La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5. La Vekiĝo de la Seg-Ĉevalo

image-028

La Seg-Ĉevalo, trovinte sin viva, ŝajnis eĉ pli surprizita ol Tip. Li rulis siajn tuberajn okulojn de flanko al flanko, mire vidante unuafoje la mondon en kiu li nun tiom grave ekzistas. Post tio li provis rigardi sin; sed li ja ne havis kolon flekseblan; do provante vidi sian korpon li ekcirkle kuradis tute sen vidi sin.

Liaj kruroj estis rigidaj kaj mallertaj, ĉar ili ne havis genuartikojn; kaj baldaŭ li frapis Joĉjon Kukurbokapon kaj faligis lin sur la muskon kiu apudis la vojon.

Tipon alarmis tiu akcidento, ankaŭ la persista ĉirkaŭdancado de la Seg-Ĉevalo; do li kriis:

“Halt! Haltu do!”

La Seg-Ĉevalo tute ne atentis tiun ordonon, kaj tuj metis unu el siaj lignaj kruroj sur piedon de Tip tiel forte ke la knabo doloroplene formovis sin al pli sendanĝera distanco, el kie li denove kriis:

“Halt! Halt!”

Joĉjo nun jam sukcesis sidigi sin, kaj li tre interesate rigardis la Seg-Ĉevalon.

“Mi kredas ke la besto ne povas aŭdi vin,” li komentis.

“Mi sufiĉe laŭte krias, ĉu ne?” respondis Tip kolere.

“Jes; sed la ĉevalo ne havas orelojn,” diris la ridetanta Kukurbokapo.

“Tute vere!” kriis Tip, kiu unuafoje rimarkis tion.

“Kiel, do, mi haltigu lin?”

Sed tiumomente la Seg-Ĉevalo haltigis sin mem, ĉar li konkludis ke li ne povos vidi sian korpon.

Tamen li vidis Tipon, kaj proksimiĝis al la knabo por pli bone rigardi lin.

image-030
LA KNABO ETENDIS SIN SUR LA HERBARON.

Vere estis komike, vidi la kreaĵon marŝi; ĉar ĝi kunmovis la dekstrajn krurojn, kaj post tio la maldekstrajn krurojn, kiel marŝas paŝĉevalo; kaj tio flankenmovadis ĝian korpon kvazaŭ lulilon.

Tip ameme frapetis ĝian kapon dirante “Bona ĉevalo! Bona ĉevalo!” pacige; kaj la Seg-Ĉevalo fordancis por ekzameni per siaj tuberokuloj la figuron de Joĉjo Kukurbokapo.

“Mi devos trovi kaprimenon por li,” diris Tip; kaj serĉinte en sia poŝo li elprenis volvaĵon de forta ŝnuro. Malvolvinte ĝin, li proksimiĝis al la SegĈevalo kaj ligis la ŝnuron ĉirkaŭ ĝian kolon, kaj poste ligis la alian finon al granda arbo. La SegĈevalo, kiu ne komprenis la agon, retrenpaŝis kaj facile rompis la ŝnuron; sed ĝi tute ne provis forkuri.

“Li estas pli forta ol mi supozis,” diris la knabo, “kaj ankaŭ iom obstina.”

“Kial ne fari orelojn por li?” demandis Joĉjo.

“Poste vi povos parole ordoni lin.”

“Bonega propono!” diris Tip. “Kiel vi elpensis ĝin?”

“Mi ne elpensis ĝin,” respondis la Kukurbokapo; “mi ne bezonis; mi nur diris la plej simplan kaj facilan rimedon.”

Do Tip elprenis sian tranĉilon kaj ĉizis orelojn el la ŝelo de malgranda arbo.

“Mi ne tro grandigu ilin,” li diris ĉizante, “por ne fari azenon el nia ĉevalo.”

“Kiel vi farus tion?” demandis Joĉjo, kiu estis apud la vojo.

“Nu, ĉevalo havas pli grandajn orelojn ol homo; kaj azeno havas pli grandajn orelojn ol ĉevalo,” klarigis Tip.

