La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

21. La Stana Lignohakisto Deŝiras Rozon

image-119

La Armeo de Glinda la Bona aspektis grandioza kaj impona kiam ĝi grupiĝis je la mateniĝo antaŭ la pordego de la palaco. La uniformoj de la soldatinoj estis belaj kaj gajkoloraj, kaj iliaj arĝentopintaj lancoj estis brilantaj, la longaj teniloj estis inkrustitaj per perlamoto. La oficirinoj portis akrajn, brilantajn glavojn, kaj ŝildojn kovritajn per pavoplumoj; vere ŝajnis ke neniu malamiko iel povus venki tiel gloran armeon.

La Sorĉistino estis portata en bela palankeno, kiu similis al la korpo de kaleŝo, kun pordoj kaj fenestroj kun silkaj kurtenoj; sed anstataŭ radoj, kiujn havas kaleŝo, la palankeno restis sur du longaj, horizontalaj stangoj, kiujn portis la ŝultroj de dekdu servistinoj.

La Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj decidis veturi en la Gumpo, por tiel povi egale rapidi kiel la armeo; do, tuj kiam Glinda komencis kaj dum la reĝina bando ludis inspiran muzikon kaj ŝiaj soldatinoj formarŝis, niaj amikoj sursofiĝis kaj sekvis. La Gumpo malrapide flugadis tuj super la palankeno en kiu veturis la Sorĉistino.

“Atentu,” diris la Stana Lignohakisto al la Birdotimigilo, kiu sin klinis trans la flankon por rigardi la armeon sub si.

image-121

“Ne falu.”

“Ne gravus,” komentis la edukita Ŝancel-Insekto; “li ne povos rompiĝi, ĉar li ĉiam falos sur sian monolitan naturon.”

“Mi ordonis ke vi – ” komencis Tip, riproĉavoĉe.

“Jes ja!” diris la Ŝancel-Insekto, tuje. “Pardonu min. Mi strebos subpremi mian vortludemon.”

“Vi devos sukcesi pri tio,” deklaris la knabo. “Se vi volas plu akompani nin.”

“Ve! Min plorigus apartiĝi de vi post tiom da tempo!” murmuris la Insekto, emocie; do Tip forlasis la temon.

La armeo plumarŝadis senpaŭze, sed kiam noktiĝis ili ankoraŭ ne atingis la murojn de la Smeralda Urbo.

Tamen, per la malforta lumo de la nova luno, la soldatinoj de Glinda ĉirkaŭis la urbon kaj starigis siajn skarlatajn silkajn tendojn sur la verda herbaro.

La tendo de la Sorĉistino estis pli granda ol la aliaj, kaj konsistis el pure blanka silko, kaj super ĝi flirtadis skarlataj flagoj. Oni starigis tendon ankaŭ por la Birdotimigilo kaj liaj amikoj; kaj post tiuj preparoj, laŭ militistaj precizo kaj rapido, la armeo eniris siajn tendojn por ripozi.

image-122

Multe miregis Reĝino Zingibra la postan matenon kiam ŝiaj soldatinoj alkuris por informi ŝin pri la grandega armeo ĉirkaŭanta ilin. Ŝi tuj grimpis la ŝtupojn de alta turo de la reĝa palaco kaj ĉiudirekte vidis standardojn flirtantajn, kaj la granda blanka tendo de Glinda staris rekte antaŭ la pordoj.

“Nepre ni venkiĝos!” kriis Zingibra, malespere; “ĉar kiel povos niaj trikiloj superi la longajn lancojn kaj timigajn glavojn de niaj malamikinoj?”

“Estos plej bone,” diris knabino, “ke ni cedu kiel eble plej rapide, por ke ni ne vundiĝu.”

“Tute ne,” respondis Zingibra, pli kuraĝe.

“La malamikinoj plu estas ekster la muroj, do ni penu akiri pli da tempo per intertraktado kun ili. Iru kun pacflago al Glinda kaj demandu al ŝi kial ŝi aŭdacis invadi mian regnon, kaj kion ŝi postulas.”

