La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

14. Maljuna Mombi Sorĉas

image-081

Ili baldaŭ trovis ke la Seg-Ĉevalo lamas, ĉar lia nova kruro estis iom tro longa. Do ili devis halti dum la Stana Lignohakisto mallongigis ĝin per sia hakilo, kaj post tio la ligna rajdbesto marŝis pli komforte. Sed la Seg-Ĉevalo eĉ nun ne estis tute kontenta.

“Domaĝe ke rompiĝis mia alia kruro!” ĝi grumblis.

“Neniel,” arogante komentis la Ŝancel-Insekto, kiu marŝadis apude, “opiniu la akcidenton tre oportuna. Via kruro estis kia via historio: nek leg-enda nek legenda.”

“Bonvolu,” diris Tip, iom kolereta, ĉar li amis kaj la Seg-Ĉevalon kaj sian serviston Joĉjon; “permesu min diri ke via ŝerco estas vere aĉa, kaj egale maloriginala.”

“Tamen, ŝerco,” deklaris la Ŝancel-Insekto, firme, “kaj ŝerco derivita el vortludo estas, laŭ edukitoj, eminente deca.”

“Kion tio signifas?” demandis la Kukurbokapo, stultamaniere.

“Ĝi signifas,” klarigis la Ŝancel-Insekto, “ke nia lingvo posedas multajn vortojn dusignifajn; kaj ke fari ŝercon kiu ebligas ambaŭ signifojn de certa vorto, pruvas ke la ŝercanto estas altkultura kaj nobla, kaj krome ke li plene regas la lingvon.”

“Mi ne kredas tion,” diris Tip, malkaŝe; “ĉiu povas vortludi.”

“Neniel,” respondis la Ŝancel-Insekto, rigide.

“Necesas tre alta edukado. Ĉi vi estas edukita, juna sinjoro?”

“Ne multe,” agnoskis Tip.

“Sekve ne indas ke vi taksu. Mi mem estas Plene Edukita, kaj mi diras ke vortludoj indikas genion. Ekzemple, se ĉi tiu besto estus ne nur besto sed ankaŭ maristo, li estus kaj ĉe-valo kaj ĉe-velo.”

image-083
LA KAMPOMUSOJ KAŜIS SIN EN LA PAJLO DE LIA BRUSTO

Aŭdinte tion la Birdotimigilo ĝemegis kaj la Stana Lignohakisto ekhaltis kaj riproĉrigardis la Ŝancel-Insekton. Samtempe la Seg-Ĉevalo laŭte ronkis malestime; kaj eĉ la Kukurbokapo etendis manon por kaŝi la rideton kiun, ĉar ĝi estis ĉizita parto de lia vizaĝo, li ne povis ŝanĝi en rikanon.

Sed la Ŝancel-Insekto fiere marŝadis kvazaŭ genie parolinte, kaj la Birdotimigilo kontraŭvole devis diri:

“Mi aŭdis, mia kara amiko, ke eblas troedukiĝi; kaj kvankam mi multe respektas cerbojn, negrave kiaj kaj kiel klasifikitaj, mi komencas suspekti ke la via estas iom implikita. Ĉiuokaze, mi petas vin kaŝi vian superedukiĝon dum vi restas kun ni.”

“Ni ne estas tropostulemaj,” diris la Stana Lignohakisto; “kaj ni estas ege bonkoraj. Sed se via supera kulturo denove likos – ” Li ne finis la frazon, sed li turnadis sian brilantan hakilon tiom senzorge ke la Ŝancel-Insekto ektimis kaj forpaŝis al malpli danĝera distanco.

La aliaj plu marŝadis silente, kaj la Plene Edukita, post meditado, diris humilvoĉe:

“Mi strebos bridi min.”

“Nenion pli ni rajtas peti,” respondis la Birdotimigilo agrable; kaj ĉar bonhumoro nun reinfektis la grupon, ili plu marŝadis.