“Do, se miaj oreloj estus pli longaj, ĉu mi estus ĉevalo?” demandis Joĉjo.

“Mia amiko,” diris Tip seriozatone, “vi restos nur Kukurbokapo negrave kiom grandaj estos viaj oreloj.”

“Ho,” respondis Joĉjo, klinante jese sian kapon; “mi kredas kompreni.”

“Se jes, do vi estas vere mirinda,” komentis la knabo; “sed ne estas danĝere ke vi kredas kompreni. Mi opinias ke la oreloj estas nun pretaj. Bonvolu teni la ĉevalon dum mi alfiksos ilin.”

“Certe, se vi helpos min leviĝi,” diris Joĉjo.

Do Tip surpieden levis lin, kaj la Kukurbokapo paŝis al la cevalo kaj tenis ĝian kapon dum la knabo boris du truojn en ĝi per sia tranĉiloklingo kaj enmetis la orelojn.

“Ili vere beligas lin,” diris Joĉjo admire.

Sed tiuj vortoj, parolitaj proksime al la SegĈevalo, la unuaj sonoj kiujn ĝi aŭdis dum sia tuta vivo, tiom alarmis la beston ke li antaŭenkuris kaj faligis Tipon unuflanken kaj Joĉjon aliflanken. Kaj li plukuris antaŭen kvazaŭ timigate de la propraj piedpaŝoj.

“Halt!” kriis Tip, levante sin; “halt! stultulo – halt!”

La Seg-Ĉevalo verŝajne ne atentus, sed tiumomente ĝi puŝis kruron en ratotruon kaj stumblis kapmalsupren al la tero, kie ĝi kuŝis sur sia dorso, frenezete skuante siajn kvar krurojn en la aero.

Tip kuris al ĝi.

“Ĉu vi ja estas ĉevalo?” li kriis. “Kial vi plu kuris kiam mi kriis ‘halt’?”

“Ĉu ‘halt’ signifas ne plu kuri?” demandis la SegĈevalo, surprizite, dum ĝi movis siajn okulojn supren por rigardi la knabon.

“Certe,” respondis Tip.

“Kaj truo en la tero ankaŭ signifas ne plu kuri, ĉu ne?” demandis la ĉevalo.

“Kompreneble; se vi ne transpaŝas ĝin,” diris Tip.

“Vere stranga loko,” krietis la besto, kvazaŭ ne povante kredi. “Kial mi estas ĉi tie?”

image-031
“NE MOVU TIUJN KRUROJN”

“Nu, mi vivigis vin,” respondis la knabo; “sed tio ne dolorigos vin se vi obeos min.”

“Do mi obeos vin,” respondis la Seg-Ĉevalo humile. “Sed kio okazis al mi antaŭ momento? Mi tute ne sentas min ĝusta, ial.”

“Vi estas renversita,” klarigis Tip. “Sed nur ne movu tiujn krurojn dum minuto kaj mi restarigos vin.”

“En kiom da pozicioj mi povos trovi min?” demandis la besto miroplene.

“Pluraj,” diris Tip nelonge. “Sed bonvolu ne movi la krurojn.”

La Seg-Ĉevalo nun kvietiĝis kaj rigidigis siajn krurojn; tiel, Tip, post pluraj provoj, sukcesis restarigi lin.

“Ha, mi ŝajnas ĝusta, nun,” diris la stranga besto, ĝemante.

“Orelo rompiĝis,” Tip deklaris, zorge ekzameninte lin. “Mi devos fari novan.”

Li rekondukis la Seg-Ĉevalon al la loko kie Joĉjo klopodegas restariĝi, kaj helpinte la Kukurbokapon stari, Tip ĉizis novan orelon kaj fiksis ĝin en la kapon de la ĉevalo.

“Nun,” diris li al sia rajdbesto, “atentu kion mi diros. ‘Halt!’ signifas ne plu kuri; ‘Ek!’ signifas paŝi antaŭen; ‘Trot!’ signifas kuri kiel eble plej rapide. Ĉu vi komprenas?”