Do la knabino trairis la pordegon, portante blankan standardon por indiki ke ŝi celas pacon, kaj iris al la tendo de Glinda.

“Diru al via Reĝino,” diris la Sorĉistino al la knabino, “ke ŝi transdonu al mi maljunan Mombin kiel kaptitinon. Se ŝi faros tion, mi ne plu ĝenos ŝin.”

Nu, kiam la Reĝino ricevis tiun komunikon ĝi tre ĉagrenis ŝin, ĉar Mombi estis ŝia ĉefa konsilistino, kaj Zingibra multe timis la maljunulinaĉon. Sed ŝi alvokis Mombin, kaj raportis al ŝi kion diris Glinda.

“Mi antaŭvidas danĝeron por ni ĉiuj,” murmuris la maljuna magiulino, rigardinte en magian spegulon kiun ŝi portis en poŝo. “Sed eble ni tamen sukcesos eskapi per trompo, eĉ kvankam tiu Sorĉistino opinias sin tre lerta.”

“Ĉu ne estus pli sendanĝere ke mi transdonu vin al ŝi?” demandis Zingibra, nervoze.

“Per tio vi perdus la tronon de la Smeralda Urbo!” respondis la magiulino, emfaze. “Sed se vi permesos ke mi agu laŭ mia volo, mi facile savos kaj vin kaj min.”

“Do agu laŭvole,” respondis Zingibra, “ĉar estas tre aristokratece esti Reĝino, kaj mi ne volas devi reiri al mia hejmo kaj ordigi litojn kaj lavi telerojn por mia patrino.”

Do Mombi alvokis Ĵelean Konfitaĵon kaj faris certan magian riton kiun ŝi konis. La rezulto de la sorĉo estis ke Ĵelea ekaspektis tute kiel Mombi, kaj la maljuna magiulino eksimiliĝis al la knabino tiom precize, ke ŝajnis neeble ke iu povus rekoni la trompon.

“Nun,” diris maljuna Mombi al la Reĝino, “viaj soldatinoj transdonu ĉi tiun knabinon al Glinda. Ŝi kredos havi la veran Mombin do ŝi reiros tuj al sia propra lando en la sudo.”

image-123

Do Ĵelea, lamanta kvazaŭ maljunulino, estis kondukita tra la urbopordegoj al Glinda.

“Jen la persono kiun vi postulis,” diris unu el la gardistinoj, “kaj nia Reĝino nun petas ke vi foriru, laŭ via promeso, kaj ne plu ĝenu nin.”

“Tion mi nepre faros,” respondis Glinda, tre plaĉita; “se vere ĉi tiu estas la ĝusta persono, same kiel ŝi aspektas.”

“Certe ŝi estas maljuna Mombi,” diris la gardistino, kiu kredis diri la veron; kaj la soldatoj de Zingibra reiris tra la urbaj pordoj.

La Sorĉistino tuj vokis la Birdotimigilon kaj liajn amikojn al sia tendo, kaj komencis demandadi al la laŭsupoza Mombi pri la perdita knabino Ozma. Sed Ĵelea tute nenion sciis pri tiu temo, kaj baldaŭ ŝi tiom nervoziĝis pro la demandado ke ŝi komencis plori, kio multe surprizis Glindan.

“Jen stulta trompaĵo!” diris la Sorĉistino, kaj ŝiaj okuloj brilegis kolere. “Ĉi tiu ne estas Mombi, estas alia persono kiu pro sorĉo aspektas kiel ŝi! Diru al mi,” ŝi ordonis, turniĝinte al la tremanta knabino, “vian veran nomon!”

