La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4.  Tip Faras Eksperimenton pri Magio

image-023

Ŝajne iom embarasis la malgrandan kaj iom delikataspektan knabon, ke lin nomas “Paĉjo” la alta, malgracia, Kukurbokapa viro, sed por nei tian parencecon li devus fari ankoraŭ novan longan kaj tedan klarigon; do li ekŝanĝis la temon per demando:

“Ĉu vi lacas?”

“Kompreneble ke ne!” respondis la aliulo. “Sed,” li pludiris, post paŭzo, “estas tute certe ke mi trivos miajn lignajn artikojn se mi multe pli marŝados.”

Tip pensadis, dum ili plumarŝis, ke tio estas vera.

Li komencis bedaŭri ke li ne pli zorge fortikigis la lignajn membrojn kiam li konstruis ilin. Sed kiel li povintus diveni ke la viro, kiun li faris nur por timigi maljunan Mombin, viviĝos per magia pulvoro en malnova piproskatolo?

Do li ĉesis riproĉi sin, kaj komencis pripensi kiel plu ripari la malfortajn artikojn de Joĉjo.

Dum ili konsideris tion, ili atingis la randon de arbaro, kaj la knabo sidiĝis por ripozi sur malnova seg-ĉevalo kiun lasis tie iu lignohakisto.

image-025

“Kial vi ne sidiĝas?” li demandis al la Kukurbokapo.

“Ĉu tio ne damaĝus miajn artikojn?” demandis la aliulo.

“Kompreneble ke ne. Tio ripozigus ilin,” deklaris la knabo.

Do Joĉjo provis sidiĝi; sed tuj kiam li fleksis siajn artikojn pli ol kutime, ili tute cedis kaj li ekfalis sur la teron tiom brue ke Tip timis ke li estis tute ruinigita.

Li rapide kuris al la viro, surpieden levis lin, rektigis liajn brakojn kaj krurojn, kaj palpis lian kapon por trovi ĉu eble ĝi fendiĝis. Sed Joĉjo ŝajne restis sendifekta, kaj Tip diris al li:

“Verŝajne estos plej bone ke vi restu staranta. Tio ŝajnas plej sendanĝera.”

“Bone, kara Paĉjo, laŭ via ordono,” respondis la ridetanta Joĉjo, kiun tute ne konfuzis la falo.

Tip residiĝis. Post kelkaj momentoj la Kukurbokapo demandis:

“Sur kio vi sidas?”

“Nu, ĝi estas ĉevalo,” respondis la knabo senatente.

“Kio estas ĉevalo?” demandis Joĉjo.

“Ĉevalo? Nu, ekzistas du specoj,” respondis Tip, ne tute certa kiel klarigi. “Unu speco de ĉevalo vivas, kaj havas kvar krurojn kaj kapon kaj voston. Kaj oni rajdas sur ĝia dorso.”

“Mi komprenas,” diris Joĉjo gaje. “Sur tia ĉevalo vi sidas nun.”

“Tute ne,” tuj respondis Tip.

“Sed kial? Ĝi havas kvar krurojn, kaj kapon, kaj voston.”

Tip rigardis la Seg-Ĉevalon pli atente, kaj trovis ke la Kukurbokapo pravas. La korpo estis farita el arbotrunko, sur kiu ĉe unu fino restis vertikala branĉo kiu ja similis voston. Ĉe la alia fino estis du grandaj tuberoj kiuj similis okulojn, kaj ero estis elhakita tiel ke restis buŝaspekto. Rilate al kruroj, nu kvar rektaj branĉetoj estis dehakitaj el arboj kaj fiksitaj en la korpon, apartigitaj tiel ke la Seg-Ĉevalo staru firme kiam ŝtipo estos metita sur ĝin por segiĝo.

“Ĝi similas al vera ĉevalo pli ol mi supozis,” diris Tip, provante klarigi. “Sed vera ĉevalo estas vivanta, kaj trotas kaj dancetas kaj manĝas avenon; ĉi tio estas nur morta ĉevalo el ligno, uzata por segi ŝtipojn.”

“Se ĝi estus vivanta, ĉu ĝi trotus kaj dancetus kaj manĝus avenon?” demandis la Kukurbokapo.

“Eble ĝi trotus kaj dancetus; sed ĝi ne manĝus avenon,” respondis la knabo, kiu ridis pro la ideo.

“Sed komprenble ĝi ne povus esti vivanta, ĉar ĝi estas el ligno.”

“Ankaŭ mi,” respondis la viro.

Surprizite, Tip rigardis lin.

“Jen, vi pravas!” li kriis. “Kaj la magia pulvoro kiu vivigis vin estas en mia poŝo.”

Li elprenis la piproskatolon kaj scivoleme rigardis ĝin.

image-026
LA MAGIA VIVOPULVORO.

“Ĉu eble,” diris li, penseme, “ĉu eble ĝi vivigus la seg-ĉevalon?”

“Se jes,” respondis Joĉjo – trankvila ĉar ŝajne nenio surprizis lin – “mi povus rajdi sur ĝia dorso, kaj tial miaj artikoj ne triviĝus.”

“Mi provos ĝin!” kriis la knabo, salte levante sin.

“Sed ĉu mi povos memori la vortojn de Mombaĉo, kaj kiel ŝi tenis la manojn?”

Li pripensis dum minuto, kaj ĉar li zorge rigardis, el malantaŭ la heĝo, ĉiun agon de la maljuna magiistino, kaj aŭskultis ŝiajn vortojn, li kredis povi precize ripeti kion ŝi diris kaj faris.

Do li komencis, ŝutante iom da magia Vivopulvoro el la piproskatolo sur la korpon de la seg-ĉevalo. Post tio li levis sian maldekstran manon, kun la etfingro supren etendita, kaj diris: “Ueaŭĥ!”

“Kion tio signifas, kara Paĉjo?” demandis Jack scivoleme.

“Mi ne scias,” respondis Tip. Li levis sian dekstran manon, kun la dikfingro etendita supren kaj diris:

“Teaŭĥ!”

“Kio tio signifas, kara Paĉjo?” demandis Joĉjo.

“Ĝi signifas ke vi devas silenti!” respondis la knabo, kiun ĉagrenis la interrompo dum tiu tre grava momento.

“Mi ja rapide lernas!” rimarkis la Kukurbokapo, kun sia eterna rideto.

Tip nun levis ambaŭ manojn super sian kapon, kun ĉiuj fingroj kaj dikfingroj etenditaj, kaj kriis laŭtvoĉe: “Peaŭĥ!”

Tuj la seg-ĉevalo sin movis, streĉis siajn krurojn, oscedis per sia elhakita buŝo, kaj skuis kelkajn pulvorograjnojn de sia dorso. La restinta pulvoro ŝajne malaperis en la korpon de la ĉevalo.

“Bone!” vokis Joĉjo, dum la knabo surprizite rigardadis. “Vi estas tre lerta sorĉisto, kara Paĉjo!”

image-027


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.