“Mi kredas ke jes,” respondis la ĉevalo.

“Bone. Ni ĉiuj veturos al la Smeralda Urbo, por vidi Lian Moŝton la Birdotimigilon; kaj Joĉjo Kukurbokapo rajdos sur via dorso, por ne trivi siajn artikojn.”

“Ne ĝenos min,” diris la Seg-Ĉevalo. “Kio plaĉas al vi plaĉas al mi.”

Tip helpis Joĉjon surĉevaliĝi.

“Tenu firme,” li avertis, “por ne fali kaj fendi vian kukurbokapon.”

“Terura sorto!” diris Joĉjo tremante. “Kion mi tenu?”

“Nu, tenu liajn orelojn,” respondis Tip, post momento da hezito.

“Ne!” protestis la Seg-Ĉevalo; “ĉar mi ne povos aŭdi.”

Tio ŝajnis prava, do Tip penis elpensi alian rimedon.

“Mi solvos la problemon!” diris li, post pensado.

image-032
“ĈU DOLORIGAS?” DEMANDIS LA KNABO

Li eniris la arbaron kaj detranĉis mallongan branĉon de juna, dika arbo. Unu finon li pintigis kaj post tio li boris truon en la dorson de la Seg-Ĉevalo, tuj malantaŭ ĝia kapo. Poste li alportis malgrandan rokon de la vojo kaj martelis la stangon firme en la dorson de la besto.

“Ĉesu! Ĉesu!” kriis la ĉevalo; “vi skuegas min.”

“Ĉu dolorigas?” demandis la knabo.

“Ne vere doloras,” respondis la besto; “sed multe nervozigas min la skuado.”

“Nu, mi finis nun,” diris Tip kuraĝige. “Kaj Joĉjo, nepre firme tenu ĉi tiun stangon por ke vi ne falu kaj frakasiĝu.”

Do Joĉjo firme tenis, kaj Tip diris al la ĉevalo:

“Ek!”

La obeema besto tuj antaŭenpaŝis, skuiĝante de flanko al flanko dum li levis siajn piedojn de la tero.

Tip marŝis apud la Seg-Ĉevalo, tute kontenta pro la nova akompananto. Post nelonge li komencis fajfi.

“Kion signifas tiu sono?” demandis la ĉevalo.

“Ne atentu ĝin,” diris Tip. “Mi nur fajfas, tio signifas ke mi estas kontenta.”

“Mi mem fajfus, se mi povus kunmeti miajn lipojn,” komentis Joĉjo. “Mi suspektas, kara Paĉjo, ke kelkrilate mi estas tre mankohava.”

Post iom longa marŝado, la mallarĝa vojo laŭ kiu ili iradis fariĝis larĝa strato pavimita per flavaj brikoj.

Tip rimarkis ke apud la vojo estas mejloŝtono sur kiu estis skribita:

NAŬ MEJLOJN ĜIS LA SMERALDA URBO.

Sed nun komencis mallumiĝi, do li decidis kampadi dumnokte apud la vojo kaj rekomenci la marŝadon dum la sekva mateno kiam estos taglumo.

Li kondukis la Seg-Ĉevalon al herbokovrita altaĵo sur kiu kreskis pluraj dikaj arboj, kaj li zorge helpis la Kukurbokapon surteriĝi.

“Mi planas kuŝigi vin sur la tero, por la nokto,” diris la knabo. “Tiel estos plej sendanĝere por vi.”

“Kion mi faros?” demandis la Seg-Ĉevalo.

“Vi povos sendanĝere staradi,” respondis Tip. “Kaj ĉar vi ne povas dormi, vi povos esti gardisto kaj certigi ke neniu proksimiĝos por ĝeni nin.”

Post tio la knabo etendis sin sur la herbaron apud la Kukurbokapo, kaj ĉar li estis lacega pro la marŝado, li baldaŭ profunde dormis.

image-033


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.