Tion Ĵelea ne kuraĝis diri, ĉar ŝin minacis mortigi la magiulino se ŝi konfesos la fraŭdon. Sed Glinda, kvankam dolĉa kaj bela, komprenis magion multe pli bone ol ĉiu alia persono en la Lando Oz. Do per kelkaj potencaj vortoj kaj stranga gesto, ŝi rapide transformis la knabinon kaj redonis al ŝi ŝian veran formon, kaj samtempe maljuna Mombi, tre malproksime en la palaco de Zingibra, subite reakiris siajn proprajn malrektan formon kaj aspektaĉon.

“Nu, ŝi estas Ĵelea Konfitaĵ!” kriis la Birdotimigilo, rekonante ke la knabino estas malnova amikino lia.

“Nia interpretistino!” diris la Kukurbokapo, plaĉe ridetante.

image-124

Glinda devigis Ĵelean rakonti pri la trompo farita de maljuna Mombi, kaj ŝi ankaŭ petis protekton de Glinda, kion la Sorĉistino volonte promesis. Sed nun Glinda vere koleregis, kaj sendis komunikon al Zingibra ke la fraŭdo koniĝis kaj ke ŝi devas transdoni la veran Mombin, ĉar se ne, ŝi suferos pro neelporteblaj konsekvencoj. Zingibra anticipis tiun komunikon, ĉar la ŝorĉistino bone komprenis, kiam ŝi rericevis sian naturan formon, ke Glinda eltrovis la trompon. Sed la fia maljunulino jam elpensis novan trompon, kaj devigis Zingibran promesi plenumi ĝin.

Do la Reĝino diris al la heroldino de Glinda:

“Diru al via estrino ke mi tute ne trovas Mombin; sed Glinda povos eniri la urbon kaj mem serĉi la maljunulinon. Ŝi ankaŭ povas kunvenigi siajn amikojn, se ŝi volas. Sed se ŝi ne trovos Mombin antaŭ ol la suno subiros, la Sorĉistino devos promesi foriri pace kaj ne plu ĝeni nin.”

Glinda akceptis la proponon, ĉar ŝi bone sciis ke Mombi estas ie en la urbo. Do Zingibra malfermigis la pordegojn de la urbo, kaj Glinda enmarŝis, sekvate de kompanio de ŝiaj soldatinoj, kaj poste sekvis la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, dum Joĉjo Kukurbokapo rajdis sur la Seg-Ĉevalo, kaj la Edukita, Multe Pligrandigita Ŝancel-Insekto digne marŝis malantaŭ ili. Tip marŝis apud la Sorĉistino, ĉar Glinda ekamis la knabon multe.

Kompreneble Mombi tute ne intencis troviĝi de Glinda; do, dum ŝiaj malamikoj marŝadis laŭ la strato, la magiulino transformis sin en ruĝan rozon kreskantan sur arbusto en la ĝardeno de la palaco. Lerta plano, trompo kian ne suspektis Glinda. Do pluraj valoregaj horoj perdiĝis per vana serĉado je Mombi.

Kiam proksimiĝis la sunsubiro la Sorĉistino komprenis ke ŝin venkis la supera malico de la tre aĝa magiulino; do ŝi ordonis al siaj sekvantinoj marŝi el la urbo retren al siaj tendoj.

Ĝuste tiam serĉadis la Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj en la ĝardeno de la palaco, kaj senespere ili turnis sin por obei la ordonon de Glinda. Sed antaŭ ol foriri el la ĝardeno, la Stana Lignohakisto, kiu amis florojn, ŝance rimarkis grandan ruĝan rozon kreskantan sur arbusto; do li deŝiris la floron kaj fiksis ĝin en la stanan butontruon de sia stana brusto.

Dum li faris tion, li kredis aŭdi mallaŭtan ĝemon el la rozo; sed li tute ne atentis tiun sonon, kaj tiel Mombi estis portata el la urbo en la tendaron de Glinda kaj tute neniu suspektis ke ilia serĉo tiel sukcesis.

image-125

image-126
LA STANA LIGNOHAKISTO DEŜIRAS LA ROZON


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.