Kiam ili denove haltis por ke Tip ripozu – ĉar la knabo estis la sola kiu, ŝajne, laciĝis – la Stana Lignohakisto rimarkis plurajn malgrandajn, rondajn truojn en la herbokovrita kampo.

“Nepre ni estas ĉe vilaĝo de la Kampomusoj,” li diris al la Birdotimigilo. “Ĉu eble mia malnova amikino, la Reĝino de la Musoj, estas proksima?”

“Se jes, ŝi povos multe helpi nin,” respondis la Birdotimigilo, kiun trafis subita plano. “Provu voki ŝin, kara Noĉjo.”

Do la Stana Lignohakisto sonigis orelŝiran noton per arĝenta fajfilo kiu pendis de ŝnuro ĉirkaŭ lia kolo, kaj baldaŭ eta griza muso saltis el apuda truo kaj venis sentime al ili. Ĉar la Stana Lignohakisto iam savis ŝian vivon, kaj la Reĝino de la Kampomusoj sciis ke li estas fidinda.

“Saluton, via Moŝtino,” diris Noĉjo, ĝentile parolante al la muso; “mi esperas ke vi bone fartas.”

“Dankon, mi fartas tre bone,” respondis la Reĝino, modeste, dum ŝi sidiĝis kaj eblis vidi la etan oran kronon sur ŝia kapo. “Ĉu mi povas iel helpi miajn malnovajn amikojn?”

“Jes ja,” respondis la Birdotimigilo, fervore. “Mi petas, bonvolu permesi ke mi kunportu dekduon da viaj regatoj al la Smeralda Urbo.”

“Ĉu ili iumaniere suferos?” demandis la Reĝino, dubeme.

“Mi kredas ke ne,” respondis la Birdotimigilo. “Mi portos ilin kaŝe en la pajlo kiu plenigas mian korpon, kaj kiam mi signalos, per malbutonumado de mia jako, ili nur bezonos elkuri kaj rapidi hejmen kiom eble plej rapide. Farante tion ili helpos min regajni mian tronon, kiun la Revolucia Armeo forprenis de mi.”

“Se estos tiel,” diris la Reĝino, “mi ne rifuzos vian peton. Kiam vi estos preta, mi alvokos dekdu el miaj plej inteligentaj regatoj.”

“Mi estas preta jam nun,” respondis la Birdotimigilo.

Li sternis sin sur la teron kaj malbutonumis sian jakon, malkovrante la pajlan amason kiu plenigis lin.

La Reĝino akre pepis, kaj post momenteto dek du belaj kampomusoj kuris el siaj truoj kaj staris antaŭ sia regantino, atendante ŝiajn ordonojn.

Kion la Reĝino diris al ili, neniu el niaj veturantoj povis kompreni, ĉar ŝi parolis per la musa lingvo; sed la kampomusoj obeis senhezite, kurante, unu post la alia, al la Birdotimigilo kaj kaŝante sin en la pajlo de lia brusto.

Kiam ĉiuj dek du musoj jam kaŝis sin tiel, la Birdotimigilo sekurige butonumis sian jakon kaj poste levis sin kaj dankis la Reĝinon pro ŝia komplezo.

“Ion pli vi povos fari por helpi nin,” proponis la Stana Lignohakisto; “nome, kuri antaŭen kaj indiki al ni la vojon al la Smeralda Urbo. Ĉar iu malamiko penas malebligi ke ni atingu ĝin.”

“Volonte mi faros tion,” respondis la Reĝino. “Ĉu vi estas pretaj?”

La Stana Lignohakisto rigardis al Tip.

“Mi ne plu lacas,” diris la knabo. “Ni komencu.”

Do ili rekomencis sian veturon. La malgranda griza Reĝino de la Kampomusoj kuradis rapide antaŭen, paŭzante ĝis la veturantoj proksimiĝis, kaj poste ŝi denove forrapidadis.

