estas unu, kaj se oni atingas unun estas facile kalkuli ekde unu ĝis deksep per duoj.”

“Mirigas min ke mi mem ne elpensis tion,” diris la Kukurbokapo.

“Ne min,” respondis la Birdotimigilo. “Vi ne estas pli saĝa ol ni, ĉu? Sed ni tuj esprimu deziron. Kiu la unua glutos pilolon?”

“Vi mem,” proponis Tip.

“Mi ne kapablas,” diris la Birdotimigilo.

“Kial? Vi havas buŝon, ĉu ne?” demandis la knabo.

“Jes; sed mia buŝo estas nur pentrita, neniu glutado ligiĝis al ĝi,” respondis la Birdotimigilo. “Efektive,” li pludiris, rigardante de unu al la alia kritikeme, “mi kredas ke inter ni nur la knabo kaj la Ŝancel-Insekto kapablas gluti.”

Komprenante ke tio estas vera, Tip diris:

“Do mi entreprenos la unua fari deziron. Donu al mi Arĝentan Pilolon.”

Tion klopodis fari la Birdotimigilo; sed liaj gantoj tro mallertis por teni tiom malgrandan objekton, do li etendis la skatolon al la knabo dum Tip elprenis kaj glutis pilolon.

“Kalkulu!” kriis la Birdotimigilo.

“Duono, unu, tri, kvin, sep, naŭ, dek unu,” kalkulis Tip, “dek tri, dek kvin, dek sep.”

“Nun deziru!” diris la Stana Lignohakisto urĝante lin.

Sed tuj la knabo komencis suferi tiom timigajn dolorojn ke li alarmiĝis.

“La pilolo venenis min!” li anhelis; “O-o! O-o-o-oo! Huj! Murdo! Fajro! O-o-o!” kaj li falis sur la plankon de la nesto kaj tiom tordis sin ke li timigis ĉiujn.

“Kiel ni povos helpi vin? Parolu, mi petegas!” diris la Stana Lignohakisto, dum larmoj fluadis laŭ liaj nikelaj vangoj.

“Mi-mi ne scias!” respondis Tip. “O-o! Ke mi ne estu glutinta tiun pilolon!”

Tuj la doloro ĉesis, kaj la knabo restariĝis kaj trovis ke la Birdotimigilo mirege rigardadas la enhavon de la piproskatolo.

“Kio okazis?” demandis la knabo, iom honta pro sia ĵusa kriado.

“Nu, ĉiuj tri piloloj reestas en la skatolo!” diris la Birdotimigilo.

image-111

“Kompreneble,” deklaris la Ŝancel-Insekto. “Tip deziregis ne glutinti pilolon. Nu, lia deziro plenumiĝis kaj li ne glutintis ĝin. Do kompreneble tri piloloj estas en la skatolo.”

“Ĉu vere? Sed la pilolo tamen doloregis,” diris la knabo.

“Ne eble!” deklaris la ŜancelLa Eksterordinara Lando Oz Insekto. “Ĉar vi tute ne glutis ĝin, la pilolo ne povas dolorinti vin. Kaj ĉar la plenumiĝo de via deziro pruvas ke vi ne glutis la pilolon, estas klare ke vi ne suferis pro doloro.”

“Do la imitado de doloro estis eksterordinare reala,” respondis Tip, kolere. “Vi mem provu la sekvan pilolon. Ni jam perdis unu deziron.”

“Tute ne!” protestis la Birdotimigilo. “Restas ankoraŭ tri piloloj en la skatolo, kaj ĉiu pilolo plenumos unu deziron.”

“Nun vi dolorigas mian kapon,” diris Tip. “Mi tute ne komprenas. Sed mi rifuzas plian pilolon, mi certigas vin!” Kaj dirinte tion li retiris sin plore al la malantaŭo de la nesto.

“Nu,” diris la Ŝancel-Insekto, “mi mem devos savi nin laŭ mia plej Multe Pligrandigita kaj Plene Edukita maniero; ĉar ŝajne nur mi kaj kapablas kaj akceptas esprimi deziron. Donu al mi pilolon.”

Li glutis ĝin senhezite, kaj ĉiuj ĉirkaŭstaris admirante lian kuraĝon dum la Insekto kalkulis deksepon per duoj sammaniere kiel Tip kalkulis. Kaj ial – eble ĉar Ŝancel-Insektoj havas pli fortikajn stomakojn ol knaboj – la arĝentaĵo tute ne doloris ĝin.

“Mi deziras ke la rompitaj flugiloj de la Gumpo estu riparitaj kaj bonaj kvazaŭ novaj!” diris la Ŝancel-Insekto, per malrapida, impona voĉo.

Ĉiu turnis sin por rigardi la Aĵon, kaj mire trovis ke jam plenumiĝis la deziro ke la Gumpo kuŝu antaŭ ili perfekte riparita, kaj tiom kapabla flugi tra la aero kiom ĝi kapablis kiam ĝi unue viviĝis sur la tegmento de la palaco.

image-112


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.