La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3. La Forkuro de la Fuĝantoj

image-018

Tip pensadis.

“Estus malagrable daŭre duri,” li pensis ribeleme, “kaj mi rufuzas. Jam de jaroj mi ĝenas ŝin, laŭ ŝi; do ŝi volas nuligi min. Nu, ekzistas pli facila maniero ol fariĝi statuo. Neniu knabo ĝuus staradi senĉese en la mezo de florĝardeno! Mi forkuros, tion mi faros – kaj plejbone estos forkuri antaŭ ol mi devos gluti tiun trinkaĉon en la poto.”

Li atendis ĝis la ronkado de la magiistino sciigis ke ŝi profunde dormas, kaj levis sin senbrue kaj iris al la ŝranko por trovi manĝaĵon.

“Ne utilos komenci vojaĝon sen manĝaĵoj,” li decidis, priserĉante la malplenajn bretojn.

Li trovis kelkajn panpecojn; sed li devis serĉi en la korbo de Mombi por trovi la fromaĝon kiun ŝi portintis el la vilaĝo. Serĉante en la korbo li ektrovis la piproskatolon en kiu estis la “Vivopulvoro”.

“Mi kunportu ankaŭ ĉi tion,” li pensis, “se ne, do Mombi plu misuzos ĝin.” Do li metis la skatolon en sian poŝon, kun la pano kaj fromaĝo.

Post tio li zorgoplene foriris el la domo kaj fermis la pordon. Ekster la domo la luno kaj la steloj briladis, kaj la nokto ŝajnis paca kaj alloga post la senaera kaj odoraĉa kuirejo.

“Volonte mi foriros,” diris Tip, mallaŭte; “ĉar neniam mi amis tiun maljunulinaĉon. Mi ne komprenas kial mi ekloĝis kun ŝi.”

Dum li marŝis malrapide al la vojo penso haltigis lin.

“Mi ne volas forlasi Joĉjon Kukurbokapon ĉe amomanka Mombaĉo,” li murmuris. “Joĉjo apartenas al mi, mi faris lin – kvankam la sorĉistinaĉo vivigis lin.”

Li retreniris al la bovinejo kaj malfermis la pordon de la stalo kie la kukurbokapa viro restis.

image-020
“TIP KONDUKIS LIN LAŬ LA VOJO.”

Joĉjo staris en la mezo de la stalo, kaj per la lunlumo Tip povis vidi ke li plu ridetas tute feliĉe.

“Venu!” diris la knabo, pergeste indikante la pordon.

“Kien?” demandis Joĉjo.

“Vi scios tuj kiam mi scios,” respondis Tip, ridetante simpatie dum li rigardis la kukurban vizaĝon. “Nun ni nur bezonas marŝadi.”

“Bone,” respondis Joĉjo, kaj li marŝis mallerte el la stalo en la lunlumon.

Tip turnis sin al la vojo kaj la viro sekvis. Joĉjo marŝis lame; fojfoje krurartiko inversigis sin kaj preskaŭ faligis lin. Sed la Kukurbokapo tuj rimarkis kaj komencis pli zorge marŝi; sekve li malpli ofte akcidentis.

Tip kondukis lin laŭ la vojo tute sen halti. Ili ne povis rapidi, sed ili marŝis senĉese; kiam la suno forsinkis kaj la luno ekrigardeti super la montetojn ili jam iris tiom ke la knabo ne bezonis timi ke la maljuna magiistino sekvos ilin. Krome, li sekvis unue unu vojon, poste alian, tiel ke se iu sekvus ilin, estus tre malfacile diveni kiudirekten ili iris, aŭ kie serĉi ilin.

Sufiĉe kontenta ke li evitis – almenaŭ provizore – fariĝi marmora statuo, la knabo haltigis sian akompananton kaj sidiĝis sur rokon apud la vojo.

image-021

“Ni iom manĝu,” li diris.

Joĉjo Kukurbokapo rigardis Tipon interesate, sed rifuzis kunmanĝi.

“Ŝajne mi fariĝis alispeca ol vi,” li diris.

“Mi scias,” respondis Tip; “ĉar mi faris vin.”

“Ho! Ĉu?” demandis Joĉjo.

“Certe. Kaj kunmetis vin. Kaj ĉizis viajn okulojn kaj nazon kaj orelojn kaj buŝon,” diris Tip fiere. “Kaj vestis vin.”

Joĉjo kritikocele rigardis siajn korpon kaj membrojn.

“Laŭ mia opinio, vi tre bone faris min,” li komentis.

“Ne tre,” respondis modeste Tip; ĉar li komencis vidi kelkajn difektojn en la konstruita viro. “Mi ne sciis ke ni kunveturos; alie, mi eble pli zorgus.”

“Nu, do,” diris la Kukurbokapo, per surprizesprima tono, “vi ja estas mia kreinto – vi estas mia patro!”