Sen tiu ĉiam ĝusta gvido la Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj eble tute ne atingus la Smeraldan Urbon, ĉar multaj estis la obstakloj amasigitaj de la artoj de maljuna Mombi. Sed ne eĉ unu el la obstakloj vere ekzistis – ili ĉiuj estis lerte koncipitaj trompoj. Ĉar kiam ili venis al la bordo de furioze plaŭdanta rivero kiu ŝajne baris ilin, la Reĝineto nur senhalte plukuris, trairante la ŝajnan akvofluegon sendanĝere; kaj niaj veturantoj sekvis ŝin sen renkonti eĉ unu akvoguton.

Denove, alta granita muro turis alte super iliaj kapoj por malebligi ilian antaŭeniron. Sed la griza Kampomuso marŝis rekte tra ĝin, kaj la aliaj agis same, la muro degelis kaj fariĝis nur nebuleto dum ili trairis.

Poste, kiam ili haltis dum momento por ke Tip ripozu, ili vidis kvardek vojojn komenciĝi ĉe iliaj piedoj, irantajn en kvardek direktoj; kaj baldaŭ tiuj kvardek vojoj ekkirliĝis kvazaŭ grandega rado, unue unudirekte, poste alidirekte, tute konfuzante ilian vidpovon.

Sed la Reĝino vokis ke ili sekvu ŝin kaj kuris rekte antaŭen; kaj kiam ili pluiris kelkajn paŝojn la kirliĝantaj vojoj malaperis kaj ne plu vidiĝis.

La lasta trompo de Mombi estis la plej timiga. Ŝi sendis amason da krakantaj flamoj trans la kampon por konsumi ilin; kaj unuafoje la Birdotimigilo ektimis kaj turnis sin por forkuregi.

“Se tiu fajro atingos min mi tuj forbruliĝos!” diris li, tremante ĝis lia pajlo klakis. “Neniam mi vidis ion pli danĝeran.”

“Ankaŭ mi foriras!” kriis la Seg-Ĉevalo, turnante sin kaj dancante pro agitiĝo; “ĉar mia ligno estas tiom seka ke ĝi brulus kvazaŭ fajrigilo.”

“Ĉu fajro estas danĝera por kukurboj?” demandis Joĉjo, timoplene.

“Vi bakiĝos kvazaŭ torto – kaj ankaŭ mi!” respondis la Ŝancel-Insekto, mallevante sin al ĉiuj kvar membroj por povi kuri pli rapide.

image-084

Sed la Stana Lignohakisto, kiu ne timis fajron, evitigis kaosan forkuron per kelkaj sencoplenaj vortoj.

“Rigardu la Kampomuson!” li kriis. “La fajro tute ne bruligas ŝin. Efektive, ne ekzistas fajro, ĝi estas nur trompo.”

Efektive, rigardante la malgrandan Reĝinon marŝi trankvile tra la alvenantaj flamoj ĉiu en la grupo rekuraĝiĝis, kaj ili sekvis ŝin sen eĉ bruleto.

“Certe ĉi tiu estas plej eksterordinara aventuro,” diris la Ŝancel-Insekto, kiu miregis; “ĉar ĝi renversas ĉiujn Naturajn Leĝojn kiujn instruis Profesoro Ĉionsciul en la lernejo.”

“Kompreneble,” diris la Birdotimigilo, saĝe. “Ĉia magio estas kontraŭnatura, kaj tial ĝi estas timenda kaj evitenda. Sed mi vidas antaŭ ni la pordojn de la Smeralda Urbo, do mi supozas ke ni nun superis ĉiun magian obstaklon kiu ŝajne kontraŭis nin.”

Efektive, la muroj de la Urbo estis facile videblaj, kaj la Reĝino de la Kampomusoj, kiu gvidis ilin fidele, proksimiĝis al ili por adiaŭi ilin.

“Mi multe dankas vian Moŝtinon pro via afabla komplezo,” diris la Stana Lignohakisto, klinante sin antaŭ la bela besteto.

“Ĉiam estas plezuro helpi miajn amikojn,” respondis la Reĝino, kaj kvazaŭtuje ŝi jam malaperis rekurante hejmen.

image-085


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.