“Pli precize, via inventinto,” respondis la knabo ridante. “Jes, filo; mi kredas ke tio mi estas!”

“Kaj mi ŝuldas al vi obeon,” pludiris la viro, “kaj vi ŝuldas al mi – subtenon.”

“Precize tiel,” deklaris Tip, levante sin. “Do ni rekomencu marŝi.”

“Kien ni iras?” demandis Joĉjo, kiam ili plu marŝadis.

“Mi ne certas,” diris la knabo; “sed mi kredas ke ni iras suden, kaj tiel pli-malpli baldaŭ ni atingos la Smeraldan Urbon.”

“Kia estas tiu urbo?” demandis la Kukurbokapo.

“Nu, ĝi estas la centro de la Lando Oz, ĝi estas la plej granda urbo en la tuta lando. Mi mem neniam estis tie, sed mi aŭdis ĉion pri ĝia historio. Ĝin konstruis mirinda Sorĉisto nomita Oz, kaj ĉio tie estas verdkolora – samkiel ĉio en ĉi tiu lando de la Gilikuloj estas purpurkolora.”

“Ĉu ĉio ĉi tie estas purpura?” demandis Joĉjo.

“Kompreneble ke jes. Ĉu vi ne vidas?” respondis la knabo.

“Mi kredas ke mi estas kolorblinda,” diris la Kukurbokapo, atente ĉirkaŭrigardinte.

“Nu, la herbaro estas purpura, kaj la arboj estas purpuraj, kaj la domoj kaj la bariloj estas purpuraj,” klarigis Tip. “Eĉ la koto sur la vojoj estas purpura. Sed en la Smeralda Urbo ĉio estas verda kvankam ĝi estas purpura ĉi tie. Kaj en la Lando de la Manĝtuloj, oriente, ĉio estas blua; kaj en la suda lando de la Kveluloj ĉio estas ruĝa; kaj en la okcidenta lando de la Palpbrumoj, kie regas la Stana Lignohakisto, ĉio estas flava.”

“Ho!” diris Joĉjo. Post paŭzo li pludemandis: “Ĉu vi diris ke Stana Lignohakisto regas la Palpbrumojn?”

“Jes; li estis unu el la helpantoj de Doroteo kiam ŝi devis detrui la Malbonan Sorĉistinon de la Okcidento, kaj ĉar la Palpbrumoj multe dankemis ili invitis lin esti la reganto – samkiel la popolo de la Smeralda Urbo invitis la Birdotimigilon regi ilin.”

“Ve!” diris Joĉjo. “Min konfuzas tiom da historio. Kiu estas la Birdotimigilo?”

“Alia amiko de Doroteo,” respondis Tip.

“Kaj kiu estas Doroteo?”

“Ŝi estis knabino kiu venis ĉi tien el Kansas, loko en la granda ekstera mondo. Ciklono blovis ŝin al la Lando Oz, kaj dum ŝi estis ĉi tie la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto akompanis ŝin dum ŝi marŝadis.”

“Kaj kie ŝi estas nun?” demandis la Kukurbokapo.

“Glinda la Bona, kiu regas la Kvelulojn, resendis ŝin hejmen,” diris la knabo.

“Ho. Kaj la Birdotimigilo?”

“Mi jam diris. Li regas la Smeraldan Urbon,” respondis Tip.

“Sed vi diris ke ĝin regas mirinda Sorĉisto,” kontraŭdiris Joĉjo, ŝajne pli kaj pli konfuzita.

“Nu, jes, mi diris tion. Sed atentu dum mi klarigos,” diris Tip, malrapide parolante kaj rekte rigardante en la okulojn de la ridetanta Kukurbokapo.

“Doroteo iris al la Smeralda Urbo por peti la Sorĉiston resendi ŝin al Kansas; kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto akompanis ŝin. Sed la Sorĉisto ne povis resendi ŝin, ĉar li efektive ne estis tre kapabla Sorĉisto. Kaj ili ekkoleris kontraŭ la Sorĉisto, kaj minacis dissciigi pri li; do la Sorĉisto faris grandan balonon kaj eskapis per ĝi, kaj post tiam neniu revidis lin.”

“Nu, jen tre interesa historio,” diris Joĉjo, tre kontenta; “kaj mi plene komprenas ĉion – nur ne la klarigon.”

“Plaĉas al mi tio,” respondis Tip. “Post la foriro de la Sorĉisto, la popolo de la Smeralda Urbo reĝigis Lian Moŝton la Birdotimigilon; kaj mi aŭdis ke li fariĝis tre amata reganto.”

“Ĉu ni renkontos tiun strangan Reĝon?” demandis Joĉjo, interesate.

“Kial ne?” respondis la knabo; “krom se vi preferas ion alian.”

“Ho, ne, kara Paĉjo,” diris la Kukurbokapo. “Mi volonte iros kun vi kien ajn vi deziros.”

image-022


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.